La dua
La polica inspektoro Scribe provis trovi Leporeton en iu riveborda diboĉejo. Ĉar du tagojn li vane serĉis lin, ĝi jam atesti tion, ke li sekvas bonan spuron. Leporeto prefere vizitas diboĉejojn, li estas gaja, facilanima knabo, kaj se oni nenie trovas lin, tiam li havas buteron sur sia kapo. Laŭ la aserto de la proprietulo de „Paradizo”, eblas, ke Leporeto ne estas en Londono, ĉar li ne vidis lin de tagoj. Tial oni nomis tiun engliteman ŝteliston Leporeto, ĉar rilate lian malatan staturon, li havis eksterordinare grandajn orelojn. Kiel lastatempe, atendanta paciento prirabis la loĝejon de ĉefkuracisto Bradford, tio tre memorigis la stilon de Leporeto. Scribe decidis transiri sur la alian bordon de la rivero, eble li havos multe pli da bonŝanco ĉe la „Verda Sorĉistino”.
— Saluton, Scribe! Ĉu vi ne trovis pli taŭgan lokon en Lonono pro trinki viskion, ol ĉi tie?
Iu oficiro de la riverpolico, Grantley envenis en la diboĉejon por trinki grogon. Ĉar lia deĵoro ligis lin al la malsupra kajo, li ne havis alian elekton, kiam li soifis, ol viziti iun iun el la diboĉej. Sed li tre ekmiris, ke la bonfama inspektoro de la urba polico trinkas viskion ĉi-loke.
— Diru Grantley — ekparolis la dikstatura, malalta inspektoro, kiu malamis ĉiun formalaĵon, eĉ la saluton. — Ĉu vi ne vidis Leporeton?
— Kompreneble jes. Pasintjare mi kaptis lin por sakarin-kontrabando. Ĉu li jam liberiĝis?
— Jam la duan fojon. De tiam vi do ne vidis lin. Hm… Nu, mi transiros sur la alian bordon.
— Se vi akompanos min al la kaja policejo, mi transportos vin per motorboato.
— Bonege! Ni iru!
Ili malsupreniris al la distrikta haven-policejo. Serĝento venis antaŭ ilin.
— Ĉu vi havas ian novaĵon, Croft? — demandis Grantley.
— Nenion, sinjoro. Antaŭ unu horo ni elakvigis kadavron, ni tuj informis la kriminalaferan divizion pri tio.
— Nu — la konceptisto turnis sin al Scribe, — ĉu mi transportu vin sur la alian bordon, al la „Verda Sorĉistino”?
— Atendu, ĉu la kadavro ne interesas vin?
— Ĉi tie sur la riverbordo okazas, ke oni elakvigas dum unu nokto eĉ du.
— Hm… Ĉu temas pir memmorgio?
— Ŝajnas tiel. Ĝi estas tipa kadavro el Tamizo, parte en putrinta stato, sen postsignoj de ekstra perforto — diris la serĝento, kiel ian kuracistan konstataĵon.
— Ĉu vi farus problemon el tio, rilate vian agosferon, Grantley — diris Scribe, — se mi rigardus ĝin, kiel urba policano? Imagu, se mi havas kadavron en mia proksimo, mi devas vidi tion. Ĉe mi estas tute inverse, kiel ĉe aliaj: mi ne povas dormi, se mi ne vidis ĝin.
— Eh, Scribe! Kia demando estas tiu inter malnovaj amikoj! Vi povas eĉ foti ĝin!
La mortinto kuŝis apud malgranda lignodomo, kovrtia per ĵurnalpapero. Scribe atenteme rigardis ĝin.
— De kiam vi servas ĉe la polico, Croft? — li demandis la serĝenton.
— Dekdu jarojn.
— Hm… Mi miras, ke vi fariĝis serĝento. Ĉe ni en la urba polico la serĝentoj povas distingi promenbastonon kaj palumbon. Ĉar proksimume tiom diferencas via kadavro kaj droninto. Oni ĵetis tiun homon en la akvon, kiam li jam ne vivis. Mia superulo, ĉefinspektoro Connor kutimas diri, ke neniu povas esti bona detektivo sen tio, ke li ne estus samtempe malbona kuracisto. — Li bone prilumis la vizaĝon de la mortinto per sia poŝlampo. — Rigardu liajn okulojn, amiko mia. Eĉ postsigno de sangoekfluo ne montriĝas, kio estas videbla okaze de asfiksio. Lia vizaĝo tute ne estas dekoloriĝinta, kaj nek lia torako memorigas pri akva kadavro.
— Tamen mi ne vidas eksterajn vundojn — diris Grantley.
— Ĉu laŭ vi, la ekstera vundo komenciĝas tie, kiam seruristo frakasas la kapon de la viktimo? De kie vi scias, ĉu oni ne trinkigis arsenon al li, aŭ iu ne rompis lian vertebraron? Entute, ĉu vi jam rigardis la kadavron pli ekzakte? Mi pensas, ke vi ne faros raporton pri tio, se urba policano malbutonumas la mantelon de tiu mortinto. Connor kutimas permesi eĉ tion, ke vi arestu homojn ĉe ni.
— La kaja polico ne konas la konfliktojn inter la centro kaj la Urbo. Agu, Scribe, laŭ via bontrovo, nur ne sekcu ĝin, ĝis la esplorkomitato alvenos — diris Grantley.
La dikstatura inspektoro, portanta bone gladitan pantalonon kaj belan, brunan surtuton, pezmove genuiĝis apud la mortinto, en la koton kaj malbutonumis la mantelon de la mortinto. Dum kelkaj sekundoj ĉiu silente, senmove fiksrigardis la kadavron. Poste Scribe enbutonumis la mantelon de la mortinto, ekstaris kaj diris ekscitite, sed oficiale, per firma voĉo.
— La afero apartenas al la urba polico, ĉar ĝi havas interrilaton kun tre grava krimo, al kies malkovro ni ricevis liberan agadon de la ministrejo de internaj aferoj. Mi tuj telefonos al ĉefinspektoro Connor. Ĝis li alvenos, neniu tuŝu la mortinton!
Connor rigardis la kadavron en reflektorlumo. Sub la mantelo videbliĝis postsigno de piko, kion kaŭzis ia mallarĝa instrumento, verŝajne ponardo. Lia aĝo ne estis difinebla. Oni traserĉis liajn poŝojn, sed nek objekto, nek dokumentoj troviĝis ĉe li. La piko havis ankaŭ elir-aperturon, dorse, sub la skapolo.
— Rigardu, Scribe — diris Connor, — tiu poŝo estas interesa. La vestaĵo kaj la tolaĵo de la viktimo jam sufiĉe disfibriĝis, sed mi opinias, ke li apartenis al la inteligentaj burĝoj. Ĉi tie, ĉe la supra poŝo, rigardu tiuj du-tri kolorperdintajn lokojn. Li estis tia homo, kiu konstante kunportis fontoplumon kaj krajonon, tiel la teksaĵo iom foruziĝis sub la fiksiga fibulo de la skribiloj. Vagabondo, tagsalajrulo ne kunportas fontoplumon.
Ili kune reveturis per la polica aŭtomobilo.
— Mi ankoraŭfoje bone pririgardos lin morgaŭ en la kadavrejo, antaŭ la sekcado. Ordonu, ke oni portu la vestaĵon de la mortinto en mian ĉambron. Mi ĉeestos ankaŭ la sekcadon. Kie vi deziras descendi?
— Nun jam ĉe la urba policejo, sinjoro ĉefinspektoro. Mia deĵoro komenciĝos post unu horo.
— Diable, Scribe! Ne risku vian sanon! Oni devas iafoje ankaŭ dormi. — Sed liaj pensoj jam denove revenis al la murdo. — Sciu, Scribe, mi sentas tiel, ke ni staras antaŭ malfacila afero. Tiu ĉi krimo eĉ pli firmigas mian suzpozon, kion la vicĉefkapitano rifuzas tiel kategorio: tiu murdo, farita per ponardo, havas senperan interrilaton kun la „Granda Krimo”. Ĝi estas la dua tiaspeca morta piko.
— Ne koleru, sinjoro ĉefinspektoro, sed mi ne vidas la kunligon. Vi ĝenerale estas tre vortavara homo, mi ĝojas, ke vi ofte esceptas min, kaj nun bonvolu klarigi, kial vi pensas tiel?
— Unuavice la maniero de la murdo.
— Sed neniu scias, per kia armilo oni faras tiujn mallarĝajn vundojn?
— Ĉu vi pensas? Nu bone. Ni alvenis, Scribe, vi povas elaŭtiĝi. Ĝis revido!
Aŭroris. Persiste drizelis en la malpura, lakteca krepusko. Connor liĝisekster la urbo en vilao, sed antaŭ ol li estus alveninta hejmen, li diris al la ŝoforo:
— Haltu! — kaj li resendis la aŭton, por ke li piede daŭrigu sian vojon. Li devis trapasi la malbonfaman ĉirkaŭaĵon de Knightsbridge, irante al la vilao-kvartalo de la okcidenta urboparto de Londono. La fenestroj de la klubo Horned Owl estis lumaj. Ĉar Connor sentis bezonon trinki tason da forta kafo, li trankvilel sonorigis ĉe la pordo de la malbonfama klubo. Oni ne timis lin ĉi tie, ĉar malofte okazis, ke li arestis iun kiel gasto. Li preteratentis, ekvidinte malgravajn krimulojn, aŭ homojn, rilegitajn el Londono. Eĉ, li komencis paroladi kun ili kaj kondutis tiel, kvazaŭ li ne scius, ke la koncernulo prefere estus vidita en la policejo. Connor ofte lasis forkuri, kontraŭregule, negravajn krimulojn, se li sentis tiel, ke ne nur malico motivis ilin peki. La ĉefinspektoro estis kuracisto. Li finis siajn universitatajn studojn en Sud-Afriko, en Johannesburg, kaj li fariĝis oficiro en la angala kolonia armeo. Ekssoldatiĝinte, li dungiĝis al la fremdul-kontrola divizio de la polico en Rodezio. Per tio li preparis tiun vojon, kiu post nelonge kondukis al Scotlan Yard. Oni transpostenigis lin, kiel polican inspektoron en tiun divizion, kie laboris detektivoj, servintaj en Sud-Afriko, por la pli efika persekuto de la koloniaj krimuloj, agantaj en Londono. Li kaptis la rabistojn de la grandaj diamantoj „Kymberley”, kiujn vane serĉis la policoj de Eŭropo dum kvin jaroj. Sed baldaŭ li denove rikoltis sukceson, nek ĉi foje en kolonia afero. Veninte en la oficialan personasron de Scotland Yard, dum duonjaro, genie kaj kun granda fortostreĉo li likvidis la plej gravajn organizaĵojn de la narkotaĵkontrabando en Londono. Ia milda, malgaja bonvolo sidis en liaj okuloj. Li ankoraŭ ne estis maljuna, sed interese, lia hararo, meze de lia kapo, kvar fingrojn larĝe, estis tute blanka. Li povintus fariĝi modelo de la detektivoj el la kolportaĵ-literaturo pro lia kuraĝo kaj forto. Cetere li estis silentema, iom melankolia homo, delikata, trankvila kaj aplomba.
Kiam li enpaŝis en la klubon, jam apenaŭ estis kelkaj homoj tie, malfruaj hejmenirontoj. Okupiĝante pri neniu, Connor eksidis ĉe tablo en iu angulo kaj trankvile trinkis la nigran kafon. Subite li ekatentis pri virino, kiu sidis malpli proksime de li, kun viro, kiu havis trampan eksteraĵon. Tiu homo estis tiel malbone vestita, ke lia trampeco estis okulfrapa ankaŭ en la ne tre eleganta klubo Horned Owl. Sed lia vizaĝo, la movoj, lia tuta memo montris, ke li estas delikata, inteligenta homo, kvankam lia sunbrunigita fizionomio prezentis ankaŭ iom da krudeco kaj aplombo. La knabino, kun kiu li sidis, estis tute juna, ne pli ol dudek jara. Ŝi estis tre nervoza kaj okulfrape multe cigaredis. Se ŝi nun fumis pli multe ol kutime pro ekscitiĝo, Connor tuj konstatis, ke tiun virinon karakterizas tiel altgrada pasio de fumado, kiu estas malofta ankaŭ ĉe viroj. Ŝi kaptis la brakon de la viro du-tri foje, poste ŝi ekploris. Ŝajnas, ke ŝia provo estis senrezulta, presvadi la apude sidanton pri io. Fine ŝi ekscitite ekstaris kaj forrapidis. La alia homo restis trankvile sidanta. La knabino iris senpere preter la tablo de Connor, kun ege taŭzita mieno, kaj kun plorintaj okuloj. La nazloboj de la detektiv-inspektoro ektremis. „Ŝi uzas la plej fajnan parfumon Atkinson” — li konstatis en si mem. Ĝi estas tre multekosta, aĉetita ĝenerale fare de la plej riĉaj homoj. La robo de la virino estis delikata kaj eleganta, videbliĝis, ke oni faris ĝin en la plej bona vestaĵ-salono. Kial venis tiu virino ĉi tien, kiu verŝajne apartenas al iu riĉa familio de Londono? Connor rapide postiris ŝin. Li bone sciis, ke la ĉirkaŭaĵo de Knightrsbridge ne estas la plej konvena loko por junulino, apartenanta al pli alta socia klaso. Li vidis surprizite, ke la virino ne estas sola. Iu atendis ŝin ĉe la pordego. Tipa apaĉo. Ili kune rapidis tra la senhoma placo, situanta antaŭ la klubo Horned Owl, ekscitite diskutantaj. Apenaŭ ili atingis la stratangulon, la kanajlo fariĝis agresema, kaj postulema. Li brutale kaptis la virinon, kiu ĉirkaŭrigardis terurite, sed ŝi ne kuraĝis krii por helpo. Fine la malalta ŝtelisto puŝis la virinon je la brusto, li kaptis ŝian retikulon kaj forkuris. La virino eĉ ne provis defendi sin aŭ reakiris sian havaĵon, sed restis staranta tie, ŝi rapide ekfumis cigaredon, ĉar, ŝajnas, ke la aŭtomatan fajrilon kaj cigaredujon ŝi portis ne en la retikulo, sed en la poŝo de sia mantelo. Poste ŝi forrapidis en la kontraŭan direkton.
La rabisto kuris laŭ la placo, turniĝante ĉe la plej proksima flankstrato. Sed tie iu kaptis lian kolumon per potenca nokofrapo.
— Hop! Haltu nur, Leporeto! Kien tiel urĝe fruan matenon? — demandis Connor amike, sed li tenis lian kolon tiel forte per sia mano, kvazaŭ ĝi estus ŝtala tornilo.
— Damne! Tio estas mia bonŝanco! Kiam mi estas la plej senkulpa, ĝuste tiam mi puŝiĝas al la sinjoro ĉefinspektoro.
— Ĉu vi vere estas tiel senkulpa? Ĉu mi konsideru tiun kuron, kiel sankonservan korpekzercon?
— Mi havas novan ĉapelon. Vi bonvolas vidi, ke mi havas novan ĉapelon, kaj mi ne ŝatus, se ĝi malsekiĝus.
— Mi vidas, ke vi havas novan ĉaplelon. Ĝi estas el griza, kunikla peltaĵo, kun nigra rubando. Hm… Pri tio mi legis en la listo, farita pri la rabitaj objektoj ĉe la ĉefkuracisto.
— Bonvolu kredi, ke hodiaŭ matene mi vere estis tiel senkulpa…
— Jes. Por vi estas tute senkulpa afero ŝteli retikulon. Nu ek, rapide! Tuj elprenu ĝin, ĉar cetere mi elbatos viajn dentojn! — Connor transprenis la retikulon kaj metis ĝin en sian poŝon, poste li ekiris. Li tute ne devis diri al la apaĉo, li iris apud la ĉefinspektoro, sciante, ke estus vane provi fuĝon.
— Al kiu vi vendis la ŝtelitaĵon?
— Nu… grandperte… al Marlow, sed ili vere mortigos min, sinjoro ĉefinspektoro, se ili ekscios, ke mi babilaĉis. Vi bonvolas scii… mi jam plendis al la sinjoro ĉefinspektoro, ke oni dungas min en neniu serurlaborejo, ĉar mi havas antaŭvivon, kaj se mi ne donos mono al mia fratino, ŝi batos mian filinon.
— Vi estas fia mensogulo! Pasintsemajne oni akceptis vian filinon en la orfinejon Lady Birkham.
La fripono malgaje iris apud Connor. Iom post iom ekmatenis, kaj ili ĉiam pli proksimiĝis al la domo de la urba polico.
— Kiel vi konatiĝis kun tiu virino?
— Ah.. Jes… Ŝi serĉis iun inter la malbonfamuloj… Ni konatiĝis pere de ŝia ŝoforo… Iam mi laboris kun tiu ŝoforo en tiu sama metiejo, kaj li prezetis min al la fraŭlino, kiu serĉis personon, nomatan Tadief… Mi aranĝis ilian renkontiĝon. Ŝi estas la filino de milionulo, profesoro Lothar.
— Kaj kiu estas tiu Tadief?
— Pro Dio, mi ne scias. Li estas fifama homo. Li ĉiam havas monon, ofte li kartludas, kaj oni timas lin, ĉar li bone interbatadas. Li estas interesa figuro. Sinjormoŝta ekstravaganculo. Kaj mi estis tre malsata. Nun mi kaŝiĝadas ĉie, mi ne manĝis de hieraŭ, kaj mi esperis trovi tiom da mono en la retikulo, ke mi povu manĝi.
Ili alvenis al la pordego de la urba polico. Leporeto klinis sian kapon tiel profunden, ke liaj longaj oreloj malgaje pendis. Connor donis al li unu ŝilingon:
— Iru en la inferon…
Leporeto feliĉe forrapidis, kaj saltis sur preterirantan aŭtobuson.
Connor iris en sian ĉambron. Li alvenis ĝustatempe, Li apenaŭ demetis sian surtuton, kiam la telefono eksonis, la sekretario de la ĉefkapitano parolis. Bonvolu veni ĉi tien por pritraktado. Anticipe Connor atenteme rigardis la enhavon de la retikulo. De tempo al tempo tiu insolenta sinteno kutimas ofendi liajn superulojn, kiel li trankvile kaj malrapide plenumis la plej urĝajn ordonojn. Revolvero estis la plej okulfrapa objekto en la retikulo. Krome ĝi enhavis monon, naztukon, spegulon, pudrujon, ŝmink-farbon kaj similajn virinajn aĵojn, inter ili permesilon kun fotografaĵo por direkti aŭtomobilon. La retikulo mem estis farita el la plej fajna, griza serpentohaŭto. Ankoraŭ du strangaj fioloj troviĝis en ĝi. Li ekflaris tiujn. Acetono estis en la unua. La virinoj uzas ĝin por forigi la ungolakon. En la alia estis ungofarba likvaĵo. Krome li trovis ankoraŭ malgrandan, ledan monujon inter la objektoj. Sed ne estis mono en ĝi, sed perletoj. Je la unua ekrigardo videbliĝis, ke tiuj ne estas originalaj, nur senvaloraj, senkoloraj perletoj, surfadenigitaj sen ferma fibulo, memorigante ne pri falsaĵo, sed pri bidoj, kiujn la infanoj kutimas surfadenigi. Li fermis la retikulon en sian tablokeston.
Malgranda grupo sidis ĉe la vicĉefkapitano. Konsilisto Gallon, ĉefkonsilisto Bodley, inspektoroj Scribe kaj Mathew, la vicĉefkapitano kaj fine E M Mackenzie, kiun delegis la koloniafera ministrejo, ke li direktu la esploron de la polico en tiu krimo, kiu havis multrilate politikan aspekton. Tiu genia homo, kiu posedis la plej bonajn referencojn, tre multe diferencis la londonan detektiv-tipon, inkluzive ankaŭ la plej eminentajn. Li vestis sin elegante, sed ne defie. Liaj ŝtrumpoj kravato, naztuko harmoniis laŭ koloroj kun liaj ĉemizo, vestaĵo kaj gantoj. Lia maniero estis tro delikata kaj esterordinare ĝentila, sed iomete sindetena, kiel la konduto de tiuj homoj, kiuj malantaŭ la barikado de simpla kontaktiĝo observas la malamikon sen tio, ke ili mem eĉ por momento forlasus sian kaŝejon. Eble lia vizaĝo estis tro pala kaj juna, rilate tion, ke li agadis kiel malnova membro de la Sekreta Servo en la afrika armeo. Li apartenis al la plej konfidencajn taskojn plenumantaj homoj, el kiuj nur tri aŭ kvar personoj laboras ĉe la Sekreta Servo, kiujn nur kolonelo Rawson konas persone, kiuj malkaŝas sin antaŭ aliaj instacoj en la plej necesaj kaj kritikaj okazoj. Iuj dum la tuta vivo neniam elprenis sian legitimilon. Kolonelo Rawson, antaŭ ol komencis sian feriadon en Hidio, sendis Mackenzie-on en Londonon por helpi la laboron de la polico. La oficiroj de la Sekreta Servo preskaŭ egalas kun ŝtatsekretari ĉe la polico. Liaj raportoj estas senditaj rekte al la ministrejo, kaj laŭ tiuj raportoj oni abdikas, promocias kaj donas ordenojn. Tial la vicĉefkapitano per kojnako, cigaredoj kaj sandviĉoj faris pli familiara la alimaniere tiel rigidan interkonsiliĝon. Nun li estis iom nevoza, ĉar ĉagreni lin, ke kapitano Mackenzie kaj la tuta interkonsila kunsido atendas Connor-on. Fine li alvenis.
— Mi prezentas al kapitano Mackenzie ĉefinspektoron Connor. — La kapitano ridetante ekstaris:
— Mi aŭdis nur bonon pri vi, sinjoro Connor, kaj mi ĝojas, ke fine ni fariĝos kunlaborantoj.
Bedaŭrinde ĉe Connor mankis ĉiu kapablo al solenaj formalaĵoj, kaj komplezemo, kio servus la interesojn de la polico. Amike ekbalancinte sian kapon, li mallonge premis la manon de la kapitano kaj turniĝis al sia ĉefo:
— Mi pensas, ke estus bone peti oficiale kelkajn dokumentojn de la sud-afrika polico.
Tiu indiferenteco incitis la vicĉefkapitanon.
— Ni povas okupiĝi pri detalaĵoj poste. Vi laboros sub la direktado de kapitano Mackenzie por solvi la Grandan Krimon, kaj mi ŝatus, se vi konsiderus liajn instrukciojn.
— Volonte, sinjoro, volonte — diris Connor indiferente. Videble li tute ne ĉagraniĝis pro la ofenda subordigiteco, kaj li eksidis en brakseĝon. — Mi esperas, ke ne ĝenos kapitanon Macenzie, se mi manĝos dume kelkajn sandviĉojn, ĉar mi matenmanĝis nur nigran kafon sen sukero.
— Ho, bonvolu, nur trankvile, sinjoro ĉefinspektoro.
— Ĉi tie estas varmo — diris la vicĉefkapitano, kaj li devis malfiksi la fibulon sur la kolumo de sia kamizolo, ĉar li sentis tiel, ke lin minacas apopleksio pro kolero, vidante la felegmon de Connor. Mackenzie estis multe pli grandstila homo ol ĉagreniĝi pro tio. Ŝajnis, ke la detektivo eĉ imponis al li.
— Mi devas ĝustigi la vortojn de la sinjoro vicĉefkapitano, mi tute ne deziras direkti vin dum la esplorado, eĉ mi kalkulas vian helpon — diris Mackenzie ĝentile.
— Mi petas pardonon, sed mi neniam atribuas grandan signifon al vortoj. Estas grave, ke ni solvu la krimaferon, kaj mi ĝojos, se la direktado de la sinjoro kapitano ebligos tion.
— Verdire mi havas nenian informon. Mi aŭdis nur menciojn pri la afero — diris la kapitano.
— Mi ordonis — ekparolis konsilisto Gallon, — ke oni sendu la dokumentojn en la loĝejon de la sinjoro kapitano, kiuj koncernas la krimon.
— Ĝis tiam — diris la vicĉefkapitano — mi rakontas per kelkaj vortoj, pri kio temas. Vi certe pli bone konas la nomon de Ibrahim ben Sinza, ol ni.Dum la lastaj jaroj tiu homo akiris netolereblan influon en Londono. Vi sude jam delonge klopodas kapti la rabiston, bedaŭrinde kun malmulte da sukceso. Tamen dum kelkaj jaroj post la grandaj persekutadoj, kvazaŭ li estus malaperinta aŭ silentiĝinta. Liaj rabadoj neniam ĉesis, sed li jam ne reviviĝis en lia malnova forto, nur nun, lastatempe. Antaŭ du jaroj, kion ni konkrete scias, Londono pagis al li cent mil pundojn kiel imposton. De unu jaro tiu rabisto kvazaŭ estus freneziĝinta, li postulis unu milonon da pundoj po jare. Tial ni aliancis kun Sud-Afriko. La bankoj rifuzis liajn impostpostulojn, Tiam Sinza komencis sian bone konatan militiron kontraŭ la malfrupagantoj. Mi scias, ke oni estis senpovaj rilate lin.Sinza bruligis gum-plantejojn, eksplodigis tabak-transportojn en la aeron, kaj li punis precipe la membrojn de la ligno-trustoj. Liaj banditoj dum flosado direktis en flank-riverbranĉojn la liveratajn, valorajn lignojn, ŝarĝitajn per altega kompenspago, kruele masakrante la akompanantojn. Li eksplodigis la kunligan flos-kanalon de la plej grava entrepreno „Akcia Kompanio Afrika Mahagono”. Mi scias, ke vi sude klopodis fari ĉion, sed vane. La sud-afrikaj akcioj havis tian devaloriĝon, kio estas sentebla eĉ en la kurzo de la pundo. Florantaj entreprenoj, profitantaj miliardojn, fariĝis senvaloraj industriejoj. Nun ni havas ĉiun kaŭzon supozi, ke Sinza venis en Londonon. Mi informiĝis, ke la anglaj bankieroj onidire estas pretaj fari kompromison kun li.
— Kaj ĉu la murdoj, koncernaj la aferon? — demandis Mackenzie.
— Tiuj estas la hipotezo de sinjoro ĉefinspektoro Connor — diris la vicĉefkapitano iom malamike. — Kiujn mi rifuzis. Iun ĉefakciulon, nomatan Hoffer, oni trovis mortpikitan antaŭ la klubo de la kompano Afrika Mahagono. Iu vundis lin per stranga, mallarĝa ponardo. Laŭ sinjoro ĉefinspektoro Connor, tiu spuro kondukos nin al Sinza.
— Mi opinias lian supozon tre verŝajna — diris Mackenzie. — Ĉu vi scias ion pri la antaŭvivo de Hoffer?
— Mi ankoraŭ ne pensis okupiĝi pri tio — respondis la vicĉefkapitano.
— Laŭ la ordono de sinjoro ĉefinspektoro Connor — interrompis inspektoro Scribe — mi petis informojn de la viena polico pri Hoffer, kiu naskiĝis en Aŭstrio, kie
oni tre bone konas lin el tiuj tempoj, kiam li ankoraŭ ne estis ĉefbankiero. Plurfoje li estis kondamnita pro tompludo de kartoj, lastfoje en Francio. Antaŭ dek jaroj li plenumis sian punon, poste li dungiĝis al la legio, kaj antaŭ ok jaroj li aperis en Londono, kiel bonhava homo. Hoffer estas fondinto de la kompanio Afrika Mahagono.
— Ŝajnas, ke estos ĝojo kunlabori kun sinjoro Connor. — diris la kapitano. — Ĉu Hoffer havis heredantojn?
Lia filo anonciĝis el Vieno. Bedaŭrinde, li apenaŭ heredis ion, la posedaĵo de lia patro valorus milionojn, sed dum Sinza vivas, ĝia valoro estas preskaŭ nenio. Eĉ, lastatempe la milionojn profitanta, neekspluatata arbaro bezonis pli novajn investojn fare de la ĉefakciuloj. Pro indulgo, iu ĉefakciulo aĉetis, relative malaltpreze la senvalorajn akciojn de la filo de Ernst Hoffer, por la konzerno „Majoritato”. Eĉ hodiaŭ matene oni elakvigis kadavron el Tamizo, kun vundo simila al tiu de Hoffer. Ni ankoraŭ ne povis identigi lin. Ĝis ne klariĝos tio, kompreneble, mi ne aprobos la enterigon de la mortinto. La saman, strangan pikvundon havas tiu kadavro, kian ni trovis ĉe la murdita Hoffer.
Mackenzie ekstaris.
— Mi ricevis tre valorajn informojn de vi, dankon, sinjoroj. Mi esperas, ke ĉi-foje ni sukcesos likvidi la friponon.
— Connor esploras ankoraŭ tre interesan kaj malklaran aferon, kio, laŭ li, havas rilaton al niaj problemoj. Vivas en Londono tre honesta, estimata instruisto, kiu dum sia junaĝo servis en la legio kiel politika rifuĝinto. Ĉiu spuro kondukas iel al legiano. La profesoro estas tre riĉa kaj ĉefdirektoro de la kompanio Afrika Mahagono. Lia maljuna lakeo turnis sin al ni, plie nur per peto, ol per denunco. Lian mastron supozeble ĉantaĝis iu per minacaj leteroj. Li montris eĉ tian leteron al ni. Ĝia subskribinto estis „Horn”. Ni informiĝis diskrete, sed la instruisto diris tion, ke la tuto estas nura fantasmagorio de la lakeo, tiel kompreneble, ĉar denunco ne okazis, estas malfacile agi en la afero. Connor atribuas specialan gravecon al tiu versio.
— Ankoraŭfoje mi dankas vin — diris Mackenzie levinte sian ĉapelon.
Kiam la kapitano foriris, la vicĉefkapitano senindulge turnis sin al Connor.
— Mi ne povis informi vin pli frue, tial mi nur nun diras, ke vi konatiĝis kun la plej eminenta detektivo de Anglio.
— Mi scias tion — li respondis. — Mi ĝojas, ke fine troviĝas unu homo en la servo de la londona polico, de kiu ni povas lerni ion. — Li ĝentile salutis kaj foriris.