Ĉapitro ok La Majstro de Pocioj

“Tie, rigardu.”

“Kie?”

“Apud la alta ruĝharulo.”

“Kun la okulvitroj?”

“Ĉu vi vidis lian vizaĝon?”

“Ĉu vi rimarkis lian cikatron?”

Flustradoj sekvis Hari ekde la momento, kiam li eliris el sia dormejo la sekvantan tagon. Homoj, viciĝantaj ekster klasĉambroj, staris piedpinte por bone rigardi lin, aǔ en la koridoroj revenpaŝis por ree preteriri lin, fiksrigardante. Hari preferus, ke ili ne faru tion, ĉar li klopodis eltrovi la vojojn al siaj klasoj.

Ekzistis cent kvardek du ŝtuparoj en la kastelo de Porkalo: iuj larĝaj kaj ampleksaj; iuj mallarĝaj kaj skuiĝemaj; iuj kondukis aliloken hazarde je la vendredoj; iuj entenis malaperantan ŝtupon meznivele, kiun oni devis primemori kaj pretersalti. Ja estis pordoj nemalfermeblaj, krom se oni ĝentile pripetis ilin, aǔ tiklis al ili la precize ĝustan lokon; kaj pordoj, kiuj eĉ ne estis veraj pordoj, sed firmaj muraj, kiuj simple ŝajnigas esti pordoj. Plue, estis ege malfacile memori, kie io ajn lokiĝas pro tio, ke ĉio evidente ĉirkaǔvagis ofte. La homoj de la pentraĵoj daǔre vizitis unu la alian, kaj Hari opiniis, ke la kirasaj kombineoj kapablas ĉirkaǔmarŝi.

Ankaǔ la fantomoj neniom helpis. Estis ĉiam malagrabla ŝoko, kiam iu el ili subite traglitis la pordon, kiun oni provis malfermi. Preskaǔ Senkapa Niko ĉiam ŝatis helpi la novajn Oragrifajn pri la ĝusta direkto, sed Ĝenozo la Brufantomo egalvaloris du ŝlositajn pordojn kaj unu trompan ŝtuparon al tiu, kiu malfruis por iu klaso kaj trafis lin. Li faligus al oni rubujojn sur la kapon, tirus la tapiŝon de sub la piedoj, ĵetbatus onin per kreteroj, aǔ ŝtelvenus, nevideble, al oni de malantaǔen, ektirus lian nazon, kaj ŝrikus, “KAPTIS VIAN RONKILON!”

Eĉ pli malhelpe ol Ĝenozo, se tio eblis, estis la intendanto, Argus Ŝteleti[24]. Hari kaj Ron sukcesis prikuspi lin ĝuste je sia unua mateno. Ŝteleti ektrovis ilin dum ili provis perforti sian vojon tra pordon, kiu malbonŝance estis la enirejo al la eksterlima koridoro de la tria etaĝo. Li rifuzis akcepti, ke ili estas perdintaj la ĝustan vojon, konstatis, ke ili intence provas enrompi en la koridoron, kaj minacis forŝlosi ilin en la karcero, kiam ili saviĝis de prof. Ciuro, kiu ĵus preteriris.

Ŝteleti posedis katinon, nomatan S-ino Noris, malgrasa, polvokolora estulo kun ŝvelintaj lampsimilaj okuloj, precize kiel tiuj de Ŝteleti. Ŝi patrolis la koridorojn sole. Oni rompu iun regulon antaǔ ŝi, eĉ je harlarĝo, kaj ŝi ekforirus por trovi Ŝteleti, kiu aperus anhelante, post du sekundoj. Ŝteleti konis la sekretajn vojojn de la kastelo pli bone ol iu ajn (eble kun escepto de la ĝemeloj Tordeli), kaj povis ekveni tiel subite, kiel iu ajn fantomo. Inter la studentoj ĉiuj malamis lin, kaj la plej kara ambicio de multaj estis tio, ke ili donu al S-ino Noris viglan piedbaton.

Eĉ kiam oni sukcesis trovi ilin, oni ankoraǔ taskiĝis pri la klasoj mem. La magio konsistis, kion Hari rapide sciiĝis, el pli multe ol flirtigi la vergon kaj diri kelkajn kuriozajn vortojn.

Ili devis studi la noktajn ĉielojn per teleskopoj je ĉiu merkredo, kaj lerni la nomojn de multaj steloj kaj la movadojn de la planedoj. Trifoje en semajno, por studi la Herbologion sub instruo de plumpa sorĉistineto nomata prof. Sproso, ili eliris al la forcejoj malantaǔ la kastelo, kie ili lernis kiel prizorgi ĉiun de multaj strangaj plantoj kaj fungoj, kaj sciiĝis la utilon de ĉiu.

Sendube la plej teda klaso estis la Historio de Magio, kiu estis la sola, kie fantomo lekciis. Profesoro Binz estis ja tre aĝa estinta, kiam li endormiĝis antaǔ la fajro en la instruista salono, kaj la sekvantan matenon ekstaris por prelegi, postlasante sian korpon. Profesoro Binz zumparolis daǔre, daǔre dum ili skribaĉis nomojn kaj datojn, kaj interkonfuzis Emerik la Fieca kaj Urik la Freneza.

Prof. Flirtmeĉo, la instruisto por Sorĉoj, estis malalta sorĉisteto, kiu devis stari sur amaso da libroj por vidi super sian skribtablon. Ĉe la komenco de ilia unua klaso li kontrolvokis la klasregistron, kaj kiam li trafis la nomon de Hari li ekkriis ekcitatan pepon, kaj rulfalis ekstervide.

Prof. MakGongal ankoraǔ estis unika. Hari tute pravis pri la sento, ke ŝi ne estas ĝusta instruisto al kiu kontraǔi. Strikta kaj lerta, ŝi donis al ili avertodiron je la momento, kiam ili unuafoje sidiĝis en ŝia klaso.

“La Transformado troviĝas inter la plej kompleksaj kaj danĝeraj formoj de magio, kiujn vi lernos ĉe Porkalo,” ŝi diris. “Kiu ajn faros stultaĵon en mia klaso foriros, kaj neniam revenos. Vi estas avertitaj.”

Tiam ŝi ŝanĝis sian skribtablon al porko kaj reen al tablo. Tio impresis ĉiujn, kaj ili avidis komenci mem, sed baldaǔ eksciis tion, ke ili neniam ŝanĝos la meblojn al bestoj antaǔ ol fari longan studadon. Post surpaperigo de multaj kompleksaj notoj, ĉiu ricevis alumeton, kaj komencis la klopodon de ŝanĝi ĝin al kudrilo. Ĝis la fino de la klaso sole Hermiona Granĝer efikis iun ajn ŝanĝon al sia alumeto. Profesorino MakGongal montris al la klaso, kiel ĝi estas fariĝinta tute arĝenteca kaj pinta, kaj favoris Hermionan per unu el siaj maloftaj ridetoj.

La klaso sendube la plej antaǔĝuita de ĉiuj estis la Defendo Kontraǔ la Mavaj Lertoj, sed la lecionoj de Ciuro rivelis sin kiel ŝerco. Lia klasĉambro odoregis je ajlo, per kiu, laǔ onidiro, li intencis forturni certan vampiron, kun kiu li konatiĝis en Rumanio, kaj kies alveno por kapti lin, je iu venonta tago, li timis. Lia turbano, laǔ li, estis donaco de iu afrika princo, por dankesprimo pro lia forigo de ĝena sorĉkadavro[25], sed neniu tute kredis tiun klarigon. Ekzemple, kiam Ŝemus Fingan avide petis rakonton pri tio, kiel Ciuro luktadis kontraǔ la sorĉkadavro, Ciuro ruĝiĝis, kaj komencis paroli pri la vetero; krom tio, oni rimarkadis kuriozan odoron, kiu ŝvebis ĉirkaǔ la turbano, kaj la ĝemeloj Tordeli insistis, ke ankaǔ ĝi estas plenŝtopita per ajlo, tiel, ke Ciuro ŝirmu sin kie ajn li iras.

Hari trankviliĝis pri tio, ke laǔ la vojo al lernado de magio li ne estis je kilometroj malantaǔ la aliaj. Multaj studentoj devenis de moglaj familioj kaj, kiel li, simple ne konceptis, ke gesorĉistoj ekzistas. Kaj estis tiom por lerni, ke eĉ homoj kiel Ron havis nur malgrandan antaǔecon.

Vendredo estis aparta tago por Hari kaj Ron. Ili finfine sukcesis trovi sian vojon al la Granda Halo por matenmanĝo, tute sen eraro survoje.

“Kion ni havas por hodiaǔ?” Hari demandis al Ron dum li elverŝis sukeron sur sian kaĉon.

“Duopan klason de Pocioj kun la Rampenaj,” diris Ron. “Snejp estas la Domestro de Rampeno. Oni diras, ke li ĉiam favoras ilin – nun ni povas ekscii, se tio pravas.”

“Se nur MakGongal favorus nin,” diris Hari. Profesorino MakGongal estris Oragrifa Domo, sed tio ne malpersvadis ŝin doni al ili amasegon da hejmtaskoj lastatage.

Ĝuste tiam, la poŝto alvenis. Antaǔ nun Hari jam alkutimiĝis al tio, sed li ricevis iom da ŝoko je la unua mateno, kiam cento da strigoj estis subite glisantaj en la Grandan Halon dum mantenmanĝo, krozante super la tabloj ĝis tiam, ke ili ekvidas siajn posedantojn, kaj faligante leterojn kaj pakaĵojn en iliajn sinojn.

Ĝis tiam Hedvig ne estis alportinta ion ajn al Hari. Ŝi fojfoje flugis al li por mordeti al li la orelon, kaj preni iom da rostita pano antaǔ foriri al sia dormo ĉe la strigejo kun la ceteraj strigoj de la lernejo. Ĉi tiu mateno, tamen, ŝi flirtis suben inter la konfitaĵo kaj la sukero, kaj faligis noton sur la teleron de Hari. Hari tuj ŝiris ĝin malferma. Sur ĝi skribita per tre malnetaj literaĉoj staris:

Kara Hari,

Mi scias, ke vi ferias la vendredajn postagmezojn, do ĉu vi volus alveni, kaj preni tason da teo kun mi je la tria? Mi deziras ekscii la tuton pri via unua semajno. Sendu al ni respondon ree per Hedvig.

Hagrid

Hari pruntis la plumon de Ron, skribaĉis Jes, dankon, ĝis poste sur la malantaǔo de la noto, kaj forsendis Hedvig denove.

Bonŝance Hari povis antaǔĝui la teon kun Hagrid, ĉar la leciono de Pocioj fariĝis la plej malbona afero, kiu ĝis tiam estis okazinta al li.

Dum la semestrokomenca bankedo, Hari ekhavis la ideon, ke prof. Snejp malŝatis lin. Antaǔ la fino de la unua klaso de Pocioj, li sciis, ke li estas malprava pri tio. Snejp ne malŝatis Hari – li malamegis lin.

Klasoj de Pocioj okazis sube en unu el la karceroj. Tie estis pli malvarme ol supre en la ĉefa parto de la kastelo, kaj tio estus sufiĉe hirtiga, sen la peklitaj bestoj flosantaj en vitraj bokaloj ĉie laǔ la rando de la ĉambro.

Snejp, kiel Flirtmeĉo, komencis la klason per kontrolvoko, kaj kiel Flirtmeĉo, li paǔzis ĉe la nomo de Hari.

“Ho, jes,” li diris milde, “Hari Potter. Nia nova – renomulo.”

Drako Malfid kaj liaj amikoj Krab kaj Klus subridaĉis malantaǔ siaj manoj. Snejp finis la vokon de la nomoj kaj levante siajn okulojn rigardis la klason. Liaj okuloj estis nigraj kiel tiuj de Hagrid, sed al ili tute mankis la varmeco de Hagrid. Ili aspektis frostece kaj malplene, kaj memorigis onin je tuneloj mallumaj.

“Vi estas ĉi tie por lerni la subtilan sciencon kaj la precizan arton de la pocipreparado,” li komencis. Li parolis per voĉo apenaǔ pli laǔta ol flustro, sed ili kaptis ĉiun vorton – kiel prof. MakGongal, Snejp havis la talenton por teni sen klopodo la klason en silenteco. “Ĉar tio temas malmulte pri stulta vergflirtado, iuj inter vi apenaǔ konstatos, ke ĝi estas magio. Mi ne atendos, ke vi vere komprenos la belecon de ĝentile boletanta kaldrono kun siaj trembrilantaj vaporoj, la delikatan povon de fluaĵoj, kiuj rampas tra homaj vejnoj, sorĉante la menson, ekkaptante la sentojn…mi povas instrui al vi kiel enboteligi la famon, fermenti la gloron, eĉ enŝtopi la morton – se vi ne estas tia aro de sencerbuloj, kian mi kutime devas instrui.”

Plua silento sekvis tiun mallongan paroladon. Hari kaj Ron alrigardis unu la alian kun levataj brovoj. Hermiona Granĝer sidis ĉe la rando de sia seĝo, kaj avide atendis okazon por pruvi, ke ŝi ne estas sencerbulo.

“Potter!” diris Snejp subite. “Kio rezultus, se me almetus polvitan radikon de asfodelo al infuzo de absinto?”

Polvitan radikon de kio al kia infuzo? Hari ekrigardis Ron, kiu ŝajne estis tiel konsternata, kiel li; la brako de Hermiona eksaltis plene etendite supren.

“Mi ne scias tion, sinjoro,” diris Hari.

La lipoj de Snejp kurbiĝis en ridaĉon.

“Ta, ta, ta – la famo klare ne sufiĉas por ĉio.”

Li ignoris la brakon de Hermiona.

“Provu ni alian demandon, Potter, kie vi serĉus, se mi ordonus, ke vi alportu al mi bezoaron?”

Hermiona etendis sian brakon tiel alte supren, kiel ĝi povis atingi, sen tio, ke ŝi stariĝus, sed Hari ne havis la plej etan ideon pri bezoaroj. Li penis ne rigardi al Malfid, Krab, kaj Klus, kiuj skuiĝis pro ridegoj.

“Mi ne scias tion, sinjoro.”

“Vi decidis ne malfermi libron antaǔ ol alveni, ĉu ne, Potter?”

Hari trudis sian rigardon rekte en tiujn frostecajn malhelajn okulojn. Li ja foliumis siajn librojn ĉe la geonkloj Dursli, sed ĉu vere Snejp supozis, ke li memoru ĉion en Mil Magiaj Herboj kaj Fungoj?

Snejp ankoraǔ ignoris la tremantan brakon de Hermiona.

“Kiel diferencas, Potter, kaskofloro de napelo?”

Ĝuste tiam Hermiona ekstaris, sia mano etendata avide al la karcera plafono.

“Mi ne scias tion,” diris Hari kviete, “sed evidente Hermiona ja scias. Kial vi ne provas ŝin?”

Kelkaj ridis; Hari ĵetis rigardon al Ŝemus, kaj Ŝemus responde palpebrumis. Tamen, Snejp ne amuziĝis.

“Sidiĝu,” li knalis al Hermiona. “Por informi vin, Potter, asfodelo kaj absinto kune fariĝas dormpocio tiel forta, ke ĝi nomiĝas la ‘ĉerpo de viva morto’. Bezoaro estas ŝtono elprenita de stomako de kapro, kaj tiu savos vin de la plejmulto de venenoj. Teme de kaskofloro kaj napelo, ili estas la sama planto, kiu ankaǔ konatiĝas per la nomo akonito. Nu, kial ĉiu el vi ne notas tion?”

Okazis subita serĉfosado por plumoj kaj pergamenoj. Super la bruo, Snejp diris, “Kaj la Oragrifa Domo malgajnos unu poenton pro via malrespekto, Potter.”

La aferoj ne pliboniĝis por la Oragrifaj dum la leciono de Pocioj daǔris. Snejp aranĝis ĉiujn en paroj, kaj taskis al ili miksi simplan pocion por sanigi je karbunkloj. Lia longa nigra talaro susuris dum li glitadis ĉirkaǔe, rigardante ilin pesi sekigitajn urtikojn kaj pisti serpentajn dentegojn, kaj li kritikis preskaǔ ĉiun, escepte de Malfid, kiun li evidente ŝatis. Li estis ĵus ordoninta, ke ĉiu rimarku, kiel perfekte Malfid estas stufinta siajn limakojn, kiam nebuloj da akra verda fumo, kaj laǔta siblado plenigis la karceron. Nevil iele sukcesis fandi la kaldronon de Ŝemus en torditan mason, kaj ilia pocio fluis trans la ŝtonan plankon, mordante truojn en la ŝuoj de iuj. Post sekundoj, la tuta klaso staradis sur siaj tamburetoj, sed Nevil, kiu estis duŝita per la pocio kiam la kaldrono kolapsis, ĝemis pro doloro, dum malicaj ruĝaj karbunkloj ekaperis ĉie sur liaj brakoj kaj kruroj.

“Idiota knabo!” knaris Snejp, forpurigante la disverŝitan pocion per sola flirtigo de sia vergo. “Mi supozas, ke vi almetis la histrikajn pinglegojn antaǔ ol vi prenis la kaldronon de la fajron?”

Nevil plorpepis, dum karbunkloj ekeruptis ĉie sur lia nazo.

“Alprenu lin supren al la alo hospitala,” Snejp spute diris al Ŝemus. Tiam li giris al Hari kaj Ron, kiuj estis laborantaj apud Nevil.

“Vi – Potter – kial vi ne avertis al li, ke li ne almetu la pinglegojn? Vi kalkulis, ke vi aspektus pli bone, se li fuŝus ĉion, ĉu ne? Jen alia poento, kiun vi perdas por Oragrifo.”

Tio estis tiel maljusta, ke Hari malfermis la buŝon por disputi ĝin, sed Ron piedfrapis lin, kaŝate de la kaldrono.

“Ne provu tion,” li murmuris, “Mi aǔdis tion, ke Snejp kapablas agi tre malice.”

Dum ili grimpis la ŝtuparon el la karcero unu horon poste, Hari kurante cerbumis kaj profunde malspritis. Li ĵus perdis du poentojn por Oragrifo ĝuste dum sia unua semajno – kial Snejp tiom malamas lin?

“Gajiĝu,” diris Ron, “Snejp daǔre elprenas poentojn de Fredo kaj Georgo. Ĉu mi rajtas veni kun vi kaj konatiĝi kun Hagrid?”

Je kvin antaǔ la tria ili eliris de la kastelo, kaj komencis paŝi trans la terenon. Hagrid loĝis en ligna kabano ĉe la rando de la prohibata arbaro. Arbalesto[26] kaj paro da galoŝoj staris ekster la antaŭa pordo.

Kiam Hari frapis je la pordo ili aǔdis furiozan skrapadon el la interno, kaj kelkajn tondrajn bojegojn. Tiam la voĉo de Hagrid eksonis, kriante, “R’turne, Faǔko – r’turne.”

La harplena vizaĝego de Hagrid aperis tra la fendo dum li iomete malfermis la pordon.

“Atendu,” li diris, “R’turne, Faǔko.”

Li enlasis ilin, kun peno tenante la ĉirkaŭkolon de ega nigra ĉashundo.

La domo havis solan ĉambron. Ŝinkoj kaj fazanoj pendis de la plafono, akvo bolis en kupra kaldrono ĉe la fajrejo, kaj en la angulo staris fortika lito sur kiu peplomo mikskolora sterniĝis.

“Estu ki’l hejme,” diris Hagrid, lasante libera Faǔkon, kiu celis rekte al Ron, kaj komencis leki liajn orelojn. Simile al Hagrid, Faǔko evidente ne estis tiel feroca, kiel li aspektis.

“Jen Ron,” Hari diris al Hagrid, kiu ĉerpis bolantan akvon en la tekruĉon, kaj metis ŝtonkukojn sur pladon.

“Plia Tordeli, ĉu?” diris Hagrid, rigardante al la lentugoj de Ron. “Dum la duon’ de mi’ vivo mi ‘stes ĉasanta vi’jn ĝ’melajn fratojn fore de l’ arbaro.”

La ŝtonkukoj estis senformaj masoj kun sekvinberoj, kiuj preskaǔ rompis iliajn dentojn, tamen Hari kaj Ron ŝajnigis, kvazaǔ ili ĝuis ilin dum ili rakontis al Hagrid ĉion pri siaj unuaj lecionoj. Faǔko kuŝigis sian kapon sur la genuo de Hari, abunde salivante malsupren sur lia mantelo.

Hari kaj Ron ĝojis pri la diro de Hagrid, ke Ŝteleti estis “t’u maljun’ azeno.”

“Kaj teme de t’u kato, Sinj’rino Nor’s, mi ŝatus konatigi ŝ’n kun Faǔko jame. Ĉu vi kredes, ĉ’ufoje dum mi aranĝes jon ĉe l’ kastelo, ŝi sekves min ĉie? Ne povas forigi ŝ’n. Ŝt’leti ‘nstigas tion.”

Hari rakontis pri la leciono kun Snejp. Hagrid, kiel Ron, urĝis al Hari, ke li ne zorgu pri tiu, ĉar Snejp ŝatis preskaǔ neniujn el la studentoj.

“Sed evidente li vere malamas min.”

“Stultaĵo!” diris Hagrid. “Kial li farus tion?”

Tamen, Hari nevole sentis, ke Hagrid ne rigardis lin rekte al la okuloj dum diris tion.

“Ki’l fartas vi’ frato Karlo?” Hagrid demandis al Ron. “Mi tre ŝat’s lin – elstarul’ teme de bestoj.”

Hari demandis sin, ĉu Hagrid ŝanĝas la paroltemon intence. Dum Ron rakontis al Hagrid la tuton pri la laboro de Karlo kun drakoj, Hari prenis pecon de paperon kuŝante sur la tablo sub la teuja kovrilo. Ĝi estis tranĉaĵo de la gazeto Ĵurnalo Profeta:

LASTA NOVAĴO PRI LA ENBREĈIGO ĈE GAJNGOTOJ

Daǔras la enketo pri la enrompiĝo ĉe Gajngotoj je la 31a de julio, ĉefe atribuata al ago de Mavaj gesorĉistoj nekonataj. Gajngotaj koboldoj hodiaǔ insistis, ke nenio elpreniĝis. La koncerna ŝloskelo fakte estis malplenigita pli frue je la sama tago. “Sed ni ne sciigos al vi tion, kio estis tie, do tiru viajn nazojn el la afero, se vi ekkonas bonan konsilon,” diris Gajngota proparolantkoboldo hodiaǔ posttagmeze.

Hari memoris, ke Ron sciigis al li en la trajno, ke iu provis prirabi Gajngotojn, sed Ron ne menciis la daton.

“Hagrid!” diris Hari, “tiu Gajngota enrompiĝo okazis je mia datreveno! Evidente ĝi povis esti okazanta dum ni estis tie!”

Nun estis preterdube, ke Hagrid evitas rigardi al la okuloj de Hari ĉifoje. Li grumblis kaj oferis al li alian ŝtonkukon. Hari denove legis la artikolon. La koncerna ŝloskelo fakte estis malplenigita pli frue je la sama tago. Hagrid estis malpleniganta la ŝloskelon sepcent dek tri, ĉu oni difinus “malplenigi”, kiel elpreni tiun malpuraĉan pakaĵeton. Ĉu tion la ŝtelistoj estis celantaj?

Dum Hari kaj Ron paŝis reen al la kastelo por la vespermanĝo kun poŝoj pendantaj suben pro la pezo de ŝtonkukoj, kiujn ili pro ĝentileco simple ne povis rifuzi, Hari ekpensis, ke neniu el la lecionoj, kiujn li estis aǔdinta antaǔ tiam, donis al li tiom por pensado, kiom trinki teon kun Hagrid. Ĉu Hagrid kolektis la pakaĵon nur ĝustatempe? Kie ĝi nun estas? Kaj ĉu Hagrid scias ion pri Snejp, kiun li ne volas diri al Hari?

Загрузка...