Di Djema el Mansur
La deŝanĝaj taĉmentoj alvenis unu post la alia. Vespere oni trumpetis viciĝon. Thillmann kaj Rastignac maltrankvile rapidis en la korton. Ili povas forĵetis sian sekreton, se nun ili devus subite ekmarŝi ien. Kvankam la ordono en kiu ajn tago povas alveni. Estis evidente, ke okazos ilia deŝanĝo. Ili ankoraŭ ne ekiris. Oni distribuis nur eksplodajn kartoĉojn al ili, el sigelitaj lignokestoj. Ĉiuj homoj ricevis cent dudek. Tio signifis, ke post kelkaj horoj ili ekmarŝos. Nur unu ebleco restis por ili, nokte iri en la tombejo kaj efektivigi la planon: la dizerton. Neniam estis pli senespera tiu plano en Marakesch, ol ĝuste nun, kiam la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estis okupita per blokadringo tra multaj kilometroj. Sed se la fortuno aperas kaj serioze elektas por si kelkajn homojn por dorloti ilin, tiam ĉiu malfavora hazardo vane intervenas.
Vespere la kaporalo difinis la noktan patrolon al la vojlinio, apartiganta la Suq-on kaj Quartier Reservé-on. Nun venis la vico de la „germana kliko”. Je la oka vespere la ses federuloj fiksis la „aiguille-on” sur la pafilon, kiel oni moknomis la mallongan stileton de la legianoj, kaj ili ekiris malsuspren, sur la serpentlinia vojo, kondukanta el Gueliz. Rastignac gvidis la patrolon, kiel la plej aĝa soldato en la rango. Ili forlasis la difinitan vojon. Dum tiu nokto oni povis libere interbatadi en Quartier Reservé, ĉar la patrolo, pasante tre la ruinaj muroj, iris trans la marché arab-on, ĝis la tombejo de la grandaj dinastioj, kie inter palmoj, mimozheĝoj kaj tamarikoj altiĝas la kolosaj, neĝe blankaj maŭzoleoj. Neniu el ili ankoraŭkparolis. Evitante la ĉefenirejon, ili iris ĝis tiu parto de Di Djema el Mansur, kie senhomaj, vastaj kampoj borderis la tombejon. Eĉ unu vivulo ne vagis tie. Post la oka vespere por eŭropanoj estis malpermesite iri en la araban kvartalon, sed indiĝeno por neniom da mono venus ĉi tien vespere, en la regnon de malicaj spiritoj. Rastignac levis sian manon, signante halton. Poste li sola iris plu kelkajn paŝojn apud la barilo. Li trovis tion, kion li serĉis. Unue li skuis elektitan punkton de la krado per siaj manoj, poste li kelfoje batis tien forte per la kolbo. La rustaj, malfiksiĝintaj ferstangoj, rompitaj, diskliniĝintaj lasis liberan vojon al ili. Rastignac levis sian manon. Ankaŭ la aliaj venis tien.
— Thillmann, Tyckler kaj Horn venu kun mi. Lothar kaj Hoffer gardostaros. La instruisto ĉi tie, kaj vi ĉe la angulo, kie turniĝas la vojo. En avant…
Eĉ unu superflua vorto ne aŭdiĝis. La rekrutoj sentis, ke ili falis en nerezisteblan drivon de rapide ruliĝanta tragedio, kaj tiuj tri homoj senhezite batfaligus iun ajn, se nun ĉi tie okazus kontraŭdiro. Kvazaŭ je komandvorto Lothar kaj Hoffer instinkte prenis sian armilon pafprete, la kvaropo penetris tra la krado en Di Djema el Mansur-on, liberigante la vojon per la fusilo. Ili iris homo post homo, kliniĝante kun dorso sub la pendantaj cipresbranĉoj. Ili jam estis ĉirkaŭ meze de la tombejo, kiam Rastignac denove mansignis halton. Li, Tyckler kaj Thillmann faris mallongan milit-konsiliĝon.
— Nur tiu granda, blanka monumento povas esti. Tie staras, malpli supre, la ruĝa ŝtono, kie troviĝas la kaŝelirejo…
— Ni iros al la ĉefenirejo. Tiel ni proksimiĝos al la fripono, ke li ne povu fuĝi — diris Thillmann, — Sed Horn, tamen iru al tiu ruĝa tomboŝtono, kie estas la sekreta elirejo. Tie vi staros. Se iu ajn aperus el la abismo, tuj mortigu lin!
— Kaj ne pafi — diris Tyckler. — Nur per kolbo kaj bajoneto, silente, rapide. — Eĉ respondon ne atendinte, la tri homoj ekiris al la blanka tombomonumento, uzante ĉiun arbon kiel ŝirmilon. Horn mekanike kuris al la ruĝa ŝtono, laŭregule desfiliĝante, kvazaŭ li estus en la proksimo de malamikaj pozicioj. Li alvenis tien. Absoluta silento regis ĉie. La grandega, pompa tombejo senmove ampleksis en la premaera Afrika nokto, kun nekalkuleblaj marmor-ornamaĵoj inter la arbokronoj. El malantaŭ la nigra turo de Kutubia nun aperis la luno, kaj tra la frondaro filtritaj lumstrioj fantomeske brilis sur la multaj, rigide malvarmaj marmoroj. La koro de Horn batis en la gorĝo. Pasis minutoj, sed ĉio restis muta. Kliniĝinte super la faŭkanta aperturo apud la ŝtono, li aŭskultadis. Nenio. Malvarma kel-odoro frapis en lian vizaĝon el la profundo. Li ne povis sin reteni plu. Preninte sian fusilon, li palpante paŝis en la abismon. Sekvis ŝtupoj, kavigitaj en la sablo. Li iris. Unu, du, tri… dudek, dudek kvin… La aero fariĝis pli kaj pli sufoka. Fine, tre profunde li atingis malvastan katakombon. Kurpaŝante li iris antaŭen. Du-, trifoje la koridoro akre turniĝis. Ĉe iu kurbiĝo li haltis. Ĉu estis brueto? Li aŭdis ion. Li nun jam sciis, ke li ne estas malkuraĝa homo. Kun sinistra sento, anhelante, sed decidiĝinte li haltis. Li aŭskultadis. Nenio. Li volis pluiri, sed subite ponardo trafis lin deflanke, el senpera proksimo, kun tia forto, ke li ŝanceliĝis. La piko trafis lin ĉe la ventro. Horn blinde batis per la kolbo. Li sentis, ke la bato trafis, eĉ se ne eksterme. Io falis al liaj piedoj kun stranga ŝriko de rato.
La soldato unue metis la manon sur sian stomakon, kie la ponardo trafis lin. Fortuno estis kun li. Lia kartoĉujo fendite faŭkis. La ponardo tie trafis lin, sed la klingo rompiĝis, kiam ĝi glitis tra la forta ledo inter la kuglojn. Horn elprenis sian aŭtomatan fajrilon. Blua flameto ekflagris en la kaverno. Tuj poste fariĝis mallumo, kaj Horn retropaŝis teruriĝinte de la spektaklo. Li estis preta vidi ĉion, sed ne tion, kion li vidis. Araba infano kuŝis sur la tero. Li havis ĉirkaŭ dek-dekdu jarojn. La knabo ne perdis sian konscion. Du malamikaj okuloj fulmis kun doloro kaj kolero el lia bruna vizaĝo. La deglitinta bato trafis lian ŝultron, kaj nun li kuŝis paralizita, eble rompiĝis lia osto, sed la knabo ne veis. Horn unue prenis la ponardon de li, apenaŭ povante tordi ĝin el la eta mano. Tiu infano estis tre forta kompare kun lia aĝo. Liaj fingretoj alteniĝis al la prenilo de la ponardo kiel la fero. Kvankam li aspektis maldika, nefortika knabo, kiel ĝenerale la arabaj infanoj. Horn denove aŭdis brueton. Nun jam li estis pli singardema. Li etendis sian maldekstran manon el malantaŭ sia antaŭendirektita bajoneto. Lia mano tuŝis molan harfaskon apud la muro. Horn nun komprenis. Ili estas la gefiloj de Muhat, kun kiuj li fuĝis. Se la bejo forsendis la infanojn, aŭ ili forlasis sian patron, tiam la dramo jam okazis. Li lasis la infanojn tie, rapidante reen tra la mallarĝa koridoro…
Rastignac, Tyckler kaj Thillmann jam estis dek paŝojn proksime al la tombo. Poste ili ĵetis sin ventraltere. Centimetron post centimetro ili rampis ĝis la kaverno. Thillmann flustris al Tycker, ke li restu ĉi tie por gardi. La du homoj iris en la kavernon. Ĉirkaŭ je kvindek paŝoj lumo flagretetis. Ili iris piedfingre kaj havis grandan triumfosenton: la heredaĵo de la legio testamentiĝos al ili. La plateno! Cent kaj cent homoj mortis pro ĝi sen tio, ke ili nur povintus alproksimiĝi ĝin… Nun verŝajne jen estas la trezoro antaŭ ili je dudek paŝoj. Kiel ajn silente ili ris, la oreloj de tiu homo, kiu estis interne, perceptis eĉ la plej delikatajn bruetojn. Jam malfermiĝis antaŭ ili la interno de la kripto. Meze staris kolosa katafalko, kun la reĝa ĉerko. Malantaŭ ĝi devas esti la alaia koridoro. Meĉo lumis. Estis videble, ke iu loĝas ĉi tie. Lavujo, spegulo, libroj, manlampo kaj potoj estis en la kripto. Tiu homo, kiu loĝis ĉi tie, ekaŭdis ilian proksimiĝon, ĉar li nun elpaŝis el la aperturo de la alia koridoro. Ĉu li volis fuĝi kaj li ŝanĝis sian opinion, aŭ li kaŝis ion tie? Li malrapide venis el malantaŭ la katafalko. Li estis korpulenta viro kun saĝa vizaĝo, granda nazo kaj blanka hararo. Li tenis revolveron Browning en sia mano, tiel trankvile li iris al la mallumo, kie la soldatoj kaŝiĝis, kvazaŭ li mediteme promenus. Liaj nazloboj ektremetis, kaj li levis la kapon, kie la besto, kiam ĝi ekflaras malamikon. Poste li ekparolis trankvile, laŭte:
— Estas superflue plu kaŝiĝi. Mi scias, ke vi kaŭras tie, mi scias ankaŭ tion, ke vi estas legianoj, ĉar vi uzas eĉ nun tiun malbenite fetoran oleon al la paquettage.
— Mi kalkulos ĝis tri — diris Thillmann, — se vi ne forĵetos la revolveron, ni mortpafos vin. Unu, du, tri…
— Bone. Estu tiel, kiel vi deziras. — Li forĵetis la revolveron. — Ne tial mi obeis, ĉar mi timas, ke vi plenumos vian minacon, ĉar vi ŝatus ekscii ion kaj alion, de mi antaŭ mia morto, vi do estos singardaj mortigi min abrupte.
La du soldatoj paŝis antaŭ lin kun antaŭendirektitaj bajonetoj. Muhat rigardis la stiletojn, penetrontajn lian bruston kun tiel malrespekta trankvilo, ke Rastignac-on kaptis kolero.
— Nur mallonge, sinjoro — diris Thillmann — . Se vi donos la platenon al ni, kiu estas ĉe vi, ni lasos vin forkuri, se ne, ni kontentiĝos pri la cent mil frankoj, ni transdonos vin al la milita tribunalo, tie oni scios la manieron, kiel paroligi vin, kaj poste vi estos ŝnurpenigita. Elektu!
— Ĉu vi opinias, ke mi estas stultulo, sinjoro? Se mi donus al vi ian platenon, vi bele batus min je la kapo, kaj se ne, ankaŭ tiam vi farus same.
— Do? Ĉu vi volas provi, se legianoj volas paroligi iun?
— ’men fou — li diris kaj levis la ŝultrojn. — Agu kiel vi volas. Mi scias pri nenia plateno. — Post tio li trankvile turnis sian dorson al la bajonetoj kaj forpromenis. Thillmann retenis Ratignac-on, kiu volis ĵeti sin sur la bejon.
— Trankvilon, oldulo… Unuavice tenu lin ŝakigita per via fusilo, se li moviĝos, ŝmiru lin sur la muron. Mi rigardos, kio estas en tiu kaverno, kion li kaŝis tie, antaŭ nia alveno. — Thillmann kaptis la acetilen-lampon de sur la sarkofago kaj ekiris. Muhat subite turniĝis. Ektremis liaj lipoj.
— Atendu! Mi ne ŝatus, se vi superflue laciĝus. En la kvarno estas nenio. Vankam, se vi ne transdonos la platenon al la militestraro, sed vi kontrabandos ĝin, okazos nenia malbono, ankaŭ tiel estos utile al mia popolo, kiel mi konas la legianojn, vi certe kontrabandos ĝin el la lando. Mi havas kondiĉon. Mian kadavron metu ne en tiun ĉi kavarnon, kiu estas malantaŭ mi. Tiu sarkofago ĉi tie en la mezo estas malplena. Rigardu, ĝi havas facile formoveblan fermoplaton. Forpreninte mian vivon, metu mian kadavron tien.
La legianoj rekone kunrigardis. Viro estas tiu, kiu staris vidalvide al ili. Vera viro.
— Vi ricevos la platenon. Estu fieraj pri ĝi. Nur laŭ mia scio, ĝis nun mortis tricent kvardek sep homoj pro ĝi per violenta morto. Neniu el ili falis en batalo. Mi esperas, ke vi ne rifuzos tiun komplezon, ke mi preparu min al la morto laŭ mia kredo. Jen estas la plateno. Malpli multa ol ĝi estis iam, sed sufiĉa por kelkaj homoj ĝis la vivofino. Miaopinie ĝi valoras almenaŭ ducent mil frankojn. — Li malfermis ŝrankon, konstruitan en la muron, kies seruro estis lerte farita, kie du brikoj kuntuŝiĝis. Muhat ĵetis kvin longajn, fingrodikajn stangojn al la piedoj de la sodatoj. Ĝi kuŝis tie! Estis vere! La heredaĵo de la legio! La legenda trezoro!
Muhat ne plu rigardis al ili. Li genuiĝis sur la preĝotapiŝon, kelkfoje li ĵetis sin vizaĝaltere kaj fervore preĝis.
La legianoj, laŭ sia promeso, metis lian kadavron en la malplenan sakofagon…