La kvina
Rastignac kuŝis senkonscia. Detektivo sidis antaŭ la pordo de la sanatorio. Estis neeble pridemandi lin. En la vesperaj horoj, kvazaŭ furioza, li kuris sur la koridoron kaj svene falis. Li jam agoniis duon horon post lia transporto en la sanatorion. Oni devis flegi ankaŭ la malesperiĝintan sinjorinon Rastignac en la najbara ĉambro. La neatendita tragedio tre taŭzis ŝin. Rastignac, sen tio, ke li estus rekonsciiĝinta, mortis inter teruraj suferoj. Oni liveris lian kadavron en la jurmedicinan instituton.
La juna araba virino, kun kiu Rastignac konatiĝis en elita societo, eĉ konjekton ne havis pri la pasinteco kaj maĥinacioj de sia edzo. Ŝia pridemando estis tute neeble. La personaro apenaŭ povis diris iom da informo, kun kiu parolis Rastignac lastfoje? Baronino Waldenegg vizitis lin, kaj okazis varmega diskuto inter ili pro la kompanio Majoritato. — Ĉiuokaze ĝi estas interesa — diris ĉefkonsilisto Bodley. — Ni pridemandos la baroninon. — La konfeso de la baronino estis eĉ pli interesa. Ŝi rakontis, ke ŝi arde skoldis Rastignac-on pro sia indigniĝo. Dume la kurteno de la najbara ĉambro sving-leviĝis, kaj sinjorino Waldenegg ekvidis figuron de viro en la profundo de fotelo, kiu estis arabo laŭ ŝia opinio, la personpriskribo memorigis pri Naladna. Malgraŭ la deviga kompato, ankaŭ sinjorino Rastignac estis pridemandita pri tio. Ŝi ne sciis pri la araba vizitanto de sia edzo; la laborĉambro de Ratignac troviĝas tre malproksime de ŝia apartamento, kaj posttagmeze ŝi ne iris al sia edzo. Tiel statis la aferoj la sekvan tagon antaŭtagmeze.
Mackenzie, kiun tre interesis la sorto de la instruisto kaj tiu de lia filino, petis la vicĉefkapitanon por urĝi ilian aferon. La vicĉefkapitano venigis Lothar-on al si, kaj li mem komencis pridemandi lin.
Lothar regajnis sian animan ekvilibron. Mirinde, la aresto, la karcero bonefikis al liaj nervoj. Jes! Fine alvenis la tempo de la responso kaj puniĝo. Li deziris nur tion de jaroj, iel malpezigi sian konsciencon, kaj li neniel povis kompreni, ke li staras ĉi tie ne pro la partopreno en la iama politika murdo, se pro la iama aventuro, ŝarĝanta lian animon. Fine la vicĉefkapitano lasis, ke li transiru al la interesaj kaj la aferon koncernaj okazaĵoj.
— Do, laŭ vi Ratignac kaj Thillman murdis ian bejon Muhat, kaj ili forrabis la sekretan, revolucian kason de la araboj. Tio estas romantika, sed lastatempe mi komencas kredi ĉion. Partoprenis tion ankaŭ Horn, en kies nomo Tyckler falsis ĉantaĝ-leterojn por vi, krome la tragike mortinta Hoffer kaj neniu alia?
— Jes, ankoraŭ iu — diris Lothar. — Ruĝa Lilio, kiu poste edziniĝis al Thillmann, kiuj iel aĉetis baronan rangon.
— Ĉu ankaŭ ŝi sciis tion, ke vi mortigis aŭ volis forigi el la vojo Horn-on, kiam vi dizertis?
— Tute ne! Ni ne kuraĝis diri tion al Ruĝa Lilio. Eĉ Ratignac kaj Thillman timis ŝin.
— Ĉu virinon? — demandis la vicĉefkapitano nekredeme.
— Io eksterordinara estas en tiu virino — diris la instruisto kaj frido trakuris lian dorson. — Neniam mi forgesos tiun nokton, kiam ŝi minacis nin. Ŝi konstante kunportis ponardon, kies pinto estis ŝmirita per veneno de cerasto… Ĉu estas permesate peti glason da akvo?
— Donu, Dixon, al la sinjoro instruisto akvon, kaj forkonduku lin en lian karceron. — La vicĉefkapitano turnis sin al Mackenzie, kiam ili restis duope. — Ĉar la aresto okazis je la instigo de Connor, mi devas paroli kun li, antaŭ ol mi lasos la instruiston libera.
Kvazaŭ je finvorto envenis la ĉefinspektoro.
— Mi denove petas postan aprobon al aresto, sinjoro. Ĉar…
Ĉefkonsilisto Bodley alvenis rapide tra la alia pordo:
— La sekcado de Ratignac havas sensacian rezulton! Laŭ la specialisto de tropikaj venenoj, lian morton kaŭzis veneno de cerasto, enigita en lian organismon per skrapvundo.
— Sed ĝuste nun diris instruisto Lothar… — kriis la vicĉefkapitano eksaltinte.
— Mi tuj arestos baroninon Waldenegg! — interrompis Mackenzie, kaj li jam volis ekiri.
— Ĝi okazis — diris Connor kun sia kutima flegmo. — Al tio mi volis peti, sinjoro, vian postan aprobon.
— Ĉu la hindo troviĝas nenie, Scribe?
— Jes. Li malaperis, sinjoro. Li ne elprenis eĉ sian enmetaĵon el la banko — raportis la malalta inspektoro al Connor.
— Ĉu vi volas viziti la domon de Rastignac?
— Mi konfesas al vi, ke mi havus la plej grandan emon al tio. Precipe en via societo. En tiu afero ĝuste sur la plej gravaj okazejoj de la krimo vi ne ĉeestis kun la esplor-komitato.
— Mi diras nur al vi, Scribe, ke rilate tiun aferon, nenio konsiderinda okazis sur la scenejoj de la krimo. Mi esploris ĉion en arkivejoj, el dokumentoj kaj dosieroj.
— Ĉu ĉion? — demandis skeptike Scribe.
— Nu, mi konfesas al vi, ke mankas ankoraŭ nur unu konvikto, kaj tiam ĉiuj roluloj de tiu fantaste stranga krimo estos arestitaj0. Vi nun pridemandu la personaron precipe tiurilate, dum mi ĉirkaŭrigardas, kiuj estis la vizitantoj, kaj laŭ kia kronologia ordo ili aperis ĉe Ratignac. Sed nun ankoraŭ restu kun mi. Se mi diros, ke parolu kun la personaro, tiam sen ia ajn vorto aŭ demando iru en la halon kaj pridemandu ilin.
Sinjorino Rastignac eĉ nun kuŝis en tia stato en sia ĉambro, ke ne estis eble paroli kun ŝi. Connor iris kun Scribe en la laborĉambron de la viktimo. Ĉiu tirkesto estis sigelita.
— Tie troviĝas tiu malgranda salono, kie sinjorino Waldeneg vidis la arabon. Verŝajne li estis Naladna, kiu kaŝiĝis post la fuĝo ĉi tie. Laŭ mia opinio, sinjorino Waldeneg diris la veron. Vespere Rastignac restis sola en tiu ĉambro. Kion vi farus nun, Scribe, se vi estus murdisto, kiu malamas Rastignac-on, kaj vi havus venenitan ponardon?
— Sinceredire mi ankorŭ ne pensadis pri tio — diris la inspektoro.
— Ĉar vi estas supraĵema homo. Se Rastignac konis la murdiston, la farinto devis esti singarda, ke li restu nevidata dum la momento de la krimo. Ĉar la veneno certe mortigas, sed ne tiel rapide, ke forta homo, kiel Rastignac, ne povus konfesi. La murdisto do devis proksimiĝi al la mortigoto tiel, ke tiu ne vidu lin kelkajn minutojn, dum la veneno efikos, kaj la viktimo ne povu persekuti lin. Hop!.. Rigardu, tie estas larĝa kurteno, kaj malantaŭ ĝi tre forta pordo. El post la kurteno etendiĝas mano kaj vundas Rastignac-on. Li ekkriegas kaj turniĝinte, li jam trovas fermitan pordon. Dum li ĉirkaŭkuras sur la verando tra la koridoro al la alia pordo de la ĉambro, li jam kuŝas senkonscia, ĉar se iu kuras, la veneno tre rapide sorbiĝas, eniĝinte en la vejnaron.
— Mi pensas, ke vi pravas, sinjoro. Rastignac vere elkuris krieganta de tie ĉi, kaj li falis senkonscia ĉe la ŝtuparo de la koridoro.
— Nun bonvolu pridemandi la personaron.
Scribe senvorte forlasis la ĉambron. Connor mediteme rigardis la kurtenon, sed li restis staranta antaŭ ĝi, deturniĝinte lia rigardo falis sur la skribotablon, poste al la vidalvida spegulo. Li bone vidis el la spegulo, ke nuda brako etendiĝas el post la kurteno, kiu malrapide levas mallongan ponardon. La sekvan momenton tiu brako braktis en la mano de la ĉefinspektoro, kaj mankateno klak-fermiĝis sur ies pojno.
En la ĉambro de la vicĉefkapitano ankoraŭ dum la vesperaj horoj kunestis la gvidantoj de la esplorado. Connor kompreneble malfruis. Mackenzie, Bodley, Gallon Irwing kaj Matthew resumis la rezultojn de la esplordo.
— Connor hodiaŭ, mi esperas, ke fine vi klarigos viajn kelkajn privatajn agojn diris Bodley.
— Vi povas esti certaj, ke li faris ĉion plej precize — mansvingis Mackenzie. — Tiu homo ne eraras.
— La krimafero grandparte estas klara — diris la vicĉefkapitano, — kaj sendube, apud la sinjoro kapitano ankaŭ Connor havas multajn meritojn. Sed neniu el ni vidas la interligojn de la afero; Naladna elglitis el niaj manoj, krome estas ankoraŭ kelkaj tre gravaj, nemalkovritaj detaloj. Sed mi timas, ke konatraŭ sinjorino Waldenegg ni apenaŭ povas prezenti alian konvikton, ol la malnovan, romantikan rakonton de Lothar, kaj tiun ardan kverelon kun Rastignac.
— Ni faris grandegan laboron — diris Gallon, — tamen ni ne povas esti kontentaj.
— Mi estas kontenta — diris Connor, kiu trankvile malfermis la pordon dum la lastaj vortoj. — Post dekkvar tagoj ni povas transdoni la krimaferon al la tribunalo, kaj oni pendumos la farintojn.
— Kiun? — demandis la vicĉefkapitano kolere. — La du ĉefkulpuloj, Thillman kaj Rastignac estas mortintaj. Per la kondamno de la tri arestitoj ni ne povas lavi pura la multajn murdojn, kiuj okazis preskaŭ ĉe la asistado de la polico, eĉ tial ne, se ili havis ion komunan al la krimo.
— Mi lavos ĝin pura — esperigis Connor ridetante sian superulon. — Mi lavos ĉion pura, sinjoro, per terebint-oleo.
— Ĉu vi lastatempe drinkas, sinjoro ĉefinspektoro?! — demandis ĉefkonsilisto Bodley energie.
— Ke mi preferas la alkoholaĵon estas bone konata, sinjoro. Mi neniam estis abstinulo — respondis Connor ĝentile, — sed tiu terebinto ne havas rilaton al alkoholaĵo.
— Ni ne povas prezenti eĉ unu veran ĉefkulpulon — kriis Gallon kolere.
— Bedaŭrinde, ankaŭ mi samopinias — diris Mackenzie. — Kie estas Naladna?
— Mi konfesas — diris Connor, — mi ne scias tion. Sed ne Naladna estas la ĉefkulpulo.
— Kiu do? — frapis la vicĉefkapitano sur la tablon incitita.
— Kun via permeso mi prezentos al vi tiun homon — tiam Connor iris al la pordo kaj diris: — Scribe, mi petas enkonduki al ĉefkulpulon!
Scribe envenis, kaj tenante je la brako, iom draste li puŝis en la mezon de la ĉambro la katenitan sinjorinon Rastignac.
— Bonvolu subskribi arestordonan dokumenton, sinjoro… — diris Connor al la vicĉefkapitano kun milda sin ekskuzo.