V

En la sekvinta mateno Bazarov vekiĝis la unua kaj eliris el la domo. «Eh», pensis li, ĉirkaŭrigardante, «la regiono ne estas tre bela!» Kiam Nikolao Petroviĉ fondis la novajn rilatojn kun la kamparanoj, li devis preni por la novaj konstruaĵoj kvar hektarojn da tute ebena kaj nuda kampo. Li konstruis domon, loĝejojn por la servistoj, stalojn k.t.p., fosis lageton kaj du putojn, plantis ĝardenon; sed la junaj arboj ne kreskis, en la lageto kolektiĝis tre malmulte da akvo, en la putoj la akvo estis iom salgusta. Sole laŭbo el akacioj kaj siringoj donis belan ombron; iafoje oni en ĝi trinkis teon kaj tagmanĝis. Bazarov en la daŭro de kelke da minutoj trakuris ĉiujn vojetojn de la ĝardeno, iris al la korto de la brutoj, en la stalojn, trovis du knabojn, infanojn de servistoj, kaj tuj koniĝis kun ili. Li iris kun ili al malgranda marĉo, unu verston de la domo, por kapti ranojn.

— Por kio vi bezonas ranojn, sinjoro? — demandis lin unu el la knaboj.

— Jen por kio, — respondis al li Bazarov, kiu posedis specialan talenton naski fidon de la homoj de la malalta klaso, kvankam li neniam indulgis ilin kaj malestime agis kun ili: — Mi distranĉos ranon kaj vidos, kio fariĝas en tia interno; ankaŭ vi kaj mi estas ranoj, sed ranoj, kiuj paŝas sur du piedoj; mi ekscios, kio farigas en nia interno.

— Por kio vi bezonas tion scii?

— Por ne erari, kiam vi estos malsana, kaj mi devos kuraci vin.

— Vi do estas doĥtoro[17]?

— Jes.

— Vasjka, aŭskultu, la sinjoro diras, ke ni estas ranoj. Strange!

— Mi timas la ranojn, — diris Vasjka, knabo sepjara, kun kapo, blanka kiel lino, en blanka bluzo kun staranta kolumo, nudpieda.

— Kial timi ilin? Ĉu ili mordas?

— Iru en la akvon, filozofoj! — interrompis ilin Bazarov.

Dume, ankaŭ Nikolao Petroviĉ vekiĝis kaj iris al Arkadio, kiun li trovis jam vestita. La patro kaj la filo eliris sur la terason, ŝirmitan per markezo; apud la balustrado, sur tablo, inter grandaj siringaj bukedoj, jam bolis la samovaro. Baldaŭ aperis knabino, la sama, kiu hieraŭ la unua iris renkonte al la venintoj, kaj diris per mallaŭta voĉo:

— Fedosia Nikolavna fartas ne tute bone, ne povas veni. Ŝi ordonis demandi, ĉu vi mem preparos la teon, aŭ ĉu oni devas alsendi Dunjaŝan!

— Mi verŝos mem, — rapide respondis al ŝi Nikolao Petroviĉ. — Vi, Arkadio, ĉu vi trinkas la teon kun kremo aŭ kun citrono?

— Kun kremo, — respondis Arkadio kaj post mallonga silento li diris demande: — Kara patro?

Nikolao Petroviĉ konfuzite ekrigardis la filon.

— Kio? — diris li.

Arkadio mallevis la okulojn.

— Pardonu, kara patro, eble mia demando ŝajnos al vi nekonvena, — komencis li, — sed vi mem per via hieraŭa malkaŝemo ekscitas min al malkaŝemo … ĉu vi ne koleros?…

— Parolu!

— Vi kuraĝigas min demandi … Ĉu Fen … ĉu ŝi tial ne venas verŝi la teon, ke mi estas ĉi tie?

Nikolao Petroviĉ sin iom deturnis.

— Eble, — diris li fine, — ŝi supozas … ŝi hontas…

Arkadio rapide turnis la okulojn al la patro.

— Senkaŭze ŝi hontas. Unue, vi ja konas mian pensmanieron (al Arkadio agrable estis diri ĉi tiujn vortojn), kaj due, mi tute ne volas eĉ en plej malgranda bagatelo ĝeni vian vivon, viajn kutimojn. Krom tio, mi estas certa, ke vi ne povis fari malbonan elekton; se vi permesis al ŝi vivi sub la sama tegmento, sekve ŝi meritas tion; en ĉiu okazo, filo ne estas juĝanto de sia patro kaj precipe de tia patro, kiu, kiel vi, neniam kaj en nenio ĝenis mian liberecon.

La voĉo de Arkadio en la komenco tremis: li sentis sin grandanima, sed samtempe li komprenis, ke li kvazaŭ donas lecionon al sia patro; sed la sono de la propraj vortoj forte impresas la homon, kaj Arkadio diris la lastajn vortojn firme, eĉ kun iom da deklamo.

— Dankon, Arkaŝa, — diris Nikolao Petroviĉ per surda voĉo, kaj ree frotante la frunton kaj brovojn per la fingroj. — Viaj supozoj efektive estas bravaj: certe, se la knabino ne meritus … Tio ne estas simpla kaprico. Ne facile estas al mi paroli kun vi pri tio; sed vi komprenas, ke malfacile estis al ŝi aperi ĉi tie antaŭ vi, precipe en la unua tago post via veno.

— En tia okazo mi mem iros al ŝi, — ekkriis Arkadio kun nova alfluo de grandanimaj sentoj, kaj salte leviĝis de la seĝo. — Mi klarigos al ŝi, ke ŝi tute ne bezonas honti antaŭ mi.

Ankaŭ Nikolao Petroviĉ leviĝis.

— Arkadio, — komencis li, — mi petas vin … ne eble estas … tie … Mi ne antaŭsciigis al vi …

Sed Arkadio ne aŭskultis plu kaj forkuris de la teraso. Nikolao Petroviĉ sekvis lin per la okuloj kaj konfuzita falis sur la seĝon. Lia koro ektremis … Ĉu prezentis sin en tiu momento antaŭ liaj okuloj la neevitebla strangeco de la estontaj rilatoj inter li kaj la filo, ĉu li konsciis, ke eble pli grandan estimon al li montrus Arkadio, se li tute ne tuŝus la aferon, ĉu li riproĉis al si mem sian malfortecon? — malfacile estas diri; ĉiuj ĉi sentoj neklare aperis en lia konscio, la ruĝo ne forlasis lian vizaĝon kaj lia koro tremis.

Eksonis rapidaj paŝoj, kaj Arkadio suriris la terason.

— Ni koniĝis, patro! — ekkriis li kun esprimo de amika kaj bonkora triumfo sur la vizaĝo. — Fedosia Nikolavna efektive ne tute bone fartas hodiaŭ kaj venos iom poste. Sed kial vi ne diris al mi, ke mi havas fraton? Jam hieraŭ vespere mi kisus lin, kiel mi kisis lin hodiaŭ.

Nikolao Petroviĉ volis ion diri, volis sin levi kaj malfermi la brakojn … Arkadio sin ĵetis al lia kolo.

— Kio? Vi ree kisas unu la alian? — eksonis post ili la voĉo de Paŭlo Petroviĉ.

La patro kaj la filo egale ekĝojis, vidante lin en tiu momento; ekzistas kortuŝantaj situacioj, kies finon tamen oni deziras vidi plej baldaŭ.

— Kio mirigas vin? — gaje diris Nikolao Petroviĉ. — Arkaŝa fine revenis al mi … Mi ne havis ankoraŭ sufiĉe da tempo, de la hieraŭa tago, sate rigardi lin.

— Mi tute ne miras, — rimarkis Paŭlo Petroviĉ, — mi eĉ mem volonte ĉirkaŭprenus lin.

Arkadio proksimiĝis al la onklo kaj ree eksentis sur la vangoj la tuŝon de liaj bonodoraj lipharoj. Paŭlo Petroviĉ sidiĝis ĉe la tablo. Li portis elegantan matenan kostumon laŭ la angla gusto; lian kapon ornamis malgranda fezo. Ĉi tiu fezo kaj nezorge ligita kravato aludis la liberecon de la kampara vivo; sed la rigida kolumo de la ĉemizo kun ordinara senkompateco sin apogis je razita mentono; estas vere, ke la ĉemizo ne estis blanka, sed multkolora, kiel konvenas por la matena tualeto.

— Kie estas via nova amiko? — demandis li Arkadion.

— Li ne estas hejme; li ordinare frue leviĝas kaj promenas. Sed mi petas vin, tute lin ne atentu; li ne amas ceremoniojn.

— Jes, tion oni vidas. — Paŭlo Petroviĉ komencis, ne rapidante, ŝmiri panon per butero. — Ĉu li longe gastos ĉe ni?

— Mi ne scias. Li haltis ĉe ni survoje al la patro.

— Kie loĝas lia patro!

— En nia gubernio, okdek verstojn de tie ĉi. Li havas tie malgrandan bienon. Li estis iam regimenta doktoro.

— Te … te … te … Mi senĉese demandis min mem, kie mi aŭdis ĉi tiun nomon: Bazarov? … Nikolao, ĉu vi rememoras, en la divizio de nia patro estis kuracisto Bazarov?

— Ŝajnas, jes.

— Certe, certe. Do tiu kuracisto estas lia patro. Hm! — Paŭlo Petroviĉ ekmovis la lipharojn. — Kaj sinjoro Bazarov mem, kio li estas? — demandis li malrapide.

— Kio estas Bazarov? — Arkadio ekridetis. — Se vi deziras, onklo, mi diros al vi, kio li estas efektive.

— Mi petas vin, nevo.

— Li estas nihilisto.

— Kio! — demandis Nikolao Petroviĉ, kaj Paŭlo Petroviĉ levis la tranĉilon kun peco da butero sur ĝia ekstremo kaj restis senmova.

— Li estas nihilisto, — ripetis Arkadio.

— Nihilisto, — diris Nikolao Petroviĉ. — La vorto devenas de la latina nihil, «nenio», kiom mi povas juĝi; do ĝi signifas homon, kiu … nenion ŝatas?

— Diru: kiu nenion respektas, — interrompis Paŭlo Petroviĉ kaj rekomencis ŝmiri la panon.

— Kiu rigardas ĉion de kritika vidpunkto, — rimarkis Arkadio.

— Ĉu tio ne estas la samo? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Ne, ne la samo. Nihilisto estas homo, kiu klinas la kapon antaŭ neniu aŭtoritato, kiu akceptas neniun principon sen esploro, kiel ajn granda estas la respekto, kiun ĝuas ĉi tiu principo.

— Kaj vi trovas, ke tio estas bona? — interrompis Paŭlo Petroviĉ.

— Tio dependas de la persono, onklo. Por unu tio estas bona, kaj por alia, kontraŭe, tre malbona.

— Jen kio. Nu, mi vidas, ke tio estas ekster nia kompreno. Ni, homoj de la malnova tempo, ni opinias, ke sen principoj (Paŭlo Petroviĉ elparolis ĉi tiun vorton mole, laŭ la franca maniero; Arkadio, kontraŭe, malmole, forte akcentante la unuan silabon[18]), sen principoj, akceptitaj, kiel vi diras, blinde, sen esploro, oni ne povas fari unu paŝon, ekspiri. Vous avez changé tout cela[19], donu al vi Dio sanon kaj la rangon de generalo[20], kaj ni nur admiros vin, sinjoroj … kiel vi diras?

— Nihilistoj, — respondis Arkadio, akcentante ĉiun silabon.

— Jes. Iam estis hegelistoj, kaj nun nihilistoj. Ni vidos, kiel vi ekzistos en malplenaĵo, en senaera spaco; kaj nun sonorigu, mi petas vin, frato Nikolao Petroviĉ, jam estas tempo por mi trinki la kakaon.

Nikolao Petroviĉ sonorigis kaj ekkriis: «Dunjaŝa!» Sed anstataŭ Dunjaŝa sur la terason venis Féniĉka mem. Tio estis juna virino, dudektrijara, blanka kaj rondeta, kun malhelaj haroj kaj okuloj, kun ruĝaj kaj plenaj lipoj, kiel tiuj de infano kaj kun malgrandaj delikataj manoj. Ŝi portis puran perkalan veston; blua nova tuko malpeze kuŝis sur ŝiaj rondaj ŝultroj. Ŝi portis grandan tason da kakao kaj metinte ĝin antaŭ Paŭlo Petroviĉ, ruĝiĝis: varma sango disfluis kiel ruĝa ondo sub la maldika haŭto de ŝia aminda vizaĝo. Ŝajnis, ke ŝi riproĉas al si, ke ŝi venis, kaj samtempe, ŝi kvazaŭ sentis, ke ŝi havas la rajton veni.

Paŭlo Petroviĉ severe sulkigis la brovojn, kaj Nikolao Petroviĉ konfuziĝis.

— Bonan tagon, Féniĉka, — diris li tra la dentoj.

— Bonan tagon, — respondis ŝi per nelaŭta, sed sonora voĉo, kaj foriris malrapide, ĵetinte ne rimarkate rigardon al Arkadio kiu amike ridetis al ŝi. Ŝi paŝis iom balanciĝante, sed ankaŭ tio estis beleta ĉe ŝi.

Sur la teraso dum kelke da minutoj regis silento. Paŭlo Petroviĉ trinkis sian kakaon, kaj subite li levis la kapon.

— Jen la sinjoro nihilisto kompleze iras al ni, — diris li duonvoĉe.

Efektive, en la ĝardeno iris Bazarov, transpaŝante la florbedojn. Lia tola palto kaj pantalono estis malpurigitaj de koto; marĉa kroĉa vegetaĵo serpente ĉirkaŭis la supron de lia malnova, ronda ĉapelo; en la dekstra mano li tenis malgrandan sakon; en la sako moviĝis io vivanta. Li rapide proksimiĝis al la teraso, iom klinis la kapon kaj diris:

— Bonan tagon, sinjoroj; pardonu, ke mi venas malfrue; mi tuj revenos; mi devas loki ien miajn kaptitojn.

— Kion vi havas, hirudojn? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Ne, ranojn.

— Ĉu vi manĝas aŭ edukas ilin?

— Ili servas al mi por eksperimentoj, — indiferente diris Bazarov kaj iris en la domon.

— Li tranĉos ilin, — diris Paŭlo Petroviĉ. — Li ne kredas je la principoj, sed kredas je la ranoj.

Arkadio kompate rigardis la onklon; Nikolao Petroviĉ levis kaŝe la ŝultrojn. Paŭlo Petroviĉ mem rimarkis, ke lia spritaĵo malsukcesis kaj komencis paroli pri la terkulturaj aferoj kaj pri la nova intendanto, kiu plendis al li, ke la servisto Foma «diboĉas», kaj taŭgas por nenio. «Tia Ezopo li estas», diris la intendanto, «ĉie li akiris malbonan famon, servas ne longe kaj foriras kun sia malsaĝeco.»

Загрузка...