19

Multaj homoj estis en la drinkejo. Sed Bill ne eksidis, li volis, ke ili estu antaŭ liaj okuloj. Tiel ili ne povos provoki lin kiel ajn. Li iris al la verŝ-stablo, tegita per lado, por ke la drinkejmastro aŭdu ĉiun vorton.

— Kion do vi pagos, knabo? — li demandis Pete-on.

— Kompreneble ĝinon.

— Ĝinon, bonege.

Kiam oni metis la drinkaĵon antaŭ ili, Bill tintigis la glasojn rikanante.

— Je via sano… Kio do okazis al via kapo?

Austin bolis de kolero, sed li ekregis sin.

— Mi interbatadis kun kanajlo.

Bill turnis sin al Pete interesiĝante:

— Ĉu vi batis vian amikon?

Kio ĝi estas?… Ŝajnas, ke la bubo provokas ilin.

— Kiel vi komprenas tion, kion vi diris? He! — demandis Pete. — Ĉu eble mi estas kanajlo?

— Mi diras — interrompis basa voĉo — kiu komancos pafadon, tiun ni traktos draste… Tiaĵon ni ne ŝatas ĉi tie.

Tiu homo estis la ŝerifo.

— Tiu ulaĉo diris, ke mi estas kanajlo. Ĉu eble mi toleru tion? — kriis Pete.

Bill rektigis sin kaj paŝis en la mezon de la ejon kun solena vizaĝo

— Tre estimataj ĝentlemanoj. Mi ofendis tiun sinjoron. Mi pardonpetas lin solene.

Li repaŝis kaj trinkis. Kelkaj homoj ridis. Bill nun turnis sin al la drinkejmastro.

— Donu al mi denove glason da ĝino!

— Sufiĉe! Mi ne pagos pli da drinkaĵo! Vi estas impertinenta, malkuraĝa komediisto! — kriis Pete.

Bill unue turnis sin al la ĉeestantoj kaj kliniĝis, poste li staris antaŭ Pete-on.

— Mi estimas kaj ŝatas tiun ĉi urbon, tial mi petas vin veni kun mi al kvieta loko, kie ne ĝenante la trankvilon de la pacaj loĝantoj, ni finos la diskuton.

Tio plaĉis. La plat-nazaj, larĝŝultraj kaj hirtaharaj “pacaj loĝantoj” aprobis.

— Ni iru! — diris Pete entuziasme. Li ja volis tion.

— Ni iru! — Diris Ankaŭ Austin.

— Hoho! — kriis Bill. — Ĉu du kontraŭ unu? Tiaĵo ne estas kutimo Okcidente. Ĉi tie oni aranĝas la aferon unu post la alia. Ĉu ne, ĝentlemanoj?

Ĝenerala aprobo. Bill rapide kaj lerte akiris la simpation de la homoj en la drinkejo, kaj la du banditoj nur nun rimarkis tion.

Kiam Austin faris heziteman paŝon kaj ekmovis sian manon ankaŭ al sia revolvero, kvar homoj staris apud li.

— Hoho! — kriis la basa voĉo. — Ne koncernas min, kien iras la du sinjoro, sed vi, restu ĉi tie, proksimume dek minutojn!

Pete kaj la kaŭbojo eliris el la ejo.

— Kia traktado ĝi estas… — kriis Austin, sed li eksilentis tum. Dekstre, maldeksre kaj malantaŭ li staradis rezolutaj homoj.

— Atendu ĉi tie, amiko — daŭrigis la ŝerifo — , ĝis via kompano aŭ malamiko revenos. Ni ne preferas la pafadon ĉi tie, sed ĉiu iras promeni tien, kien li volas. Sed oni rajtas “promeni” nur en duopo senĝene. Ĉar kie vagadas tri sinjoroj, kaj nur du revenos, tie oni malofte povas malhelpi la linĉadon poste. Well… Notu tion bone, kaj ne kaŝrigardu al la pordo, ĉar okazos al vi malbono…

Austin reiris al la verŝ-stablo kolere. Du malagrablaj ebloj minacis lin: aŭ Pete mortpafos la knabon, kaj li ricevos la dek mil dolarojn, aŭ la knabo mortigos Pete-on, kaj li povas fari nenion, ĉar tiu ĉarlatano akiris ian popularecon subite.

Verŝajne Pete mortigos lin, kaj la granda ŝanco vaniĝis! Ĉar Pete ĝis nun mortigis ĉiun. Li ŝmiras per vakso sian revolverujon, por ke ĝi glitu glate, kiam li elprenas tion. Lia manoj estas pli rapidaj, ol la palpebrovibro.

— Ĉu vi petas ĝinon? — demandis la drinkejmastro.

— Jes.

Li eltrinkis tion. Pasis la tempo…

Diable!.. Pete jam devus esti ĉi tie. Ili ja ne iris malproksimen.

Malfermiĝis la pordo, kaj Bill enpaŝis.

Sola…!

Grandega, konsterna silento. Li venis antaŭen rikanante, ritme, malrapide al la breto. Dume li ne fortiris sian rigardon de Austin kaj diris al la drinkejmastro.

— Olulo mia… Donu al mi ĝinon kredite, ne estas jam tiu, kiu pagus tion, kaj bedaŭinde mi perdis mian monujon ie. — Li turnis sin al Austin. — Kiel vi fartas?

La bandito paliĝis, kaj lia dekstra mano juktiklis varmege, konvulsiis, tamen li ne kuraĝis etendi ĝin al sia pistolo.

— Kio okazis — li demandis raŭke — al Pete?

— Ĉu al tiu dikulo, kiun kiu mi foriris?

— Kio okazis al li? — li demandis malpacience.

Bill eltrinkis la ĝinon.

— Li petis min, ke mi ne koleru, sed li havas arenĝendan aferon, ĉar li rekontis sian kuzinon ĉi tie, kiun li ne vidi de jaroj, kaj ili foriris fiŝkapti. Li mesaĝis al vi, ke li revenos por vespermanĝi, sed se tamen ne, tiam ne atendu lin plu, li skribos al vi. Li estas tre simpatia knabo…

Austin bolis de kolero pro la malcerteco kaj la timzorgo pri Pete.

— Atentu min… Rakontu, kio okazis?

Mi jam diris…… Via amiko forvojaĝis. Li mesaĝas, ke li fariĝos hejma instruisto en urbo Kansas, ĉar tio jam estis lia malnova sopiro…

Sango gutis de sur la mano de Bill. Ĝi likiĝis el sub lia maniko.

— Ho… Jes… Mi skrapis aknon sur mia ŝultro… Ĉu vi povus doni al mi akvon, sinjoro drinkejmastro?

— Kompreneble… Venu en la ĉambron — kaj li montris sur kurtenon, malantaŭ la breto.

Austin ne sciis, kion fari. Li staris tie, kvazaŭ li estus batita je la kapo. Bill iris malantaŭ la breton, sed li returniĝis subite.

— Nu jes — li diris kaj metis faskon da dolaroj, krome revolveron sur la tablon. — Via amiko ne volas vojaĝi kun pakaĵo, kaj li petas vin sendi lian revolveron kaj tiujn ducent kvindek dolarojn al liaj parencoj kaj estimantoj. — Li metis la monon antaŭ la banditon kaj enpaŝis en la ĉambron.

Austin rigardis ĝin paraliziĝinte.

En la ejo regis morta silento. Oni rigardadis unu la alian en prema atmosfero, kaj ili jam ĉiuj sciis, kio okazis. Malfermiĝis la pordo, kaj knabeto enkuris timiĝinte.

— Sinjoro ŝerifo… Bonvolu veni… Mortinto kuŝas malantaŭ la ŝtalo… Iu mortpafis lin…

La malbona humoro fariĝis eĉ pli peza. La ŝerifo ekstaris moroze.

— Embusk… atakanto! — kriis Austin kaj iris al la ĉambro, sed la ŝerifo kaptis lian brakon.

— Atentu min! Vi provokis tiun knabon. Ĉiu vidis tion. Vi eraras, kredante, ke vi povas ataki lin, ĉar li vundiĝis. Ni ne ŝatas la homĉasadon ĉi tie!

— Tute ne! — interkriis kaŭbojo. — Ni vidos, kiu estas la kaŝpafisto!

— Tiu knabo havas tre honestan vizaĝon — rimarkis la drinkejmastro, kiu dume revenis. — Kaj malbela pafo trafis lian ŝultron.

— Kiu atakas embuske, tiu ne vundiĝas. Nur al tiu povas okazi tiaĵo kiu repafas.

— Kie trafis la kuglo tiun homon, kiu mortis? — demandis la drinkejmstro la infanon.

— Ĝuste en la mezo de lia frunto…

Загрузка...