La morto de reĝo Lear
Ĉefkonsilisto Bodley finis la protokolon:
— Do la edzo de via sinjorina moŝto vendis la akciojn ne laŭ falsaj dokumentoj, sed posedinte vian regulan rajtigilon fare de la notario, kion li petis de vi por aranĝi alian aferon.
— Okazis tiel — diris baronino Waldenegg. — Li pasigas la plej grandan parton de la jaro en Sud-Afriko, kaj li skribis, ke mi sendu rajtigilon, ĉar li volas pruntepreni monon por fari avantaĝan aĉeton de nemoveblaĵo, kion garantius niaj akcioj.
— Via sinjorina moŝto certe scias, ke tiu letero nepre estos bezonata, se ni volas pruvi la trompon. Bonvolu subskribi la protokolon kaj sendi la leteron al ni — finis la interparolon Bodley.
— Eĉ hodiaŭ mi transdonos la leteron al vi — diris la baronino. — Mi havas gravan suspekton rilate ankaŭ la kunkupantojn, sed nur tiam mi donos informon pri tio, se mi konatiĝos kun la ĉefakciuloj de la konzerno „Majoritato”.
Kiam la baronino foriris, Bodley rapidis al la vicĉefkapitano. Li ankoraŭ sciis nenion pri la okazintaĵoj. Li trovis preskaŭ militan staton ĉe lia superulo. Ok-dek homoj svarmis, diskutis, la brako de Mackenzie estis bandaĝita, Scribe klarigis polvokovrita, en ŝirita vestaĵo.
— Kio okazis? — demandis Bodley.
— La kanajlo estis en niaj manoj, katenite. Kaj li liberiĝis preskaŭ apud la asistado de la tuta policistaro! — kriis la vicĉefkapitano. — Estas senekzemple!
— Ĝi estas katastrofo, sinjoro — diris Scribe plorinde. — La polica aŭtomobilo kuris al pavimŝtonoj kun plena rapideco ĉe la strato Tottenham Court, kie oni rekonstruas la ŝoseon. Tie ĉirkaŭ dekkvin homoj, kvazaŭ ili estus pavimistoj, ŝajne volis helpi nin, kiam ankoraŭ du grandaj kamionoj glitis lerte tien, kaj en tiu konfuzo ili batfaligis kelkajn policistojn, tiel liberiginte la friponon. Ni preskaŭ ĉiuj vundiĝis jam ĉe la karambolo.
— Kaj ĉu la ŝoforo? — demandis Gallon.
— Tiu estis lia homo — diris Connor, kiu ĵus envenis. — La ŝoforon de la polico, nomatan O’brien, iu pikis je la ventro jam anticipe en la ŝtuparejo. Li estas en hospitalo. Kanajlo sidis anstataŭ li al la direktilrado en policista uniformo.
— Neniu estas kulpa — diris Mackenzie, — ĉio estis elpensita kun genia antaŭvido. Tiu homo kalkulis je ĉiuj ebloj.
— Spite al tio, ke li estas arabo kaj fripono, tamen ne li estas Sinza — diris Connor. — Eble li havas ĉefrolon, sed estas sendube, kiam oni raportis pri la plej teruraj agoj de Sinza el Sud-Afriko, tiam la falsa hindo jam sidis en London.
— Pro la intereso de la plua esploro — diris Mackenzie ekstarinte, — nun jam mi devas inici vin, pri kio ĝis nun mi silentis, kiel pri servere konfidenca informo. Ibrahim ben Sinza, karaj sinjoroj, mortis antaŭ ok jaroj. Tiutempe ekflamis tiel grandaj ribeloj en la regiono de Kongo, ke la instancoj ne volis plu eksciti la homojn, komunikante la morton de la populara ĉefo de la rabistoj, tiel do oni sekretigis tion. Poste ili ĝojis, ke la afero forgesiĝis.
— Ankaŭ mi kontrolis tion en la koloniafera ministrejo — diris Connor. Tial mi serĉas interrilaton inter Sinza kaj aliaj aferoj. Ekzemple kunligon inter la murdisto de la kadavro, elakvigita el Tamizo kaj Hoffer.
— Ankaŭ al mi plaĉas tiu spuro — diris Mackenzie. — La unua, kiu sciiĝis pri la morto de Sinza, tiu akiris tre valoran indikon, kaj li facile povas uzi ĝin por liaj propraj celoj.
— Kiu mortigis lin? — demandis Bodley.
— Dizertinta, franca, fremdula legiano — respondis Connor.
— Tiu sama homo, kiu estas tre suspektebla pri la tri murdoj: la ĉantaĝisto de instruisto Lothar, nomata Horn — aldonis Mackenzie. — Mi povas konstati, konklude el la ĝis nunaj rezultoj de la esplorado — li diris fine, — ke tiu eksterordinare forta, lerta kaj rezoluta homo estas identa kun la serĉita Sinza, kaj nun li restadas en Londono.
— Ĉu vi scias, Connor, per kia armilo li murdas? — demandis konsilisto Gallon kun maliceta ĝojo.
— Kompreneble — diris Connor, — per bajoneto de francaj infanterianoj — kaj li foriris.
Brakuminte Herta-n, Connor tiris ŝin pli proksimen al si.
— Jam ankaŭ la polico scias vian informon, kaj ni akceptis ĝin kiel supozon, ke Sinza efektive estas identa kun la ĉantaĝisto de via patro. Laŭ mia konvikiĝo, via konfeso povus nin pli proksimigi al la solvo de la problemo.
— Iam vi komprenos min… Mi ne povas paroli. — Ŝi klinis sian kapon sur la ŝultron de la viro kaj ploris. — Kredu min, ke mi povus rakonti ĉion sincere nur al vi.
La kontakto fariĝis ĉiam pli strikta inter Connor kaj la knabino. Ili estis konsciaj pri tiu rapide disvolviĝanta, eksterordinara sento, kaj ili tute ne defendis sin kontraŭ tio.
— Vidu, se retenas vin tio, ke vi devus rakonti tiajn aferojn, kiuj prezentus vian patron en malfavora aspekto el tiuj tempoj, kiam li estis en la legio…
— Mi petas vin, ne… ne parolu pri tio.
— Almenaŭ diru nur tion, kion vi volis de Tadief, kaj kian rolon havis tiu kompatinda ruso en la afero.
— Mi mem volis esplori ion… Mi sciis, ke vivas en Londono kelkaj legianoj. Tiu Tadief hazarde soldatservis kun mia patro. Kaj mia patro prenis lin al si tial, ĉar li konstante timis. Li dungis lin, kiel ian korpogardiston, kaj tiu ruso bone efikis ankaŭ lian humoron. Certe li estis vera gvardia oficiro. Oni moknomis lin en la legio kolonelo.
— Kion vi petis de li en la klubo Horned Owl?
— Tiam mi ankoraŭ ne sciis ĉion… kaj mi petis, ke li rakontu la pasintecon de mia patro.
Connor karesis la plorantan knabinon kaj enpensiĝis.
— Mi ne demandos plu, kvankam tio estus grava. Trankviliĝu Herta: ĝi jam ne daŭros longe, kaj ĉio fariĝos bona.
La knabino ĉirkauprenis lian kolon kaj klinis sian kapon sur la ŝultron de la viro.
— Mi havas ĉiun esperon al vi — ŝi flustris.
Irwing kaj Scribe revenis al la vicĉefkapitano.
— Hieraŭ vespere ni parolis kun la direktoro de la teatro, lia nomo estas Tyckler. Li estis riĉega, sed li oferis ĉion por la teataro. La hinda poeto financis tiun lastan, orientan teatraĵon. Ankaŭ la kafejo Margareta apartenas al la teatra luaĵo. Tyckler asertis, ke li ne sciis pri la sekreta elirejo de la loĝio. Li estas stranga, fola homo, verŝajne alkoholisto. Li malfacile spiras dum parolado kaj ofte metas sian manon alsia koro. Kiam ni vizitis lih, li ĵus ŝminis sin. Li ne kutimas roli. Ni eksciis de lia sekretario, ke antaŭtagmeze li ofte ŝlosas la pordon de sia kontoro kaj ludas iamajn, paradajn rolojn, sola. Li nakiĝis en Germanio kaj estis aktoro.
— Tiuj multaj arabaj statistoj, la sekreta elirejo, pri kiuj laŭdire li ne sciis, faras lin suspektinda al mi — diris Irwing.
— Ni devus informiĝis pri lia pasinteco — ekparolis la vicĉefkapitano.
— Tio jam okazis, sinjoro — raportis Connor. — Tyckler estis krimfaranto en Germanio, sed tio senvalidiĝis. Li falsis militistajn dokumentojn por si, kaj li defraŭdis grandan sumon kiel ŝercon en Köpenick. Oni reserĉigis lin pro trompo kaj dokument-falsado.Tyckler dungiĝis al la legio, kaj li soldatservis ĉe la sama eskadrono la kvara, kie ankaŭ Lothar, Rastignac kaj la serĉata Horn.
— Denove la legio! Estas nekompreneble! Ni devas tuj aresti tiun homon! — kriis la vicĉefkapitano ekscitite. — Mi pensas, sinjoro kapitano, ke ankaŭ vi samopinias, ĉu ne?
— Ni havas kaŭzon al tio — diris Mackenzie. — Ni faros eĉ domtraserĉon. Mi petas vian skriban aprobon al tio. Sinjoroj Scribe kaj Irwing venu kun mi. Lerninte el la spertoj, antaŭ nelonge okazintaj, mi petas eĉ grupon da policistoj.
— Ĉi-tempe li fermiĝas en sian kontoron kaj komedias — diris Irwing. — Kien vi deziras starigi la policistojn, sinjoro kapitano?
— Al ĉiu elirejo kaj al la ŝtuparejo.
Irwing foriris por doni instrukciojn al la policistoj. La kontoro de la direktoro havis elirejon al la koridoro de la vestoĉambroj de la aktoroj. Scribe ĉiuokaze ekiris de tie. Mackenzie frapetis sur la pordo kaj malfermis ĝin.
La detektivoj kaj la policistoj konsternite amasiĝis. Tyckler kuŝis sur la planko de la ĉambro kun longa, blanka barbo, en ruĝa talaro. Lia peruko kaj la reĝa krono forruliĝis. Liaj brakoj estis disetenditaj, kaj mallarĝa prenilo de franca bajoneto elstaris el lia brusto, ĉe lia maldekstra flanko. La murdo okazis antaŭ kelkaj minutoj. Ruĝa salivostrio tremetis el la buŝo de la maljuna aktoraĉo, kaj liaj rigidiĝintaj okuloj ŝajnis vibreti, sed kiam la savaŭtomobilo alvenis, li jam mortis.