XXVI

La edzo de Anna Sergéevna ne amis novaĵojn, sed li ĉiam estis preta akcepti «la fantazion de la nobligita gusto», kaj tial li konstruis en sia ĝardeno, inter la varmigejo kaj la lageto ion de la speco de greka portiko el rusaj brikoj. En la posta, senfenestra muro de la portiko aŭ galerio estis faritaj ses niĉoj por statuoj, kiujn sinjoro Odincóv intencis venigi el la eksterlando. La statuoj devis prezenti: la Izolecon, Silenton, Mediton, Melankolion, Hontemon kaj Sentemon. Unu el la statuoj, la diinon de la Silento, kun fingro sur la lipoj, oni venigis kaj starigis; sed en la sama tago la kortaj buboj derompis ĝian nazon; kvankam najbara stukisto prenis sur sin fari al ĝi nazon, duoble pli belan ol la antaŭa, Odincóv ordonis forporti ĝin, kaj oni ĝin metis en angulon de l’ draŝejo, kie ĝi staris longajn jarojn, ekscitante teruron de la superstiĉemaj kamparaninoj. La antaŭa parto de la portiko jam longe estis kovrita de densa arbetaĵo: nur la kapiteloj de la kolonoj superstaris la seninterrompan verdaĵon. En la portiko, eĉ tagmeze, estis malvarmete. Anna Sergéevna ne amis viziti ĉi tiun lokon de la tago, kiam ŝi ekvidis tie vipuron; sed Katja ofte venis sidiĝi sur la malgranda ŝtona benko, metita sub unu el la niĉoj. Ĉirkaŭita de la freŝeco kaj ombro, ŝi legis, laboris, aŭ sin donis al la sento de plena silento, kiu, kredeble, estas konata de ĉiu, kaj kies ĉarmo konsistas en apenaŭ konscia kaj silenta ŝtelobservo de la vasta ondo de l’ vivo, senĉese ruliĝanta ĉirkaŭ ni kaj en ni mem.

En la sekvinta tago Katja sidis sur sia amata benko kaj apud ŝi sidis ree Arkadio. Ŝi cedis al liaj petoj, iri kun li en la «portikon».

Ĝis la matenmanĝo restis ĉirkaŭ unu horo; la varmega tago jam estis anstataŭanta la rosplenan matenon. La vizaĝo de Arkadio konservis la hieraŭan esprimon, sur tiu de Katja estis legebla embaraso. Ŝia fratino, tuj post la teo, alvokis ŝin en sian kabineton kaj antaŭe karesinte ŝin, kio ĉiam iom timigis Katjan, konsilis al ŝi esti pli singarda kun Arkadio, kaj precipe eviti, resti sola kun li, ĉar tion jam rimarkis la onklino kaj la tuta domo. Krom tio, jam en la antaŭtago vespere Anna Sergéevna estis malbonhumora; kaj Katja mem sentis konfuzon, kvazaŭ konfesante sian kulpon. Cedante al la peto de Arkadio, ŝi diris al si, ke tio estos lastfoje.

— Katerino Sergéevna, — ekparolis li senĝene kaj samtempe timeme, — de la tempo, kiam mi havas la honoron vivi kun vi sub la sama tegmento, mi parolis kun vi pri multaj aferoj, tamen restis unu tre grava por mi … demando, kiun mi neniam tuŝis. Vi diris hieraŭ, ke oni ŝanĝis min ĉi tie, — aldonis li, serĉante kaj evitante la rigardon de Katja, demande fiksitan sur li. — Efektive, mi ŝanĝiĝis en multaj rilatoj, kaj tion vi scias pli bone, ol iu ajn, vi, al kiu mi, en la realeco, ŝuldas tiun ĉi ŝanĝon.

— Mi? … Al mi? … — diris Katja.

— Mi ne estas plu la tromemfida knabo, kia mi venis ĉi tien, — daŭrigis Arkadio, — ne vane pasis mia dudek tria jaro; kiel antaŭe mi deziras esti utila, mi deziras oferi ĉiujn miajn fortojn al la vero; sed mi ne plu serĉas miajn idealojn tie, kie mi serĉis ilin antaŭe; ili aperas antaŭ mi … multe pli proksime. Ĝis hodiaŭ mi ne komprenis min, mi prenis sur min taskojn, kiuj superas miajn fortojn … Miaj okuloj antaŭ nelonge malfermiĝis dank’ al unu sento … Miaj esprimoj estas ne tute klaraj, sed mi esperas, ke vi komprenos min …

Katja respondis nenion, sed ĉesis rigardi Arkadion.

— Mi pensas, — daŭrigis li pli kortuŝita, kaj fringo super li inter la folioj de betulo senzorge kantis sian kanton, — mi pensas, ke estas devo de ĉiu honesta homo esti tute sincera … por tiuj … tiuj homoj, kiuj … unuvorte por la homoj, kiuj estas al li karaj, kaj tial mi … mi intencas …

Sed tie ĉi la elokventeco tute forlasis Arkadion; li implikiĝis, konfuziĝis kaj estis devigita iom silenti; la okuloj de Katja estis ĉiam mallevitaj. Ŝajnis, ke ŝi ne komprenas, kien li kondukas ĉion ĉi kaj atendis ion.

— Mi antaŭvidas, ke mi mirigos vin, — komencis Arkadio, rekolektinte la fortojn, — tiom pli, ke tiu ĉi sento iel koncernas vin, rimarku tion … Vi riproĉis al mi hieraŭ, mi memoras, mankon de seriozeco, — daŭrigis Arkadio kun la mieno de homo, kiu eniris en marĉon, sentas, ke kun ĉiu paŝo li pli kaj pli profundiĝas, kaj kiu tamen rapidas antaŭen, esperante rapide eliĝi; — ĉi tiu riproĉo ofte estas adresata… direktata al junaj homoj, eĉ kiam ili ĉesas ĝin meriti; kaj se mi posedus pli da memfido … («Helpu, helpu min!» — kun malespero pensis Arkadio, sed Katja kiel antaŭe ne turnis la kapon.) Se mi povus esperi …

— Se mi povus fidi al tio, kion vi diras, — eksonis en la sama momento la klara voĉo de Anna Sergéevna.

Arkadio tuj eksilentis, Katja paliĝis. Tuj apud la arbetaĵo, kiu kovris la portikon, estis mallarĝa vojeto. Anna Sergéevna iris sur ĝi, akompanata de Bazarov. Katja kaj Arkadio ne povis ilin vidi, sed aŭdis ĉiun vorton, murmureton de la vesto, eĉ la spiron. Ili faris kelke da paŝoj kaj kvazaŭ intence haltis rekte antaŭ la portiko.

— Vi vidas, — daŭrigis Anna Sergéevna, — ke ni ambaŭ eraris; ni ambaŭ ne estas plu homoj de la unua juneco, precipe mi; ni vivis, ni estas lacaj; ni ambaŭ — kial ne diri tion — ni ambaŭ estas inteligentaj: en la komenco ni interesis unu la alian, la scivolo estis ekscitita … kaj poste …

— Kaj poste mi ĉesis interesi, — interrompis Bazarov.

— Vi scias, ke ne tio estis la kaŭzo de nia disiĝo. Sed kia ajn ĝi estu, ni ne bezonis unu la alian, jen estas la ĉefa afero; ni havis tro … kiel diri … tro da komunaj trajtoj. Ni tion ne tuj komprenis. Kontraŭe, Arkadio…

— Ĉu vi lin bezonas? — demandis Bazarov.

— Ĉesu, Eŭgeno Vasiliĉ. Vi diras, ke mi ne estas indiferenta por li, ankaŭ al mi mem ĉiam ŝajnis, ke mi plaĉas al li. Mi scias, ke mi povus esti lia onklino, sed mi ne kaŝos de vi, ke mi komencas pli ofte pensi pri li. En ĉi tiu juna kaj freŝa sento estas ia allogo …

— La vorto «ĉarmo» estas pli uzata en tiaj okazoj, — interrompis Bazarov; bolado de la galo estis aŭdebla en lia trankvila, sed surda voĉo. — Arkadio ion kaŝis de mi hieraŭ; li parolis nek pri vi, nek pri via fratino … Tio estas grava simptomo.

— Li estas al Katja tute kiel frato, — rediris Anna Sergéevna, — kaj tio plaĉas al mi en li, kvankam eble mi ne devus permesi tian intimecon inter ili.

— Tion diras en vi … la fratino? — diris Bazarov kun akcento.

— Kompreneble … sed kial ni staras? Ni iru. Kia stranga interparolo, ĉu ne vere? Kaj ĉu mi povis supozi, ke mi tiel parolos kun vi? Vi scias, ke mi vin timas … kaj samtempe mi konfidas al vi, ĉar en la realeco vi estas tre bona.

— Unue, mi tute ne estas bona; due, mi fariĝis por vi tute sensignifa, kaj vi diras al mi, ke mi estas bona … Tio estas tute, kvazaŭ vi metus floran kronon sur la kapon de mortinto.

— Eŭgeno Vasiliĉ, ni ne estas mastroj … — komencis Anna Sergéevna, sed alflugis vento, skuis la arbojn kaj forportis ŝiajn vortojn.

— Vi ja estas libera, — diris post momento Bazarov. Nenion plu oni povis distingi; la paŝoj malproksimiĝis … ĉio eksilentis.

Arkadio sin turnis al Katja. Ŝi sidis en la sama pozo, nur ŝia kapo malleviĝis ankoraŭ pli.

— Katerino Sergéevna, — diris li per tremanta voĉo kaj kun preminte la manojn. — Mi amas vin por eterne kaj senrevene mi amas neniun ekster vi. Mi volis tion diri al vi, ekscii vian opinion kaj tiam peti vian manon, ĉar mi estas neriĉa kaj ĉar mi sentas min preta al ĉiuj oferoj … Vi ne respondas? Vi ne kredas al mi? Vi pensas, ke mi parolas senkonsidere? Sed rememoru la lastajn tagojn! Ĉu jam longe vi ne konvinkiĝis, ke ĉio alia — komprenu min — ĉio, ĉio alia malaperis sen postesigno? Ekrigardu min, diru al mi unu vorton … Mi amas … mi amas vin, kredu al mi!

Katja ekrigardis Arkadion per seriozaj kaj serenaj okuloj kaj post longa pripenso, apenaŭ ridetante, diris:

— Jes.

Arkadio salte leviĝis de la benko.

— Jes! Vi diris: jes, Katerino Sergéevna! Kion signifas ĉi tiu vorto? Ke mi vin amas, ke vi kredas al mi … Aŭ … aŭ … mi ne kuraĝas fini…

— Jes, — ripetis Katja kaj tiuĉifoje li komprenis ŝin. Li kaptis ŝiajn grandajn belajn manojn kaj premis ilin al sia koro; la ĝojo sufokis lin. Li ŝanceliĝis sur la piedoj kaj ripetis senĉese: «Katja, Katja…», kaj ŝi ploris kaj ridis samtempe. Kiu ne vidis tiajn larmojn en la okuloj de amata estaĵo, tiu ne spertis ankoraŭ, ĝis kia grado, svenante pro dankemo kaj pro honto, homo povas esti feliĉa sur la tero.

En la sekvinta tago frumatene Anna Sergéevna ordonis alvoki Bazarovon en sian kabineton kaj penante rideti, etendis al li falditan leterpaperon. Tio estis letero de Arkadio: en ĝi li petis la manon de ŝia fratino.

Bazarov rapide trakuris la leteron kaj pene ekregis sin, por ne montri la malican senton, kiu eksplodis en lia brusto.

— Jen kio, — diris li, — kaj vi asertis ankoraŭ hieraŭ, ke li amas Katerinon per frata amo. Kion vi intencas fari?

— Kion vi konsilas al mi? — demandis Anna Sergéevna, ĉiam ankoraŭ ridetante.

— Mi pensas, — respondis Bazarov ankaŭ kun rido, kvankam tute ne estis al li gaje kaj li nur ŝajnigis ridon, same kiel ŝi, — mi pensas, ke oni devas beni la junan paron. La partio estas bona en ĉiuj rilatoj; la havo de Kirsanov estas ne malgranda, li estas la sola filo kaj lia patro estas brava homo, li ne kontraŭstaros.

Sinjorino Odincóv faris kelke da paŝoj en la ĉambro. Ŝia vizaĝo jen ruĝiĝis, jen paliĝis.

— Tia estas via opinio? — diris ŝi. — Mi, mi ne vidas malhelpojn … Mi estas kontenta pro Katja … kaj pro Arkadio Nikolaiĉ. Kompreneble mi atendos la respondon de la patro. Mi sendos Arkadion mem al li. Sed jen la pruvo, ke mi estis prava hieraŭ, kiam mi diris al vi, ke ni ambaŭ estas jam maljunaj homoj… Kiel mi vidis nenion? Tio mirigas min!

Anna Sergéevna ree ekridis kaj sin deturnis.

— La nuna junularo estas diable ruza, — diris Bazarov ankaŭ kun rido. — Adiaŭ, — daŭrigis li post mallonga silento. — Mi deziras al vi, ke vi finu la aferon en la plej agrabla maniero: kaj mi ĝojos de malproksime.

Sinjorino Odincóv rapide sin turnis al li.

— Ĉu vi forveturas? Kial vi ne povus resti nun? Restu … kun vi gaje estas paroli … oni paŝas kvazaŭ sur la rando de senfundaĵo. Komence oni timas, kaj poste venas la kuraĝo, oni ne scias de kie. Restu.

— Mi dankas por la invito, Anna Sergéevna, kaj por la bona opinio pri mia parola talento. Sed ŝajnas al mi, ke mi jam tro longe restis en mondo, kiu estas fremda al mi. La flugantaj fiŝoj povas dum iom da tempo sin teni en la aero, sed baldaŭ ili devas fali en la akvon; permesu ankaŭ al mi profundiĝi en mia elemento.

Sinjorino Odincóv ekrigardis Bazarovon. Maldolĉa rideto skuis ŝian palan vizaĝon. «Li amis min!» pensis ŝi, ekkompatis lin kaj konsole etendis al li sian manon.

Sed ankaŭ li komprenis ŝin.

— Ne! — diris li kaj reiris unu paŝon. — Mi estas mizera homo, sed ĝis nun mi neniam akceptis almozon. Adiaŭ kaj fartu bone.

— Mi estas certa, ke ne lastan fojon ni vidas unu la alian, — diris Anna Sergéevna kun nevola movo.

— Kio ne okazas en la mondo! — respondis Bazarov, sin klinis kaj foriris.


— Vi do decidis fari al vi neston? — diris en la sama tago Bazarov al Arkadio, kaŭrante antaŭ sia kofro. — Kial ne? Bona ideo. Sed tute senbezone vi ruzis. Mi atendis de vi tute alian direkton. Aŭ eble tio surprizis ankaŭ vin mem?

— Mi, efektive, tion ne atendis, kiam mi adiaŭis vin, — respondis Arkadio; — sed kial vi mem ruzas kaj diras: «bona ideo», kvazaŭ mi ne konus vian opinion pri edziĝo?

— Eh, mia kara amiko, — respondis Bazarov, — kiajn esprimojn vi uzas! Vi vidas, kion mi faras: mi trovis malplenan lokon en la kofro, kaj mi metas tie fojnon; same estas en la kofro de nia vivo; oni devas plenigi ĝin per io ajn, nur por ke ne restu en ĝi malplena loko. Mi petas vin, ne sentu vin ofendita: vi ja kredeble memoras, kian opinion mi ĉiam havis pri Katerino Sergéevna. Ekzistas fraŭlinoj, kiujn nur tial oni opinias saĝaj, ke ili saĝe sopiras; sed via per aliaj meritoj akiros respekton, kaj tiel ŝi ĝin akiros, ke ankaŭ vi estos ŝia humila servanto; sed tio estas tute en ordo. — Li brufermis la kofron kaj leviĝis de la planko. — Kaj nun mi ripetas al vi por la adiaŭo … (Ĉar senutile estus trompi unu la alian, ni disiĝas por ĉiam, kaj vi mem sentas tion…), vi agis prudente; vi ne estas kreita por nia maldolĉa, acida, vagabonda vivo. Vi posedas nek bravaĉon, nek malicon; anstataŭe vi havas junan kuraĝon kaj junan fajron; por nia afero tio ne taŭgas. Vi, sinjoroj nobeloj, vi povas iri nur ĝis nobla rezignacio aŭ ĝis nobla indigno, kaj tio ne multe valoras. Vi ekzemple ne batas plu viajn kamparanojn kaj tial imagas vin perfektaj homoj, kaj ni, ni deziras bati. Por kio multaj vortoj! Nia polvo ruĝigos viajn okulojn, Arkadio, nia koto malpurigos vin; vi ne atingis nian nivelon, vi nevole admiras vin mem, vi kun plezuro insultas vin mem; kaj nin tio enuigas; al ni oni donu aliajn, ni aliajn volas rompi! Vi estas brava knabo; sed malgraŭ tio vi estas mola, liberala sinjorido, et vola tou[117], kiel diras mia patro.

— Ĉu vi adiaŭas min por ĉiam, Eŭgeno? — malĝoje demandis lin Arkadio, — kaj vi ne havas aliajn vortojn por mi?

Bazarov gratis sian nukon.

— Mi havas, Arkadio, ankaŭ aliajn vortojn, sed mi ne diros ilin, ĉar tio estos romantismo, sentimentalismo. Jen mia lasta konsilo: edziĝu: plej baldaŭ, konstruu vian neston kaj faru multe da infanoj. Ili estos saĝaj jam tial, ke ili naskiĝos ĝustatempe, ne kiel vi kaj mi. Eh, mi vidas, ke la ĉevaloj jam estas pretaj. Jam venis la tempo … Mi jam ĉiujn adiaŭis … Arkadio, ĉu ni ĉirkaŭprenos unu la alian?

Arkadio sin ĵetis al la kolo de sia iama majstro kaj amiko, larmoj ŝprucis el liaj okuloj.

— Jen la juneco! — diris trankvile Bazarov. — Mi multon esperas de Katerino Sergéevna. Vi vidos, kiel rapide ŝi konsolos vin!

— Adiaŭ, frato! — diris li al Arkadio, jam sidiĝinte en la veturilo kaj montrante paron da monedoj, kiuj sidis unu apud la alia sur la tegmento de la stalo, li aldonis: — Jen modelo por vi!

— Kion tio signifas? — demandis Arkadio.

— Kion? Ĉu vi estas tiel malforta en la natursciencoj? Ĉu vi forgesis, ke la monedo estas la plej estiminda birdo, kiu ŝatas la familian vivon! Imitu ĝin! … Adiaŭ, signor[118]!

La veturilo ekkrakis kaj forruliĝis.

Bazarov diris la veron. Parolante vespere kun Katja, Arkadio tute forgesis pri sia majstro. Li jam komencis sin submeti al ŝi, Katja sentis tion kaj ne miris. Li intencis en la sekvanta tago veturi Marinon, al Nikolao Petroviĉ. Anna Sergéevna ne volis ĝeni Arkadion kaj Katjan kaj nur pro la konveneco ne lasis ilin tro longe solaj. Ŝi grandanime forigis de ili la princidinon, kiun la novaĵo pri la estonta edziĝo incitis kaj plorigis. En la komenco Anna Sergéevna timis, ke la spektaklo de ilia feliĉo ŝajnos al ŝi mem iom malagrabla; sed tute alie okazis; la spektaklo ne lacigis ŝin; ĝi interesis ŝin, fine kortuŝis. Anna Sergéevna ĝojis kaj samtempe malĝojis pro tio. «Ŝajnas, ke Bazarov estas prava, — pensis ŝi. — La scivolemo, sole la scivolemo, la amo al la trankvileco, la egoismo …»

— Infanoj, — diris ŝi voĉe, — ĉu la amo estas afekta sento?

Sed nek Katja, nek Arkadio komprenis ŝin. Ili evitis ŝin; la interparolo, nevole aŭdita, ne forlasis iliajn kapojn. Cetere, Anna Sergéevna baldaŭ trankviligis ilin; kaj tio ne estis malfacila por ŝi: ŝi mem trankviliĝis.

Загрузка...