41

Du kugloj trafis Bob la Putoron el la pistolo de Teddy. Iu frotfundis lian brakon, elŝirinte pecon da karno el ĝi, la alia boriĝis en lian ŝultron kaj eble tuŝis ankaŭ lian pulmon, ĉar kiel li skuiĝis en la selo, sango fluetis el lia buŝangulo…

— Rapidu… Monitor… — li diris al la ĉevalo. Li prenis la bridon ĉiam pli loze. Monitoro, la ĉevalo, jam paŝetadas paŝtiĝante… La infano eltiras malrapide sian piedon el la piedingo, translevas ĝin, sed li jam ne havas tempon descendi, kaj pro la elano li falas el la selo kaj sterniĝas… Li ne svenis, li estas nur morte malforte, kaj doloras lia brustokesto de la ŝultro ĝis la stomako… Kelkfoje li tusas, kaj tiam sala humido plenigas lian buŝon… Li rigardas lace al la ĉielo. La stelo forviŝiĝas pale. Ĉu aŭroras, aŭ la morto nebuligas liajn okulojn…?

— Monitoro… Monitorp… Venu ĉi tien… Monitoro… — li murmuretas malgaje.

La granda, griza ĉevalino paŝas al li, kaj preskau demande levadas sian kapon, kiel ĝi retiradas la bridmordaĵon en sia buŝangulo…

La steloj malaperas difinitive super la sovaĝa, humida valo; estas aŭroro… Nun rajdisto proksimĝas en ĉifona vestaĵo, tre malrapide, lace, kun pendanta kapo…

Bob side leviĝas kun granda peno. Poste li rekonas lin. Li! La monstro, kiu mortigas ĉiun! Kiu primokis la Lord-on! Bill teksaso, la malbenita!

Li volas elpreni sian revolveron… Sed li refalas… Li vidas timiĝinte, ke la rajdisto ekatentis pri li… Bill rimarkis lin… li elprenas sian pistolon kaj saltigas la ĉevalo tien..

Li svenis.

…Bill iras malrapide sur la monton, al la groto, surbrake kun la sveninta infano. La ĉevalo sekvas lin silente. Atinginte la fonton, li demetas Bob-on singerde, li ligas la ĉevalon al arbo kaj iras en la groton.

— Levu la manojn — tondras voĉo.

Li rektiĝas kun levitaj manoj. Li vidas du homojn vid-al-vide ĉe la lumo de la seba meĉo, kaj li malsuprenigas siajn manojn surprizite.

— Nu, kial vi gapas? — diras iu el ili, Kornulo la Sovaĝa. — Ĉu eble mi beliĝis, ke vi ne povas sufiĉe miri?

Buldogo observas la ĉifonan, kotkovritan, sangan homon, poste li murmuras rekone.

— Vi miksiĝis en belan disputon…

— Kiel vi venis ĉi tien?…

— Galopante… Apenaŭ mi povis savi nian haŭton — respondis Kornulo la Sovaĝa. — Eĉ tiun tagon matene ili venis galopante… eble vi vidis bruli la domon de Buldogo.

— Ankaŭ ducent tabuloj… forbulis interne… — murmuris la maljunulo malgaje.

— Al ni okazis bonŝance — daŭrigis Kornulo. — Oni mortigis la Ŝaf-ĉefkuraciston kaj la kompatindan Cashel-on…

— Knaboj… tre doloras min, ke pro mi…

— Idiotaĵo — grumblis Buldogo.

— Kie estas Edith…?

Unue ili ne respondis. Bill turnadis sian kapon maltrankvile.

— Ĉu vi mutiĝis?

— Ŝi foriris — diris Kornulo fine, kaj li mordadis siajn ungojn, flankenrigardinte strabe.

— Kiel?…

— Hieraŭ… Ŝi foriris, kaj… Jen estas la letero…

Bill malfemis ĝin kun blankaj lipoj kaj tremantaj manoj. Jen tion ŝi skribis:


Bill!

Mi amas vin, sed se vi mortigus mian edzon, mi neniam povus estis feliĉa kun Vi. Kaj se”Li” mortigus Vin, ankaŭ tiam mi estus malfeliĉa. Ni ne povas forfuĝis de antaŭ “Li”, kaj neniam ni povus vivi trankvile. Se Vi volas tion, ke mi trankviliĝu iam, iru tre malproksimen, ke Via vivo ne ŝarĝu mian konsciencon. Mi revenos al “Li”. “Li” estas mia edzo. Vi povas fari nenion. Ĉiu havu sian sorton. “Li” ne plu persekutos Vin. Iru for de tie ĉi, kaj forgesu min. Dio benu Vin, kial Vi estis tiel bona al mi.

Edith


Li staris. Senmove kaj kun elstariĝintaj okuloj, la papero tremis en lia mano… Kion fari?… Ĉu ekvi ŝin, kaj… Sed Edith iris kun sia edzo… Kaj cetas, ke la Lordo ne venon al la renkontiĝo, se tio estos la kondiĉo de Edith… Kion li povus fari… Ĉu li rajtas persekuti la Lord-on tial, ĉar lia edzino sekvas lin?…

— Knabo — li diris raŭke, kun timiga rideto — , ekstere kuŝas… vundita infano… ni enportu lin…

— Kion… vi intencas fari?

— Mi vizitos mian patron… en Nov-Jorko… aŭ mi tute ne scias… eh…

Lia voĉo mutiĝis.

Загрузка...