N A Ŭ A Ĉ A P I T R O

Garnizono ĉe Kongo


I

La prezidanto de la milita tribunalo de Oran nekredeme balancis sian kapon, kiam la kapitano de la Companie Discipline raportis, ke punata infanteriano entreprenas solvi la nemalkovritan, memorindan murdon, okazinta antaŭ unu kaj duono da jaro, rilate la oficiron, mortigitan en la palaco de la gubernio. Rimarko: la soldato antaŭ sia raporto ricevis tre malbonan postenon, tial kapitano Lorion mem ne multe fidas liajn vortojn. Ĉiuokaze li tenos la knabon sub gardo, ĝis alvenos supera instrukcio, kaj se la kondamnito mistifikis, tiam li zorgos pri lia severa puno.

La prezidento sen ĉiu entuziasmo montris la strangan raporton al la kolonelo de la Sekreta Servo:

— Tiuj kanajloj, por ke ili povu forlasi sian laborlokon por kelkaj tagoj, ofte riskas eĉ la pendingon.

— Ankaŭ mi ne multe esperas la aferon. Ia originala legiana ideo kaŝiĝas malantaŭ tio — diris la kolonelo, — venigu la knabon ĉiuokaze ĉi tien, en Oran-on, sed katenitan, ĉar povas esti, ke survoje li fidas favoran okazon fuĝi. Mi neniel povas fari surlokan pridemandon en tiu diskreta militista afero. La diablo ne dormas, kaj tiuj legianoj jam kaŭzis surprizon.

…Horn staris en iu ĉambro de la militafera prokurorejo de Oran, antaŭ la kolonelo.

— Nu! Kion vi scias? Kaj de kie vi scias tion? Atentu, homo, ĉar vi komencis tre malprudentan ŝercon, se vi volas trompi nin. Ĉu vi volas eksidi?

— Mi ne estas laca, mon colonel. Kion mi scias, mi akiris tion ne pere de informo. Hazarde mi prenis en miajn manojn tiun ĉi malnovan ĵurnalon, en kiu estas skribita la krimo, kaj oni promesas, se iu donas informon pri ties realigo, tiu ricevos amnestion, se li estas punata. Mon colonel! Tiun tagon oni sendis min labori al la marĉoj. Mi meditis ĝis mateno, kaj mi solvis la enigmon de la murdo.

La kolonelo leviĝis de sur la seĝo kaj rigardis la knabon kun okuloj fulmetantaj pro kolero.

— Do, tamen! — li kriis. — Ĝi tamen estas malbenita ŝerco, provo eviti la devon!

— Aŭskultu min, mon colonel! Eĉ tiam vi povas fari tion, se mi pruviĝos trompisto! Minuto ne gravas en tiu ĉi okazo!

La trankvila, firma voĉo surprizis la kolonelon. Li residiĝis, kaj dum kelkaj momentoj li atenteme rigardis la sunbrunigitan, rezolutan, ostecan homon. Li ekfumis cigaredon.

— Do, ĉu vi pensas tion, ke kion dum monatoj la polico, ĉiuj kompetentuloj, la militestraro kaj la Sekreta Servo de la lando kune ne sukcesis malkovri, tion, vi, bubo, divenis?

— Mi pensas tion, mon colonel.

La kolonelo regis sin.

— Parolu!

— Du tagojn antaŭ la murdo, Muhat fuĝis el la preventa aresto kun siaj gefiloj, el kiuj iu havis dek du kaj duono da jaroj, la alia naŭ jarojn. Tiel estas skribite en tiu ĉi ĵurnalo. La ĉambro de la garnizono havis nur unu malgrandan fenestron, ĝi estis kradita tiel, ke eĉ la plej maldika homo ne povis penetri tie. La piko trafis la oficiron el dorsdirekto, ĉe la reno. Mi resumis tion. Kiel vi opinias, mon colonel, se iu murdas el dorsdirekto, kial li pikas en la renon de la viktimo, anstataŭ puŝi la ponardon tra lia koro?

— Mi ne estas sperta pri la murdo.

— Mi, kun via permeso, jes. Sendu homon tien, mon colonel, kaj ene eĉ nun oni trovos tiun maldikan, sed fortan ŝnuron sur la ekstera klinko de la aeruma fenestreto, kiun oni simple deŝiris post la faro de la krimo. Verŝajne, la nodo kaj peceto de la ŝnuro restis tie. Se via homo trovos tiun ŝnureton, tiam ordonu, mon colonel, ke oni tuj arestu la imamon de la vidalvida moskeo, kiel kunkulpanton.

La kolonelo puŝpikadis per papertranĉilo la mapon, kuŝantan antaŭ li. Li pensadis. Poste li sonorigis. Envenis la suboficiro.

— Senkatenigu tiun homon. Ekiru patrolo al la moskeo Suradja, ili arestu ĉiujn, kiuj estas tie. — Poste li turnis sin la Horn, kiu frotadis siajn pojnojn, senkatenigitajn.

— Vi, venu kun mi. Ĉu vi deziras ion antaŭ tio?

— Nur unu cigaredon, mon colonel.

…Sur la ekstera klinko de la fenestro oni trovis tiun mincan ŝnuron, node ligitan. Ĉe la malsupra angulo de la fenestro estis tre malgranda vitropeco, eltranĉita per diamanto.

— Ĉi-ekstere oni enŝovis draton, kies fino estis hokforma, per ĝi oni atingis la klinkon kaj ektiris ĝin malsupren tiel, ke la fenestro malfermiĝis — klarigis Horn. Plenkreskulo ne povintus penetri tra la fenestro, sed maldika, dekkvin jara infano — jes. El la vidalvida moskeo oni ĵetis per ŝnuro maŝon sur la klinkon, kaj oni fiksis ĝin ĉe la alia flanko. Infano facile povis transgrimpi nokte, nerimarkite, per dudek-tridek rapidaj tiroj. Poste li tranĉis el la angulo de la fenestro tiun vitropecon, kaj li malfermis la fenestron helpe de la drato. Verŝajne, la filo de Muhat estis sufiĉe maldika, por ke li povu eniĝi inter la muro kaj la unusola ferkrado, enbatita meze de la fenestro. Poste li kaŝiĝis. Estas kompreneble, ke li puŝis la ponardon en la trunkon de la oficiro, ĉar knabo, levinte sian manon pli alten, ne povas endoni tiom da forto. Tamen li devis esti eksterordinare forta infano, kiun oni longe preparis por tiu krimo. Post la murdo li simple fermis la pordon interne, li denove grimpis tra la fenestro, ferminte ĝin ekstere, li regrimpis sur la kablo en la turon de la moskeo, oni ektiris la ŝnuron, ke ĝi deŝiriĝis, sed ili ne sukcesis forigi la nodon de sur la klinko de la fenestro, kion la esplora komisiono preteratentis.

La oficiroj senvorte staris ĉirkaŭ li. La kolonelo ekparolis la unua:

Kaj ĉu vi mem divenis ĉion ĉi? Kiel?

— Antaŭ monatoj mi pakis fotografaĵon de dancistino en tiun ĉi ĵurnalon. Tiun nokton, kiam mi sciiĝis, ke la sekvan tagon mi devas ekiri al la marĉoj, mi prenis la foton, kaj tiam mi ekvidis tiun komunikaĵon. — Li montris la ĵurnalon, en kiu estis pakita la fotografaĵo de Ruĝa Lilio.

La oficiroj ne kuraĝis rigardi en la okulojn de unu al la aliaj. Ili gvidis la esploradon, kaj la estro de la politika divizio de la polico, kiu same ĉeestis, ŝatintus esti aliloke. La kolonelo, pro malico kontraŭ la societo, demandis de Horn, kiom jarojn li havas.

— Mi baldaŭ estos dudek jara, mon colonel.

— Kie vi restadis, kiam oni faris la murdon?

— Mi dormis en Bel Abbes kun mia regimento.

…Horn prisilentis nur tion, ke ankaŭ lin trafis simila piko en trunk-alto fare de tiu nekutime forta infana mano, kaj tiun nokton, kiam li prenis la fotografaĵon el la ĵŭrnalo, kaj li ekvidis la anoncon de la gubernio, ie en la mallumo subite aperis antaŭ li la malamikaj okuloj de la okulfrape maldika infano, en la ekflagranta lumo de la aŭtomata fajrilo, en la subtera kaverno de Di Djemma el Mansu.

Post du semajnoj li estis repostenigita al sia eskadrono, por pasigi la pluan tempon de sia soldatservo. Lian restintan punon oni nuligis per amnestio.


II

Unue li alvenis en Bel Abbes-on, kaj dum du semajnoj li ĝuis la popularecon, dank’ al sagaca ĵurnalisto. Io tralikiĝis pri la okazintaĵoj, kaj la kolonelo ne havis emon nei la veron. Precipe, kiam la sincera konfeso de la arestita pastro konformis kun la solvo de Horn. Cetere oni kaptis ĉiun okazon por ekfunkciigi la plej gravan agentejon de la legio: la romantikan reklamon. Dek mil teruraj, sennomaj kadavroj estis traktitaj kiel nur simplaj statistikaj indikoj, sed heroaĵo, grandanima gesto de iu superulo, bonsukcesa, humura, soldata petolaĵo, kiun oni pardonis: la neĉiutaga kariero de senranga soldato estis tiel lerte distrumpetita, ke la magneto de la legenda kaj fama legio povu allogi homamasojn. Tial oni ne domaĝis la gloron al la juna Horn. Tion ja ne skribis la ĵurnaloj, ke li estis sendita el Bel Abbes al la reorganizita eskadrono, kiun oni kompletigis per tiuj tridek homoj, kiuj restis vivantaj post la batalo, kaj Horn estis postenigita en Fort Lamy por unujara garnizona servo, la legenda heroo venis en la plej forlasitan, necivilizitan Kongolandon. Kaj kvazaŭ la malnova historio estus denove okazanta, survoje, en la valo Bar el Ghazal, la eskadrono unuiĝis kun la sapeistoj de majoro Rawson, por persekuti Sinza-on, kies portreto eĉ nun pendis sur la trunko de kelkaj bone videblaj palmoj.

…Horn gardostaris. En la friska silento de la valo iafoje aŭdiĝis stertorado de malproksimaj sovaĝbestoj, kaj kakatuoj, vekitaj el la dormo, respondadis kriĉante. La amara odoro de la herbo „alang-alang” peze odoris en la aero, kaj la larĝaj, malhelaj folioj de la palmoj foj-foje interfrapiĝis post la viglaj ombroj de la rapide grimpantaj simioj. Subite li rimarkis, ke majoro Rawson staras apdu li. oHHHhHHHklkkH HH-.HH


Horn ne aŭdis, kiel li alvenis, li nur aperis, kvazaŭ li estus kreskinta el la tero. Li fumis cigaredon.


— Vi estas tiu Horn, kiu dum unu nokto sovlis la enigmon de la murdo, kazinta en Oran. — Li ne demandis, sed asertis tion.

— Jes, mon commendant.

— Mi aŭdis multon interensan pri vi. — Li cigaredis. — Vi estas germano… Kiujn lernejojn vi vizitis?

— Mi fiaskis en la gimnazia abiturienta ekzemeno, mon commendant. Tial mi dungiĝis al la legio.

La majoro propone etendis cigaredon al li.

— Mi gardostaras, mon commendant.

— Trankvile ekfumu. Je mia respondeco. Ekzistas du tipoj de la soldatoj: unu, kiu atingas ion per sia disciplinemo, la alia per sia menso. Ĉi-lasta ratas fari ĉe mi malgrandajn deliktojn. — Li donis fajron per sia cigaredo. La majoro estis blankhara, malalta homo kun saĝa vizaĝo. — Vi do rifuĝis de antaŭ la duraj gepatraj vangofrajon ĉi tien. Ĝi estis kolosa ideo. Mi pensas, ke Afriko tamen ne estas tiel malbona loko por vi. En la servo de la angla armeo vi povus atingi eĉ pli multe — aldonis Rawson kun signifoplena akcento. Poste li metis sian manon sur la ŝultron de la junulo kaj rigardis en la okulojn de Horn. — Kion vi farus ekzemple, se vi estus komisiita pri la persekutado de tiu rabisto?

— Neniokaze mi persekutus lin tiel, kiel ni: per tamburado.

— Ĉu?! — diris Rawson kun triumfo. — Mi gratulas vin, filo mia. Dio benu vin — kaj li foriris. Sub liaj delikataj paŝoj kraketis seka branĉeto, poste li malaperis.


III

La garnizono de Fort Lamy situis interne de la ĝangalo, en malgranda fortikaĵo: en la mezo de la arda tropiko, kiu estis ĉefa nesto de malario kaj dormomalsano. Dum semajnoj okazis absolute nenio, kio povus rompi la monotonecon, la tropikan pluvegon, alvenanta ĉiam dum vesperiĝo, la vaporplenan varmegon de la sufoka, lavĉifon-odoraj tagoj, la amason de la morozaj, senmovaj, densaj frondaroj, la noktan koncerton de la sovaĝbestoj, la kriĉadon de la birdoj, la nervo-konsuman, depriman inertecon de la garnizona vivo. Ili kun ĝojo atendis tiun malfortan motorbruon, kiel la poŝtaviadilo foje en ĉiu sesa semajno surteriĝis sur la senarbejo, malantaŭ la fortikaĵo, por rapide forflugi de tiu ĉi forlasita regiono. Turmentitaj kapoj, avidaj rigardoj sekvis ĝian longan spiralan flugon, kiel ĝi leviĝis de sur la malbona startejo. Soldata deĵoro apenaŭ estis Malproksimiĝi kvindek metrojn de la pordego de la fortikaĵo signifis seriozan mortodanĝeron. Ili kuŝis sur la litoj, ili faris la paguettage-on kun freneza mekanikeco aŭ ili sencela iraĉis sur la korto, kaj nur la konstanta trinkado de alkoholaĵo faris tiun vivon pli eltenebla. Estis tiu, kiu lernis ian lingvon, alia komencis skribi religian verkon, kaj iun nokton, li hurle postulis, ke oni krucumu lin, ĉar li estas la Savanto. La juna, rusa kaporalo mortpafis sin en la kantino, dum malgaja melodio de buŝharmoniko. Tadief, la „kolonelo”, dum la tuta tago ludis soliteron per markitaj arbofolioj.

Horn nun jam bone konis la vojon de la eskapo. Li estis forta, bone alklimatiĝinta, kaj, kompare kun liaj ĝisnunaj travivaĵoj, relative facile estus por li provi la fuĝon. Sed…

Sed ŝnurdancisto, se li iam falis el la alto, kaj post la kunkresko de liaj rompitaj membroj, li ne plu kuraĝas denove iri sur la ŝnuro. Li ne povis decidiĝi. Unu tutan jaron li ĉiutage preparis sin al la fuĝo. Li havis ekipaĵon, li kolektis sufiĉe da nutraĵo, kaj li povintus akiri du mulojn de la ĉefo de la najbara indiĝena tribo. Vespere li rigardis en la malproksimon de sur la observa remparo, kie situis la marĉoj Tuburi trans la ĝangalo. La densa frondaro de la multaj, mistikaj, rigidaj, grandaj arbokronoj senmove brilis en la lunlumo, kaj dolora, terurega rememoro kunpremis la koron de Horn.

Li ne kuraĝis fuĝi…


Загрузка...