XXVIII

Pasis ses semajnoj. Venis la blanka vintro kun la kruela silento de la sennubaj malvarmegoj, la densa, krakanta neĝo, la pale smeralda ĉielo, la roza prujno sur la arboj, la ĉapoj el la fumo super la kamentuboj, kun la fumturniĝoj el la subite malfermitaj pordoj, la freŝaj kvazaŭ morditaj vizaĝoj de l’ pasantoj kaj la rapida trotado de l’ tremantaj ĉevaloj. Januara tago jam proksimiĝis al sia fino; la vespera malvarmo ankoraŭ pli forte premis la senmovan aeron, kaj rapide estingiĝis la sanga ĉielruĝo. En la fenestroj de la domo en Marino ekbrilis lumoj. Prokofiĉ, en nigra frako kaj blankaj gantoj, kun tute speciala soleneco dismetis sur la tablo manĝilaron por kvin personoj. Antaŭ unu semajno, en la malgranda paroĥa preĝejo, senbrue kaj preskaŭ sen atestantoj, havis lokon du edziĝoj: de Arkadio kun Katja kaj de Nikolao Petroviĉ kun Féniĉka; kaj en la sama tago Nikolao Petroviĉ donis adiaŭan tagmanĝon al sia frato, forveturonta pro aferoj Moskvon. Anna Sergéevna ankaŭ forveturis tien post la edziĝo, doninte malavarajn donacojn al la juna paro.

Akurate je la tria horo ĉiuj kolektiĝis ĉe la tablo. Ankaŭ Mitja ĉeestis; li jam havis vartistinon en silka rusa kapvesto, kun oraj strioj. Paŭlo Petroviĉ sidis inter Katja kaj Féniĉka: «la edzoj», sin lokis apud siaj edzinoj. Niaj malnovaj amikoj ŝanĝiĝis en la lasta tempo: ĉiuj kvazaŭ plibeliĝis kaj «solidiĝis»; sole Paŭlo Petroviĉ malgrasiĝis, kio, cetere, donis ankoraŭ pli da eleganteco kaj «grandsinjoreco», al liaj esprimplenaj trajtoj … Ankaŭ Féniĉka aliiĝis. En nova silka vesto kun larĝa velura rubando en la haroj, kun ora ĉeno sur la kolo, ŝi sidis senmove-respektplene, respektplene al si mem, al ĉio, kio ŝin ĉirkaŭis, kaj tiel ridetante, kvazaŭ ŝi dezirus diri: «Pardonu min, mi ne estas kulpa.» Ne ŝi sola, ĉiuj aliaj ridetis kaj ankaŭ kvazaŭ petis pardonon; ĉiuj estis iom ĝenataj, iom malĝojaj, sed en la realeco tre kontentaj. Ĉiu servis sian najbaron kun komika ĝentileco; ŝajnis, ke ĉiuj interkonsentis ludi simplaniman komedion. Katja estis la plej trankvila el ĉiuj: ŝi konfide ĉirkaŭrigardis kaj oni povis rimarki, kiel Nikolao Petroviĉ jam amas ŝin. Antaŭ la fino de la tagmanĝo li leviĝis kaj preninte pokalon en la manon, sin turnis al Paŭlo Petroviĉ.

— Vi forlasos nin … vi forlasos nin, kara frato, — komencis li, — kompreneble, ne por longe; tamen mi ne povas ne esprimi al vi, ke mi … ke ni … kiom mi … kiom ni … La malfeliĉo estas, ke ni, rusoj, ne scias fari paroladojn! Arkadio, diru vi.

— Ne, kara patro, mi ne preparis min.

— Certe pli bone ol mi! Fine, frato, permesu, ke mi vin ĉirkaŭprenu kaj deziru al vi ĉion bonan. Plej baldaŭ revenu al ni!

Paŭlo Petroviĉ kisis ĉiujn, ne esceptante, kompreneble, Mitjan: krom tio li kisis la manon de Féniĉka, kiun ŝi ne sciis ankoraŭ etendi por tio, kaj trinkante el la replenigita pokalo, diris kun profunda sopiro: «Estu feliĉaj, miaj amikoj! Farewell[130]!» ĉi tiu angla vorteto restis nerimarkita, sed ĉiuj estis kortuŝitaj.

— Al la rememoro de Bazarov, — murmuretis Katja en la orelon de sia edzo kaj frapis lian pokalon. Arkadio responde forte premis ŝian manon, sed ne kuraĝis laŭte proponi la toaston.


Ŝajnas, ke ni atingis la finon? Sed eble iu el la legantoj deziras ekscii, kion faras en la nuna momento ĉiu el la personoj, kun kiuj li koniĝis. Mi estas preta kontentigi lin.

Anna Sergéevna antaŭ nelonge edziniĝis, ne pro amo, sed pro kalkulo, kun unu el la estontaj rusaj homoj de la ago, inteligenta juristo, kun forta praktika sento, firma volo kaj rimarkinda elokventeco, — homo ankoraŭ juna, bona kaj malvarma kiel glacio. Ili vivas perfekte akorde kaj ĝisvivos eble la feliĉon, eble … la amon. La princidino K. mortis, forgesita tuj en la tago de l’ morto. Ambaŭ Kirsanov, la patro kaj la filo, loĝas en Marino. Iliaj aferoj komencas pliboniĝi. Arkadio fariĝis fervora agronomo kaj la «farmbieno» jam donas sufiĉe grandan profiton. Nikolao Petroviĉ estas elektita juĝisto de l’ paco kaj ŝvite laboras, por forigi la malkonsentojn inter la liberigitaj servutuloj kaj la bienposedantoj. Li senĉese traveturas sian distrikton, diras longajn paroladojn, ĉar li opinias, ke la kamparanojn oni devas «prudentigi», tio estas per ofta ripetado de la samaj vortoj elĉerpi ilian paciencon. Verdire, li kontentiĝis nek la klerajn nobelojn, kiuj parolas jen kun ŝiko, jen kun melankolio pri la «emancipacio» (ili elparolas an laŭ la franca maniero), nek la neklerajn nobelojn, senceremonie insultantajn la «emuncipacion», (laŭ la elparolo de l’ kamparanoj). Por unuj kaj por la aliaj li estas tro mola. Katerino Sergéevna naskis filon, Koljan, kaj Mitja jam brave kuras kaj elokvente babilas. Féniĉka, Fedósja Nikolavna, post la edzo kaj Mitja, neniun tiel adoras kiel sian bofilinon, kaj kiam Katja sidiĝas al la fortepiano, ŝi estas preta la tutan tagon ne forlasi ŝin. Ni ne forgesu pri Petro. Li tute rigidiĝis pro la malsaĝeco kaj braveco, elparolas ĉiujn e kiel u: ulugantu, sed li edziĝis kaj ricevis belan doton; lia edzino, filino de urba ĝardenisto, rifuzis al du bonaj fianĉoj nur tial, ke ili ne posedis poŝhorloĝon; Petro havis ne nur poŝhorloĝon, sed eĉ lakitajn duonŝuojn.

En Dresdeno, sur la teraso de Brühl, inter la dua kaj kvara horo, en la plej «fashionable[131]» tempo por la promenado, vi povas renkonti homon ĉirkaŭ kvindekjaran, jam tute grizan kaj kvazaŭ suferantan la podagron, sed ankoraŭ belan, elegante vestitan kaj kun tiu speciala stampo, kiun donas nur la longaj rilatoj kun la altaj klasoj de l’ societo. Tio estas Paŭlo Petroviĉ. Li forveturis el Moskvo eksterlandon pro la stato de sia sano kaj fiksis sian loĝadon en Dresdeno, kie li havas rilatojn precipe kun angloj kaj kun trapasantaj rusoj. Kun la angloj liaj manieroj estas simplaj, preskaŭ modestaj, sed ne sen memestimo; ili trovas, ke li estas iom enuiga, sed ili estimas lin kiel «a perfect gentleman[132]». Kun la rusoj li estas iom pli senceremonia, li ne haltigas sian galon, mokas sin mem kaj ilin; sed ĉion ĉi li faras tre agrable, senzorge kaj konvene. Li restas ĉiam slavofilo: oni ja scias, ke en la alta rusa societo tio estas trés distingué[133]. Li legas nenion ruse, sed sur lia skribotablo oni povas vidi arĝentan cindrujon en formo de kamparana basta ŝuo. Niaj turistoj ĉiam serĉu lian societon. Mateo Iljiĉ Koliazin, kiu estas nun «en la vicoj de la opozicio», solene vizitis lin, veturante al la bohemaj kuraclokoj. La loĝantoj de Dresdeno, kun kiuj li cetere preskaŭ ne havas rilatojn, havas kvazaŭ kulton por li. Neniu povas tiel facile, kiel der Herr Baron von Kirsanov, ricevi bileton en la kortegan kapelon, en la teatron k.t.p. Li ĉiam faras bonon laŭ sia eblo; li ĉiam ankoraŭ iom bruas: ne vane ja li estis iam leono; sed peza estas por li la ŝarĝo de la vivo … pli peza, ol li mem supozas … Sufiĉas vidi lin en la rusa preĝejo, kiam sin apoginte en angulo al la muro, li meditas kaj longe restas senmova, maldolĉe kunpreminte la dentojn; poste subite li rekonsciiĝas kaj preskaŭ nerimarkeble faras la signon de l’ kruco …

Ankaŭ sinjorino Kukŝin forveturis eksterlandon. Ŝi estas nun en Heidelberg kaj studas ne la natursciencojn, sed la arĥitekturon, en kiu, kiel ŝi diras, ŝi malkovris novajn leĝojn. Kiel antaŭe, ŝi ĉiam restas en la societo kun studentoj, precipe kun junaj rusaj fizikistoj kaj ĥemiistoj, kiuj plenigas la urbon kaj kiuj, mirigante en la komenco la naivajn germanajn profesorojn per la seriozeco de la vidmaniero, mirigas poste la samajn profesorojn per la kompleta senlaboremo kaj maldiligenteco. Kun tiaj du, tri ĥemiistoj, kiuj ne povas distingi la oksigenon de la azoto, sed ĉiam estas pretaj kritiki kaj plenaj de memestimo, kaj kun la granda Eliséviĉ, Sítnikov, kiu ankaŭ sin preparas esti granda, faras bruon en Peterburgo kaj laŭ sia aserto, daŭrigas la «laboron», de Bazarov. Oni diras, ke antaŭ nelonge iu batis lin, sed li ne restis ŝuldanto: en malpura artikolo, publikigita en malpura gazeto, li faris aludon ke la batinto estas malkuraĝulo. Li nomas tion ironio. Lia patro malŝate kondutas, kun li, kaj lia edzino nomas lin malsaĝulo kaj … literaturisto.

En unu el la plej malproksimaj anguloj de Rusujo estas malgranda kampara tombejo. Kiel preskaŭ ĉiuj niaj tombejoj, ĝi havas malĝojan aspekton; la kavojn, ĝin ĉirkaŭantajn, jam longe plenigas malbonaj herboj; la grizaj lignaj krucoj kliniĝis kaj putras sub siaj tegmentoj, iam koloritaj; la ŝtonaj platoj ĉiuj estas depuŝitaj, kvazaŭ iu puŝis ilin de malsupre; du, tri senfoliaj arboj donas apenaŭ iom da ombro; ŝafoj senpune vagas sur la tomboj … Sed inter ili estas unu, kiun tuŝas neniu homo, kiun piedpremas neniu besto; nur la birdoj sidiĝas sur ĝi kaj kantas ĉe la naskiĝo de la tago. Fera barilo ĝin ĉirkaŭas; du junaj abioj estas plantitaj ĉe ambaŭ ĝiaj ekstremoj: Eŭgeno Bazarov estas enterigita en ĉi tiu tombo. Al ĝi, el la proksima vilaĝo, ofte venas du kadukaj maljunuloj: edzo kun sia edzino. Subtenante unu la alian, ili iras per pezaj paŝoj; ili proksimigas al la barilo, falas sur la genuojn, longe maldolĉe ploras, kaj longe, silente rigardas la mutan ŝtonon, sub kiu kuŝas ilia filo; ili interŝanĝas kelke da vortoj, viŝas la polvon de la ŝtono, ordigas la branĉojn de abio, ree preĝas, kaj ne povas forlasi ĉi tiun lokon, kie ili estas kvazaŭ pli proksime de sia filo, pli proksime de la rememoro pri li … Ĉu iliaj preĝoj, iliaj larmoj restos senfruktaj? Ĉu la amo, la sankta, sindonema amo ne estas ĉiopova? Ho, ne! Kiel ajn pasia, peka, ribela koro sin kaŝas en la tombo, la floroj, kreskantaj sur ĝi, pace rigardas nin per siaj senpekaj okuloj; ne sole pri la eterna trankvilo ili parolas al ni, pri la granda trankvilo de la «indiferenta» naturo[134]; ili parolas ankaŭ pri la eterna repaciĝo kaj pri la vivo eterna …

F I N O.
Загрузка...