La pintumo
Ĉiu konsternite fiksrigardis la belan, araban virinon, nur Scribe rikanis feliĉe, kion li kutimas fari precipe tiam, kiam Connor sukcesis venki siajn malamikemajn superulojn.
— Nekompreneble! Tute nekompreneble! — kriis la vicĉefkapitano.
— Bedaŭrinde, mi malfrue divenis ĉiujn solvojn, kvankam tiuj estis tute simplaj — diris Connor malgaje. Cetere ankaŭ Lermontov vivus, nek Rastignac evitus la verdikton de la tribunalo, kaj la kompatinda Tyckler povintus pace fari papersaketojn en Dartmoore.
— Sed kiel do vi pruvos tion…
— Mi ne devas pruvi. Ŝia sinjorina moŝto estas multe pli grandstila, ĉar ŝi volis murdi min, sed tio ne sukcesis, ŝi sincere konfesis, ke ŝi mortigis Rastignac-on. Ĉu okazis tiel, Scribe?
— Mi konfesis, kaj mi denove konfesos tion! Mi malamis tiun friponon, mi mortigis lin, kaj mi volonte estus mortiginta ankaŭ vin. Bonvolu konduki min en mian karceron — kriis la arestita virino.
— Ni ne longe restigos vin ĉi tie — Connor trankviligis ŝin. Mi povas danki la spuron unuavice al hazardo, duavice al baronino Waldenegg, kiun mi povis pridemandi ankoraŭ antaŭtagmeze en ŝia ĉelo. Sinjorino Rastignac konfesis, ke ŝi scias pri nenia arabo. Ŝi ne kuraĝis nei, ĉar la arabo vere estis tie, parte ŝi pasigis la posttagmezon sola. Spite al tio, la lakeo vidis, ke antaŭ la alveno kaj post la foriro de la baronino ŝi vizitis Rastignac-on. Baronino Waldenegg tial ne povis mortigi Rastignac-on, ĉar la veneno de cerasto efikas post dek minutoj, sed duon horon post la foriro de la baronino, ankoraŭ bors-agento parolis telefone kun Ratignac.
— Tiam kial vi arestis la baroninon?
— Pro alia kaŭzo, sed baldaŭ ni parolos pri tio.
— Kiu estas sinjorino Ratignac efektive? Kian rolon ŝi havis en la okazaĵoj? — demandis la vicĉefkapitano.
— Ŝi estas la filino de grava araba politikisto, bejo Muhat. Ratignac kaj Thillmann mortigis ŝian patron. Kion ili faris, tio estis thar. Sanga venĝo.
— Kial ŝi faris tion nur nun? — demandis Irwing.
— Ĉar krom la sanga venĝo ŝi ludis ankaŭ en la borso, kaj Ratignac estis bezonata al la spekulacioj. Ŝia sinjorina moŝto ja ne estas fanatikulino, sed rabmurdistino. Bedaŭrinde, mi ne havis konviktojn kontraŭ ŝi, tial mi kaptis ŝin ĉe freŝa faro de krimo. Ŝi sciis, ke mi estas ŝia plej danĝera kontraŭulo, kaj mi elpensis planon kun Scribe, ke mi estus en tia situacio, kiam la sinjorino facile povus mortigi min per unu skrapvundo. Ŝi provis fari tion. Nun ŝi staras ĉi tie. Forkonduku ŝin, Scribe! — Li sidiĝis kaj ekfumis. — Baronino Waldenegg informis min, ke sinjorino Rastignac estas identa kun la filino de la murdita bejo. Se mi estus sciinta tion unu tagon pli frue, multaj aferoj okazintus alie. Ĉu ĉio estas en ordo, Scribe? — li demandis la revenintan inspektoron.
— Absolute. Antaŭ la pordo, laŭ via ordono, mi starigis apartan gardiston.
Connor turnis sin al la vicĉefkapitano.
— Permesu, kaj ankaŭ vi sinjoroj, ke inspektoro Scribe przentu al vi originalan ideon. Tiu mallonga spektaklo estas dankebla nur al lia trovemo.
Scribe paŝis antaŭen kun brila vizaĝo kaj metis naztukon sur la manon de Connor. Poste, kiel cirka magiisto, li turnis sin al la ĉeestantoj.
— Bonvolu rigardi ĝin! — daŭrigis Connor la spektaklon, kaŭzinte ĝeneralan konsterniĝon. — Rigardu ĝin ankaŭ vi, tio estas nenio alia, ol terebinto, rigardu ĝin ankaŭ vi sinjoro, ankaŭ vi Mackenzie… — kaj kiam li montris ĝin al la kapitano, li subite frapis en lian vizaĝion per la oleumita tuko. La detektivo ekŝanceliĝis, vertiĝis kaj plengorĝe kriis pro la frapo, kaj pro la terebinto, fluanta en liajn okulojn. Kiam li rekonsciiĝis, Scribe jam klakfermis la katenon sur lia mano, kaj Connor fulmrapide traserĉis liajn poŝojn.
— Haltu… — kriis la vicĉefkapitano terurite, sed la vorto haltis en lia gorĝo. Stranga afero okazis al la morte pala Mackenzie. Granda, malhelbruna makulo estis videbla sur lia vizaĝo. Li kraĉadis la sangon kaj la terebinton tra sia buŝo.
— Mi prezentas al vi, sinjoroj, Ibrahim ben Sinza-on, aŭ la filon de bejo Muhat, la multfoje mortigintan rabmurdiston, la fraton de sinjorino Ratignac.
La ĉeestantoj eĉ nun mirante kaj nekredeme rigardis. La malkovro konsternis ilin tiel, kiel ia eksplodo. La terebint-oleo lavis la teatran ŝminkon de sur la vizaĝo de Mackenzie sur ĉiam pli granda parto. Li trankvile eksidis kaj ridetis iom nervoze.
— Vi gajnis, Connor. Ne prenu kiel ofendon sinjoroj, sed mi povintus mortigi la tutan loĝantaron de Londono antaŭ viaj okuloj. Vi devus kisi la manon de Connor. Tiu homo estas la diablo mem. Vi trankvile povas subskribi arestordonan dokumenton, sinjoro ĉefkapitano…
— Sed ja… oni diris, ke Mackenzie estas la plej konfidenca homo de kolonelo Rawson… — balbutaĉis la vicĉefkapitano al Connor. — Oni deklaris lin la plej lerta detektivo… Ĉu tiu homo ne ekzistas, aŭ li ne estas en Londono?
— Kompreneble li ekzistas — diris Connor. — Li staras antaŭ vi, sinjoro. Mi estas E M Mackenzie. Mi plenumis mian soldatservon ĉe la Inteligence Service, kaj mi havis legitimilon je tiu nomo.
— Nun jam mi komprenas… — diris la arestito.
Bodley regajnis sian trankvilon la unua:
— Transdonu tiun homon al Dixon, Scribe.
— Mi sincere diras al vi, Connor — ekparolis la vicĉefkapitano post la forkonduko de la arestito, — ke la historio fariĝas ĉiam pli konfuza antaŭ mi. Ĉu vi sciis dekomence, ke tiu homo, kiu laboras kun ni, li ne estas detektivo, sed murdisto?
— Bedaŭrinde, mi ne sciis ĝin. Nur tion, ke li estas trompisto. Mi pensis, ke li estas komplico de Sinza. Se mi tuj estus arestinta lin, mi havintus konvikton nur pri trompa uzo de falsa nomo kaj pri spionado, sed per tio mi dispelintus la tutan bandon, ili estus malaperigintaj la pruvaĵojn, kaj Sinza, pri kiu mi ne sciis, ke li estas identa kun la pseŭdo-Mackenzie, li fuĝintus. Tial mi decidis atenti tiun homon, kiu sentas sin en serkureco, ĉar li estos konstante apud mi, kaj mi malkovros la tutan kompanion helpe de li. Cetere mi referos morgaŭ vespere al sinjoro ŝtatsekretario, kaj mi petis lian ekscelencon inviti ankaŭ vin ĉiujn — diris Connor kun sia kutima impertinenteco. — Antaŭ nelonge sinjorino Rastignac timegis, ke ŝia frato ne povos regi sin, sed ŝi eraris.
— Tiu Mackenzie ja estis tute lerta detektivo — diris Gallon.
— Nur ŝajne. Fakte li malkovris tiujn aferojn, per kiuj li nur implikis la spurojn. Ĉar li posedis la sigelilon de la polico, li aperis ĉie post la esploro, rompinte la vaksojn, foriginte la suspektindajn aferojn, li denove sigelis ĉion. Ekzemple mi diris al li lastfoje, ke la teatra direktoro Tyckler skribis taglibron, kaj laŭ la aserto de lia sekretario ĝi devas esti kaŝita ie en la kontoro. Antaŭe Scribe fotografis la internon de la Wertheim-kaso, kaj la enhavon de aliaj ŝrankoj, krome la meblojn de la ĉambro, kaj ni sigelis ĝin tiel. Vi povas veti kun mi, sinjoro, ke la sigeloj estas netuŝitaj, sed cetere vi vidos el la fotografaĵoj, ke nenio estas sur sia loko. Verŝajne sinjoro kapitano Mackenzie, trompita fare de mi, serĉis la taglibron.
— Ankaŭ mi mem estas scivola pri tio! — kriis la vicĉefkapitano. — Ni iru tien, Connor.
Scribe kunportis la fotojn, la granda polica aŭtomobilo ruliĝis antaŭ la pordegon, kaj ili ĉiuj sidis en ĝin. Estis malfrua vespero. En la teatro kompreneble oni ne prezentis teatraĵon de post la murdo. Ili preterrapidis malantaŭ malplenaj vicoj de loĝioj, tolo kovris la klapseĝojn. Manlampo ekbrilis ie: la maljuna fajroestingisto faris sian kontrolan rondiron. La sigelo estis sendifekta sur la pordo de la kontoro de la direktoro. La mebloj de la ĉambro staris preskaŭ tiel… Tamen! La fotelo, kies dorsapogilo direktiĝis al la fenestro sur la bildo, nun ĝi staris turnite.
— Mi jam alkutimiĝis, ke vi ĉiam pravas, Connor. Rigardu, la dosieroj kuŝas alie ankaŭ en la aktoŝranko — diris Bodley. — Mi esperas, ke li ne kunportis la leterojn de Horn el la ŝranko, kiujn Tykler uzis al la falsado.
— Mi ne pensas — ekparolis Connor. — Tiuj tute ne estis pruvaĵoj kontraŭ li. Nun ek, Scribe, malfermu la kason!
La peza, duobla pordo de la granda ferŝranko malfermiĝis. Poste kadavro falis el ĝi kun bruego sur la plankon de la ĉambro. Eĉ tiuj harditaj homoj staris konsternite dum kelkaj sekundoj. La perforte kunpremita kadavro kurbe kuŝis sur la planko, kun la genuoj ĝis la mentono, kiel oni trude premegis lin en la kason. Koaguliĝinta sango kovris lin ĉie, kaj lia vizaĝo terure deformiĝis.
— Naladna… — flustris Connor. — Naladna! Mi ne estus kredinta tion…
La ŝtatsekretario akceptis ilin ne en sia oficejo, sed en sia vilao. Kompreneble ankaŭ Irwing kaj Scribe ricevis inviton krom la altranguloj, kio estis dankebla al Connor, kaj ĝi ne tre plaĉis al la vicĉefkapitano. Sed Connor atribuis grandan signifon al la kunlaboro de Irwing kaj Scribe. La lakeoj servis trinkaĵojn kaj sandviĉojn al la gastoj. Je la oka horo malfermiĝis la pordo de la kabineto, kaj aperis la ŝtatsekretario Hastings kun abunde dekorita, blankhara kolonelo.
— Mi prezentas la sinjorojn al kolonelo Rawson, kiun vi jam certe bone konas laŭ lia famo.
La afabla maljunulo interŝanĝis kelkajn amikajn vortojn kun ĉiu kaj varme premis la manon de Connor.
— Vi denove pruvis, amiko mia, kiom valoras angla oficiro. Estas bone, Connor. Mi ankoraŭ neniam trompiĝis pri via talento.
Ili okupis lokon ĉirkaŭ la tablo, kaj la ŝtatsekretario petis Connor-on rakonti ĉion laŭvice.
La okazintaĵo komenciĝis antaŭ dek jaroj — ekparolis Connor. — Ruĝa Lilio povus rakonti la historion pli detale, kiu havis grandan rolon, ke la epilogo okazis tiel rapide. Ni povas ekscii de ŝi, ke la ĉefgvidanto de la ribelo en Tafilalet, Muhat, kiel mortigis iun oficiron de la gubernio helpe de sia dekdu jara filo. Muhat kun siaj infanoj kaj kun la trezoro kaŝiĝis en Maroko, en malnova, araba tombejo. Nur lia iama oficiro, Ibn Razut konis lian kaŝejon. Ses legianoj kaj Ruĝa Lilio eksciis la sekreton. La soldatoj ŝteliris en la tombejon Di Djema el Mansur kaj mortigis la bejon. Ratignac kaj Thillman faris la murdon. Dume Horn trovis la gefilojn de la bejo ĉe la alia eirejo de la subtera koridoro. Li informis nur Ruĝan Lilion pri tio, kaj li petis ŝin kunporti la du infanojn en sekuran lokon. Bedaŭrinde Ruĝa Lilio faris tiun eraron, ke ŝi iris al Ibn Razut, pensante, ke li povus plej bone zorgi pri la georfoj. Tiel, sekvinte ŝian spuron, estis facile por li trovi la ses farintojn. Rilate la pasintajn dek jarojn, ni havas nur hipotezojn. Sinza, ni nomu nun jam Muhat-on tiel, aperis denove tiam, kiam li venis post jaroj en Londonon kun sia juna fratino. Ĉi tie ili certe minacis Rastignac-on kaj Thillmann-on, sed povas okazi, ke ili afable persvadis ilin pri la friponaĵo, estas fakto, ke dum la pritraktadoj, la bela, araba virino, la fratino de Muhat iel delogis Rastignac-on, kaj ŝi edziniĝis al li. Ili havis planon, ke Muhat, kiu cetere estis araba bandestro, en la rolo de Sinza faru fantastajn atencojn, en kio sekrete helpos lin Thillman, la estro de la sud-afrika industriejo, kaj senvaloriginte la akciojn de Afrika Mahagono, kaj samtempe Rastignac aĉetos tiujn en Londono por malalta prezo. Kiam la akcioj jam estos en ilia mano, la agado de Sinza finiĝos. Tiam, kompreneble, denove subite altiĝos ties kurzo. Muhat revenis en Sud-Afrikon, li reviviĝis kiel Sinza, kaj li komencis tiun serion de atencoj kun sia rabista bando, kio subfosis la kurzon de Afrika Mahagono. Anticipe ili fondis en Londono la konzernon „Majoritato”, aĉetanta la sud-afrikajn akciojn, kies maĥinaciojn ni jam konas. Tyckler fariĝis ilia bona komplico por malmulte da mono. Li dekomence ne partoprenis la agadon de Afrika Mahagono, ĉar la kompatinda folulo fondis teatrojn. Li fordisipis sian monon dum kvin jaroj, kion li ricevis por sia plateno. Tiam liaj amikoj uzis lin kiel dokumentfalsiston.
La unua viktimo de la granda plano estis Hoffer, kiun ili motpikis antaŭ lia klubo dum nebula nokto. Rastignac aĉetis la valorpaperojn de la haredanto por la konzerno „Majoritato”. Ili volis likvidi ankaŭ Lothar-on, sed la instsruisto estis kara por Rastignac, kaj li persistis ne mortigi lin. Tiel ekideis al ili, ke Thillman ŝtelos de sia edzino la amleterojn de Horn, kaj ili devigos la instruiston elmigri per tiuj bone falsitaj, minacaj leteroj, skribitaj fare de Tyckler. Por senspure malaperi de antaŭ la malnova venĝanto, kompreneble Lothar devintus disiĝi de la entrepreno Aftika Mahagono. Sed anticipe ili murdis Thillmann-on. Kiu trompe petis skriban, notarian rajtigilon de sia edzino el Sud-Afriko, kaj sekrete reveninte en Londonon, li vendis siajn ĉiujn valorpaperojn al „Majoritato”. Pro tio li certe postulis pli grandan parton el la akiraĵo, kion ili promesis al li kaj formetis lin el la vojo. Verŝajne li estis mortpikita en aŭtomobilo, kaj lian kadavron oni ĵetis en Tamizon. Poste sekvis Tyckler, kiu fariĝis suspektinda antaŭ la polico, kiam Naladna, kiel Sinza elglitis el niaj manoj. La pseŭdo-Mackenzie timis, ke la maljuna babilaĉulo, kiu jam plenumis sian taskon per la ĉantaĝ-leteroj, al kio li estis bezonata, li konfesos kontraŭ ili. Mackenzie do iris aresti, aŭ ekzekuti Tyckler-on. Li sendis Scribe-on frapeti sur la pordo, estanta en la fino de la koridoro, kaj la tri minutoj sufiĉis, dum Scribe ĉirkaŭiris, ke li eniru en la kontoron kaj mortigu la sole komediantan Tyckler-on per unu rapida, lerta piko. Tial ili lasis Rastigna-on la lasta, ĉar li estis utila kunkulpulo. Kiam li fariĝis supektata, ili venĝis lin kun ĝojo. Ĉar krom la ideo de la havaĵ-akiro, kompreneble, instigis ilin ankaŭ la venĝemo pro la morto de ilia patro. Tial ili ekzekutis preskaŭ ĉiujn viktimojn per la teatreska, franca bajoneto, per la sama armilo, kiu mortpikis ilian patron. Per la morto de Rastignac plenumiĝis la plano. La filino de Muhat fariĝis la ĝenerala herdanto, kaj ankaŭ la krezan riĉecon signifanta „Majoritato” estis en ilia mano. La terura nocio de la sanga venĝo, kiel ni vidas, estas agordebla kun la negocemo. Vane, la homaro fariĝas pli racia, kaj eĉ en la profundo de la plej malnova popola romantiko, kiel grava motivo, dominas avantaĝa bursa ideo.
— Ĉu Ibn Razut? — demandis la vicĉefkapitano. — Kial li devis morti, kiu estis ankaŭ komplico kaj arabo?
— Lia individuo jam kaŭzis pereon de multaj homoj. La kompatindulo estis idealisto. Verŝajne li komplotis kun la filo de Muhat por reakiri ĉiel la forrabitan platenon aŭ ĝian valoron, kaj tiu estu konstanta financa fonto al la Nord-Afrikaj bataloj. Komence eble ankaŭ Muhat havis la saman planon, sed kiam li akiris ĝin, li ne havis emon financi la modere profitantajn, arabajn ribelojn el sia kapitalo. Pro tio ili havis konflikton lastatempe inter si. Kiam Ibn Razut kiel Sinza intertraktis, kaj la polico surpriz-atakis lin, Muhat ne kondutis ĝentile kun li. Mackenzie eĉ alpafis lin el dorsdirekto, kaj mi opinias, ke ne pro ŝajnigo. Ibn ne plu estis bezonata, li faris sian taskon, konsternis la urbon per siaj neplenumigeblaj postuloj, kaj estis neeble plie senvalorigi la afrikajn akciojn. Tiu fanatikulo kaŭzis la plej multajn problemojn al Muhat, li eĉ timis tion. Verŝajne, sub la preteksto serĉi la fiktivan taglibron, li logis Ibn Razut-on en la sigelitan teatran kontoron, kaj li inside mortpikis li, poste Muhat perforte premegis lin en la monŝrankon, pensante, ke la kadavro restos tie nerimarkita, ĝis li mem liberiĝos de la rolo de Mackenzie.
— Kiel okazis, ke tiu homo fariĝis Mackenzie? — demandis Bodley.
— Kiam mi ekssoldatiĝis, mi jam faris plurajn, gravajn malkovrojn de krimoj ĉe la Sekreta Servo kiel Mackenzie, kaj multaj friponoj volis mortigi min. Ili estus sukcesintaj pli- aŭ malpli poste, tial la sinjoro kolonelo, kiu estis majoro tiutempe, li pensiigis min, baldaŭ mi dungiĝis al la rodezia polico, kaj mi demetis la pseŭdonomon Mackenzie. Ankoraŭ lastfoje oni petis mian helpon ĉe la Inteligence Service, kaj tiu esploro preskaŭ fariĝis fatala por mi. En la eksprestrajno mi atentis kelkajn suspektatojn, kiuj, ŝajnis, rekonis min, nokte ili surpriz-atakis kaj ĵetis min el la kureganta rapidtrajno por ke mia kadavro malaperu, ĝuste super la torente fluanta rivero Liz. Kompreneble ili forrabis miajn dokumentojn, kiuj estis validaj je la nomo de Mackenzie, kun miaj ĉiuj havaĵoj. Estis bonŝanca hazardo, ke oni ĝuste tiam riparis la pilierojn de la ponto, kaj la laboristoj sukcesis savi min. Mi decidis kun mia majoro, ke ni kredigos al la friponoj, kvazaŭ mi fakte estus mortinta, tiel la farinto kuraĝos uzi miajn dokumentojn, kaj eble ni povos malkovri lin. Tial ni fidis ĝin, ĉar mi apartenis al tiu konfidenca, malgranda grupo de la Sekreta Servo, kies membrojn konas persone nur majoro Rawson. Tiel mi fariĝis detektiv-inspektoro de la rodezia polico. Muhat ne estis inter la atakantoj dum la fervoja atenco, sed verŝajne liaj homoj faris tion, ĉar la dokumentoj de Mackenzie trafis en liajn manojn, kaj kiam li legis en la ĵurnalo, ke sinjoro kolonelo Rawson estas la sola homo, kiu konas persone Mackenzie-on, kaj nun li vojaĝis ferii al Hindujo, Muhat kuraĝis veni kun la legitimilo en Londonon por plej rapide, plej lerte fini la aferon.
Iu frapetis. Dixon envenis:
— Mi alkondukis la tri arestitojn.
— Kun via permeso — diris Connor — mi venigis Lothar-on, lian filinon kaj baroninon Waldenegg ĉi tien, la hodiaŭa kunveno ne estus kompleta sen ili. Enkonduku ilin, Dixon.
Ili enpaŝis en la ĉambron. La instruisto venis pli proksimen kun levita kapo, dignoplene. Li profunde kliniĝis, poste li ekvidis Connor-on. Li fariĝis morte pala. Li kaptis al sia frunto ambaŭmane, kvazaŭ li timus, ke ĝi tuj krevus, poste li etendis sian tremantan brakoan antaŭen, liaj okulgloboj fantomeske elstariĝis, kaj li faris du paŝojn ŝanceliĝante al Connor…
— Horn… Ŝankta Disinjoro! Horn!
…— Antaŭ dek jaroj sep homoj ekiris kun eskadrono el la fortikaĵo Gueliz el urbo Marakesch — komencis Connor rakonti la lastan, nemalkovritan parton, kiam fine ili ĉiuj sidiĝis, kaj ankaŭ Lothar iel-tiel regajnis sian trankvilon. Vi jam scias ĉion ĝis tiam, kiam la ses homoj dizertis ĉe Kongo. Mi estis la plej juna. Ni vagaĉis freneze en la marĉoj Tuburi, la plej gravaj simptomoj de la dezerta nervofebro montriĝis sur ni. Tie okazis la malgaja historio, ke… nu, ke sinjoro instruisto, dum tagoj senkonscience vaganta, atakis min pro momenta menskonfuziĝo. Ankaŭ la aliaj estis frenezaj, sed ĝi estis la frenezo de friponoj. Ratignac kaj Thillman reguligis la konton kun mi. Ili batfaligis min. Tiam ankaŭ mi estis plie sovaĝa besto ol homo. Ili draste traktis min kaj lasis min kuŝanta en la marĉo. Bonŝance, la soldatoj, persekutantaj Sinza-on, trovis min. Mi estis kondamnita al du jara punlaboro. La caffard furiozis en mi. Tiam mi skribis al la instruisto tiun malfeliĉan leteron en morta demenco, kio poste estis la bazo de lia kalvario. Dum unu jaro mi luktis kun la morto, inter vive entombigitaj bagnanoj. Kun terura fortostreĉo mi venkis la morton. Fine per bonŝanca ideo mi malkovris la rabmurdon de la filo de Muhat, kion li faris en la gubernio, tial mi ricevis amnestion. Mi pasigis unu jaron kun mia eskadrono en Fort Lamy. Tie mi parolis la unuan fojon kun majoro Rawson, kiam mi gardostaris. Post unu jaro mi dizertis. Nokte, ĉe la landlimo de Angolo, mi renkontis Sinza-on. La rabisto tiutempe maĥinaciis per tiu truko, ke li portis oficiran uniformon de iu persekutanta ŝtato. Dum luktado mi mortigis lin. En tiu kriza minuto venis en mian memoron la interesiĝo de majoro Rawson al mi, kaj mi iris rekte en lian proksiman tendaron kun la kadavro. Post la malkovrita murdo kaj la venko super Sinza, la majoro ekspluatis la okazon inviti min al la angla Sekreta Servo. Ankaŭ en mia privata vivo li fariĝis mia patra protektanto. Mi povas danki al li, ke mi faris la abiturientan ekzamenon, mi povis rekomenci mian vivon, mi akiris medicinan diplomon en la universitato de Johannesburg, mi fariĝis angla civitano dank’ al la influo de la majoro, kaj oni dungis min en la kolonia armeo. Fortuno eĉ poste ne forlasis min malkovri krimaferojn. Jam delonge mi resaniĝis el la caffard, kaj mi povis tre bone kompreni, ke la nervosistemo de la kompatinda instruisto, vaganta en la marĉo, ruiniĝis kaj ĝi eksplodis en furiozo. Mi ne koleris tiujn sovaĝajn, kruelajn soldatojn, kiujn en la stato de la caffard obeis sian antipation, kiam ili atakis min. Ankaŭ Tadief-Lermontov-on mi konas el la legio, kie oni moknomis lin „kolonelo”. Li devis morti tial, ĉar ili timis, ke Lothar tro iniciis lin, rilate la malnovajn aferojn. Cetere li sciis nenion. Li hazarde venis en Londonon, Herta trovis lin, kaj Lothar akceptis lin en sian domon, kiel iaman, malnovan kamaradon. Mi sciis, ke la kvin dizertuloj vivas en Londono, sed mi pensis, ke ili estas honestaj homoj. Tial mi estis for de tiom da pridemandoj kaj inspektoj dum la krimesplorado, ĉar mi ne volis, ke la iamaj legianoj rekonu min.
La finan solvon de la tuta afero donis en mian manon fraŭlino Lorhar, rakontinte, ke ŝi traserĉis la valizon de Lermontov, kaj ŝi restis en la ĉambro, ĝis la polico alvenis. Ŝi ne menciis la rustan, francan bajoneton inter la objektoj de la kofro, kion trovis la pseŭdo-Mackenzie. Mi divenis tiel, ke nur Muhat povis ĝin ŝtele meti tien. Li volis suspektigi tiel Lermontov-on pri la murdo de Thillmann kaj Hoffer, implikinte la aferon tute nesolvebla. Kaj li fiaskis ĝuste pro tiu bagatelo. Rabmurdisto ne laboru per detal-plastiko. Se la bajoneto ne estis tie, kiam Herta traserĉis la kofron, nur Mackenzi povis meti ĝin tien, ĉar dumtempe neniu paŝis en la ĉambron, kaj li malfermis la valizon, senpere post la knabino. Tiu ŝajne sensignifa afero solvis la enigmon. En tiu momento mi divenis la strangan cirkonstancon de la morto de Tyckler. Kiel li trovis la bajoneton, ĉar li mem metis ĝin tien, same tiel li malkovris la murdon de Tyckler, ĉar li mortigis la direktoron senpere antaŭ kelkaj momentoj. Nun jam mi povis kalkuli, ke sekvos Lothar, Lys Rouge kaj Herta, kiel la viktimoj de la sanga venĝo. Eĉ momenton ili ne estis en sekureco, kontraŭ la lerteco kaj legitimilo de Mackenzie. Se tiam mi estus kaptinta lin, multaj demandoj restus malklaraj, unue la morto de Ratignac. Mi povis fari nenion alian, ol tuj aresti kaj malliberigi la instruiston kaj lian filinon. Ŝajne mi havis kaŭzon fari tion, kompreneble mi mem sciis plej bone, ke ili estas senkulpaj. En tiu momento, kiam Mackenzie volis alligi la murdon de Rastignac al la kolo de baronino Waldenegg, mi tuj arestis ankaŭ Ruĝan Lilion, sciante, ke la arestoj de Mackenzie plej ofte venigas la ŝajne kulpajn homojn al la jurmedicina sekcad-instituto. Mi esperas, ke vi ĉiuj pardonas min pro la malagrablaj, prizonaj travivaĵoj. Mi faris nur unu gravan eraron. Mi havis fiksan ideon, kaj mi persistis ĉe tio, ke Muhat ne estas la ĉefkulpulo, nur sensignifa komplico, kaj sekvante lian spuron, mi trovos la veran ĉefon. Se li ne estus metinta la bajoneton tien, eble mi eĉ nun kredus tiun supozon. Mi havis la plej strangan momenton en mia vivo, kiam mi ekvidis la unuan ĉantaĝ-leteron, mian skribon. Jes, sendube: ĝi estis mia propramana skribo. Kvazaŭ mi renkontiĝus kun mi mem sur senhoma strato, mi sentis tiel; ke oni minacas Lotharon en mia nomo: ĝi tuj turnis mian suspekton al la iamaj kamaradoj, sed tion, ke ili minacas lin per la skribo de mia propra mano, estis fantomeske. Ĝis tiam, kiam la morto de Tyckler klarigis la enigmon. Mi opinias, sinjoroj, ke ni ne havas alian nemalkovritan punkton. Kaj, sinjoro instruisto Lothar, vivu trankvile de nun, kiel mi konas la situacion, neniu tuŝos la aferon de la plateno, sed kredu min, ke Horn eĉ nun alte estimas vin, kaj mi tute ne pensas postuli klarigon, ĉar vi atakis min en grava nervokrizo. — Li etendis sian manon al la instruisto, kaj Lothar premis ĝin. Du larmogutoj ruliĝis sur la vangoj de la multe suferinta maljunulo. — Mi ankorŭ devas anonci tion, ke Scribe senmaskigis definitive Muhat-on, li divenis, ke la fripono estas arabo, kaj ankaŭ la prezentado per la terebinto dankeblas al la inspektoro. Estas la dudeka horo, sinjoroj, kaj je la oka matene mi devas pridemandi riceliston, nomatan Marlow. Bonan nokton…
…Oni ne regalis lin per laŭdoj. Kion ili pensis pri Connor, tio estis videbla sur la vizaĝoj. En la halo la ŝtatsekretario varme premis la manon de Connor kaj diris kun emfazo:
— Mi gratulas, sinjoro „konsilisto”.
— Vidu, Scribe — diris Connor, kiam ili trankvile iris sur la strato, — konsekvencaj supozoj kondukas al la plej gravaj policistaj eraroj. Bona detektivo neniam lasu trompi sin mem, se li havas akcepteblan ideon. Mi povintus kapti Muhat-on antaŭ du semajnoj, se mi ne estintus konsekvenca. Mi bedaŭras tion. Tiam nek la kompatinda Ratignac devintus morti pere de veneno, sed li estus pendumita.
— Diru, sinjoro — demandis la fidela Scribe konfuzite. — Kial vi donacis al mi la gloron de la malkovro de Muhat? Ĉar mi eĉ konjekton ne havis pri tio, ĝis vi ne rakontis tion.
— Mi ordigis la konton, Scribe. Mi ŝuldis al vi per io pro Leporeto. Anstataŭ forkurinta ŝtelisto, mi pagis al vi per multobla rabmurdisto. Mi pensas, ke nun jam ni estas kvitaj.
Fine la sorto de instruisto Lothar plenumiĝis, li vivis en paco post lia kvindeka jaro. Li povis trankvile cigari sur la verando, inter liaj perferataj klasikuloj, transdoninte sin per ĉiuj pensoj al siaj eseoj, sciencaj recenzoj. Neniu ĝenis lin, Herta promenis ĝenerale kun Connor en la ĝardeno. Alvenis la printempo, kaj varmetaj tagoj faris Londonon pli amika. Ili tri renkontiĝis nur dum la vespermanĝo, tiam Herta aŭdis mirindajn historiojn de sia patro kaj de la iama studenta legiano. Connor ekvidis tiun blankan, larĝan strion inter liaj haroj la unuan fojon post la lukto kun Sinza, aŭrore en la tabla spegulo de majoro Rawson.
Ili volonte estus gastigantaj ankaŭ Ruĝan Lilion, sed vizitinte ŝin, la vilao de Lys Ruge estis senhoma, la sinjorino forvojaĝis du tagojn post ŝia liberiĝo. Ŝi skribis bildkarton al Conno el Gibraltaro. „Dankon pro ĉio, kion vi faris por mi. Estu feliĉa. Lys.”
Gazetinformo:
„Herta Lothar kaj polica konsilisto Connor geedziĝis en la pasintaj tagoj. La atestantoj estis kolonelo Rawson kaj ŝtatsekretario Hastings.”