23

— Kiu vidis tion?

— La helpisto de la forĝisto el malproksima fenestro.

— Kiel ĝi okazis?

— Nu — komencis Austin heziteme, ĉar li ĉiam estis embarasita, kiam la Lordo levis demandojn al li — la ulo iris kun Pete. Atinginte malantaŭ la domon, ili retropaŝadis vizaĝo-al-vizaĝo, ili iris proksimume dudek paŝojn, kiam Pete elprenis sian pistolon kaj pafis. La seruristo asertas, ke li vidis klare la manon de Bill Teksaso, ĝi ne estis proksime al sia revolverzono, tamen kvazaŭ li estus pafinta momenton pli frue. Pete falis, la ulo metis sian manon sur la ŝultron. Poste li prenis la havaĵon de Pete, eklevis sian sombreron kaj foriris.

— Kial vi ne estis tie? — demandis la Lordo, turniĝante rekte al li, sed lia rigardo vagis ie surper la kapo de Austin.

— Tiu temerarulo, diablo scias kiel, sed li akiris la simpation de ĉiu gasto. Li faris tion ankaŭ ĉe Bulkin. Li fiagitis kontraŭ mi, kaj dek homoj ĉirkaŭis min, kiam li foriris kun Pete…

— Ĉu poste?

— Poste mi agitis la homojn kontraŭ li. Ĉar li havis malgrandan pistolon. Tian, kiun iu rabis… kiam la aŭton per roko… Do…

— Kiu do faris tiun rabmurdon?

Silento.

— Respondu!

— Mi…

— Ĉu vi scias la regulon?

— Mi scias.

— Kiu apartenas al mi, tiu ne rajtas “labori” sen mia permeso. Ĉu vi scias tion aŭ ne? Respondu!

— Mi scias.

— Foriru! Mi ne plu volas vidi en la fortikaĵo sur la Ŝtono Infera! Forportu vin el mia proksimo! Ĉu vi komprenas?

La grandegulo, kies prahoma, bruta vizaĝo kvazaŭ estus skulptita el kruda ŝtono, staris tie kun klinita kapo, kiel infano, kiun oni vergis.

Kaj li timis.

— Kial vi staras tie?

— Ĉu vi permesas… diri ion?

— Rapide…

— Mi ankoraŭ deevas aranĝi la konton kun tiu ulo. Krome mi estas la sola homo inter la homoj, kiu konas lin laŭvizaĝe. Mi ne kalkulas vin inter la knaboj, ĉar vi…

— Eldiru mallonge, kion vi volas — komandis la Lordo kun sia raŭka, flustra voĉo.

— Mi volas ekpersekuti lin, eĉ se mi sekvos lin sola… Kaj mi ŝatus scii, ĉu mi ricevos la monon, se mi mortigos lin…

— Vi ricevos tion.

Austin ekiris.

— Haltu! Mi volas atentigi vin nur pri tio, ke tre atentu pri la virino. Se okazos la plej malgranda problemo al mia edzino, mi mortpafos vin, kiel hundon.

— Mi atentos pri ŝi.

— Iru!

La rabistoj aŭskultis la scenon senvorte. Gunner ludis per sia barbo, kaj Gorilo fiksrigardis la teron. Ili sentis sin strange nun.

– Ĉiu notu bone: kiu “laboras” kun mi, tiu ne rajtas labori sen mi.

Ili staris en la malgranda arbaro, kie la brulo de la prerio finiĝis. Ekbruliginte kelkajn arbojn, la fajro estingiĝis sur la karbiĝintaj arbotrunkoj.

Aŭdiĝis huftanburado de ĉevalo. Bob la Putoro saltis de sur duone sovaĝa mustang-o. Plenkreskaj homoj kaj bonegaj rajdisto malfacile povintus sidi sur tiu besto. Ankaŭ la akvokapa adoleskulo rajdis sur ĝi, kvazaŭ li sidus sur maljuna, dresita ĉevalo, alkutimigita porti selon sur ĝia dorso.

— Kien ili fuĝis? — demandis la Lordo kun pli milda voĉo. Tiu groteska infano estsi la sola homo, kiu certagrade trudiĝis pli proksime al li.

— Ili estis sur la alia bordo de la rivero, sur monteto! Mi vidis ilian bivakfajron… Ili iris plu al Nordo, sur ĉevalo…

— Ni sekvos ilin. Gunner kaj kvar homoj serĉos ilin sur la montara pado. Gorilo kaj tri homoj traserĉu la strepon, ĉu ili ne devojoĝis al Grivon, la aliaj venos kun mi ĝis Kondlow. Bob rajdu en la urbon por akŭskulti la novaĵojn, poste, kiel rapide vi povas, disportu tiujn ĉien.

Li montris sur grandegan pakaĵon, sur la tero.

— Sed anticipe mi revenos al vi. Al Kindlow por diri, kion mi aŭdis…

Ili ĉiuj forgalopis.

Загрузка...