Pasis ĉirkaŭ du semajnoj. La vivo en Marino fluis unutone: Arkadio vivis kiel sibarito, Bazarov laboris. Ĉiuj en la domo kutimis al li, al liaj senceremoniaj manieroj, al liaj paroloj mallongaj kaj sekaj. Féniĉka, pli ol la aliaj, tiel kutimis al li, ke foje nokte ŝi ordonis, ke oni lin veku: Mitja havis konvulsiojn; Bazarov venis, kiel ordinare, iom ŝercante, iom oscedante, restis ĉe ŝi du horojn kaj helpis al la infano. Sed, aliflanke, Paŭlo Petroviĉ per ĉiuj fortoj de sia animo ekmalamis Eŭgenon Vasiliĉ: li opiniis lin fierulo, bravaĉulo, cinikulo, plebano; li suspektis, ke Bazarov ne estimas lin, eble malestimas lin, lin, Paŭlon Kirsanov! Nikolao Petroviĉ iom timis la junan «nihiliston», kaj dubis, ĉu lia influo estas utila por Arkadio; sed li volonte aŭskultis lin, volonte ĉeestis liajn fizikajn kaj ĥemiajn eksperimentojn. Bazarov alportis kun si mikroskopon kaj dum longaj horoj estis okupata per ĝi. Ankaŭ la servistoj kutimis al li, kvankam li mokis ilin: ili sentis, ke malgraŭ ĉio li estas ilia egalulo, ne sinjoro. Dunjaŝa volonte ŝercis kun li kaj kaŝe, plensignife rigardis lin, preterkurante kvazaŭ juna koturnino; Petro, homo ekstreme memama kaj malsaĝa, ĉiam kun sulkigita frunto, homo, kies tuta merito konsistis en tio, ke li havis ĝentilajn manierojn, sciis silabi kaj ofte purigis per broso sian surtuton — eĉ li ridetis kaj sereniĝis, kiam Bazarov turnis sian atenton al li; la buboj de la korto kuris post la «doĥtoro», kiel hundidoj. Sole la maljunulo Prokofiĉ ne amis lin, kun malgaja mieno servis lin ĉe la manĝotablo, nomis lin «senfeligisto», «vagulo», kaj asertis, ke Bazarov kun siaj vangharoj estas vera porko en arbetaro. Prokofiĉ, laŭ sia maniero, estis aristokrato ne malpli ol Paŭlo Petroviĉ.
Venis la plej belaj tagoj de l’ jaro — la unuaj tagoj de junio. La vetero estis belega; vere estas, ke de malproksime minacis ĥolero, sed la loĝantoj de la gubernio N. jam kutimis al ŝiaj vizitoj. Bazarov tre frue vekiĝis kaj iris du, tri verstojn de la domo, ne por promeni (li ne amis la sencelajn promenojn), sed por kolekti herbojn, insektojn. Iafoje Arkadio akompanis lin. Revenante ili ordinare disputis, kaj Arkadio ordinare estis venkita, kvankam li parolis pli multe ol la amiko.
Foje, ili pli longe restis ekstere; Nikolao Petroviĉ iris renkonte al ili en la ĝardenon kaj atinginte la laŭbon, li subite ekaŭdis la rapidajn paŝojn kaj la voĉojn de ambaŭ junuloj. Ili iris ĉe la alia flanko de la laŭbo, kaj ne povis lin vidi.
— Vi tro malmulte konas mian patron, — diris Arkadio.
Nikolao Petroviĉ restis senmova.
— Via patro estas brava homo, — respondis Bazarov, — sed pasis lia tempo, kantita estas lia kanto.
Nikolao Petroviĉ etendis la orelon … Arkadio respondis nenion.
La homo, kies tempo jam pasis, staris du, tri minutojn senmove kaj malrapide ekiris hejmen.
— Antaŭhieraŭ mi vidis, ke li legas versaĵojn de Puŝkin, — daŭrigis dume Bazarov. — Klarigu al li, mi petas vin, ke tio estas absurda. Li ja ne estas plu infano: jam estas tempo ĵeti for ĉi tiun balaaĵon. Kia ideo esti romantikulo en la nuna tempo! Donu al li ian bonan libron.
— Kion doni al li? — demandis Arkadio.
— Oni povus komenci per «Stoff und Kraft»[30] de Büchner[31].
— Jes. Tia estis ankaŭ mia intenco, — rimarkis aprobe Arkadio. — «Stoff und Kraft» estas skribita en populara lingvo…
— Jen kiel, mi kaj vi, — diris en la sama tago Nikolao Petroviĉ al la frato, sidante en lia kabineto, — ni estas juĝitaj: pasis nia tempo, kantita estas nia kanto. Eble Bazarov estas prava; sed unu afero, mi konfesas, doloras min: mi esperis ĝuste nun intime kaj amike proksimiĝi al Arkadio kaj jen mi restas malantaŭe, li preterpasis min, ni ne povas kompreni unu la alian.
— Kial li estas antaŭe? Per kio li tiel diferencas de ni? — malpacience ekkriis Paŭlo Petroviĉ. — Ĉion ĉi metis en lian kapon tiu sinjoro, la nihilisto. Mi malamas ĉi tiun doktoraĉon; laŭ mia opinio, li estas simple ĉarlatano; mi estas certa, ke malgraŭ ĉiuj siaj ranoj li ne multe scias, eĉ en la fiziko.
— Ne, frato, tion vi ne diru: Bazarov estas inteligenta kaj klera.
— Kaj kia memamo abomena, — ree interrompis Paŭlo Petroviĉ.
— Jes, — diris Nikolao Petroviĉ, — li estas memama. Ŝajnas, ke tio estas neevitebla; sed jen kion mi absolute ne povas kompreni. Ŝajnas al mi, ke mi faras ĉion, por ne resti malantaŭe de la tempo: mi aranĝis moderne miajn rilatojn kun la kamparanoj, mi fondis farmbienon, en la tuta gubernio oni nomas min ruĝulo; mi legas, mi lernas, entute mi penas esti sur la nivelo de la moderna tempo, — kaj ili diras, ke mia kanto estas kantita. Jes, frato, mi mem komencas pensi, ke ĝi estas kantita.
— Kial!
— Jen kial. Hodiaŭ mi sidis kaj legis versaĵojn de Puŝkin … Tio estis «Ciganoj» … Subite Arkadio proksimiĝas al mi kaj silente, kun karesa kompato delikate, kvazaŭ de infano, prenis mian libron kaj metis antaŭ mi alian, germanan … ekridetis kaj foriris, kunprenante la libron de Puŝkin.
— Jen kio! Kaj kian libron li donis al vi!
— Jen ĉi tiun.
Nikolao Petroviĉ elprenis el la posta poŝo de la surtuto la faman broŝuron de Büchner, la naŭan eldonon.
Paŭlo Petroviĉ turnis ĝin en la manoj.
— Hm! — murmuris li, — Arkadio Nikolaiĉ sin okupas per via eduko. Ĉu vi provis legi la broŝuron?
— Mi provis.
— Kaj?
— Aŭ mi estas malsaĝa, aŭ tio ĉi estas sensencaĵo. Kredeble mi estas malsaĝa.
— Vi ne forgesis la germanan lingvon? — demandis Paŭlo Petroviĉ.
— Mi bone komprenas germane.
Paŭlo Petroviĉ ree turnis la broŝuron en la manoj kaj kaŝe rigardis la fraton. Ambaŭ silentis.
— À propos, — komencis Nikolao Petroviĉ, videble dezirante ŝanĝi la temon. — Mi ricevis leteron de Koliazin.
— De Mateo Iljiĉ?
— Jes, de li. Li venis en M. por revizii la gubernion. Li estas nun alta persono. Li skribas al mi, ke li deziras, kiel parenco, vidi nin kaj invitas nin kaj Arkadion en la urbon.
— Vi veturos? — demandis Paŭlo Petroviĉ.
— Ne; kaj vi?
— Ankaŭ mi ne veturos. Mi tute ne vidas la neceson sin treni kvindek verstojn pro liaj belaj okuloj. Mathieu volas sin montri al ni en sia tuta gloro; la diablo lin prenu. Sufiĉos por li la incenso de la oficistaro. Io eksterordinara, sekreta konsilisto! Se mi daŭrigus mian servadon, tiun ĉi malsaĝan kaj mizeran vivon, mi estus nun generalo-adjutanto. Cetere, vi kaj mi … nia kanto jam estas kantita.
— Jes, frato; evidente venis jam la tempo mendi ĉerkojn kaj kruci la manojn sur la brusto, — rimarkis Nikolao Petroviĉ kun sopiro.
— Ne, frato; mi ne kapitulacos tiel facile, — murmuris Paŭlo Petroviĉ. — Ni ankoraŭ batalos kontraŭ la doktoro, mi tion antaŭsentas.
La batalo okazis en la sama tago ĉe la vespera teo. Paŭlo Petroviĉ venis en la salonon jam batalpreta, incitita kaj senŝanceliĝa. Li atendis nur pretekston, por sin ĵeti kontraŭ la malamiko, sed preteksto longe ne venis. Bazarov ĝenerale parolis malmulte en la ĉeesto de la «maljunuloj Kirsanov», (tiaj li nomis ambaŭ fratojn), kaj en tiu vespero li ne estis bonhumora kaj silente trinkis teon, unu glason post alia. Paŭlo Petroviĉ brulis pro malpacienco; fine lia deziro plenumiĝis. Oni parolis pri unu el la najbaraj bienuloj. «Sentaŭgulo, aristokrataĉo», indiferente diris Bazarov, kiu renkontadis lin en Peterburgo.
— Permesu al mi demandi vin, — komencis Paŭlo Petroviĉ, kaj liaj lipoj tremis, — laŭ via opinio la vortoj «sentaŭgulo» kaj «aristokrato» signifas la samon?
— Mi diris: «aristokrataĉo», — respondis Bazarov, malrapide sorbante sian teon.
— Jes; sed mi supozas, ke vi havas la saman opinion pri la aristokratoj kaj aristokrataĉoj. Mi opinias mia devo deklari al vi, ke mi ne konsentas kun vi. Mi kuraĝas diri, ke ĉiuj konas min kiel homon liberalan kaj amantan la progreson; sed ĝuste tial mi estimas la aristokratojn, la verajn. Rememoru, estimata sinjoro (de tiuj ĉi vortoj Bazarov levis la okulojn al Paŭlo Petroviĉ), rememoru, estimata sinjoro, — ripetis li per akra voĉo, — la anglajn aristokratojn. Ili ne cedas eĉ minimume de siaj rajtoj, kaj tial ili respektas la rajtojn de la aliaj; ili postulas la plenumon de la devoj rilate al ili; kaj tial ili mem plenumas siajn devojn. La aristokrataro donis la liberecon al Anglujo kaj subtenas ĝin.
— Ni aŭdis multfoje ĉi tiun rakonton, — diris Bazarov, — sed kion vi volas pruvi per tio?
— Estimata sinjoro, mi volas pruvi per tio (Paŭlo Petroviĉ elparolis la lastan vorton laŭ la popola dirmaniero; kiam li koleris, li faris tion intence, kvankam li bone sciis, ke tio estas kontraŭ la reguloj de la gramatiko. Tiu ĉi stranga kutimo estos heredaĵo de la tempoj de Aleksandro I. La tiamaj altranguloj, en la maloftaj okazoj, kiam ili parolis la gepatran lingvon, uzis kelkajn tiajn popolajn vortojn, kvazaŭ por komprenigi, ke ili estas pursangaj rusoj, sed samtempe altranguloj, al kiuj estas permesite malŝati la regulojn, faritajn por la lernantoj) — mi volas pruvi per tio, ke sen la sento de la memestimo — en la aristokrato ĉi tiu sento estas tre forta — ekzistas nenia firma fundamento por la socia … bien public[32] … por la socia konstruaĵo. La individuo, estimata sinjoro, jen la ĉefa afero; la homa individuo devas esti fortika, kiel ŝtonego, ĉar sur ĝi ĉion oni konstruas. Mi tre bone scias, ekzemple, ke vi trovas ridindaj miajn kutimojn, mian kostumon, mian amon al pureco, sed ĉio ĉi estas rezultato de la sento de l’ memestimo, de la sento de la devo, jes sinjoro, de la devo. Mi vivas en la kamparo, en provinca angulo, sed mi ne malzorgas mian personon, mi estimas en mi la homon.
— Permesu, Paŭlo Petroviĉ, — diris Bazarov, — vi estimas vin kaj sidas kun krucitaj brakoj; kian utilon tio donas al bien public? Se vi ne estimus ĝin, vi farus la samon.
Paŭlo Petroviĉ paliĝis.
— Tio estas tute alia demando. Mi tute ne volas klarigi al vi nun, kial mi sidas kun krucitaj brakoj, kiel vi diras. Mi volas nur rememorigi al vi, ke la aristokratismo estas principo, kaj ke nur nemoralaj aŭ senvaloraj homoj povas en nia tempo vivi sen principoj. Mi diris tion al Arkadio en la dua tago post lia alveno, mi ripetas tion nun al vi. Ĉu ne vere, Nikolao?
Nikolao Petroviĉ jese balancis la kapon.
— Aristokratismo, liberalismo, progreso, principoj, — ripetis dume Bazarov, — kiom da fremdaj por la rusoj … kaj senutilaj vortoj! La rusoj tute ne bezonas ilin.
— Kion ili bezonas, laŭ via opinio? Kiam oni aŭskultas vin, oni venas al la konkludo, ke ni estas ekster la homaro, ekster ĝiaj leĝoj. Pripensu, la logiko de la historio postulas …
— Por kio ni bezonas la logikon? Ni vivas tre bone sen ĝi.
— Kiel?
— Jen kiel. Vi, mi supozas, ne bezonas la logikon por meti pecon da pano en vian buŝon, kiam vi estas malsata. Por kio ĉiuj ĉi abstraktaĵoj?
Paŭlo Petroviĉ eksvingis la manojn.
— Mi plu ne komprenas vin. Vi ofendas la rusan popolon. Mi ne komprenas, kiel oni povas malŝati la principojn, la regulojn? Kio direktas vin en la vivo?
— Mi jam diris al vi, onklo, ke ni malŝatas la aŭtoritatojn, — sin miksis Arkadio en la disputon.
— Ni agas, direktataj de tio, kion ni opinias utila, — respondis Bazarov. — En la nuna tempo plej utile estas nei, kaj ni neas.
— Ĉion?
— Ĉion.
— Kion vi diras? Ne sole la arton, la poezion … sed ankaŭ … terure estas diri…[33]
— Ĉion, — kun neesprimebla trankvilo ripetis Bazarov.
Paŭlo Petroviĉ fikse rigardis lin. Li ne atendis tian respondon. Arkadio ruĝiĝis pro plezuro.
— Tamen, permesu, — ekparolis Nikolao Petroviĉ. — Vi ĉion neas, aŭ pli ĝustadire, vi ĉion detruas … Sed oni devas ankaŭ konstrui.
— Tio ne estas nia afero … Antaŭe oni devas purigi la lokon.
— La nuntempa stato de la popolo tion postulas, — grave aldonis Arkadio. — Ni devas plenumi ĉi tiujn postulojn, ni ne havas la rajton zorgi pri la kontentiĝo de la propra egoismo.
La lasta frazo, oni povis rimarki, ne plaĉis al Bazarov; ĝi havis odoron de la filozofio, tio estas de la romantismo, ĉar Bazarov ankaŭ la filozofion nomis romantismo, sed li ne trovis necesa refuti sian junan lernanton.
— Ne, ne! — ekkriis Paŭlo Petroviĉ kun subita eksplodo. — Mi ne volas kredi, ke vi, sinjoroj, efektive konas la rusan popolon, ke vi estas reprezentantoj de ĝiaj bezonoj, de ĝiaj deziroj. Ne, la rusa popolo ne estas tia, kia vi imagas ĝin. Ĝi pie respektas la tradicion, la familion, ĝi ne povas vivi sen kredo …
— Mi ne diskutos kontraŭ tio, — interrompis Bazarov, — mi eĉ estas preta konsenti, ke en tio vi estas prava.
— Kaj se mi estas prava …
— Tamen tio ĉi pruvas nenion.
— Jes, pruvas nenion, — ripetis Arkadio kun memcerteco de sperta ŝakludanto, kiu antaŭvidis, ŝajne lertan paŝon de la kontraŭulo, kaj tial tute ne konfuziĝis.
— Kiamaniere tio pruvas nenion? — murmuris Paŭlo Petroviĉ mirigite. — Do vi marŝas kontraŭ via popolo?
— Eĉ se estus tiel? — ekkriis Bazarov. — La popolo kredas, ke kiam tondras, la profeto Elio promenas en la ĉielo en kaleŝo. Do? Ĉu mi devas konsenti kun ĝi? Krom tio, ĝi estas rusa, kaj ĉu mi mem ne estas ruso?
— Ne, post ĉio, kion vi ĵus diris, vi ne estas ruso! Mi ne povas opinii vin ruso.
— Mia avo plugis la teron, — fiere respondis Bazarov. — Demandu iun ajn el viaj kamparanoj, kiun el ni du, vin aŭ min, li pli volonte nomos sia samlandano. Vi ne scias eĉ paroli kun li.
— Kaj vi parolas kun li kaj samtempe malestimas lin.
— Kial ne, se li meritas malestimon? Vi mallaŭdas mian vidmanieron, sed kiu diris al vi, ke ĝi estas en mi okaza, ke ĝi ne estas kaŭzita de la sama popola spirito, por kiu vi tiel batalas?
— Kompreneble! Tre necesaj estas la nihilistoj!
— Ĉu ili estas necesaj, aŭ ne, ne estas nia afero decidi. Ankaŭ vi ja opinias vin ne senutila.
— Sinjoroj, sinjoroj, mi petas vin, lasu la personojn! — ekkriis Nikolao Petroviĉ kaj leviĝis.
Paŭlo Petroviĉ ekridetis kaj metinte la manon sur la ŝultron de l’ frato, devigis lin ree sidiĝi.
— Estu trankvila, — diris li. — Mi ne forgesos min, ĝuste pro la sento de la memestimo, kiun tiel senkompate mokas la sinjoro … la sinjoro doktoro. Permesu, daŭrigis li, sin turnante ree al Bazarov, — eble vi pensas, ke via doktrino estas nova? Vane vi imagas tion. La materialismo, kiun vi predikas, multfoje jam estis moda, kaj ĉiam bankrotis …
— Ree fremda vorto! — interrompis lin Bazarov. Li komencis koleri, kaj lia vizaĝo ekhavis kupran kaj vulgaran koloron. — Antaŭ ĉio, ni nenion predikas, tio ne estas nia kutimo.
— Kion do vi faras?
— Jen kion ni faras. Iam, antaŭ nelonge, ni diris, ke niaj oficistoj estas korupteblaj, ke ni posedas nek vojojn, nek komercon, nek taŭgajn juĝajn instituciojn …
— Jes, jes, vi estas akuzantoj; tiaj, ŝajnas, oni nomas vin. Mi konsentas kun multaj el viaj akuzoj, sed …
— Kaj poste ni konvinkiĝis, ke sole babili, ĉiam babili pri niaj ulceroj kondukas nur al senutilaĵoj, al doktrinismo; ni rimarkis, ke ankaŭ niaj prudentuloj, tiel nomataj progresemaj homoj kaj akuzantoj valoras nenion, ke ni nin okupas per sensencaĵoj, diskutas pri ia arto, senkonscia krea kapablo, parlamentismo, neceso havi advokatojn kaj la diablo scias pri kio, kiam oni devus zorgi pri la ĉiutaga pano, kiam plej kruda superstiĉo sufokas nin, kiam ĉiuj niaj akciaj kompanioj bankrotas sole pro tio, ke mankas honestaj homoj, kiam eĉ la libereco, pri kiu klopodas la registaro, alportos kredeble neniun utilon, ĉar la kamparano volonte ŝtelus de si mem, por sin veneni en la drinkejo.
— Jes, — interrompis Paŭlo Petroviĉ, — jes: vi pri ĉio ĉi konvinkiĝis kaj decidis mem entrepreni nenion seriozan.
— Kaj decidis entrepreni nenion, — malgaje ripetis Bazarov. Li subite ekkoleris kontraŭ si mem, ke li tiel multe parolis kun la aristokrato.
— Kaj nur insulti?
— Kaj insulti.
— Kaj tion oni nomas nihilismo!
— Kaj tion oni nomas nihilismo, — ree ripetis Bazarov kaj tiun ĉi fojon per intence provokanta tono.
Paŭlo Petroviĉ iom palpebrumis.
— Jen kio! — diris li per strange trankvila voĉo. — La nihilismo devas resanigi ĉion, kaj vi, vi estas niaj savantoj kaj herooj. Sed kial vi insultas la aliajn, ekzemple tiujn akuzantojn? Ĉu vi ne same babilas, kiel ĉiuj?
— Eble alia, sed ĉi tiu peko ne ŝarĝas nian konsciencon, — diris Bazarov tra la dentoj.
— Kio do? Vi pretendas, ke vi agas? Vi vin preparas al agado!
Bazarov respondis nenion. Paŭlo Petroviĉ ektremis, sed tuj ekregis sin mem.
— Hm! … Agi, rompi… — daŭrigis li. — Sed rompi, se vi eĉ ne scias, kial?
— Ni rompas, ĉar ni estas forto, — rimarkis Arkadio.
Paŭlo Petroviĉ ekrigardis sian nevon kaj ekridetis.
— Jes, la forto, ne bezonas rajtigon, — diris Arkadio kaj sin rektigis.
— Malfeliĉa! — ekkriis Paŭlo Petroviĉ; li ne povis plu regi sin. — Pripensu, kion vi subtenas en Rusujo per via ridinda sentenco! Ne, eĉ anĝelo perdus la paciencon! La forto! Ankaŭ la sovaĝa kalmuko kaj mongolo posedas forton, sed por kio ĝi povas servi nin? Ni ŝatas la civilizacion, jes, estimata sinjoro, ni ŝatas ĝiajn fruktojn. Ne diru al mi, ke ĉi tiuj fruktoj estas sensignifaj: la plej mizera ĉambrokoloristo, un barbouilleur[34], dancludisto[35], al kiu oni pagas kvin kopekojn por vespero, eĉ ili estas pli utilaj ol vi, ĉar ili estas reprezentantoj de la civilizacio, ne de la vulgara mongola forto! Vi imagas, ke vi estas progresemaj homoj, kaj la plej taŭga loko por vi estus kalmuka veturilo. La forto! Ne forgesu, fine, sinjoroj fortaj, ke via tuta nombro estas kvar kaj duono, kaj la aliaj estas milionoj kaj ne permesos al vi piedpremi iliajn plej sanktajn kredojn; ili frakasos vin!
— Se ili frakasos nin, kion fari? — diris Bazarov. — Sed via kalkulo estas malproksima de la vero. Ni ne estas tiel malmultenombraj, kiel vi opinias.
— Kio? Vi do serioze esperas venkon en la batalo kontraŭ la tuta popolo?
— Unukopeka kandelo, vi scias, bruligis Moskvon,[36] — respondis Bazarov.
— Jes, jes. En la komenco fiereco preskaŭ satana, kaj poste moka ironio. Jen kio delogas la junularon, jen kio venkas la nespertajn korojn de la buboj! Rigardu, unu el ili sidas apud vi, li estas preskaŭ en ekstazo antaŭ vi, ĝuu lian adoron. (Arkadio sin deturnis kaj sulkigis la brovojn.) Kaj ĉi tiu infekto disvastiĝis jam malproksimen. Oni rakontis al mi, ke en Romo niaj pentristoj ne metas plu piedon en Vatikano.[37] Rafaelon ili opinias preskaŭ malsaĝulo, ĉar li estas aŭtoritato, kiel ili diras; kaj ili mem estas senfortaj kaj senfruktaj; ilia fantazio sufiĉas apenaŭ por «Knabino ĉe fontano», por nenio alia! Kaj la knabino estas abomene pentrita. Laŭ via opinio ili estas bravuloj, ĉu ne vere?
— Laŭ mia opinio, — respondis Bazarov, — Rafaelo ne valoras unu kupran groŝon; kaj ili ne valoras pli multe ol li.
— Brave, brave! Aŭskultu, Arkadio … jen kiajn esprimojn devas uzi la nuntempaj junuloj! Kaj ĉu ili povus ne sekvi vin? En la tempo pasinta la junuloj devis lerni; ili ne volis esti rigardataj kiel ignorantoj, ili do nevole devis labori. Nun sufiĉas al ili diri: ĉio en la mondo estas sensencaĵo! Kaj ĉio estas preta. La junuloj ekĝojis. Kaj efektive, iam ili simple estis malsaĝuloj, kaj nun ili subite fariĝis nihilistoj.
— Jen vi forgesis la senton de la memestimo, tiel gloratan de vi, — rimarkis Bazarov kun flegmo, dum Arkadio ruĝiĝis pro indigno kaj liaj okuloj ekflamis. — Nia disputo kondukis nin tro malproksimen … Ŝajnas, ke pli bone estos ĝin ĉesigi. Mi tiam konsentos kun vi, aldonis li leviĝante de la seĝo, — kiam vi prezentos al mi unu solan institucion en nia vivo, familia aŭ socia, kiu ne meritas plenan, senkompatan nuligon.
— Mi prezentos al vi milionojn da tiaj institucioj, — ekkriis Paŭlo Petroviĉ, — milionojn! La komunumo, ekzemple.
Malvarma rideto kurbigis la lipojn de Bazarov.
— Kio koncernas la komunumon, — respondis li, — vi prefere parolu pri ĝi kun via frato. Li nun, ŝajnas, spertis per la faktoj, kio estas la komunumo, solidareco, sobreco kaj aliaj belaj aferoj.
— La familio, fine, la familio, tia, kia ĝi ekzistas ĉe niaj kamparanoj! — kriis Paŭlo Petroviĉ.
— Ankaŭ ĉi tiun demandon, mi opinias, pli bone estus, por vi mem, ne esplori tro detale. Vi ne demandu la bofilinojn pri iliaj bopatroj![38] Sekvu mian konsilon, Paŭlo Petroviĉ, vi pripensu unu, du tagojn, — en la nuna momento vi trovos nenion, mi supozas. Trapasu ĉiujn klasojn de nia nacio, kaj dume Arkadio kaj mi, ni…
— Ridos ĉion, — finis la frazon Paŭlo Petroviĉ.
— Ne, ni tranĉos ranojn. Ni iru, Arkadio; ĝis la revido, sinjoroj.
Ambaŭ amikoj eliris. La fratoj restis solaj kaj en la unua momento nur rigardis unu la alian.
— Jen, — komencis, fine, Paŭlo Petroviĉ, — nia nuna junularo! jen niaj posteuloj!
— Niaj posteuloj, — ripetis kun malgaja sopiro Nikolao Petroviĉ. Dum la tuta disputo li sidis, kvazaŭ sur flamantaj karboj, kaj nur kaŝe melankolie rigardis Arkadion. — Ĉu vi scias, frato, kion mi rememoris? Foje mi disputis kun mia mortinta patrino: Ŝi kriis, ne volis min aŭskulti … Fine mi diris al ŝi: «Vi ne povas min kompreni, ni apartenas al du diversaj generacioj.» Ŝi sentis sin terure ofendita, kaj mi pensis: «Kion fari? La pilolo estas maldolĉa, tamen oni devas ĝin engluti.» Nun venis nia vico, kaj niaj posteuloj povas diri al ni: «Vi ne apartenas al nia generacio, englutu la pilolon».
— Vi estas tro bonkora kaj modesta, — respondis Paŭlo Petroviĉ, — mi, kontraŭe, ne dubas, ke ni estas multe pli pravaj, ol tiuj sinjoroj, kvankam ni parolas, eble, per lingvo iom malnoviĝinta, kaj ni ne posedas ilian bravaĉan memfidon … Kaj kiel afektema estas la nuntempa junularo! Kiam oni demandas ĉe la tablo: «Kian vinon vi deziras, ruĝan aŭ blankan?» ili respondas: «Mi havas la kutimon preferi la ruĝan», per basa voĉo kaj kun tiel serioza mieno, kvazaŭ la tuta universo rigardus ilin en ĉi tiu momento…
— Vi ne deziras plu teon? — diris Féniĉka, enŝovinte la kapon tra la pordo: ŝi ne kuraĝis eniri, dum en la salono sonis la voĉoj de la disputantoj.
— Ne, vi povas ordoni, ke oni forprenu la samovaron, — respondis Nikolao Petroviĉ kaj leviĝis renkonte al ŝi. Paŭlo Petroviĉ diris al li simple: bon soir[39] kaj sin direktis al sia kabineto.