Ĉapitro unu La knabo kiu vivis

Gesinjoroj Dursli ĉe numero kvar, Ligustra Vojo, fieris diri, ke ili estas “perfekte normalaj, multan dankon.” Neniu povus imagi ilin implikiĝi en io stranga aŭ mistera. Ne estis loko por tiaj sensencaĵoj en ilia vivo.

Sinjoro Dursli estis direktoro ĉe la firmao Grunings, kiu fabrikis borilojn. Li estis granda, boveca viro preskaŭ sen kolo, sed kun tre larĝa liphararo. Sinjorino Dursli estis maldika kaj blonda, kaj havis kolon duoble pli longan ol la normalan, kio tre utilis ĉar ŝi pasigis tiom da tempo etendante ĝin super la ĝardenbarilojn, spionante la najbarojn. Gesinjoroj Dursli havis fileton nomitan Dadli, kaj laŭ ili ne ekzistis, ie ajn, pli aminda knabo.

Ges-roj Dursli havis ĉion, kion ili deziris. Sed ankaŭ sekreton ili havis, kaj ilia plej granda timo estis ke iu eltrovos ĝin. Ili kredis, ke ili ne povus elteni tion, se iu eltrovus pri ges-roj Potter. S-ino Potter estis la fratino de s-ino Dursli, sed jam de kelkaj jaroj ili ne renkontiĝis; fakte, s-ino Dursli ŝajnigis ne havi fratinon, ĉar ŝia fratino kaj ties senvalora edzo estis kiel eble plej mal-Dursliecaj. Ges-roj Dursli tremegis, pensante kion dirus la najbaroj se ges-roj Potter alvenus ĉe la strato. Ges-roj Dursli sciis, ke ankaŭ ges-roj Potter havas fileton, sed tiun ili neniam vidis. La knabo estis ankoraŭ plia bona kialo por forteni ges-rojn Potter; ili ne deziris, ke Dadli konatiĝu kun tia infano.

Kiam ges-roj Dursli vekiĝis je la seninteresa, griza mardo komence de nia rakonto, nenio en la ekstera nuba ĉielo sugestis, ke strangaj kaj misteraj aferoj baldaŭ okazos tra la lando. S-ro Dursli zumadis elektante sian plej tedan kravaton por la laboro, kaj s-ino Dursli kontente klaĉadis dum ŝi lukte klopodis sidigi la hurlantan Dadli en ties infanseĝon.

Neniu el ili rimarkis kiam granda sirnia strigo preterflirtis la fenestron.

Je la oka kaj duono, s-ro Dursli prenis sian tekon, kisetis la vangon de s-ino Dursli, kaj provis ĝiskisi Dadli, sed maltrafis, ĉar tiu tiam estis kolereganta kaj ĵetanta sian kaĉon kontraŭ la murojn. “Kara bubeto,” ronkoklukis[1] s-ro Dursli, elirante el la domo. Li eniris sian aŭton kaj retroiris el la aŭtospaco de numero kvar.

Ĉe la stratangulo li rimarkis la unuan indikon pri io stranga — katon, kiu legis mapon. Dum nura sekundo, s-ro Dursli ne komprenis, kion li ĵus vidis. Tiam li ekturnis la kapon por rerigardi. Jen stria kato staris ĉe la angulo de Ligustra Vojo, sed tute ne videblis mapo. Pri kio li do fantaziis? Certe temis pri misa lumo. S-ro Dursli palpebrumis kaj rigardis la katon. Ĝi reciproke rigardis. Veturante ĉirkaŭ la angulon kaj laŭ la strato, s-ro Dursli rigardis la katon per sia spegulo. Nun ĝi estis leganta la ŝildon kiu tekstis “Ligustra Vojo” — ne, rigardanta la ŝildon; katoj povas legi nek mapojn nek ŝildojn. S-ro Dursli skuetis sin kaj forgesigis sin pri la kato. Veturante al la urbo, li pripensis nenion krom granda mendo de boriloj, kiun li esperis tiutage ricevi.

Sed ĉe la urborando, borilojn forpuŝis el liaj pensoj io alia. Sidante en la kutima matena trafika ŝtopiĝo, li ne povis preteratenti, ke ĉeestas multaj strange vestitaj homoj. Homoj en longaj, senmanikaj manteloj. S-ro Dursli ne povis toleri homojn kiuj sin vestas en strangaj vestaĵoj – kiajn vestaĵaĉojn portas la gejunuloj! Li supozis, ke temas pri ia stulta nova modo. Li fingre tamtamis la stirilon kaj liaj okuloj trafis grupon de tiuj stranguloj, kiuj staris tute apude. Ili ekscitite interflustris. S-ro Dursli koleriĝis, vidante ke kelkaj el ili tute ne estas junaj; ha, tiu ulo certe estas pli aĝa ol mi, kaj portas smeralde verdan mantelon! Kiel aŭdacie! Sed tiam trafis s-ron Dursli, ke verŝajne temas pri ia stulta trompo – tiuj homoj evidente monkolektas por io … jes, jen la klarigo. La trafiko plumoviĝis kaj post kelkaj minutoj s-ro Dursli alvenis en la aŭtoparkejo de Grunings, denove pensante pri boriloj.

S-ro Dursli ĉiam sidis dorse al la fenestro en sia oficejo sur la naŭa etaĝo. Se ne, tiun matenon li eble pripensus malpli facile pri boriloj. Li ne vidis la strigojn, kiuj preterglisis en plena taglumo, kvankam ilin vidis la homoj sur la stratoj; ili fingromontris kaj gapis dum strigo post strigo rapidis supere. La pli multaj neniam antaŭe vidis strigon, eĉ nokte. S-ro Dursli tamen havis tute ordinaran senstrigan matenon. Li kolerkriis kontraŭ kvin diversaj homoj. Li faris kelkajn gravajn telefonalvokojn, kaj iom pli ekkriis. Lia humoro estis tre bona ĝis la tagmeza paŭzo, kiam li decidis movi la krurojn, promenante trans la straton por aĉeti bulkon por si ĉe la bakejo.

Li estis tute forgesinta pri la homoj en longaj manteloj ĝis kiam li preteriris grupon de tiaj apud la bakejo. Li kolere okulumis ilin dum li pasis. Li ne sciis la kialon, sed ili maltrankviligis lin. Ankaŭ tiu grupo ekscitite interflustris, kaj li povis vidi eĉ ne unu monkolektan skatolon. Revenante preter ilin, tenante grandan ringbulkon en papera sako, li aŭdis kelkajn vortojn de ilia interparolado.

“Gesinjoroj Potter, jes, tion mi aŭdis --”

“ – jes, ilia filo Hari – ”

S-ro Dursli ekhaltis. Lin plenigis timego. Li turnis sian rigardon al la flustrantoj, kvazaŭ li volus diri ion al ili, sed decidis ke pli bone ne.

Li kuris ree trans la vojon, rapidis supren al la oficejo, kolere ordonis al la sekretario ne interrompi lin, ekkaptis la telefonon, kaj preskaŭ finis klavi la hejman numeron kiam li ŝanĝis la intencon. Li rekroĉis la aŭskultilon kaj pensante karesis sian liphararon … ne, tio estas stulta. Potter ja ne estas nekutima nomo. Li certis, ke multaj homoj portas la nomon Potter kaj havas filon nomitan Hari. Cetere, li tute ne certis, ke lia nevo ja havis la nomon Hari. Li eĉ neniam vidis la knabon. Eble estis Harvi. Aŭ Haroldo. Tute ne utilas ĝeni s-inon Dursli; ŝi ĉiam maltrankviliĝas je mencio de ŝia fratino. Li ne kulpigis ŝin pri tio — ve, se li havus tian fratinon … tamen, tiuj homoj kun manteloj strangaj …

Tiun posttagmezon li nur malfacile pripensadis borilojn, kaj kiam li eliris el la konstruaĵo je la kvina posttagmeze, li ankoraŭ tiom maltrankvilis, ke li koliziis kontraŭ iu ĝuste ekster la pordo.

“Pardonon,” li gruntis, kiam la eta maljunulo stumblis kaj preskaŭ falis. Nur post kelkaj sekundoj s-ro Dursli rimarkis, ke la viro portas violkoloran mantelon. Lin ŝajne ne ĝenis preskaŭ falpuŝiĝi. Male, lian vizaĝon ekfendis granda rideto, kaj li diris per voĉo tiel pepeca, ke ĝi rigardigis la preterpasantojn, “Ne ĉagreniĝu, kara sinjoro, ĉar nenio povus min ĝeni hodiaŭ! Ĝoju, ĉar Vi-Scias-Kiu finfine malaperis! Eĉ mogloj kiel vi devus festi en ĉi tiu feliĉiga, feliĉega tago!”

Kaj la maljunulo brakumis s-ron Dursli ĉe la talio kaj forpromenis.

S-ro Dursli staris kvazaŭ enradikita. Lin ĵus brakumis homo absolute nekonata. Li ankaŭ kredis, ke tiu nomis lin “moglo”, kion ajn tio povas signifi. Li estis konsternita. Li rapidis al sia aŭto kaj ekveturis hejmen, esperante ke li imagas aferojn, kvankam tian esperon li estis neniam antaŭe havinta, ĉar li ne aprobis imagadon.

Enveturante en la aŭtospacon de numero kvar, li ekvidis — kaj tio ne helpis al lia humoro — la strian katon, kiun li estis rimarkinta tiun matenon. Nun ĝi sidis sur lia ĝardena muro. Li certis, ke temas pri la sama kato; ĝi havis la samajn kolorspurojn ĉirkaŭ la okuloj.

“For!” laŭte diris s-ro Dursli.

La kato ne moviĝis. Ĝi nur rigardis lin severe. “Ĉu jen ordinara kata konduto?” s-ro Dursli scivolis. Provante retrankviligi sin, li eniris la domon. Li ankoraŭ intencis nenion mencii al sia edzino.

S-ino Dursli estis havinta belan, ordinaran tagon. Dum la vespermanĝo ŝi plene informis lin pri la problemoj de s-ino Najbaro kun ties filino, kaj kiel Dadli lernis novan esprimon (“Tute ne!”). S-ro Dursli provis konduti normale. Post kiam Dadli enlitiĝis, li eniris la salonon ĝustatempe por rigardi la finan raporton de la vesperaj novaĵoj.

“Kaj fine, birdistoj ĉie raportas, ke la strigoj de la nacio hodiaŭ kondutas tre nekutime. Kvankam strigoj ordinare ĉasas nokte, kaj estas preskaŭ neniam videblaj en la taglumo, post la hodiaŭa sunleviĝo okazis centoj da observoj de tiuj birdoj flugantaj ĉiudirekten. Spertuloj ne povas klarigi, kial la strigoj subite ŝanĝis siajn dormokutimojn.” La novaĵisto permesis rideton al si. “Ege mistera. Kaj nun, jen Jaĉjo MakGofin pri la vetero. Ĉu ĉinokte plue pluvos strigoj, Jaĉjo?”

“Nu, Teĉjo,” diris la veteristo, “pri tio mi ne scias, sed hodiaŭ strange kondutas ne nur la strigoj. Televid-spektantoj en lokoj tiel diversaj kiel Kento, Jorkŝiro kaj Dundio telefonas por informi min, ke anstataŭ la pluvo, kiun mi hieraŭ promesis, sur ili ŝutiĝis falsteloj! Eble homoj frue festas la Fajronokton — ĝi ne okazos ĝis la venonta semajno, geamikoj! Sed mi povas promesi malsekigan nokton ĉivesperan.”

S-ro Dursli sidis rigida en sia brakseĝo. Falsteloj tra tuta Britio? Strigoj flugantaj en taglumo? Ĉie, misteraj homoj en strangaj manteloj? Kaj flustro, flustro pri ges-roj Potter…

S-ino Dursli venis en la salonon, portante du tasojn da teo. Senutilas prokrasto. Li devos diri ion al ŝi. Li nervoze tusetis. “Nu – Petunjo, kara – ne kontaktis vin lastatempe via fratino, ĉu?”

Kiel atendite, s-ino Dursli aspektis ŝokite kaj kolere. Ĉar ili kutime ŝajnigis, ke ŝi ne havas fratinon.

“Ne,” ŝi abrupte diris. “Kial?”

“Strangaĵoj en la novaĵoj,” murmuris s-ro Dursli. “Strigoj … falsteloj .. kaj hodiaŭ, en la urbo, multaj strangaspektaj homoj …”

Do?” knalis s-ino Dursli.

“Nu, mi nur pensis ke … eble … iel rilatas al … vi scias … ŝia grupo.”

S-ino Dursli sorbis teon tra kunpremitaj lipoj. S-ro Dursli scivolis, ĉu li kuraĝos diri al ŝi, ke li aŭdis la nomon “Potter”. Li decidis ne aŭdaci. Li anstataŭe diris, kiel eble plej agrable, “Ilia filo — li estus samaĝa kiel Dadli, ĉu ne?”

“Mi supozas,” diris s-ino Dursli rigide.

“Kaj kio estas lia nomo? Hovardo, ĉu ne?”

“Hari. Aĉa, ordinara nomo, laŭ mi.”

“Ha, jes,” diris s-ro Dursli dum lia koro terure malgajiĝis. “Jes, mi tute konsentas.”

Eĉ ne unu plian vorton li diris pri la temo dum ili supreniris al la lito. Dum s-ino Dursli estis en la banĉambro, s-ro Dursli kaŝiris al la dormoĉambra fenestro kaj rigardis malsupren al la antaŭa ĝardeno. La kato ankoraŭ estis tie. Ĝi rigardis laŭ Ligustra Vojo kvazaŭ atendante ion.

Ĉu li imagas aferojn? Ĉu ĉio ĉi povus iel rilati kun ges-roj Potter? Se jes … se publikiĝus, ke ili parencas kun paro da … nu, tion li ne povus elteni.

Ges-roj Dursli enlitiĝis. S-ino Dursli tuj ekdormis, sed s-ro Dursli restis sendorma, pripensante ĉion. Lia lasta, konsoliga penso antaŭ endormiĝo estis ke, eĉ se jes temas pri ges-roj Potter, ne ekzistas kialo por ke ili venu al li kaj s-ino Dursli. Ges-roj Potter tute bone sciis, kion opinias li kaj Petunjo pri ili kaj pri ilia speco … Li ne povis vidi, kiel li kaj Petunjo povus enmiksiĝi en io ajn, kio eble okazas. Li oscedis kaj turnis sin. Tio ne povus tuŝi ilin

Jen grava eraro lia.

Eble s-ro Dursli drivis en maltrankvilan dormon, sed la kato sur la ekstera muro montris neniun signon pri dormemo. Ĝi sidis statue senmova, kun la okuloj fiksataj senpalpebrume al la fora angulo de Ligustra Vojo. Ĝi eĉ ne tremetis kiam aŭtopordo frapfermiĝis sur apuda strato, ankaŭ ne kiam du strigoj glisis supre. Fakte, estis preskaŭ la noktomezo kiam la kato finfine movis sin.

Aperis viro ĉe la angulo, kiun rigardis la kato, aperis tiel subite kaj silente, ke aspektis kvazaŭ li simple eksaltus el la tero. La vosto de la kato svingetiĝis kaj ĝiaj okuloj mallarĝiĝis.

Nenio simila al tiu viro iam ajn estis vidita ĉe Ligustra Vojo. Li estis alta, maldika, kaj tre aĝa, se juĝi laŭ la arĝenteco de liaj hararo kaj barbo, kiuj ambaŭ estis sufiĉe longegaj por fiksiĝi sub lia zono. Li portis longan robon, purpuran mantelegon kiu balaadis la teron, kaj altkalkanumajn, bukohavajn botojn. Liaj bluaj okuloj estis helaj, brilaj, kaj glimaj malantaŭ duonlunaj okulvitroj, kaj lia nazo estis tre longa kaj kurba, kvazaŭ ĝi estus almenaŭ du fojojn rompita. La nomo de tiu viro estis Albus Zomburdo.

Albus Zomburdo ŝajnis ne kompreni, ke li ĵus alvenis ĉe strato, kie ĉio ekde lia nomo ĝis liaj botoj estas malbonvena. Li atentis, traserĉante sub sia mantelo ion. Sed li ŝajne ekkonsciis, ke iu rigardas lin, ĉar li subite levis la okulojn al la kato, kiu ankoraŭ fikse rigardis lin de la fora parto de la strato. La ĉeesto de la besto ial ŝajnis amuzi lin. Li ridklukis kaj murmuris, “Ha, mi devis atendi tion.”

Li trovis en interna poŝo tion, kion li serĉis. Ŝajne temis pri arĝenta cigaredo-fajrilo. Li fingre malfermis ĝin, tenis ĝin alta en la aero, kaj klaketis ĝin. Krakete estingiĝis la plej proksima stratlanterno. Ankoraŭfoje li klaketis ĝin — alia lanterno flagre senlumiĝis. Dek-du fojojn li klaketis la Estingilon, ĝis la solaj restantaj lumoj laŭ la tuta strato estis du foraj pikbriletoj: la okuloj de la kato rigardanta lin. Se iu ĝuste nun elrigardus sian fenestron, eĉ la atentokula s-ino Dursli, tiu povus vidi nenion okazantan sur la pavimo. Zomburdo reglitigis la Estingilon en sian mantelon kaj ekpromenis laŭ la strato al numero kvar, kie li sidiĝis sur la muro apud la kato. Li ĝin ne rigardis sed post momento alparolis.

“Kia surprizo, ke ni renkontas nin ĉi tie, profesorino MakGongal.”

Li turnis sin por alrideti la strian katon, sed ĝi jam malaperis. Li anstataŭe alridetis iom severaspektan virinon, kiu portis kvadratajn okulvitrojn precize samaj kiel la striojn, kiujn la kato estis havinta ĉirkaŭ siaj okuloj. Ankaŭ ŝi portis mantelon, smeraldkoloran. Ŝia nigra hararo estis arigita en strikta bulo. Ŝi aspektis evidente konsternita.

“Kiel vi rekonis min?” ŝi demandis.

“Kara profesorino, neniam mi vidis katon tiel rigide sidantan.”

“Ankaŭ vi rigidus se vi sidus la tutan tagon sur brika muro,” diris prof. MakGongal.

“La tutan tagon? Malgraŭ tio, ke vi povus festi? Mi tutcerte preteriris dekon da festoj kaj festenoj, survoje ĉi tien.”

Profesorino MakGongal kolere eksnufis.

“Ho, jes, ĉiu ja festas,” ŝi senpacience diris. “Oni esperus, ke ili estu iomete pli singardaj, sed ne — eĉ la mogloj rimarkis, ke io okazas. Oni anoncis tion en iliaj novaĵprogrameroj.” Ŝi kapindikis la senluman salonfenestron de la ges-roj Dursli. “Mi mem aŭdis tion. Strigaroj … falsteloj … Nu, ili ne estas tute stultaj. Ili nepre devis rimarki ion. Falsteloj en Kento — certe temis pri Dedalo Diglo. Li neniam estis saĝa.”

“Ne kulpigu ilin,” afable diris Zomburdo. “Dum dek unu jaroj ni havis vere malmulton por festi.”

“Mi tion scias,” malkontente diris prof. MakGongal. “Sed tio ne estas sufiĉa kialo por freneziĝi. Homoj fariĝas tute senprudentaj, sur la stratoj en la tagmeza lumo, eĉ ne vestite mogle, interklaĉante.”

Tiam ŝi ĵetis atentan flankrigardon al Zomburdo, kvazaŭ esperante ke li diros ion al ŝi, sed tion li ne faris, do ŝi daŭrigis: “Estus bela afero se, je la preciza tago en kiu Vi-Scias-Kiu ŝajne finmalaperis, la mogloj eltrovus pri ni. Ho, Zomburdo, mi supozas, ke li vere malaperis?”

“Ŝajnas ke jes,” diris Zomburdo. “Pro multo ni devos danki. Ĉu plaĉus al vi citronsukeraĵo?”

Kio?”

“Citronsukeraĵo. Temas pri mogla dolĉaĵo, kiu plaĉas al mi.”

“Dankon, ne,” malafable diris prof. MakGongal, kvazaŭ ŝi pensus, ke ne estas la bona momento por citronsukeraĵoj. “Kiel mi diris, eĉ se Vi-Scias-Kiu ja malaperis --”

“Kara profesorino, certe saĝa homo kiel vi povas uzi lian nomon. Tiun sensencaĵon pri Vi-Scias-Kiu — jam dek unu jarojn mi provas persvadi la homojn nomi lin per lia vera nomo: Voldemorto.” Profesorino MakGongal timtremis, sed Zomburdo, kiu disigis du gluecajn citronsukeraĵojn, ŝajne ne rimarkis. “Fariĝas tute konfuze se ni daŭre diras Vi-Scias-Kiu. Mi neniam komprenis, kial oni timu diri la nomon de Voldemorto.”

“Mi ja scias, ke vi tion ne komprenas,” diris prof. MakGongal, kun tono duone iritita, duone admira. “Sed vi estas persono alia. Ĉiu scias, ke vi estas la sola, kiun la Ne — nu, bone, Voldemorto — timis.”

“Vi flatas min,” kviete diris Zomburdo. “Voldemorto havis kapablojn, kiujn mi neniam posedos.”

“Nur pro tio, ke vi estas tro — nu — nobla por uzi ilin.”

“Bonŝancas, ke estas mallume. Mi ne tiom ruĝiĝis ekde kiam sinjorino Pomfrej sciigis min, ke plaĉas al ŝi miaj orelvarmigiloj.”

Profesorino MakGongal ĵetis demandeman rigardon al Zomburdo kaj diris, “La strigoj estas nenio kompare kun la onidiroj kiuj ĉirkaŭflugas. Ĉu vi scias, kion ĉiu diras? Pri tio, kial li malaperis? Pri tio, kio finfine haltigis lin?”

Ŝajnis, ke prof. MakGongal atingis tiun punkton, kiun ŝi plej volis diskuti, la veran kialon de ŝia tuttaga atendado sur muro malvarma kaj malmola, ĉar nek kiel kato nek kiel virino ŝi iam fiksis al Zomburdo rigardon tiel trapikan, kiel ĉimomente. Evidentis ke, kion ajn “ĉiu” diras, tion ŝi ne kredos ĝis Zomburdo konfirmos ĝian verecon. Zomburdo tamen elektis ankoraŭan citronsukeraĵon kaj ne respondis.

“Oni diras,” ŝi pluinsistis, “ke hieraŭ nokte Voldemorto aperis en Godrikvalo. Li vizitis ĝin por trovi la ges-rojn Potter. Oni diras, ke Lilio kaj Jakobo Potter estas — estas — ke ili — mortis.”

Zomburdo jese klinis la kapon. Profesorino MakGongal ĝemspiris.

“Lilio kaj Jakobo … mi ne povas kredi … mi ne volis kredi … ho, Albus …”

Zomburdo etendis manon kaj karesis ŝian ŝultron. “Mi scias … mi scias …,” li peze diris.

La voĉo de prof. MakGongal tremis dum ŝi daŭrigis. “Kaj estas pli. Oni diras, ke li provis mortigi la filon de ges-roj Potter, Hari. Sed — li ne povis. Li ne povis mortigi tiun knabeton. Neniu scias kial, kiel, sed oni diras, ke kiam li ne povis mortigi Hari Potter, la potenco de Voldemorto iel frakasiĝis — kaj tial li malaperis.”

Zomburdo malfeliĉe kapjesis.

“Ĉu — ĉu vere?” hezitis prof. MakGongal. “Post tiom da faraĉoj … tiom da mortigitoj … li ne povis mortigi knabeton? Tute mirige … ke tio nuligis lin … sed kiel do, en la nomo de l'Ĉielo, Hari postvivis?”

“Ni povas nur konjekti,” diris Zomburdo. “Eble ni neniam scios.”

Profesorino MakGongal elprenis puntan poŝtukon kaj tuŝis siajn okulojn sub la okulvitroj. Zomburdo snufegis, levante oran horloĝon el sia poŝo kaj legante ĝin. Ĝi estis tre stranga horloĝo. Ĝi havis dek du montrilojn, sed neniun numeron; anstataŭe, planedetoj moviĝis ĉe la rando. Zomburdo tamen ŝajnis kompreni ĝin, ĉar li remetis ĝin en la poŝo kaj diris, “Hagrid malfruas. Mi cetere supozas, ke ĝuste li sciigis vin, ke mi estos ĉi tie, ĉu ne?”

“Jes,” diris prof. MakGongal. “Kaj mi ne supozas, ke vi diros al mi, kial vi estas ĝuste ĉi tie?”

“Mi venis por transdoni Hari al liaj geonkloj. Nun ili estas la sola familio restanta por li.”

“Vi ne volas diri — ne la homoj loĝantaj tie?” elkriis prof. MakGongal, ekstarante kaj indikante numeron kvar. “Zomburdo — ne! Jam tutan tagon mi rigardis ilin. Oni ne povus trovi du homojn malpli similajn al ni. Kaj ili havas filaĉon – mi vidis lin piedbati sian patrinon laŭlonge de la strato, postulante dolĉaĵojn. Ke Hari Potter venu kaj loĝu tie!”

“Ĝi estos por li la plej bona loko,” firme diris Zomburdo. “Liaj geonkloj povos klarigi al li ĉion, kiam li estos pli aĝa. Mi skribis leteron al ili.”

“Leteron?” malforte ripetis prof. MakGongal, residiĝante sur la muro. “Verdire, Zomburdo, ĉu vi opinias, ke vi povas klarigi ĉion en letero? Tiuj homoj neniam komprenos lin! Li estos fama — legenda — ne surprizus min se estonte oni nomus la hodiaŭon Tago de Hari Potter — oni verkos librojn pri Hari — ĉiu infano en nia mondo konos lian nomon!”

“Ĝuste,” diris Zomburdo, tre serioze rigardante super siaj duonlunaj okulvitroj. “Tio sufiĉus por orgojligi ĉiun knabon. Fama antaŭ ol li povos piediri kaj paroli! Fama pro io, kiun li eĉ ne memoros! Ĉu vi ne povas kompreni, kiom pli bone li fartos, maturiĝante for de la tuto ĝis li estos preta ensorbi ĝin?”

Profesorino MakGongal malfermis la buŝon, ŝanĝis la intencon, glutis, kaj tiam diris, “Jes — jes, vi pravas, kompreneble. Sed kiel la knabo venos ĉi tien, Zomburdo?” Ŝi subite okulumis lian mantelon kvazaŭ ŝi supozus, ke li kaŝas Hari sub ĝi.

“Hagrid venigos lin.”

“Ĉu vi kredas, ke estas — saĝe — konfidi al Hagrid ion tiel gravan?”

“Mi konfidus al Hagrid mian vivon,” diris Zomburdo.

“Mi ne sugestas, ke li ne havas bonajn intencojn,” senentuziasme diris prof. MakGongal, “sed vi ne povas aserti, ke li ne estas malprudenta. Li ja emas — kio estas tio?”

Basa vibrado rompis la silenton ĉirkaŭ ili. Ĝi daŭre plilaŭtiĝis dum ili serĉis laŭ la strato ian spuron de aŭtolumilo; ĝi ŝvelis ĝis muĝado dum ili ambaŭ rigardis la ĉielon — kaj el la aero falis motorciklego, surteriĝante ĝuste antaŭ ili.

La grandega motorciklo tamen nanis kompare kun la viro, kiu rajdis sur ĝi. Li estis alta preskaŭ duoble tiom, kiom ordinarulo, kaj estis larĝa almenaŭ kvinoble tiom. Li simple aspektis tro granda por esti permesebla, kaj tiom sovaĝa — longaj intermiksitaj barbo kaj hararo, nigraj kaj arbustecaj, kaŝis la pliparton de lia vizaĝo, li havis manojn tiel grandajn kiel rubujaj kovriloj, kaj liaj piedoj en siaj ledaj botoj estis kiel delfenidoj. Per siaj vastaj muskolaj brakoj li tenis bulon de kovriloj.

“Hagrid,” diris Zomburdo, ŝajne trankviligite. “Finfine. Kaj de kie la motorciklo?”

“Prunt’s ĝin, Prof’soro Zomburd', s’njoro,” diris la giganto, zorge depaŝante de la motorciklo dum li parolis. “Juna Siriuso Nigra prunt’s ĝin al mi. S’njoro, mi ’aves lin.”

“Ne okazis problemoj, ĉu?”

“Ne, s’njoro — la dom' est’s preskaŭ detruita, sed mi tute bone elpren’s lin antaŭ ol la mogloj komenc’s svarmi. Li ekdorm’s dum ni transflug’s Br’stolon.”

Zomburdo kaj prof. MakGongal klinis sin super la tukaro. En ĝi, preskaŭ nevidebla, kuŝis plene dormanta virbebo. Sub tufo de karbonigra hararo super la frunto ili povis vidi kurioze formitan vundeton, kiel fulmon.

“Ĉu tie --?” flustris prof. MakGongal.

“Jes,” diris Zomburdo. “Tiu cikatro restos por ĉiam.”

“Ĉu vi ne povus helpi lin pri tio, Zomburdo?”

“Tion mi ne farus eĉ se mi povus. Cikatroj povas utili. Mi mem havas unu super la maldekstra genuo; ĝi estas perfekta mapo de la Londona Metroo. Nu — donu lin al mi, Hagrid — pli bone ke ni finu la aferon.”

Zomburdo prenis Hari en la brakoj kaj turnis sin al la domo de ges-roj Dursli.

“Ĉu mi — ĉu mi rajtes adjaŭi lin, s’njoro?” petis Hagrid.

Li klinis sian grandan, vilan kapon super Hari kaj donis al tiu kison verŝajne barbecan kaj skrapan. Tiam, subite, Hagrid ekhurlis kiel vundita hundo.

“Tsss!” siblis prof. MakGongal. “Vi vekos la moglojn!”

“P-p-pardonon,” ploris Hagrid, elprenante grandan makulitan poŝtukon kaj ŝovante la vizaĝon en ĝin. “Sed mi n-n-ne poves elteni tion — Lilio kaj Jakobo mort’s — kaj povra eta ”Ari for, vivonta kun mogloj — ”

“Jes, jes, entute malĝojige, sed regu vin, Hagrid, alikaze oni eltrovos nin,” flustris prof. MakGongal, singarde karesante la brakon de Hagrid dum Zomburdo transpaŝis la malaltan ĝardenmuron kaj iris al la antaŭa pordo. Li zorgeme kuŝigis Hari sur la sojlo, prenis leteron el sia mantelo, metis ĝin en la kovrilojn de Hari, kaj revenis al la du ceteraj. Dum tuta minuto la tri staris kaj rigardis la etan pakon; la ŝultroj de Hagrid tremadis, prof. MakGongal furioze palpebrumadis, kaj ŝajne estingiĝis la glimo kutime brilanta en la okuloj de Zomburdo.

“Nu,” finfine diris Zomburdo, “jen sufiĉe. Ne estas kialo por resti ĉi tie. Decas, ke ni iru por partopreni la festadon.”

“Jes,” diris Hagrid per dampata voĉo. “Mi pli bone forigu tiun ciklon. Bon’nokton, Profes’rino M’Gongal – Prof’soro Zomburd, s’njoro.”

Viŝante la fluantajn okulojn per la jakmaniko, Hagrid svingis sin sur la motorciklon kaj piede ekfunkciigis la motoron; ĝi muĝante leviĝis supren kaj forveturis en la noktan ĉielon.

“Mi verŝajne baldaŭ revidos vin, profesorino MakGongal,” diris Zomburdo, klinante al ŝi la kapon. Profesorino MakGongal responde purigis sian nazon.

Zomburdo turnis sin kaj reiris laŭ la strato. Ĉe la vojkruciĝo li haltis kaj elprenis la arĝentan Estingilon. Li unu fojon klaketis kaj dek du lumbuloj rapidis reen al siaj stratlanternoj, pro kio Ligustra Vojo subite briletis oranĝkolore, kaj li povis vidi strian katon, kiu ŝtelire malaperis ĉirkaŭ la angulo ĉe la alia fino de la strato. Li povis malfacile vidi la kovrilan bulon sur la sojlo de numero kvar.

“Bonan ŝancon, Hari,” li murmuris. Li turnis sin sur la kalkanumo kaj, per flirtigo de sia mantelo, malaperis.

Brizeto taŭzis la netajn heĝojn de Ligustra Vojo, kiu kuŝis silenta kaj orda sub la inkeca ĉielo; jen lasta loko, kie oni atendus mirigajn aferojn. Hari Potter turnis sin en siaj kovriloj, sen vekiĝi. Unu maneto ekkaptis la apudan leteron, kaj li pludormis, sen scii, ke li estas speciala, sen scii, ke post kelkaj horoj lin vekos la hororkrio de s-ino Dursli kiam ŝi malfermos la pordon por elmeti la laktobotelojn, ankaŭ sen scii ke li pasigos kelkajn semajnojn pikate kaj pinĉate de sia kuzo Dadli … Li ne povis scii, ke ĝuste en tiu momento, homoj kunvenantaj sekrete tra la tuta lando levis la glasojn kaj mallaŭte tostis: “Al Hari Potter — la knabo kiu vivis!”

Загрузка...