5

La knabino sidis ĉe la tablo, timiĝinte. Ŝi aŭdis la pafojn, la kridadon, sed ŝi ne sciis, kion fari?

Subite la pordo malfermiĝis, kaj Bill enpaŝis senbrue, rapide.

— Pardonon… mi forgesis demandi, ĉu ni lavu la ĉaron… ĉar…

Li eksilentis, vidinte, ke la virino rigardas lin kun grandaj okuloj.

— Mi petas vin… lasu mi sola…

— Tuj, sed mi devus sciis, ĉar se la ĉevalo… alkutimiĝis al hordeo…

— Kio okazas ekstere?!

— Kie?… Ja… Nenio. Alvenis kelkaj fieraj gastoj… Kaj ili amuziĝas.

— La pafoj… Kio estis tiuj?

— Infanaĵo. La loka junularo prepariĝas por la pafkonkuso, okazonta en Denver, kaj ili ekzercas sin… Se la babilado estas agrable, eble mi povus eksidi.

Kaj li eksidis. Raŭka kriegado aŭdiĝis el la proksimo.

— Vi envenis por kaŝiĝi. Ĉu oni persekutas vin? Aŭ vi nur timas? — demandis la virino.

— Tiuj estas fabeloj el filmoj… Sed ankaŭ tio eblas, ke mi timas, mi estas maljuna, malgaja drinkejmastro, bonvolu kredi tion…

La knabino ekridis.

— Kial vi fariĝis drinkejmastro, se vi timas la interbatadon?

— Miaj gepatro volis, ke mia frato estu maristo, kaj mi dediĉu mian vivon al la drinkejestra profesio. Mia juna fratino edziniĝis, kaj iu mia onklo estas apotekisto en Filadelfio. Antaŭlonge li partoprenis borsajn operaciojn, sed nun jam ne indas fari tion, la strato Wall estas nefidinda. Antaŭ dudek jaroj, kiam eksplodis la granda paniko de la gejŝoj en Japanio…

La knabino ekridis laŭte, ĉar ŝajnis, ke la junulo volas prokrasti la tempon ĉiumaniere.

— Vidu, sinjoro…

— Bill…

— Mi ne kutimas nomi virojn laŭ la persona nomo

— Ĝuste tial vi feliĉigus min… Cetere mi estas Bill Teksaso, drinkejmastro kaj temerarulo.

— Do sinjoro Teksaso, vane vi prokrastas la tempon, ĉar vi ne povas resti ĉi tie.

Li streĉis siajn orelojn kaj ekstaris rapide:

— Ho, mi jam foriros tuj. — Li elklevis sian ĉapelon profunde kaj paŝis al la fenestro. — Se vi permesas, mi foriros ĉi tie. Ĉiuvespere mi trejnas min per tiaĵo.

Li saltis tra la fenestro.

Apenaŭ forsonis la piedtamburado de Bill Teksaso, kiam sovaĝaj voĉoj aŭdiĝis ĉe la pordo.

— Ne kuraĝu enpaŝi ĉi tien, Pete! Virino tranoktis, kaj…

— Foriru, Bulkin, ĉar mi traktos vin draste! Ni ne toleras friponojn en la ĉirkaŭaĵo!

— Vi kaŝis la kanajlon ĉi tie.

La pordo ŝirmalfermiĝis, kaj kelkaj homoj penetris.

Sed ili retropaŝis. Ili trovis nur virinon en la ĉambro, kiu alpremiĝis al la muro tiiĝinte, kaj ŝi ne povis ekparoli.

— Kie estas tiu homo? Diru fraŭlino, tiam okazos nenio malbona al vi.

— Li saltis tra la fenestro! — kriis Pete.

La knabino staris antaŭ ilin senvole, kiel ili ekiris amase al la fenestro:

— Ĉu tiom da homoj iras kontraŭ unu ĉi-loke?! — ŝi kriis subite akre.

— Tiu ulo ne rajtas vagaĉi en tiu ĉi regiono — , diris la Gorilo krude. — Li estas trompludisto, embuskatakinto.

— Kial li estas embuskatakinto — kuraĝis iri inter ilin Bulkin. Vi staris vid-al-vide.

— Sed li ĵetis sian pistolon al mi, kiun li tenis en sia maldekstra mano! — interkriis Austin, kiu estis la plej hida.

— Vidu, fraŭlino… mi ne scias kiu vi estas… Sed vi agus pli saĝe, se vi ne miksus vin en la aferojn de la. Staru flanken el la vojo!..

La dika Pete paŝis tiel al ŝin, kvazaŭ li permesus unu minuton por pensado, poste li agos. Lia mallonga, dika brako jam leviĝis por forpuŝi la virinon.

— Unu vorton — ŝi diris subite, rezolute. — Noktomeze mi devas renkontiĝi kun iu.

— Eh, tio ne koncernas nin…

— Eble tamen! — diris nun iu en la pordo.

Ili ĉiuj rigardis tien. La interrompinto ĵus alvenis.

— Eble tamen — nur diris tion la alveninto mallaŭte, iom mirante, preskaŭ ĝentile. Sed se bombo estus eksplodinta, nek tio povintus kaŭzi pli grandan konsterniĝon. La krudaj, rezolutaj vizaĝoj rigidiĝis, la brakoj, dikaj kiel longaj lignotrunkoj pendis inerte, kaj laŭ la strabaj flankrigardoj, ili ŝatintus forlasi la ejon nerimarkite.

Kvankam la novalveninto havis la plej elegantan eksteraĵon el ili.

— La Lordo — flustris Bulkin konsterniĝinte.

Laŭ la aspekto la Lordo plie povintus esti la heroo de iu historia dramo, ol rabisto. Li portis pantalonon el cervoledo kaj ĉasistajn botojn kun molaj tuboj. Ankaŭ lia mantelo atingis ĝis liaj genuoj, la grandaj, kupraj butonoj, lia velura kolumo impresis, kiel spediala uniformo. Li ne havis revolverzonon, sed li portis larĝan, ledan rimenzonon, kiel la soldatoj, kaj dekstre-maldekstre pendis po unu pistolo sur lia zono. Arĝenta buko premis la refalditan randon de sia grandega ĉapelo, kaj li tenis la flavan ganton de la dekstra mano kun la rajdbastono en sia maldestra mano.

Ankaŭ lia vizaĝo estis speciale delikata kaj interesa.

La unua impreso: demona! Mallarĝ, delikate ĉizita nazo, iom akre konturiĝantaj nazloboj. Energie kurbiĝantaj lipoj, nekutime hela haŭto, alta frunto, iom blankiĝantaj haroj ĉe liaj tempioj. Lia reliefiĝanta brustokesto, la rekta trunko donis ordoneman, sed plie orgojlan, ol atakeman karakteron al lia aspekto. Sub liaj mallarĝaj, belarkaj brovoj malvama, prema rigardo direktiĝis senmove.

La banditoj, antaŭ ol li fariĝis “Lordo”, nomis lin “Mortokula”. Ĉar tiu okulparo estis mirinde timiga: okuloj de mortinta homo. Pli blanka, ol griza. Klara, sed senbrila. Kiam li rigardis sur iun, kaj dumtempe li parolis al iu alia homo, lia rigardo ne sekvis siajn vortoj. Tiam li estis “Mortrokula”. Reviviĝinta malvarma kadavro…

Lia voĉo transiris el raŭka baritono en trenatan flustradon.

La Lordo estis tia.

— Austin… — li flustris mallonge. — Kio ĝi estas?

— Aventuristo, trompludisto atakis min embuske kaj

— Pete! — li daŭrigis, sed lia senesprima rigardo direktiĝis eĉ nun al la frunto de Austin.

Lordo — komencis la dikulo, kun speciale milda voĉo. — Boob la Putoro venis sur ĉevalo, ke oni atakis Austin-on, kaj li grave…

Li rigardis sur la knabinon.

— Ĉu iu insultis vin? — li demandis, tute ne atentante Pete-on.

La banditoj staris pale kaj silente.

— Neniu insultis min — respondis la nekonata virino.

— Vi ĉiuj foriru — li diris mansvingante, kvazaŭ la afero ne interesus lin, kaj li aldonis fiksrigardante siajn ŝuojn. — Rajdu malproksimen de ĉi tie! Hodiaŭ mi jam volas renkonti neniun en la ĉirkaŭaĵo… Post duonminuto aŭdiĝis pakado de rajdistoj el ekstere. Ili ŝtelumis mute, ne parolante pri Bill Teksaso, kvazaŭ ili ne estus serĉintaj lin furioze antaŭ kelkaj minutoj. Sproninte la ĉevalojn, ili forgalopis rapide sur la vojo.

Загрузка...