XX

Bazarov sin klinis el la tarantaso. Arkadio etendis la kapon de post la dorso de sia amiko kaj ekvidis antaŭ la domo altan, malgrasan homon, kun iom senorde starantaj haroj kaj kun maldika agla nazo. Li estis vestita per malnova militista surtuto ne butonumita. Li staris, dismetinte la piedojn, fumis longan pipon kaj fermetis la okulojn, por sin gardi kontraŭ la suna lumo.

La ĉevaloj haltis.

— Fine vi estas, — diris la patro de Bazarov, ne ĉesante fumi, kvankam la tubo de la pipo dancis inter liaj fingroj. — Eliru, eliru, venu en mian ĉirkaŭprenon!

Li komencis kisi la filon. «Enjuŝa, Enjuŝa»[73], eksonis tremanta virina voĉo. La pordo larĝe malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis rondeta, malalta maljunulino, en blanka kufo kaj mallonga multkolora kaftano. Ŝi ekkriis, ŝanceliĝis kaj certe falus, se Bazarov ne subtenus ŝin. Ŝiaj rondetaj manoj tuj ĉirkaŭprenis lian kolon, ŝia kapo sin alpremis al lia brusto, kaj ĉio eksilentis. Oni aŭdis nur ŝian interrompatan ploron.

La maljuna Bazarov profunde spiris kaj pli forte palpebrumis.

— Nu, sufiĉe, sufiĉe, Ariŝa! Ĉesu, — diris li, interŝanĝinte rigardon kun Arkadio, kiu staris senmove ĉe la tarantaso, dum la kamparano sur la kondukbenko eĉ sin deturnis. — Tio estas superflua! ĉesu, mi petas vin.

— Ah, Vasilij Ivánoviĉ, — murmuretis la maljunulino, — jen fine ni havas lin, kolombeton, Enjuŝan ĉe ni, — kaj ne ĉesante lin ĉirkaŭpreni, ŝi forigis de Bazarov sian malsekan pro la larmoj, sulkiĝintan kaj ridetantan vizaĝon, ekrigardis lin per feliĉaj kaj kornikaj okuloj, kaj ree sin alpremis al li.

— Sendube, ĉio ĉi estas natura, — diris Vasilij Ivánoviĉ, — sed ni iru prefere en la ĉambron. Kun Eŭgeno venis gasto. Pardonu, — aldonis li, sin turnante al Arkadio kun malgranda riverenco, — vi komprenas, la virina malforteco; la koro de la patrino…

Li mem estis tiel kortuŝita, ke liaj lipoj, brovoj kaj mentono tremis … sed li rimarkeble penis venki sin kaj eĉ ŝajnis indiferenta. Arkadio sin klinis.

— Vere, patrino, ni iru, — diris Bazarov kaj kondukis en la domon la senfortiĝintan maljunulinon. Sidiginte ŝin en komforta apogseĝo, li ankoraŭ unu fojon rapide kisis la patron kaj prezentis al li Arkadion.

— Mi kore ĝojas, — diris Vasilij Ivánoviĉ, — sed ne estu postulema; ĉe mi ĉio estas aranĝita simple, militiste. Arina Vlasievna, trankviliĝu, mi petas vin, kia manko de kuraĝo! La gasto havas malbonan opinion pri vi.

— Kara sinjoro, — diris la maljunulino tra la larmoj, — mi ne havas la honoron koni vian nomon kaj tiun de via patro …

— Arkadio Nikolaiĉ, — grave, duonvoĉe diris Vasilij Ivánoviĉ.

— Pardonu min, malsaĝan. — La maljunulino viŝis la nazon kaj poste, klinante la kapon dekstren kaj maldekstren, ankaŭ la okulojn unu post la alia. — Pardonu min. Mi ja pensis, ke mi mortos, ne revidinte mian ko…o…o…lombeton…

— Kaj jen vi revidis, sinjorino, — interrompis Vasilij Ivánoviĉ. — Tanjuŝa, — li sin turnis al nudpieda knabino dektrijara en bele ruĝa katuna vesto, time rigardanta tra la pordo, — alportu al la mastrino glason da akvo, sur pleto, vi komprenas? Kaj vin, sinjoroj, — aldonis li kun ia malnovmoda jovialeco, — permesu al mi inviti en la kabineton de la veterano.

— Almenaŭ unu fojon permesu ĉirkaŭpreni vin, Enjuŝa, — ĝemis Arina Vlasievna. Bazarov sin klinis al ŝi. — Kia belulo vi fariĝis!

— Belulo, ne belulo, — rimarkis Vasilij Ivánoviĉ, — sed viro, kiel oni diras, hommfé[74]. Kaj nun mi esperas, Arina Vlasievna ke, satiginte vian patrinan koron, vi zorgos pri la satigo de viaj gastoj, ĉar kiel vi scias, oni ne nutras najtingalon per fabeloj.

La maljunulino leviĝis de la seĝo.

— Tuj, Vasilij Ivánoviĉ, la tablo estos preta; mi mem kuros en la kuirejon kaj ordonos boligi la samovaron; ĉio estos preta, ĉio. Dum tri jaroj ja mi ne vidis lin, ne nutris, ne donis al li trinki; tio estas io!

— Bone, mastrino, zorgu, ne senhonorigu vin; kaj vi, sinjoroj, mi petas, sekvu min. Jen Timofeiĉ venis saluti vin, Eŭgeno. Ankaŭ li ĝojas, maljuna amiko. Ĉu ne vere? Vi ĝojas, maljuna amiko? Sinjoroj, mi petas sekvu min.

Vasilij Ivánoviĉ kun grava mieno iris antaŭen, trenante la malnovajn pantoflojn, kiuj klakis sur la planko.

Tuta lia malgranda domo konsistis el ses etaj ĉambroj. Unu el ili, tiu, en kiun li kondukis la gastojn, estis nomata kabineto. Dikpieda tablo, ŝarĝita per paperoj, nigriĝintaj pro la malnova polvo, kvazaŭ fumaĵitaj, okupis la tutan spacon inter du fenestroj; sur la muroj pendis turkaj pafiloj, kozakaj vipoj, du geografiaj kartoj, anatomiaj desegnaĵoj, portreto de Hufeland[75], monogramo, plektita el haroj en nigra kadro kaj diplomo sub vitro; leda kaj disŝirita sofo staris inter du grandegaj ŝrankoj el betulo; sur la bretoj senorde premis unu alian libroj, skatoloj, pajloŝtopitaj birdoj, boteletoj; en angulo staris rompita elektra maŝino.

— Mi avertis vin, mia kara vizitanto, — komencis Vasilij Ivánoviĉ, — ke ni vivas ĉi tie, kvazaŭ en bivako…

— Lasu la senkulpigojn! — interrompis Bazarov, — Kirsanov tre bone scias, ke via domo ne estas palaco kaj ke ni ne estas Krezusoj. Kie ni lokos lin, jen estas la demando?

— Trankviliĝu, Eŭgeno; en la flanka domo mi havas bonegan ĉambron; estos tre komforte tie por via amiko.

— Vi do konstruis flankan domon en mia foresto?

— Jes, jes; tie, kie estas la vaporbanejo, — sin miksis Timofeiĉ en la interparolon.

— Tio estas najbare de la banejo, — rapide klarigis Vasilij Ivánoviĉ. — Cetere, nun estas somero … Mi tuj kuros tien por doni ordonojn; kaj vi, Timofeiĉ, dume enportu la pakaĵojn de l’ sinjoroj. Al vi, Eŭgeno, mi donos, kompreneble, mian kabineton. Suum cuique[76].

— Jen kia estas mia patro! Komika maljunulo kaj tre bona, — aldonis Bazarov, tuj kiam Vasilij Ivánoviĉ foriris. — Sama strangulo, kia via patro, sed de alia speco. Li babilas iom tro multe.

— Ankaŭ via patrino, ŝajnas, estas bonega virino, — rimarkis Arkadio.

— Jes, senruza kreaĵo. Vi vidos, kian tagmanĝon ŝi donos al ni.

— Hodiaŭ oni ne atendis vin, ni ne havas viandon, — diris Timofeiĉ, kiu ĵus alportis la kofron de Bazarov.

— Ankaŭ sen viando ni estos sataj; el nenio oni povas fari nenion. La malriĉeco ne estas malvirto.

— Kiom da kamparanoj havas via patro? — demandis Arkadio.

— La bieno apartenas ne al li, sed al mia patrino; dek kvin kamparanoj, se mi bone memoras.

— Dudek kvin, ne malpli, — diris Timofeiĉ kun ofendita mieno. Eksonis klakado de pantofloj, kaj ree aperis Vasilij Ivánoviĉ.

— Post kelke da minutoj via ĉambro estos preta por akcepti vin, — ekkriis li solene, — Arkadio … Nikolaiĉ, tia, ŝajnas, estas via honorinda nomo? Kaj jen via servanto, — aldonis li, montrante knabon, kiu eniris kun li; la knabo estis mallonge razita, portis bluan jakon, truitan ĉe la kubutoj kaj botojn, kiuj ne apartenis al li. — Oni nomas lin Fedka. Mi ree ripetas, kvankam mia filo malpermesas: ne estu postulema. Cetere, la pipon li scias plenigi. Vi ja fumas?

— Mi fumas ordinare cigarojn, — respondis Arkadio.

— Kaj vi agas tre prudente. Ankaŭ mi donas la preferon al la cigaroj, sed en nia regiono, malproksima de la ĉefurbo, estas tre malfacile ricevi ilin.

— Ĉesu kanti Lazaron,[77] — ree interrompis Bazarov. — Sidiĝu prefere jen ĉi tie sur la sofo kaj permesu, ke mi vin rigardu.

Vasilij Ivánoviĉ ekridis kaj sidiĝis. Li forte similis sian filon, nur lia frunto estis pli malalta kaj pli mallarĝa, la buŝo iom pli larĝa kaj li senĉese sin movis, levis la ŝultrojn, kvazaŭ la veŝto ĝenus lin sub la akseloj, palpebrumis, tusetis kaj movis la fingrojn, dum lia filo montris ĉiam senzorgan senmovecon.

— Kanti Lazaron! — ripetis Vasilij Ivánoviĉ. — Vi, Eŭgeno, ne pensu, ke mi volas veki kompaton de la gasto; jen en kia dezerto ni loĝas. Mi, kontraŭe, opinias, ke por pensanta homo ne ekzistas dezerto. Mi almenaŭ penas, kiel oni diras, ne esti kovrita de la musko, ne resti malantaŭe de la jarcento.

Vasilij Ivánoviĉ prenis el la poŝo novan flavan fulardon — li trovis tempon por kunpreni ĝin, kurante en la ĉambron de Arkadio — kaj daŭrigis, svingante ĝin en la aero:

— Mi ne parolos, ekzemple, pri tio, ke mi liberigis miajn kamparanojn kaj cedis al ili la duonon de mia tero, ne sen grandaj oferoj de mia flanko. Mi opinias tion mia devo, la prudento mem ordonas en ĉi tiu okazo, kvankam la aliaj bienuloj tute ne pensas pri tio: mi parolas pri la sciencoj, pri la sininstruo.

— Jes; jen mi vidas, ke vi havas la «Amikon de la sano»[78] por la jaro 1855, — rimarkis Bazarov.

— Malnova kamarado kompleze sendas ĝin al mi, — rapide respondis Vasilij Ivánoviĉ; — sed al ni, ekzemple, ankaŭ la frenologio ne estas fremda, — aldonis li, sin turnante, cetere, precipe al Arkadio kaj montrante sur la ŝranko malgrandan gipsan kapon, dividitan en numeritajn kvarangulojn, — ja nomoj de Schönlein,[79] de Rademacher ne estas nekonataj de ni.

— Ĉu oni kredas ankoraŭ je Rademacher en via gubernio? — demandis Bazarov.

Vasilij Ivánoviĉ ektusis.

— En nia gubernio? … Cetere, sinjoroj, vi konas pli bone la aferon ol ni; ni ne povas sekvi vin! Vi ja venis, por nin anstataŭi. Ankaŭ en mia tempo humoralisto[80] Hoffmann, Brown kun sia vitalismo, ŝajnis tre ridindaj, tamen ili iam faris grandan bruon en la mondo. Iu nova anstataŭis ĉe vi Rademacher’on kaj vi admiras lin, kaj post dudek kvin jaroj vi, eble, ridos ankaŭ tiun.

— Por vin konsoli, mi diros al vi, — interrompis Bazarov, — ke ni nun entute ridas la medicinon kaj akceptas neniun aŭtoritaton.

— Kiel? Vi ja volas esti kuracisto?

— Unu ne malhelpas la alion.

Vasilij Ivánoviĉ turnis sian mezan fingron en la pipo, kie restis ankoraŭ iom da varmega cindro.

— Eble, eble; mi ne disputos kun vi. Kiu mi estas? Ekskuracisto regimenta, volatou[81], kaj jen nun mi fariĝis agronomo. Mi servis en la brigado de via avo, — li sin ree turnis al Arkadio, — jes, jes, ne malmulte mi vidis dum mia vivo. Kaj en kiaj societoj mi estis, kiajn homojn mi renkontis! Mi, la sama mi, kiun nun vi vidas antaŭ vi, mi palpis la pulson de la princo Witgenstein kaj de Žukovski[82]! La virojn de la dek kvara de decembro, en la suda armeo (Vasilij Ivánoviĉ plensignife kunprenis la lipojn), mi konis ĉiujn.[83] Cetere, mi ne miksis min en la konspiron; mia afero estas la lanceto kaj nenio plu! Via avo estis respektinda homo, vera militista viro.

— Li estis vera ŝtipo, konfesu, — diris malrapide Bazarov.

— Ah, Eŭgeno, kiajn esprimojn vi uzas! Mi petas vin … Certe, generalo Kirsanov ne apartenis …

— Lasu lin! — interrompis, Bazarov. — Proksimiĝante ĉi tien, mi kun plezuro rigardis vian betulan arbaron, ĝi bele kreskis.

Vasilij Ivánoviĉ viviĝis.

— Kaj kiam vi vidos nian ĝardenon! Mi mem plantis ĉiun arbon. Ni havas fruktojn, berojn kaj diversajn medicinajn herbojn. Diru, junuloj, kion vi volas, tamen Paracelsus diris sanktan veron: in herbis verbis et lapidibus[84]. Kiel vi scias, mi forlasis la praktikon, tamen du, tri fojojn en semajno mi devas reveni al mia malnova metio. Oni venas por peti konsilon, mi ja ne povas forpeli ilin. Iafoje mizeruloj petas helpon. Cetere, estas neniu kuracisto en la tuta regiono. Mi havas najbaron, eks-majoron, kiu ankaŭ sin okupas per la kuracado. Mi demandis, ĉu li studis la medicinon? Oni respondis al mi: ne, li ne studis, li kuracas pro filantropio … Ha, ha, ha, pro filantropio! Kiel tio plaĉas al vi? Ha, ha, ha!

— Fedka, plenigu mian pipon, — severe diris Bazarov.

— Ni havas ĉi tie ankoraŭ alian doktoron, — daŭrigis Vasilij Ivánoviĉ kun obstino; — li venas foje al malsanulo, kaj la malsanulo jam ad patres[85]; oni ne enlasis la doktoron, dirante, ke oni ne plu bezonas lin. La doktoro tion ne antaŭvidis, konfuziĝis kaj demandis: «Ĉu la malsanulo singultis antaŭ la morto?» — «Jes.» — «Tre forte!» — «Jes, tre forte.» — «Bone», respondis la doktoro kaj forveturis. Ha, ha, ha!

La maljunulo sola ridis; Arkadio esprimis rideton per sia mieno. Bazarov nur enspiris fumon. La interparolo daŭris tiamaniere ĉirkaŭ unu horon. Arkadio dume iris en sian ĉambron, kiu estis simple antaŭĉambro de la vaporbanejo, sed tre agrabla kaj pura. Fine venis Tanjuŝa kaj anoncis, ke la tagmanĝo estas preta.

Vasilij Ivánoviĉ leviĝis la unua.

— Ni iru, sinjoroj! Pardonu grandanime, se mi enuigis vin. Eble mia mastrino kontentigos vin pli bone, ol mi.

La tagmanĝo, kvankam rapide farita, estis tre bona, eĉ abunda; nur la vino lasis ion por deziri: la preskaŭ nigra ksereso[86], aĉetita de Timofeiĉ de komercisto, lia konato, odoris kupron aŭ kolofonon — ne eble estis distingi; krom tio la muŝoj estis forte tedaj. Ordinare juna knabo, korta servisto, forpelis ilin per granda verda branĉeto, sed tiun ĉi fojon Vasilij Ivánoviĉ forsendis lin, timante la malaprobon de la junaj progresuloj. Arina Vlasievna trovis tempon por sin feste vesti; ŝi surmetis altan kufon kun silkaj rubandoj kaj bluan galon kun surpentritaj floroj. Ŝi ree ekploris, rigardante Enjuŝan, sed la edzo ne bezonis admoni ŝin: ŝi mem tuj viŝis la larmojn por ne makuli la galon. Manĝis nur la junuloj; la gemastroj jam antaŭ longe tagmanĝis. Servis Fedka, kiun forte ĝenis la botoj, helpis lin ĝiba virino kun vira vizaĝo, nomita Anfisuŝka, kiu administris la provizejon, la hejmajn birdojn kaj estis samtempe lavistino. Vasilij Ivánoviĉ dum la tuta tagmanĝo promenis en la ĉambro kaj kun perfekte feliĉa, eĉ radianta vizaĝo parolis pri la danĝeroj, kiujn li antaŭvidis de la politiko de Napoleono kaj de la komplikita itala problemo. Arina Vlasievna ne vidis Arkadion, ne regalis lin; apogante sur la pugno sian rondan vizaĝon, al kiu la plenaj, ĉerizkoloraj lipoj, la denaskaj makuloj sur la vangoj kaj super la brovoj, donis tre bonkoran esprimon, ŝi ne deturnis de la filo la okulojn kaj senĉese sopiris; ŝi mortadis pro la deziro ekscii, por kiel longe li venis, sed ŝi timis demandi lin. «Se li diros: por du tagoj», — pensis ŝi kaj ŝia koro batis dolore. Post la rostaĵo Vasilij Ivánoviĉ malaperis por unu momento kaj revenis kun malŝtopita duonbotelo da ĉampano. «Jen», ekkriis li, «kvankam ni vivas en sovaĝa lando, en solenaj okazoj ni havas, per kio gajigi nin!» Li plenigis tri pokalojn kaj glaseton, deklaris, ke li trinkas por la sano de la «respektindaj vizitantoj», kaj per unu gluto, laŭ la militista maniero, malplenigis sian pokalon; li devigis ankaŭ Arinan Vlasievna trinki ĝis la lasta guto de sia glaseto. Kiam venis la vico de la konfitaĵoj, Arkadio, kiu ordinare tute ne manĝis dolĉaĵojn, opiniis sia devo gustumi de kvar diversaj specoj, freŝe preparitaj, tiom pli, ke Bazarov rifuzis kategorie kaj tuj ekfumis cigaron. Poste venis teo kun kremo, kun butero kaj krakenoj; poste Vasilij Ivánoviĉ kondukis ĉiujn en la ĝardenon, por ĝui la belecon de la vespero. Preterpasante benkon, li murmuretis al Arkadio:

— En ĉi tiu loko mi amas filozofi, rigardante la subiron de la suno. Kaj tie, pli malproksime mi plantis kelke da arboj, amataj de Horacio.

— Kiajn arbojn? — demandis Bazarov, kiu aŭdis la lastajn vortojn.

— Akaciojn, akaciojn.

Bazarov komencis oscedi.

— Mi pensas, ke venis la tempo por la vojaĝantoj sin doni en la brakojn de Morfeo, — diris Vasilij Ivánoviĉ.

— Tio estas, estas tempo dormi, — interrompis Bazarov. — Ĉi tiu opinio estas ĝusta. Jes, estas tempo.

Adiaŭante la patrinon, li kisis ŝian frunton, ŝi ĉirkaŭprenis lin kaj kaŝe, post lia dorso, trifoje benis lin per la signo de la kruco. Vasilij Ivánoviĉ kondukis Arkadion en lian ĉambron kaj deziris al li «tian benatan ripozon, kian ankaŭ li ĝuis en siaj feliĉaj jaroj». Kaj efektive, Arkadio tre bone dormis en sia antaŭbanejo; en ĝi odoris mento, kaj du griloj, jen unu, jen la alia, dormige ĉirpis post la forno. Vasilij Ivánoviĉ iris de Arkadio en sian kabineton, sidiĝis sur la sofo ĉe la piedoj de sia filo por babili kun li; Bazarov tuj forsendis lin, dirante, ke li volas dormi, sed li ne ekdormis antaŭ la mateno. Larĝe malferminte la okulojn, li kolere rigardis en la mallumon; la rememoroj de la juneco ne havis povon je li, kaj la lastaj maldolĉaj impresoj ekscitis ankoraŭ lian animon. Arina Vlasievna komence satpreĝis; poste longe, longe ŝi interparolis kun Anfisuŝka, kiu, starante kvazaŭ statuo antaŭ la mastrino kaj fikse rigardante ŝin per sia sola okulo, komunikis al ŝi per mistera murmureto ĉiujn siajn rimarkojn kaj konsiderojn pri Eŭgeno Vasiliĉ. La ĝojo, vino, cigara fumo tute konfuzis la kapon de l’ maljunulino; la edzo ekparolis al ŝi kaj rezigne eksvingis la manon.

Arina Vlasievna estis vera tipo de la rusa malalta nobelaro de la tempo pasinta; ŝi devus vivi antaŭ ducent jaroj en la malnovaj moskovaj[87] tempoj. Ŝi estis tre pia kaj sentema; ŝi kredis je ĉiuspecaj aŭguraĵoj, signoj, kontraŭsorĉoj kaj sonĝoj; ŝi kredis je la «jurodivi[88]», hejmaj kaj arbaraj spiritoj, malbonaj renkontoj, malbonaj okuloj, popolaj medikamentoj, sankta salo, baldaŭa fino de la mondo, ŝi kredis, ke se en la tago de Pasko dum la nokta diservo la kandeloj ne estingiĝas, la poligono donos bonan rikolton, kaj ke la fungo ne kreskas plu, kiam ĝin vidis homa okulo; ŝi kredis, ke la diablo amas resti tie, kie estas multe da akvo, ke ĉiu hebreo havas sur la brusto sangan makulon; ŝi timis la musojn, viperojn, ranojn, paserojn, hirudojn, malvarman akvon, trablovon, ĉevalojn, karpojn, flavruĝajn homojn kaj nigrajn katojn kaj opiniis la grilojn kaj hundojn malpuraj estaĵoj; ŝi manĝis nek bovidaĵon, nek kolombojn, nek kankrojn, nek fromaĝon, nek asparagojn, nek heliantajn tuberojn, nek leporojn, nek akvomelonojn, ĉar distranĉita akvomelono rememorigas la kapon de Johano Baptisto; pri la ostroj ŝi parolis ne alie ol kun tremo; ŝi amis bone manĝi, kaj severe fastis; dormis dek horojn ĉiutage, kaj tute ne kuŝiĝis, kiam Vasilij Ivánoviĉ havis kapdoloron; ŝi legis neniun libron ekster «Aleksis, aŭ kabano en arbaro»[89], skribis ne pli multe ol unu, du leterojn en jaro kaj sciis tre bone konfiti kaj sekigi fruktojn, kvankam ŝi nenion tuŝis per la propraj manoj kaj entute ne volonte sin movis de sia loko. Arina Vlasievna estis tre bona kaj en sia speco tute ne malsaĝa. Ŝi sciis, ke estas en la mondo sinjoroj, kiuj devas ordoni kaj simpla popolo, kiu devas obei, kaj tial ŝi ne malŝatis la servutecon kaj la salutojn ĝis la tero; sed kun la subuloj ŝi agis amike kaj delikate, preterlasis neniun almozulon sen helpo, kaj neniam kondamnis iun, kvankam iafoje ŝi klaĉis. En sia juneco ŝi estis beleta, ludis fortepianon kaj iom parolis france; sed dum la multjaraj vojaĝoj de sia edzo, kun kiu ŝi edziniĝis kontraŭ sia volo, ŝi grasiĝis kaj forgesis la muzikon kaj la francan lingvon. Ŝi amis sian filon kaj neesprimeble timis lin; la administradon de la bieno ŝi transdonis al la edzo kaj lasis al li plenan liberecon; ŝi ĝemis, svingis rifuze la naztukon kaj pro timo levis pli kaj pli alte la brovojn, kiam ŝia maljunulo komencis paroli pri la projektataj reformoj kaj pri siaj planoj. Ŝi estis nefidema, ĉiam atendis ian grandan malfeliĉon kaj tuj ploris, kiam ŝi rememoris ion malĝojan. Nun tiaj virinoj komencas esti maloftaj. Dio scias, ĉu oni devas ĝoji pro tio!

Загрузка...