Ĉapitro dek Halovino

La sekvantan tagon Malfid apenaǔ fidis siajn okulojn, kiam li vidis Hari kaj Ron ankoraŭ ĉe Porkalo, aspektante lacaj sed tute bonhumoraj. Ja, tiun matenon Hari kaj Ron konsideris la renkonton kun la trikapa hundo kiel elstaran aventuron, kaj ili entuziasme atendis plian. Nun Hari rakontis al Ron pri la pakaĵo, kiu evidente relokiĝis de Gajngotoj al Porkalo, kaj ili pasigis multon da tempo cerbumante pri kio do povus bezoni tiel fortan gardadon.

“Ĝi estas aŭ ege valora aŭ ege danĝera,” supozis Ron.

“Aŭ ambaŭ,” aldonis Hari.

Tamen, ĉar ili nur certe sciis tion, ke la mistera objekto estis kvin centimetrojn longa, ili ne havis grandan ŝancon por diveni, kio ĝi estas, sen pluaj indicoj.

Nek Nevil nek Hermiona manifestis iun ajn intereson pri tio, kio restas sub la hundo kaj la klapopordo. Al Nevil gravis ĉefe, ke li neniam denove iru proksime al la hundo.

Hermiona nun rifuzis paroli kun Hari kaj Ron. Sed ŝi estis tiel ĉefema kaj ĉionscia, ke ili frandis ŝian silenton. Al ilia feliĉo nur mankis rimedo, per kiu ili venĝu sin kontraŭ Malfid, kaj plaĉege ĝuste tio alvenis poŝte la sekvantan semajnon.

Dum la strigoj amasiĝis en la Granda Halo kiel kutime, ĉies atento kaptiĝis de longa, mallarĝa pakaĵo portata de ses grandaj otusoj. Hari tiom interesiĝis kiom la ceteraj pri kion enhavas tiu granda pakaĵo, kaj li miregis kiam la strigoj glisis suben kaj faligis ĝin ĝuste antaŭ lin, forfrapante lian lardon de la tablo. Ili apenaŭ estis forflirtintaj, kiam alia strigo faligis leteron sur la pakaĵon.

Hari ŝire malfermis la leteron unue, kio bonŝancis, ĉar skribite estis:

NE MALFERMU LA PAKAĴON APUD LA TABLO. Ĝi enhavas vian novan Nimbuson 2000. Tamen mi ne volas sciigi al ĉiuj, ke vi havas flugbalailon, ĉar ĉiu petus unu similan. Olivero Arbo renkontos vin ĉivespere ĉe la kvidiĉa tereno je la sepa por via unua trejnado.

Prof. M. MakGongal

Hari malfacile kaŝis sian ĝuegon dum li donis la noton al Ron por legi.

“Nimbuso 2000!” Ron ĝemis ĵaluze. “Mi eĉ neniam tuŝis unu tian.”

Ili eliris la halon rapide, kun intenco malpaki la balailon diskrete antaŭ sia unua leciono, sed meze en la vestiblo ili trovis la vojon al la ŝtuparo barita de Krab kaj Klus. Malfid forprenis la pakaĵon de Hari kaj palpis ĝin.

“Tio estas flugbalailo,” li diris, ĵetante ĝin reen al Hari kun miksaĵo de ĵaluzo kaj spito videbla en lia visaĝo. “Jen fino por vi, Potter, unuajaraj ne rajtas havi ilin.”

Ron ne povis rezisti.

“Ĝi ne simple estas flugbalailo,” li diris, “ĝi estas Nimbuso 2000. Kion vi diris pri via balailo, kiu restas hejme, Malfid, ĉu ne estis Kometo 260?” Ron larĝe ridetis al Hari. “La Kometoj aspektas brilaj, sed ili ne kompareblas kun la Nimbusoj.”

“Kion vi scias pri tio, Tordeli, vi ne havas per kio aĉeti la duonon de la stango,” Malfid knale respondis. “Mi supozas, ke vi kaj viaj fratoj ŝparas por aĉeti ĝin vergeton post vergeto.”

Antaŭ ol Ron povis respondi, prof. Flirtmeĉo aperis ĉe la kubuto de Malfid.

“Ĉu kverelo? Mi esperas ke ne, knaboj,” li pepis.

“Potter ĵus ricevis flugbalailon, profesoro,” tuj diris Malfid.

“Jes, jes, en ordo,” diris prof. Flirtmeĉo, kun ĝojbrila rideto al Hari. “Profesorino MakGongal diris al mi ĉion pri la apartaj cirkonstancoj, Potter. Kaj kiu modelo ĝi estas?”

“Nimbuso 2000, sinjoro,” diris Hari, batalante kontraŭ ridemo pro la horora mieno de Malfid. “Kaj ĝuste dank’al Malfid mem, mi ricevis ĝin,” li almetis.

Hari kaj Ron ekiris supren, sufokante siajn ridojn pro la evidenta furiozo kaj konfuzo de Malfid.

“Ja ĝustas,” Hari ronkoklukis kiam ili atingis la supron de la marmora ŝtuparo. “Se li ne estus ŝtelinta la Tutmemorilon de Nevil, mi ne estus en la teamo…”

“Do mi supozas, ke vi rigardas tion kiel rekompenson por kontraŭi regulojn?” ilin trafis kolera voĉo tuj malantaŭa. Hermiona stamfe supreniris la ŝtuparon, kun malaproba rigardo al la pakaĵo de Hari.

“Mi pensis, ke vi rifuzas paroli kun ni,” diris Hari.

“Jes, ne ĉesu nun,” diris Ron. “Ni tute bonfartas tiel.”

Hermiona marŝis for, kun nazo alta pro indigno.

Al Hari tre malfacilis priatenti siajn lecionojn tiutage. Liaj pensoj daŭre vagis aǔ supren al la dormejo, kie lia nova flugbalailo kuŝas sub la lito, aŭ for al la kvidiĉa tereno, kie li eklernos la ludon ĉivespere. Li glutegis sian vespermanĝon sen rimarki, kion li estas manĝanta, kaj tiam hastis supren kun Ron por finfine malpaki la Nimbuson 2000.

“Hoo,” Ron suspiris, dum la balailo rulis sur la littukon de Hari.

Eĉ Hari, kiu sciis nenion pri la diversaj specoj de balailoj, opiniis, ke ĝi aspektas mirinde. Svelta kaj polurita, kun stango el mahagono, ĝi havis longan voston el netaj rektaj vergetoj, kaj ‘Nimbuso 2000’ estis skribita orlitere ĉe la supro.

Iom antaŭ la sepa, Hari eliris la kastelon, kaj ekiris al la kvidiĉa tereno en la krepusko. Li eĉ neniam eniris la stadionon antaŭe. Centoj da benkoj staris supre ĉirkaŭ la kampo, tiel ke la spektantoj estu sufiĉe altaj por vidi kio okazas. Ĉe ambaŭ finoj de la kampo staris tri oraj stangoj, ĉiu kun ringego ĉe la pinto. Ili memorigis al Hari pri la plastaj stangetoj, tra kiuj la moglaj infanoj blovis bobelojn, krom tio ke ili altis je dek kvin metroj.

Tro flugavida por atendi Arbon, Hari ekrajdis sian balailon kaj piedbate ekflugis. Kia sento – li plonĝis tra la ringegoj kaj reen, kaj rapidis tien kaj ĉi tien laŭ la tereno. Per la plej delikata tuŝo la Nimbuso 2000 turniĝis kien ajn li volis.

“He, Potter, venu suben!”

Olivero Arbo estis alveninta. Li portis grandegan lignan skatolon sub la brako. Hari alteriĝis apud li.

“Belege,” diris Arbo, kun okuloj glimantaj. “Mi komprenas, kion MakGongal volis diri…prave vi naskiĝis por flugi. Mi nur instruos al vi la regulojn ĉivespere, poste vi partoprenos la teaman trejnadon trifoje semajne.”

Li malfermis la skatolon. Interne estis kvar pilkoj malsamgrandaj.

“Ĝuste,” diris Arbo. “Nu, kvidiĉo estas sufiĉe simpla por kompreni, eĉ se ĝi ne estas tiel facila por ludi. Ambaŭ teamoj havas sep ludantojn. Tri el ili nomiĝas ‘ĉasistoj’.”

“Tri ĉasistoj,” Hari rediris, dum Arbo elprenis helruĝan pilkon pli-malpli grandan kiel piedpilkon.

“Ĉi tiu pilko nomiĝas la ‘kvaflo’,” diris Arbo. “La ĉasistoj ĵetas la kvaflon unu al alia, kaj provas meti ĝin tra unu el la ringegoj por atingi golon. Po dek poentojn ĉiufoje, kiam la kvaflo pasas tra ringego. Ĉu vi komprenas?”

“La ĉasistoj ĵetas la kvaflon kaj metas ĝin tra la ringegoj por atingi golon,” Hari recitis. “Do – tio similas al korbopilko kun ses golejoj kaj rajdante balailojn, ĉu ne?”

“Kio estas korbopilko?” demandis Arbo scivoleme.

“Ne gravas,” diris Hari haste.

“Nu, estas alia ludanto en ĉiu teamo, kiu nomiĝas la ‘gardisto’ – mi estas gardisto por Oragrifo. Mi devas flugi ĉirkaŭ niaj ringegoj, kaj bari la golojn de la alia teamo.”

“Tri ĉasistoj, unu gardisto,” diris Hari, kiu firme intencis memori ĉion. “Kaj ili ludas per la kvaflo. Bone, mi komprenis tion. Do por kio estas la aliaj?” Li indikis la tri pilkojn ankoraŭ en la skatolo.

“Mi montros tion al vi nun,” diris Arbo. “Prenu tion ĉi.”

Li donis al Hari malgrandan klabon, similan al mallonga bazpilka klabo.

“Mi montros al vi kiel la ‘klabuloj’ kondutas,” Arbo diris. “Ĉi tiuj du estas la klabuloj.”

Li indikis al Hari du identajn pilkojn, gagate nigrajn kaj iom pli malgrandajn ol la kvaflon. Hari rimarkis, ke ili ŝajne strebis por eskapi el la rimenoj, kiuj tenis ilin en la skatolo.

“Gardu vin,” Arbo avertis al Hari. Li kliniĝis suben, kaj liberigis unu el la klabuloj.

Tuj la nigra pilko alte supreniris, kaj tiam ĵetis sin rekte al la vizaĝo de Hari, Hari svingbatis ĝin per sia klabo por eviti ke ĝi rompu al li la nazon, kaj for sendis ĝin zigzage ĉielen – ĝi zumis ĉirkaŭ iliaj kapoj, kaj tiam pafiĝis al Arbo, kiu plonĝe saltis sur ĝin, kaj sukcesis bloki ĝin sur la grundo.

“Ĉu klare?” Arbo anhelis, trudante la baraktantan klabulon reen en la skatolon, kaj rimenante ĝin firme. “La klabuloj raketadas ĉirkaŭe, celante frapi la ludantojn de iliaj balailoj. Pro tio, ĉiu teamo havas du ‘batistojn’ – la ĝemeloj Tordeli estas niaj. Ilia tasko estas protekti sian teamon kontraŭ la klabuloj, kaj rebati ilin kontraŭ la alia teamo. Do – ĉu vi kaptis ĉion?”

“Tri ĉasistoj celas atingi golojn per la kvaflo; la gardisto gardas la golejojn; la batistoj pelas la klabulojn for de sia teamo” Hari recitis.

“Bonege,” diris Arbo.

“Ah – ĉu la klabuloj iam ajn mortigis iun?” Hari demandis, esperante ke li ŝajnis senzorga.

“Neniam ĉe Porkalo. Ni estas suferintaj kelkajn rompitajn makzelojn, sed nenion pli gravan. Nu, la lasta teamano estas la ‘serĉisto’. Tiu estas vi. Kaj vi ne bezonas prizorgi la kvaflon aŭ la klabulojn – ”

“— krom se ili frakasas al mi la verton.”

“Ne zorgu pri tio, la Tordelioj pli efikas ol la klabuloj – laŭ mi ili mem estas paro de homaj klabuloj.”

Arbo prenis el la skatolo la kvaran kaj lastan pilkon. Kompare kun la kvaflo aǔ la klabuloj, ĝi estis tre eta, iom pli granda ol juglando. Ĝi estis brile ora, kun arĝentaj flirtantaj flugiletoj.

Ĉi tio,” diris Arbo, “estas la ‘oreko’, kaj ĝi estas la plej grava pilko el ĉiuj. Estas tre malfacile kapti ĝin, ĉar ĝi estas tiel rapida kaj apenaŭ videbla. Kapti ĝin estas la tasko de la serĉisto. Vi devas sinui inter la ĉasistoj, batistoj, klabuloj, kaj kvaflo por trovi ĝin pli frue ol la serĉisto de la alia teamo, ĉar kiu ajn el la du serĉistoj kaptas la orekon, tiu gajnas por sia teamo pliajn cent kvindek poentojn, do ĝi preskaŭ ĉiam venkas. Pro tio la serĉistoj estas prifaŭlataj tiel ofte. Ĉiu kvidiĉa ludo finiĝas nur kiam la oreko kaptiĝas, do ĝi povas daŭri senlime – mi supozas, ke la rekorda daǔro estis tri monatoj, oni devis anstataŭigi la teamanojn, por ke ili povu iom dormi.”

“Nu, tio estas la tuto – ĉu demandojn?”

Hari kapneis. Li bone komprenis kion li devos fari, nur fari tion estos la afero.

“Ni ankoraŭ ne trejnos kun la oreko,” diris Arbo, zorgeme enskatoligante ĝin. “Estas tro mallume, ni riskas perdi ĝin. Do ni provu vin kun ĉi tiuj.”

Li tiris sakon de ordinaraj golfludaj pilkoj el sia poŝo, kaj post kelkaj minutoj li kaj Hari estis enaere, Arbo ĵetante la pilkojn tiel forte, kiel li kapablis en ĉiu direkto, por ke Hari kaptu ilin.

Hari ne maltrafis unu solan, kaj tio ege plaĉis al Arbo. Post horduono la nokto tute alvenis, kaj ili ne povis daŭrigi.

“Tiu Kvidiĉa Pokalo tenos niajn nomojn sur la etikedo ĉijare,” diris Arbo ĝoje dum ili pezpaŝis supren kontraŭ la kastelo. “Ne surprizos min, se vi fariĝos eĉ pli bona ol Karlo Tordeli, kaj tiu kapablus ludi por la Anglia teamo, se li ne estus foririnta por ĉasi drakojn.”

Eble ĉar li nun tiom okupiĝis, farante kvidiĉan trejnadon trifoje ĉiun semajnon, krom la multon da hejmtaskoj por la kursoj, Hari povis apenaŭ kredi tion, kiam li rimarkis ke li jam estis du monatojn ĉe Porkalo. La kastelo ŝajnis kvazaǔ lia hejmo pli ol Ligustra Vojo iam ajn ŝajnis tiel. Ankaŭ liaj lecionoj fariĝis daŭre pli interesaj post kiam li ekregis la fundamentojn.

Je la Halovina mateno oni vekiĝis kun la franda aromo de bakata kukurbo, kiu ŝvebis tra la koridoroj. Eĉ pli bone, prof. Flirtmeĉo anoncis dum la klaso de Sorĉoj, ke li taksis ilin pretaj por flugigi aferojn, kion ĉiuj deziregis fari, post kiam ili vidis lin glisigi la bufon de Nevil ĉirkaŭ la klasĉambro. Profesoro Flirtmeĉo arigis la klason en parojn por ekzerci tion. Hari pariĝis kun Ŝemus Fingan (kio konvenis al Hari, kun kiu Nevil avidis pariĝi). Tamen Ron estis laboronta kun Hermiona Granĝer. Oni malfacile divenis, ĉu Ron, ĉu Hermiona pli koleris pri tio. Ŝi ne estis parolinta al iu el ili post la tago kiam la balailo de Hari alvenis.

“Nun ne forgesu pri tiu neta pojna moviĝo, kiun ni ekzercis!” pepis prof. Flirtmeĉo, starante sur sia amaso da libroj kiel kutime. “Susuro kaj flirto, memoru, susuro kaj flirto. Kaj la korekta diro de la magiaj vortoj ankaŭ tre gravas – neniam forgesu la sorĉiston Barufon, kiu diris ‘so’ anstataŭ ‘fo’ kaj trovis sin sur la planko kun bizono surbruste.”

Tre malfacilis. Hari kaj Ŝemus susuradis kaj flirtadis, sed la plumo, kiun ili devis sendi kontraŭĉiele, simple kuŝis sur la skribtablo. Ŝemus malpaciencis tiom, ke li ŝovis la plumon per sia vergo, kaj ĝin ekflamigis – Hari devis estingi ĝin per sia ĉapelo.

Ron ĉe la apuda tablo ne multe pli bonŝancis.

Vingardium Leviosa!” li kriis, svingante siajn longajn brakojn kiel ventmuelilo.

“Vi misdiras tion,” Hari aǔdis Hermionan knali. “Estas ‘Vin-gaar-dium Levi-oo-sa’, prononcu la ‘gar’ sufiĉe longe.”

“Do faru ĝin vi, se vi estas tiel saĝa,” Ron defiis. Hermiona kunrulis la manikojn de sia robo, flirtigis sian vergon, kaj diris ‘Vingardium Leviosa!

Ilia plumo altiĝis de la tablo kaj ŝvebis je metro super iliaj kapoj.

“Ho, bone farite!” kriis prof. Flirtmeĉo aplaǔdante, “Ĉiu rigardu ĉi tie, sinjorino Granĝer sukcesis en tio!”

Ron ege malbonhumoris antaǔ la fino de la klaso.

“Ne mirindas ke neniu povas elteni ŝin,” li diris al Hari dum ili puŝis sin antaŭen en la homoplenan koridoron, “Ŝi estas koŝmaro, verdire.”

Iu puŝis sin kontraǔ Hari, hastante preter li. Estis Hermiona. Hari ekvidis ŝian vizaĝon – kaj miris vidante, ke ŝi ekploris.

“Mi supozas, ke ŝi aǔdis vin.”

“Do kio?” diris Ron, sed li aspektis iom maltrankvila. “Ŝi certe jam rimarkis, ke ŝi ne havas amikojn.”

Hermiona ne alvenis al la sekvanta klaso, kaj ne vidiĝis dum la posttagmezo. Survoje al la Granda Halo por la Halovina festo, Hari kaj Ron subaǔdis Parvati Patil diri al sia amikino Lavenda, ke Hermiona ploris en la knabina necesejo kaj volis resti sola. Ron aspektis eĉ pli embarasite pri tio, sed post momento, ili eniris la Grandan Halon, kie la Halovinaj dekoracioj puŝis Hermionan el iliaj pensoj.

Mil vivaj vespertoj flirtis el la muroj kaj plafono dum pliaj mil rondflugis super la tabloj kiel malaltaj nigraj nuboj, farante ke la kandeloj en la kukurboj flagradis. La manĝaĵoj aperis subite sur la oraj teleroj, kiel okazis dum la semestrokomenca bankedo.

Hari ĵus servis al si bakitan terpomon, kiam prof. Ciuro ekkuris en la halon kun sia turbano malrekta kaj sia vizaĝo terurita. Ĉiuj gapis dum li atingis la seĝon de prof. Zomburdo, kaj anhelis, “Trolo – en la karceroj – pensis, ke vi devas scii tion.”

Li tiam malrapide falis al la planko en profunda sveno.

Okazis tumulto. Necesis, ke kelkaj purpuraj petardoj eksplodis el la vergpinto de prof. Zomburdo, antaǔ ol silento revenis.

“Prefektoj,” li muĝdiris. “Gvidu tuj viajn Domojn reen al la dormejoj!”

Persi prosperis en krizoj.

“Sekvu min! Tenu vin kune, unuajaraj! Neniu bezonas timi la trolon, se vi observas miajn ordonojn. Restu ĝuste malantaŭ mi. Lasu vojon, unuajaraj pasantaj! Pardonu, mi estas prefekto!”

“Kiel povus trolo enveni?” Hari demandis dum ili grimpis la ŝtuparon.

“Mi ne havas ideon pri tio, ili supozeble estas tute stultaj,” diris Ron. “Eble Ĝenozo enlasis ĝin por Halovina ŝerco.”

Ili pasis diversajn grupojn da homoj hastantaj kontraǔ diversaj direktoj. Dum ili puŝis sin tra amaso de konfuzitaj hupopufaj, Hari subite tiris la brakon de Ron.

“Mi ekpensis – Hermiona!”

“Kio pri ŝi?”

“Ŝi ne scias pri la trolo.”

Ron mordis al si la lipon.

“Ho, bone,” li knalis, “Sed ne taǔgus, ke Persi vidus nin.”

Klinante la kapojn suben, ili kuniĝis kun la hupopufaj irante kontraǔe, kaŝiris flanken laǔ malplena koridoro, kaj ekhastis kontraǔ la knabina necesejo. Ili ĵus turniĝis ĉirkaŭ la sekvanta angulo, kiam ili ekaǔdis rapidajn paŝojn malantaǔ si.

“Persi!” siblis Ron, tirante Hari malantaǔ egan ŝtonan grifon.

Tamen, kaŝrigardante preter ĝi, ili vidis ne Persi, sed Snejp. Li transiris la koridoron kaj malaperis el vido.

“Kion li faras?” Hari flustris, “Kial li ne estas sube en la karceroj kun la ceteraj instruistoj?”

“Mi tute ne scias.”

Kiel eble plej kviete ili ŝteliris laǔ la apuda koridoro post la forirantaj paŝoj de Snejp.

“Li celas la trian etaĝon,” Hari diris, sed Ron haltis lin per manlevo.

“Ĉu vi flaras ion?”

Hari snufis kaj aĉa haladzo atingis liajn naztruojn, ia miksaĵo de uzitaj ŝtrumpoj kaj la speco de publika necesejo, kiun oni ŝajne neniam purigas.

Kaj tiam ili aǔdis ĝin – basan grunton, kaj la trenantajn pezpaŝojn de grandegaj piedoj. Ron indikis – je la fino de la pasejo maldekstre, iu grandega afero moviĝis kontraǔ ili. Ili kaǔris en la ombroj, kaj rigardis dum ĝi aperis en faskon de lunlumo.

Estis terura vidaĵo. Alta je kvar metroj, kun haǔto ia malbrila, granitsimile griza, ĝia ega, amasa korpo similis ŝtonegon kun malgranda kalva kapo sidante ĉe la supro kiel kokoso. Ĝi havis mallongajn krurojn je larĝo de arbotrunkoj, kaj platajn, kornecajn piedojn. La haladzo eliĝanta el ĝi estis neeltenebla. Enmane ĝi havis grandegan lignan klabon, kiu treniĝis kontraǔ la planko, ĉar ĝiaj brakoj estis tiel longaj.

La trolo haltis apud pordejo, kaj strabrigardis internen. Ĝi levis siajn longajn orelojn cerbumante per sia eta cerbo, kaj tiam rampis malrapide en la ĉambron.

“La ŝlosilo restas en la seruro,” Hari murmuris. “Ni povas ĝin enŝlosi.”

“Bonan ideon,” Ron diris nervoze.

Ili movetiĝis kontraǔ la malfermita pordo kun sekaj buŝoj, preĝante ke la trolo ne ekaperos el ĝi. Per longa salto Hari atingis la ŝlosilon, plaǔdfermis la pordon, kaj ŝlosis ĝin.

Golo!

Ekzaltite pro ilia venko, ili komencis forkuri laǔ la pasejo, sed kiam ili atingis la angulon ili aǔdis ion, kiu kvazaǔ ĉesigus iliajn korojn – akre teruritan krion – kaj ĝi devenis el la ĉambro kiun ili ĵus ŝlosis.

“Ho, ne,” diris Ron, pala kiel la Sanga Barono.

“Estas la knabina necesejo!” Hari anhelis.

Hermiona!” ili kriis kune.

Estis la plej malprefera ago, kiun oni volus fari, sed kion alian ili povus? Girante reen, ili ekkuris al la pordo kaj turnis la ŝlosilon, fuŝpalpante pro paniko. Hari tire malfermis la pordon, kaj ili kuris internen.

Hermiona Granĝer velkis kontraǔ la fora muro, evidente eksvenonta. La trolo antaǔis al ŝi, frapante la lavkuvojn de la muroj dum ĝi paŝis.

“Distru ĝin!” Hari diris urĝe al Ron, kaj prenante iun kranon, li ĵetis ĝin tiel forte, kiel li kapablis, kontraǔ la muro.

La trolo ekhaltis kelkmetrojn de Hermiona. Ĝi pezmoviĝis ĉirkaǔe, stulte palpebrumante, por malkovri tion, kio faris la bruon. Ĝiaj kruelaj okuletoj trafis Hari. Ĝi hezitis, kaj tiam celis al li anstataǔ al Hermiona, levante sian klabon dum ĝi iris.

“Hoj, etcerba!” kriis Ron de la kontraǔa flanko de la ĉambro, kaj li ĵetis feran tubon kontraǔ ĝi. La trolo eĉ ne rimarkis la tubon kiu trafis al ĝi la ŝultron, sed aǔdante la krion ĝi paǔzis kaj turnis sian malbelan muzelon kontraǔ Ron, lasante al Hari la tempon por kuri preter ĝi.

“Venu, kuru, kuru!” Hari kriis al Hermiona, provante tiri ŝin kontraǔ la pordo, sed ŝi ne kapablis moviĝi, ŝi ankoraǔ glatigis sin kontraǔ la muro, ŝian buŝon gapantan pro teruro.

La krioj kaj eĥoj ŝajne pelis la trolon al furiozo. Ĝi muĝis laŭte kaj ekiris kontraǔ Ron, kiu estis la plej proksima, kaj sen eskapvojo.

Hari tiam faris ion, kiu estis samtempe ege kuraĝa kaj ege stulta: kurante li saltis kaj suksecis ĉirkaǔbraki la kolon de la trolo de malantaǔe. La trolo ne sentis, ke Hari pendis tie, sed eĉ trolo rimarkus se oni puŝus longan pecon da ligno profunde en la nazon, kaj la vergo de Hari ankoraǔ estis en lia mano, kiam li saltis – ĝi trafis rekte en unu naztruon de la trolo.

Hurlante pro doloro, la trolo tordis kaj svingis sian klabon, dum Hari alkroĉis sin pro mortotimo; ene de sekunda daǔro la trolo evidente sukcesus fortiri lin, aǔ trafi lin per terura bato de la klabo.

Hermiona estis falinta al la planko pro timo; Ron eltiris sian propran vergon – ne sciante kion li intencis fari, li aǔdis sin krii la unuan sorĉon, kiu eniris lian kapon: “Vingardium Leviosa!”

La klabo flugis subite el la mano de la trolo, altiĝis supren, turniĝis malrapide – kaj falis, kun naǔziga krako sur la kapon de sia posedanto. La haltanta trolo ŝancelis, kaj tiam falis plaǔdante sur sian vizaĝon kun bruego kiu tremigis la tutan ĉambron.

Hari surpiediĝis. Li skuiĝis kaj anhelis. Ron staradis tie kun sia vergo ankoraǔ levata, gapante al tio, kion li ĵus faris.

Estis Hermiona kiu unue parolis.

“Ĉu ĝi estas – morta?”

“Mi supozas ke ne,” respondis Hari. “Mi dirus, ke ĝi nur estas svenigita.”

Li kliniĝis suben kaj eltiris sian vergon el la trola nazo.

Ĝi tute ŝmiriĝis per io, kio similis al grumelplena, griza gluo.

“Aĥ, trola mukaĉo.”

Li viŝis ĝin per la pantolono de la trolo.

Subita bruo de la pordo kaj laǔtaj paŝoj kaǔzis, ke la tri geknaboj rigardis supren. Ili ĝis nun ne konsciis kiom da bruego ili faradis, tamen kompreneble iuj malsupre en la karceroj devis aǔdi la krakadon kaj la trolajn muĝojn. Post momento prof. MakGongal ekŝtormis en la ĉambron, tuj sekvis Snejp, kaj Ciuro malantaǔis. Ciuro ekrigardis la trolon, elspiris feblan ĝemon, kaj rapide sidiĝis sur necesejan pelvon, premante sian koron.

Snejp kliniĝis por ekzameni la trolon. Profesorino MakGongal rigardadis Hari kaj Ron. Hari neniam antaǔe vidis ŝin tiom koleri. Ŝiaj lipoj estis blankpalaj. Espero pri gajno de kvindek poentojn por Oragrifo, forvaporiĝis rapide el la pensoj de Hari.

“Kion sub la ĉielo vi pensis?” diris prof. MakGongal per frostece furioza voĉo. Hari rigardis je Ron, kiu ankoraǔ staris kun sia vergo levita. “Bonŝance, ke vi ne mortis. Kial vi ne estis en via dormejo?”

Snejp pafis al Hari rapidan pikantan rigardon. Hari rigardis la plankon. Li volis, ke Ron mallevu la vergon.

Tiam voĉeto sonis el la ombroj.

“Bonvolu, profesorino MakGongal – ili serĉis min.”

“Sinjorino Granĝer!”

Hermiona finfine sukcesis grimpi surpiede.

“Mi iris por serĉi la trolon, ĉar mi – mi supozis ke mi povas trakti ĝin sole – komprenu, ĉar mi tiom legis pri ili.”

Ron faligis sian vergon. Hermiona Granĝer, mensoganta senrezerve al instruisto?

“Se ili ne estus trovintaj min, mi jam estus morta. Hari puŝis sian vergon en ĝian nazon, kaj Ron batis ĝin senkonscia per ĝia propra klabo. Ili ne havis la tempon por iri kaj alvenigi iun. Ĝi estis finonta min, kiam ili alvenis.”

Hari kaj Ron klopodis sinteni, kvazaǔ ĉi tiu rakonto ne estus novaĵo por ili.

“Nu – tiuokaze…” diris prof. MakGongal, fiksrigardante al ĉiu el ili, “Sinjorino Granĝer, naiva knabino, kiel vi pripensis batali sole kun monta trolo?”

Hermiona mallevis la kapon. Hari estis mirfrapita. Hermiona estus la lasta persono, kiun oni suspektus pri rompo de regulo, sed tie ŝi staris, pretendante ke ŝi faris tion, por savi ilin de puno. Tio verŝajnis kiel Snejp donacanta dolĉaĵojn al la studentoj.

“Sinjorino Granĝer, pro tio Oragrifo perdos kvin poentojn,” diris prof. MakGongal, “Vi ege seniluziigis min. Se vi ne estas iel vundita, vi prefere ekiru al la oragrifa turo. Studentoj plenumas la feston en siaj Domoj.”

Hermiona foriris.

Prof. MakGongal turniĝis al Hari kaj Ron.

“Nu, mi ankoraǔ dirus, ke vi bonŝancis, tamen nur malmultaj unuajaraj povus pritrakti plenkreskintan montan trolon. Vi ambaŭ gajnas por Oragrifo po kvin poentojn. Profesoro Zomburdo informiĝos pri tio. Vi iru.”

Ili hastis el la ĉambro kaj tute ne parolis antaǔ ol ili estis grimpintaj du etaĝojn supren. Krom ĉio cetera, ili trankviliĝis pro tio, ke ili estis malproksime de la trola haladzo.

“Ni rajtis gajni pli ol dek poentojn,” Ron grumblis.

“Kvin precize, post kiam ŝi subtrahos tiujn de Hermiona.”

“Bonintenca ŝi estis kiam ŝi savis nin de puno,” Ron agnoskis. “Tamen memoru, ke ni ja savis ŝin.”

“Eble ŝi ne bezonintus savon, se ni ne ŝlosintus la beston kun ŝi,” Hari memorigis al li.

Ili ĵus atingis la portreton de la Dika Damo.

“Porkmuzelo,” ili diris kaj eniris.

La komuna ĉambro estis plenokupata kaj brua. Ĉiuj ĝuis la manĝaĵojn, kiujn oni sendis supren de la halo. Hermiona tamen staris sole apud la pordo, atendante ilin. Okazis tre embarasa paǔzo. Tiam, neniu el ili rigardante la alian, ili ĉiuj diris “Dankon!” kaj hastis for por preni siajn telerojn.

Tamen, ekde tiu momento, Hermiona Granĝer fariĝis ilia amiko. Ekzistas kelkaj aferoj, kiujn homoj ne povas travivi kune, sen ŝati unu la alian poste, kaj venki kvar metrojn da monta trolo nombriĝas inter ili.

Загрузка...