21

Kiam Edith vekiĝis, jam vesperiĝis. Ŝi jam apenaŭ sentis la muskolfebron, kiu ankoraŭ la antaŭan tagon akre doloris ŝin, kvazaŭ iu estus puŝinta tranĉilon en ŝian ĉiun membron, kiam ŝi ekmoviĝis. Ŝi sciis tuj, kie ŝi estas, ŝi sciis ĉion, kio okazis de post la eventoj, okazintaj en la gastejo de Bulkin. Ŝi deĵetis la kovrilon kaj ekstaris.

Itma bruo aŭdiĝis el la najbara ĉambro. Malamikaj, rigidaj ombroj sterniĝis sur la planko en la vepera duonlumo. Li preparis al ŝi akvon en putrinta tino, ankaŭ pura viŝtuko kaj sapo estis apud ĝi. Avĉjo Buldog metis malgrandam, metalan tabulon super la bankuvon:


POR BANIĜANTOJ!


La knabino unue ridis, poste ŝi komenci fine lavi sin bone.

Revestiĝinte, ŝi iris al la maljunulo. Buldo tenis lupeon en sia iu okulkavo, kaj kliniĝinte super pleton, li forigis la nomon de la restoracio “Sep rabiaj strigoj” per benediktan laboro. Li rigardis supren al la knabino, murmuris ion kaj raspis plu.

Edith eksidis sur barelo. Ŝi rigardis la sunsubiron kun angoro. Kie estas Bill? Kiel strange… Ŝi atendas homon kun agoro, pri kiu ŝi tute ne konjektas, kie li vagadis ĝis nun, kion li faris? Entute, kiu li estas?

Jes. Ŝi ne scias ĉion ĉi… Tamen ekregus ŝin ia senlima fido, granda trankvilo, se Bill gvidus ŝin, prenite ŝian pojnon… Kaj nun ŝi timas kaj estas malgaja, krome maltrankvilas, kial li ankoraŭ ne venas. Kio okazos, se li tute ne revenos? Se li iris plu, laŭ lia fola maniero, sub la influo de subita impreso, kaj li turnos sian dorson al la danĝeraj aventuroj…

— Ĉu… vi pensas, ke li iris malproksimen?

La maljunulo rigardis supren kun sia lupeo kaj turniĝis al la virino.

— Kiu?

— Bill Teksaso… Li jam devus esti ĉi tie.

— Li do devus esti ĉi tie…

Kaj li laboris plu.

— Ĉu vi volas manĝi? — li diris poste, sed li ne ĉesis la raspi.

— Mi ne estas malsata… — ŝi respondis. Ĉiam pli maltrankvila angoro premis ŝin. La suno subiris, kaj fulgonigraj ombroj larĝe disvastiĝis en la ĉambro. Buldogo ekstaris, li agaĉis per io, poste la petrollampo ekbrilis kun etaj, flavaj falmondoj. Li metis unelforman vitron sur ĝin kaj malsuprenigis la meĉon iomete, por ke ĝi ne fumu. Fine li iris al ŝranko.


ALTA TENSIO!

VIVDANĜERO!


Tia tabulo estis sur ĝia pordo kun tiu teksto. Li elprenis panon, fromaĝon kaj budenon el ĝi.

— Ĉu vi ne petas? — li turnis sin al Edith.

— Ne… mi ne estas malsata. Bonvolu diri… Ĉu eble io okazis al li?

— Al kiu?

— Al Bill Teksaso…

— Kial ne? Okcidente oni neniam povas scii tion. Ĉu vi petas fromaĝon?…

— Nenion, mi dankas…

Estis mallumo ekstere. Jam steloj brilis sur la ĉielo. La gorĝon de Edith strangolis amara ploremo… Buldog serĉis brandon en iu lignokesto. Sur ĝi estis triangula tabulo:


VETURU

MALDEKSTREN!


Vera trafika et-regularo estis sur la interna flanko de la fermoplato, sur tabuloj:


MAKSIMUME 5 KM-OJ PO HORO

POR ŜARĜAŬTOJ!


PAROLI KUN LA ŜOFORO

ESTAS MALPERMESITE!


— Kial… vi kolektas la tabulojn?

— Ĉar estas utilaj objektoj. Vagabono akiras tiujn facile, la polico ne tre serĉas ilin, kaj mi vendas tiujn trafarbite. — Li ĵetis afablan rigardon sur la tabulojn. — Mi ne volonte faras tion. Mi ŝatas la belajn, brilajjn tabulojn. Sed mi devas vivi. Sed la tabuloj estas tiaj, kiel miaj infanoj. Tiuj estas mia sinjora familio. Ili estas brilaj, elegantaj kaj diras gravajn aferojn. Ke tiuj ne havas multe da senco, faras nenion. Gravas la graveco.

…La kanbino nervoze volvis koliereton ĉirkaŭ sian fingron kaj rigardis denove tra la fenestro.

Bojo de hundo aŭdiĝis de ie kaj longa fajfo el la direkto de la taluso.

La maljunulo ekstaris, kaj ŝajnis, ke li luktas kun granda decido. Fine li ekparolis mallaŭte.

— Fraŭliuno… Fraŭlino… Do ne gravas via nomo. Mi volas diri nur tion, se interesas vin… Esceptokaze mi montros al vi la grandan sekreton de mia vivo. Ĝi estas la admirinda akiraĵo de Bill Teksaso. Promesu, ke vi parolos al neniu pri tio, kion vi vidos.

Ĉar la knabino faris solenan promeson, li levis la lampon, kaj malrapide, solene li iris en la alian ĉambron. La knabino sekvis lin. Malpura kurteno pendis sur la transa muro, ŝajne sencele. Avĉjo Buldog tenis la lampon alten kaj fotiris la kurtenon.

La knabino retropaŝis miregante. Grandega, blazona, kolora tabulo kovris la duonon de la muro malantaŭ la kurteno. Tabulo de la tabuloj!


ĈEFENIREJO

DE LA ĈEFPOLICEJO DE LA

UNUIĜINTAJ ŜTATOJ

EN ĈIKAGO


La kurteno reafalis, la maljunulo metis sian dikfingron antaŭ siajn lipojn, kaj kun orgojla vizaĝo, kun levita kapo reiris en la alian ĉambro kun la lampo.

— Ĉu tion… tion… Billl portis al vi? — demandis Edith.

La maljunulo kapjesis profunde kun fermitaj okuloj.

— Jes. Li kunportis ĝin. Kiel li akiris tion… Estas granda sekreto…

Li residis denove kaj metis pecon da fromaĝo inter siajn tremantajn lipojn. Edith nur staris ĉe la fenestro kaj rigardis la noktan pejzaĝon ĉiam pli malgaje…

— Kio okazis al li?… — ŝi demandis kaj turnis sin al la maljunulo. — Ĉu ne eblas, ke… okazis al li io malbona?

— Ĉu al li? — Li mansvingis. — Se la diluvo komenciĝus morgaŭ, certas, ke li ludus per ĵetkuboj sur la supro de Ararato en drinkejo…

— Sed nun… nun — ĉu ŝi diru, ke la Lordo estas kontaŭ ili? — Nun minacas lin pli granda danĝero… Certas, ke oni kaŝatendas lin…

— Vi povintus diri tion pli fure — respondis Buldog, kaj li iris al la skribotablo, elprenite duonmetran tranĉilegon, li ŝovis tion en sian internan poŝon. Li fiksis sian revolverzono, pendantan ĝisgenue, poste li etendis sian manon por preni sian ĉapelon.

— Mi venos tuj — li diris — , dume legu ion. Vi trovos pasintajarajn semad-raportojn sub la forno…

— Jen vidu! La maljuna kapro! Al kia aventuro vi ekiras nun…?

Bill staris en la pordo.

Загрузка...