XIII

La malgranda nobela domo laŭ la moskva gusto, en kiu loĝis Eŭdoksio Kukŝin, staris en unu el la ĵus forbrulintaj stratoj de l’ urbo M.; kiel oni scias, niaj guberniaj urboj brulas ĉiun kvinan jaron. Ĉe la pordo, super malrekte najlita vizitkarto, pendis la ŝnuro de la sonorilo … En la antaŭĉambro iris renkonte al la venintoj virino en kufo — io meza inter servistino kaj akompanantino; klara signo de la progresemaj ideoj de la mastrino! Sítnikov demandis, ĉu Eŭdoksio Nikitiŝna estas hejme?

— Tio estas vi, Victor? — eksonis alta voĉo el la najbara ĉambro. — Eniru.

La virino en kufo tuj malaperis.

— Mi ne estas sola, — diris Sítnikov, lerte deĵetante la hungaran surtuton, sub kiu li portis specon de angla palto, kaj direktante memfidan rigardon al Arkadio kaj Bazarov.

— Ne grave, — respondis la voĉo. — Entrez![50]

La junuloj eniris. La ĉambro, en kiun ili enpaŝis, similis pli laborkabineton ol salonon. Paperoj, leteroj, dikaj numeroj de rusaj revuoj, kiuj plejparte ne estis distranĉitaj, kuŝis senorde sur tabloj, kovritaj de polvo, ĉie estis disĵetitaj cigaredoj, duone konsumitaj.

Sur leda kanapo duonkuŝis sinjorino, ankoraŭ juna, blonda, nezorge kombita, en silka, ne tre pura vesto, kun grandaj braceletoj sur la mallongaj manoj kaj kun punta tuko sur la kapo. Ŝi leviĝis de la kanapo kaj senzorge surtirante sur siajn ŝultrojn veluran mantelon kun flaviĝinta ermena pelto, ekparolis malrapide:

— Bonan tagon, Victor, — kaj premis la manon de Sítnikov.

— Bazarov, Kirsanov, — diris li mallonge, imitante la manieron de Bazarov.

— Mi tre ĝojas, — respondis sinjorino Kukŝin, kaj fiksante sur Bazarov siajn rondajn okulojn, inter kiuj orfe sin levis malgranda ruĝa nazeto, iom turnita supren, aldonis: — mi konas vin, — kaj premis ankaŭ lian manon.

Bazarov iom sulkigis la brovojn. En la malgranda, sensignifa figuro de la emancipita virino, estis nenio malbela; sed la esprimo de ŝia vizaĝo impresis malagrable. Oni nevole deziris demandi ŝin: «Ĉu vi estas malsata? Aŭ vi enuas? Eble vi timas ion? Por kio via penado?» Same kiel ĉe Sítnikov, ĉiam io mordis ŝian animon. Ŝi parolis kaj moviĝis malzorge kaj nelerte; ŝi, sendube, rigardis sin mem kiel bonkoran kaj simplan estaĵon, kaj malgraŭ tio, kion ajn ŝi faris, ĉiam ŝajnis, ke ĝuste tion ŝi ne volis fari, ĉio estis farita, kiel nomas tion la infanoj — intence, tio estas ne simple, ne nature.

— Jes, jes, mi konas vin, Bazarov, — ripetis ŝi. (Ŝi havis la kutimon, propran al multaj provincaj kaj moskvaj sinjorinoj, de la unua tago nomi la virojn per ilia familia nomo.) — Ĉu vi deziras cigaron?

— Cigaron, konsentite, — interrompis Sítnikov, kiu jam sin ĵetis sur apogseĝon kaj levis supren la piedojn, — sed donu al ni ankaŭ matenmanĝon. Ni estas terure malsataj, ne forgesu regali nin per botelo da ĉampano.

— Sibarito, — diris Eŭdoksio kaj ekridis. (Kiam ŝi ridis, ŝia supra dentkarno malkovriĝis super la dentoj.) — Ĉu ne vere, Bazarov, li estas sibarito?

— Mi amas la komforton de la vivo, — respondis Sítnikov kun grava mieno. — Tio ne malhelpas min esti liberalo.

— Ne, tio malhelpas, malhelpas! — ekkriis Eŭdoksio, ŝi tamen ordonis al la ĉambristino prepari matenmanĝon kaj ĉampanon. — Kia estas via opinio? — aldonis ŝi, sin turnante al Bazarov. — Mi estas certa, ke vi partoprenas la mian.

— Ne, vi eraras, — respondis Bazarov, — peco da viando estas pli bona ol peco da pano, eĉ de la ĥemia vidpunkto.

— Vi vin okupas per la ĥemio? Tio estas mia pasio. Mi eĉ mem elpensis mastikon.

— Mastikon? Vi?

— Jes, mi. Ĉu vi scias, por kia celo? Por fari pupojn, la kapojn de l’ pupoj, tio estas pli fortika. Mi estas praktika virino. Sed ŝi ne estas ankoraŭ preta. Mi devas ankoraŭ legi Liebig’on. À propos, ĉu vi legis la artikolon de Kisliakov pri la virina laboro en la «Moskva Revuo»? Legu, mi petas vin. Vin sendube interesas la virina problemo? Ankaŭ la lernejoj? Kion faras via amiko? Kia estas lia nomo?

Sinjorino Kukŝin ellasis siajn demandojn unu post alia kun afektita malzorgeco ne atendante respondon; dorlotitaj infanoj tiel parolas kun siaj vartistinoj.

— Mia nomo estas Arkadio Nikolaiĉ Kirsanov, — respondis Arkadio, — kaj mi faras nenion.

Eŭdoksio eksplodis per rido.

— Tio estas ĉarma! Vi ne fumas? Viktoro, ĉu vi scias, mi koleras kontraŭ vi?

— Kial?

— Vi komencis ree, oni diras, laŭdi George Sand[51]. Ŝi estas malprogresema virino kaj nenio plu! Ĉu oni povas kompari ŝin kun Emerson[52]! Ŝi scias nenion pri la edukado, pri la fiziologio, pri io ajn. Ŝi nenion aŭdis, mi estas certa, pri la embriologio, kaj en nia tempo eĉ unu paŝon oni ne povas fari sen ĝi! (Eŭdoksio disetendis la manojn ĉe la lastaj vortoj.) Ah, kian admirindan artikolon skribis pri tio Eliseviĉ! Tio estas genia sinjoro! (Eŭdoksio konstante uzis la vorton «sinjoro», anstataŭ «homo».) Bazarov, sidiĝu apud mi, sur la kanapo. Vi kredeble ne scias, ke mi terure vin timas.

— Kial? Mi dezirus scii.

— Vi estas danĝera sinjoro: vi estas tiel kritikema. Ah, mia Dio, ridinda afero, mi parolas, kiel stepa bienulino. Cetere mi efektive estas bienulino. Mi mem administras la bienon kaj imagu, mia inspektisto Erofej estas rimarkinda tipo, tute kiel «Pathfinder»[53], de Cooper: estas en li io primitiva. Mi definitive fiksiĝis tie ĉi: abomena urbo, ĉu ne vere? Sed kion fari!

— Urbo kiel aliaj, — malvarme diris Bazarov.

— Oni sin okupas nur per malaltaj aferoj, jen kio estas terura! Antaŭe mi vintre loĝis en Moskvo … sed nun tie loĝas mia legitima, sinjoro Kukŝin. Cetere, ankaŭ Moskvo estas nun … mi ne scias … tute alia. Mi intencas veturi eksterlandon; en la pasinta jaro mi jam estis tute preparita.

— Parizon, kompreneble? — demandis Bazarov.

— Parizon kaj Heidelbergon.

— Por kio tien?

— Por kio? Bunsen ja loĝas tie!

Je tio Bazarov trovis nenian respondon.

Pierre Sapoĵnikov … ĉu vi konas lin?

— Ne, mi lin ne konas.

— Ĉu tio estas ebla? Pierre Sapoĵnikov … li ja estas konstante ĉe Lidio Ĥostatov.

— Ankaŭ ŝin mi ne konas.

— Li proponis sin por min akompani. Dank’ al Dio, mi estas libera, mi ne havas infanojn … Kion mi diris: dank’ al Dio! Cetere, tio signifas nenion.

Eŭdoksio rulis cigaredon per siaj fingroj, flaviĝintaj pro la tabako, gluis ĝin per la lango, iom ĝin suĉis kaj ekfumis. Venis la ĉambristino kun plato.

— Jen la matenmanĝo! Ĉu vi volas manĝi peceton? Viktoro, malŝtopu la botelon; tio estas via specialo.

— Mia, mia, — murmuris Sítnikov kaj ree akre ekridis.

— Ĉu estas ĉi tie belaj virinoj? — demandis Bazarov, fininte trinki trian glaseton.

— Estas, — respondis Eŭdoksio, — sed ili ĉiuj estas tiel sensignifaj. Ekzemple, mon amie[54] Odincóv ne estas malbela. Bedaŭrinde, ŝia reputacio … cetere, tio ne estus grava, sed ŝi havas nenian liberecon de la opinioj, neniajn altajn ideojn, nenion … de ĉio ĉi. Oni devas ŝanĝi la tutan sistemon de la edukado. Mi jam pensis pri tio; niaj virinoj estas tre malbone edukitaj.

— Nenion vi faros el ili, — interrompis Sítnikov. — Oni devas malestimi ilin kaj mi malestimas ilin plene kaj komplete! (La ebleco malestimi kaj esprimi sian malestimon estis la plej agrabla sento por Sítnikov; precipe li atakis la virinojn, ne antaŭsentante, ke post kelke da monatoj la sorto devigos lin rampi antaŭ la edzino sole tial, ke ŝi estis naskita princidino Durdoleosov.) Neniu el ili povus kompreni nian interparolon; neniu el ili valoras, ke ni, seriozaj viroj, parolu pri ŝi!

— Sed ili tute ne bezonas kompreni nian interparolon, — diris Bazarov.

— Pri kiuj vi parolas? — sin miksis Eŭdoksio en la interparolon.

— Pri la belaj virinoj.

— Kiel? Vi do partoprenas la opinion de Proudhon[55]?

Bazarov fiere sin rektigis.

— Mi partoprenas nenies opiniojn; mi posedas proprajn.

— For la aŭtoritatojn! — ekkriis Sítnikov, ĝojante, ke li trovis okazon akre esprimi siajn pensojn en la ĉeesto de la homo, kiu estis lia fetiĉo.

— Sed Macaulay[56] mem, — komencis sinjorino Kukŝin.

— For Macaulay! — tondris Sítnikov. — Vi estas partiano de la virinaĉoj?

— Ne de la virinaĉoj, sed de la rajtoj de l’ virinoj, kiujn mi ĵuris defendi ĝis la lasta guto de mia sango.

— For! — Sed tie ĉi Sítnikov haltis. — Ankaŭ mi ne neas ilin, — diris li.

— Ne, mi vidas ke vi estas slavofilo!

— Ne, mi ne estas slavofilo, kvankam, cetere …

— Ne, ne, ne! Vi estas slavofilo! Vi estas adepto de Domostroj[57]. Vi dezirus vipi la virinojn!

— La vipo estas bona afero, — diris Bazarov, — sed ni jam venis al la lasta guto …

— De kio? — interrompis Eŭdoksio.

— De la ĉampano, respektinda Eŭdoksio Nikitiĉna, de la ĉampano, ne de via sango.

— Mi ne povas aŭskulti indiferente, kiam oni atakas la virinojn, — daŭrigis Eŭdoksio. — Tio estas terura. Anstataŭ ataki ilin, vi prefere legu la libron de Michelet: «De l’ amour»[58]. Admirinda verko! Sinjoroj, ni parolu pri la amo, — aldonis Eŭdoksio sopire mallevante la manon sur la ĉifitan kusenon de la kanapo.

Sekvis subita silento.

— Ne, por kio paroli pri la amo, — diris Bazarov, — sed vi menciis sinjorinon Odincóv … Tiel, ŝajnas, vi nomis ŝin? Kiu ŝi estas?

— Ĉarma, ĉarma! — pepis Sítnikov. — Mi prezentos vin al ŝi. Ŝi estas inteligenta, riĉa kaj vidvino. Bedaŭrinde, ŝi ne estas ankoraŭ sufiĉe progresema: ŝi devus pli intime koniĝi kun nia Eŭdoksio. Mi trinkas por via sano, Eŭdoksio! Ni kunfrapu la pokalojn! «Et toc, et toc, et tin-tin-tin. Et toc, et toc, et tin-tin-tin!»

— Viktoro, vi estas petolulo.

La matenmanĝo daŭris longe. La unuan botelon sekvis dua, tria, eĉ kvara … Eŭdoksio babilis senlace; Sítnikov subtenis ŝin. Multe ili diskutis pri tio, kio estas la edziĝo, ĉu tio estas superstiĉo aŭ krimo; kiaj naskiĝas la homoj, egalaj aŭ ne; en kio konsistas la individueco? La afero fine iris tiel malproksimen, ke Eŭdoksio, tute ruĝa de la vino, frapante per siaj plataj ungoj la klavojn de la neagordita fortepiano komencis kanti per raŭka voĉo ciganajn kantojn kaj poste la romancon de Seimour-Chiff: «Sonĝas la dormetanta Grenado». Sítnikov ĉirkaŭis sian kapon per skarpo kaj ludis la rolon de la svenanta amanto ĉe la vortoj:

«Ni kunigu niajn lipojn

En ardanta kiso.»

Arkadio fine ne povis plu tion toleri.

— Sinjoroj, tio komencas simili frenezulejon, — diris li laŭte.

Bazarov, kiu nur de tempo al tempo metis en la interparolon ŝercan vorton — li sin okupis pli fervore per la ĉampano — laŭte oscedis, leviĝis kaj ne adiaŭante la mastrinon, eliris kun Arkadio. Sítnikov salte leviĝis, por sekvi ilin.

— Do? Do? — demandis li, servutule kurante jen de unu flanko, jen de la alia. — Mi ja diris al vi: rimarkinda persono! Jen virino, kiajn ni bezonas! Ŝi estas, en sia speco, fenomeno de la plej alta moraleco.

— Kaj tiu ejo de cia patro estas ankaŭ fenomeno de la plej alta moraleco? — demandis Bazarov, montrante per la fingro drinkejon, kiun ili preterpasis en la sama momento.

Sítnikov ree laŭte ekridis. Li forte hontis pro sia deveno kaj li ne sciis, ĉu li devas senti sin flatita aŭ ofendita per la subita «ci» de Bazarov.

Загрузка...