II

— Permesu al mi, paĉjo, forskui la polvon, — diris Arkaŝa per voĉo iom raŭka pro la vojaĝo, sed sonora kaj juna, gaje respondante al la karesoj de la patro. — Mi tute malpurigos vin.

— Ne grave, ne grave, — diris Kirsanov, batante per la mano la kolumon de la mantelo de l’ filo kaj la propran palton. — Montru vin, montru vin, — aldonis li, iom malproksimiĝante kaj tuj iris per rapidaj paŝoj al la gastejo, kriante: «Ĉi tien, ĉi tien, kaj rapide la ĉevalojn!»

Nikolao Petroviĉ ŝajnis multe pli kortuŝita, ol la filo; li estis kvazaŭ konfuzita, timigita. Arkadio haltigis lin.

— Kara patro, — diris li, — permesu, ke mi prezentu al vi mian bonan amikon, Bazarov, pri kiu mi tiel ofte skribis al vi. Li estas tiel ĝentila[6], ke li konsentis gasti ĉe ni dum iom da tempo.

Nikolao Petroviĉ rapide sin turnis kaj iris al altkreska junulo en longa mantelo, ornamita per ŝnurgalonoj, kiu ĵus desaltis de la tarantaso; li forte skuis lian sengantan ruĝan manon, kiun Bazarov ne tuj etendis al li.

— Mi tre ĝojas, — komencis li, — kaj mi kore dankas vin por via afabla intenco viziti nin; mi esperas … volu afable diri al mi vian nomon kaj tiun de via patro.

— Eŭgeno Vasiliĉ[7], — respondis Bazarov per malrapida, sed forta voĉo, kaj demetinte la kapuĉon, montris al Nikolao Petroviĉ sian tutan vizaĝon. Ĝi estis longa kaj malgrasa, kun alta frunto, kun nazo supre plata, malsupre pintita, kun grandaj verdetaj okuloj kaj pendantaj vangharoj de sabla koloro; vivigita de serena rideto, ĝi montris memfidon kaj inteligentecon.

— Mi esperas, kara Eŭgeno Vasiliĉ, ke vi ne enuos ĉe ni, — daŭrigis Nikolao Petroviĉ.

La maldikaj lipoj de Bazarov apenaŭ malfermiĝis, sed li respondis nenion kaj ne levis la ĉapon. Liaj malhele blondaj haroj, longaj kaj densaj, ne kaŝis la vastajn konveksaĵojn de lia granda kranio.

— Do Arkadio, — sin turnis Nikolao Petroviĉ al la filo, — ĉu oni devas tuj jungi la ĉevalojn? Aŭ eble vi volas iom ripozi?

— Ni ripozos hejme, kara patro; ordonu jungi.

— Tuj, tuj, — konsentis la patro. — He, Petro, ĉu vi aŭdas? Aranĝu rapide la aferon.

Petro, kiu kiel moderna perfektigita servisto anstataŭ veni kisi la manon de la juna sinjoro, nur salutis lin de malproksime, ree malaperis ĉe la pordego.

— Mi estas ĉi tie en kaleŝo, sed ni havas ĉevalojn ankaŭ por via tarantaso, — diris kun ŝanceliĝo Nikolao Petroviĉ, dum Arkadio trinkis akvon, kiun la mastrino de l’ gastejo alportis al li en fera kruĉo. Bazarov ekfumis pipon kaj proksimiĝis al la veturigisto, kiu maljungis la ĉevalojn.

— Sed, — daŭrigis Kirsanov, — nur du lokoj estas en mia kaleŝo, kaj mi ne scias kiel via amiko …

— Li veturos en la tarantaso, — interrompis lin duonvoĉe Arkadio. — Estu kun li sen ceremonioj, mi petas vin. Li estas bonega knabo, simpla, vi vidos.

La koĉero de Nikolao Petroviĉ elkondukis la ĉevalojn.

— Moviĝu, dikbarbulo! — sin turnis Bazarov al la veturigisto.

— Ĉu vi aŭdis, Mituĥa, — ekkriis alia veturigisto, kiu staris kelke da paŝoj de ili kun la manoj, enŝovitaj en la postajn poŝojn de sia ŝafpelto, — kiel nomis vin la sinjoro? Dikbarbulo vere vi estas.

Mituĥa anstataŭ respondi ekskuis la ĉapon kaj demetis la kondukilojn de la meza ĉevalo, kovrita de ŝvito.

— Rapide, rapide, bravuloj, helpu iom, — ekkriis Nikolao Petroviĉ, — vi ricevos belan trinkmonon!

Post kelke da minutoj la ĉevaloj estis jungitaj; Petro sin lokis apud la koĉero; Bazarov saltis en la tarantason, enŝovis la kapon en kusenon, kaj ambaŭ veturiloj rapide ekruliĝis.

Загрузка...