2

— Jen estas glaso da viskio — diris la drinkejmastro mallaŭte — poste klopodu iri tra la arbaro al Kindlow, kie vi povos sidi en trajnon kaj savi vian haŭton.

La knabo eltrinkis la drinkaĵon kaj eklevis sian ŝultron.

— Mi tute ne volas forlasi tiun urbon, kie oni regalas min per brando.

Iu gasto el tiuj, kiuj pene portis Austin-on al la kuracisto por bandaĝi lian kapon, revenis.

— Bob Putoro jam atendis lin ironte al la Ŝtono Infera…

— Mi diras, ke estus pli bone, se vi forrapidus — turniĝis la drinkejmastro al Bill Teksaso. — Tiu Austin apartenas al la homoj de la Lordo. Tiuj certe opinios honto, ke vi traktis draste la brutulon, kaj ili serĉos vin.

Li eklevis sian ŝultron.

— Ba. Mi tamen povos ekbatali kontraŭ amaso da banditoj.

— Ĉu vi jam aŭdis ion pri la Lordo?

— Jes. Mi audis ion nur pretere… Li estas ia fripono. Ĉu ne?

La spiro de la drinkejmestro haltis.

— Homo! Atentu vian langon! Neniu havas ŝancon kontraŭ la Lordo. Mi vidis kun miaj propraj okuloj, kiam li mortigis Jeff-on la “Ŝtalan” per unu pugnobato.

— Sed povas okazi ankaŭ tio, ke hazarde la pulmito ĝuste tiam morigis la koncernulon! Eh, vane vi ragalas min per rakontoj! La rabistoj ne interesas min… Ĉu vi volas donaci min per alia glaso da brando?

— Hm… ĉu vi ne havas monon?

— Eĉ unu groŝon ne.

— Kaj… kion vi estus farinta ĵus… Se vi estus perdinta?

— Mi gajnas ĉiam. Ĝi estas malbona kutimo en la familio. Iu mia onklo mortis pro tio.

— Kiel li gajnis.

— Jes. Li vetis kun iu, ke li saltos de sur la fervoja ponto sur la tegmenton de kureganta rapidtrajno. Kaj li gajnis. Poste li ruliĝis de sur la tegmento.

Post nelonge ili ĉiuj staris ĉirkaŭ la knabo. La gastejestro verŝis viskion, kaj Bill Teksaso rakontis la mirindan historion de sia alia onklo, kiu batalis dum la milito en Eŭropo kaj kunportis mondfaman pentraĵon, kiun poste li devis redoni al Louvre.

Dume la ĉevalbredisto fumis cigaredon. Poste li kantis du hispanajn serendadojn kaj eltiris kelkajn metrojn da koloraj rubandoj el sia nazo.

Li tre imponis al la sociteo kun tiu spektaklo.

— Kien vi volis iri? — demandis la gastejestro.

— Al urbo Tolwer. Mi gajnas ĉiujare la ĉevalkonkurson. Ankaŭ tio estas kvincent dolarojn.

— Kiel vi vivtenas vin?

— Ĉu vi ne vidis tion?

Ĉu perlabori monon per tiaĵo?

— Jes. La honestaj, bravaj okcidentanoj, se mi amuzas ilin tiel, ili donacas al mi monon. Mi ne renkontis tiel avaran, senkarakteran fiulon, kiuj amuzinte sin pri mia arto, ili estus donintaj al mi nenion… Ĝi vere ne estas aludo.

Sekvis ĝena silento. Estas malbenita tiu Bulkin kun sia konstanta demandado.. La ĉevalbredisto fine ekridis.

Jen estas du dolaroj, vi, ĉarlatano!

Ankaŭ la aliaj kolektis du dolarojn por li.

Poste li eksidis, mendis ŝafofemuraĵon kaj manĝis.

Li parolis ankaŭ dum manĝado.

— Kial estas tio, ke la rabistoj iradas en Pomac libere. Ĉu vi ne havas ŝerifon?

— Ni havas ŝerifon, nur pruvaĵon ne. La Lordo laboras ekskluzive nur kun tiaj homoj, pri kiuj ankoraŭ evidentiĝis nenio. Ĉiu scias pri Austin Long, ke li estas rabisto, sed la juĝistoj devis absolvi lin

— Kiel ili faras tion? — interesiĝis Bill, kaj li metis tiel grandan viandopecon en sian buŝon, ke iu lia vango ŝveliĝis.

— Do… malmulte da homoj transvivias ilian atakon… Krome ili aperas foje tie, foje ĉi tie subite, kovrinte sian vizaĝon per tuko…. Ili do estas spertaj, kiel resti en la mallumo…

— Ĉu vi scias nenion pri la Lordo? — demandis Bill Teksaso.

— Oni havas sufiĉe da pruvaĵo kontraŭ la Lordo. Li estas la duonfilo de la ruĝa Brent. Li transprenis la hordon de la maljuna Brent. Oni scias, ke li prirabis la bankon en Denver, li dereligis la eksprestrajnon Pacifik, kaj li faris ankoraŭ kelkajn mondfamajn rabojn. Nur poste li ekhavis tiun ideon, labori kun tiaj homoj, kiuj povas kontaktiĝi ankaŭ kun la ekstera mondo.

— Kaj tiuj homoj estos ĉi tie tuj — interrompis Bulkin. — Nun jam vi havas, vi eĉ manĝis; kial vi volas trude kuri en vian pereon? Iru pace vian vojon.

La knabo ekstaris.

— Vi pravas. Estas sensence interbatadi sen kaŭzo. Donu al mi paketon da cigaredoj — li turnis sin servere al la ĉevalbredisto, kaj ricevinte ĝin, li rikanis. — Vi estas tre karaj homoj. Iom mildaj, rilate Arizonon. Eble la klimato de Pomac kaŭzas tion. Tiaĵo certe premas la stampon sur ĉiun. Iu mia kuzo vivis longe en urbo Salt Lake inter la mormonoj, kaj li revenis hejmen kun barbo ĝiszona.

Iu gasto alrikanis lin.

— Tiu klimato tamen rezultis jam eĉ tute batalemajn homojn. Ekzemple ankaŭ la Lordo naskiĝis ĉi tie. Tial li indulgas Pomac-on. De kiam li eksciis la sekreton de sia naskiĝo, rabado ankoraŭ ne okazis ĉi tie.

— Ĉu li estismas tiel sian naskiĝteron? — miris la iomete lentuga ĉiolertulo. — Tiam oni ne vane nomas lin Lordo. Tia naturo vere pruvas, ke li estas delikata homo.

— Li vere estas Lordo! Ĝi ne estas moknomo — diris Bulkin.

— Kiel? — konsterniĝadis la knabo.

— Ĉu vi ne konas la historion de la Lordo? La ĵurnaloj ja skiribis pri li ankaŭ en Nov-Jorko!

— Kiam?

— Antaŭ unu jaro.

— Tiam mi ne povis ricevi ĵurnalojn. Mi estis en urbo Kansas.

— Ĝi ja estas granda urbo! Ĉu tie oni ne vendas ĵurnalojn?!

— Sed en la prizono ne.

Kion aj li diris, ili devis ridi.

— Sed homo, nun jam iru, se vi volas saviĝi sen defektita haŭto.

— Tuj, nur rakontu la historion de la Lordo. Bedaŭrinde mi havas scivoleman naturon. — Lordo Nisbeth, la avo de la rabista Lordo, venis en Meksikion kun imperiestro Mikŝa.Li estis tiel angla politikisto… kiel oni kutimas diri… duplomato.

— Diplomato, oldulo mia — korektis lin Bill.

— Diablo konas tiujn kuracistajn esprimojn. Li do fuĝis post la venko de Juarez kaj ekloĝis ĉi tie, en Usono. Tiel venis la Lordoj en tiun ĉi regionon, kio estas malofta en Ameriko. La juna Lordo Nisbeth havis serviston, Marchado-on. Ties patro fuĝis kun la maljuna Lordo. La filo de la servisto servis plu ĉe la filo de la mastro. Foje Machado enamiĝis al Lady Misbeth. Al sia sinjorino! Ĝi estas grava afero… La hispana fripono rabis la Lady-on. Sed trupo da ĉevalrajdistoj atingis, kaptis lin, kaj la sovaĝa, orgojla Lordo skurĝigis Machado-n sanga. La skurĝado postulas sangon ĉe ĉiu meksikano. Sangan venĝon! Iun tagon la kvar jara filo de Lordo Nisbeth foriris. Iun lian ŝueton on trovis super la vortica parto de la rivero Cornet, sur la roko, kelkaj sangaj disfibraĵo de lia vestaĵo surhokiĝis sur la supro de arbusto.

Oni sciis bone, ke la infano falis ne pro hazardo, sed temas pri la venĝo de Machado. La hispano malaperis post la friponaĵo., kaj nur post dudek kvin jaroj ni aŭdis pri li denove. Ĝi okazis pasintjare, kiam Lordo Nisbeth mortis. Li havis adoptitan filon, li heredis la grandan barton de la bieno. Sed la publika notario informis ilin neatendite, ke oni deponis dokumenton ĉe li antaŭ dudek kvin jaroj, kion li devas publikigi post la morto de Lordo Nisbeth. En ĝi Machado pruvas, ke la juna Lordo, la heredanto de la havaĵo, vivas. Li metis la vestojn de la infano tiel, ke oni kredu, ke li falis en la abismon. Poste li portis la junan Lordon al la rabisto Brent la Ruĝa. Tiu estis lia bofrato. Li edziĝis al la juna fratino de Machado. Brent edukis rabiston el la knabo. Dum la malfermo de la testamento la ruĝa banditestro jam ne vivis, sed lia “filo” estis pli fama, ol la plej timita bandito de la montara regiono. Machado volis tion. La nomon de la fieraj Lordoj Nisbet sinkigi en la koton tiel profunden, ke eĉ skurĝita meksikano estu pli bona, ol ili. Kaj tio sukcesis al li.

— Tia estas fia kanajlo! — kriis la knabo. — Kial estas kulpa la kompatinda infano kaj la aliaj Nisbet-oj pro tio, kion ilia avo faris!?

— Oni ankoraŭ neniam venĝis pli kruele, pli terure.

— Sed rabisto ne rajtas heredi la havaĵon…

— Tio tute ne gravis al Machado. Li sukcesis pruvi la identecon de la bandito, kaj venigi mortan honton al la familio Nisbeth. Ĝi estis la historio, kaj nun jam iru — sendis lin la drinkejmastro nervoze.

— Prave. Sinjoro! Mi estimas, amas kaj admiras vin ĉiujn. Good bye — li kriis. Poste li svingis sian ĉapelon kaj ekiris al la pordo.

Sed li tuj returnis sin.

— Cetere… mi restos — li diris mallaŭte.

Admirinde bela virino enpaŝis tra la pordo.

Загрузка...