La domo, en kiu loĝis Anna Sergéevna, staris sur libera ne alta monteto, ne malproksime de flava masonita preĝejo kun verda tegmento, blankaj kolonoj kaj pentraĵoj al fresco[64] super la ĉefa pordo, prezentantaj la «Reviviĝon de Kristo», laŭ la «itala», gusto. Precipe rimarkinda estis brunvizaĝa militisto en kiraso; liaj konturoj estis rondigitaj, li okupis la frontan lokon. Post la preĝejo sin etendis en du vicoj la domoj de la vilaĝo, kies kamentuboj superstaris la pajlajn tegmentojn. La sinjora domo estis konstruita laŭ la sama stilo, kiel la preĝejo, — ĝi estas konata de ni sub la nomo de Aleksandra stilo. Ĉi tiu domo ankaŭ estis flave kolorita kaj havis verdan tegmenton, blankajn kolonojn kaj frontonon kun blazono. La gubernia arĥitekto konstruis la domon kaj la preĝejon kun la aprobo de la mortinta Odincóv, kiu malamis ĉiujn vantajn kaj modemajn novaĵojn, kiaj li nomis ilin. La domon ĉirkaŭis la malhelaj arboj de la maljuna ĝardeno, aleo de tonditaj abioj kondukis al la perono.
Niajn amikojn renkontis en la antaŭĉambro du lakeoj en livreo; unu el ili tuj kuris por trovi la administranton de la domo. La lasta, dika viro en nigra frako, tuj venis kaj kondukis la gastojn laŭ ŝtuparo kun tapiŝo en apartan ĉambron, kie jam staris du litoj kun ĉiuj objektoj, necesaj por la tualeto. En la domo regis ordo: ĉio estis pura, ĉie odoris agrabla parfumo, kvazaŭ en la aŭdienca salono de ministro.
— Anna Sergéevna petas, ke vi volu kompleze malsupreniri al ŝi post duonhoro, — diris al ili la administranto. — Ĉu vi ne ordonos dume ion?
— Nenion, estimata. — Cetere, volu alporti glaseton da brando.
— Mi obeas, — diris la administranto ne sen surprizo kaj foriris, knarante per la ŝuoj.
— Kia high-life[65]! — rimarkis Bazarov. — Ŝajnas, ke en via lingvo oni tia ĝin nomas. Dukino, mi ĉiam ripetas la samon.
— Bela dukino, — respondis Arkadio, — kiu tuj de la unua fojo invitis al si tiajn aristokratojn, kiaj vi kaj mi!
— Precipe mi, estonta kuracisto, filo de kuracisto kaj nepo de preĝeja pedelo … Vi ja scias, ke mi estas nepo de preĝeja pedelo? Kiel Speranski, — aldonis Bazarov, post mallonga silento kaj kurbigante la lipojn. — Tamen ŝi trodorlotis sin; ah, kiel trodorlotis sin ĉi tiu sinjorino! Ĉu ni ne devas surmeti la frakojn?
Arkadio nur levis la ŝultrojn, sed ankaŭ li sentis sin iom konfuzita.
Post duonhoro Bazarov kun Arkadio malsupreniris en la salonon. Tio estis vasta, alta ĉambro, sufiĉe lukse meblita, sed sen multe da gusto. Pezaj, multekostaj mebloj staris kun la ordinara reguleco apud la muroj, tapetitaj per bruna papero kun oraj desegnaĵoj. La mortinta Odincóv venigis ilin el Moskvo per sia amiko kaj komisiisto, vinvendisto. Super la meza kanapo pendis portreto de blonda viro kun sulkiĝinta vizaĝo; ŝajnis, ke li neamike rigardas la gastojn.
— Kredeble tio estas li mem, — murmuretis Bazarov al Arkadio kaj farante grimacon per la nazo, li aldonis: — Ĉu ne pli bone estus forkuri?
Sed en la sama momento eniris la mastrino. Ŝi portis malpezan bareĝan veston; la haroj, glate kombitaj post la orelojn, donis knabinan aspekton al ŝia pura kaj freŝa vizaĝo.
— Mi dankas vin, ke vi plenumis la parolon, — komencis ŝi, — mi esperas, ke vi iom da tempo gastos ĉe mi; ĉi tie, vere, ne estas malbone. Mi konigos vin kun mia fratino, ŝi bone ludas fortepianon. Por vi, monsieur Bazarov, tio estas indiferenta; sed vi, monsieur Kirsanov, se mi ne eraras, vi amas muzikon. Krom la fratino ĉe mi loĝas maljuna onklino, kaj unu najbaro vizitas nin por kartludi: jen nia tuta societo. Kaj nun ni sidiĝu.
La sinjorino diris ĉi tiun malgrandan speech[66] kun neordinara klareco, kvazaŭ ŝi lernis ĝin memore; poste ĉi sin turnis al Arkadio. Montriĝis, ke ŝia patrino konis la patrinon de Arkadio, kiu eĉ konfidis al ŝi la sekreton de sia amo al Nikolao Petroviĉ. Arkadio komencis flame paroli pri sia mortinta patrino, Bazarov dume rigardis la albumojn. «Kiel modesta mi fariĝis» — pensis li.
Bela ĉashundo kun hele blua ĉirkaŭkolo enkuris en la salonon, frapante la plankon per la ungegoj; baldaŭ poste eniris knabino dekokjara, nigrahara kaj brunvizaĝa kun rondeta, agrabla vizaĝo, kun malgrandaj malhelaj okuloj. Ŝi tenis en la manoj korbon, plenan de floroj.
— Jen mia Katja[67], — diris sinjorino Odincóv, montrante, ŝin per movo de l’ kapo.
Katja malpeze sidiĝis apud la fratino kaj komencis ordigi la florojn. La hundo, kies nomo estis Fifi, proksimiĝis, svingante la voston, al la gastoj, kaj puŝis unu post la alia per sia malvarma nazo je la mano.
— Vi mem ĉion ĉi deŝiris? — demandis sinjorino Odincóv.
— Jes, — respondis Katja.
— Ĉu la onklino venos trinki teon?
— Ŝi venos.
Kiam Katja parolis, ŝi tre agrable ridetis, honteme kaj sincere, kaj rigardis ridinde severe de malsupre supren. Ĉio en ŝi havis ankoraŭ la verdecon de l’ juneco: la voĉo, la lanugo sur la tuta vizaĝo, la rozaj manoj kun blanketaj rondoj sur la manplatoj, la iom mallarĝaj ŝultroj … Ŝi senĉese ruĝiĝis kaj rapide spiris.
Sinjorino Odincóv sin turnis al Bazarov.
— Nur por konveneco vi rigardas la desegnaĵojn, Eŭgeno Vasiliĉ, — komencis ŝi. — Tio ne interesas vin. Proksimiĝu prefere al ni, kaj ni disputu pri io.
Bazarov proksimiĝis.
— Volonte, sed pri kio? — respondis li.
— Pri kio vi deziras. Mi avertas vin, ke mi estas terura disputulino.
— Vi?
— Mi. Tio vin kvazaŭ mirigas. Kial?
— Ĉar vi posedas, kiom mi povas juĝi, serenan kaj malvarman karakteron, kaj por disputo estas necesa varmeco.
— Kiamaniere vi eksciis tion tiel rapide? Mi estas, unue, nepacienca kaj insistema, vi demandu Katjan; kaj due, mi tre facile varmiĝas.
Bazarov ekrigardis Annan Sergéevnan.
— Eble, vi devas pli bone scii. Vi do deziras disputi, mi estas preta. Mi rigardis vidaĵojn de la Saksa Svisujo en via albumo, kaj vi diris, ke tio ne povas interesi min. Vi diris tion tial, ke vi ne supozas en mi artistan senton, — efektive mi ĝin ne posedas. Sed la vidaĵoj povis interesi min de la geologia vidpunkto, de la vidpunkto de la formacio, de l’ montoj, ekzemple.
— Tion mi ne kredas. Kiel geologo, vi prefere serĉu en libro, en speciala verko, ne en desegnaĵo.
— Desegnaĵo klare prezentas al miaj okuloj tion, kio estas priskribita en verko sur dekoj da paĝoj.
Sinjorino Odincóv momenton silentis.
— Do vi ne posedas eĉ unu guton da artista sento? — rekomencis ŝi, sin apogante sur la tablo kaj per la sama movo proksimigante sian vizaĝon al Bazarov. — Kiel vi vivas sen ĝi?
— Por kio ĝi estas necesa, se permesite estas demandi?
— Se ne por io alia, almenaŭ por ekkoni kaj studi la homojn.
Bazarov ekridetis.
— Unue, por tio ekzistas la sperto de l’ vivo; kaj due, mi kuraĝas diri al vi, ne valoras la penon studi apartajn individuojn. Ĉiuj homoj similas unu alian, per la korpo kaj per la animo; ĉiu el ni posedas cerbon, koron, lienon, pulmojn de la sama strukturo; malgrandaj variaĵoj signifas nenion; ankaŭ la tiel nomataj moralaj ecoj estas identaj ĉe ĉiuj homoj. Sufiĉas unu homa ekzemplero por juĝi pri ĉiuj aliaj. La homoj estas kiel la arboj en la arbaro: neniu botanikisto studos ĉiun apartan betulon.
Katja, kiu ne rapidante elektis floron al floro, mirigite levis la okulojn al Bazarov, kaj renkontinte lian rapidan kaj senĝenan rigardon, ruĝiĝis ĝis la oreloj. Anna Sergéevna balancis la kapon.
— La arboj en la arbaro, — ripetis ŝi. — Do, laŭ via opinio, ne ekzistas diferenco inter saĝa kaj malsaĝa homo, inter bona kaj malbona.
— Ne, ekzistas; same kiel inter sana kaj malsana. La pulmoj de ftizulo ne estas en la sama stato, kiel miaj aŭ viaj, kvankam ilia strukturo estas la sama. Ni scias, pli malpli, de kio devenas la korpaj malsanoj; kaj la moralaj malsanoj devenas de malbona eduko, de diversaj sensencaĵoj, per kiuj oni plenigas de la infaneco la kapojn, de la abomena stato de la socio, — unuvorte plibonigu la socion, kaj la malsanoj ne ekzistos plu.
Bazarov diris ĉion ĉi kun mieno, kvazaŭ li samtempe pensus: «Kredu aŭ ne kredu al mi, tio estas por mi tute indiferenta!» Li malrapide kondukis siajn fingrojn sur la vangharoj, kaj liaj okuloj kuris de unu angulo de l’ ĉambro al alia.
— Vi kredas, — respondis Anna Sergéevna, — ke kiam la socio pliboniĝos, ekzistos plu nek malsaĝaj, nek malbonaj homoj?
— Almenaŭ, kiam la socio estos bone organizita, estos tute indiferente, ĉu ŝi estas saĝa, malbona aŭ bona.
— Jes, mi komprenas; ĉiuj ja posedas saman lienon.
— Ĝuste tiel, sinjorino.
Sinjorino Odincóv sin turnis al Arkadio.
— Kaj kia estas via opinio, Arkadio Nikolaiĉ?
— Mi konsentas kun Eŭgeno, — respondis li.
Katja rigardis lin de malsupre.
— Vi mirigas min, sinjoroj, — diris sinjorino Odincóv, — sed ni ankoraŭ revenos al la sama temo. Nun mi aŭdas, ke mia onklino venas trinki teon; ni devas indulgi ŝiajn orelojn.
La onklino de Anna Sergéevna, la princidino K., malgrasa kaj malgranda virino, kun vizaĝo ne pli granda ol pugno kaj kun senmovaj kaj malicaj okuloj sub la grizaj brovoj, eniris kaj apenaŭ salutinte la gastojn, peze sidiĝis sur larĝa velura apogseĝo, sur kiu neniu, ekster ŝi, havis la rajton sidiĝi. Katja starigis al ŝi benketon sub la piedojn; la maljunulino ne dankis ŝin, eĉ ne ekrigardis ŝin; ŝi nur ekmovis la manojn sub flava ŝalo, kovranta preskaŭ tutan ŝian malgrasan korpon. La princidino amis la flavan koloron: sur ŝia kufo ŝi havis hele flavajn rubandojn.
— Kiel vi pasigis la nokton? — demandis sinjorino Odincóv, plilaŭtigante la voĉon.
— Ree ĉi tiu hundo estas tie ĉi, — murmuris responde la maljunulino. Rimarkinte, ke la hundo faras du sendecidajn pasojn al ŝi, ŝi ekkriis: — For, for!
Katja alvokis la hundon kaj malfermis la pordon.
Fifi ĝoje saltis eksteren, esperante, ke oni ĝin kondukos al promeno, sed restinte sola ekster la pordo, komencis grati kaj boji. La princidino sulkigis la brovojn, Katja volis eliri.
— Mi pensas, ke la teo estas preta? — demandis sinjorino Odincóv. — Sinjoroj, ni iru; onklino, mi petas vin, ni trinkos teon.
La princidino silente leviĝis de la seĝo kaj unua eliris el la salono. Ĉiuj sekvis ŝin en la manĝoĉambron. Knabo en kozaka livreo brue forpuŝis de la tablo seĝon, kovritan per kusenoj, ankaŭ speciale rezervitan por la princidino; Katja, verŝante la teon, al ŝi unua donis tason, ornamitan per blazono. La maljunulino metis mielon en sian tason (laŭ ŝia opinio trinki teon kun sukero estas peke kaj kare, kvankam ŝi ne elspezis mem eĉ unu kopekon) kaj subite demandis per raŭka voĉo:
— Kion skribas princo Iván?
Neniu respondis al ŝi. Bazarov kaj Arkadio baldaŭ komprenis, ke oni ne turnas atenton al ŝi, kvankam oni respekte kondutas kun ŝi. «Oni konservas ŝin kiel ornamon pro ŝia princa sango», pensis Bazarov … Post la teo Anna Sergéevna proponis fari promenon; sed komencis pluveti kaj la tuta societo, kun escepto de la princidino, revenis en la salonon. Venis la najbaro, amanto de la kartludo; lia nomo estis Porfir’ Platoniĉ. Tio estis grasa, griza homo kun mallongaj, kvazaŭ tornitaj piedoj, tre ĝentila kaj ridema. Anna Sergéevna, kiu plejparte parolis kun Bazarov, demandis Eŭgenon, ĉu li deziras fari kun ili batalon je preferanco[68]. Bazarov konsentis, dirante, ke li devas kiel eble plej frue sin prepari al la funkcioj de distrikta kuracisto.
— Gardu vin, — diris Anna Sergéevna, — ni vin batos. Kaj vi, Katja, — aldonis ŝi, — ludu ion al Arkadio Nikolaiĉ; li amas muzikon, ankaŭ ni aŭskultos.
Katja nevolonte proksimiĝis al la fortepiano; ankaŭ Arkadio, kvankam li efektive amis muzikon, nevolonte sekvis ŝin; al li ŝajnis, ke sinjorino Odincóv forsendas lin, kaj en lia koro, kiel de ĉiu juna homo de lia aĝo, jam ĝermis ia neklara kaj dolora sento de l’ naskiĝanta amo. Katja malfermis la fortepianon kaj ne rigardante Arkadion, diris duonvoĉe:
— Kion mi devas ludi?
— Kion vi deziras, — indiferente respondis Arkadio.
— Kian muzikon vi preferas? — ripetis Katja, ne ŝanĝante la tonon.
— La klasikan, — respondis same Arkadio.
— Ĉu vi amas Mozarton?
— Mozarton mi amas.
Katja prenis la ce mol sonaton-fantazion de Mozart. Ŝi ludis tre bone, kvankam iom severe kaj seke. Ne deturnante la okulojn de la notoj kaj forte kunpreminte la lipojn, ŝi sidis senmove kaj rekte, kaj nur ĉe la fino de la sonato ŝia vizaĝo ekflamis kaj malgranda buklo de ŝiaj haroj apartiĝis kaj falis sur ŝiajn nigrajn brovojn.
Kun speciala ĝuo Arkadio aŭskultis la lastan parton de l’ sonato, la parton, en kiu, meze de ĉarma gajeco de sennuba melodio, subite naskiĝas eksplodoj de dolora, preskaŭ tragedia malĝojo … Sed la pensoj, kiujn vekis en li la sonoj de Mozart, ne koncernis Katjan. Rigardante ŝin, li nur pensis: «Vere, ne malbone ludas la fraŭlino, kaj ŝi mem estas ne malbela».
Fininte la sonaton, Katja, ne levante la manojn de la klavoj, demandis: «Sufiĉe?» Arkadio respondis, ke li ne volas plu trouzi ŝian ĝentilecon, kaj komencis paroli kun ŝi pri Mozart; li demandis, ĉu ŝi mem elektis la sonaton aŭ ĉu iu rekomendis ĝin al ŝi? Sed Katja respondis al li unusilabe: ŝi sin kaŝis, eniĝis en sin mem. Kiam tio okazadis al ŝi, ŝi ne baldaŭ eliĝis eksteren; ŝia vizaĝo ricevis tiam obstinan, preskaŭ rigidan esprimon. Ŝi ne estis timema, sed nekonfidema kaj iom konfuzata de la fratino, ŝin edukinta, kiu kompreneble tute ne supozis tion. Arkadio, kiu ne sciis, kion li devas fari, fine alvokis la revenintan Fifi kaj kun bonkora rideto komencis karesi ĝian kapon. Katja revenis al siaj floroj.
Dume Bazarov perdis kaj perdis; Anna Sergéevna majstre kartludis, Porfir’ Platoniĉ ankaŭ estis ne malbona ludanto. Bazarov estis batita, kaj kvankam la perdo ne estis granda, ĝi tamen estis malagrabla por li. Dum la vespermanĝo Anna Sergéevna revenis al la botaniko.
— Ni faru morgaŭ matene promenon, — diris ŝi al li, — mi deziras ekscii de vi la latinajn nomojn de la kampaj vegetaĵoj kaj iliajn ecojn.
— Por kio vi bezonas la latinajn nomojn? — demandis Bazarov.
— En ĉio la ordo estas necesa, — respondis ŝi.
— Kia ĉarma virino estas Anna Sergéevna! — ekkriis Arkadio, kiam li restis sola en la ĉambro, kiun oni donis al ili.
— Jes, — respondis Bazarov, — virinaĉo kun cerbo. Multon ŝi jam spertis.
— En kia senco vi tion diras, Eŭgeno Vasiliĉ?
— En bona senco, en bona, kara mia Arkadio, Nikolaiĉ! Mi estas certa, ke ŝi bonege administras sian bienon. Sed admirinda estas ne ŝi, sed ŝia fratino.
— Kiel, tiu nigrakapa?
— Jes, tiu nigrakapa. Jen kio estas freŝa, netuŝita, timema, silentema, ĉio, kion vi volas. Jen per kiu oni povus sin okupi. El ŝi oni povas ankoraŭ fari ĉion, kion oni deziras; kaj tiu estas hardita fero.
Arkadio nenion respondis al Bazarov, kaj ĉiu el ili sin kuŝigis kun siaj propraj pensoj.
Ankaŭ Anna Sergéevna en tiu vespero pensis pri siaj gastoj. Bazarov plaĉis al ŝi dank’ al la plena manko de koketeco kaj akreco de l’ opinioj. Ŝi vidis en li ion novan, kion ŝi ankoraŭ ne renkontis, kaj ŝi estis scivola.
Anna Sergéevna estis sufiĉe stranga estaĵo. Havante neniajn superstiĉojn, neniajn fortajn kredojn, ŝi cedis al nenio kaj iris nenien. Ŝi vidis klare multon, multaj aferoj interesis ŝin, sed nenio plene ŝin kontentigis; cetere, kredeble ŝi ne deziris plenan kontentiĝon. Ŝia spirito estis scivola kaj samtempe indiferenta; ŝiaj duboj neniam silentiĝis ĝis forgeso, kaj neniam plifortiĝis ĝis alarmo. Se ŝi ne estus riĉa kaj sendependa, ŝi eble sin ĵetus en la batalon, ekkonus la pasion … Sed ŝia vivo estis facila, kvankam ŝi iafoje enuis, kaj ŝi daŭrigis pasigi la tagojn unu post alia, ne rapidante kaj nur malofte ekscitiĝante. Ĉielarkaj koloroj iafoje ekbrilis ankaŭ antaŭ ŝiaj okuloj, sed kiam ili estingiĝis, ŝi revenis al sia trankvilo kaj ne bedaŭris ilian malaperon. Ŝia fantazio transportis ŝin iafoje trans la limojn de tio, kio estas permesita laŭ la leĝoj de la ordinara moraleco; sed eĉ tiam ŝia sango fluis trankvile en ŝia ĉarme gracia kaj egalpeza korpo. Iafoje okazis, ke elirante el sia bonodora bano, Anna Sergéevna, tuta varma kaj sopiranta, revis pri la vanteco de la vivo, pri ŝiaj malĝojo, laboro kaj malbono … Ŝian animon plenigis subita kuraĝo, en ŝi ekbolis nobla celado; sed sufiĉis trablovo de vento el duonfermita fenestro, kaj Anna Sergéevna kuntiriĝis, plendis, preskaŭ koleris, kaj nur unu deziron havis en tia minuto: ke ne blovu ĉi tiu abomena vento.
Kiel ĉiuj virinoj, kiuj ne sukcesis ekami, ŝi deziris ion, ŝi mem ne sciis, kion. Ĝustadire, ŝi deziris nenion, kvankam ŝajnis al ŝi, ke ŝi deziras ĉion. Ŝi apenaŭ povis toleri sian edzon. Ŝi edziniĝis nur pro kalkulo, kvankam ŝi kredeble ne konsentus fariĝi lia edzino, se ŝi ne opinius lin bona homo. Sed de tiu tempo ŝi ĉiam sentis sekretan antipation al ĉiuj viroj, kiujn ŝi imagis ĉiujn malpuraj, pezaj, apatiaj, turmentemaj estaĵoj. Foje ŝi renkontis ie en sia vojaĝo junan belan svedon kun kavalira esprimo sur la vizaĝo, kun honestaj, bluaj okuloj sub alta, libera frunto; li forte impresis ŝin, sed tio ŝin ne malhelpis reveni Rusujon.
«Stranga homo estas ĉi tiu kuracisto!» — pensis ŝi, kuŝante en sia luksa lito, sur kusenoj, ornamitaj per puntoj, sub silka litotuko … Anna Sergéevna heredis de la patro malgrandan parton de lia amo al la lukso. Ŝi tre amis sian pekan, sed bonan patron, kaj li adoris ŝin, amike ŝercis kun ŝi, kvazaŭ kun kamarado, kaj plene konfidis al ŝi, petis de ŝi konsilojn. La patrinon ŝi apenaŭ memoris.
«Stranga homo estas ĉi tiu kuracisto!» — ripetis ŝi al si. Ŝi sin etendis, ekridetis, ĵetis la manojn post la kapon, poste trakuris per siaj okuloj du, tri paĝojn de malbona franca romano, ellasis la libron el la mano kaj ekdormis, pura kaj malvarma, en pura, bonodora tolaĵo.
En la sekvinta mateno Anna Sergéevna, tuj post la matenmanĝo, iris al botanika ekskurso kun Bazarov kaj revenis kelke da minutoj antaŭ la tagmanĝo. Arkadio restis hejme kaj pasigis ĉirkaŭ unu horon kun Katja. Li ne enuis kun ŝi, ŝi mem proponis ripeti al li la hieraŭan sonaton; sed kiam revenis sinjorino Odincóv, kiam li ekvidis ŝin, lia koro subite eksentis premon … Ŝi iris tra la ĝardeno per iom lacaj paŝoj; ŝiaj vangoj estis ruĝaj kaj la okuloj brilis pli bele ol ordinare sub la ronda pajla ĉapelo. Ŝi turnis en la fingroj maldikan trunketon de kampa floro, ŝia malpeza manteleto deglitis sur ŝiajn kubutojn, kaj la larĝaj grizaj rubandoj ĉirkaŭprenis ŝian bruston. Bazarov iris post ŝi memfide kaj senĝene, kiel ĉiam, sed la esprimo de lia vizaĝo, kvankam gaja kaj eĉ amika, ne plaĉis al Arkadio. Murmurinte tra la dentoj «bonan tagon!» Bazarov iris en sian ĉambron, kaj sinjorino Odincóv distrita premis la manon de Arkadio kaj ankaŭ preterpasis lin.
«Bonan tagon?» — pensis Arkadio … «Ĉu ni ne vidis unu la alian hodiaŭ?»