D E K A Ĉ A P I T R O

Liberiĝo


Poste la okazo venis per si mem. Same, kiel antaŭ nelonge, eĉ simile al la cirkonstancoj. La anglaj sapeistoj denove estis sur la spuro de Sinza, kaj Fort Lamy ricevis radiotelegramon, ke ili ekiru al sudoriento, eble tiel la soldaltoj povas tranĉi la vojon de la hordo. La trupo marŝis sur tiu pado, kie iam la ses rezolutaj homoj serĉis rifuĝon. Sed bone ekipita taĉmento marŝas pli facile kaj pli rapide, tiel ili atingis post kvardek ok horoj la altebenaĵon, sub kiu haladzis la sulfurhidrogena fetoro de la marĉoj Tuburi. Malproksime, sur la kontraŭa montdeklivo, jes… jes… Horn klare vidis, kie situis la mahagona arbaro, nun etaj punktoj svarmis, la ŝtalkajuto de argano kuris en la aero kun ia maŝinelemento, kaj pli malproksime, eksplodigitaj rokoj disflugis kun obtuza tondrego. Ĉu ankaŭ aliaj homoj trovis la altvaloran arbaron? …Estis klare, ke daŭras kanalizado. Laŭ la mapo oni verŝajne volas direkti la proksiman rivereton Lon ĉi tien, por estigi lignoliveran kunligon tra la marĉo al la malproksima rivero Sanga. Tiam, kiel Thillmann diris, la ligno flosos de sur la monto, kaj alveninte al Kongo, ĝi fariĝos oro. Sugestite li fiksrigardis la etajn, moviĝantajn figurojn, laborantajn en la kavaĵo de la montodorso… Dio mia! De tie estas nur je unu salteto la rivero Sanga, sur kiu li povus eĉ per kanoto flosi ĝis Kongo… Post kvar tagoj li povus esti en Banana. Ĉe la marbordo…

— Diru serĝento, kiuj laboras tie, sur la montodorso? — demandis Horn.

— Tie eble oni faras senarbigon. Diablo scias, kiuj ili estas. Tio jam estas angla teritorio. Tie, en la valo tiriĝas la limo.

Sed tiam…! Ili ja estis tre stultaj. Ili devintus oferi neniun, nek la mulon. Kiel frenezige simpla, kiel ridinda estas la tuta tragadio, kiu okazis al ili. La ses homoj devintus nur kuri malsupren en la valon kaj supren sur la alian monteton. Tie ili jam estus sur angla teritorio, en sekureco. Li ŝatintus ridi aŭ plori, returni la radon de la tempo ĝis tiu koŝmara tago en la marĉo, kiam la mulo falis, kaj ŝanĝi ĉion en la returnita tempo.

Nokte Horn rampis surventre pli kaj pli malproksimen de la tendaro. La luno malfrue leviĝis. Malantaŭ la kontraŭa montdeklivo jam estis videbla la longa, arĝentkolora krepusko; sur la senarbejoj de la deklivo altiĝis la arboj en la miraĝa, granda bllanko, kvazaŭ ili estus kreskintaj el profunda lago, sed mallumo kovris ankoraŭ la valon. Li rapide kuris malsupren, ruliĝante kelkfoje, poste li denove stariĝis. Nun jam kuru aŭ pagu! Li deŝiris sian ĉiun ekipaĵon kaj forĵetis tiujn inter la arbustoj, ĉar se li estos kondamnita al travaux pro tio, estos egale; sed li ne forĵetis sian seskuglan revolveron Bulldog. Se oni kaptos lin, li finos la aventuron per unu kuglo. Tiel li atingis la valon. Intertempe la blanka ardo senĉese plivastiĝis, kaj la vidalvidaj arbaroj scintilis, briliegis sur pli kaj pli granda tereno en tiu radiado, kiu estis ĉi-momente nur reflekso de la brilanta luno ĉe la alia hemisfero de la terglobo. Nun… Nur kelkcent-metra kurpaŝo… Subite li surventriĝis. Dekstre, je kelkcent metroj, sur alia montdeklivo moviĝis ombroj. Kaj… Haltis lia korbato! Kepoj! Francaj soldatoj! Ĉu limgardistoj, aŭ alia miltvaganta taĉmento? Li ŝatintus ekmordi la teron, kie li kaŭris. Li singarde rampis antaŭen. Poste li kuris plu kun klinita dorso, serĉante kaŝejon. Nun aperis franca kavaleria oficiro en kuloto, nur je dek paŝa distanco, senpere antaŭ li. Ili ekhaltis en la sama momento. Estus plej simple pafi, pensis Horn, sed en la valo, ĝi eĥus, kiel knalo de kanono. La oficiro subite rektiĝis kaj venis tri paŝojn pli proksimen.

— Soldato! Nomu vian eskadronon!

— Eskadrono la kvara, mon adjutant! Mi patrolas!

— Vi mensogas! Kie estas viaj armiloj?! Ekiru antaŭ mi. En avant!

En tiu momento Horn subite puŝis sin de la tero kaj ĵetis sin sur la oficiron, ili ambaŭ renversiĝis. Sed la oficiro estis surprize forta. Horn, kiu hardis siajn muskolojn kiel feron, konsternite sentis, ke li renkontis bravan kontraŭulon en tiu oficiro. Sed li devis urĝe pluiri, ĉar la posedantoj de la kepoj, aperantaj en la malproksimo, jam certe serĉas sian leŭtenanton. Post la falo lin trafis pugnobato, li preskaŭ sevenis, poste la oficiro ĵetis supren la okdek kvar kilogramojn de Horn kiel pilkon. Lia trunko estis forte batata de arbo. Tiu oficiro havis brutan forton, sed nek Horn valoris malpli multe en la lukto. Li tuj rebatis, kaj nun komenciĝis regula boksbatalo. La hokbato de la franco preteglitis, tuŝante la orelon de la knabo, sed li forigis la dekstramanan frapegon de la germano, li ne povis defendi sin kontraŭ la rekta, maldekstramana bato de Horn, al kiu la knabo donis sian tutan korpopezon tiel, ke rompiĝis la nazosto kaj dento de la oficiro, kaj momenta vertiĝo ekregis lin. Tio sufiĉis, por ke Horn kaptu lian kolon, kaj per unu premo, kvazaŭ li rompus sparko-magneton de motoro, li paralizis sian kontraŭulon. Horn denove batis, nun jam per tutforta hokfrapo; la makzelo de la oficiro rompiĝis kun laŭta krako, sed malgraŭ la terurega sufero li movis sian kapon, kaj per ambaŭ brakoj li tiris la legianon al si, por ke tiu ne povu bati. Tiel ili staris vizaĝo al vizaĝo, spiregante, dum momento. Kaj nun super la monto rapide, tamen dignoplene aperis la plena luno sur la firmamento, kovrante la regionon per reflektor-ardo. En tiu lumo Honr ekvidis la unuan fojon la vizaĝon de sia kontraŭulo, senpere antaŭ si. Spirmomenton li staris torpore, poste per la dekstre mano li kaptis eĉ pli forte la gorĝon de sia kontraŭulo, brakumente per la maldekstra brako la kolon de la oficiro, li premis lian vizaĝon, kaj per terura fortostreĉo li tiris ĝin kontraŭdirekte. La franca oficiro nur ŝrikis, kaj kun rompita kolvertebro li morte falis sur la teron, al la piedoj de Horn.

Li estis Ibrahim ben Sinza.


Загрузка...