16

La Lordo ankoraŭ estis malforta. Li dormis nur kelkajn horojn en la arbara domo, ĉar liaj homoj veturigis lin tien. Tiu domo staris ĉe la vojforko, kondukanta al la Ŝtono Infera.

— Kial vi ne volas ripozi en sekura loko, Lordo? — demandis Austin.

— Ĉar matene mi jam estos sur ilia spuro. Nek minuton mi volas ripozi superflue, dum tiu homo vivas, kaj mia edzino ne estos hejme, kie ŝi devas esti!

— Ĉu vi deziras komenci persekuton en tia sanstato…?

— Jes… Mi fartas bone… Nur la sangoperdo. Mi resaniĝos rapide… La vundo ne estas tiel danĝera — lia mortegriza rigardo direktiĝis al la malproksima nenio.

Li enseliĝis iom malcerte, kaj ili rajdis malrapide.

— Se ili atingos Orienton, ili glitos el miaj manoj… — li aldonis. Nun mi dormis kelkajn horojn ĉi tie…. Venu por mi je la sepa horo… Sekvu ilian spuron, ĝis vi povos konstati, kien ili iris…

Ili atingis la arbaran domon, kaj la Lordo glitis singarde el la selo.

— Iru — li diris. — Sed estu ĉi tie je la sepa horo prezice…!

— Ĉu ne restu du homoj kun vi?

Li ne rigardis al la parolanto, liaj okuloj ripozis fikse, trankvile sur arbokrono, kiam li respondis:

— Superfluas. Vi ĉiuj serĉu ilian spuron. Kaptinte ilin, vi ricevos dek mil dolarojn. Vi scias bone, kiom valoras mia promeso?… Kiu mortigos tiun bubon, li ricevos aparte dek mil dolarojn… Rapidu!

Kaj li lasis ilin tie.

La rabistoj kelkajn sekundojn embarasite rigardis unu la alian. Ĝenerale ili interrigardis tiel, kiam ili restis solaj post la mallongaj frazoj de la Lordo. Ĉu eble ili hontis unu antaŭ la alia, ke ili timas tiun strangan homon?

La dika Pete enseliĝis.

— Antaŭen! Ili ankoraŭ ne estas malproksime.

— Tiu bubo havas nek ĉevalon! Ili fuĝis duope per kaduka kabriolo.

Ili galopis rapide sur la deklivo. Apenaŭ meteniĝis. Ili atingis la landvojon. La nokta trafiko ĉi tie ne povis forviŝi la radsulkojn. La du strioj estis klare videblaj. Li devis nek elseliĝi. Roka, herbokovrita tereno sekvis antaŭ la rivero Cornet. Tie la radoj de la ĉaro ne postlasis spurojn

Ili serĉis kn streĉa atento, sed ŝajnis tiel, ke vane. Ili vidis spurojn nek de homoj, nek de ĉaro. O-gamba, grandkapa, adoleskulo kun idiota aspekto ekkriis subite. Li havis nazvoĉon, karakterizanta influenculojn:

— Ili estis ĉi tie… Jen estas spuroj. En la flako!

Li estis Bob la Putoro. Li loĝis ĉe mestiza virino en la urbo, kaj li ĉiam kaŝiris ĉirkaŭ la rabistoj. Li faris malgrandajn komplezojn al ili, kaj tial li vivis en la ombro de la Lordo kun sia patrino. La banditoj zorgis pri ili.

— Kio ĝi estas?! Putoro! Kion vi vidas?!

— Ĉi tie… En flako. Spuroj…

Ili amasiĝis tie. En kaveto, plena de akvo klare videbliĝis la spuro de la radoj. Diable! Ĉu eble ili tamen ne traflugis la abismon? Per kabriolo!

Mateniĝis.

— Alo! — kriis Pete. — Rigardu tien! Ili estas trovitaj…

Ili ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ li, sur la rando de la abismo kaj rigardis malsupren.

En la apudborda akvo de la kureganta rivero, inter la rokoj, vrako de rompiĝinta ĉaro estis videbla el la alto. Pendiginte la kapon en la drivon de la rivero, la korpo de mortinta ĉavelo tenis la kabriolon sur rifo kontraŭ la fluo.

— Ĝi senbridiĝis — kriis Bob la Putoro ekscitite. — La ĉevalo senbridiĝis, kaj ili falis en la riveron…

Ili devis akcepti la konstaton de la knabo.

Ŝajnis, ke ili jam havis nenion fari.

Estus ankoraŭ frue reveni al la arbara domo. Ili decidis matenmanĝi. La fuĝintoj nokte falis en la abismon. Tiel la afero finiĝis. Bob alportis sekajn branĉojn, ili ekbruligis fajron kaj komencis kuiri kafon.

— La ĉevaloj kuntrenis altan monsumon en la abismon… — diris “Ganner” malgaje, kiu estis maljunega, sekvizaĝa rabisto, li havis flavan, velkintan haŭton kaj blankan kaprobarbon.

La suno leviĝis. Ili trinkis kafon. La malalta dikulo, ŝajnis, ke li jam kalkuli certe la premion, ĉar li sorbetadis sian matenmanĝon kun moroza vizaĝo

— Mi asertas — diris Gunner — , ke mi prefere okupiĝas pri fervojo, bako aŭ pri alia afero, ol ĉasi homojn. Ankaŭ tie troviĝas sufiĉe da dolaroj, kaj mi ne sentas min bestio.

— Diru tion al la Lordo — respondis Austin moke. — Mi opinias, ke plej volonte li elskrapus tiun knabon el la ŝlimo de la rivero kaj revivigus lin, nur tial, ke li mortigu lin.

Pete rulumis cigaredon.

— Mi ŝatus sciis nur tion, kiu estas tiu virino, pri kiu li diris, ke ŝi estas lia edzino.

Bovoj aperis sur la kampo malproksime. La rabistoj prepariĝis por ekiri.

— Domaĝe, ke kapute al la ebleco, valoranta dek mil dolarojn… — resumis Pete la finrezulton.

— Vi ankoraŭ povas akiri la dek mil dolarojn… — diris iu malantaŭ ili.

La Lordo staris tie.

Загрузка...