4

— Ne koleru, Bulkin — li diris. — Sed pakaĵon, mi opinias, ke ĝi eble estis cepo, mi ĵetis tra la fenestro, ke tiuj rabistoj aŭdu falbruon ekstere.

— Atentu min, vi, temerarulo, hazarde vi denove faris tion bone, tamen pli-malpli poste ili traktos vin draste.

— Ankaŭ mi samopinias. Sed se mi ekploros, tion ne helpos mian malagrablan situacion.

Aŭdiĝis frakasbruo. Li rompis nuksoŝelon per siaj dentoj kaj manĝis. Li estas frenezulo!

— Sciu, Bulkin, la momento de la morto estas tia, kiel la korko: lerta homo ĉiam eltiras ĝin iel… Tio estis bona diro. Ĉi ne?…

La ĉevalbredisto ekparolis en la prema mallumo;

— Sed… kiel vi volas saviĝi el tio?… Ĉu vi havas ian planon?

Aŭdiĝis la trompiĝinta blasfemado de la koleraj banditoj de ekstere.

— Ĉu planon? — li respondis trankvile. — Mi ŝatus ekloĝi kaj fiŝkapti en Kalifornio dum miaj maljunaj tagoj…

— Diablo okazis al tiu fripono — kriis raŭka, kolera voĉo.

Iu malfermis la pordon piedbatante.

— He, Bulkin, eklumigu lampon, vi, hundo! Ne timu, ni ne manĝos vin. Mi volas trinki viskion!..

— Alo, jen estas la lampo de la ĉaro! — kriis alia homo, kaj li jam tuj portis ĝin.

Nun kapute al li!

La lumo de la lampo inundis la drinkejon, kaj…

Kaj neniu sidis en la mezo de la ejo! Bill Teksaso malaperis! La drinkejmastro, la ĉevalbredisto kaj la du kaŭbojo interrigardis stulte.

La rabistoj frapadis la ladan drinkejbreto.

— Brandon! — kriis raŭke maldika, sed tre larĝmentona murdisto, kiu teruris la loĝantojn de la regionon laŭ la nomo “Jeff la Gorilo”

— Mi ĵuras, ke tiu trompisto kaŝiĝadas ĉi tie — furiozis Austin, kiun la trasangita bandaĝo faris eĉ pli timiga.

— De kie li alvenis subite? — demandis Pete, malalta, diktrunka, platnaza bandito. — Ĉu vi neniam vidis lin ĉi tie? — li turnis sin al Bulkin.

— Li diris, ke li alvenis el Teksaso… — respondis la drinkejmastro.

— Li ankoraŭ ne vizitis ĉi tien — rimarkis la ĉevalbredisto. — Verŝajne li saltis en la riveron kaj la drivo kuntrenis lin.

— Ni fermis lian vojon al tiu direkto! — diris Jeff, la Gorilo. — Li kaŝiĝadas ĉi tie.

Bruo aŭdiĝis el ekstere, kaj pluraj homoj envenis. Ŝajnas, ke la sorto ne volis, ke la kaŭbojo kun vulpteriera vizaĝo elsaviĝu pro sia facilanimeco. Avane rapidis “Dod, la O-gambulo” sur siaj terure kurbaj kruroj, kaj li kunportis krevintan sakon, en ĝi terpomojn.

— Jen rigardu! Mi trovis ĝin sub la fenestro. Eblas, ke ni aŭdis pumbrui tion.

— Kaj eble la ulo tute ne elsaltis! — kriis Austin.

— Nun li devas esti ĉi tie! Ni traserĉu la domon!

Загрузка...