Sur la tero de Ibrahim ben Sinza
Ili denove renkontiĝis ĉe la krada pordo. Ili sombre kungrigardis, kvazaŭ serĉante ian respondon en la okuloj unu de la alia, sed ili eĉ unu vorton ne parolis. En ordo ili viciĝis kaj ekiris reen. Ĉe la angulo ankaŭ Hoffer paŝis inter ilin. Estis malfrua nokto, la luno jam ne lumis, densa tropika obskuro sidis sur la reginon. En la fino de la kampo staris kampgardista kabanaĉo. Ili eniris tien. Poste tintis io, kaj la lumo de poŝlampo respeguliĝis de sur la plateno.
— Ni estas milionuloj — diris Hoffer raŭke.
— Koncize, knaboj — ekparolis Thillman kun ia stranga malvarmo en la voĉo. — La plateno estas la nia, sed povas okazi, ke post semajno ni jam marŝaĉos en la dezerto, kaj milionulo ankoraŭ ne mortis tiel mizere, kia morto atendos nin. La platenon ni dividos je sep egalaj partoj, ĉar ankaŭ Lys Rouge meritas unu parton. Sed ŝi ricevos ĝin nur tiam, se ni jam estos fuĝintaj, ĉar nun ni povus doni al ŝi nur un tutan platenan stangon, kiu estas pli granda ol tiu, kiu koncernas ŝin. Dum ni estas en la legio, ni ne havas alian heredanton, nur nin mem. Kiu mortos, ties parton heredos la aliaj. Ni povos dizerti nur kune. Kiu fuĝos sola, tiu estos perfidulo. Ĉiu gardos ĉe si po unu stango. Se oni sendos iun el ni al danĝera loko, aŭ li devas disiĝi de la aliaj, li ne ratas kunporti la platenon. Se nur unu el ni estos en sekureco, tiu gardos ĉiujn stangojn, ĝis la aliaj revenos. Kiu rompos niajn regulojn: tiu mortos. Kiu provas fuĝi sola: tiu mortos. Ni ĉiuj, kiuj ĉeestas, devigas nin, se iu ajn restos vivanta el ni, tiu punos la perfidulon. Tio estas la Leĝo. — Li disdonis la stangojn. — Kaj nun restas al ni la malfacila parto: la fuĝo.
— Bone vi parolis, hakisto! — eksonis virina voĉo, kaj Ruĝa Lilio aperis el la mallumo. — Mi ankoraŭ aldonas nur tion, se ĉiu mortos krom unu, kaj tiu rompos la leĝon: mi trovos lin, El iu faldo de sia vestaĵo ŝi elprenis ponardon. — Ties pinto estas ŝmirita per la veneno de cerasto.
…Kiam la patrolo ekiris reen, Horn flankenvokis la dancistinon:
— Du infanoj kaŝiĝas en la kavarno malantaŭ la ruĝa ŝtono. Savu ilin, Lys. Mi volas…
Ruĝa Lilio kapjesis.
…Aŭrore la patroli revenis en Queliz-on, kaj Rastignac raportis al la serĝento, ke nenio eksterordinara okazis nokte.
Nun jam estis certe, ke sekvonttage ili ekmarŝos. Laŭ la kutimoj de la legio oficiale ne estis komunikata al la soldatoj la tempo de la ekiro, nur pere de la voka trumpeto al la viciĝo, sed tiaĵo diskoniĝas fare de la serĝento, pere de la kantinestrino ĝis la simplaj soldatoj: morgaŭ nokte estos alarmo, kaj la deŝanĝita garnizono ekmarŝos…
Tio estas la plej detala informo: ekmarŝi. Kien? En kiun direkton? Ĉu en Saharon, Hindoĉinion, Madagaskaron, Kongolandon? Tion scias nur la kapitano kaj eble la bona Dio. Sed ĉu estas egale? Ili neniokaze iros en tiun lokon, kie estas agrable vivi. Saharo, Hindoĉinio estas la sama afero — diris Tadief, kiu rericevis sian rusan rangon „kolonelo” en la legio, nur kiel moknomon. Li ne promociiĝis pli alten ol simpla soldato. La iama oficiro de la cara gvardio ja ricevis la honormedalon de la legio, sed rilate la rangaltiĝon, ankaŭ li statis samtiel, kiel Ratignac kaj Thillmann: plurfoje li malobservis la disciplinon kontraŭ siaj superuloj, pro tio li ne povis fariĝi suboficiro. Sed en la dezerto la sango pli rapide leviĝas en la kapon, precipe, se la varmo kaj la monotoneco iom agacas ies nervojn, kaj li piedbatas je la stomako la insolentan, Bretonan kaporalon, kiu imagas tion, ke ĉio estas permesate al li. Tadief, kiel vere delikata homo, estis ekstreme maniereca, li parolis eksterordinare ĝentile al ĉiu, sed, ni diru, se iu falis en tiun eraron, ke ia bruska, mola ulo staras antaŭ li, tiu amare pentis tion. Tadief uzis la parolmanieron de la plej alta socia klaso de Moskvo, sed malgraŭ tio, li havis timigajn pugnojn, kaj li eĉ la diablon ne timis. Ekzemple li havis tian strangaĵon, ke li trankvile razis sin antaŭ la batalo, kaj li parolis kun la kelnerino de la kantino, kiel kun grafino de la gubernio Smolensk, sed en la legio kiu ne havis muŝon en la kapo?
Li kune kun Lothar iris por pasigi la lastan posttagmezan libertempon. La instruisto ekŝatis la „kolonelon”, kiu havis klerecon de eŭropano. Li malproksime evitis siajn kunulojn de post la memorinda nokto. La forlasita kabano estis la lasta loko, kie ili povis trankvile paroli pri ilia faro, pri alia afero ili tute ne povintus paroli, tiel ili prefere evitis unu la aliajn. Estis hazarde, ke ili tamen renkontiĝis, ĉar la „kolonelo” kondukis Lothar-on en tiun temploforman, rondan ejon, kie Ruĝa Lilio kutimas danci. Rastignac, Tickler kaj Thillmann estis tie. Baldaŭ alvenis ankaŭ Horn. La atmosfero ne estis hejmeca, kiel alifoje. En la tuta araba kvartalo regis stranga maltrankvilo. Tagmeze oni trovis ĝenerale respektatan, kriplan, maljunan arabon, kiun ĉiu bone konis, kun frakasita kapo antaŭ la moskeo Kutubia. Ĉirkaŭ li estis skribita sur la asfalto per lia propra sango la terura vorto: thar! La kripla arabo nomiĝis Darudon, kiu ofte trenis sin al la kafejo, kie Ruĝa Lilio donis al li manĝaĵon aŭ monon. Nek Lys Rouge dancis kun tiom da emo, kiel alifoje. Ŝiaj okuloj de tempo al tempo direktiĝis al la enirejo.
— Nur tiam vidiĝas, ke ŝi estas arabdevena, kiam oni tre atente rigardas ŝin — diris la „kolonelo”. — Plie ŝiaj movoj kaj rigardo havas ian orientan. Kiu ajn parizanino povus envii ŝian haŭton.
— Sed ŝi estas pli nervoza, ol alifoje — diris Tyckler. — Kia artistino! Ŝi rikoltus laŭrojn sur la plej famaj scenejoj de Eŭropo. Se nur mi ne estus soldato! Eĉ per miaj lastaj groŝoj mi irus kun ŝi fari turneon. Fluegus la mono al ni. Ĉar tiu virino devus esti en Usono. En Broadway!
Horn ne partoprenis la konversacion. Li estis nervoza. Li trinkis pli multe, ol alian fojon. Poste li sidiĝis kun Ruĝa Lilio ĉe alia tablo.
— Ĉu vi trovis la infanojn? — li demandis la virinon.
— Mi kunportis ilin al iu, kiu konas la kameliston. Tiun… Ibn Razut-on!
— Estis stultaĵo! Ni devas gardi nin ĝuste de tiu homo. Kie troviĝas la infanoj?
— Ĉe la vojkuciĝo, kondukanta al Mellah, loĝas legomvendistino, mi lasis ilin ĉe ŝi, kaj mi sendis ŝin por informi Ibn Razut-on. Jen ŝi venas!
Araba virino paŝis al ilia tablo.
— Lilio! Venu tuj por la infanoj! Mi ne trovas tiun kameliston, kaj mi ne volas, ke ili restu ĉe mi. Malagrablaĵo povas okazi al mi. Eĉ tion mi ne scias, kiuj ili estas. Se vi ne forportos ilin, mi nokte metos ilin sur la kamparon.
Vesperiĝis. Proksimiĝis la tempo, kiam oni fermas la pordegojn de Medina. Lys Rouge ekstaris kaj preparis sin por ekiri.
— Mi ne lasos vin iri sola! — diris Horn.
— Vi restos ĉi tie! Ĉiu ŝatas min en tiu ĉi kvartalo, nenia malbono povos okazi al mi. Oni draste traktus vin, trovinte vin ĉi tie post la fermo de la pordegoj.
Antaŭ ol Horn povintus respondi, ŝi elglitis tra la pordo. Sed la studento ne povis trankviliĝi. Terura timo ekregis lin, terura sinistra sento. Li vidis, ke liaj kamaradoj pagas, ĉar ili devas reiri. Li flankenvokis la instruiston:
— Atentu min, sinjoro instruisto, mi ne povas rakonti pri kio temas. Vi devas rapide kompreni: se mi ne revenos ĉi tien, kiam eksonos la kanonpafo pri la fermo de la pordegoj, serĉu la unuan patrolon, kaj sendu ilin al la vojkruciĝo, kondukanta al Mellah.. — Eĉ respondon ne atendante, Horn rapide foriris el la ejo. Ĉe la stratangulo li vidis malaperi Ruĝan Lilion kun la legomvendistino. Preskaŭ kurante li klopodis resti sur ilia spuro. Li sekvis ilin je kvindek paŝoj, sin kaŝante malantaŭ arbotrunkoj kaj kabanoj faritaj el abodo.
Mallumiĝis. Lothar staris senkonsile en la pordo de la kafejo. Jam aŭdiĝis ankaŭ la trumpetado de la vespersignalo, kaj li nur atendis, ke Horn revenu. La strato senhomiĝis, pigraj indiĝenaj ombroj aperis tie kaj ĉi tie. Ili rigardis la senkonsile starantan legianon kun strabaj okuloj. Lothar sentis sin iomete malbone. Poste ektondris la kanono de Gueliz! Nun estas fermataj la pordegoj de Medina. Li rapide ekiris. Kie oni povas trovi la patrolon? Horn certe estas en danĝero. Malpli proksime videbliĝis la muroj de Quartier Reservé, konstruitaj el kolosaj, neregulaj rokoj. Nun ekideis al li, ke oni ĉiam sendas patrolon tien. Li rapidis. Araboj, kiuj ĝis nun staris apud la muro, subite ĉirkaŭis lin.
— Vi malfruis, kamaraĉjo! — kriis iu el ili, debatante lian ĉapon. La instruisto eltiris sian bajoneton. Iu batis lin je la nuko per malmola objekto, kaj li falis vizaĝaltere. Rapide elglitinte inter la kruroj, li salte leviĝis kaj komencis kuri. Oni ne persekutis lin. Lothar aŭdis ridon malantaŭ li. Li kuris, kuregis. Subite li puŝiĝis al iu: tiu estis la estro de la patrolo.
— Ĉu vi ne aŭdis la vespersignalon, ebria porko? — krakis la kaporalo.
— Sur la vojo, kondukanta al Mellah… — li anhelis — oni atakis legianon el mia eskadrono… Horn…
— Kurpaŝo!
…Jam estis videblaj la vinbermontoj ekster la urbo. La du virinoj rapidis.
— Vi tamen povus doni loĝejon por ili ĝis la mateno! — diris Ruĝa Lilio
— Eĉ momenton ne! Mi ne volas havi malagrablaĵon pro la infanoj. — La vojdisiĝo aperis antaŭ ili, kie staris la kabano de la legomvendistino. Lys Rouge ekhaltis. Kvazaŭ burnuso estus ekbrilanta ĉe iu asrbusto. Ĉu eble ŝi eraris?
— Rapidu, sinjorino! Tuj fariĝos nokto!
— Tie, kvazaŭ apud via kabano…
Arabo eksaltis el senpera proksimo kaj kaptis ŝian brakon. Kvazaŭ el la tero estus kreskintaj, kvar-kvin araboj burnusaj saltis el la apudvoja fosaĵo. Iu draste kaptis ŝian brakon. Lys ŝrikante eltiris sia kaj ekkuris reen. La subita mallumo de la sentransira tropika nokto falis sur la regionon. Ŝi aŭdis la kurpaŝojn de malantaŭe. Ili tuj atingos ŝin. Sed nun vidalvide, el post arbotrunko tri pafoj tondris en rapide sinsekvo, kaj malantaŭ la dancistino peza korpo falis sur la teron. Horn! Li pafis el post la arbo! Ŝi ne estus povinta atingi la arbon, sed la junulo saltante antaŭ ŝin, kaptis ŝian brakon, unue li tiris la dancidtinon malantaŭ la arbon, poste ili komenis kuri tra la kamparo. Pafo tondris malantaŭ ili.
— Surventren! — kriis Horn, kaj li tiris ŝin sur la teron. Kugloj fajfis super ili. Horn reŝargis sian revolveron, kaj li kvarfoje pafis unu post la alia. Baldaŭ, utiligante la momentan paŭzon, ili rapide flankenkuris, perpendikle deflankiĝante de la ĝisnuna direkto, ke ili povu rifuĝi sub la ŝirmo de la mallumo. Lys klopodis venki sian malbonfarton per ĉiu sia forto. La fingroj de Horn tiel forte premis ŝian brakon, ke ŝi ŝatintus ekŝriki. La burnusaj ombroj serĉante iradis tien kaj reen sur la nokta kamparo. Nur forviŝiĝintaj konturoj estis videblaj. La fuĝantoj denove estis tie, kie la vojo turniĝis al la urbo. Nun! Ni devas riski! Ili subite leviĝis el la apudvoja fosaĵo, saltante sur la vojon, ili komencis kuri. Densa piedtamburado aŭdiĝis malantaŭ la fuĝantoj. Ili atingis iun el la malpuraj stratetaĉoj, kondukantaj malsupren al Medina. Longaj, oldaj domoj, mallumaj fenestroj rigide rigardis al ili ambaŭflanke de la malvasta strato. Grandaj ŝtoneroj, premiĝintaj en la tretitan grundon, anstataŭis la pavimon, kaj la Afrika nokto estis sufoke varma, vapora kaj prema. Se iu venus renkonte al ili, nur du homoj povus sekvi ilin el la alia direkto de la malvasta strato. Eble Horn povos reteni ilin, kiel en intermonto. Lys jam kuŝis sveninta sur la tero. Horn provis levi ŝin per unu brako, per la dekstre mano li pafis du foje. Iu el la araboj falinte antaŭenruliĝis sur la vojo, la alia retiriĝis. La legiano serĉis ŝirmejon, trenante Lys-on kun si malantaŭ ŝtoncisternon, en kiun oni kolektis pluvakvon. La strato restis muta kaj senhoma. Ĉi tie oni povas trankvile mortigi iun ajn, precipe legianon. La popolaĉo, loĝanta ĉi tie, havas ĉiun kaŭzon ne miksiĝi en alies bataletojn. La araboj ofte pafis, kaj multaj kugloj frapiĝis al la ŝtoncisterno. Ŝparente la municion, ankaŭ Horn respondis per pafoj, por ke li tenu ilin for de la enirejo de la strato. Sed li sentis, ke tio sukcesos nur dum minutoj. Jes, Ibn Razut. Estis frenezaĵo, kion Ruĝa Lilio faris. Kuglo frotvundis lian manon, per kiu li tenis la revolveron. Ambaŭflanke de la strato jam ŝtelirante venis antaŭen la ombroj! Jen estas la fino! La araboj venis pli proksimen, uzante la kadavrojn de la falintaj kamaradoj kiel ŝirmilon. Ritmaj paŝoj bruegis malantaŭ Horn. Aŭdiĝis akra voĉo: „Halt! Fix!.. En joue… feu!”
Super la kapo de Horn tondris pafaro, kaj kiuj restis vivantaj el la atakantaj araboj, tiuj serĉis rifuĝon en panika kuro.
Ili saviĝis!
Sur la ampleksa ebenejo eĉ herbejo ne vegetis. La eskadrono marŝis en la presakŭ senakva dezerto Gidi, kiu komenciĝa ĉe la okcidentaj piedoj de la Alta Atlaso, etendiĝante ĉirkaŭ mil kilometrojn al sudo, kie ĝi formas grandegan marĉon, antaŭ ol ĝi finiĝus ĉe la bordo de Atlantiko. La kalva grundo rigidiĝis en malmoliĝinta, salpatra supraĵo dum la praa malvarmiĝo, kaj nenio kreskas sur ĝi, krom la mizera stipo kaj kardo kelkloke. Dum dek monatoj eĉ unu guto da pluvo ne falas sur tiun regionon, kaj la konstanta infero de la sesdek Celsius-gradoj formas metrajn fendojn sur la korpo de la tero. La silento de la pereo kovras la senliman ebenan stepon, kiu multoblige reflektas la surfalantajn, bruligajn sunradiojn kiel fundo de kolosa kaldronego. La monotonecon de la morta dezerto kelkfoje rompas nur la ŝrikante galopantaj grupetoj de hienoj kaj ŝakaloj, rabiiĝintaj pro la varmego kaj soifo. Ĉi tie trapasa la vojo de la legio al Sud-Okcidenta Afriko.
Lothar luktis kontraŭ finlaciĝo. Horn tre suferis, sed li brave eltenis la marŝadon. Li kondutis fidele al la virto de la germanaj soldatoj. Li malgrasiĝis, sed fortikiĝis. La studento iom post iom hardiĝis viro. Rastignac malbukis la fosilon de Lothar kaj tansprenis ankaŭ lian ladbotelon. Dum tiu marŝado eĉ la plej malmulte da ŝarĝo ŝajnas neimageble peza. Thillman transprenis la cent dudek eksplodajn kartoĉojn. Dume ili lerte kovris la instruiston, por ke la suboficiro, marŝanta apud la vico, ne rimarku tiun esence malpermesitan maĥinacion. La pafilon ili ne povis transpreni. Kiu entreprenus porti du el la pezaj fusiloj Lebel. Tiel Lothar provizore refortiĝis denove. Kaj ĉu Hoffer? Kiel eltenis la vojon Hoffer, alkutimiĝinta al la unuaklasaj kupeoj? Strange, li estis dungita ĉe la kuracista, deponeja ĉaro, kiel apotekisto. La du maljunaj apotekistoj sin trenis duonmorte en la marŝkolono, kaj tamen Hoffer sidis en la profundo de la ombra ĉaro, inter pansiloj kaj fioloj, kartludante pikedon kun la stabkuracisto. Li ne tre bone eltenis la vojon, plurfoje li plendis pro la infera varmego kaj pro la terura marŝado. Tial d-ro Marvel fine preskribis al li freŝigajn pilolojn. Poste Hoffer petis permeson eĉ al tio, ke li demetu la kamizolon. Ĉar la stabkuracisto havis admirindan bonŝancon en la ludo, ĝuste tiam, kiam Hoffer petis tiun komplezon, kiel, kiel ne, li disdonis kvar asojn al la doktoro, tiel li kontribuis, ke Hoffer demetu sian kamizolon. La flankarmilon li ĝis nun tute ne portis, kaj la cent dudek eksplodajn kartoĉojn li pakis en keston, inter sterila vato kaj jodo.
La buŝo de Lothar denove ŝaŭmis. En duone senkonscia stato li subite forĵetis sian fusilon kaj iris plu kiel somnambulo.
Kio nun olazos?
Tiu legiano, nomata Tadief, kiun oni moknomis „kolonelo”, ĉar iam li fakte estis kolonelo, kaj post la malvenko de Wrangel li venis en la legion, li skuis Lothar-on kaj montris sur la armilon. Sed tiu nur iris. Eĉ kliniĝi estis neeble. Kiu levus pezan armilon en tiu ĉi morta ekskurso? Kaj se iu levus, kion komenci per ĝi? Rastignac kaj Thillmann kunrigardis. Poste Horn kliniĝis kaj surŝultrigis la fusilon de Lothar. Neniu ekparolis. La lipoj krevetis pro la sekeco. La ztrinkakvon jam ĉiu foruzis, nur tiom restis en la ladboteloj, kiom ili devis doni por la kuirado. La sola maniero refreŝiĝi estis tio, ke ili po duonhoro malsekigis la naztukon per kelkaj gutoj da akvo, poste frotis la palaton kaj la epigloton per ĝi. Horn savis Lothar-on de la certa morto, sed minimume de unujara punlaboro. Ŝanceliĝante li trenis sin kun la du fusiloj. Neniu kuraĝis transpreni lian ŝarĝon. De tiam oni alimaniere rigaris al la malgranda Horn, kiam la deknaŭ jara studento alvenis, je la sepa vespere, kun sia eskadrono en Namas-Rumba-on, kun la du fusiloj sur liaj ŝultroj!
Ili ripozis tri tagojn en la oazo. Lothar ne dankis al Horn per vortoj tion, kion li faris por li. Tute ne estis eble danki tion per vortoj. Li premis la manon de Horn, kaj li rigardis sur la junulon, sed kun tiu stranga brilo en la okuloj, kiu povas aperi en la legio nur en la rigardo de malfeliĉa intelektulo, ĉar ĝi havas striktan rilaton al tiuj, kiujn oni ĝenerale nomas larmoj.
Ilia vojo kondukis jam sur pli facile irebla tereno de tie ĉi ĝis la lago Ĉado. Ili devis venki malfacilaĵojn nur sur tiu mallonga itinero, kie Ekvatora Afriko intertuŝiĝas kun la ventmordita kavego de Saharo, etendiĝanta al oriento, tra la tiel nomata suda deflalcio. Nun jam eĉ tio diskoniĝis, verŝajne pere de Hoffer, ke la celo de ilia marŝado estas Kongolando. Venis la dekdua horo, kiam oni devas reguligi la konton kun Ibrahim ben Sinza. Sinza utiligis tiun cirkonstancon dum dek jaroj, ke la regiono de la riveroj de Kongo intertuŝiĝas kun la limteritorioj de deversaj ŝtatoj. Li estis senkompata sklavkomercisto. Oni multe pli respektis liajn komisiitajn impostistojn, ol la francajn, anglajn aŭ la belgajn guberniestrojn. Liaj punekspedicioj estis nepriskribeble kruelaj. Liaj manoj atingis eĉ ĝis Londono, ĉar sekrete la gum-, ebur- kaj lingo-trustoj apartenis al liaj impostpagantoj, kiuj malfermis kurantan ĉekkonton en Leopoldvilo por la nekronita reĝo de Kongolando. La forto de Sinza konistis en tio, se oni persekutis lin en iu provinco, kaj li jam preskaŭ estis ĉirkaŭata, tiam li fuĝis tra iu montara pado aŭ sur flankrivero en la najbaran terenon, kaj la franca militistaro, sekvanta liajn spurojn, unue devis peti skriban aprobon de la koloniafera ŝtatsekretario de Bruselo, pere de la pariza ambasadoro, por persekuti la rabiston ankaŭ sur belga teritorio. De antaŭ la belgoj li fuĝis sur anglan teritorion, kaj se oni eĉ tie minacis lin, li denove aperis en Kamerunio. Tiu rabisto donis kaj nuligis ordonojn, laŭdire plurfoje en jaro li vizitis Eŭropon, tiam li portis smokingon kaj amikiĝis kun bankieroj. Eĉ tion oni rakontis, ke la lokaj burĝaj instacoj konstruas vilaojn en Kongolando el la koruptmonoj de Sinza. Dek jarojn daŭris la duonoficiala regado de Sinza. Dum tiu tempo li estis bezonata, ĉar la ŝtato ne havis rajton peli milojn da sklavoj al la industriejoj, kiujn nepre bezonis la kapitalistoj. Sed nun oni pleniĝis ĝisgorĝe per Sinza, ankaŭ en Bruselo, Parizo kaj Londono. Precipe de tiam, kiam efikaj laborist-protektaj leĝoj malpermesis, ke sklavoj plenŝtopitaj en nehigienaj barakoj, servute laboru por senvaloraj perloj kaj ĉifonoj. Sinza fariĝis nebezonata, oni devis elimini lin el la rubriko de la elsprezoj, kaj fine post dek jaroj oni divenis tiun oportunan ideon, ke la militistaro de tri ŝtatoj samtempe devas persekuti la banditon, kaj li ne plu povos daŭrigi la ludon „kie estas la tondilo”. La angla, franca kaj belga militistaj registaroj laŭ komuna plano komencis agadon ekstermi la rabiston, kaj lian hordon, konsistantan el multaj centoj da personoj. La angla registaro anoncis kvin mil pundojn al tiu, kiu kaptos Sinza-on, kaj oni deklaris militan staton, krome tujan
juĝeldiron al tiuj, kiuj donos manĝaĵon, rifuĝejon al la rabisto aŭ al liaj homoj.
Ili informiĝis pri ĉio ĉi pere de Hoffer, kiu alimaniere klopodis utiligi sian favoran pozicion ankaŭ por siaj kamaradoj. Kiam ili alvenis al la lago Ĉado, li liveris proksimume mil eksplodajn kartoĉojn apud la jodo kaj vato, per kiuj li tre faciligis la sorton de siaj amikoj.
Dum la tendumado ili estis kune, kiel ĉiam, sed ili neniam parolis pri la plateno, nur pri la fuĝo. Ili jam havis geografian karton, kompason, kiujn akiris Hoffer el la deponejo, krome li provizis la kamaradojn per cigaredspecoj, doneblaj nur por la oficiroj. La tri veteranoj: Rastignac, Tyckler kaj Thillmann estis tre singardaj rilate la diversajn planojn. Horn plej volonte ekkuregus en la dezerton. Lothar prefere, laŭ la detaloj de junularaj romanoj alparolis al la temo. Hoffer opiniis, ke ili devus korupti kelkajn oficirojn, aŭ dum kartludo il ebriigos la stabkuraciston, kaj li prenos liajn dokumentojn kaj vestaĵon. Sed la malnovaj, senrangaj soldatoj konis Afrikon, kaj laŭ ili, oni devas atendi favoran okazon. Poste Tyckler kantis germanajn kantojn aŭ prezentis klasikulojn, kaj fininte sian programon, li ĝenerale turnis sin al Lothar:
— Ni intelektuloj, kiel vi kaj mi, eĉ en la dezerto ni ne prineas nian kulturon.
Horn helpe de Lothar skribis leterojn franclingve al Lys Rouge, kiu en Marakesch atendis la okazaĵojn. Unue li skribis la leteron manete, poste Lothar korektis ĝin, kaj tiam Horn denove skribis ĝin nete. Post la plej laciga marŝado li zorgeme skribis la leteron dufoje, kiam por Lothar eĉ tio kaŭzis teruran suferon, ke li tralegu ilin. Spite al tio, li tre konscience faris la korektadon.
Unuiĝinte kun angla eskadrono ili daŭrigis la persekutadon.
…Majoro Rawson, la estro de la anglaj sapeistoj, sidis en sia tendo kun kapitano Sebastiano.
— Nun ni provu simple militvagi. Bedaŭrinde, mi vidas, ke tiu fripono iel sciiĝas pri niaj antaŭe difinitaj planoj. Ni ja ne trovos lin mem, sed ie ni tamen kaptos liajn banditojn.
— Sed ni volas Sinza-on!
— Ni ne povas kapti lin per tamburado. Laŭ mi, la sukceso havas nur unu manieron: se iu ekiros sola, kaj li altrudiĝos al la rabisto en ia nesuspektinda situacio. Eble iu fripono el liaj homoj, por la anoncita mono… — Li faris movon per la manplato al sia gorĝo, montrante, kion devus fari tiu kanajlo al Sinza. Majoro Rawson estis unu el la plej valoraj membroj de la angla Sekreta Servo. La angloj ankaŭ nun fidis lin, ke li kaptos Sinza-on. Kaj Rawson trovis la celdirektan rimedon. Li kaŝdungis paŝtistojn, koruptis pastrojn, por ke li atingu la kapon de Sinza „sur privata vojo”. La majoro proksimiĝis al li per liaj rimedoj. Per koruptado, per perfiduloj li tiris la maŝon ĉiam pli strikta ĉirkaŭ li. Rawson diris sincere al siaj superuloj, ke li ne tro fidas pri la persekuta ekspedicio. La okazonta katastrofo pravigis lin.
Kapitano Sebastiano marŝis antaŭen sur la teron de bantuoj por militvagi. Li interkonsentis kun Rawson, ke ili iros laŭ cirklo, kaj ĉe la rando de la arbaro Mangbatu, la du eskadronoj renkontiĝos. Ili jam kune kun la sapeistoj penetros en la marĉon Tuburi. Mem la tero de la bantuoj estas iom marĉa, sed en la ĝangalo, sub la tropiko ne ekzistas sinkema torf-marĉo, plie papirus-veprejoj kaj la netrairebla, volviĝanta reto de hidrofilis-oj montras la marĉon. La regiono, la homoj, la klimato, la tuta medio mute, malamike, mortminace ĉirkaŭis la malgrandan francan taĉmenton, kiu marŝis sur la unusola pado. Ĉi tie situis iam Lunda-lando, la regno de Muata Javo, la plej potenca regnestro, kaj sur la tero de Afriko oni nenie malamis kun tia superstiĉa abomeno, kun tia fanatika sangavido la eŭropanojn, kiel ĉi tie, en la ĝangalo Ubangi-Sari, kie la bantuoj, la njam-njamoj kaj la malaltkreskaj pigmeoj, malantaŭ ĉiu arbedo kaj ŝtonamaso tenas preta la nevideblan, rapide mortigan „faton”, sur la pinto de iliaj sagoj, ŝmirantaj per kadavra veneno. Tiuj indiĝenoj povis danki sian sendependecon, relativan sekurecon al Sinza, tial oni organizis batalpretajn taĉmentojn en ĉiu vilaĝo.
Sur Lothar komencis montriĝi la simptomoj de caffard. La caffard, la mistera, nekonata demenco, kiu en la dezerto kaj ĝangalo ekstermas centojn da lagianoj. Ĝi komenciĝas per melankolio, kiu daŭras tagojn, eble semajnojn, poste ĝi eksplodas en amoko, kaj la kamaradoj devas mortbati la kompatindulon. Se oni sukcesas ŝnurligi la malsanulon, nur liaj suferoj estos longigitaj, ĉar li mortas dum horoj pro cerb- aŭ pulmosangado. La sola rimedo de la resaniĝo: rapida ŝanĝo en la mediaj cirkonstancoj, io, kio rompas la monotonecon de la ĝangalo kaj la dezerto. Ofte ĝuste en sanga batalo solviĝas la komenciĝanta caffard, do estas egale, kiel, sed nur ĉesu la silento, la monotoneco, la senŝanĝa simultaneco de la horoj kaj okazaĵoj, en sufoka varmego, dum senanima marŝado. Ĉe la flavaj tempioj de Lothar la ostetoj moviĝis kiel brankoj. Li ne lavis sin, kelkfoje li balbutis al si mem, kaj liaj okuloj dum momentoj senesprime direktiĝis al tiu, kiu parolis al li. Sur la gutantaj, ledecaj folioj de la dens-frondaj arboj, el la ŝim-odoraj vaporoj de la tero, en granda, morta silento nevideblaj fantomoj pezis sur la humoro de la soldatoj. Tiu ĉi arda, malseka, senmova aero, kun la koŝmara omeno de la nekonata danĝero estis pli malbona ol la reŭmatismo, atakanta ostojn, aŭ la febro, pro kio senescepte ĉiu homo frostotremis, kaj konstante nevideblaj, etaj sonoriloj tintadis en ĉies cerbo pro la multe da kinino.
Iu morte falis el la vico, poste alia. De kie venis la sagoj? Neniu sciis. Ili komencis blinde pafadi al la kontraŭaj veproj. Jes! Sukcesis! Kelkaj pigmeoj ekkuregis malsupren sur la arbara vojeto. Fine! Fine io, kio rompas la monotonan, tretan bruadon de la soldatŝuoj. Ili sovaĝe, kure torentis de sur la monteto al la bone videbla, malgranda, negra vilaĝo. Ŝajne forlasitaj kabanoj staris tie. Probable nek la kapitano regis siaj nervojn. Li ne lasis postgvardion, li ne sendis patrolon, li komandis ŝturmon kontraŭ la vilaĝo. Ĝis nun ili iris sur mallarĝa pado, kelkloke ili devis disbati la rotang-volvobranĉojn, ŝosojn per la kolbo. Ambaŭflanke borderis la vojon la netrairebla, sovaĝa densaĵo de la ĝangalo. La vojeto larĝiĝis nur ĉe la vilaĝo de la pigmeoj en rondan senarbejon. La kapitano devintus scii, se oni surprizos ilin ĉi tie, eĉ unu homo ne restos vivanta. Kvindek paŝojn de la negra vilaĝo, oni komencis teruregan pafadon el la profundo de la ŝajne senhomaj kabanoj. Kaj ne per indiĝenaj pafarkoj, sed per bonaj, modernaj fusiloj, al kiuj ankoraŭ aldoniĝis kelkaj mitraloj. La unua pafaro trafis la soldatojn neatendite, sur aperta tereno, tiel ilia triono tuj mortfalis. Sed tio fine forigis la caffard-on, kaj anstataŭkaoso fariĝis la plej granda ordo kaj trankvilo. Dum momentoj, kiel estis eble sur la malvasta areo, oni serĉis ŝirmejon. La fino de la eskadrono en ordo komencis retiriĝi, kaj la fusiloj Lebel ne restis ŝuldantaj per la respondo. Eble ili povintus saviĝi, perdinte la viktimojn de la unua pafaro, se ne okazintus la dua surprizo, per kio plenumiĝis ilia faro: sur la deklivo de la pado, oni komencis pafi ilin el du improvizitaj mitralejoj. Ili estis ĉirkaŭitaj, la retiriĝo estis malhelpata, kaj ambaŭflanke la netrairebla ĝangalo, kien eĉ se ili povus penetri, la certa morto atendus ilin. La kugloj kovris preskaŭ ĉiun subplandan lokon de la malgranda paŝejo. La sola ebla pozicio estis kaŝiĝi malantaŭ kelkaj falintaj arbotrunkoj, apud la vojeto. Sed ĝis kiam? Se la furioza pafado sufiĉe malfortigos ilin, aŭ elĉerpiĝos ilia malmulte da municio, kunportita por la militvago, oni simple masakros ilin. La vojo nun jam estis dense kovrita per bluaj kepoj, kaj videbliĝis, kiom da homoj ili perdis dum minutoj. La kapitano ĉesigis la pafadon por ŝpari la municion. Laŭ malnova legiana taktiko, kelkaj homoj, inter ili ankaŭ Tadief, la „kolonelo”, en kuglohajlo rampante al la mortintaj kamaradoj, malbukis iliajn kartoĉujojn kaj ĵetis malantaŭen tiujn post la pozicion. Nun evidentiĝis, ke la indiĝenoj servis nur kiel logaĵoj. El la direkto de la vilaĝo ekiris taĉmento de araba kaj negra hordo de Sinza. Ili estis rekoneblaj laŭ la karakterizaj ruĝa turbano kaj blanka burnuso. Ili kredis, ke elĉerpiĝis la munico de la soldatoj. La legianoj lasis ilin veni ĉirkaŭ cent kvindek metrojn proksimen. La kapitano interesiĝante gvatis tra sia binoklo, kaj kiam la malamikoj jam venis sufiĉe proksimen, li kriis malantaŭen: „En joue… Feu!” Ekpafu! La banditoj kuregante eskapis reen, kaj nun jam ankaŭ kelkaj blankaj burnusoj restis tie, kiel prujno-makuloj en la bela adar-herbo. La pafado eĉ momenton ne ĉesis de ambaŭ flankoj. La kapitano, kiu konstante gvatis tra sia binoklo, kun trapafita kapo sterniĝis. La kaporalo levis lin. „Fini” — balbutis la oficiro kun stranga rideto kaj mortis. Ankaŭ la kaporalo falis sur lin, kaj el lia nuko fluegis la sango. Supre, el dorsdirekto, nun jam tri mitraloj krakis, kaj ankaŭ el inter la arboj de la ĝangalo oni pafis ilin. La serĝento fariĝis la komandanto, kiel la unua laŭ la rango. La „kolonelo” trankvile ŝovis cigaredon en la longan cigaredingon per siaj delikataj, maldikaj fingroj, eĉ premante ĝin, ke la aero facile trairu ĝin. Ekfuminte, li iris al la serĝento:
— Diru, mon sergeant, ĉu vi vere opinias, ke ne ekzistas pli bela morto, ol mortpafigi nin ĉi tie? Nom du nom un pétard!.. Plie ni falu en bela sturmo. Ĉu vi ne pensas tiel?
— Vi diras ion. Ĉu vi estas pretaj?
Ili ekiris kun antaŭendirektitaj bajonetoj. La germanoj brakumis la ŝultron de unu la aliaj. Lothar iris meze, kaj en la freneza kuglohajlo ili stentore kantis:
In der Heimat, in der Heimat
Gibt’s ein wieder, wieder, wieder
Wiedersehen…
Vestfaliano falis el inter ili. Tio ne estis batalo. Oni ekzekutis kelkajn bravajn homojn el embuskejo. Respektive ne ĉiujn. Eble ili estis ankoraŭ tridekope, kiam subite polvonubo leviĝis en la mezo de la vilaĝo, tondro tremigis la teron, kaj kabanoj flugis en la aeron, ŝiriĝintaj je splitoj. Poste ankoraŭ unu kaj alia. Alvenis la sapeistoj de majoro Rawson, ĉar ili ne povis sufiĉe rapide proksimiĝi, ili ekfunkciigis la malgrandan montan kanonon en ravino. Per tri pafoj ili forigis la defendantojn de la vilaĝo el ilia pozicio. La anglaj infanterianoj atakis dorse la grupon ĉirkaŭ la maŝinpafilo, starigita sur monteto, kiuj diskuregis en la ĝangalon. La malgranda trupo de la legianoj kun granda kriegado sturmis la vilaĝon, kruele masakrante la fuĝantajn rabistojn kaj pigmeojn. Tio jam ne estis homa, ĝi havis nenian batalan karakteron. Ĉi tie murdis tridek furiozaj kruduloj, en kruela malesperiĝo pro siaj mortigitaj kamaradoj. La kroniko de la legio ne kutimas mencii tiajn batalojn.
Sed Ibrahim ben Sinza denove restis nevidebla!