XXI

Leviĝinte de la lito, Arkadio, malfermis la fenestron, kaj la unua objekto, kiun renkontis lia rigardo, estis Vasilij Ivánoviĉ. En buĥara negliĝa vesto, zonita per naztuko, la maljunulo diligente fosis en la ĝardeno. Li rimarkis sian junan gaston kaj sin apogante sur la fosilo, ekkriis:

— Bonan sanon! Kiel vi dormis?

— Bonege, — respondis Arkadio.

— Mi, kiel vi vidas, kvazaŭ Cincinnatus, mi preparas bedon por aŭtunaj rapoj. Ni vivas en tempo — estu benata Dio! — en kiu ĉiu devas akiri panon per la propraj manoj; oni ne povas kalkuli je la aliaj: ĉiu devas labori mem. Oni vidas nun, ke Jean Jacques Rousseau estas prava. Antaŭ duonhoro, kara gasto, vi vidus min en tute alia situacio. Al kamparanino, kiu plendis pri premo — tiel ili nomas la disenterion — mi … kiel esprimi tion … mi enverŝis opion; al alia mi eltiris denton. Mi proponis al ŝi eterizon … sed ŝi ne konsentis. Ĉion ĉi mi faras gratis — an amatior[90]. Cetere, tio estas por mi ordinara afero: mi ja estas plebano, homo novus, mi ne havas blazonon, kiel mia kara edzino … Vi volas eble veni ĉi tien, por enspiri antaŭ la teo la matenan freŝecon?

Arkadio iris al li.

— Ankoraŭ unu fojon, bonvenon! — diris Vasilij Ivánoviĉ, almetante militiste la manon al la makulita vertĉapeto, kovranta lian kapon. — Mi scias, ke vi kutimis al la lukso, plezuroj, sed ankaŭ la grandaj de nia mondo ne malŝatas pasigi iom da tempo sub la tegmento de kabano.

— Kiel vi povas min nomi granda de nia mondo? Ankaŭ mi al la lukso tute ne kutimis.

— Permesu, permesu, — respondis Vasilij Ivánoviĉ kun ĝentila gesto. — Kvankam nun mi jam apartenas al la arĥivo, mi multon iam vidis en la mondo, mi rekonas birdon per ĝia flugo. Mi estas ankaŭ iom psikologo kaj fizionomiisto. Se mi ne posedus ĉi tiun arton — mi kuraĝas tiel ĝin nomi — mi antaŭ longe pereus; oni dispremus min, malaltan homon. Mi diros al vi sen komplimentoj: la amikeco, kiun mi rimarkas inter vi kaj mia filo, sincere ĝojigas min. Mi ĵus vidis lin; laŭ sia kutimo, kiun vi certe konas, li leviĝis tre frue kaj promenas tra la ĉirkaŭaĵo. Pardonu mian scivolon: vi jam longe konas mian Eŭgenon?

— De la lasta vintro.

— Vere? Pardonu, ankoraŭ unu demando. Sed eble ni sidigos? Permesu, ke mi demandu vin, kiel patro, kun la tuta sincereco: kian opinion vi havas pri mia filo?

— Via filo estas unu el la plej rimarkindaj homoj, kiujn mi renkontis en mia vivo, — varmege respondis Arkadio.

La okuloj de Vasilij Ivánoviĉ subite malfermiĝis kaj liaj vangoj iom ekflamis. La fosilo falis el liaj manoj.

— Do, vi opinias, — komencis li …

— Mi estas certa, ke granda estonteco atendas vian filon, ke li famigos vian nomon. Mi estis konvinkita pri tio de nia unua renkonto.

— Kiel … kiel ĝi okazis? — malfacile elparolis Vasilij Ivánoviĉ.

Ekstaza rideto malfermis liajn larĝajn lipojn kaj ne forlasis ilin plu.

— Vi deziras scii, kiel ni renkontis unu la alian?

— Jes … kaj ĝenerale …

Arkadio komencis rakonti kaj paroli pri Bazarov kun ankoraŭ pli granda entuziasmo kaj admiro ol en la vespero, kiam li dancis mazurkon kun sinjorino Odincóv.

Vasilij Ivánoviĉ aŭskultis lin, aŭskultis, viŝis la nazon, volvis la naztukon en ambaŭ manoj, tusis, malordigis la harojn kaj fine ne povis sin deteni kaj kisis la ŝultron de Arkadio.

— Vi tute feliĉigis min, — diris li, ne ĉesante rideti, — mi devas diri al vi, ke mi … adoras mian filon; pri mia edzino mi diros nenion: konata afero — patrino! Sed mi ne kuraĝas esprimi al li miajn sentojn, ĉar li ne amas tion. Li estas malamiko de ĉiuj konfidencioj; multaj eĉ riproĉas al li la severecon de lia karaktero kaj vidas en ĝi signon de fiereco aŭ de sensenteco; sed tiajn homojn, kiel li, oni ne povas mezuri per la ordinara ulno, ĉu ne vere? Ekzemple, alia en lia loko ĉiam rigardus la gepatran monujon; kaj li, ĉu vi kredos? — neniam petis de ni troan kopekon, Dio scias tion.

— Li estas ne profitama, honesta homo, — diris Arkadio.

— Jes, ne profitama. Kaj mi, Arkadio Nikolaiĉ, ne sole adoras lin, mi estas fiera pri li, kaj mia tuta ambicio konsistas en tio, ke iam en lia biografio estu skribitaj la jenaj vortoj: «Filo de simpla regimenta kuracisto, kiu tamen frue divenis lin kaj ŝparis nenion por lia eduko»… — La voĉo de la maljunulo estingiĝis.

Arkadio premis lian manon.

— Kiel vi pensas, — demandis Vasilij Ivánoviĉ post mallonga silento, — ne sur la medicina kampo li ja atingos la famon, kiun vi profetas al li?

— Kompreneble, ne sur la medicina, kvankam ankaŭ tie li estos unu el la plej famaj scienculoj.

— Do sur kia kampo, Arkadio Nikolaiĉ?

— Malfacile estas diri tion nun, sed li estos fama.

— Li estos fama! — ripetis la maljunulo kaj dronis en medito.

— Arina Vlasievna ordonis peti, ke vi venu trinki teon, — diris Anfisuŝka, preterpasante kun grandega plado da maturaj framboj.

Vasilij Ivánoviĉ forskuis la mediton.

— Ĉu oni preparis malvarman kremon por la framboj?

— Jes.

— Malvarman, ne forgesu! Sen ceremonioj, Arkadio Nikolaiĉ, prenu pli multe. Kial Eŭgeno ne venas?

— Mi estas ĉi tie, — eksonis la voĉo de Bazarov el la ĉambro de Arkadio.

Vasilij Ivánoviĉ rapide sin turnis.

— Aĥ! Vi volis viziti vian amikon; sed vi venis tro malfrue, amice, mi jam havis kun li longan interparolon. Nun ni iru trinki teon; la patrino nin vokas. A propos, mi devas interparoli kun vi.

— Pri kio?

— Estas ĉi tie kamparano, kiu estas malsana je iktero…

— Tio estas je flavmalsano?

— Jes, kronika kaj tre obstina. Mi donis al li centaŭreon kaj hundodenton, mi konsilis al li manĝi karotojn, preni sodon; sed ĉio ĉi estas paliativaj rimedoj; necesa estas io pli energia. Kvankam vi ridas la medicinon, mi estas certa, ke vi povas doni al mi bonan konsilon. Ni reparolos pri tio poste. Kaj nun ni iru trinki teon.

Vasilij Ivánoviĉ salte leviĝis de la benko kaj ekkantis la versojn de «Roberto Diablo»:

«La vin’, la vin’, la lud’ kaj belulin’

Jen so … jen so … jen sola amo nia!»

— Rimarkinda viveco! — diris Bazarov, forirante de la fenestro.

Venis la tagmezo. La suno bruligis de post la maldika vualo de seninterrompaj, blanketaj nuboj. Ĉio silentis. Nur la kokoj bataleme kriis unu al alia en la vilaĝo, ekscitante en ĉiu aŭskultanto strangan senton de dormemo kaj enuo. Ie alte sur la supro de arbo sonis kvazaŭ plorema alvoko la nesilentiĝanta pepo de juna nizo. Arkadio kaj Bazarov kuŝis en la ombro de malgranda fojna amaso, sterninte sub sin kelke da plenbrakoj da brue seka, sed ankoraŭ verda kaj bonodora herbo.

— Tiu tremolo, — ekparolis Bazarov, — rememorigas al mi mian junecon. Ĝi kreskas ĉe la rando de kavo, kiu restis post iama brikejo. Mi estis tiam konvinkita, ke la kavo kaj tremolo posedas specialan talismanon: mi neniam enuis apud ili. Mi ne komprenis tiam, ke mi ne enuas tial, ke mi estas infano. Sed nun mi estas plenaĝa, la talismano ne efikas plu.

— Kiom da tempo vi pasigis ĉi tie entute? — demandis Arkadio.

— Du jarojn unu post la alia; poste ni venis ĉi tien de tempo al tempo. Ni vivis vivon de nomadoj; ni plejparte vagis de unu urbo al alia.

— Ĉi tiu domo ekzistas jam longe?

— Jes. Ĝin konstruis mia avo, la patro de mia patrino.

— Kiu li estis, via avo?

— La diablo scias! Submajoro, se mi ne eraras. Li servis sub Surorov, kaj ĉiam rakontis pri la transiro de Alpoj. Kredeble, li mensogis.

— Jen kial vi havas en la salono portreton de Surorov. Mi amas tiajn dometojn, kia via, malnovajn kaj varmajn; ili posedas ian specialan odoron.

— Pro la lampa oleo kaj pro la trifolio, — diris Bazarov, oscedante. — Kaj kiom da muŝoj estas en ĉi tiuj agrablaj dometoj … Ph!…

— Diru, — komencis Arkadio post mallonga silento, — oni ne estis severa por vi en via infaneco.

— Vi vidas, kiajn gepatrojn mi havas. Ili ne estas timigaj.

— Vi ilin amas, Eŭgeno?

— Jes, Arkadio.

— Ili tiel amas vin!

Bazarov silentis momenton.

— Ĉu vi scias, pri kio mi pensas? — diris li fine, metante la brakon sub la kapon.

— Mi ne scias. Pri kio?

— Mi pensas: feliĉe vivas miaj gepatroj en la mondo! Mia patro, jam sesdekjara homo, klopodas, diskutas pri «paliativaj rimedoj», kuracas, ludas grandaniman kun la kamparanoj, — unuvorte ĝuas; ankaŭ mia patrino estas feliĉa: ŝia tago estas tiel plenigita de diversaj okupoj, de «oh!» kaj «ah!» ke ŝi ne havas tempon pripensi; kaj mi…

— Kaj vi?

— Kaj mi pensas: jen mi kuŝas ĉi tie apud fojna amaso … La malvasta loko, kiun mi okupas, estas tiel eta kompare kun la cetera spaco, kie mi ne estas kaj kie oni ne scias pri mia ekzisto; la parto de la tempo, kiun la sorto destinis por mia vivo, estas tiel bagatela kompare kun la eterneco, en kiu mi ne ekzistis kaj ne ekzistos … Tamen en ĉi tiu atomo, en ĉi tiu matematika punkto, cirkulas la sango, laboras la cerbo, deziras ion … Kia abomenaĵo! Kia sensencaĵo!

— Permesu diri al vi: tio, kion vi asertas, koncernas ĝenerale ĉiujn homojn …

— Vi estas prava, — rediris Bazarov. — Mi volis diri, ke ili, miaj gepatroj, estas okupitaj kaj ne pensas pri la propra nuleco, ili ne sentas ĝian malbonodoron … kaj mi … mi sentas nur enuon kaj koleron.

— Koleron? Kial koleron?

— Kial? Kia demando! Ĉu vi forgesis?

— Mi memoras ĉion, sed mi ne opinias, ke tio donas al vi la rajton koleri. Vi estas malfeliĉa, jes, sed…

— Mi vidas, ke vi, Arkadio Nikolaiĉ, komprenas la amon, kiel ĉiuj nuntempaj junuloj: vi allogas, vokas la kokinon, kaj tuj, kiam la kokino komencas proksimiĝi, viaj piedoj estas en movado! Mi ne estas tia. Sed sufiĉe pri tio. Honto estas paroli pri tio, kion oni ne povas ŝanĝi. — Li sin turnis sur la flankon. — Jen brava formiko trenas duonmortan muŝon. Trenu ĝin, amiko, trenu! Ne atentu tion, ke ĝi kontraŭstaras, profitu tion, ke vi, kiel besto, havas la rajton malŝati la senton de la kompato, ne kiel ni, homoj, kiuj rompis sin mem!

— Ne vi devus paroli tiel, Eŭgeno! Kiam vi rompis vin?

Bazarov levis la kapon.

— Nur per tio mi min gloras. Se mi mem ne rompis min, virinaĉo ne faros tion. Amen! Finite! Unu vorton plu vi ne aŭdos de mi pri tio.

Ambaŭ amikoj kuŝis silente dum kelke da minutoj.

— Jes, — komencis Bazarov, — stranga kreaĵo estas la homo. Se vi rigardas de flanko kaj de malproksime la vivon malplenan, kiun vivas ĉe tie la «patroj», ŝajnas, ke oni povas deziri nenion plu. Manĝu, trinku kaj sciu, ke vi agas plej nature, plej prudente. Tamen, ne; la enuo baldaŭ ekregas vin. Oni deziras vivi kun aliaj, insulti ilin, sed vivi kun ili.

— Oni devus tiel aranĝi la vivon, ke ĉiu el niaj momentoj estu plensignifa, — diris medite Arkadio.

— Sendube. Ĉiam estas dolĉe signifi ion, eĉ se oni estas malprava; eĉ sensignifajn aferojn oni povus toleri … sed la vanteco de la vivo, jen la malfeliĉo …

— Ne ekzistas vanteco por tiu, kiu ĝin preterpasas sen atento.

— Hm… vi diris kontraŭan ĝeneralan frazon.

— Kion? Kion vi nomas tia?

— Jen kion: se oni diras, ekzemple, ke la civilizacio estas utila, tio estas ĝenerala frazo; se oni diras, ke la civilizacio estas malutila, tio estas kontraŭa ĝenerala frazo. Tio sonas pli elegante, sed efektive tio estas la samo.

— Sed la vero, kie estas la vero?

— Kie? Mi respondos al vi, kiel eĥo: kie?

— Vi estas hodiaŭ melankolie agordita, Eŭgeno.

— Ĉu vere? Kredeble, la suno tro varmigis min; kaj ni manĝis tro da framboj.

— En tia okazo, ne malbone estus iom dormeti, — diris Arkadio.

— Bone; sed vi ne rigardu min: oni havas ĉiam malsaĝan mienon, kiam oni dormas.

— Ĉu ne estas por vi indiferente, kion oni pensas pri vi?

— Mi ne scias bone, kion respondi al vi. Vera homo ne devas zorgi pri tio; vera homo estas tiu, pri kiu oni povas pensi nenion, sed kiun oni devas obei aŭ malami.

— Strange! Mi malamas neniun, — rediris post pripenso Arkadio.

— Kaj mi multajn. Vi estas delikata animo, marmelado, kiel vi povus malami! … Vi estas timema, malmulte vi fidas al vi mem …

— Kaj vi, — interrompis Arkadio, — vi fidas al vi mem? Vi havas altan opinion pri vi mem?

Bazarov silentis momenton.

— Kiam mi renkontos homon, kiu ne klinos la kapon antaŭ mi, — diris li disigante la vortojn, — tiam mi ŝanĝos mian opinion pri mi mem. Malami! Jen vi, ekzemple, vi diris hodiaŭ, preterpasante la kabanon de nia inspektisto Filipo — ĝi estas tiel bela, blanka — vi diris: Rusujo tiam atingos la perfektecon, kiam la lasta el la kamparanoj havos saman loĝejon, kaj ĉiu el ni devas akceli tion … Kaj mi, mi ekmalamis ĉi tiun lastan el la kamparanoj, Filipon aŭ Sidoron, por kiu mi devas penegi, kaj kiu eĉ ne diros al mi: dankon … cetere, por kio mi bezonas lian dankon? Li loĝos en blanka kabano, kaj el mi kreskos urtikoj; nu, kaj poste?

— Lasu, Eŭgeno … aŭskultante vin hodiaŭ, oni nevole konsentas kun tiuj, kiuj riproĉas al ni mankon de principoj.

— Vi parolas kiel via onklo. Principoj entute ne ekzistas, vi tion ne malkovris ĝis hodiaŭ? Ekzistas nur sentaĵoj. Ĉio dependas de ili.

— Kiamaniere?

— Jen kiel. Mi, ekzemple, mi havas la emon nei dank’ al la sentaĵoj. Al mi agrable estas nei, tiel estas konstruita mia cerbo, jen ĉio! Kial al mi plaĉas la ĥemio? Kial vi amas la pomojn — ankaŭ dank’ al la sentaĵoj. Kaj ĉie same. Pli profunde ol tio, la homoj penetros neniam. Ne ĉiu diros tion al vi, ankaŭ mi ne ĉiam.

— Do ankaŭ la honesteco estas sentaĵo?

— Kompreneble!

— Eŭgeno! — komencis Arkadio per malĝoja voĉo.

— Tio ne estas laŭ via gusto? — interrompis Bazarov. — Ne, amiko! Vi decidis ĉion falĉi — ne indulgu la proprajn membrojn! … Sed ni sufiĉe filozofis. «La naturo inspiras la silenton de la dormo», diris Puŝkin.

— Neniam li diris ion similan, — respondis Arkadio.

— Se li ne diris, li povis kaj devis diri, kiel poeto. Li estis militisto?

— Puŝkin neniam estis militisto.

— Kion vi diras, ĉe li sur ĉiu paĝo: «Al la batalo, al la batalo, por la honoro de Rusujo!»

— Kion vi elpensas? Tio ja estas kalumnio!

— Kalumnio? Ne grave! Jen per kia vorto vi volas timigi min! Kian ajn kalumnion vi disvastigas pri homo, li ĉiam meritas dudekoble pli grandan.

— Ni prefere dormu! — diris Arkadio kun malkontenta mieno.

— Kun plej granda plezuro, — respondis Bazarov.

Sed nek unu, nek la alia povis ekdormi. La preskaŭ malamika sento glitis en la korojn de ambaŭ junuloj. Post kelke da minutoj ili malfermis la okulojn kaj ekrigardis unu la alian.

— Rigardu, — diris subite Arkadio, — seka platana folio deŝiriĝis kaj falas teren; ĝiaj movoj plene similas la flugon de papilio. Ĉu tio ne estas stranga? Io, kio estas plej malĝoja kaj senviva, similas ion plej gajan kaj vivantan.

— Ho, mia amiko, Arkadio Nikolaiĉ, — ekkriis Bazarov, — pri unu mi petas vin: ne parolu bele.

— Mi parolas, kiel mi scias … Fine, tio estas despotismo. Penso venis en mian kapon, kial mi devas ne esprimi ĝin?

— Vi estas prava; sed miaflanke, kial mi devas ne esprimi mian penson? Mi opinias, ke paroli bele estas nekonvene.

— Kio estas konvena? Insulti?

— Eh, eh, mi vidas, ke vi volas paŝi sur la piedsignoj de via onklo. Kiel ĝojus tiu ĉi idioto, se li aŭdus vin!

— Kia vi nomis lin?

— Mi nomis lin, kiel li meritas: idioto.

— Tio fariĝas fine netolerebla! — ekkriis Arkadio.

— Jen la familia sento ekparolis, — trankvile rediris Bazarov. — Mi rimarkis, ke ĝi havas fortajn radikojn en ĉiu homo. Li estas kapabla rezigni ĉion, forĵeti ĉiujn antaŭjuĝojn; sed konfesi, ekzemple, ke lia frato, kiu ŝtelas naztukojn, estas ŝtelisto, — tio estas super liaj fortoj. Kaj efektive: mia frato, mia ne estas geniulo, ĉu tio estas ebla?

— En mi ekparolis simpla sento de la justeco, kaj ne la familia sento, — vivege respondis Arkadio. — Sed vi tion ne komprenas, vi ne posedas tian sentaĵon, vi ne povas juĝi.

— Alivorte: Arkadio Kirsanov estas super mia kompreno; mi nin klinas kaj eksilentas.

— Ĉesu, mi petas vin, Eŭgeno; en la fino ni malpaciĝos.

— Ah, Arkadio, mi petas vin, ni malpaciĝu ĝis reciproka neniiĝo.

— Tio povos finiĝi per…

— Per pugnobatoj? — interrompis Bazarov. — Kial ne? Ĉi tie, sur fojno, sur tiel idilia fono, malproksime de la mondo kaj de la homaj sensencaĵoj — kion pli bonan vi povus deziri. Sed viaj fortoj ne sufiĉos kontraŭ mi. Mi tuj kaptos vin je la gorĝo.

Bazarov disetendis siajn longajn kaj malmolajn fingrojn … Arkadio sin turnis por kontraŭstari, kvazaŭ ŝerce … Sed la vizaĝo de lia amiko, la kurba rideto de liaj lipoj ŝajnis en tiu minuto tiel malica, tiel neŝerca minaco brilis en liaj flamantaj okuloj, ke Arkadio eksentis nevolan timon …

— Jen kien vi surgrimpis! — eksonis la voĉo de Vasilij Ivánoviĉ, kaj la maljuna regimenta kuracisto ekstaris antaŭ la junuloj, vestita per jako el hejme farita tolo kaj pajla ĉapelo de la sama fabriko. — Mi vin serĉis, serĉis … Sed vi elektis bonegan lokon kaj belegan okupon. Kuŝante sur la «tero», rigardi la «ĉielon», … Ĉu vi scias? Tio havas ian specialan signifon!

— Mi rigardas la ĉielon nur tiam, kiam mi volas terni, — murmuris Bazarov kaj sin turninte al Arkadio, aldonis duonvoĉe: — domaĝe estas, ke li malhelpis nin.

— Sufiĉe, — murmuretis Arkadio kaj kaŝe premis la manon de sia amiko.

Sed nenia amikeco povas longe kontraŭstari al tiaj konfliktoj.

— Mi rigardis vin, miaj junaj amikoj, — daŭrigis dume Vasilij Ivánoviĉ, balancante la kapon kaj apogante la krucitajn manojn sur bastono, kiun li mem artiste tordis en spiralon, kaj kiu havis figuron de turko anstataŭ tenilo: — mi rigardas vin kaj mi ne povas ne admiri. Kiom da forto estas en vi, da floranta juneco, kapabloj, talentoj! Veraj … Kastoro kaj Polukso?

— Jen kie, en la mitologion li falis! — diris Bazarov. — Tuj oni vidas, ke li estis forta latinisto en sia tempo! Vi ja ricevis, se mi bone memoras, arĝentan medalon por via verko?

— Dioskuroj, Dioskuroj! — ripetis Vasilij Ivánoviĉ.

— Sufiĉe, patro, sufiĉe da karesoj!

— Unu fojon, ne pli multe, estas permesite, — murmuretis la maljunulo. — Cetere, mi serĉis vin ne por diri al vi komplimentojn, sed unue por anonci al vi, ke ni baldaŭ tagmanĝos, kaj due, mi volis averti vin, Eŭgeno … Vi estas saĝa homo, vi konas la virojn kaj la virinojn kaj tial, vi pardonos … Via patrino deziris aŭdi diservon kaŭze de via alveno. Ne imagu, ke mi invitas vin ĉeesti: la diservo jam estas finita; sed la patro Alekso …

— La popo?

— Jes, la pastro; li ĉe ni … tagmanĝos … Mi tion ne atendis kaj eĉ ne konsilis … sed iel tio fariĝis … li ne komprenis min … Kaj Arina Vlasievna … cetere, li estas tre bona kaj inteligenta homo.

— Li ja ne manĝos mian porcion? — demandis Bazarov.

Vasilij Ivánoviĉ ekridis.

— Certe ne!

— Mi postulas nenion plu. Mi estas preta sidigi ĉe la tablo kun iu ajn.

Vasilij Ivánoviĉ ordigis sian ĉapelon.

— Mi estis certa, ke vi estas super ĉiuj antaŭjuĝoj. Ja ankaŭ mi, mi sesdekdujara maljunulo ne havas ilin. (Vasilij Ivánoviĉ ne kuraĝis konfesi, ke li mem deziris la diservon … Li estis ne malpli pia ol lia edzino.) La patro Alekso tre deziras koniĝi kun vi. Li plaĉos al vi, vi vidos. Li volonte kartludas kaj eĉ … sed tio restos inter ni… fumas pipon.

— Bone. Post la tagmanĝo ni sidiĝos por ludi jeralaŝon[91] kaj mi batos vin.

— He, he, he! Kiu povas scii!

— Kiel? Ĉu vi aplikos vian iaman talenton? — diris Bazarov kun speciala akcento.

La bronzaj vangoj de Vasilij Ivánoviĉ iom ruĝiĝis.

— Ĉu ni ne hontas, Eŭgeno … Kio pasis, pasis. Nu, mi estas preta konfesi al via juna amiko, ke mi havis tiun pasion en miaj junaj jaroj, sed mi kare pagis ĝin! Kiel varmege estas hodiaŭ. Permesu al mi sidiĝi apud vi. Mi ja ne malhelpas vin?

— Tute ne, — respondis Arkadio.

Vasilij Ivánoviĉ ĝemante sidiĝis sur la fojno.

— Ĉi tiu kuŝejo, miaj sinjoroj, rememorigas al mi mian militistan, bivakan vivon, la ambulancojn, ankaŭ ie apud fojna amaso, kaj ni dankis Dion, se ni trovis ĝin. — Li eksopiris. — Multon, multon mi travivis. Jen, ekzemple, se vi permesos, mi rakontos al vi interesan epizodon de la pesto en Besarabio.

— Por kiu vi ricevis la krucon de Sankta Vladimiro? — interrompis Bazarov. — Ni scias, ni scias … Sed kial vi ne portas ĝin?

— Mi ja diris al vi, ke mi ne havas antaŭjuĝojn, — murmuris Vasilij Ivánoviĉ (apenaŭ en la antaŭtago li ordonis malkudri la ruĝan rubandon de la surtuto). Li komencis rakonti la epizodon de la pesto. — Rigardu lin, li ekdormis, — murmuretis li subite al Arkadio, montrante la filon kaj bonkore palpebrumante. — Eŭgeno, leviĝu, — aldonis li laŭte. — Ni iru tagmanĝi …

La patro Alekso, homo de bona staturo, kun densaj, zorge kombitaj haroj, portanta sur la blua silka robo broditan zonon, kondutis kun granda takto. Li unua premis la manon de Bazarov kaj de Arkadio, kvazaŭ komprenante de antaŭe, ke ili ne bezonas lian benon. Restante fidela al sia karaktero, li bone sciis ofendi neniun: li ridis la latinon de la seminarioj kaj defendis ĉe alia okazo sian episkopon; li trinkis du glasetojn da brando, kaj rifuzis trian; li akceptis de Arkadio cigaron, sed ne fumis ĝin, dirante, ke li kunprenos ĝin hejmen. Sed li havis iom malagrablan kutimon: li malrapide kaj singarde levis la manon, por kapti muŝojn sur sia vizaĝo, kaj iafoje dispremis ilin. Li sidiĝis ĉe la kartotablo kun esprimo de modera plezuro kaj finis per tio, ke li gajnis de Bazarov du rublojn kvindek kopekojn en papera mono (en la domo de Arina Vlasievna oni tute ne sciis kalkuli per arĝenta mono). Ŝi sidis apud la filo (ŝi ne kartludis), kiel antaŭe apogis la mentonon sur la pugno kaj leviĝis nur por ordoni alporti ian frandaĵon. Ŝi timis karesi la filon, kaj li ne kuraĝigis ŝin al tio; aliflanke ankaŭ Vasilij Ivánoviĉ konsilis al ŝi ne «maltrankviligi», lin: «La junaj homoj ne amas tion», ripetis li al ŝi. Superflue estas priskribi, kia estis la tagmanĝo en tiu tago; Timofeiĉ persone galopis frumatene por aĉeti ian specialan viandon; la inspektisto de la laboroj veturis en alian lokon, serĉante lojtojn, perĉojn kaj kankrojn; sole por la fungoj la kamparaninoj ricevis kvardek du kuprajn kopekojn.

La okuloj de Arina Vlasievna esprimis ne sole sindonemon kaj karesemon; oni povis legi en ili ankaŭ malĝojon, miksitan kun scivolo kaj timo, kaj humilan riproĉon.

Cetere, Bazarov tute ne penis ekkoni, kion esprimas la okuloj de lia patrino; li malofte sin turnis al ŝi kaj nur kun mallongaj demandoj. Unu fojon li petis ŝian manon «por feliĉo»; ŝi delikate metis sian molan manon sur lian malglatan kaj larĝan manplaton.

— Ĉu ĝi helpis? — demandis ŝi post momento.

— Al pli granda malsukceso, — respondis li kun senzorga rideto.

— Eŭgeno Vasiliĉ tro riskas, — kvazaŭ kun bedaŭro diris la patro Alekso, kaj karesis sian belan barbon.

— Tio estas la metodo de Napoleono, patro, de Napoleono, — diris Vasilij Ivánoviĉ kaj ludis ason.

— La metodo, kiu alkondukis lin ĝis la insulo de la Sankta Heleno, — respondis la pastro kaj kovris lian ason per atuto.

— Enjugeĉka, ĉu vi ne deziras riban akvon? — demandis Arina Vlasievna.

Bazarov nur levis la ŝultrojn.

— Ne! — diris li en la sekvinta tago al Arkadio, — mi forveturos de ĉi tie morgaŭ. Mi enuas ĉi tie; mi volas labori, kaj mi povas fari nenion. Mi revenos al vi, mi lasis tie ĉiujn miajn preparaĵojn. Ĉe vi oni povas almenaŭ esti sola, kiam oni deziras. Ĉi tie mia patro ripetas: «Mia kabineto estas al via dispono, neniu malhelpos vin», kaj li ne foriras de mi eĉ unu paŝon. Kaj mi sentus riproĉojn de la konscienco, se mi fermus mian pordon antaŭ lia nazo. Ankaŭ la patrino … Mi aŭdas, kiel ŝi sopiras post la muro, kaj kiam mi eliras al ŝi, mi ne scias, kion al ŝi diri.

— Ŝi forte ĉagreniĝos, — respondis Arkadio, — ankaŭ via patro.

— Mi ankoraŭ revenos al ili.

— Kiam?

— Veturante Peterburgon.

— Precipe mi bedaŭras vian patrinon.

— Kial? Ĉar ŝi regalis vin per belaj beroj?

Arkadio mallevis la okulojn.

— Vi ne konas vian patrinon, Eŭgeno. Ŝi estas ne sole bonega virino, sed tre inteligenta, vere. Hodiaŭ matene ŝi parolis kun mi duonon da horo, tiel brave, tiel interese.

— Kredeble ŝia elokventeco koncernis min?

— Ne sole pri vi ni parolis.

— Eble vi estas prava; de la flanko vi vidas pli bone. Se virino povas subteni duonhoran interparolon, tio estas jam bona signo. Tamen mi forveturos.

— Kiel vi komunikos al ili la novaĵon? Ne facila estos la afero. Ili ĉiam diskutas pri tio, kion ni faros post du semajnoj.

— Ne facila estas la afero. La diablo instigis min hodiaŭ inciti mian patron: antaŭ kelke da tagoj li ordonis vipi kamparanon — kaj li tre bone faris; jes, jes, ne rigardu min kun tia teruro, ĉar la kamparano estas plej granda ŝtelisto kaj drinkulo; sed mia patro tute ne supozis, ke mi scias pri la afero. Li forte konfuziĝis, kaj nun mi estos devigita ĉagreni lin … Ne grave. Baldaŭ cikatriĝos la vundo!

Bazarov diris: «ne grave!» sed pasis tuta tago, antaŭ ol li decidiĝis sciigi al Vasilij Ivánoviĉ sian intencon. Fine, jam adiaŭante lin en la kabineto, li diris kun devigita oscedo:

— Jes … mi preskaŭ forgesis diri al vi … Ordonu sendi niajn ĉevalojn al Fedot por jungoŝanĝo.

Vasilij Ivánoviĉ ekmiris.

— Ĉu sinjoro Kirsanov forveturos, de ni?

— Jes; kaj mi forveturos kun li.

Vasilij Ivánoviĉ rigidiĝis.

— Vi forveturos?

— Jes … mi devas. Ordonu, mi petas vin, sendi la ĉevalojn.

— Bone … — balbutis la maljunulo, — la ĉevalojn … bone … sed … sed … Ĉu tio estas ebla?

— Mi devas forveturi al Arkadio por kelke da tagoj. Poste mi revenos tien ĉi.

— Jes! Por kelke da tagoj … Bone. — Vasilij Ivánoviĉ eltiris sian naztukon kaj viŝante la nazon sin klinis preskaŭ ĝis la tero. — Bone … ĉio estos farita. Sed mi pensis, ke vi de ni … pri longe. Tri tagojn … Tio, tio estas post tri jaroj iom malmulte; iom malmulte, Eŭgeno!

— Mi ja diras al vi, ke mi baldaŭ revenos. Mi nepre devas …

— Nepre … Do kion fari? Antaŭ ĉio oni devas plenumi la devon. Bone, mi sendos la ĉevalojn. Certe, mi kaj Arina ne supozis … Ŝi ĵus petis florojn de najbarino por ornami vian ĉambron. (Vasilij Ivánoviĉ diris neniun vorton pri tio, ke ĉiumatene, ĉe la matenruĝo, nudpieda en pantofloj, li interkonsiliĝis kun Timofeiĉ kaj elprenante per tremantaj fingroj el sia monujo unu disŝiritan bankan bileton post alia, komisiis al li diversajn aĉetojn, precipe de manĝaĵoj kaj de ruĝa vino, kiu, kiel li rimarkis, tre plaĉis al la junaj homoj.) La ĉefa afero estas la libereco; tio estas mia principo … oni ne devas ĝeni … ne…

Subite li eksilentis kaj iris al la pordo.

— Ni baldaŭ revidos unu la alian, patro, vere.

Sed Vasilij Ivánoviĉ, ne turnante sin, nur svingis la manon kaj eliris. Reveninte en la dormoĉambron, li trovis sian edzinon en la lito kaj komencis preĝi mallaŭte, por ne veki ŝin. Tamen ŝi vekiĝis.

— Tio estas vi, Vasilij Ivánoviĉ? — demandis ŝi.

— Mi, mia kara!

— Vi venas de Enjuŝa? Mi timas, ke li nekomforte dormas sur la sofo. Mi ordonis al Anfisuŝka meti al li vian militiran matracon kaj novajn kusenojn; mi donus al li mian plummatracon, sed kiel mi memoras, li ne amas dormi sur mola litaĵo.

— Ne grave, ne ĉagreniĝu, li estas kontenta. Dio, kompatu nin, pekulojn, — daŭrigis li duonvoĉe sian preĝon. Pro kompato al la maljunulino li ne volis diri al ŝi antaŭ la nokto, kia ĉagreno minacas ŝin.

Bazarov kun Arkadio forveturis en la sekvinta tago. Jam de la mateno ĉio malgajiĝis en la domo; Anfisuŝka ellasis ĉiujn vazojn, kiujn ŝi portis, sur la plankon; eĉ Fedka estis konsternita kaj finis per tio, ke li demetis la botojn. Vasilij Ivánoviĉ estis pli maltrankvila ol iam ajn: li penis kaŝi sian ĉagrenon, parolis laŭte kaj paŝis kun bruo, sed lia vizaĝo paliĝis kaj liaj rigardoj senĉese glitis preter la filo. Arina Vlasievna mallaŭte ploris; ŝi tute perdus la kapon kaj ne povus regi sin, se la edzo ne admonus ŝin matene dum du plenaj horoj. Kiam Bazarov, post multfojaj promesoj reveni ne pli malfrue, ol post unu monato, fine sin elŝiris el la ĉirkaŭprenoj lin retenantaj kaj sidiĝis en la tarantaso, kiam la ĉevaloj ekkuris, la sonorilo eksonis kaj la radoj ekruliĝis; kiam oni vidis plu nenion kaj la polvo malleviĝis; kiam Timofeiĉ, kurbiĝinte kaj ŝanceliĝante sur la piedoj, peze revenis en sian ĉambreton; kiam la maljunuloj restis solaj en sia domo, kiu ankaŭ kvazaŭ kurbiĝis kaj kadukiĝis, Vasilij Ivánoviĉ, kiu ankoraŭ antaŭ kelke da minutoj brave svingis la naztukon sur la perono, sin ĵetis sur seĝon kaj mallevis la kapon. «Li forlasis, forlasis nin, — balbutis li. — Jen mi estas sola nun, sola, kiel fingro[92]», ripetis li kelke da fojoj, levante antaŭen sian manon kun la apartigita montra fingro. Arina Vlasievna proksimiĝis al li kaj almetinte sian grizan kapon al lia griza kapo, diris: «Kion fari, Vasja! Filo estas kvazaŭ fortranĉita peco. Li estas, kiel falko: li volas — li alflugas; li volas — li forflugas; kaj ni ambaŭ, ni estas kvazaŭ du fungoj en arbkavaĵo, ni sidas unu apud la alia kaj ĉiam restas sur la sama loko. Mi sola restos por vi eterne neŝanĝita, kiel vi por mi.»

Vasilij Ivánoviĉ forprenis la manojn de la vizaĝo kaj ĉirkaŭprenis sian edzinon, sian amikinon, tiel forte, kiel li neniam ĉirkaŭprenis ŝin eĉ en la junaj jaroj: ŝi konsolis lin en lia ĉagreno.

Загрузка...