47

Kiam Edith rekonsciiĝis, la indiana knabino ĵus frotadis ŝian manon.

— Via mano esits malvarma, sinjorino, sed ĝi jam varmiĝis.

— Dankon, Hijowa. — Li iris al la fenestro ŝanceliĝante. Silento regis malsupre. La suno leviĝis.

— La rabistoj foriris, sinjorino.

— Kien?

— Ili ne diris tion.

Ŝi sidis timiĝinte. Ŝi estas sola kun la indiana knabino sur la montosupro?… kio okazis? Ĉu la Lordo forsendis ilin…?

Ŝi aŭdis strangajn, konfuzajn voĉojn. Ŝi ekstaris por rigardi malsupren, sed la pordo malfermiĝis subite en tiu momento, kaj…

Bill Teksaso staris ĉe la sojlo… En ĉifona vestaĵo, pendanta sur li disfibriĝinte, kun vizaĝo kovrita de koto, sango, vundoj, sed liaj okuloj brilis, kaj li ridis larĝbuŝe, ke liaj ĉiuj dentoj estis vidiblaj.

— Bill!..

Kiel subite malaperis ĉio en tiu momento, kiam la viro ĉirkaŭbrakumis ŝin.

— Nun venu kun mi… — diris la knabo — iu mia kuzino loĝas en urbon Kansas, tie ni lavos nin kaj manĝos ion…

Subite ŝi liberigis sin el lia brakumo kaj rigardis timiĝinte al la viro.

— Kie… “Li” estas…?

— “Li” ne estis via edzo. Bob la Putoro estas lia filo, kaj li edziĝis al la filino de la banditestro antaŭ deksep jaroj.

— Kaj?

— Kaj… li jam… neniam plu… edziĝos… — li balbutaĉis.

Flagrado de lumo de torĉoj kaj voĉtumulto proksimiĝis…

— Oni venas! La tuta urbo ekiris, kiam ili eksciis la veron pri la Lordo… Ili estas bravaj homoj…

La palpebroj de la knabino fermiĝis kaj ekŝanceliĝis, sed bone konata mano ekprenis ŝian pojnon, kaj pro tio, kiel jam tiomfoje, ŝi denove sentis sin forta… Precipe nun, kiam ŝi sciis, ke tiu mano neniam plu forlasos ŝin…

Загрузка...