La thar
La gentoj apud la limo maltrankviliĝadis. Oni nenie trovis la spurojn de la fuĝinta bejo. Sed la berberaj kaj tuaregaj dezertanoj jam sentis la venontan militiron. Tie kaj ĉi tie ili atakis la partizanojn, vivantajn sub franca feŭdo, la submetiĝintajn gentojn, loĝantajn en pacaj oazoj, kruele masakrante ilin, bruligante iliajn duarojn, elhakante la palmojn, kaj poste ili forgalopis al la senfina malproksimo. Ĉiam komenciĝis tiel. La militestraro tenis sub konstanta, severa blokado urbon Markesch. Estis duobligita la premio por la kapo de bejo Muhat. Ĉar oni havis gravan intereson, ke estu esplorita la krimo, okazinta en ŝlosita ĉambro, la ĵurnaloj publikigis anoncon sur la titolpaĝo per dikaj literoj: „Kiu malkovros la sekretron de la rompŝtelo kaj murdo, okazinta en la palaco de la gubernio, por tiu, se ne li estis la krimfarinto (do, se li estas krimkaŝanto, komplico, kunkulpulo ktp), la gubernatoro certigas plenan senpunecpon, se li estas punata, amnestion por la tempo, pasigota en malliberejo. Kiu kaptos bejon Muhat, tiu ricevos premion cent mil frankojn.”
Horn fininte la zorgoplenan paquettag-on, kaj liaj rimenoj erce brilis, li surmetis sian uniformon por la forpermeso. Li eksterordinare pedante vestis sin. Dume li ripetis en si mem la tagan lecionon, ĉar li lernis la francan lingvon helpe de Lothar, de post la ekmarŝo el la Fotikaĵo St. Jean.
Brilantaj polveroj dancis en la plena Afrika sunbrilo, kiuj sen ombro kovris la urbon. Arabaj divenistoj svarmis ĉirkaŭ la legianoj ĝenerale-konate superstiĉaj, kun serpentumantaj vipuroj, sur iliaj brakoj kaj kolo. La serpentoj ankoraŭ havis siajn venenan denton kaj venenujon, ilia mordo signifis rapidan, teruran morton, sed neniu malpermesis, ke marabutoj kaj divenistoj kunportu serpentojn en la popolamaso, kaj ili etendu tiujn al la soldatoj kriante: „Fabor barakullah u fik!” Kaj ĉie nove denove: „Fabor! Fabor…” Horn ŝvitante kaj spiregante pro la drasta fetoro, kun vertiĝanta kapo provis rompi al si vojon per la kuboj kaj bajonetingo en la svarmanta homfluo de Giama el Fna. Fine li tamen atingis la lokon de la rendevuo, la moskeon Kutubia, altiĝanta en la fino de ampleksa asfaltebenejo. La senĉesa aŭtobustrafiko de la vojaĝoficejoj dekutimigis la popolaĉon staradi ĉi-loke. Lys Rouge jam estis tie, kiam Horn alvenis. Ili ekiris ien. Nur la virino konis la urbon, la legiano tute ne demandis kien iri. Ili apenaŭ komprenis unu la alian. Lys parolis france kaj arabe. Horn lernis la francan lingvon nur de kelkaj semajnoj, sed rapide, ĉar ĉio estis farita ĉirkaŭ li konstante franclingve. Ili tamen komprenis unu la alian per iuj vortoj kaj per mansignoj. Intertempe en tiu granda enprofundiĝo, kiel ili povis interamikiĝi, biciklistoj kaj aŭtomobilistoj ŝutis sur ilian kapon malbenojn. „Balék! Balék!” kriadis la biciklistoj malantaŭ ili, sidantaj sur siaj strangaj bicikloj, kies stirilo staris kiel bov-kornoj super la granda unua rado.
Fine ili ekripozis en la mirinde bela botanika ĝardeno La Bahia, kie estas kolektitaj ĉiuj ekzotikaj arboj kaj floroj de Oriento en superba parko. Hibiskoj, brakodikaj rotang-sarmentoj ĉirkaŭplektas la marmor-portikojn, fontan-kolosojn de malnovaj dinastioj de Maroko. Ĉi tie ne estas sentebla eĉ spuro de la fetoro de Afriko. La sufoke narkota florodoro kovras la ĝardenon per nevidebla vualo. Ili sidis unu apud la alia, kaj artikigite, plurfoje ripetante la samajn vortojn, ili paroladis. Horn similis al iu, kiu ludis tragikan rolon en la vivo de Lys Rouge… Leŭtenanto Tribone portis kun si Ruĝan Lilion el Parizo. Ĉar la leŭtenanto havis financan problemon rilate la soldatsalajrojn, kaj anstataŭ degradigo, li elektis la militistan servon en Afriko. El Pariza amuzejo li portis kun si Lys Rouge-on, kiu havis deksep jarojn. Ankaŭ iom da araba sango fluis en ŝiaj vejnoj, sed tio apenaŭ estis videbla. — Kaj sciu, tiam oni konstruis ŝoseon apud Gambio… La route… Strada… Oui… oui… Ca, ca… Estis terure… Mortiga klimato, ĉie nur ĝangalo, sovaĝaj indiĝenoj… Tribone tre suferis… Li konstante drinkis, il buvait. Comprends? Bouvoir! Alcoholis! Ca, ca… Li infere ŝvitis kaj malgrasiĝis… Nokte dum la dormo li stertoris, kaj haladzis la ĝino el li… Ni loĝis en lignokabano. Ĝi estis varmega kaj plena de araneoj, grandaj kiel manplato. Tiu Tribone ŝrikadis, se li vidis tian araneon… Poste venis soldato. Li estis legiano, juna inĝeniero… Ingénieur… Un jeune ingénieur. Ĉu vi komprenas?… Tia, kia vi… comme tu es… Li havis ne pli ol dudek jarojn… Vojmarkisto… Li iris en la ĝangalo, faris mezurojn kaj pikis palisojn en la teron, blankajn kaj ruĝajn… Juste comme tu es… Ĝuste tia, kiel vi… Tribone batis min. Li batis. Il me battait… Oui, oui. Nom du nom… Vespere li jam kuŝis kiel ŝtipo kaj ronkis, kaj la blanko de liaj okuloj tremis. Ah, comme c’était dégoutant… Dum tiu tempo mi renkontiĝis kun la inĝeniero… Lia barako estis malpli granda, kaj konstruita ne el arbotrunkoj, sed el simplaj lignotabuloj. Li tenis ĉiujn siajn havaĵojn ordigitajn en kesto. Brila pureco estis ĉe li, kaj sur la muro pendis nur unu bildo… Virino kun blanka hararo, ca mere… Comprends? Sa mere! His mather!.. Mutter seine… Oui, ca, ca… Nubiano, akvoportisto, por ke li ricevu kelkajn kupromonerojn… denuncis nin al Tribone… Le traitre… Un Judas, comprends?… Poste oni trovis la inĝenieron apud la ruĝaj palisoj, mortigitan. Iu tranĉis lian kolon… Le cou… Sed tiel, ke la tuta kapo deiĝis. Le téte.. Kopf seine… Pauvre! Oh, mon pauvre jeune ingénieur! Oh, mon pauvre enfant! Oh, mon pauvre petit!.. Oni diris, ke indiĝeno tranĉis lian kolon nokte… Tio ofte okazas. Mi rigardis la kadavron, kaj mi diris nenion… La indiĝeno dehakas la kapon de la malamiko per unu bato, el maldekstra direkto dekstren. Lia kurba tranĉilego frapas ĉe la nuko… Sed unue oni tranĉis la gorĝon de la inĝeniero, poste oni senkapigis lin per tri novaj tranĉoj el dekstra direkto maldekstren… On coupait… Indiĝeno ne murdas tiel… Blankulo faris tion… Mi sciis eĉ tion, kiu… Lia kaporalo… Sed tio nun ne gravas… Mi sciis, kiu estas la vera murdisto… Tribone!.. Kaj poste… Li pagis ankaŭ la laborsalajrojn… Il payait les préts… Les solds… Mi ŝtelis kaj kaŝis plenan sakon da mono… Ĉu vi komprenas?… Pro tio li estis degradiigita kaj sendita en puntendaron… Post nelonga tempo mi elfosis tiun sakon da mono, kaj mi pretigis tombomonumenton el la tuta sumo en Siera Leona… Un tombeau!.. Comprends? Monument!.. Oui… kaj de tiam mi estas tre malfeliĉa. Je suis malheureuse! Tres malheureuse!
…Ili silentis. Fluis la larmoj de Lys Rouge, kaj ŝi prenis la manojn de la junulo inter siajn manplatojn. Lys estis la unua serioza amafero por Horn. Ili pasigis kelkajn tiajn tagojn kune, kio restis eterna memoraĵo en la vivo de la viro. Lys estis tenera pro sia zorgemo, timiga en la ĵaluzo, neelkalulebla, varmega kaj kaprica en la amo. Horn sentis la kazernajn horojn neelteneblaj, tiel forte li avidis la rendevuojn. Rastignac ne plu okupiĝis pri la afero. Ĉar nek antaŭe li estis parolema kaj amikema, lia konduto ne montris diferenco. Thillmann iomete malvarmiĝis rilate la knabon. Vane. Al neniu li povis pardoni, ke Ruĝa Lilio amas ne lin…
Subite kvar novaj plotonoj alvenis en la fortikaĵon. Poste oni pagis la soldon por du semajnoj al la malnova garnizono, kaj ili ricevis tuttagan libertempon, escepte la noktajn pikedojn. La soldatoj pli aĝaj en la rango jam bone sciis, kion signifas tio. Ili estos deŝanĝitaj, kaj sekvos amara marŝado en Saharo aŭ en ĝangalo. Tiam fluas gaja vivo en la araba urboparto. La soldatoj invadas Medina-on en la poŝo kun la dekkvar taga soldo, kaj lastfoje, jes, povas esti, ke lastfoje, ĉiuokaze ili diboĉas sin por tre longa tempo. Tiam la parioj de ĉiuj koloroj kaj specoj kutimas rikolti en la Qartier Reservé. Dum la tuta tago fluas vino, sonas citro. Kanto kaj rido miksiĝas kun sporadaj fusilpafoj kaj kun la bruo de interbatado.
…Lys Rouge kaj Horn malgaje sidis sur benko. Ili jam komencis bone kompreni unu la alian. Ili jam havis tre multajn vortojn por paroli.
— Mi revenos, Lys.
La dancistino silentis. Poste ŝi metis sian manon sur la kapon de la junulo.
— Ne diru tion, mon petit ingénieur. Eĉ pro superstiĉo ne — poste ŝiaj okuloj subite ekbrilis, kaj Lys prenis la brakon de la knabo. — Ĉu vi kutimas legi ĵurnalon, chéri?
— Malofte.
Lys prenis la ĵurnalon, eldonitan en Oran, kaj ŝi montris la plej novan anoncon de la gubernio al la junulo: „La malkovranto de la krimo, se li estas kunkulpulo, aŭ punato, ricevos amnestion. Eĉ tiam li ricevos amnestion, se li estas komplico, kaj nepre centmil frankojn, se li kaptos bejon Muhat vive aŭ morte.”
— Kion vi farus, se vi ricevus tiujn centmil frankojn?
— Mi edzinigus vin — li respondis senhezite. La virino diris nenion. Ŝi ekmeditis. — Ĉu eble ankaŭ vi… konsentus?… — demandis Horn timeme.
— Stultaĵo — interrompis Lys, — diru! Ĉu vi scias, kio estas la thar?
— Kiel mi scius tion?
— Thar estas sanga venĝo! Sankta afero en tiu ĉi lando. La verŝitan sangon de murdito oni povas forigi nur per sango. Se iu murdis ies proksimulon, tiu milfoje estos malbenita en la transmondo, kaj Mawlana ne kaptos lin je la haroj en iun el la sep ĉielregnoj de Mahometo, se li ne revenĝos pro la veŝita sango.
— Kial vi diras tion?
— Baldaŭ ni parolos pri tio. Venu morgaŭ en la sama tempo al la malnova moskeo, kie staras la berberaj tendoj, ĉe la fino de Suq. Kaj nun formetu tion… Rigardu!.. Ĝi estas foto pri mi. Vera mohametana virino neniam permesas fotografi sin. Li… Tribone faris ĝin pri mi tiel, ke li ŝnurligis min. Eĉ pro tio mi repagis al li. Ĉu vi kredas aŭ ne: tiu bildo havas potencon. Ghut ŝatas tiun sakrilegian bildon kaj evitas ĝin. Ne forgesu, ke Ghut estas la malica sinjoro de la dezerto, lia armeo konsistas el miliardo da polveroj, kaj la etaj, apenaŭ videblaj soldatoj de jarmiloj sieĝas kaj pereigas montojn, vilaĝojn, oazojn. Formetu tiun bildon. Se vi estos iam en tre malfacila situacio, reprenu tion. Ĝi helpos vin.
Horn rigardis la bildon. Malvarma timo eksidis sur lian koron. La foto prezentis virino en brakseĝo, ŝnurligitan ĝis senmoveco, kun vizaĝo taŭzita de teruro kaj kolero. Zorgeme li pakis la bildon en ĵurnalpaperon kaj enpoŝigis ĝin.
— Ne forgesu — ripetis Lys, — se vi estos en vere malfacila situacio, prenu tiun bildon, kaj Ghut ne havos potencon super vi, via sorto fariĝos pli bona.
…La sekvan tagon ĉe la malnova moskeo Lys prezentis lin al kripla arabo. Li ankoraŭ ne estis maljuna, sed ia eksplodo terure kripligis liajn krurojn, mankis la fingroj de unu el liaj manoj, kaj la disŝutiĝinta pulvo lasis multajn etajn postsignojn sur lia vizaĝo. En liaj manoj estis malgrandaj lignoskabeloj, per kiuj li sin trenis preskaŭ glitante en la polvo. Ili eksidis sur plata roko, iom malproksime de la moskeo.
— Darudon, diru ĉion al la soldato — ekparolis Ruĝa Lilio, kaj la arabo kun malamo rigardis al Horn.
— Mi ne povas multe diri. Se la soldato mortigos Muhat-on, tiam mi donos la bejon en liajn manojn. Kaj la soldato diru ankaŭ tion al Muhat, ke Darudon estis la farinto. Li ne povis propramane mortigi Muhat-on, ĉar li fariĝis mizera ruino dum la sieĝo kontraŭ Tafilalet. Sed la thar tamen atingos lin pere de miaj manoj, ĉar li pendumigis mian junan fraton, kiel ian nekredulon. Kiel pork-manĝulon. Tiam mi ĵuris, ke potenca sinjoro ankoraŭ ne estis tiel mizere pereigita, kiel mi prenos la vivon de Muhat, kiu estis militestro de Barud el Mansur, komandanto de Tafilalet… Kaj se vi, soldato, kiam vi puŝos vian bajoneton tra lia koro, kaj se vi ĵuros je via dio, ke vi estus turmentata pro eterna damno, se vi trompos min, tiam mi transdonos al vi tiun Muhat-on, kaj ankaŭ la centmil frankoj estu la via. Ĉar mi jam deziras nenion pli, nur plenumiĝu la thar. Ĉiu legiano estas monavida, kruela, malica, ruza kaj saĝa. Tial mi diris al Lys, ke legiano estas bezonata… Mortigu lin! Kaj tiam ankaŭ Lys havu tre multe da mono, ĉar ŝi ĉiam estis bona al mi…
Antaŭ ol Horn povintus respondi, Lys rapide interrompis:
— Mi promesis al vi, ke la thar plenumiĝos, se vi diros al la soldato, kie kaŝiĝas Muhat.
— Via vorto estas prava, Lys Rouge. Mi konas la ĉefoficiron de Muhat, kiu antaŭ la revolucio spionadis en Parizo, kiel inĝeniero. Antaŭ nelonge mi vidis kamelpeliston en la Suq. Miaj okuloj estas bonaj. Mi rekonis tiun inĝenieron en la pseŭdovestaĵo de la kamelpelisto. Li estis tiu. Ibn Razut, la adjutanto de Muhat! Ibn Razut en kamelpelista vestaĵo. Mi rekonis lin. Mi sciis, ke helpe de li, mi trovos la bejon. La fian murdiston!.. Mi sekvis la kamelpeliston. Nokte li iris al Di Djema el Mansur, kunportante manĝaĵojn. Li malsupreniris en la subteran tombon de reĝo Ihrambek. Li estas enterigita en granda profundo, en marmora sanktejo. Lian tombon fermas tiu kolosa ŝtona fermoplato, kiu estas videbla de malproksime super la reĝaj kriptoj. Al nenies kapo venas la ideo, formovi tiun mult-kvintalan ŝtonplaton. Ĝi tute ne eblas. Aro da laboristoj estus bezonataj al tio. Sed grandega kaktoarbusto kaŝas ŝtuparon malantaŭ la ŝtonplato. Ibn Razut iris tien. Se la fia hundo kaŝiĝas tie, oni vane serĉas lin. Neniu havas la ideon, ke vivantaj homoj bivakas sub la kolosa tombomonumento. Sed mi scias, ke interne jam de semajnoj iu atendas bonan okazon, kies kapo valoras centmil frankojn. Mi parolis. Alaho estas granda, kaj Mahometo estas lia profeto… Ankoraŭ ion: el la sanktejo de Ihrambek kondukas rekta subtera koridoro. Ties malsuprenirejo troviĝas proksimume je ducent paŝoj, malantaŭ ruĝa, granda tomboŝtono.
Horn rigardis Ruĝan Lilion, tiel konsternite, ke li ne povis ekparoli. Dume la arabo fortenis sin.
— Kial vi gapas?! — ekkriis la virino riproĉe. — Ĉu vi ne aŭdis? Vi scias la sekreton pro kio la tuta lando staras militprete. Vi kaptis la bonŝancon, kiel ĝi sucesas eble nur al unu el centmil homoj dum la vivo. Iru, kaj profitu ĝin! Nenion diru kaj promesu! Se vi sentas tiel, ke vi volas reveni en vian landon kiel riĉulo, nenio ligas vin al mi. Iru trankvile, kaj forgesu min. Dankemo ne ligu vin al mi.
– Ĉu feliĉe, ĉu malfeliĉe, ĉiumaniere mi revenos al vi, Lys, ĉar mi amas vin… Sed vi forgesis ion. Mi havas kvin kamaradojn, kiuj ĵuris amikecon inter si en bono kaj malbono. Se ni dividis al mizeron de la legiana vivo, tiam mi devas dividi kun ili ankaŭ la monon kaj la gloron.
— Vi estas freneza! — siblis la virino. Kian rilaton vi havas al tiuj friponoj. Iu ajn el ili enpoŝigus senvorte la tutan bonŝancon, fajfante pri vi.
— Mi ne kredas tion, Lys. Sed la sekreto estas la via. Se vi ne volas, ke mi inicu miajn amikojn, mi silentos kaj forgesos, kion rakontis tiu araba satano.
Ruĝa Lilio longe esploris la vizaĝon de Horn. Poste ŝi kapjesis.
— Jes… Ankaŭ li estus same parolinta… Li estis ĝuste tiel freneza, honesta knabo. Juste, comme tu es… Iru kaj rakontu tion al ili. Mi ne konas la aliajn, Rastignac kaj Thillmann estas ruzaj, aŭdacaj homoj, ne timu, ili scios, kiel devos ĝin plej bone aranĝi. Sed mi havas kondiĉon: mi estas la sepa. Mi volis donaci ĉion nur al vi… Sed nun jam mi ne scias, kio okazos al vi… kaj ili ne akaparu unu parton… Diru nenion! Vi ne konas Afrikon, la legianojn. Hodiaŭ eĉ la vivon ili oferus por la amiko, kaj morgaŭ, se ili estas nervozaj aŭ freneziĝas, ili batfaligas vin pro gamelo da legomaĵo. Mi volas scii ĉion! Ĉu vi komprenas? Ni estas sepope por la sekreto. Kisu min!.. La profeto gardu vin…
— Unue — diris Thillmann — povas esti, ke la arabo tute idiotiĝis jam pro la fumado de opio, kaj li babilaĉis. Kaj malantaŭ la tombomonumento ne staras kaktoarbusto, malantaŭ ĝi ne torviĝas malsuprenirejo, sed se tamen estus ŝtuparo, tiam nur iama reganto kuŝas sub tio, kaj la sekreto aliloke kaŝiĝas. Sed ni supozu — eksplikis Thillmann la tezon kun granda plezuro, — mi ripetas, ni supozu, ke la arabo ne estis tute idiota, kvankam tio malofte okazas, ni do diru, ke tiu Muhat estas en iu reĝa kripto de Di Djema el Mansur. Juna germano, vi kuros al la gubernio kaj rakontos ĉion. Kaptinte tiun Muhat-on, oni tiklos lin ĝismorte kaj remburos lian kadavron. Vi rajte ricevos, amiko, la centmil frankojn. Tion eĉ la plej ebria ŝtatsekretario de la koloniaj aferoj ne kontestos. Sed!.. Unue oni scivolados kiel vi informiĝis pri la sekreto? Tial ni ĉiuj sesope estos liverataj katenite al Oran. Kun la plej baldaŭa transporto alvenos Ruĝa Lilio kaj la arabo. Ambaŭ estos kondamnitaj al ses jaroj, ĉar ni divenis danĝeran ŝtat-sekreton, kaj ĉar la ordono temas pri amnestio, sed tute ne temas pri la eksigo el la soldatservo, tiel ni ricevos bonegan postenon, eble en la ĉirkaŭaĵo de Timbuktu, aŭ en Hindoĉinio, eventuale en la mezo de la infera Sharo, kaj niaj bonvolaj superuloj devas zorgi pri tio, ke ni ne vivu ĝis la plej ekstrema limo de la homa aĝo en tiuj teruraj lokoj. Sed ili estos tre pedantaj, ke la centmil frankojn ili precize dividu inter niaj heredantoj ĝis la lastaj centimoj. Do, se vi, amiko volas kuri, por ricevi tiujn centmil frankojn, mi tre petas vin, sekretigu, ke ni konas unu la alian, ĉar mi ne volas havi tiun feliĉon.
— Li parolis prave — kapjesis Rastignac.
La ses legianoj sidis sur herboriĉa montdeklivo. Rastignac kaj Thillmann, malgraŭ sia pesimismo, de tempo al tempo rigardis unu al la alia kun strangaj, kvazaŭ ebriaj okuloj.
— Sinjoroj, ni estas soldatoj — ekparolis Lothar, — ni devas informi la kompetentulojn pri la indikoj.
— Ni estas legianoj! Ĉu vi scias, ke ni havas tradicion, kiu tre bone karakterizas nian soldatan vivon — diris Thillmann. — De supre ne atendu benon. Se oni promesas ion bonan, ĝi alvenos al ni en tagordono, kaj ĝi fariĝos puno. La legiano mem aranĝa ĉion. La legiano fidas al neniu, kaj precipe ne al la bonvola komplezo de la superuloj. Kion ni akiras per kolbo, ruzo kaj lerteco, tio apartenas al ni.
— Kion do vi volas fari? — demandis Horn. La rigardo de Tyckler, Rastignac kaj Thillmann renkontiĝis.
— Ni volas tion — diris la hakisto post mallonga pensado, — ke vi rekrutoj blinde fidu nin en ĉio. Ni, triope, malnovaj legianoj, plej bone aranĝos tiun aferon. Kredu tion.
— Miaflanke — rimarkis Hoffer, — se temas ne pri kartludo, mi ne povas ekspluati mian bonŝancon. Mi konsentas, ke la tri oldaj soldatoj transprenu la komandon.
Tyckler diris nenion ĝis nun, ĉar dum la tuta parolado li sin gratis. Nun ankaŭ li partoprenis la konsiliĝon per oscedo.
— Kion vi pensas, kial anoncis la militestraro centmil frankojn por la kapo de Muhat? Ĉar tiu kanajlo valoras minimume kvin milionojn. Vi estas sufiĉe malsaĝaj transdoni ĝentile la altvaloran platenon, kontraŭ svaga centmil frankoj.
Li eldiris tion. Fariĝis granda silento.
— Jes — ekparolis Rastignac raŭke. — Temas ĝuste pri tio, Sep homoj por centmil frankoj. Diable! Malpli ol dekkvin mil frankoj por unu persono. Ĉu ni estas almozuloj? Kaj la plateno estas tie! Se ni ricevus ĝin de tiu fripono, ni ĉiuj fariĝus maharaĝoj ĝis nia vivofino, kaj ankaŭ por niaj nepoj restus el tio. Tiu plateno estas la heredaĵo de la legio. La malbenita kompanio testamentis tion al ni. Iam ĝi devas fali en la manojn de kelkaj aŭdacaj legianoj. Miaflanke mi fajfas pri la premio. Mi volas la platenon!
– Ĉu vi imagas tion — diris Lothar, — ke ni forprenos la platenon kaj lasos forkuri tiun homon, aŭ antaŭ ol ni estos transdonintaj Muhat-on al la militestraro, ni kaŝos la trezoron?
La firmkaraktera, bronzkolora vizaĝo de la tri malnovaj soldatoj senmove direktiĝis al la instruisto. Neniu respondis.