U N U A Ĉ A P I T R O

Sidi bel Abbes


I

La urbo kvazaŭ morte kuŝis en la sunbrilado, la aero preskaŭ vibris pro la varmego, kaj malproksime, per nebulaj siluetoj reliefiĝis la montaro Thessala el la horizonto. Sidi bel Abbes estas malagorde senhoma en tiuj fru-posttagmezaj horoj. La pompaj floroj de la placo Sadi Carnot langvore dormetadas, sur la neopkupitaj benkoj nur per la aeromovo fluganta polvovualo estas ripozanta, kaj sur la estrado, en la mezo de la placo, kie kutimas koncerti la orkestro Clique, konsistanta el soldulaj muzikistoj, grandega veltolo kovras la sidlokojn de la muzikontoj. La vendejoj en la kvartalo de l’ eŭropanoj estos fermitaj ĝis vesperiĝo, en la kazerno komenciĝos la posttagmezaj siestoj por la soldatoj, daŭrantaj dum la varmega sezono. Sur la rando de la trotuaro burnusa arabo sidante dormetadas. Tri usonaj turistoj kuŝas anhelante en la lito tul-baldakena, iu havas zumadon en la oreloj pro la kinino, la alia vokas la hotel-grumon per mallaŭtiĝanta voĉo kaj petas informon, kiam ekveturos trajno al Oran. La itala komercisto de radioaparatoj kaj gramofondiskoj sin etendas nuda en la profundo de sia ŝlosita vendejo. Li trinkas varmegan teon kaj tute mallaŭtigas la sendostacion de Parizo, dissendantan ĝazmuzikon. La policisto, kvazaŭ suspektus sin kaŝantan krimulon en la muzulmana templo, li singarde promenas sub la arkadon de la kolorperdintaj, ruĝaj brikoj, kaj post ĉirkaŭrigardo li fakte estas atestanto de delikto, nome li devas konstati, ke sub la pordego deĵoranta policano malbutonumas sian kamizolon, viŝas la frunton kaj trinkas brandon. Tio estas server malpermesita. Denunco pro tiu afero ne okazis. La ŝoforo de la dua oficiro de la gubernio, ĉe la stirrado de sia aŭtomobilo Bugatti, laŭ direkto de la vertikala akso de sia sidloko, iom oblikviĝinte dormas, kaj longa saliv-strio tremetas en lia buŝangulo. La oficiro vizitis la prefekton pro grava afero, kaj nun ili ambaŭ dormas.

Aŭtobuso alvenas antaŭ la hotelon kun turistoj duon-svenintaj. Antaŭ iu sukeraĵejo la proprietulo laŭte kriadas, sciigante, ke li servas per ĉiuspecaj glaciaj trinkaĵoj. La policisto denove observas interne tiun tre suspektindan pordegenirejon. La suno iom pli malsupreniĝis al la pinto de la montaro Thessala, dume nuda, araba infano komencas detiri la kovran veltolon de sur la estrado de la orkestor Clique.

La stacidomo senhomiĝinte ardas en la posttagmeza, dezerta enuo. Sub la krajono de la trajn-ekspedisto ŝiriĝas la ĉifone malsekiĝinta papero pro la surgutanta ŝvito de lia frunto, kaj sur la muro eksonas la signosonorilo per delikata kariljono. Ie puŝĉaro ruliĝas. La trajn-ekspedisto rebutonumas sian kamizolon, li iras al la telefono kaj rapide turnadas ĝian kranketon. „Bel Abbes! Bel Abbes! Kvarcent kilometroj… La rapidtrajno „Oran” ekveturis…”

Alvenas la patrolo. Kvar legianoj kun bajonteo, gvidataj de suboficiro. Sur benko apud la elirejo sidas ruĝhara, barba viro kun pakaĵo. Li dormas. La suboficiro skuas lin: Legitimations, certificats… Vite! Vite! Li estas kolportisto, veturonta al Colomb Bechar kun sekuraj raziloj kaj poŝtranĉiloj. La patrolo traserĉas la stacidomon, ĉu ne kaŝiĝis ie fuĝanta legiano, kiu volas pluveturi per la ekironta trajno. Ili trovas magran knabon sur la kajo, li ne havas bileton, li ne volas veturi. Kion li serĉas ĉi tie? Cigaredstumpojn.

— Paŝu inter la soldatojn! Ni akompanos vin al la gardistejo, se vi ne estas fuĝanto, vi povas iri por viaj propraj aferoj.

— Je la kvina horo mi devas iri por labori en la vendohalo.

— ’men fou.

Ĉar li multe diskutas, li ricevas vangofrapon, kaj oni ŝnurligas liajn manojn malantaŭe. La patrolo mansalutas, ĉar aperis la serĝento. Poste enrapidegas la trajno. Nur tra unu pordo oni povas forlasi la stacidomon. Tie la kaporalo severe pririgardas la paseĝerojn, maldense forirantajn. Ne plu estas descendantoj. Nur nun estas malfermita la lasta kupeo. Dekkvin lacaj, trolaciĝintaj rekrutoj. Lego de la nomlisto. Dume la patrolo kun pafpretaj fusiloj traserĉas la vagonaron, ili pukpuŝas sub ĉiun benkon, sur la ferŝtuparo de la karbovagono la kaporalo kondukas ilin supren sur la tegmenton, ĉu ne estas tie rekruto aŭ dizertulo sin kaŝantaj? Ĉar se estus, tiu lernus la nomon de Dio. Nom du nom de Dieu!..

La serĝento enpoŝigas la liston, mansignante per la dekstra brako alten levita, li turnas sin, kaj per nazvoĉo, kvazaŭ du mallongajn bojetojn li krias la komandon:

— En avant… Marche!

Ili marŝas…


II

Ili marŝas…

Horn meditis. Ili langvore ambladis sekvante la serĝenton tra la sveninta urbo, kaj nun li denove provis pensi. Mirinde, ke li nur ĉi tie ektimis, marŝanta sur la varmega Afrika asfalto, efektive ankoraŭ kiel civilulo, sed aspekte jam vestita kiel soldato. Ĉi tie li malesperiĝis unuafoje, terurita pro sia faro. Tio do estas realaĵo. Kion li kredis fora, neimagebla romantiko, pri kio oni rakontis en Berlino kiel pri la fabeloj de Karl May: Li fariĝis soldato de la legio! Li konjektis, ke malantaŭ tiu romantiko latentas tre kruda, amara realaĵo. Franz Horn, la dekok jara Berlina studento, kiu post sia fiaska abiturienta ekzameno rifuĝis en Afrikon de antaŭ la patra severo, kun kunpremiĝinta koro li paŝis tra la malgranda faŭko, uzata kiel pordo de la grandega, fermita, krada enirejo, kaj li jam staris tie, en la kazerna korto, enviciĝanta kun la kunuloj.

La maljuna Horn estis antikvaĵ-komercisto. Li fariĝis tio kiel pensiita instruisto. La pedanta, severa, germana burĝotipo estas tia. Dum jaroj preĝeja pureco kaj soldata severo enskatoligis ĉiun tagon en lia loĝejo. La malnovmodaj, sed elegantaj mebloj prizorgite brilis, la tempo de la manĝado, dormo, vekiĝo, laboro kaj ripozo ripetiĝis kun mekanika akurateco. La preterlaso de la devoj en tiu domo ne estigis konsekvencon de grava korpa puno, sed ĝi dum tagoj plenigis la aeron per tragika, severa humoro. Franz, Stephan kaj la eta Hanna, la tri gefiloj de Horn, multe pli timis tion ol la plej brutalan infanĉambran punon. Lastatempe okazis, ke Franz oferis multe da tempo al agrabla konatino en Weissensee, kaj sekve de tio li fiaskis en la abiturienta ekzameno. Ĉu estis eble siigi tion al la maljuna Horn? Tute ne! Eĉ al la citronodoraj, antikvaj, brilaj mebloj de la salono li ne estus povinta konfesi tion. Unue dum tagoj li kaŝvagadis en Alzaco, tute ne pensante pri la legio, poste elĉerpiĝis lia malmulte da poŝmono, kaj kiel, kiel ne, vagante tra kampoj, li alvenis en Francion, en grandan urbon… verŝajne ĝi estis Strasburgo, sed tie li jam svenadis pro malsato. Li jam ne rememoris, kiu konsilis, li ne rememoris, kiel li venis en la kazernon, li ne rememoris kaj ne pensadis, kiam li subite vekiĝis, ke li staras meze de Maroko, en la korto de la kazerno de Sidi bel Abbes, kiel la soldato de la unua kompanio de la fremdula legio…

Dum la kantonmento ili jam intermiksiĝis kun malnovaj, senrangaj soldatoj. Tiuj rakontis ne multe da bono pri la legio al la timemaj rekrutoj. „Vi vidos” — ili diris kun bedaŭro. „Kia estas la serĝento?” — demandis la plimulto de la flavbekuloj. La legiaj serĝentoj havas malbonan famon en Eŭropo. Iu malnovulo trankviligis la rekrutojn, ke serĝento Favre estas relative bona knabo. Oni ne povas aserti, ke li konsideras la takton kaj ĝentilecon kiel la plej ĉefan akcesoraĵon de sia ofico, povas okazi, ke li blasfemas, eĉ kelkfoje piedbatas, sed tio ankoraŭ ne estas la plej malbona. La legiano servanta jam la dekan jaron, nomata Roger, diris, ili ĝoju, ke Favre ne mordas. Estas tute bonŝance. Ĉar li ja havis serĝenton, kiu jam demordis orelon. Kompare kun tiu, Favre estas tipo de afabla soldato.

Super la litoj, apud la muro tiriĝas nur unu longa breto, kien oni metis la tendotolon, servantan kiel tornistro, nomatan barda, la ruĝan kepon, gamelon, la bajoneton kaj la armilon, krome kelkajn duonoficialajn ekipaĵojn, sekuran razilon, ruĝan vinon, tabakon kaj aliajn similaĵojn.

Komence la soldatoj de la legio dividiĝas je diversaj grupoj. Tiuj grupoj solidaras, helpas unu la aliajn, kaj ilia ĉefa celo estas malamikadi kontraŭ aliaj grupoj. Ekzemple ekzistas elita grupiĝoj el estintaj inĝenieroj, eksoficiroj kaj oficistoj, kiuj formas malestimatan insuleton inter la legianoj, konsistantaj precipe el krudaj homoj. Sed amikeco ofte plektiĝas ĝuste pro kontraŭecoj, tial ne estas maloftaj la miksaj grupoj, kie maristo, eksigita Belga oficiro, diktrunka havenlaboristo kaj elmigrinta rusa advokato ĵuras amikecon ĝismortan inter si. Ĝenerale la interamikiĝoj, plektitaj en la kazerno, rompiĝas kaj denove formiĝas en la dezerto, dum marŝado, sub kuglohajlo. Ĉi tie sen sociaj kaj klas-diferencoj la dankemo, la komune plenumita laboro, la komuna sufero forĝas la senton de la kunaparteno. Ĉi-loke la „nobelaj” klikoj disiĝas plej rapide. La tiel nomataj „pli bonaj” homoj komencas intrigon unu kontraŭ la alia, ili defendas ĝis tranĉilpiko la sanktan proprieton pri siaj razosapo aŭ rumporcio. La unua grupiĝo okazas malantaŭ la fronto, kompreneble laŭ nacioj. La samligvuloj instinkte tiriĝas unu al la aliaj. Ili klopodas lokiĝi en la sama ĉambro, eĉ sur sinsekvaj litoj. En tio montras ekzemplon la germanoj, kiuj tuj trovas unu la aliajn, kaj ili solidaras ĝis la lasta sangero.

Horn ankoraŭ en Marsejlo amikiĝis kun Paul Lothar, kiu estis ĉirkaŭ kvardek jara, milda, delikatrigarda, germana sinjoro. Lothar, kiel instruisto miksiĝis en Bavaran separatistan movadon Ĉar ilia komploto malkovriĝis, li devis rifuĝi. Li estis vidvo, sian ok jaran filineton li lasis ĉe sia frato kaj provis sian fortunon en Parizo. La instruisto fariĝis kelnero, el kelnero senhejmulo, kaj pro fina malesperiĝo li dungiĝis al la legio. Malsukcesa instruisto kaj fiaska studento rapide interamikiĝis. Lothar nenion perdis el sia preleganta maniero, el sia edukanta, pedanta naturo. Kiel samlingvulo aliĝis al ili, kiel la tria, Ernst Hoffer, gaja Vienano. Li estis kalviĝanta, ridetema, strangan dialekton parolanta, malalta, grasiĝema homo. Hoffer laŭ sia konfeso estis komerca vojaĝisto, kaj efektive li havis malmulte da rilato al tiu metio, ĉar li agadis kiel trompludisto de kartoj en la frekventataj fervojnodoj. Eble povas esti, ke li iam ekagis kiel komerca vojaĝisto, sed la veturado estas tiel enuiga, kaj la agentoj ĝenerale kutimas pasigi la tempon per kartludado, do ne estas mirinde, se tia homo kun lertaj manoj kiel Hoffer, anstataŭ la komerca vojaĝo, li plie praktikis la vojaĝan komercon, la trompludon. Li praktikis tion, ĝis iun tagon li spertis, ke oni persekutas lin. Ĉar iom post iom li triviĝis el la plej bonaj fervojlinioj de Eŭropo, li fariĝis pli kuraĝa, kaj ĉiam pli ofte li revenis en tiujn itinerojn, kie li jam kelkfoje agadis, tiel oni baldaŭ metis lin en malliberejon. El la franca prizono jam ne estas longa vojo ĝis la legio. Li aspektis kiel bone nutrita etburĝo. Tiaj homoj mortas ĉi tie pro la senkompata disciplino. Sed ŝajnas, ke la malgranda Vienano ŝmiris per zinko, aŭ mi ne scias per kio la suboficirojn, kiel oni kutimas falsi la kartojn, aŭ li faris miraklon, sed estas fakto, ke li fariĝis dungito en la kontoro, sed en kia ofico, tion oni neniam sukcesis ekscii, ĉar dum la oficialaj horoj li instruis al la suboficiroj kartludi soliteron.

Horn, Lothar kaj Hoffer okupis lokon sur sinsekvaj litoj, starantaj en la angulo, apud la fenestro. La tri rekrutoj metis siajn havaĵojn en ordo sur la breton, ili sternis sin sur la litoj, kaj tiam ili konatiĝis kun Thillmann, kun la kvara sampatrujano, bedaŭrinde inter tre malagrablaj cirkonstancoj. Thillmann kuŝis sur la kvara lito, kaj el freŝe ŝtelita, lana kalsoneto li klopodis forigi la markon de la kompanio, ĉar li volis vendi ĝin, sed oni ne aĉetas en la suburbo vestaĵon, markitan per armea numero. Tiam envenis Rastignac, kiu estis servanta la kvaran jaron, konsiderinda membro de la legio. Kvar foje estis donita al li la honormedalo de la legio, kaj kvar foje ĝi estis reprenita de li, pro gravaj militistaj krimagoj. Dufoje li jam estis suboficiro. Sur lia kartokteko entute nur ses monatoj estis imputitaj el lia kvar jara soldateco, li pasigis tri jarojn kaj duonon en diversaj puntendaroj, pro kio li devis kromservi.

La suboficiroj delikatmaniere traktis al Rastignac, li ĝuis specialajn privilegiojn, ne estis rimarkitaj liaj bagatelaj rompoj de la reglamento, alveno post la vespersignalo, ĉar estis konate, ke la vivo eĉ groŝon ne valoras por li. Cetere li ne estis agresema, se oni lasis lin paca kaj estimis lin pro liaj strangaĵoj. Dum horoj li sidis en la sama loko kaj ludis kun si mem per ĵetkuboj, li trinkis ruĝan vinon en nekredebla kvanto, kaj li havis striktan interrilaton kun kelkaj eksterurbaj virinoj, Li ne konis timon, kaj li estis la unua en la batalo. Liaj flaro, aŭdo, vido, kiel ĝenerale de la malnovaj Afrikaj soldatoj, estis timege evoluintaj. Dekdu fojojn li vundiĝis, sed fine li restis sana kaj forta, kiel kverko. Sur la korpo li havis mortajn postsignojn de kurba glavo, kuglo, lanco, klabo, kontraŭ kelkaj cikatroj. Malnovaj soldatoj rakontis, ke li vivis en Afriko jam antaŭ sia legia servo, kaj li estis dungita en la ĝangala menaĝerio de la cirko Hagenbeck, kiel kaptisto kaj dresisto de sovaĝbestoj. Bedaŭrinde, iun tagon li simple defraŭdis dudek leopardojn kaj kelkajn leonojn. Li subvendis ilin kaj foramuzis rondcifere ducent kvardek mil frankojn parte en Dakar, parte en la pitoreska urbo Rabat. Li ankoraŭ ne resobriĝis, kiam li venis en la legion. Rastignac estis malalt-frunta, larĝŝultra viro. Liaj brakoj pendis preskaŭ sub la genuoj, kaj lia balanciĝanta irmaniero multe pli emfazis tiun simieskan aspekton de lia eksteraĵo… Lia nazo iam devis esti enorme batita per peza objekto, ĉar ĝi estis larĝa kaj plata. Lia ruĝa hararo kovris lian kapon per dornosimilaj faskoj. En lia fizionomio ofte trafulmis ia cinika humuro, kiam li movis iun sian krinan brovon kaj buŝangule rikanis. Kiam li paŝis en la ĉambron, la tri germanoj, Lothar, Horn kaj Hoffer, jam kuŝis. Senvorte li iris al Horn, kiu, verŝajne pro eraro, okupis ĝuste lian liton. Rastignac prenis lian havaĵon, metitan sur la breton, en ordo li starigis ĝin la apud la liton, sur la plankon, poste la gapantan knabon li flugigis per unu piedbato sub la alian liton, kaj kun kontenta ĝemo li ekkuŝis. Horn salte leviĝis kaj kolere paŝis al la lito por diri ion. Rastignac ekstaris kaj vangofrapis per mandoroso Horn-on, el kies buŝo ekfluegis la sango, kiu svene falis sur la plankon. Tiam okazis ia tute neatendita afero. Lothar ellitiĝinte, dignoplene iris al Rastignac, kaj klare, inteligente li ekparolis france:

— Hontu! Vi estas senkora, fia sovaĝbesto.

Tiel trankvile kaj dignoplene li staris tie, kvazaŭ li estus inter malobeemaj lernantoj en la lernejo, sur la katedro. Rastignac mire leviĝis, ŝovante sian vizaĝon senpere al tiu de Lothar, poste li kaptis la instruiston je la kamizolo. Ĉiu sciis en la ĉambro, ankaŭ Lothar mem, ke en la sekva momento la krina campo de Rastignac falos sur lin. Sed tiam denove okazis surpriza afero. Thillmann, la magralonga, lentuga, senhara arbohakisto forpuŝis Lothar-on, kaj li mem staris antaŭ la dresiston. Eĉ dekagramo da supeflua karno ne estis sur tiu Thillmann Lian teruregan maldikecon igis eĉ pli timiga la kranio, simila al skeletokapo, la granda makzelo, la profunde sidantaj okuloj, la ostecaj kubutoj kaj la disstarantaj skapoloj. Li estis arbohakisto en Aŭstralio, kaj lia historio multe similis al tiu de Rastignac. Foje li defraŭdis duonon da ĝangalo, nome, li estis komisiita pri liverado de lignoj. Survoje al Francio li elŝipigis la kargon en iu haveno de Afriko kaj vendis ĝin. Li soldatservis la trian jaron, kaj neniu sciis, kie povas havi lokon tiom da fortro en lia nekredeble maldika korpo. Kiam li ricevis forpermeson en la urbon, pro la magralongeco li estis multfoje mokita de sentaktaj homoj, kiuj senescepte diste evitis lin, se ili denove renkontiĝis kun li. Fariĝis granda silento en la ĉambro, kiam la longa Thillmann flankenŝovis instruiston Lothar, kiu timiĝis tiel pro sia aŭdaco, ke lia vizaĝo brilis en verda koloro. La hakisto staris vidalvide al Rastignac.

— Ne insultu tiujn rekrutojn! Ili estas miaj sampatrujanoj. Se vi volas interbatadi, jen estas mi.

Li jam dum du horoj kuŝis apud ili, eĉ unu vorton ne parolante, trankvile okupiĝante pri la lana kalsoneto, kvazaŭ li ne komprenus germane, kvazaŭ li ne aŭdus, ke ili rakontis sian vivhistorion. Li nur nun malkaŝis, ke ankaŭ li estas samlandano. Rastignac rigardis la hakiston kun senesprima, besta vizaĝo. Li ne timiĝis. Se okazus interbatado, eble li venkus la germanon. Sed Rastignac estis neelkalkulebla. Plej malofte kunligis liajn agojn kaŭzo komprenebla de tria persono. Nun ĉiu atendis, ke li batos. Anstataŭ tio, li nur staris kun palpebrumantaj okuloj kaj li komencis pektis sian nazon. Mediteme, kun dormema vizaĝo li piketis sian nezon kaj rigardis Thillmann-on de la kapo ĝis la piedoj, preskaŭ scivoleme, kvazaŭ li neniam estus vidinta lin. Ĉu li ŝatis la hakiston? Eble. Sed ankaŭ tio povas esti, ke morgaŭ li sin ĵetos per bajoneto sur Thillmann-on, se tiu hazarde balancus lian gamelon, kaj elveŝiĝus lia supo.

— Ĉu tiuj estas viaj sampatrujanoj? — li demandis tion ne sen ĉiu naŭzo. Poste li ankoraŭ aldonis per la sama basa, trenata voĉo: — Mi ne ŝatas, se iu kuŝas sur mia loko. — Li pigre sterniĝis sur la lito, kaj antaŭ ol li estus ferminta siajn palpebrojn por ekdormi, li denove rigardis al Lothar, dirante stulte:

— Pardonu… — poste li endormiĝis. Thillmann rikanis:

— Tia olda bruto estas tiu Rastignac. Eĉ la fulmotondro ne estas pli rapida ol li. Ĉu rompiĝis io, fraĉjo mia?

Neniu membro de Horn rompiĝis. Granda, blua ekimozo restis sur lia vizaĝo, kaj krevis lia lipo. Zumis kaj akre doloris lin la kapo, li estis narkotita, kaj ia plordeziro gorĝopremis lin, miksiĝanta kun vomemo.

— Ni trinku pro tiu timiĝo! Venu en la kantinon, kaj pagu al mi ruĝan vinon! — invitis ilin Thillman.

— All right — ekparolis subite ankaŭ Hoffer, sed li ankoraŭ singultis kelkfoje pro la ektimo. — Mi pagos la ruĝan vinon al la tuta societo. Venu, sinjoro Lothar, kaj reordigu vin, Horn. Eble la araboj traktos vin pli draste. Se mi ne rigardus, ke dum la unua tago estas pli oportune eviti la sensacion, mi estus ĵetinta min sur tiun buĉiston. Sed mi ne ŝatas tuj interbatadi.

— Koncerne la futuron, mi garde avertas vin ne fari tion — diris Thillmann kaj li kraĉis tiel lerte, ke li trafis ĝuste la mezan butonon sur la kamizolo de la rondforma Hoffer. — Allons! Ni iru!

Kvarope ili sidiĝis en la kantino kaj trinkis ruĝan vinon. Estis odoro de legianoj. Tiu odoro konsistas el la haladzo de maĉtabako kaj alkoholaĵo, miksiĝanta kun la terebint-odoro de la oleo, uzata al la paquettage. La paquettage signifas la prizorgadon de la ledaj partoj de la ekipaĵo, kio estas postulata en la legio pro pedanteco, konforma al homturmentado. Pri tiu agado oni uzas karakteriz-odoran oleon, kiu en varmo tuj fariĝas sentebla; miksiĝanta kun la fetoro de la maĉtabako kaj alkoholaĵo, ĝi donas la tiel nomatan „legianan odoron” de la kantino.

— En kiu parto de Germanio vi naskiĝis? — demandis Lothar la hakiston.

— Kompreneble en Alzaco. Kial vi ne trinkas, Horn?

— Mi ankoraŭ neniam trinkis vinon.

— Vi baldaŭ alkutimiĝos, fraĉjo. La ruĝa vino apartenas al la legiano, kiel la kepo. Se ne estus vino, jam neniu vivus el ni, sen tio malplimulte da datoj de venkintaj bataloj estus skribitaj sur la flagon de la legio. A votre santé!

— Mi ne kunligas la virton de la bona soldato kun la alkoholaĵo — rimarkis Lothar severe.

— Ĉu vi fariĝos bonaj soldatoj, mi ankoraŭ ne scias — diris Thillmann, — sed mi vetas pri tio, ke vi ne longe donacos vian ĉiusemajnan porcion de ruĝa vino al la armea trezorejo.

— La bona soldato — rimarkis Hoffer, kvazaŭ li estus aŭtentika pri la demando — kun pano kaj glavo penetras eĉ ĝis Ĉinio, diris ĉiam la proprietulo de la kafejo Ring.

— Tiu estis Bonaparte — diris Lothar severe.

— Ne. Li nomiĝis Bauer. Mi cete scias tion. Dum jaroj mi vizitadis tien. Je nia sano!

Horn sentis, kvazaŭ li sonĝus. En la bura kantino, inter uniformuloj, kun akre dolora vizaĝo. Ĉu morgaŭ? Kia estos la venonta tago? La ekzercoj, Afriko, verŝajne Saharo.

Rastignac aperis neatendite en la kantino. Verŝajne, io rompis lian dormon. Li petis brandon ĉe la drinkejtablo, kaj per strabaj, oblikvaj ekrigardoj li sciiĝis pri la germanoj. Li baldaŭ denove rigardis tien, atentante Lothar-on. Fine li venis al ilia tablo kaj flankenvokis Thillmann-on.

— Diru, kiu estas tiu longharulo?

— Ĉu tiu? Li estas instruisto.

Li murmuris ion, enpremante la ĉemizon en sian pantalonon.

— Diru al li, kaj ankaŭ al tiu knabo, se ili volas, de nun mi fariĝos ilia amiko…


Загрузка...