40

— Mi havas onklon en San-Francisko — diris Teddy, la ĉasisto — eble li helpos ankaŭ vin…

— Egalas, ni nur rapidu — respondis Austin — , ĉiu minu povas signifi nian pereon.

— Kiel scias la Lordo laŭ vi, ke ni perfidis lin?

— Li scias! Li scias ĉion!..

— Mi povas danki al vi, ke mi devas fuĝi…

— Vi havis la ideon mortpagi la Lord-on vid-al-vide. Li forfuĝis pro via eraro…

Ili rajdis al la Ŝono Lunluma, ili volis atingi San-Franciskon..

— Laŭ mia opinio li tute ne zorgas pri ni — diris Teddy — , li ĝojas ke li povas savi sian haŭton…

— Vi ne konas lin. La Lordo estas mortomaŝino. Li estas senindulga, preciza kaj nevenkebla. Ne suprizus min, se tuj ekfulmus pafo el la mallumo…

— Eh!.. Nervoza maljunulino…!

Bum! Bum! Bum!

Tri pafoj knalis el la densejo. Austin falis el la selo, laŭte ŝrikante, mortinta, forta puŝo trafis Teddy-on ĉe la ŝultro, se li tuj saltis de sur la ĉevalo. Dume li pafis rapide al la lumstrio. Li pafis sepfoje tien. Li kuŝis surventre malantaŭ arbo, kaj li sentis, kiel la sango fluas kun tepida ŝpruco sur lia brustokesto…

Malproksime buas la arbusto… Ĉu li trafis la atakiton?

Ne! Tamburado de ĉevalhufoj. Li pafas la kuglojn ankaŭ el sia alia pistolo… La murdisto fuĝas tie! Teddy senta, ke li malfortiĝas, faligas la armilon el sia mano, kaj la galopanta kontraŭulo rajdas jam sub la lunlumo…

Li ekkrias kun miranta stertoro!

…Grandkapa, misforma bubo rajdas sur la kampo. Infano!

Poste Teddy falas surteren.

Загрузка...