— Fine do vi estas kandidato kaj revenis hejmen, — diris Nikolao Petroviĉ, metante sian manon jen sur la ŝultro, jen sur la genuo de Arkadio. — Fine!
— Kaj kiel fartas la onklo? — demandis Arkadio, kiu malgraŭ la sincera, preskaŭ infana ĝojo, lin pleniganta, deziris tamen kiel eble plej baldaŭ doni al la interparolo pli ĉiutagan agordon.
— Bone. Li intencis veturi kun mi renkonte al vi, sed li ŝanĝis la decidon, mi ne scias kial!
— Ĉu vi longe atendis min? — demandis Arkadio.
— Ĉirkaŭ kvin horojn.
— Kiel bona vi estas, patro!
Arkadio vive sin turnis al la patro kaj brue kisis lian vangon. Nikolao Petroviĉ mallaŭte ekridis.
— Kiel belan rajdĉevalon mi al vi preparis! — komencis li. — Vi vidos. Kaj via ĉambro estas freŝe tapetita.
— Ĉu vi havas ĉambron ankaŭ por Bazarov?
— Ni trovos unu ankaŭ por li.
— Estu amika por li, mi petas vin, patro. Mi ne povas esprimi al vi, kiel mi ŝatas lian amikecon.
— Ĉu longe vi konas lin?
— Nelonge.
— Jen kial mi ne vidis lin la lastan vintron. Per kio li okupas sin?
— Precipe per la natursciencoj. Sed li scias ĉion. En la estonta jaro li volas plenumi doktoran ekzamenon.
— Ah! Li studas la medicinon, — diris Nikolao Petroviĉ kaj eksilentis. — Petro, aldonis li kaj etendis la manon, – jen veturas niaj kamparanoj, ĉu ne vere?
Petro turnis la kapon, kien montris la mastro. Kelke da veturiloj kun senbridigitaj ĉevaloj, rapide ruliĝis sur mallarĝa flanka vojo. En ĉiu veturilo sidis unu, du kamparanoj en malbutonumitaj ŝafpeltoj.
— Efektive, — respondis Petro.
— Kien ili veturas, en la urbon?
— Kredeble en la urbon. En drinkejon, — aldonis li malestime kaj iom sin klinis al la koĉero, kvazaŭ esperante de li konfirmon. Sed la koĉero faris neniun signon: li estis homo de la malnovaj moroj, ne aprobanta la modernajn ideojn.
— Mi havas grandajn klopodojn kun la kamparanoj en la nuna jaro, — daŭrigis Nikolao Petroviĉ, sin turnante al la filo. — Ili ne pagas al mi la luopagon.
— Ĉu vi estas kontenta pri viaj dungataj laboristoj?
— Jes, — murmuretis Nikolao Petroviĉ tra la dentoj, — sed oni delogas ilin, jen la malbono. Krom tio, ili ne laboras kun vera diligenteco. Ili difektas la ilojn. Cetere ili plugis ne malbone. Kun la tempo ĉio akordiĝos. Ĉu la terkulturado nun interesas vin?
— Ombro mankas ĉe vi; bedaŭrinda afero, — rimarkis Arkadio, ne respondante la lastan demandon.
— Ĉe la norda flanko mi faris grandan markezon super la balkono, — diris Nikolao Petroviĉ, — oni povas nun tagmanĝi en libera aero.
— Ĝi iom tro similas somerloĝejon … cetere, ĉio ĉi ne estas grava. Sed kian aeron oni spiras ĉi tie! Kia bonodoro! Vere ŝajnas al mi, ke nenie en la mondo oni spiras tiel bonodoran aeron, kiel en nia regiono! Kaj la ĉielo …
Arkadio subite haltis, ĵetis oblikvan rigardon posten kaj eksilentis.
— Certe, — rimarkis Nikolao Petroviĉ, — vi naskiĝis ĉi tie, ĉio devas ŝajni al vi tie ĉi io eksterordinara[8]…
— Ne, patro, tio estas indiferenta, kie oni naskiĝis.
— Tamen …
— Ne, tio estas tute indiferenta.
Nikolao Petroviĉ nerimarkate ekrigardis la filon. La kaleŝo veturis ne malpli ol duonon de versto, antaŭ ol la interparolo rekomenciĝis.
— Mi ne memoras, ĉu mi skribis al vi, ke via maljuna vartistino Jegórovna mortis.
— Vere? Kompatinda maljunulino! Kaj Prokofiĉ, ĉu li vivas ankoraŭ!
— Li vivas kaj tute ne ŝanĝiĝis. Ĉiam la sama murmurulo. Entute, vi ne trovos grandajn ŝanĝojn en Marino.
— Ĉu vi havas la saman intendanton?
— Tio estas eble la sola ŝanĝo, kiun mi faris. Mi decidis, ne havi plu en mia servo liberigitajn servutulojn, antaŭajn hejmservistojn, aŭ almenaŭ ne konfidi al ili oficojn, kie estas respondeco. (Arkadio montris Petron per la okuloj.) Il est libre en effet[9], — rimarkis Nikolao Petroviĉ duonvoĉe, — sed li ja estas lakeo. Mia nuna intendanto estas burĝo, li ŝajnas brava homo. Li ricevas salajron de ducent kvindek rubloj jare. Cetere, — aldonis Nikolao Petroviĉ, frotante la frunton kaj brovojn per la mano, kion li faris ĉiam, kiam li estis konfuzita, — mi ĵus diris al vi, ke vi ne trovos grandajn ŝanĝojn en Marino … Tio estas ne tute ĝusta. Mi devas antaŭsciigi vin, kvankam …
Li haltis por unu momento kaj daŭrigis france.
— Severa moralisto trovos mian sincerecon nekonvena, sed unue tion oni ne povas kaŝi, kaj due, kiel vi scias, mi ĉiam havis miajn proprajn principojn pri la rilatoj inter patro kaj filo. Cetere, vi certe havos la rajton kondamni min … En mia aĝo … Unuvorte ĉi tiu … ĉi tiu knabino, pri kiu vi kredeble jam aŭdis …
— Féniĉka[10]? — senĝene demandis Arkadio.
Nikolao Petroviĉ ruĝiĝis.
— Ne diru ŝian nomon laŭte, mi petas vin … jes … ŝi loĝas nun ĉe mi. Mi lokis ŝin en la domo … tie estis du malgrandaj ĉambroj. Cetere, ĉion ĉi oni povas ŝanĝi …
— Kial, kara patro, mi petas vin …
— Via amiko gastos ĉe ni … ĝene estos …
— Pro Bazarov vi ne bezonas maltrankviliĝi. Li estas super tio.
— Pro vi, fine, — diris Nikolao Petroviĉ. — Bedaŭrinde la flankdomo ne estas en bona stato.
— Mi petas vin, patro, — interrompis Arkadio — vi kvazaŭ konfesas kulpon, hontu.
— Certe mi devus honti, — respondis Nikolao Petroviĉ, pli kaj pli ruĝiĝante.
— Lasu, patro, mi petas vin! — Arkadio amike ekridetis. «Pri kio li senkulpigas sin!» pensis la juna homo, kaj sento de indulgo kaj amo al la bona kaj malforta patro, miksita kun sento de sekreta supereco, plenigis lian animon. — Lasu, mi petas vin, — ripetis li, nevole ĝuante la konscion pri la propraj progresemo kaj sendependeco.
Nikolao Petroviĉ ekrigardis lin el sub la fingroj de l’ mano, per kiu li frotis sian frunton, kaj io pikis lian koron … Sed li tuj akuzis sin mem.
— Jen komenciĝas jam niaj kampoj, — ekparolis li post longa silento.
— Kaj rekte antaŭ ni estas nia arbaro, ŝajnas al mi? — demandis Arkadio.
— Jes, nia. Sed mi ĝin vendis. En la nuna jaro oni hakos ĝin.
— Kial vi vendis ĝin?
— Mi bezonis monon; krom tio ĉi tiu tero apartenos baldaŭ al la kamparanoj.
— Kiuj ne pagas al vi la luopagon.
— Tio estas ilia afero: cetere venos ja iam tempo, kiam ili pagos.
— Bela arbaro, domaĝe estas, — rimarkis Arkadio, kaj komencis ĉirkaŭrigardi.
La regiono, kiun ili trapasis, ne povis esti nomata pentrinda. Kampoj, kampoj senlimaj etendiĝis ĝis la horizonto, jen iom sin levante, jen mallevante; tie ĉi kaj tie oni vidis malgrandajn arbarojn, serpentis intermontoj, kovritaj de maldensaj kaj malaltaj arbetoj, rememorigante al ilia okulo la propran bildon sur la malnovaj planoj de l’ tempoj de la imperiestrino Katerino. Oni renkontis ankaŭ riveretojn kun deŝiritaj bordoj, kaj malgrandajn lagetojn kun difektitaj akvobaroj; vilaĝojn kun malaltaj kabanoj, kovritaj per nigraj pajlaj tegmentoj, ofte duone forŝiritaj; mizerajn garbejojn, por draŝi la grenon, plektitajn el vergoj kun oscedantaj pordegoj apud dezertaj draŝejoj; jen masonitajn preĝejojn kun defalanta stukaĵo, jen lignajn kun kliniĝintaj krucoj kaj ruinigitaj tombejoj. Io kunpremis iom post iom la koron de Arkadio. Kvazaŭ intence ĉiuj renkontataj kamparanoj havis mizeran aspekton kaj rajdis malgrasajn ĉevalaĉojn: kvazaŭ almozuloj en ĉifonoj staris la apudvojaj salikoj kun forŝirita ŝelo kaj rompitaj branĉoj; malgrasaj vilaj, mizeraj bovinoj avide pinĉis herbon en la apudvojaj kavoj. Ŝajnis, ke ili ĵus sin elŝiris el ies kruelaj mortigaj ungegoj; la bildo de la mizeraj bestoj meze de la bela somera tago, rememorigis la fantomon de la senespera, senfina vintro kun ĝiaj neĝblovoj, frostoj kaj glacioj … «Ne, pensis Arkadio, ne riĉa estas tiu ĉi regiono, ĝi frapas la okulon nek per bonstato, nek per diligenteco, ĝi ne povas, ne povas resti tia … reformoj estas necesaj … sed kiel plenumi ilin, kion entrepreni?…»
Tiel meditis Arkadio … kaj dum li meditis, la printempo daŭrigis sian venkan iron. Ĉio ĉirkaŭe estis ore verda, ĉio, vaste kaj mole ondis kaj brilis sub la dolĉa spiro de la varmeta vento, ĉio, — la arboj, la arbetoj, la herboj; de ĉie flugis la seninterrompaj triloj de la alaŭdoj; la vaneloj jen kriis, rondflugante super la malsekaj herbejoj, jen silente kuris sur la teramasoj; promenis la korvoj, kies nigraj plumoj bele kontrastis la delikatan verdon de la printempe semitaj, ankoraŭ malaltaj grenoj; ili malaperis en la tritiko, kaj nur de tempo al tempo oni povis vidi iliajn kapojn en la verdaj ondoj. Arkadio rigardis, rigardis, kaj iom post iom malaperis liaj meditoj … Li deĵetis de si la mantelon kaj ekrigardis la patron per tiel gajaj, infanaj okuloj, ke Nikolao Petroviĉ ree ĉirkaŭprenis lin.
— Nun ni estas jam proksime, — diris Nikolao Petroviĉ, — kiam ni atingos ĉi tiun altaĵon, la domo jam estos videbla. Ni bone kaj feliĉe vivos kune, Arkaŝa; vi helpos min en la mastrumado, se tio ne enuigos vin. Ni devas nun fariĝi intimaj, bone ekkoni unu la alian, ĉu ne vere?
— Certe, — respondis Arkadio, — sed kia bela tago!
— Por soleni vian venon, kara filo. Jes, la printempo estas nun en sia plena brilo. Cetere mi tute konsentas kun Puŝkin: Ĉu vi memoras la versojn en Eŭgeno Onegin[11]:
Malĝoj’ por mi via aper’,
Printemp’, printemp’ de l’ am’ la temp’!
Ho kia …
— Arkadio, — eksonis el la tarantaso la voĉo de Bazarov, — sendu al mi alumeton; mi ne povas ekbruligi la pipon.
Nikolao Petroviĉ eksilentis, kaj Arkadio, kiu komencis lin aŭskulti ne sen miro, sed ne sen kunsento, rapide prenis el la poŝo skatoleton arĝentan kun alumetoj kaj sendis ĝin al Bazarov per Petro.
— Eble vi deziras cigaron? — ree kriis al li Bazarov.
— Donu, — respondis Arkadio.
Petro revenis en la kaleŝon kaj donis al li kun la skatoleto nigran cigaron. Arkadio tuj ekfumis, disvastigante ĉirkaŭ si tiel fortan kaj acidan odoron de nefreŝa tabako, ke Nikolao Petroviĉ, kiu neniam fumis, deturnis la nazon, nevole, sed nerimarkate, por ne ofendi la filon.
Post kvaronhoro ambaŭ kaleŝoj haltis antaŭ la perono de nova ligna domo, ruĝkolorita kaj kovrita per fera, ruĝa tegmento. Tio estis Marino, nomata ankaŭ la «Nova Farmbieno», aŭ — de la kamparanoj — «Orfdomo»[12].