La patronoma nomelemento «Petroviĉ» signifas «filo de Petro» (samkiel «Petrido»).
Proksimume unu hektaro. — Kabe.
En Rusujo de post 1804: persono kiu post universitataj studoj trapasis «kandidatan ekzamenon» kaj defendis disertaĵon; la plej malalta scienca grado.
Rusa karesformo de la innomo «Mario» (samkiel «Manjo»).
Rusa karesformo de la nomo Arkadio (kiel Arkaĉjo).
Pli ĝuste: «Li estas tiel afabla…»
La patronoma nomelemento «Vasiliĉ» signifas «filo de Vasilij (= Bazilo)» — do, samkiel «Bazilido».
Pli ĝuste: «ĉio ĉi tie devas ŝajni al vi aparta, speciala».
France: Efektive, li estas libera.
Rusa karesformo de la innomo «Fe(o)dosia» (= Teodozia; samkiel «Fenjo»).
Sekvas la komenco de la strofo 7:2 el la versromano «Eŭgeno Onegin». Jen ties pli lerta traduko (1930) fare de N. Nekrasov:
Malĝojas mi pro via veno,
Printempo, de la am’ sezon’!
Ho, kia stranga malsereno
En mi naskiĝas je reson’!
Kun kia peza korturmento
Mi ĝuas je printempa vento
Blovanta kontraŭ la vizaĝ’
Sur fono de l’ kampar-pejzaĝ’!
Kabe miskomprenis la rusan nomon «Бобылий Хутор»: «La Senedzinula Farmo» (kie бобыль, «senedzinulo» estas solulo — vidvo aŭ fraŭlo).
Angle: vestokompleto.
Angle: manpremo.
France: fariĝis malpli sinĝena.
Voĉlegu /galinjani/. Temas pri Galignani’s Messenger, anglalingva gazeto kiu estis eldonata en Parizo ekde 1814 kaj nomita laŭ sia fondinto, Giovanni Antonio Galignani.
Popola misprononco de la vorto «doktoro» (en la originalo: «дохтур» anstataŭ la norma «доктор»).
La arkaika franceca prononco de P.P. estas prinsíp; la norma formo rusa estas príncip.
France: vi ŝanĝis ĉion ĉi. (Probable parodio de la proverbiĝinta frazo Nous avons changé tout cela el la Moliera komedio Le Médecin malgré lui, 2:6.)
Iomete tordita citaĵo el la versa komedio de Gribojedov «La malfeliĉo esti tro sprita» (2:5).
La vortoj en la rusa originalo estas «немцы» kaj «германцы». Kabe tradukis ilin ambaŭ egale, per «Germanoj»; la vorto «ĝermanoj», necesa por esprimi la diferencon, aperis en Esperanto pli malfrue (kaj la redaktoroj de la postaj eldonoj de la romano ĝin enmetis en la tekston; same modifita estas ankaŭ ĉi tiu teksto).
Pli zamenhofe kaj esperantece estus traduki: «la rusujaj germanoj», «la germanujaj germanoj».
Justus Liebig /libiĥ/ (1803–1873) — germana ĥemiisto, aŭtoro de verkoj pri teorio kaj praktiko de terkulturo.
France: sed mi povas doni al vi monon.
Rusa karesformo de la virnomo «Dmitrij» (Demetrio; do, samkiel «Miĉjo»).
Arina: rusa popola formo de la innomo Ireno. — Saviŝna: patronomo (de la hebredevena Sava, do «Savidino»).
libroŝranko renesancostila.
Latine: bone.
Latine: familia patro.
Germane: Materio kaj forto (1855).
Ludwig Büchner /bíĥner/ (1824–1899): germana natursciencisto kaj filozofo, unu el la fondintoj de la «vulgara materiismo» (termino de la marksisma klasifiko).
France: socia bono.
P.P. ne aŭdacas mencii religion.
France: fuŝpentristo.
Muzikisto, pro pago ludanta fortepianon en dancaj vesperoj. (Ruse тапёр, de la franca tapeur.)
Rusa proverbo. Samkiel en multaj urboj de la norda Rusujo, pliparto da Moskvaj domoj estis konstruitaj el ligno, kaj ofte forbruladis en incendioj.
En la jaroj 1850aj–1860aj en la rusa pentrarto estiĝis kontraŭakademisma movado de «migruloj» (передвижники, t.e. partoprenantoj de migraj ekspozicioj), kiuj strebis al realismo en temoj kaj ilia prezento; ili malakceptis la klasikismajn konvenciojn kaj mitajn temojn, do malaprezis ankaŭ grandan parton da Vatikanaj kolektoj.
Aludo al seksumado inter bopatro kaj bofilino en kamparanaj familioj, dum militservo aŭ infanaĝo de la edzo. La eklezio rigardis tion speco de incesto.
France: bonan vesperon.
Mi petas pardonon, sinjoro.
Energio estas ĉefa postulo por ŝtatisto.
François Guizot /gizó/ (1787–1874): franca historiisto kaj politikisto.
S.P. Sveĉina (1782–1859): rusa verkistino mistikisma.
Étienne Bonnot de Condillac /kondiják/ (1715–1780): franca abato kaj eminenta filozofo.
Angle: ĝi estas tre ŝatata.
France: deca.
France: ĝia tempo pasis.
Louis Bourdaloue (1632–1704): franca predikisto.
Tiaj en la 4-a jardeko de la 19-a jarcento oni nomis en Rusujo la partianojn de l’ unuiĝo de ĉiuj slavaj popoloj. — Kabe.
France: eniru!
George Sand /ĵorĵ sand/: plumnomo de la franca verkistino Aurore Dudevant (1804–1876).
Ralph Waldo Emerson (1803–1882): eminenta usona verkisto, pastoro, filozofo.
Pathfinder /pasfajnder/ (angle «vojtrovanto», «esploristo», «pioniro»): heroo de pluraj romanoj de la usona verkisto Fenimoro Kupero (James Fenimore Cooper, 1789–1851).
Mia amikino.
Pierre-Joseph Proudhon /prudón/ (809–1865): franca publicisto, ekonomikisto kaj sociologo, unu el la fondintoj de anarĥiismo; kontraŭis emancipadon de virinoj.
Voĉlegu [makóli]. — Thomas Babington Macaulay [mə'kɔ:lı] (1800–1859), brituja ŝtatisto, historiisto kaj verkisto.
Literatura verko de la 16-a jarcento. — Kabe.
France: Pri la amo.
France: kiel vera franca kavaliro.
France: ravita (mi estas).
France: dankon.
En la moderna Esperanto oni diras «mamuloj».
Latine: bonege.
Freske pentritaj.
Angle: altklasa vivo.
Angle: alparolo.
Rusa karesformo de la innomo «Katarino» (samkiel «Katanjo»).
Kartludo por tri aŭ kvar personoj, populara en Ruslando kaj ĉirkaŭe, bazita sur visto, ludata per 32 kartoj.
Romantika heroo de Ŝilera balado «Kavaliro Toggenburg», kiu pasigis longajn jarojn apud la monaĥinejo en kiu troviĝis lia amatino.
France: Ĝeneralaj nocioj ĥemiaj.
France: Elementa lernolibro pri eksperimenta fiziko.
konfidencojn.
Karesformo de la nomo «Eŭgeno» (samkiel «Eŭĉjo»).
Devas esti: homme fait = vera viro (kripligita francaĵo).
Christoph Wilhelm Hufeland (1762–1836): germana kuracisto, aŭtoro de popularaj verkoj, interalie «La arto plilongigi la homan vivon» (1796).
Latine: al ĉiu la sian.
Ruslingva frazaĵo «Kanti Lazaron» signifas «plendi, bedaŭri sian sorton». Ĝi devenas el la almozula kutimo kanti malĝojajn kantojn pri la evangelia almozulo Lazaro.
Gazeto («Друг здравия») kiu estis eldonata en Peterburgo en la jaroj 1833–1869.
J. L. Schönlein, (1793–1864), J. G. Rademacher (1772–1850): germanaj medicinistoj.
Humoralisto (de la latina humor, likvo) adepto de antikva teorio ke malsanojn kaŭzas misekvilibro de la «sukoj» en la organismo.
Devas esti: voilà tout = jen ĉio.
Petro Witgenstein /vitgenŝtajn/ (1768–1842) estis rusa militestro dum la Patrolanda milito de la 1812 jaro; poeto Ĵukovskij (Жуковский, kies familinomon Kabe ial mistransskribas per «Zukovski») dediĉis al li sian versaĵon «Bardo en la tendaro de rusaj militistoj» (Певец во стане русских воинов).
Temas pri la sudaj «decembristoj», implikitaj en la ribelon de la 14ª de decembro de la jaro 1825ª.
En herboj estas vortoj kaj ŝtonoj.
Al la prapatroj = mortis.
ŝereo.
Moskviaj, de la epoko de la Moskva Regno (kiu antaŭis la Peterburgan Regnon de Petro la Granda).
Rim. de trad. Duonfrenezaj vagantaj antaŭdiristoj. — Kabe.
La franca sentimentala-moralisma romano «Alexis, ou La maisonnette dans les bois» de François Guillaume Ducray-Duminil (1761–1819).
Latine: senpage + france: amatore (en amateur).
Malnova kartludo, simila al visto kaj preferanco.
Rusa proverbo. — Kabe.
Trankvile, trankvile.
T.e. «Mi ĝin donas ne por ke vi komprenu».
La PIV-oj preferas transskribi tiun vorton per la malpli facile prononcebla «ĝentlemano».
pistoloj (vorto fundamenta!).
France: kiel decas.
France: Kiu aŭdas atentu!
Latine: la utilan kun la agrabla.
France: kapturniĝo.
paciĝi.
ĉiujn anglomaniulojn.
Ann Radcliffe /radklif/ (1764–1823): angla verkistino, unu el la kreintoj de la ĝenro «gotika romano».
Brituja konservema politikisto, ĉefministro en la jaroj 1834–1835 kaj 1841–1846.
France: enlitiĝu.
France: estas samspeca.
La traduko ĉi tie estas neĝusta. Bazarov pensas: «Ŝi estas pereonta, — li diris al si mem. — Nu, iel ŝi elturniĝos!»
France: bofratino.
France: en la dek naŭa jarcento.
France: Kia ideo!
Frakseno = ruse «jasenj», hela = ruse «jasen». — Kabe.
ne plu disputas.
konsciis.
Refreŝiga trinkaĵo. — Kabe.
Laŭvorta traduko de proverba rusa formulo repaciĝa.
Angle: splenon.
Kripligita francaĵo, signifanta: kaj jen ĉio.
Itale: sinjoro.
Speco de brasika supo. — Kabe.
Paŭsaĵo de la latina lapis infernalis (la arĝenta nitrato AgNO3 uzata en medicino kiel antisepsa kaŭstikaĵo).
nekropsion.
stoikulo.
Pli ĝuste: venis la krizo … pasis la krizo.
Germane: Kie estas la malsanulo?
Plej estimata sinjoro kolego.
Latine: jam mortas.
Germane: Ŝajne la sinjoro bone komprenas germane.
Mi … havas … (anstataŭ la germana ich habe).
La originala «фюить!» /füít/ imitas ekfajfon; eble pli konvena traduko estus «fajf!»
Angle: adiaŭ!
Angle: laŭmoda.
Angle: perfekta ĝentlemano.
France: tre bontona.
«La indiferenta naturo» estas malrekta citaĵo el la lasta strofo de la Puŝkina versaĵo «Sur stratoj de tumulto bruaj»; jen la traduko Kaloĉaja:
Ĉe l’ tombo ludu kun plezuro
la vivo juntemperamenta,
sur ĝin radiu de l’ naturo
la bel’ etern-indiferenta.