XIX

Kiel ajn sciis sin regi sinjorino Odincóv kaj estis super ĉiuj superstiĉoj, tamen ŝi sentis sin iom konfuzita, kiam ŝi aperis en la manĝoĉambro, por la tagmanĝo. Cetere, ŝi pasis sufiĉe feliĉe. Porfir’ Platoniĉ venis, rakontis diversajn anekdotojn; li ĵus revenis el la urbo. Interalie li alportis la novaĵon, ke la guberniestro Burdalu ordonis al siaj oficistoj por specialaj komisioj, porti spronojn, por la okazo, se li sendos ilin ien sur ĉevalo, por pli da rapideco. Arkadio duonvoĉe diskutis kun Katja kaj diplomate servis al la princidino. Bazarov obstine kaj malgaje silentis. Sinjorino Odincóv du, tri fojojn rekte, ne kaŝe ekrigardis lian vizaĝon, severan kaj galan, kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malestima decidemo en ĉiu trajto, kaj ŝi pensis: «Ne… ne… ne…» Post la tagmanĝo ŝi iris kun la tuta societo en la ĝardenon. Rimarkinte, ke Bazarov deziras paroli kun ŝi, ŝi flankiris kelke da paŝoj kaj haltis. Li proksimiĝis al ŝi kaj ne levante la okulojn, diris per surda voĉo:

— Mi devas peti vian pardonon, Anna Sergéevna. Vi ne povas ne koleri kontraŭ mi.

— Ne, mi ne koleras kontraŭ vi, Eŭgeno Vasiliĉ, — respondis sinjorino Odincóv, — sed mi estas ĉagrenita …

— Tiom pli malbone. En ĉiu okazo, mi estas sufiĉe punita. Mia situacio, vi certe konsentas, estas plej malsaĝa. Vi skribis al mi: «kial forveturi?» Sed mi ne povas kaj ne volas resti. Morgaŭ mi ne estos plu ĉi tie.

— Eŭgeno Vasiliĉ, kial vi…

— Kial mi forveturas?

— Ne, ne tion mi volis diri.

— La tempo pasinta ne revenas, Anna Sergéevna … pli frue aŭ malpli frue tio devus okazi. Do, mi devas forveturi … Mi komprenas nur unu kondiĉon, je kiu mi povus resti; sed ĝi neniam plenumiĝos. Vi ja pardonu mian bravaĉon, vi ja ne amas min kaj neniam ekamos?

La okuloj de Bazarov ekbrilis dum unu momento sub liaj nigraj brovoj.

Anna Sergéevna ne respondis al li. «Mi timas ĉi tiun homon» — trakuris tra ŝia kapo.

— Adiaŭ, — diris Bazarov, kvazaŭ divenante ŝian penson, kaj ekiris al la domo.

Anna Sergéevna malrapide sekvis lin kaj alvokinte Katjan, prenis ŝian brakon sub sian. Ŝi ne forlasis ŝin antaŭ la vespero. Ŝi ne partoprenis en la kartludo kaj ofte ridis, kio tute ne akordiĝis kun ŝia pala kaj konfuzita vizaĝo. Arkadio komprenis nenion kaj observis ŝin, kiel tion faras ĉiuj junuloj, tio estas senĉese demandis sin: «Kion tio signifas?» Bazarov sin ŝlosis en sia ĉambro, sed por la teo li revenis. Anna Sergéevna deziris diri al li bonan vorton, sed ŝi ne sciis plu, kiel ekparoli al li …

Neatendita cirkonstanco savis ŝin el la embaraso: oni anoncis la viziton de Sítnikov.

Malfacile estas esprimi per vortoj, kiel la juna progresulo enkuris en la ĉambron, kvazaŭ koturno. Decidinte, kun sia kutima trudemo, veturi en la bienon al la virino, kiun li apenaŭ konis, kiu neniam lin invitis, sed ĉe kiu, laŭ la kolektitaj de li sciigoj, gastis tiel inteligentaj kaj proksimaj homoj, li tamen tremis ĝis la medolo de l’ ostoj kaj anstataŭ diri la antaŭe preparitajn senkulpiĝojn kaj salutojn, li balbutis ian sensencaĵon, ke Eŭdoksio Kukŝin sendis lin por ekscii pri la farto de Anna Sergéevna, kaj ke Arkadio, ankaŭ ĉiam parolis pri ŝi kun plej grandaj laŭdoj … Ĉe tiuj ĉi vortoj li implikiĝis kaj tiel konfuziĝis, ke li okupis lokon sur sia propra ĉapelo. Tamen, ĉar neniu forpelis lin kaj Anna Sergéevna eĉ prezentis lin al la fratino kaj princidino, li baldaŭ retrovis la egalpezon kaj komencis babili. La apero de homa malsaĝo estas ofte utila en la vivo: ĝi liberigas la kordojn, tro forte streĉitajn, senebriigas la memfidajn aŭ memforgesajn sentojn, rememorigante al ili ilian proksiman parencecon kun ili. Kun la apero de Sítnikov ĉio fariĝis pli ordinara kaj simpla; ĉiuj eĉ vespermanĝis pli abunde kaj disiris vespere duonhoron pli frue ol ordinare.

— Mi povas nun ripeti al vi, — diris, kuŝante en la lito, Arkadio al Bazarov, kiu ankaŭ senvestigis sin: «Kial vi estas tiel malĝoja? Sendube, vi plenumis ian sanktan devon?»

De iom da tempo inter la junuloj regis la pseŭdo-indiferenta mokado, kiu ĉiam estas signo de sekreta nekontenteco aŭ de neesprimitaj suspektoj.

— Morgaŭ mi veturos al la patro, — diris Bazarov.

Arkadio, leviĝis kaj sin apogis sur la kubuto.

— A! — respondis li. — Kaj tial vi estas tiel malĝoja?

Bazarov oscedis.

— Kiu multe scias, rapide maljuniĝas.

— Kaj Anna Sergéevna? — daŭrigis Arkadio.

— Anna Sergéevna? Kio?

— Mi volis diri: ĉu ŝi permesos al vi forveturi?

— Mi ne estas dungita de ŝi.

Arkadio ekmeditis. Bazarov kuŝiĝis kaj turnis la vizaĝon al la muro.

Pasis kelke da silentaj minutoj.

— Eŭgeno! — ekkriis subite Arkadio.

— Kio?

— Mi veturos morgaŭ kun vi.

Bazarov respondis nenion.

— Sed mi veturos hejmen, — daŭrigis Arkadio. — Ni veturos kune ĝis la kolonio de Koklov, kaj tie vi prenos ĉevalojn de Fedot. Mi kun plezuro koniĝus kun viaj gepatroj, sed mi ne volas ĝeni ilin kaj vin. Vi ja poste revenos al ni!

— Mi lasis ĉe vi miajn pakaĵojn, — respondis Bazarov, ne turnante sin.

«Li ne demandis min, kial mi forveturos? Kaj tiel subite, kiel li» — pensis Arkadio. — «Vere, kial mi forveturos, kial li forveturas?» — daŭrigis li siajn meditojn. Li ne povis respondi kontentige siajn demandojn, kaj lian koron plenigis io maldolĉa. Li sentis, ke malfacile estos por li forlasi la vivon, al kiu li tiel kutimis; sed resti sola estus iel strange. «Io okazis inter ili — parolis li al si mem — por kio mi restos plantita antaŭ ŝi post lia forveturo? Mi definitive tedos ŝin, perdos la lastan ŝaton.» Li komencis imagi sinjorinon Odincóv, sed poste aliaj trajtoj iom post iom kovris la belan vizaĝon de la juna vidvino.

«Katja … domaĝe!…» — murmuretis Arkadio al la kuseno, sur kiun jam falis larmo … Per subita movo li levis la kapon kaj laŭte diris:

— Por kia diablo ĉi tiu malsaĝulo Sítnikov venis ĉi tien?

Bazarov unue sin ekmovis sur la litaĵo, kaj poste diris:

— Vi, mia kara, estas ankoraŭ malsaĝa, kiel mi vidas. Por mi, komprenu tion, por mi estas necesaj tiaj malsaĝuloj. Ne la dioj ja bakas la potojn.

«Eh, eh!…» — pensis Arkadio kaj la unuan fojon sin prezentis antaŭ li por unu minuto la senfundeco de la memamo de Bazarov. — Ni do estas dioj, vi kaj mi? tio estas — vi estas dio, kaj mi eble malsaĝulo?

— Jes, — konsentis malgaje Bazarov, — vi estas ankoraŭ malsaĝa.

Sinjorino Odincóv ne montris grandan miron, kiam en la sekvinta tago Arkadio diris al ŝi, ke li forveturos kun Bazarov; ŝi ŝajnis distrita kaj laca. Katja silente kaj serioze rigardis lin, la princidino eĉ faris la signon de la kruco sub sia ŝalo, tiel, ke li ne povis tion ne rimarki, kaj Sítnikov estis tute konsternita. Li ĵus malsupreniris por la matenmanĝo en eleganta, tiun ĉi fojon ne slavofila kostumo; en la antaŭtago li mirigis la serviston, kiu devis zorgi pri li, per la multeco de sia tolaĵo, kaj subite liaj kamaradoj forlasas lin! Momenton li saltetis, kiel ĉasata leporo de la rando de arbaro, kaj subite, preskaŭ kun teruro, preskaŭ kun krio, anoncis, ke ankaŭ li intencas forveturi.

— Mi havas tre komfortan kaleŝon, — aldonis la malfeliĉa juna homo, sin turnante al Arkadio, — mi povas veturigi vin, kaj Eŭgeno Vasiliĉ prenos vian tarantason; tiamaniere eĉ estos pli oportune.

— Sed, sinjoro, mi petas vin … nia bieno tute ne estas sur via vojo kaj malproksime.

— Ne grave, ne grave; mi havas multe da tempo kaj aferoj alvokas min tien.

— Brandaj aferoj? — demandis Arkadio, per tro malestima tono.

Sed Sítnikov estis tiel malespera, ke kontraŭ sia kutimo li eĉ ne ekridis.

— Mi certigas vin, ke mia kaleŝo estas tre komforta, — balbutis li, — estos sufiĉe da loko por ĉiuj.

— Ne ĉagrenu sinjoron Sítnikov per rifuzo, — diris Anna Sergéevna.

Arkadio ekrigardis ŝin kaj profunde klinis la kapon.

La gastoj forveturis post la matenmanĝo. Adiaŭante Eŭgenon, sinjorino Odincóv etendis al li la manon kaj diris:

— Ĝis revido, ĉu ne vere?

— Kiel vi ordonas, — respondis Bazarov.

— En tia okazo, ni revidos unu la alian.

Arkadio la unua eliris sur la peronon kaj okupis lokon en la kaleŝo de Sítnikov. La administranto de la domo plenrespekte helpis lin eniri, kaj li, li volonte lin batus aŭ plorus. Bazarov sidiĝis en la tarantason. Atinginte la kolonion de Koklov, Arkadio atendis, ĝis kiam la gastejmastro Fedot jungis ĉevalojn, kaj proksimiĝinte al la tarantaso, kun ordinara rideto, diris al Bazarov:

— Eŭgeno, prenu min kun vi; mi volas veturi al vi.

— Sidiĝu, — respondis Bazarov tra la dentoj.

Sítnikov, kiu paŝis ĉirkaŭ la radoj de sia kaleŝo, vigle fajfante, larĝe malfermis la buŝon, aŭdante ĉi tiujn vortojn. Arkadio kun malvarma sango prenis siajn pakaĵojn el lia kaleŝo, sidiĝis apud Bazarov kaj ĝentile salutinte sian antaŭan kamaradon de la vojaĝo, ekkriis: «Antaŭen!» La tarantaso ekruliĝis kaj baldaŭ malaperis el la vido … Sítnikov, definitive konfuzita, rigardis sian koĉeron, sed tiu ludis per la vipo super la vosto de la flanka ĉevalo. Tiam Sítnikov saltis en la kaleŝon kaj tondre kriante al du preterpasantaj kamparanoj: «Surmetu la ĉapojn, malsaĝuloj!» ektrotis en la urbon, kiun li atingis tre malfrue. En la sekvinta tago, ĉe fraŭlino Kukŝin, li akre insultis la du «abomenajn fierulojn kaj malĝentilulojn.»

Sidiĝante en la tarantaso apud Bazarov, Arkadio, forte premis lian manon kaj longe diris nenion. Ŝajnis, ke Bazarov komprenas la manpremon kaj la silenton kaj estis danka por ili. La lastan nokton li tute ne dormis, li ne fumis, preskaŭ nenion manĝis jam dum kelke da tagoj. Malgaje kaj akre desegniĝis lia malgrasiĝinta profilo sub lia profunde metita ĉapo.

— Amiko, — diris li fine, — donu al mi cigaron … Rigardu, ĉu mia lango estas flava?

— Flava, — respondis Arkadio.

— Jes … kaj la cigaro ne ŝajnas al mi bongusta. La maŝino ne estas en ordo.

— Vi, efektive, ŝanĝiĝis en la lasta tempo, — rimarkis Arkadio.

— Ne grave! Mia bona farto revenos. Nur unu afero ĉagrenas min: mia patrino estas tre karesema kaj sentema. Se oni ne plenplenigas sian ventron kaj ne manĝas dek fojojn ĉiutage, ŝi ploras pro ĉagreno. Mia patro ne estas tia, la vivo kribris lin pli ol unu fojon. Ne, mi ne povas fumi, — aldonis li kaj ĵetis la cigaron en la polvon de la vojo.

— Ĝis via bieno estas dudek kvin verstoj? — demandis Arkadio.

— Dudek kvin. Cetere, demandu ĉi tiun saĝulon.

Li montris la kamparanon sur la kondukbenko, laboriston de Fedot.

Sed la saĝulo respondis: «Kiu povas scii, la verstoj ne estas mezuritaj ĉi tie», kaj komencis duonvoĉe insulti la mezan ĉevalon pro tio, ke ĝi senĉese skuis la kapon.

— Jes, jes, — ekparolis Bazarov, — Jen estas leciono por vi, mia juna amiko, instrua ekzemplo! La diablo scias, kia sensencaĵo! Ĉiu homo pendas sur fadeno, ĉiuminute povas malfermiĝi sub li senfundaĵo, kaj li mem elpensas por si diversajn malagrablaĵon, venenas sian vivon.

— Kion vi aludas? — demandis Arkadio.

— Mi aludas nenion, mi diras sen aludoj, ke ni ambaŭ, vi kaj mi, kondutis tre malsaĝe. Por kio babili pro tio? Mi rimarkis jam en la kliniko: kiu koleras kontraŭ sia doloro, tiu certe ĝin venkos.

— Mi ne tute komprenas vin, — diris Arkadio, — ŝajnas, ke vi ne havas kaŭzon plendi.

— Se vi ne tute komprenas min, jen kion mi komunikos al vi: laŭ mia opinio pli bone estas pisti ŝtonojn sur ŝoseo, ol permesi al virino ekregi eĉ pinton de fingro. Ĉio ĉi estas … — Bazarov volis diri sian amatan vorton «romantismo», sed li haltigis sin kaj diris: «sensencaĵo». — Vi nun ne kredos al mi, sed mi ripetas al vi: ni trovis virinan societon, kaj al ni estis agrable; sed forlasi tian societon estas kvazaŭ en varmega tago verŝi sur sin malvarman akvon. La viro ne havas tempon por sin okupi per tiaj bagateloj; la viro devas esti kruela, proklamas tre saĝa hispana proverbo. Jen vi ekzemple, — aldonis li, sin turnante al la kamparano sur la kondukbenko, — vi, saĝulo, ĉu vi havas edzinon?

La kamparano montris al la junuloj sian platan vizaĝon kun malklaraj okuloj.

— Edzinon? Mi havas. Kial ne havi?

— Vi batas ŝin?

— La edzinon? Ĉiel okazas. Sen motivo mi ne batas ŝin.

— Perfekte. Kaj ŝi, ĉu ŝi batas vin?

— Kian vorton vi diris, sinjoro! Vi amas ŝerci … — Estis evidente, ke li sentas sin ofendita.

— Ĉu vi aŭdas, Arkadio Nikolaiĉ! Kaj nin oni batis … jen kio signifas esti civilizitaj homoj.

Arkadio nenature ekridis, Bazarov sin deturnis kaj dum la tuta vojaĝo ne diris eĉ unu vorton.

La dudek kvin verstoj ŝajnis al Arkadio plenaj kvindek. Sed jen sur la deklivo de altaĵo sin montris fine la malgranda kamparo, kie loĝis la gepatroj de Bazarov … Proksime, en juna betula arbaro staris nobela domo kun pajla tegmento. Ĉe la unua kabano staris du kamparanoj en ĉapoj kaj insultis unu alian. «Vi estas granda porko», diris unu, «kaj pli malsaĝa ol porkido». «Kaj via edzino estas sorĉistino», respondis la alia.

— Laŭ la senĝeneco de ilia konduto, — rimarkigis Bazarov al Arkadio, — kaj laŭ la viveco de la esprimoj vi povas juĝi, ke la kamparanoj de mia patro ne estas tro premataj. Jen li mem eliras el sia domo. Sendube li aŭdis la sonorilon. Tio estas li, li, mi rekonas lian figuron. Eh, eh, kiel li griziĝis, kompatinda.

Загрузка...