XI

Post duonhoro Nikolao Petroviĉ iris en la ĝardenon, en sian amatan laŭbon. Malĝojaj meditoj premis lin. Unuafoje li klare konsciis la senfundaĵon, kiu apartigis lin de la filo; li antaŭsentis, ke kun ĉiu tago ĝi pli kaj pli grandiĝos. Do vane en Peterburgo vintre dum tutaj tagoj li studis la plej novajn verkojn; vane li aŭskultis atente la interparolojn de la junuloj; vane li ĝojis, kiam li sukcesis meti ankaŭ sian vorton en iliajn bolantajn parolojn. «Mia frato diras, ke ni estas pravaj, pensis li — kaj metinte flanke ĉiun memamon, mi mem pensas, ke ili estas pli malproksime de la vero, ol ni, sed samtempe mi sentas, ke ili posedas ion, kion ni ne havas, ian superecon je ni. … La junecon? Ne: ne sole la junecon. Ĉu ne en tio konsistas ilia supereco, ke en ili restis malpli da sinjoreco, ol en ni?»

Nikolao Petroviĉ mallevis la kapon kaj frotis la vizaĝon per la mano.

«Sed malŝati la poezion?» — ree pensis li, «ne simpatii kun la arto, kun la naturo …»

Li rigardis ĉirkaŭe, kvazaŭ por kompreni, kiel oni povas ne simpatii kun la naturo. Jam proksimiĝis la vespero, la suno sin kaŝis post malgranda tremola arbaro, kreskanta duonan verston de la ĝardeno, kaj ĵetis senfinan ombron sur la senmovajn kampojn. Kamparano trote rajdis blankan ĉevalon sur malhela, mallarĝa vojeto de la rando de la arbaro: kvankam li rajdis en la ombro, li estis tuta klare videbla; oni eĉ povis rimarki flikaĵon sur lia dorso. La sunaj radioj penetris en la arbaron kaj, traborante la densaĵon, verŝis sur la trunkojn de la tremoloj tiel varman lumon, ke ili fariĝis similaj al pinoj; iliaj folioj ŝajnis preskaŭ bluaj kaj super ili alte pendis la hele blua ĉielo, delikate borderita de la vesperruĝo. La hirundoj flugis alte; la vento eksilentis; malfruintaj abeloj malrapide kaj dorme zumis inter la siringaj floroj; kolono de muŝoj dancis super izolita branĉo etendita. Kiel bela estas ĉio ĉi, mia Dio! pensis Nikolao Petroviĉ, kaj la amataj versoj murmurete flugis de liaj lipoj: li rememoris Arkadion, Stoff und Kraft kaj eksilentis, sed restis senmova kaj daŭrigis la doloran plezuron de la soleca meditado. Li amis mediti; la vivo en la kamparo evoluigis en li ĉi tiun kapablon. Antaŭ nelonge li same meditis, atendante sian filon en la gastejo, kaj de tiu tempo jam plenumiĝis ŝanĝo, jam fiksiĝis la rilatoj kun Arkadio, tiam neklaraj ankoraŭ, kaj kiel! … Sin prezentis al li la bildo de la mortinta edzino, sed ne tia, kia li ŝin konis en la daŭro de longaj jaroj, ne bona mastrino, ĉiam hejme restanta, sed juna knabino, kun maldika talio, senpeke demanda rigardo, kaj forte kunplektita harligo super la infana kolo. Li rememoris, kiel li ekvidis ŝin unuafoje. Li estis tiam ankoraŭ studento. Li renkontis ŝin sur la ŝtuparo de sia loĝejo kaj nevole puŝegis ŝin, sin turnis, volis peti pardonon kaj sukcesis nur murmuri: «Pardon, monsieur[40]»; ŝi klinis la kapon, ekridetis kaj subite, kvazaŭ timigita, forkuris, de la kurbiĝo de la ŝtuparo rapide ekrigardis lin kaj ruĝiĝis. Poste, la unuaj nekuraĝaj vizitoj, duonvortoj, duonridetoj, momentoj de dubo, malĝojo, pasio kaj fine la ebriiganta feliĉo … Kie estas ĉio ĉi? Ŝi fariĝis lia edzino, li estis feliĉa, kiel nemultaj sur la tero … «Sed, — pensis li, — la dolĉaj, unuaj momentoj, kial ili ne povas daŭri vivon eternan, senmortan?»

Li ne penis klarigi al si mem ĉi tiun ideon, sed li sentis, ke li deziras reteni feliĉan tempon per io pli forta ol la memoro, li deziris ree senti la proksimecon de sia Mario, ŝiajn varmon kaj spiron, kaj jam ŝajnis al li, ke super li …

— Nikolao Petroviĉ, — eksonis proksime de li la voĉo de Féniĉka, — kie vi estas?

Li ektremis. Li ne sentis honton, li ne faris al si riproĉojn … Li eĉ ne imagis la eblecon kompari la edzinon kun Féniĉka, sed li bedaŭris, ke ŝi serĉas lin en tiu ĉi momento. Ŝia voĉo tuj rememorigis al li liajn grizajn harojn, lian maljunecon, lian nunan staton.

La sorĉlando, en kiun li jam estis eniranta, kiu jam estis aperanta el la nubaj ondoj de l’ tempo pasinta, ekŝanceliĝis kaj malaperis.

— Mi estas tie ĉi, — respondis li, — mi venos, iru. «Jen la sinjoraj kutimoj» — pensis li. Féniĉka silente rigardis al li en la laŭbon kaj malaperis. Li konstatis kun miro, ke la nokto surprizis lin en liaj meditoj. Ĉio ĉirkaŭe fariĝis malluma kaj silenta, kaj la vizaĝo de Féniĉka ŝajnis al li pala kaj malgranda en la krepusko. Li leviĝis por reveni hejmen, sed lia tuŝita koro ne povis trankviliĝi en lia brusto, kaj li komencis malrapide promeni en la ĝardeno, jen medite rigardante antaŭ siaj piedoj, jen levante la okulojn al la ĉielo, kie jam svarmis kaj briletis la steloj. Li promenis longe, preskaŭ ĝis laciĝo, kaj lia maltrankvilo, ia serĉanta, nedifinita, malĝoja, ne malaperis. Ho, kiel ridus lin Bazarov, se li ekscius, kio fariĝis en li tiam! Eĉ Arkadio kondamnus lin. Ĉe li, kvardekkvar-jara agronomo kaj mastro, larmoj aperis en la okuloj, senmotivaj larmoj; tio estis centoble pli malbona ol la violonĉelo.

Nikolao Petroviĉ ne ĉesis promeni kaj ne povis decidiĝi eniri en la domon, en ĉi tiun serenan kaj intiman neston, kiu tiel invite rigardis lin per siaj lumigitaj fenestroj; li ne havis la kuraĝon forlasi la mallumon, la ĝardenon, la impreson de freŝa aero sur la vizaĝo, ĉi tiun malĝojon, ĉi tiun maltrankvilon …

Ĉe la kurbiĝo de la vojeto li renkontis Paŭlon Petroviĉ.

— Kio estas al vi? — demandis li Nikolaon Petroviĉ, — vi estas pala kiel fantomo; kial vi ne iras dormi?

Nikolao Petroviĉ klarigis al li en kelke da vortoj la staton de sia animo kaj foriris. Paŭlo Petroviĉ iris ĝis la ekstremo de la ĝardeno. Ankaŭ li ekmeditis, ankaŭ li levis la okulojn al la ĉielo. Sed en liaj belaj, malhelaj okuloj rebrilis nenio, ekster la lumo de la steloj. Li ne estis romantikulo, kaj ne sciis revi lia animo, elegante seka kaj pasia, mizantropa laŭ la franca maniero.


— Ĉu vi scias? — diris en la sama nokto Bazarov al Arkadio. — Mi havas bonegan ideon. Via patro diris hodiaŭ, ke li ricevis inviton de tiu via altranga parenco. Via patro ne veturos al li; ni ekspedu nin tien, li ja invitas ankaŭ vin. Vi vidas, kia vetero estas nun ĉi tie. Ni faros agrablan ekskurson, ni rigardos la urbon. Ni pasigos tie kvin, ses tagojn, ne pli multe!

— Kaj de tie vi revenos tien ĉi?

— Ne, mi devas veturi al mia patro. Vi scias, li loĝas tridek verstojn de vi. Jam dum longe mi ne vidis lin; mi devas fari la plezuron al la maljunuloj. Ili estas bravaj homoj, precipe la patro: tre amuza. Mi estas ilia sola filo.

— Longe vi gastos ĉe ili?

— Ne. Mi kredeble enuos tie.

— Kaj revenante vi vizitos nin?

— Mi ne scias … eble. Do? Ĉu ni veturu?

— Bone, — respondis Arkadio indiferente.

En la fundo de sia koro li tre ekĝojis pro la propono de sia amiko, sed li opiniis sia devo kaŝi sian senton. Ne vane li estis nihilisto.

En la sekvinta tago li forveturis kun Bazarov en la urbon M. La junularo de Marino bedaŭris ilian forveturon; Dunjaŝa verŝis kelke da larmoj … sed la maljunuloj pli libere ekspiris.

Загрузка...