44

Bill Teksaso konjektis bone, ke Edith kaj la rabisto estas ĉe la Ŝtono Infera. La virino atingis la trupon ĉe la delto de la rivero Cocos.

Edith ne timis. Ŝi iris trankvile inter la rabistojn. Donis forton al la virino tiu konscio, ke ŝi savos homon, kiun ŝi amis.

— Mi serĉas la Lord-on — ŝi diris al Gunner.

— Li ankoraŭ ne atingis nin.

— Mi atendos lin ĉi ite, inter vi. Mi pensas, ke vi scias, mi estas lia edzino.

La rabistoj sciis ĉion. Ili traktis ŝin delikate, respektoplene, sed ili gardis ŝin.

La Lordo alvenis al sekvan tagon. Li saltis de sur la ĉevalo lace, en ŝiriĝinta vestaĵo, sed kiam li ekvidis Edith-on, li klinis sin kiel bonedukita ĝentlemano.

— Sinjorino… Mi ne esperis, ke vi revenos memvole.

— Mi revenis tial, ke mi sevu vin, kiel via edzino…

— Ĝi estas komprenebla… Mi zorgos pri tio, ke vi ne havu kaŭzon penti tiun vian paŝon.

— Mi havas unu kondiĉon.

— Kio ĝi estas?

— Ne persekutu plu Bill Teksason!

— Ĉu vi amas lin!?

— Jes.

— Gi estas malfacila kondiĉo!..

— SE vi ne plenumos tion, tiam vi povos kunporti nur mortintan virinon.

La Lordo hezitis. Poste li diris lakone:

— En ordo. Knaboj! Ni reiros al la Ŝtono Infera. De nun neniu batu Bill Teksason!

Li diris nenion pli, sed tio estis sufiĉa. Bill Teksaso povis esti trankvile, rilate la rabistojn.

Dum la dutaga vojo la Lordo apenaŭ proksimiĝis al Edith. Li estis ĝentila, preskaŭ tenera, sed li ne donis kaŭzo, ke la virino timu… Baldaŭ… ŝi ja havas tempon. Unue ŝi alkutimiĝu iomete al li.

Kiam ili alvenis al la altebenaĵo, troviĝanta inter la rokkolonoj de la montosupro, kie la etaĝa domo kaŝiĝis inter muroj, similaj al tiu de fortikaĵo, la Lordo konfidis Edith-on al la priservo de indiana knabino, kaj li iris en la alian alon de la konstruaĵo.

Edit rigardis malsupren tra la fenestro. Armitaj rabistoj estis ĉie. Fuĝi de ti ĉi estas neeblaĵo. Sed ŝi ne volis. Ŝi povas savi Bill-on tiel, se ŝi restos ĉi tie.

— Kiel vi nomiĝas? — ŝi demandis la indianan knabinon?

— Mia nomo estas Hijowa..

— Portu al mi freŝan akvon, Hijowa…

La kanbino portis akvon al ŝi. Edith lavis sin. Ŝi sidis lace, malesperiĝinte, kun kunpremiĝinta koro. Estis timige… Ĉi tie, en la roka fortikaĵo, subigite al “Li”.

Hijowa envenis denove:

— La Lordo demandas… Ĉu li povas paroli kun vi, sinjorino…

— Diru… al… la… Lordo, ke mi estas tre laca.

La knabino eliris. Dio mia… ŝi ja… pli-malpli poste… devas rezignacii tion…

Ne! Ne eblas… Ŝi sentis, ke ŝi ne povas… Ŝi apogiĝis al la fenestro vertiĝante. Ŝi ekvidis la Lord-on malsupre. En eleganta vestaĵo. — Li frapadis sian boton nervoze per vergo. Kelkfoje li rigardis supren…

Nun alvenas rajdisto. Larĝŝultra, grandega rabisto: Gorilo! Li parolas ekscitite… La Lordo repaŝas konsterniĝinte… Poste li kriias ion… enseliĝas kaj forgalopas…

Li! Li venis por ŝi… Ŝi sentas… scias… Tamen… Ŝi rapidas al la pordo.

— Sinjorino! — La barba Bunner staras antaŭ ŝi.

— Kio okazis?

— La Lordo havas aranĝendan aferon. Li diris, ke vi ne forlasu la domon, ĝis li revenos!

— Kien li iris…?

— Mi ne scias. Bonvolu iri en vian ĉambron!

Ŝi revenas ŝanceliĝante kaj kliniĝas super la tablon plorante, poste ŝi tute senfortiĝas kaj falas sur la plankon sveninte.

La indiana knabino genuas apud ŝi timiĝinte.

Загрузка...