Marakesch
Matene: veka trumpetado, la kaporalo blasfemas, longa singratado, poste mallonga matenmanĝado. Trinkinte la lastan guton de la varmega kafo el la gamelo, enviciĝo sur la korto. Inspekto. La sekva programero, opinio de serĝento Favre pri la tuta kompanio. Ĝi estas konsterniga. Elektaĵoj el la plej drastaj popolaj diroj de la franca lingvo. Kiu volas, nun povas sin anonci al medicina ekzameno, sed tio ne estas rekomendita, ĉar ĉiuj privataj ĉeloj estas eksterordinare malsekaj kaj malbonodoraj. Marŝado al la ekzerc-tereno, kie komenciĝas la instruo pri la evoluo en du-formacion kaj en kvaropajn liniojn, la alproprigo de la longa kaj malrapida paradmarŝo, krome la ekzercado de la speciala kurpaŝo de la legio. Tiu kurpaŝo estas lerta kaj praktika, farita tiel, ke la korpopezo estas konstante sur unu piedo, kaj tiu piedo, simile al kaprosalto, depuŝas sin de la tero. Post mallonga tempo la pezo de la korp metiĝas sur la malpli uzitan piedon, kaj nun ĝi faras la depuŝon. Tiamaniere, se iu bone sin ekzercis, dum horoj tiu povas kuri. Sen nesufiĉa praktiko la rekruton post minutoj minacas apopleksio. Por tiuj homoj en la komenco serĝento Favre promesas tiun favoraĵon, ke ili estos veturigitaj per aŭtobuso al la batalkampo. Poste li donas en ilian manon mitralon malgrand-kalibran, kaj li tiel devigas ilin stumble kuri. Post kvin minutoj li liberigas ilin de la ŝarĝo, kaj ili jam gaje kaj facilmove kuras, diveninte, ke sen maŝinpafilo estas relative multe pli komforte. Sed estas escepto. Ekzemple iu hispana rekruto, Alberto Sartis, lignaĵisto el Barcelono, terenfalas kaj vomas sangon. Nom du nom! Se nur oldulinoj ne estus senditaj al la militistaro. Du homoj metu lin sur la kamionon. En avant! En la hospitalon! Je la nomo de malbenita bufo, ke el tia akvo kneditaj fiaj bleu-oj kuraĝas veni ĉi tien… Gardez vous! Denove, de la komenco! Pas de gymnatique! Marche!
Oni veturigas la knabon en la hospitalon. Sekvontmatene tagordono: „La kazernaj ekzercoj ne okazos, anstataŭe estos la enterigo de Alberto Sartis, poste marŝado al la ekzerc-tereno: liberaj ekzercoj, armilpurigado.”
Trans la urbo, kie situas la ĝardenoj kaj vinbermontoj, estas cent kaj cent nigraj tombokrucoj sur ebena, senlima tereno. Ĝi estas la tombejo de la fremdula legio. Ĉiu kruco estas samforma, krude farbita, meze kun vitroperla krono, kiu kadras la blankan tabuleton de la personaj indikoj: kompanio, nomo, numero kaj la aĝo. Tiuj tomboj troviĝas senpere unu apud la aliaj. Prema fantomo de la kazerno estas sentebla inter la malgrandaj montetoj, regule viciĝantaj. La kapitano parolas mallonge, per mallaŭta komando li finas: „Priez!” La kompanio surgenuiĝas kaj diras la preĝon Patro Nia. La suboficiro metas pompan, funebran kronon sur la tombon. Mortintaj legianoj ricevas la plej belajn florojn de la mondo. Tiutempe ili plantis la florojn en la senkompare bela „Jardin Publicet”. Kaj tial oni rajtas elekti por siaj mortintoj el la maloftaĵoj de la botanika ĝardeno.
Poste liberaj ekzercoj.
Ankoraŭ du-semajna ekzercado estis sekvonta. Sed io igis la militestraron, ke neglektinte la antaŭplanitan programon, ili koncentru ĉiujn rezervajn fortojn ĉirkaŭ Marakesch. Neniu sciis certan. Iu loka ĵurnalo publikigis, ke en la tiel nomata „ministrejo” de la gubernio okazis rompŝtelo kaj murdo. La efektivigo de la krimo estas tute nekomprenebla. En la ĉambro, kiu estas malgranda ejo, simila al turoĉambro, kun duobla blendita pordo, oni gardas tiun plej konfidencan materialon, kiun aparta kuriero kutimas porti ĉiumonate al la ministrejo pri koloniaj aferoj en Parizon. La ĉambro ne havis alian enirejon, krom la blendita pordo, nur supre estis preskaŭ ĉe la plafono rondforma aeruma fenestro, kiun dividis ferstango je du partoj tiel, ke eĉ la plej maldika homo ne povus penetri tie. Sed ankaŭ tio estis superflua antaŭzorgo, ĉar ekstere dudek kvin metra, glata muro altiĝas de la strato ĝis la fenestro. Ne ekzistas homo kun tia serpenta lerteco, kiu povus tie suprengrimpi. Oni tiel severe gardis ĉiujn ŝtuparojn, koridorojn, turniĝejojn de la konstruaĵo, ke neniu povis eniri sen kontrolo. Nenie estas domo en la proksimo, nur vidalvide altiĝas malnova moskeo, kun turo altenkrutanta. La du turojn dividis ĉirkaŭ dekkvin metra spaco. Maksimume nur birdo povus traflugi tie, nerimarkite de la gardistoj. Tiu ejo vivis en la konscio de la gubernio, kiel ne alirebla. En ĉiu kvara horo la ĉefoficiro malfermis la blenditan pordon kaj eniris por kontroli la ĉambron. Tiun oficiron oni trovis mortinta vespere je la naŭa horo, kiam li ne revenis post sia rondiro. La blendita prdo estis laŭregule ŝlosita deinterne, kaj nur post unu kaj duon hora laboro mekanikisto sukcesis malfermi ĝin. Interne la fenestro, tra kiu cetere neniu povus penetri, estis klinke fermita, kun nerompita vitrotabulo, sur ĝi la krucfero. La oficiro kuŝis en la mezo de la ĉambro, la krimfarinto pikis lin el dorsdirekto, tre haste, ĉar la piko trafis lian renon, nekutime malsupre, en talio-alto, de tie ĝi penetris tra la pulmo en lian koron, kaŭzinte tujan morton. Verŝajne jam la ren-vundiĝo mortigus la kompatindulon. Sed nenie ja troviĝis tranĉilo. Malplena keseto kuŝis apud la oficiro, cetere ĉio estis sur sia loko, en plena ordo. Supozi sekretan koridoron, kondukantan tra la muroj, tute ne eblas. La murdo, kiel mistero estis senekzempla. Ĝi okazis malantaŭ deinterne ŝlositaj pordo kaj fenestro. La farinto simple malaperis. Pri la eventuala enhavo de la kaseto ne skribis la ĵurnaloj. Sed subite la rezervuloj estis koncentritaj per fortosteĉa marŝo el Fez, Meknes, Saida, Sidi bel Abbes ĉirkaŭ Marakesch-on. Verŝajne la farinto havis la intereson disvastigi mistikojn en la rondo de la indiĝena loĝantaro, eble tial oni donis de buŝo al buŝo, jam ĉiu infano sciis, ke en la keseto estis gardata tiu restinta platen-kompleto, kiu falis en la manon de la franca armeo dum la okupo de Tafilalet. Onidire iu eksterlanda potenco financis per tio la kontraŭstaron de Barud el Mansur. Bejo Muhat, la ĉefkomandanto de Caid, post la militiro, antaŭ ol suriri ŝipon ĉe Mogador, falis en militkaptitecon. Oni trovis ĉe li la lastajn platenstangojn. Se li ne estus kaptita, tiu trezoro sufiĉus por eksciti novan ribelon en alia parto de la kolonio. La bejo estis gardokaptita sur la insulo Santa Cruz, apartenanta al lainsularo Teneriffa, kie li poste pasigis sian dekkvin jaran punon, kondamintan fere de la milita tribunalo. Du semajnojn antaŭ la faro de la krimo Muhat kaj liaj gefiloj enigme fuĝis de sur la insulo, verŝajne per tiu hidroplano, kiu descendis ĉe Santa Cruz, ĝia piloto estis ruso, kaj li apelaciis pri motorpaneo. La malepero de la plateno kaj la ŝejko igis la militestraron atendi novan atakon el la direkto de la dezerto Ghidi, etendiĝanta sude de Tafilalet, kie kaŝiĝis la disiĝintaj berberaj kaj tuaregaj hordo post la malvenko de Barud el Mansur. La membroj de la Sekreta Servo konstatis, ke Muhat pasigis du tagojn en Casablanka, kaj per ordinara pasaĝera aeroplano de la franca aertransporta kompanio li flugis en Marakesch-on. La gubernatoro anoncis dek mil frankojn al tiu, kiu kaptos Muhat-on vive aŭ morte. Ne pasis pli ol dudek kvar horoj, oni altigis la prezon je kvindek mil frankoj, kaj se la denuncanto estus komplico, krom la sangopremio li ricevos plenan amnestion. Maroko estis ĉirkaŭita per sesobla blokadringo, oni tuj malebligis ĉiun trafikon al sudo, kaj se la ŝejko ankoraŭ ne elglitis el ilia mano, li nun ne plu povas forlasi Marokon. Ĉiuj vojon, padoj estis okupitaj de kirasaŭtomobilaj taĉmentoj, ĉie krozis ĉasaviadiloj. Iu piloto raportis, ke sur la vojo kondukanta al Timbuktu kolektiĝas la sovaĝaj paŝtistaj gentoj, sed la membroj de la Sekreta Servo persistis ĉe tio, ke la ŝejko estas en muskaptilo. Li ankoraŭ ne forlasis Marokon, eĉ, estas tute certe, ke li kaŝiĝas en la ĉefurbo, ĉar li jam estus trovita delonge en malpli granda loĝloko. Oni deklaris sieĝan staton en Marakesch. Kiu estis kaptita fare de la patrolo post la oka verspere, tiu devis multe penadi por legitimi sin. Sed oni ne povis longe teni la sieĝan staton. La landvojoj kaj la montaraj padoj estis eĉ pli forte kontrolataj, duobligitaj pikedoj staris sur ĉiu punkto de la urbo, de la tombejo ĝis la rando de „marché d’ arabe”, kun la ordono, kiu ne haltas post la unua komandvorto, tiun oni devas tuj mortpafi. La sieĝa stato baldaŭ ĉesis. Tia estis la situacio la 21-an de novembro.
La eskadrono rapidritme marŝis sub la varmega suno, laŭ sinsekvaj vinbermontoj, al Marakesch. Ĝi estis parto de la garnizono de Sid bel Abbes, konsistanta el rekrutoj kaj el Saharaj taĉmentoj, rekomanditaj en rezervon. La plotono havas cent homojn. Al ĉiuj cent homoj apartenas unu leŭtenanto kaj du serĝentoj. La plotono konistas el du trupoj, kies absoluta komandanto estas la suboficiro. Ĉe la fino de ĉiu eskadrono sekvas la maŝinpafila taĉmento kun ok mitraloj, kiuj estas produktitaj speciale por la Afrika armeo, sen kiraso, kun aera malvarmigilo. Po ok muloj tiras la maŝinpafilojn kaj la apartenantan municion. La komandanto de tiu speciala, malgranda taĉmento povas esti nur ĉefserĝento. Al ĉiu eskedrono apartenas kapitano, kiu ĉevalrajdas avane de la marŝkolono. Post la du plotonoj sekvas la ĉarkolono de la provianto: kuirejo, Ruĝa Kruco, la nemalhavebla kantino, kelkaj kunligitaj rezer-ĉevaloj kaj muloj. Postgvardio fermas la marŝkolonon: la tretirila aŭtomobilo kun reflektoro kaj malgrandkalibra, rapidpafa kanono. Tia estas la eskadrono.
Ili Marŝis al Marekesch. Ne sur la ĉefvojo ili pasis, sed zigzage, preter ĉiu montoflekso, ĉar ili apartenis al tiu maŝo, kiu fermas la ĉefurbon al la direkto de la maro. Oriente kamela trupo de spahioj traserĉis la regionon, en disaj svarmlinioj, kaj la du kolonoj devis renkontiĝi ĉe la delto de la karavanvojo, kondukanta al Khenifra. Eĉ kvin jara infano ne povus elgliti el la ringo, kiu estis moviĝanta en ĉiu horo de la tago ĉirkaŭ Marakesch, ĉar la oficiroj de la Sekreta Servo ĝisekstreme parsistis ĉe tio, ke la bejo, se nur li ne estas sorĉisto, li ankoraŭ troviĝas en Marakesch.
Je la sesa horo, kvazaŭ kurteno de scenejo fermiĝus, sen ajna transiro, kiel ĝi povas okazi nur en la tropiko, la suno subiris. Aŭdiĝis ritma bruo de marŝantaj soldatŝuoj, la ĉaroj grincis, kaj la kirasaŭto tintegis kiel mil kunfrapiĝantaj kruĉoj. La ĉielo brilis per belega stelornamo, sed la luno ankoraŭ ne aperis, pro kio ili marŝis en blinda mallumo. De tempo al tempo la reflektoro de la kirasaŭto prilumis la ĉielon, kaj ĝi kuris tra la pejzaĝo, kovrante la senmovajn veprojn kaj arbojn per arda, pala, morta lumo. Iafoje malalte flugantaj aviadiloj brukrakis super ili. Antaŭ la vojo, kondukanta al Khenifra, neatendite lumfasko de la reflektoro falis de ie sur la eskadronon, tenante ilin dum minutoj en plena lumo. La ekipaĵo de la marŝantaj homoj ekbrilis blindige. Oni forkaptis la lumon de ili, trifoje sendante morsajn signalojn al la ĉielo: punkto streko… punkto punkto streko… „kolonia kavalerio… kolonia kavalerio… survoje…” Nun la reflektoro de la eskadrono frapis flanken, kaj ĝi lumigis kamelan taĉmenton, formantan svarmlinion en malvasta kanjono de la vinbermontoj. La indiĝena kavalerio galopanta egalritme vekis la impreson de ribela araba gento, kun multe da ŝvebaj burnusoj, turbanoj, kiuj impresis nur tiom trankvilige, ke tiuj estis egalkoloraj kaj laŭregulaj. Ankaŭ la bonaj, samformaj karabenoj distingis la galopantajn spahiojn de siaj rasfratoj, atakantaj en hordoj.
La kamela taĉmento per pompa manovro aranĝis sin en duformacion, tiel ŝanĝiĝis ankaŭ ilia marŝdirekto, kaj paralele, kune kun la eskadrono ili galopis plu. Post la lasta montodorso ili atingis la randon de Saharo, kaj tie ili sin trenis antaŭen ĝis la maleoloj en la polvo, inter la sablodunoj.
Malproksime, sur vasta polvoplataĵo, kiu estis konstante sub aeroblovo, tie do ne povis estiĝi sablobenkoj, du neĝeblankaj kolonoj krutis al la ĉielo. Kvazaŭ tiuj estus restintaj post la pereo de iu antikva romia urbo. La kameloj ekmaltrankvilis, elsaltadis, tiregis la buŝferon. Batoj bruis, la rajdantoj blasfemis, sed vane. La bestoj sentis akvon. Ĉar la du kolonoj nome estis dezertaj putoj. Se la homoj ne gardus la putojn per tiuj longaj, cilindroformaj muroj kontraŭ la vento harmattan, tiam la sablo plenigus ilin.
La laciĝintaj legianoj devis atendi ĉirkaŭ la putoj, ĉar oni ne povis reteni la kamelojn, kiuj mordadis unu la alian kaj blekis. Estis la tempo de la pariĝo, tiam la kameloj terure blekas, kaj vezikforma muko tremas zumante tra iliaj dentoj. Ĝi donas tiun plendindan, senartikigitan muĝon. Pasis pli ol duonhoro, kiam la enhavo de la ledaj siteloj estis verŝita en la trinkotrogon, kie la soifaj kameloj povis trinki. Poste la spahioj kaj la legianoj atakis la putojn, iliaj armiloj kunfrapiĝis, oni blasfemis en ĉiu lingvo de la mondo, oni interpuŝiĝis, ridis kaj petolis. La kapitano proponis cigaredon al la kavaleriaj oficiroj, kaj ili mallaŭte parolante promenis plu. La suboficiroj difinis la formacion de la tendaro, ili signis la lokon de la kuirejo kaj provianto. La morte laca mekanikisto malaperis ĝis la trunko en la motoruj de la kirasaŭto, kaj li martelis. Poste la tendaro kvazaŭ je tri komandvortoj estis preta. La grizaj, brikoformaj barda-oj viciĝis kvindek paŝojn unu de la aliaj. El la interno de la neĝoblankaj tendoj de la sapahioj ekflagris kuirejaj fajroj, aŭdiĝis murmuro de parolantaj grupoj, kunfandiĝante kun la zumado de ĥoroj de Afrikaj kaj Eŭropasj kantoj. Sur ardantaj ŝtonoj la spahioj bakis la kesra-on, la kaĉon miksitan el akvo kaj faruno. La kavaleria oficiro etendiĝis sur la tapiŝo de sia tendo, lia gramofono ludis agrablan Parizan kanzonon, kaj el la fono de la tendotolo ridetis al li tiu virino, kies foton, okaze de tendumado, la suboficiro tuj metis sur la muron…
— Jen estas peco da sebo, Smiru viajn piedojn per ĝi, kaj ne portu ŝtrumpojn, sed piedtukojn. Alimaniere viaj piedoj tute difektiĝos dum la sekva marŝado — diris Rastignac al Lothar, kiu sidis kompatinde, palpante siajn vundoplenajn piedojn. Sebo, piedtuko, tiuj estis tute fremdaj, teruraj aferoj por li. Apud li kuŝis Horn, same en stato de finlaciĝo, kun vundaj piedoj, sed li tuj akceptis la konsilon. Lothar komencis fari ĉion tiel plumpe, ke rigardi lin estis kordolore. Jam la penso, ke ŝmiri nesterilan sebon sur apertan vundon, poste vindi la piedojn per ĉifonoj, kial la kampuloj; tio terurigis lin. Nur sekvonttage, kiam li iris multe pli facile en la molaj ĉifonoj, kaj vespere liaj vundoj bele fermiĝis sub la sebo, nur tiam li komencis apreci la konsilon de la malnova legiano. En tiuj konsiloj tre malofte troviĝas sterilaj, sinjormoŝtaj, higienaj nocioj, sed tiuj estis utilaj por mildigi la suferojn de la koloniaj soldatoj. Rastignac revenis kun du gameloj el la kuirejo. Li kunportis ankaŭ la vespermanĝon de Lothar. Kelkfoje ekblekis iu kamelo, la araboj laŭte, ĝojkriante bruis per siaj varmegaj ŝtonoj, sur kiuj bakiĝis la kesta-o, kaj iu legiano buŝharmokis sentimentalan kanton. Tiu legiano, nomata Tyckler, estis stranga figuro. La sola aktoro, kiu portas de nerememoreblaj tempoj la mondfaman bluan zonon, la tiel nomatan ceinture bleu, per kiu nur la legiano el la soldatoj de la Tero bukas sian kamizolon. Li estis dika, firmkaraktera, ĉiam nerazita, tamen glatvizaĝa homo. Li multege drinkis, li ĉiam dormeme rigardis, lia raŭka voĉo estis bas, kaj igis lin eĉ pli stranga tio, ke dum parolado li konstante oscedis. Li faris ian friponaĵon en Darmstadt, kie oni forigis lin el la ensemblo pro lia drinkemo. Iun tagon li falsis dokumentojn por si mem, tre lerte, laŭdire li subskribis ie eĉ la nomon de la respublikestro, kaj aludante ian malklaran revizian rondvojon, li ŝtelis iun publikan kason de la urbo, en plaĉaspekta uniformo, kun ruĝa strio flanke de sia pantalontubo. Poste li aperis en Marsejlo, kiel proprietulo de malgranda varieteo. Ĉar li bankrotis, li venis en la krimulan mondon de la haveno. Li miksiĝis en kokain-kontrabandon, knabinkomercadon, li estis konata figuro de la tavernoj. Li ofte vizitis ĉiun el ili, kaj starante sur kesto aŭ sur seĝo, li deklamis el Reĝo Lear, eventuale el Faŭsto, li kantis patriotajn kantojn, vestita en ĉifonoj, raŭka, dika, poste li kolektis kelkajn centimojn, sed anstataŭ publikaj donacoj, li kontentiĝis ankaŭ per brando, rekompence por lia programo. Iun tagon li divenis, ke li povas rikolti laŭrojn sur la scenejo de la vivo. Li decidis mirigi la mondon per siaj herooaj faroj, kaj li dungiĝis al la fremdula legio.
Tyckler ne fariĝis heroo, sed li ne estis malkuraĝa. Lia maldiligenteco eskludis ĉiun soldatan heroismon. Li estis same malrapidema en la batalo, kiel en la garnizono post la tagmanĝo. La soldatoj ĝenerale ŝatis lin, ĉar li ofte ekŝrikis per la parolmaniero de serĝento Favre malantaŭ konversaciantaj grupoj, kiuj post la unua ektimo eksplodis per rido. Li bonege imitis ĉiun. Foje li pentris por si generalan kepon sur kartono, kaj neatendite li aperis kun tiu kepo sur la kapo kaj havis glavon ĉe la flanko, kiel general-feldmarŝalo Cochran, la terura generalo de la legio, sed en kalsoneto. Formale li inspektis en la ĉambro de la senrangaj soldatoj. Li riproĉis la legianojn per sia bone konata, alta, malkontinua, kaprobleka voĉo, kaj li avertis ilin, ke pro la malobeemo ili ne deziru la sorton de serĝento Favre, kiun oni fritis en butero, en hela taglumo, sur la ĉefplaco de Meknes, je la ordono de la milita tribunalo. Malbonŝance aperis la ekzekutita serĝento, kaj la inspekto finiĝis per dek tagoj en la salle de police. Oni ĝenerale ŝatis Tyckler-on, kvankam li apartenis al neniu grupo, ĉar malgraŭ siaj ŝercoj, li rigardis sian ĉirkaŭaĵon el la dramaturgia alteco de Orestes aŭ Napoleon. Io tiris lin al tiu grupo, kie Horn, Thillmann Lothar, Rastignac kaj Hoffer jam de tagoj amikiĝis unu kun la aliaj. Tyckler prezentis sin al la germanoj, kaj kiam li eksciis, ke Lothar estas instruisto, li alten levis sian brakon, tiel salutante lin.
La societo fermiĝis per Tyckler, ili akceptis neniun plu, kaj kio estas vere nekutima en la legio, eble nur psikoanalizo povus solvi tiun enigmon: ili unuiĝis en la flegado de la estimo al Lothar. La instruisto povis danki al tiu stranga, sugestia, patra kaj alte kulturita efiko, ke li ne mortis jam en la unuaj semajnoj, ke la finan gradon de la suferoj forigis de li bonvolaj, amikaj manoj: Rastignac la taŭroforta, Tyckler la ruza, Thillmann la tipo de rafinita kaj polurita zuava soldato senranga, kaj kiom eble helpis ankaŭ la rekrutoj Horn kaj Hoffer.
La germanoj paroladis. Ili kuiris nigran kafon por si mem per rapidvarmigilo kaj pipfumis. La pala flamo de la denetruigita alkoholo senmove staris en la kalmo, kvazaŭ ĝi estus pentrita, kaj la membroj de la „germana kliko” ĉirkaŭsidis ĝin, kiel ian miniaturan, paŝtistan fajron.
— Ĉu tiu multe da persekutado, ekscito kaj marŝado okazas pro unu homo? — demandis Horn mallaŭte.
— Ne pro homo, sed pro diablo — diris Thillmann. — Tiu Muhat estis la animo de la kontraŭstaro de Barud el Mansur ĉe Tafilalet. Multe da sango, kaj eĉ pli multe da mono verŝiĝis pro la bejo, kiu cetere elmontris siajn admirindajn kapablojn ĉe Abd el Krim. Tiu homo jam estis araba drinkejmastro en Saida, franca oficiro en Saharo, plenrajtigita ministro de Abd el Krim en Berlino, kaj stabestro en la granda batalo ĉe Tafilalet sub la regado de Barud el Mansur.
— Eh, kial vi klaĉadas! — interrompis Rastignac bruske. Ili silentis. La kafo komencis boli.
— Mi vidas, ke oni forsekretas ion antaŭ ni — rimarkis la instruisto senteme.
— Nu, mi do rakontos tion… — diris Thillmann malpli laŭte. — Venu pli proksimen. Vi, dika aktoraĉo gardostaru, ke neniu suboficiro surprizu nin.
— Estus pli bone, se vi fermus vian buŝon — interrompis Rastignac, sed Thillamn tute ignoris lin, kaj li jam rakontis.
— Dek jarojn vivas jam la superstiĉo en la legio, ke altvalora plateno estas ie enfosita en la ĉirkaŭaĵo de Tadla, inter la oazoj Tafilalet kaj Bu Denib. Estis tie malbenita kompanio… plotono la kvara… Tre obskura historio, nur la plej supera militestraro konjektas ion. Onidire ili konis la kaŝejon. Tuta kompanio gardis la sekreton. Ili atendis, ke Tafilalet falu en la batalo, kaj ili povu elfosi la platenon. Suboficiroj, oficiroj kaj simplaj soldatoj komplotis tie por la trezoro. Nenio komunikiĝis de ili eksteren, sed okazis multaj, enigmaj murdoj en la kompanio. Poste iu denuncis ilin ĉe la ministrejo pri militaj aferoj. Tiam kelkaj oficiroj mortpafis sin, la restinta parto de la malbenita kompanio estis sendita en inferan marĉon por konstrui vojon, kaj ili ĉiuj mortis tie. La malnovaj, senrangaj soldatoj eĉ hodiaŭ kredas tion, kio flugas de buŝo al buŝo en la legio, ke altvalora plateno estas ie enfosita. Poste oni flustris, ke ĉio ĉi estas nur fabelo. Nu… fine… ĉu vi atentas, Tyckler? Ĉu neniu venas? Laŭdire la militestraro gardis la platenon en tiu kaseto, kiu estis trovita apud la murdita oficiro en la gubernio. Kaj nun ĉiu en Nor-Afriko persekutas ne nur Muhat-on, kaŭzontan ribelon, sed en la persono de Muhat la platenon, valorantan multcent mil pundojn… aŭ tion, kio almenaŭ restis el tiu plateno…
— Kaj kial estas danĝere paroli pri ĝi? — demandis Hoffer.
— Vi estas idioto — respondis Thillmann. — Ĉu vi scias, kion signifas, se legianoj konjektas legendan trezoron ie? Ĉu vi scias, kiom da sango, perfido, kiom aŭdacaj provoj devenas el tio? — Li eĉ pli mallaŭtigis sian voĉon. — Kaj de jaroj rondiras la superstiĉo, ke tiu plateno baldaŭ falos en la manojn de legianoj. Kaj ili ne redonos ĝin. Ne estas verŝajne, ke malnovaj legianoj ne povus elpensi pli saĝan aferon. Kaj oni jam dek jarojn timas tion. Tiu kompanio jam preskaŭ sukcesis akiri ĝin. Post multmonata, amara, mortiga penado degradita oficiro sukcesis trudi sin inter ilin. Li malkovris la tutan societon, por ke li rericevu sian rangon. Neniu el ili estis venigitaj antaŭ tribunalon, se kiel, kiel ne, ili tamen pereis en eksterordinare danĝeraj postenoj, en marĉoj, kaj en ĝangaloj. Cent veraj viroj. Ĝisostaj legianoj… Ili heredigis al ni la legendon… kaj la esperon…
— Kio estos al mia kafo! — ekstridis Tyckler por atentigi ilin pri la proksimiĝo de suboficiro. La kuirejaj fajroj forbrulis, ankaŭ la lastaj, flustraj paroladoj estingiĝis, la du tendaroj dormis. Ie hieno ridis laŭte, fatale, ironie, kvazaŭ finante la rakonton de Thillmann.
Antaŭtagmeze ili atingis Marakesch-on. La deklivo super la urbo finiĝis ĉe la fortikaĵo Gueliz. De tago al tago alvenis kaj de tie foriris la novaj koncentritaj rezerv-taĉmentoj. La eskadrono kaj la spahi-regimento deŝanĝis la garnizono de Marakesch en Gueliz, ĉar la malnovan depoton oni komandis al Tafilalet, kalkulante je la fuĝo de Muhat kaj je maltrankviliĝo. Kiel ĝenerale la eskadrono ricevis du tagan ripozon post la longa vojo, krome liberan forpermeson ĝis la vespersignalo. La malnovuloj, tute ne laciĝintaj dum la marŝado, alveninte tuj komencis fervore la paquettage-on, poste ili ordigis sian uniformon, konvenan en la urbo, kaj ili jam fru-posttagmeze promenis en Marakesch-on.
Unuavice ili vizitis kompreneble tiun apartigitan urboparton, kiu esta ĉirkaŭita kiel ia fortikaĵo per tiuj mur-ruboj, kiuj zonis la iaman Marokon, kaj oni amasigis la ruinojn, ke la tiel nomata Quartier Reserve estu apartigita de la aliaj kvartaloj. La randa parto de la loĝantaro konsistas el virinoj, kiuj se foje venis malantaŭ la rubajn fortikaĵmurojn, ili nenian en la vivo povis forlasi tiun lokon. Por legianoj, koloniaj soldatoj kaj eŭropanoj estis malpermesita restadi ĉi tie post vesperiĝo. Marakesch estas tre bela urbo. La kvartalon de la eŭropanoj, kiun oni nomis pri la granda fortikaĵo Gueliz, dekok mil palmoj apartigas de la araba urbo Medina, ĉirkaŭita de muro. Onidire, iam la konkerintaj praloĝantoj longe tendumis ĉi tie, dissemante ĉie daktilgrajnojn, kaj tiel kreskis la multe da palmoj ĉi-loke. Je la oka vespere, en tiu paca urbo oni fermas la pordegojn de Medina. La loĝantoj de tiu urboparto ne rajtas forlasi la kvartalon ĝis mateno, kaj la kanonoj de Gueliz mute, minace, kun averta senmoveco direktiĝas al la fermitaj pordegoj, per siaj faŭkantaj, kruelaj ŝtalbuŝoj. Mi jam menciis, kiel belega estas tiu urbo. Araba pastro montras al scivolemaj usonanoj la nekompareble belan turomiraklon de la minareto Kutubia, kiun konstruis kvardek mil kristanaj sklavon onidirie dum dek tagoj, je la ordono de Yacub el Mansur. Krome meritas atenton la juda kvartalo, Mellah, tiu troplena, sufoka, rumora urboparto de la ĉifoniĝintaj homamasoj, kaj post la faro de kelkaj interesaj fotoj per fotoaparato Kodak, pri la malnovaj, kadukaj domoj, pri la nudaj, trolaciĝintaj parioj, oni povas reiri al la luksa hotelo Mamunia, kie komenciĝas la lunĉo en tiu ĉi tempo, eksonas la ĝazmuziko, kaj estas videblaj vere pompaj vestaĵoj.
La amuzejo „Bar de la Légion” pleniĝis de soldatoj. Post la longa marŝado ili soife tumultis antaŭ la drinkejtablo, rapide plensuĉante sin per alkoholaĵo, per drinkeja humoro, gaje, kriante, ridante, frapante la ŝultron unu de la alia. Vespere Horn tiom refortiĝis, ke ankaŭ li kuraĝis iri en la amason de la sinpuŝantaj soldatoj. Li ekvidis Thillman-on. La hakisto unu post la aliaj redonis la malplenajn bierbotelojn al la spilisto, kaj nur post la kvara li viŝis sian buŝon kontente.
— Ĝi estis bona! Kion vi volas trinki, fraĉjo?
Horn trinkis glason da ruĝa vino. Li mire spertis, ke iafoje li deziras la drinkaĵon. Ĝi mildigis ne nur lian soifon, sed po unu glaso da vino faris eltenebla tiun monotonan, krudan, senkompatan vivon.
— Ĉu vi volas amuziĝi, Venu, mi kondukos vin en interesen lokon, tie vi renkontos ankaŭ nian komunan amikinon. Formetu la monon, hodaŭ mi pagos ĉion.
La legiano estas la plej almozula kaj samtempe la plej malavara soldato en la mondo. Por mono li estas preta fari ĉion. Li ŝtelas, trompas, murdas, interbatadas, mensogas, nur tial, ke akirinte ĝin, pozeme, per facilaj gestoj li disĵetu ĝin inter la kamaradoj, prostituitinoj, maristoj, ke li gaje ridu, kiam tintante disruliĝas la taleroj.
Kompreneble ili iris al Medina, rompate por si vojon tra la Suq, la plej granda foiro en Afriko, tra la rumora homfluo de „marché arab”. La sunbrilo blindige refrapiĝis de sur la flavaj konstruaĵoj. La sufokaj polvonuboj preskaŭ senmove ŝvebis en la fetoro de la putriĝanta viando, cepo, fiŝo kaj ĉifonoj, miksiĝante kun jasmen- kaj mimozodoro. „Fabor! Fabor!” — kriegis la almozuloj, kaj ĉiu estas almozulo ĉi tie. Ĝi estas la Giama el Fna. Sepcent homoj troviĝas inter la almozuloj nur el la gento glana, blindiĝintaj en la dezerto. La sento de hontemo ne estas konata ĉi tie. Oni ne scias pri duonnudaj virinoj, ĉu ilia vestaĵo tiom ĉifoniĝis, aŭ ili tiel malkaŝe proponas sin? Inter ili estas multe da italinoj kun oraj orelringoj kaj grasa hararo. Ĝenerale ĉiu ŝmiras sin per grasaĵo kontraŭ la sennombraj insektoj, kiu haladzas abomen fetoron, miksiĝantan kun naŭzigaj manĝaĵ-vaporoj de diveresaj foiraj kuirejoj. Ĉie estas videblaj negroj, skelete maldikaj, portantaj ĉifonan, tolan lumbotukon. Dum jarcentoj po dekmiloj oni perforte venigis ilin ĉi tien, kiel sklavojn el Sudano. La kapo de Horn vertiĝis, li sentis, ke li tute perdiĝus, dronus en tiu milvoĉa simfonio de la odoroj, bruoj, se la ostecaj fingroj de Thillmann ne prenus forte lian brakon. Ili turnis sin en malvastan stratetaĉon, kaj ilia vojo krute kondukis supren, sur trivitaj ŝtupoj, inter longaj, grizaj domoj. Ĝi ŝajne estis ia araba amuz-kvartalo. Kurtenoj el mato kja perloj kovris la enirejojn de ĉiu domo sur la teretaĝo. Interne oni fumis nargileon, kaŭrinte sur la planko. Estis sentebla la odoro de kafo kaj dolĉa, araba cigaredo, kelkloke tamburo bruis, citro ĉirpis. Tie kaj ĉi tie raŭkaj, malnovaj gramofonoj muzikaĉis dudek jarajn, francajn furorkantojn. Ĉe la supra fino de la strato staris kelke da palmoj, kaj malgrand, blanka, kupolhava konstruaĵo. Thillmann eniris tien kun Horn. En la ejo estis kelkaj araboj kaj du maristoj. Maljunulo kredencis la trinkaĵojn. El la malluma fono de la amuzejo ardis bragfajro de kafkuira forno. Thillmann mendis brandon. De la plafono pendis pala, ruĝluma lucerno, apenaŭ ĵetante iom da lumo en la mezon, donante al la ronforma kafejo artefaritan, mistikan etoson. Sur la muroj estis videblaj malnovaj, artaj arabeskoj. Kiam iliaj okuloj alkutimiĝis al la mallumo, ili ekvidis burnusan virinon, kaŭrantan en la angulo.
— Ŝi estas Lys Rouge — diris Thillmann. Horn paŭtis. Li ne preferis la mistikajn, arabajn virinojn. Granda ombro eklipsis la enirejon. Rastignac alvenis kun sia ŝanceliĝanta, simia irmaniero. Li eksidis senvorte apud ili. La amuzejo pleniĝis per la zumado de dikaj, grandaj muŝoj. Subite la maljuna arabo kaŭriĝis en la mezon de la ejo, elpreninte mallongan fluton, kelkfoje li ekblovis ĝin, sed tiel, ke la instrumento mem restis muta, nur la aero trairis ĝiajn truojn. Fariĝis silento de atendo. Eĉ la muŝoj kvazaŭ ĉesus per sia konstanta zumado. La fluto eksonis veante, neartikigite, tamen per tiu senritma muzikesprimo de la doloro de la orienta muziko, kiu ĉe ĉiu melodio pli perfekte karakterizas la humoron de la popolo, estantaj pli proksime al sia praa esenco. De tempo al tempo el la ŝrikantaj, zumantaj variacioj mistike eksonis komencaj aŭ finaj taktoj, por ke ili estingiĝu en la senregula pulsado de la malorde saltanta flutado. Tiu muziko esprimas la plej profundan fillozofion: la harmonio, la konstanta melodio kaŝiĝas ie, en la profundo de ĉio, kelkfoje vi aŭdas tion por momento, sed la kunfandiĝantaj disharmonioj konstante forglutas ĝin for de vi. La ĉeestantaj gastoj nun tute ne pensis pri tio. Streĉa atendo speguliĝis sur la vizaĝoj. Horn ne komprenis, kial oni atentas la magran, barban, maljunan arabon tiel? Io ekmoviĝis en la angulo. La burnusa virino ekstaris, paŝante el la krepusko en la radion de la rufa lucerno, deĵetante per unu movo la grandan, vastan, blankan tolon…
Horn leviĝis duone de sia sidloko pro surpizo. Ruĝa Lilio estis admirinde bela. Ŝi ne estis vera araba virino, ĉar ŝia haŭto apenaŭ diferencis tiun de eŭropanoj. Nur ŝiaj iomete ŝvelaj lipoj, la strangaj, grandaj, nigraj okuloj atestis, ke ŝi estas miksdevena. Ruĝa Lilio ne havis pli ol dudek unu jarojn. Ŝiaj ebonaj, densaj bukloj brilantaj en blua koloro, pendis sinue apud ŝiaj oreloj, strange, memorigante pri la kapo de meduzo. Ĉiujn buklojn kunprenis apartaj, etaj, oraj ringoj, kaj la multe da malgrandaj, flavaj ringoj aspektis, kiel reĝina kapornamo. Cetere ŝi portis nenion, krom delikatan silkovualon ĉirkaŭ sia talio.
Dum sekundoj ŝi staris senmove. Poste ŝi ekkonvulsiis. Kvazaŭ tiu konvulsio ne povus liberiĝi el ŝia korpo, ĝi senĉese ondis sub ŝia haŭto, kiu iom post iom transiris en strangan, histrerian, orientan dancon. La danco esprimis draman okazaĵon, sed la rakonton konstante rompis rapidaj paŝoj, por ke tiuj mildiĝu en malrapidan, senparolan ludon kune kun la muziko. Ĉu nun ŝi kisas iun, aŭ ŝi mortigis lin kaj fuĝas? La konvulsio kaj la saltado fariĝis ĉiam pli sovaĝa, la flutado pli kaj pli ŝrikanta, poste la koreografio havis neatenditan turniĝon.
…La virino ekhaltis antaŭ la tri soldatoj kaj fikse rigardis al Horn. La ŝajne senregula danco ĝis nun estis tiom unueca, kaj nun ĉiu sentis: la ekhalto ne apartenis al tio. La virino time, surprizite, mire rigardis la knabon. La orfiĝinta muziko nur ploris, ŝrikis plu. Ruĝa Lilio denove konvulsiis, poste kvazaŭ ankaŭ tio apartenus al la danco, ŝi prenis la kapon de Horn inter siajn manplatojn, kaj ŝi pli kaj pli proksimigis sian vizaĝon al tiu de la knabo, baldaŭ time forpuŝante lin, ŝi denove turniĝis mezen, kapte levis sian burnuson, kaj ŝi jam denove kaŭris en la malluma angulo. La malmultenombra publiko ravite aplaŭdis.
— Kial ŝi gapis la knabon tiel? — demandis Thillmann. Rastignac ne respondis. Li nur fikse rigardis en la krepuskon, kie Lys Rouge sidis. Ili ĉiuj sciis, ke inter la dresisto kaj la dancistino estis io. Tiu afero daŭris, ĝis Rastignac estis forkomandita el Marakesch. Tio okazis pli ol unu jaron. De tiam Rastignac provis plurfoje reveni en Marakesch-on, sed nur nun, tiu eksterordinara okazaĵo ebligis la revidon.
En la ejo refariĝis la monotona murmuro, oni denove kredencis la kafon, la ĵetkuboj bruis, la glasoj de brando tintis, kaj malantaŭ matvando zumkantis ebriiĝinta arabo, fumanta opinon kun stranga, mallaŭtiganta, trenata voĉo. Ruĝa Lilio sidiĝis ĉe ilia tablo. Unue ŝi rigide, malvarmkondute rigardis al Rastignac. Poste ŝi nervoze ekfumis cigaredon, kaj ŝia rigardo hazarde falis sur Thillmann-on, de tie sur Horn-on.
— Mi revenis — diris Rastignac plumpe.
— Mi vidas. Ĉu vi volas trinki brandon?
La iama dresisto ne ekparolis plu. Li konis tiun virinon. Ĝenerale li konis la virinojn. Kiu longe okupiĝis jam pri tigroj, serpentoj kaj leonoj, tiu bone konas la animon de la virinoj. Tion diris Tyckler, kiu ŝatis la ironion, sed en lia konstato nekontesteble estis iom da vero.
— Ĉu vi estas belgo? — demandis subite la dancistino de Horn. Li apenaŭ komprenis la francan lingvon. Sed el la vortoj de la vinino li sentis, ke ŝi ne parolas tiun teruran ĵargonon de la legio, kiu disvastiĝis en Nord-Afriko inter la araboj dum la franca milita invado. Thillmann tradukis kaj samtempe respondis la demandon anstataŭ Horn.
— La knabo estas germano, kelkajn semajnojn „bleu”, kaj eliminta studento.
— Diru al li, ke li venu ĉi tien ankaŭ alifoje. Mi ŝatus multe paroli kun li.
— Ĉu multe? — ridis Thillmann. — Ĉu vi pensas, ke ni mortos pro marasmo en la kadukulejo de Marakesch?
„Ĉrrr.” Rastignac ĵetis kelkajn centimojn en la teleron, puŝante la seĝon el sub si kaj foriris. Thillmann postrigardis lin.
La hakisto kontente rikanis. Ankaŭ li amis Ruĝan Lilion, kaj nun en la venko super Rastignac li vidis rekompenci siajn suferojn. Horn nenion komprenis el la tuto. Li vidis, ke temas pri li, ke la brilantaj, grandaj okuloj de la virino konstante gluiĝas al lia vizaĝo, sed ne avide, ne amoplene, sed malgaje, mire, nekredeme.
— Vi estos la kulpa, se Rastignac draste draŝos la knabon.
— Ve al li, se li nur ektuŝos lin! — ŝi salte leviĝis, kaj du belegaj dentaroj de rabobesto ekbrilis el ŝia buŝo. — Diru al tiu bruto, ke ve al li! Ĉu vi komprenas? Ve al li!
Ruĝa Lilio senvorte lasis ilin tie, malaperinte malantaŭ matpordo.
— Venu — diris Thillmann al la gapanta Horn.
Apenaŭ ili pasis sub la kolosa volbo, kiam aŭdiĝis la knalo de la kanono, kaj la grandaj pordegoj de Medina fermiĝis. Baldaŭ aperis sur la remparo de Gueliz la ombra, korpulenta figuro de la senegala trumpetisto en la krepusko, kaj eksonis la vespersignalo, foren sonoranta.
— Kurpaŝo! — kriis Thillmann, kaj ili kuregante klopodis alveni en la kazernon ĝustatempe.