La tria
Sur la pordo de la instruisto grincante falis la ŝtalaj rigliloj, poste li paŝis el sia dormoĉambro. Liaj okuloj moviĝis kun suspektema malfido tien-reen sur la koridoro, dume li spasme premegis la revolveron en sia poŝo, poste li ekiris al la manĝejo. Lothar preskaŭ kadukiĝis en la lastaj jaroj. Lia kapo kalviĝis, nur kelkaj malfortaj haroj hirtis ĉirkaŭ lia tonsuro, liaj manoj tremetis, li nervoze turniĝis, aŭdinte la plej malgrandan bruon.
— Bonan matenon — salutis lin Lermontov. — Mi vidas, ke nek hodiaŭ vi dormis bone.
— Mi ne povas… Ĉu vi estas kontenta? Ĉu oni regalas vin per ĉio? — li demandis Lermontov-on.
— Mi ĵuras, ke mi neniam havis pli afablan gastiganton.
— Ĉu mia filino jam estas malsupre? — demandis Lothar, kiam li provis trude manĝi iom da kafo kaj kuko.
— Mi ne vidis ŝin. Eble ŝi ankoraŭ dormas aŭ ne estas hejme.
La maljunulo ekbruligis cigaredon kun trementaj manoj.
— Mi denove ricevis leteron — li diris al si mem.
— Montru ĝin!
Lothar transdonis al Lermontov leteron, skribitan sur liniitan paperon. „Kie vi trovis tiun ĉi leteron, tie vi trovos iam ankaŭ mian bajoneton. Kiel vi vidas, mi povas penetri en vian domon. Se mi vidos, ke vi suferis sufiĉe pro mortotimo, tiam mi venos fari finkalkulon. Verŝajne post nelonga tempo. Povas okazi, ke anticipe mi ankoraŭ „forsendos” iun antaŭ vi. Vi meritas rigardi la ekzekuton de la aliaj, antaŭ ol vi mortos. „Horn”.
— La letero kuŝis en la banĉambro. Sur la lavabo. Ankaŭ li povintus esti tie, se li metis la leteron tien.
— Mi sincere diras al vi, ke mi ne vidas la situacion tiel nigra. Tiu knabo volas timigi vin, poste li kontentiĝos per altsuma ĉantaĝo. Ĉu vi estas certa pri tio, ke li skribas la leterojn? Ĉu ne eblas, ke iu konas vian historion, kaj tiu homo manipulas en la nomo de la iama legiano?
— Stultaĵo… Mi instruis la knabon dum monatoj skribi france.. Mi konas ĉiujn liajn literojn. Ne kredu, ke la timo estas la plej terura. La konscienco! Verŝajne tiu homo freneziĝis pro tio, kio okazis al li. Kaj li fariĝis la diablo de venĝemo… Kaj… kaj li ne povas fari tian teruran aferon, ke tio estus maljusta. Tia fiaĵo, tia malhumanaĵo okazis al li…. Kaj ĝuste mi. Vi scias, ke tiu knabo portis ankaŭ mian fusilon sur la ŝultro apud la sia tra la dezerto… Kaj tiam mi estis… kiu el dorsdirekto per ŝtono… Vere mi estis freneza, kaj mi kuŝis poste dum monatoj inter vivo kaj morto… Sed tio ŝanĝas nenion, kio okazis…
— Vojaĝu en Usonon aŭ en Aŭstralion.
— Mi tial ne vojaĝis ĝis nun, ĉar mi kredis, ke mi povos paroli kun li. Mi donintus al li mian tutan havaĵon, ĉion. Kaj krome la entrepreno. Mi devas aranĝi ankaŭ tion. Mi pensas, ke mi transdonos mian parton, kaj se mi vivos ĝis tiam, eble mi havos forton forvojaĝi kun Herta. — Li levis la buŝtukon por viŝi siajn lipojn. Sub la tuko kuŝis letero: „Jam ne daŭros longe! Horn.”
— He! James! Rapide akvon. La sinjoro profesoro svenis.
Herta rigardis la alvokon, ĉar ŝi ne bone oientis sin en la urba policejo. Kompleza policano haste legis ŝian paperon kaj montris la direkton:
— Dua etaĝo, numero de la pordo sepdek unu. Trovitaj objektoj…
Sur la pordo estis skribite: „Konceptisto Redford.” Herta eniris.
— Bonan tagon! Ĉu vi estas sinjoro konceptisto Redford?
— Ne, mi estas ĉefinspektoro Connor.
— Mi ricevi alvokon por la hodiaŭa tago.
— Bonvolu sidiĝi. — Transpreninte la alvokon, Connor eksidis ĉe la stribotablo kaj atenteme rigardis ĝin. — Ĉu vi estas la filino de sinjoro instruisto Lothar?
— Jes. Mi estas Herta Lothar.
— Ĉu vi perdis retikulon?
— Ĉu retikulon? — Ŝi mediteme pensadis. — Mi devas rigardi tion hejme inter miaj objektoj. Iomete mi estas distrita.
„Ŝi havas sinregon” — konstatis Connor en si mem,dume li sonorigis. Envenis la suboficiro.
— Alportu tiun ĉi objekton, havanta la jenen numeron. — Li transdonis slipon al la suboficiro, poste li denove trunis sin al Herta. — Antaŭ tri tagoj, sur la placo Knightsbridge oni trovis retikulon, kaj estis en ĝi inateralie ankaŭ permesilo, valida je via nomo por direkti aŭtomobilon. Ĉu vi ne vizitis en la lastaj tagoj la ĉirkaŭaĵon de Knightsbridge?
— Mi ne memoras… Sed eblas. Ĉar mi ne scias, kie troviĝas tiu kvartalo.
— En la okcidenta urboparto. Sur iu flanko de la placo alatiĝas granda, flava konstruaĵo de la magistrato, vidalvide estas la malbonfama klubo Horned Owl. Ĉu vi jam eble aŭdis pri ĝi?
— Ne… Horned Owl… Mi ne konas tion.
La suboficiro revenis kun la retikulo kaj metis ĝin sur la tablon. La knabino etendis sian manon por preni ĝin, sed Connor ne donis tion al ŝi.
— Unue vi devas transpreni ĝin laŭ la inventaro.
— Mi pensas, ke tio estas superflua, sed se alimaniere ne eblas, nur bonvolu fari.
— Du banknotoj de kvin pundoj kaj dudek kvin ŝilingoj, ok pencoj… — komencis Connor denombri la enhavon de la retikulo.
— Ĉu vi permesas sinjoro ĉefinspketoro, ke mi ekfumu? Mi estas nervoza, se mi ne cigaredas.
— Jes, bonvolu. Acetono kaj ungolako. Aŭtomibilista permesilo, pudrujo, kombinita kun lipruĝo, ŝlosilo, spegulo, kunfaldebla, ora kombilo, naztuko kaj jen… ĉu tiuj estas perloj? Mi vidas tiel, ke ili servas kiel infana ludo, ĉu ne?
— Nomu tiujn, kiel vi volas, estas egale. Mi ŝatus rapide aranĝi la tuton, ĉar mi ankoraŭ havas okupitecon.
Li sciis nur tiom pri la etaj perloj, kiel ĝis nun. Ĉu li demandu ŝin pli kategorie? Ne. Ŝi estas kara, delikata virino, estus domaĝe trakti ŝin kiel suspektaton. Li transdonis la retikulon al ŝi.
— Bonvolu subskribi la atestilon pri la transpreno ĉi tie. Kaj mi esperas, ke en la futoro vi pli bone atentus pri via havaĵo, fraŭlino. Perdi tiel grandan retikulon sur la strato, eĉ sen tio, ke vi rimarkus ĝin, montras tre fortan distrecon.
— Mi estas eksterordinare distrita. Sed ankaŭ vi estas tio.
— Kiel vi komprenas tion?
— Mi ne povas imagi pli grandan distrecon, kiam la ĉefo de la kriminal divizo, iun matenon iras anstataŭ sia oficejo al la sekcio de la trovitaj objektoj, en la ĉambron de la konceptisto. Ĝis la revido…
Connor ridetante postrigardis ŝin. Estas sendube, ke la knabino iomete superis lin. La detektivo sentis, ke li povus persvadi la filinon de Lothar pri iom da sincereco, tiam li progresus en la afero.
— Ĉu tio do estas via firma decido? — demandis Rastignac. — Pripensu bone, eble vi forvojaĝus por unu jaro aŭ pli longan tempon. Se vi nun deziras transdoni viajn akciojn, kiam nia tuta riĉeco kuŝas morte, vi fakte ricevos apenaŭ iom da mono por ili. Sed se ni interkonsentus kun Sinza, ne kalkulante la helpon de la polico, ĝi estos netaksebla trezoro.
— Ne lacigu vin — diris Lothar. — Se mi ricevos tiom da mono por miaj akcioj, ke mi povos vojaĝi en Usonon kun mia filino, tiam mi estos kontenta. Mi ne bezonas tiun havaĵon, mi ne volas esti riĉa, mi instruos senpostene latinan lingvon. Dankon…
Li diris tion al sinjorino Rastignac. La okulfrape bela, araba virino verŝis nigran kafon.
— Ĉu vi ne timas? — demandis Lothar Rastignac-on. Tiu eklevis sian ŝultron.
— Mi ne konas timon. Kaj se mi staros vidalvide al tiu homo, eĉ tiam mi ne havos kaŭzon timi. Ni anoncos dum la kunsido de la plenuma komitato, ke vi transdonos viajn akciojn. Kiom da mono proponos la kompanio por vendi ilin, kaj bedaŭrinde, ĝi estos tre malata prezo, mi donos la duoblon de tiu sumo.
— Danon… — sinjorino Rastignac denove volis verŝi kafon, sed Lothar adiaŭis. Li retrorigadis ĉe ĉiu paŝo sur la strato. Ofte li opiniis ekvidi Horn-on inter la homoj. Tiam li haltis terurite kaj malfortiĝis tiel, ke li devis apogiĝi al la muro. La gastoj jam estis kune, kiam Lothar alvenis hejmen. Estis invitita lordo Lidnsay, la membro de la Ĉambro de Lordoj, kaj la prezidanto de la kompanio Afrika Mahagono. Antaŭ la ĝenerala kunsido la instruisto volis informi ankaŭ lin pri sia intenco. Pro lia honoro estis invitita Naladna Langhit, la riĉa, hinda poeto. Naladna estis la adoptita filo de maharaĝo en Ernasar, kiu estis malnova amiko de la instruisto. Ili kune skribis tre ampleksan lingvistikan verkon pri la filologiaj rilatoj de la barbaraj kaj latinaj popoloj. Naladna Langhi havis kontakton kun la plej altaj sociaj tavoloj de Londono. Krome ĉeestis Lermontov, la rusa, elmigrinta oficiro, kiun Lothar prezentis en la societo antaŭ nelonge. Li venis el Parizo al la instruisto, kiel gasto. Li estis ĉirakŭ kvindek jara, agrabla, bonhumora, iomete bohema ĝentilulo, kiun facile akceptis la londonaj societoj, ĉar li bonege ludis poloon, li estis sperta pri ĉevaloj, kaj spite al lia kronika alkoholismo, neniam videbliĝis, ke li estas ebria. Krome li vestis sin elegante kaj bele ludis fortepianon. La societo sidis en la malgranda salono, bonhumore. Lermontov interpretis valson de Chopin sur fortepiano, laŭ la stilo de diversaj komponistoj. Ĉirkaŭ la dekunua horo alvenis gasto, kiun lordo Lindsay invitis al Lothar: onidire tiu homo estis lia malnova amiko, emerita kapitano el la kolonia armeo, nomata Mackenzie. La kapitano montriĝis tre afabla individuo, li estis eminenta en la konversacio, sperta pri ĉio, ĉu temis pri hinda poezio aŭ pri la kurzo de akcioj de la kompanio Afrika Mahagono. Li vigle interesiĝis, kiam li aŭdis, ke Lothar volas eksiĝi el la kompanio.
— Ne prenu kiel ofendon, sinjoro instruisto, sed tio estas facilanimeco.. Ĝuste nun, kiam tiuj altvaloregaj akcioj provizore stagnas malalte.
— Lothar pripensos sin — diris Lermontov. — Mi reanimos lin por ŝanĝi sian decidon — li diris kaj denove trinkis. Poste ili parolis pri malnovaj, hindaj, preĝtapiŝoj, kaj tiu temo tre interesis kapitanon Mackenzie.
— La sinjoro instruisto havas unu el la plej belaj preĝtapiŝoj, kiun vi povas vidi en Anglio — diris Naladna. Mackenzie petis la instruiston montri ĝin al li. Jes, jes, sed ĝi pendas sur la muro de mia dormoĉambro. Nu bone. La kapitano tre volonte rigardus ĝin, se la sinjoro instruisto estus tiel afabla… Triope ili iris al la dormoĉambro. Herta, Mackenzie kaj Lothar. Mackenzie miregis, kiam li ekvidis la krucferojn kaj la Wertheim-seruron sur la pordo.
— Ĉu vi timas rompŝtelistojn, sinjoro instruisto?
— J… jes… foje iu rompŝtelis ĉe mi… — Li malfermis la grandan, komplikan Wertheim-seruron, interne aŭdiĝis la klakado de la rigliloj, kaj la pordo malfermiĝis. Poste ili iris en la dormoĉambron. Apenaŭ ili faris kelkajn paŝojn, la instruisto falis sur seĝon, blanka kiel la muro, kaj li fiksrigardis la tablon kiel homo, minacata de apopleksio. En la ĉambro, fermita per Wertheim-seruro, kuŝis letero sur la lito. Herta apenaŭ povis subpremi sian ŝrikon. Mackenzie levis la leteron kaj rigardis ĝin. Sur la liniita papero estis skribite: „Vane vi ŝlosas vin! Nur tio estis sur ĝi.
— Se vi permesas, mi formetos ĝin — diris la kapitano aplombe, ŝovante la leteron en sian poŝon. — Ne timu sinjoro Lothar, tiu homo vere estas la diablo mem, sed ne tiel terura, kiel li montras sin. Li faris multe pli da eraroj ĝis nun, ol li povus evit sian faton.
— Tadief malaperis, sinjoro — diris Scribe. Mi eksciis ne multon pri li. Li estis demoraliĝinta homo el altaj rondoj. Li bone parolis lingvojn, multe kartludis, laŭ kelkiuj li apartenis al tiuj ĉi hienoj. Aliaj diras, ke li ne kartludis trompe, sed ĉantaĝis, kaj li estis iu gvidanto de la bando Morgen. Oni ne scias pri lia amantino, lastfoje oni vidis lin kun Leporeto, kiun mi jam serĉas pli ol unu monato, sed vane. Du-tri foje li renkontiĝis kun elegante vestita, bela virino en la klubo Horned Owl, kie li ĝenerale restadis. Li malaperis antaŭ kvar semajnoj, de tiam oni nenie vidis lin. Nu, ankoraŭ ion! Laŭdire li servis en la legio.
— Hm… Tadief do malaperis proksimume tiam, kiam vi vidis lin kun la filino de la instruisto en la klubo Horned Owl. Ĉu eble li ĉantaĝis Herta-n per alta sumo pro io?
— Estas bone, Scribe. Se vi havas tempon, vizitu la registrejon de firmaoj, kaj informiĝu, kiuj estas la membroj de la direkcio de la kompanio „Majoritato”?
Mackenzie venis kun konsilisto Gallon.
— Kiel vi opinias pri tiu ĉi letero, Connor? Ĝi kuŝis sur la lito de instruisto Lothar, en lia dormoĉambro, fermita per duobla, kirasita pordo. — Li transdonis la leteron. Connor atenteme rigardis ĝin. Tre longe kaj ekzakte.
— Kiuj ĉeestis la vesperan feston, sinjoro kapitano?
— Ankaŭ mi demandis tion — diris konsilisto Gallon. — Sed nur prominentaj homoj estis tie. Lordo Lindsay, la membro de Ĉambro de Lordoj, Naldna, la popular, riĉa, hinda poeto, Lermontov, la iama adjutanto de arkiduko Nikolajeviĉ. — Connor aŭtomate notis ion sur paperon.
— Tiu Lermontov ne plaĉas al mi — deklaris Mackenzie.
— Nu… — diris la ĉefinspektoro kaj elprenis skribaĵon el la tirkesto. — Inspektoro Scribe kolektas jam de monatoj indikojn je mia ordono. Arkiduko Nikolajeviĉ ne havis adjutanton, nomatan Lermontov. Kvar oficiroj mortis dum la mondmilito, kiuj nomiĝis Lermontov. Ekssoldatiĝinta, cara oficiro vivas en Sofio, nomata Lermontov, li elmigris kiel kolonelo, kaj li estas la komandanto de la rusa, blanka milicio, depotanta en Bulgario. Alia oficiro, nomata Lermontov, ne vivas en eksterlando, kiel elmigrinto.
— La gasto de instruisto Lothar sendube ne estas tiu, kies nomon li uzas — diris Scribe.
— Vere estas ĝojo labori kun vi — kriis Mackenzie. — Nun ni jam havas ĉiun kaŭzon iom pridemandi tiun Lermontov-on. La uzo de falsa nomo sufiĉas aleskorti lin.
— Ankaŭ mi samopinias — diris Connor kaj sonorigis. Dume li turniĝis al Scribe. — Mi bezonus Leporeton, mi scias tiel, Scribe, ke vi estas sur lia spuro.
— Bedaŭrinde, senrezulte. Mi sukcesis trovi nek unu pecon el la objektoj, ŝtelitaj de la ĉefkuracisto.
— Kaptu Marlow-on. Vi trovos la ŝtelitajn objektojn ĉe li. Eble vi povos aleskorti ankaŭ Leporeton pere de li.
Envenis la konceptisto de la kriminala divizo, al kiu Connor sinorigis.
— Plenigu formularon, Dixon, por kaŝobservi personon, nomatan Lermontov, kiu restadas en la vilao de instruisto Lothar, strato Oxford, numero dekkvar. Oni devas lin aleskorti.
— Sed sinjoro inspektoro… — respondis la konceptisto embarasita, — se vi ne estus dirinta, ke ni ne interrompu la interkonsiliĝon, jam antaŭ dek minutoj mi estus raportinta, ke nokte iu murdis homon, nomatan Lermontov, en la vilao de instruisto Lothar.