Hari estis neniam dum venontaj jaroj tute memoronta, kiel li sukcesis travivi siajn ekzamenojn, atendante daŭre ke je ajna momento Voldemorto eksplodos tra la pordo. Tamen la tagoj pasis rampe, kaj sendube Lanuga restis viva kaj sana malantaŭ la ŝlosita pordo.
Ŝvitige varmegis, precipe en la granda klasĉambro, kie ili faris siajn skribitajn ekzamenojn. Por la ekzamenoj oni donis al ili specialajn novajn plumojn, kiuj estis kontrolataj per kontraŭfripona sorĉo.
Ili havis ankaŭ praktikajn ekzamenojn. Profesoro Flirtmeĉo vokis ilin unuope en sian klasĉambron por konstati, ĉu ili povas fari tiel, ke ananaso klakdancu trans tablebeno. Profesorino MakGongal taskis al ili ŝanĝi muson en snuftabakan skatolon — oni gajnis poentojn laŭ la beleco de la skatolo, kaj perdis poentojn se ĝi ankoraŭ havis vangharojn. Snejp ĉiun nervozigis, kvazaŭ spirante sur iliajn nukojn dum ili provis memori kiel prepari forgesigan pocion.
Hari faris tiel bone, kiel li povis, provante ignori la pikantajn dolorojn en sia frunto, kiuj ĝenadis lin ekde lia nokto en la arbaro. Nevil supozis, ke Hari suferis de nervozeco pro la ekzamenoj, kiam li ne povis dormi, sed fakte Hari daŭre vekiĝis pro sia malnova koŝmaro, tamen nuntempe estis pli malbone ol iam ajn, tiel ke ĝi enhavis figuron en kapuĉa mantelo kiu prisalivumis sangon.
Eble pro tio, ke ili ne vidis tion, kion Hari vidis en la arbaro, aŭ pro tio, ke ili ne havis cikatrojn brulantajn sur la fruntoj, Ron kaj Hermiona evidente ne tiom zorgis pri la Ŝtono kiel Hari. Kompreneble, la ideo de Voldemorto timigis ilin, sed li ne vizitadis ilin en sonĝoj, kaj ili estis tiom okupataj pri studado, ke ili ne havis sufiĉe da tempo por ĉagreniĝi pri tio, kion Snejp aŭ ajna alia komplotis.
Ilia plej lasta ekzameno estis tiu de la Historio de Magio. Post unu horo da respondado al demandoj pri originalaj maljunaj sorĉistoj, kiuj inventis memkirlajn kaldronojn, ili estos liberaj, liberaj dum tuta ĝoja semajno ĝis kiam ili scios siajn ekzamenajn notojn. Kiam la fantomo de prof. Binz ordonis, ke ili metu la plumojn malsupren kaj volvu siajn pergamenojn, Hari ne povis rezisti, ke li hurau kun la aliaj.
“Tio estis ege pli facila, ol mi anticipis,” diris Hermiona dum ili kuniĝis kun la homamasoj disiĝantaj sur la sunaj gazonoj. “Mi ne bezonis lerni pri la “Lupfantoma Kodo de Konduto de 1637, aŭ pri la ribelo de Elfrik la Avida.”
Hermiona ĉiam ŝatis pridiskuti la ekzamenojn poste, sed laŭ Ron, tio malsanigis lin, do ili vagis malsupren al la lago kaj sin faligis sub arbo. La ĝemeloj Tordeli kaj Lij Ĝordan tikladis la tentaklojn de grandega loligo, kiu ripozis en la varma, malprofunda akvo.
“Neniom da studado,” Ron elspiris feliĉe, streĉante sin sur la herbo. “Vi povus aspekti pli gaje, Hari, ni havas semajnon antaŭ ol ni ekscios, kiom ni malsukcesis, oni ankoraŭ ne bezonas ĉagreni.”
Hari frotadis sian frunton.
“Mi volas scii kion tio signifas!” li eksplodis kolere. “Mia cikatro doloradas — tio okazis antaŭ nun, sed neniam tiel ripete.”
“Iru al sinjorino Pomfrej,” Hermiona sugestis.
“Mi ne malsanas,” diris Hari. “Mi kredas, ke estas averto… tio signifas, ke danĝero proksimiĝas…”
Ron ne kapablis ekscitiĝi, estis tro varme.
“Hari, trankviliĝu, Hermiona pravas, la Ŝtono estas sekura dum Zomburdo estas proksima. Krome, ni neniam ekhavis pruvon, ke Snejp malkovris rimedon por preterpasi Lanugan. Li preskaŭ postlasis sian kruron unufoje, li ne haste provos tion denove. Kaj Nevil ludos kvidiĉon por Anglio antaŭ ol Hagrid malservos Zomburdon.”
Hari kapjesis, sed li ne povis eskapi la senton, kvazaŭ kaŝkaŭrus io, kion li forgesis fari, io tre signifa. Kiam li provis esprimi tion, Hermiona diris, “Tio estas nur la ekzamenoj. Mi vekiĝis dum la pasinta nokto, kaj mi traserĉis la duonon de miaj notoj pri Transformado antaŭ ol mi memoris, ke ni jam finis tiun.”
Tamen, Hari estis tute certa, ke la ĝena sento ne devenis de la laboro. Li rigardis strigon flirti kontraŭ la lernejo trans la helblua ĉielo kun noto krampita en sia beko. Hagrid estis la sola, kiu iam ajn sendis al li leterojn. Hagrid neniam perfidus Zomburdon. Hagrid neniam dirus al iu ajn kiel preterpasi Lanugan… neniam… tamen —
Subite Hari saltis surpieden.
“Kien vi iras?” diris Ron dormeme.
“Mi ĵus ekpensis pri io,” diris Hari. Li estis pala. “Ni devas nepre iri al Hagrid. Tuj.”
“Kial?” anhelis Hermiona, hastante por resti kune.
“Ĉu tio ne aspektas al vi iom strange,” diris Hari, kurante supren laŭ herba deklivo, “ke tio, kion Hagrid deziras pli ol ion ajn, estas drako, kaj nekonato aperas kiu hazarde havas drakan ovon en la poŝo? Kiom da homoj ĉirkaŭvagas kun drakaj ovoj, spite ke tio kontraŭas la sorĉistajn leĝojn? Bonŝance estis, ke tia homo trafis Hagrid, ĉu ne? Kial mi ne antaŭe komprenis tion?”
“Pri kio vi paroladas?” diris Ron, sed Hari, jam kuranta trans la gazonoj kontraŭ la arbaro, ne respondis.
Hagrid sidis en seĝo ekster sia kabano; liaj krurumoj kaj manikoj estis volvitaj, kaj li elŝeligis pizojn en pelvon.
“S’luton,” li diris ridetante. “Jam fin’s la ekz’menojn? Ĉu ’aves tempon por trinki jon?”
“Jes, dankon,” diris Ron, sed Hari interrompis lin.
“Ne, ni hastas. Hagrid, mi bezonas demandi vin pri io. Ĉu vi memoras la vesperon, kiam vi vetgajnis Norberton? Kiel aspektis la nekonato, kun kiu vi ludis kartojn?”
“Ne scies,” Hagrid diris senzorge, “li ne vol’s d’meti si’n mantelon.”
Li vidis, ke la tri el ili aspektis ŝokite, kaj li levis siajn brovojn.
“Tio ne estes malord’nare, oni trafes multe da strangaj gentoj en la Porkokap’ — ti’ estes la t’verno tie en la v’laĝo. ‘ Pov’s esti k’mercisto de drakoj, ĉu ne? Mi neniam vid’s li’n vizaĝon, li ten’s sian kapuĉon surkape.”
Hari malleviĝis apud la pelvon de pizoj.
“Pri kio vi parolis kun li, Hagrid? Ĉu vi menciis ion ajn pri Porkalo?”
“La tem’ eble leviĝ’s,” diris Hagrid, grimacante dum li provis memori. “Jes… li d’mand’s ki’l mi ofices, kaj mi dir’s, ke mi ’stes ĉasgardisto ĉi tie… Li demand’s jom pri la specoj da bestoj, ki’jn mi prizorges…, kaj mi dir’s tion al li… kaj mi dir’s, ke tio, kion mi ĉiam dezireg’s, est’s drako… kaj poste… m’ ne poves bone m’mori, ĉar li aĉ’tad’s por mi tiom da trinkaĵoj… nu tiam… jes, tiam li dir’s, ke li ‘aves drakan ovon, kaj li povus riski ĝin en kartludo, se plaĉus al mi… sed li deves sci’ certe, ke mi poves regi ĝin; li ne dezires, ke ĝi iru al netaŭga ‘ejmo… do mi dir’s al li, ke kompare al Lanuga, drako estus facila ŝarĝo…”
“Kaj li — ĉu li interesiĝis pri Lanuga?” Hari demandis, provante teni la voĉon trankvile.
“Nu — kompr’neble — kiom da trikapaj ‘undoj oni trafes, eĉ ĉirkaŭ Porkalo? Do mi dir’s al li, ke Lanuga estes kiel katido, s’ oni scies, kiel trankviligi lin, simple ludi jom da muzik’ por li, kaj li tuj ’ndormiĝos —”
Hagrid aspektis subite hororante.
“M’ ne dev’s dir’ tion al vi!” li ekdiris. “Forges’ kion mi dir’s! ’Oj — kien v’ iras?”
Hari, Ron, kaj Hermiona entute ne parolis antaŭ ol ili ekhaltis en la vestiblo, kiu aspektis frostece kaj malgaje, kompare kun la bieno.
“Ni devas iri al Zomburdo,” diris Hari. “Hagrid diris al tiu nekonato, kiel preterpasi Lanugan, kaj estis aŭ Snejp aŭ Voldemorto sub tiu kapuĉo––estis evidente facile, post kiam li ebriigis Hagrid. Mi nur esperas, ke Zomburdo kredas al ni. Florenco povos apogi nin, se Pereo ne malebligos tion. Kie estas la oficejo de Zomburdo?”
Ili rigardis ĉirkaŭe, kvazaŭ ili esperis vidi afiŝon montrante al ili la direkton. Oni neniam diris al ili kie Zomburdo loĝas, kaj ili sciis pri neniu, kiu estis iam sendita al li.
“Ni nur devos —” Hari komencis, sed alia voĉo subite sonis tra la koridoro.
“Kion vi triope faras en la kastelo?”
Estis prof. MakGongal, portante grandan amason da libroj.
“Ni deziras paroli kun profesoro Zomburdo,” diris Hermiona, tre kuraĝe, laŭ la opinioj de Hari kaj Ron.
“Paroli kun profesoro Zomburdo?” prof. MakGongal ripetis, kvazaŭ tio estus suspektinda celo. “Kial?”
Hari glutis nervoze — nun kio?
“Estas kvazaŭa sekreto,” li diris, sed li tuj bedaŭris tion, ĉar la nazaloj de prof. MakGongal tikis.
“Profesoro Zomburdo foriris antaŭ dek minutoj,” ŝi diris frostece. “Li ricevis urĝan strigomesaĝon de la Ministerio de Magio kaj flugis senprokraste al Londono.”
“Li estas for?” diris Hari freneze. “Nun?”
“Profesoro Zomburdo estas tre eminenta sorĉisto, Potter, multaj aferoj postulas lian atenton —”
“Sed ĉi tio gravas.”
“Ĉu vi havas por diri ion pli gravan ol tio de la Ministerio de Magio, Potter?”
“Aŭskultu,” diris Hari, forlasante ĉiun singardon, “Profesorino — temas pri la Ŝtono de la Saĝuloj—”
Kion ajn prof. MakGongal estis anticipinta, ne estis tio. La libroj, kiujn ŝi portis, rulfalis el ŝiaj brakoj, sed ŝi ne kolektis ilin.
“Kiel vi eksciis pri tio — ?” ŝi balbutis.
“Profesorino, mi kredas — mi scias — ke Sn — ke iu provos ŝteli la Ŝtonon. Mi bezonas paroli kun profesoro Zomburdo.”
Ŝi rigardis lin samtempe ŝokite kaj suspekteme.
“Profesoro Zomburdo revenos morgaŭ,” ŝi diris fine. “Mi ne scias, kiel vi eltrovis ion pri la Ŝtono, sed estu trankvilaj, ne eblas, ke iu ajn ŝtelos ĝin, ĝi estas tiel forte gardata.”
“Sed profesorino —”
“Potter, mi sufiĉe komprenas pri kio mi parolas,” ŝi respondis abrupte. Ŝi kliniĝis kaj kolektis la falintajn librojn. “Mi sugestas, ke ĉiu el vi iru denove eksteren kaj ĝuu la sunbrilon.”
Sed ili ne faris tion.
“Ĝi okazos ĉinokte,” diris Hari, post kiam li konstatis, ke prof. MakGongal estis ekster aŭdatingo. “Snejp iros tra la klapopordo ĉinokte. Li jam eltrovis ĉion, kion li bezonas, kaj nun li sukcesis logi Zomburdon for. Li sendis tiun noton, mi vetus ke la Ministerio de Magio ricevos veran ŝokon kiam Zomburdo aperos.”
“Sed kion ni povos —”
Hermiona anhelis. Hari kaj Ron giris returnen.
Snejp staris tie.
“Bonan tagon,” li diris glate.
Ili gapis al li.
“Vi ne devas esti endome dum tia bela tago kia hodiaŭ,” li diris kun stranga, torda rideto.
“Ni estis —” Hari komencis sen iu ajn ideo, kion li intencis diri.
“Vi devas esti pli atentaj,” diris Snejp. “Se vi ariĝos tiel, oni suspektos, ke vi komplotas. Kaj Oragrifo ne havas per kio perdi plu da poentoj, ĉu?”
Hari ruĝiĝis. Ili turnis por iri eksteren, sed Snejp vokis ilin reen.
“Estu avertata, Potter — se vi denove vagos dumnokte, mi mem garantias, ke vi eksiĝos. Bonan tagon al vi.”
Li paŝis for kontraŭ la instruista salono.
Ekstere ĉe la ŝtona ŝtuparo, Hari turnis sin al la aliaj.
“Ĝuste, jen tio, kion ni bezonas fari,” li flustris urĝe. “Unu el ni devas observi Snejp — atendi ekster la instruista salono kaj sekvi lin se li foriros. Hermiona, vi devas fari tion.”
“Kial mi?”
“Estas evidente,” diris Ron. “Vi povas preteksti, ke vi atendas profesoron Flirtmeĉo, ĉu klare?” Li almetis falsete, “Ho, profesoro Flirtmeĉo, mi timas, ke mi erare respondis al demando numero 14b…”
“Ho, silentu,” diris Hermiona, sed ŝi konsentis iri kaj gvati Snejp.
“Kaj ni plej bone restos ekster la koridoro sur la tria etaĝo,” Hari diris al Ron. “Ni iru.”
Sed tiu parto de la plano malsukcesis. Ĝuste kiam ili atingis la pordon, kiu apartigis Lanugan de la lernejo, prof. MakGongal aperis denove, kaj ĉi tiun fojon ŝi koleriĝis.
“Evidente vi kredas, ke vi pli bone baros la vojon ol aro da sorĉoj!” ŝi tondris. “Estas sufiĉe da tiu galimatio! Se mi aŭdos, ke vi denove venis ie ajn proksime al ĉi tie, mi prenos pluajn kvindek poentojn de Oragrifo! Jes, Tordeli, de mia propra Domo!”
Hari kaj Ron iris reen al la komuna ĉambro. Hari estis ĵus diranta, “Almenaŭ Hermiona spuras Snejp,” kiam la portreto de la Dika Damo svinge malfermiĝis kaj Hermiona alvenis.
“Mi bedaŭras tion, Hari!” ŝi ploris. “Snejp eliris kaj demandis al mi kion mi faras, do mi diris ke mi atendas Flirtmeĉon, kaj Snejp iris venigi lin, kaj mi ĵus nun eskapis de tiu, mi ne scias kien Snejp iris.”
“Do tio decidas la aferon, ĉu ne?” Hari diris.
La aliaj rigardis al li. Li estis pala, kaj liaj okuloj brilis.
“Mi eliros ĉinokte, kaj mi provos kapti la Ŝtonon antaŭ ol li.”
“Vi frenezas!” diris Ron.
“Vi ne povas!” diris Hermiona. “Post tio, kion MakGongal kaj Snejp diris?” Vi estos eksigita!”
“DO KIO?” Hari kriis. “Ĉu vi ne komprenas? Se Snejp ekhavos la Ŝtonon, Voldemorto revenos! Ĉu vi ne aŭdis, kiel statis la aferoj, kiam li provadis ekestri? Ne ekzistos ajna Porkalo el kiu eksiĝi! Li frakasos ĝin, aŭ ŝanĝos ĝin al lernejo por la Mavaj Lertoj! La perdo de poentoj ne plu gravas, ĉu vi ne komprenas? Ĉu vi supozas, ke li lasos vin kaj viajn familiojn en paco, pro tio, ke Oragrifo gajnas la Dompokalon? Se mi kaptiĝos antaŭ ol atingi la Ŝtonon, nu, mi devos iri reen al la familio Dursli kaj atendi ĝis Voldemorto min trovos tie, tio estos nur morti iom pli malfrue ol alie, ĉar mi neniam aliĝos al la Mava Povo! Mi iros tra tiu klapopordo ĉinokte, kaj nenio, kion vi diros, haltigos min! Voldemorto murdis miajn gepatrojn, ĉu vi memoras tion?”
Li rigardegis al ili.
“Vi pravas, Hari,” diris Hermiona per eta voĉo.
“Mi uzos la nevidebligan mantelon,” diris Hari. “Feliĉe mi ekhavis ĝin ree.”
“Sed ĉu ĝi kovros la tri el ni?” diris Ron.
“La – tri el ni?”
“Ho, ne ŝercu, ĉu vi supozis, ke ni lasus vin iri sola?”
“Kompreneble ne,” diris Hermiona vigle. “Kiel vi intencas atingi la Ŝtonon sen nia helpo? Mi devas iri kaj trafoliumi miajn librojn, mi povas trovi ion utilan…”
“Sed se ni estos eltrovataj, vi ambaŭ eksiĝos, ankaŭ.”
“Ne tiel, se mi povos alie,” diris Hermiona grave. “Flirtmeĉo konfidis al mi, ke mi gajnis cent dek du procentojn en lia ekzameno. Oni ne elĵetos min post tio.”
Post la vespermanĝo la tri amikoj nervoze sidis aparte en la komuna ĉambro. Neniu ĝenis ilin; neniu el la oragrifaj ankoraŭ havis ion ajn por diri al Hari, fakte. Tiu estis la unua vespero, kiam tio ne maltrankviligis je Hari. Hermiona foliumis sian tutan notaron, esperante trafi iun el la sorĉoj, kiujn ili celos nuligi. Hari kaj Ron ne parolis multe. Ambaŭ pripensis tion, kion ili estis farontaj.
Iom post iom la ĉambro malpleniĝis dum la homoj vagis al la litoj.
“Ĝustan tempon por alporti la mantelon,” Ron murmuris, dum Lij Ĝordan finfine foriris, streĉante sin kaj oscedante. Hari kuris supren al la malluma dormejo. Li prenis la mantelon el sia kofro, kaj tiam liaj okuloj trafis la fluton, kiun Hagrid donis al li pro Kristnasko. Li enpoŝigis ĝin por uzo je Lanuga — li ne sentis sin kantema.
Li kuris reen al la komuna ĉambro.
“Ni devas surmeti la mantelon ĉi tie, kaj certigi ke ĝi tute kovros la tri el ni — se Ŝteleti ekvidos solan vagantan piedon —”
“Kion vi faras?” demandis voĉo de la angulo de la ĉambro. Nevil aperis de malantaŭ fotelo, firme tenante la bufon Trevor, kiu ŝajne estis strebinta denove al libero.
“Nenion, Nevil, nenion,” diris Hari, haste kaŝante la mantelon malantaŭ sian dorson.
Nevil rigardis iliajn kulpaspektajn vizaĝojn.
“Vi iras denove eksteren,” li diris.
“Ne, ne, ne,” diris Hermiona. “Ne, tio. Kial vi ne enlitiĝu, Nevil?”
Hari rigardis la grandan pendolhorloĝon apud la pordo. Ili devis ne perdi pli da tempo, fakte eblis, ke Snejp jam lulkantas al Lanuga.
“Vi devas ne eliri,” diris Nevil, “oni kaptos vin denove. Oragrifo embarasiĝos eĉ pli.”
“Vi ne komprenas,” diris Hari, “tio ĉi ege gravas.”
Sed Nevil evidente firmigis sin por fari ion senesperan.
“Mi ne lasos vin fari tion,” li diris, rapide metante sin antaŭ la portreta truo. “Mi — mi luktos kun vi!”
“Nevil,” Ron eksplodis, “foriru de la truo kaj ne estu stultulo —”
“Ne nomu min stultulo!” diris Nevil. “Mi ne kredas, ke vi devas rompadi pluajn regulojn! Kaj vi mem kuraĝigis min alfronti homojn!”
“Klare, sed ne al ni,” diris Ron konsternite. “Nevil, vi tute ne scias, kion vi faras.”
Li faris paŝon antaŭen kaj Nevil faligis Trevor la bufon, kiu saltis eksterviden.
“Do, venu kaj provu bati min!” diris Nevil, levante siajn pugnojn. “Mi estas preta!”
Hari turniĝis al Hermiona.
“Faru ion,” li urĝis.
Hermiona paŝis antaŭen.
“Nevil,” ŝi diris, “Mi ege, ege bedaŭras ĉi tion.”
Ŝi levis sian vergon.
“Petrifikus Totalus!” ŝi kriis, direktante la vergon al Nevil.
La brakoj de Nevil plaŭdis al liaj flankoj. Liaj kruroj kuntiriĝis. Lia tuta korpo rigidiĝis, li ŝanceliĝis kelkfoje, kaj tiam falis sur sian vizaĝon, rekta kiel breto.
Hermiona haste rulis lin vizaĝsupren. La makzeloj de Nevil krampiĝis kune, tiel ke li ne povis paroli. Nur liaj okuloj moviĝis, rigardante al ili kun hororo.
“Kion vi faris al li?” Hari flustris.
“Tio estas la plena Korpo-Krampo,” diris Hermiona mizere. “Ho, Nevil, mi vere bedaŭras tion.”
“Ni bezonis fari tion, Nevil, nun ni ne havas la tempon por klarigi,” diris Hari.
“Vi komprenos la tuton poste, Nevil,” diris Ron dum ili transpaŝis lin kaj almetis la nevidebligan mantelon.
Sed lasante Nevil senmovan sur la planko ne antaŭsignis bonon. Pro ilia maltrankvilo ĉiu statua ombro aspektis kiel Ŝteleti, ĉiu fora susuro de vento ŝajnis kiel Ĝenozo plonĝanta al ili.
Ĉe la fundo de la unua ŝtuparo, ili ekvidis S-inon Noris kaŭrantan proksime al la supro.
“Ho, ni piedbatu ŝin, nur ĉifoje,” Ron flustris en la orelon de Hari, sed Hari kapneis. Dum ili grimpis atente ĉirkaŭ ŝi, S-ino Noris turnis ŝiajn lampsimilajn okulojn kontraŭ ili, sed ne faris ion ajn.
Ili trafis neniun plu antaŭ ol ili atingis la ŝtuparon al le tria etaĝo. Ĝenozo balanciĝis en la mezo de tio, malfiksante la tapiŝon, tiel ke oni stumblu.
“Kiu estas tie?” li diris subite dum ili grimpis kontraŭ li. Li streĉigis siajn malicajn nigrajn okulojn. “ ‘Scias ke vi estas tie, eĉ se mi ne vidas vin. Ĉu vi estas feaĉjo aŭ fantoĉjo aŭ eta studenta besĉjo?”
Li altiĝis en la aeron kaj ŝvebis tie, streĉrigardante kontraŭ ili.
“Ĉu mi devas voki al Ŝteleti, ja mi devas, se io ĉirkaŭrampas nevideble.”
Hari subite ekhavis ideon.
“Ĝenozo,” li diris per raŭka flustro, “La Sanga Barono havas siajn kialojn por resti nevidebla.”
Ĝenozo preskaŭ falis elaeren pro ŝoko. Li ekhaltis sin ĝustatempe, kaj ŝvebis je duonmetro super la ŝtupoj.
“Mi ege petas pardonon, via sangomoŝto, sinjoro Barono, sinjoro,” li diris glate. “Jen mia eraro, mia eraro — mi ne vidis vin — kompreneble ne, se vi estas nevidebla — Pardonu al maljuna Ĝenozo lian etan ŝercon, sinjoro.”
“Mi traktas aferon ĉi tie, Ĝenozo,” grakis Hari. “Restu for de ĉi tiu loko ĉinokte.”
“Tiel mi faros, sinjoro, mi nepre faros tiel,” diris Ĝenozo, altiĝante denove en la aeron. “Mi esperas, ke via afero bone sukcesos, Barono, mi ne ĝenos vin.”
Kaj li flugis for.
“Bravege, Hari!” flustris Ron.
Post sekundoj ili estis tie, ekster la koridoro sur la tria etaĝo — kaj la pordo jam staris iom malfermita.
“Nu, tiel statas la afero,” diris Hari mallaŭte, “Snejp jam preterpasis Lanugan.”
La vido de la malfermita pordo iom impresis al ili pri tio, kio alfrontis ilin. Sub la mantelo Hari turniĝis al la aliaj.
“Se vi deziras iri reen, mi ne kulpigos vin,” li diris. “Vi povas preni la mantelon, ekde nun mi ne bezonos ĝin.”
“Ne estu stulta,” diris Ron.
“Ni venos kun vi,” diris Hermiona.
Hari puŝis la pordon plene malfermita.
Kiam la pordo grincis, basaj, muĝaj graŭloj aŭdiĝis. Ĉiu el la tri hundomuzeloj flaris freneze kontraŭ ili, eĉ kvankam ĝi ne povis vidi ilin.
Kio estas tio ĉe ĝiaj piedoj?” Hermiona flustris.
“Ŝajne estas harpo,” diris Ron. “Evidente Snejp lasis ĝin tie.”
“Klare ĝi vekiĝas je la momento kiam oni ĉesas ludadi,” diris Hari. “Nu, ni komencu…”
Li metis la fluton de Hagrid ĉe siajn lipojn kaj blovis. Ĝi ne estis vera melodio, sed ekde la unua noto, la okuloj de la besto komencis velki. Hari apenaŭ enspiris. Iom post iom la graŭloj de la hundo ĉesis — ĝi ŝanceliĝis kaj falis surgenuen, tiam sterniĝis sur la plankon, plendormante.
“Ne ĉesu ludadi,” Ron avertis lin dum ili demetis la mantelon kaj rampis al la klapopordo. Ili sentis la varman, haladzan elspiron de la hundo dum ili proksimiĝis al la grandegaj kapoj.
“Mi kredas, ke ni povos malfermi la pordon,” diris Ron, rigardante super la hundan dorson. “Ĉu vi deziras eniri unue, Hermiona?”
“Ne mi!”
“Bone.” Ron kunpremis la dentojn kaj atente transpaŝis la krurojn de la hundo. Li kliniĝis kaj tiris la ringon de la klapopordo, kiu svingis supren kaj malfermiĝis.
“Kion vi vidas?” Hermiona diris malkviete.
“Nenion — nur nigraĵon — ne estas iu rimedo por grimpi malsupren, ni simple devas desalti.”
Hari, kiu ankoraŭ ludis la fluton, gestis al Ron por atentigi lin, kaj indikis sin mem.
“Vi deziras estis la unua? Ĉu vi estas certa?” diris Ron. “Mi ne scias kiel profunde tiu truo ampleksas. Donu la fluton al Hermiona, tiel ke ŝi povu teni ĝin dormanta.”
Hari transdonis la fluton. Dum la sekundoj da silento, la hundo grumblis kaj tikis, sed tuj post kiam Hermiona komencis ludi, ĝi ree endormiĝis profunde.
Hari grimpis super ĝin kaj rigardis suben tra la klapopordo. Vidiĝis neniu fundo.
Li mallevis sin tra la truo ĝis kiam li kroĉiĝis nur per la fingroj. Tiam li rigardis supren al Ron kaj diris, “Se io ajn okazos al mi, ne sekvu min. Iru rekte al la strigejo kaj sendu Hedvig al Zomburdo, ĉu bone?”
“Ĝuste,” diris Ron.
“Ĝis baldaŭ, mi esperas…”
Kaj Hari malkroĉis. Malvarma, humida aero siblis preter liaj oreloj dum li falis suben, suben, suben kaj —
VUMP. Kun stranga obtuza batbruo li ekhaltis sur iu molaĵo. Li sidiĝis kaj palpis ĉirkaŭe dum liaj okuloj alĝustiĝis al la mallumo. La molaĵo impresis lin kiel speco de planto.
“Estas bone!” li vokis al la lumo, kiu aspektis ne pli grande ol poŝtmarko, kaj estis la malfermita klapopordo, “vi havos molan surteriĝon, vi povas desalti!”
Ron sekvis tuj. Li alteriĝis, dissternita apud Hari.
“Kio estas tiu aĵo?” estis liaj unuaj vortoj.
“ ‘Ne scias, ia planta afero. Mi supozas, ke ĝi estas ĉi tie por helpi la ekhaltadon. Venu, Hermiona!”
La fora muziko ĉesis. Aŭdiĝis laŭta bojo de la hundo, sed Hermiona estis jam saltinta. Ŝi alteriĝis ĉe la alia flanko de Hari.
“Ni devas esti je kilometroj sub la lernejo,” ŝi diris.
“Feliĉe tiu planto estas ĉi tie, fakte,” diris Ron.
“Feliĉe!” ŝrikis Hermiona. “Rigardu vin ambaŭ!”
Ŝi eksaltis kaj strebis por atingi la malsekan muron. Ŝi devis lukti, ĉar je la momento kiam ŝi alteriĝis la planto komencis volvi serpentajn tentaklojn ĉirkaŭ ŝiajn krurojn. Teme de Hari kaj Ron, iliaj kruroj jam estis ĉirkaŭitaj firme per longaj volvotigoj, sen ilia rimarko.
Hermiona estis sukcesinta liberigi sin antaŭ ol la planto havis fortan tenon. Nun ŝi rigardis kun hororo dum la du knaboj luktis por detiri la planton de si, sed ju pli ili streĉis sin kontraŭ ĝi, des pli streĉe kaj rapide ĉirkaŭ ili la planto volvis sin.
“Ĉesu moviĝi!” Hermiona ordonis al ili. “Mi konas tiun planton — estas la Diabla Kaptilo!”
“Ho, mi ĝojas, ke ni scias la nomon, tiu ege helpas,” knaris Ron, kliniĝante dorsen, provante malhelpi, ke la planto tordiĝas ĉirkaŭ lia kolo.
“Silentu, mi provas memori, kiel mortigi ĝin!” diris Hermiona.
“Do, hastu, mi ne povas spiri!” Hari anhelis, baraktante dum ĝi volvis sin ĉirkaŭ lia brusto.
“Diabla Kaptilo, Diabla Kaptilo…kion profesorino Sproso diris? — ĝi ŝatas mallumon kaj humidecon —”
“Do faru fajron!” Hari pepis strangolate.
“Jes — kompreneble — sed ne estas ligno!” Hermiona ploris, tordpremante siajn manojn pro senespero.
“ĈU VI FRENEZAS?” Ron kriegis. “ĈU VI ESTAS SORĈISTINO AŬ NE?”
“Ho, ĝuste!” diris Hermiona, kaj ŝi eltiris sian vergon, flirtis ĝin, murmuris ion, kaj sendis kontraŭ la planto ŝprucon de la samaj kampanule bluaj flamoj, kiujn ŝi estis uzinta kontraŭ Snejp. Post sekundoj, la du knaboj sentis, ke ĝi lasis sian tenon, dum ĝi retiris sin de la lumo kaj varmo. Tordiĝante kaj draŝante, ĝi malvolvis sin de iliaj korpoj, kaj ili liberigis sin.
“Feliĉe vi bone atentas dum Herbologio, Hermiona,” diris Hari kiam li atingis la muron apud ŝi, forviŝante la ŝviton de sia frunto.
“Jes,” diris Ron, “kaj feliĉe Hari kapablas pensi dum krizo. ‘Ne estas ligno’ — nekredeble.”
“Jen la vojo,” diris Hari, indikante laŭ ŝtontegita pasejo, kiu estis la sola vojo antaŭen.
Krom siaj piedpaŝoj ili aŭdis nur la akvon, kiu fluetis malsupren laŭ la muroj. La pasejo deklivis malsupren, kaj rememorigis Gajngotojn al Hari. Kun malplaĉa korbato li memoris la drakojn kiuj, laŭ onidiro, gardis la ŝloskelojn en la sorĉista banko. Se ili trafus drakon, plenkreskan drakon — Norberto estis sufiĉe malfacila…
“Ĉu vi aŭdas ion?” Ron flustris.
Hari aŭskultis. Mallaŭta susurado kaj tintado ŝajne devenis de antaŭe.
“Ĉu vi supozas, ke tio estas fantomo?”
“Mi ne scias tion… la sono ŝajnas al mi kiel flugiloj.”
“Lumas antaŭe — mi vidas iun moviĝon.”
Ili atingis la finon de la pasejo kaj trovis antaŭ si brile lumatan ĉambron, kies plafono volbiĝis alte super ili. Ĝi plenis je malgrandaj juvelbrilaj birdoj, kiuj papiliumis kaj turbulis[48] ĉie en la ĉambro. Ĉe la kontraŭa flanko de la ĉambro estis peza ligna pordo.
“Ĉu vi supozas, ke ili atakos nin, se ni transiros la ĉambron?” diris Ron.
“Verŝajne,” diris Hari. “ili ne aspektas tre ferocaj, sed se ĉiuj falatakus samtempe… nu, ni ne povas alie… mi kuros transen.”
Li profunde enspiris, kovris sian vizaĝon per siaj brakoj, kaj ekkuris trans la ĉambro. Li anticipis je ajna sekundo la senton de pikaj bekoj kaj ungoj ŝirantaj lin, sed nenio okazis. Li atingis la pordon senvunde. Li tiris la anson, sed ĝi estis ŝlosita.
La aliaj sekvis lin. Ili tiris kaj puŝis la pordon, sed ĝi tute ne moviĝis, eĉ kiam Hermiona provis sian Alohomora-sorĉon.
“Kaj nun?” diris Ron.
“Tiuj birdoj… ili certe ne estas simple ornamaj,” diris Hermiona.
Ili rigardis la birdojn suprenglisantajn super ili, glimbrilantajn — glimbrilantajn?
“Ili ne estas birdoj!” Hari diris subite. “Ili estas ŝlosiloj! Ŝlosiloj kun flugiloj — rigardu atente. Do tio signifas…” li rigardis ĉirkaŭ la ĉambro dum la aliaj streĉrigardis supren al la aro da ŝlosiloj. “…jes — rigardu! Jen balailoj! Ni devas kapti la ŝlosilon por la pordo!”
”Sed estas centoj da ili!”
Ron ekzamenis la seruron en la pordo.
“Ni serĉas grandan eksmodan ŝlosilon — probable de arĝento. Kiel la anso.”
Ĉiu el ili kaptis balailon kaj saltis en la aeron, glisante mezen de la nebulo de ŝlosiloj. Ili svingis la brakojn kaj ekkroĉis la aeron, sed la sorĉitaj ŝlosiloj sagis kaj plonĝis tiel rapide, ke preskaŭ ne eblis kapti iun.
Tamen taŭgis tio, ke Hari estis la plej juna serĉisto de la jarcento. Li havis talenton por ekvidi tion, kion aliaj ne rimarkis. Post minuto sinuante inter la kirlaĵo de diverskoloraj plumoj, li rimarkis grandan arĝentan ŝlosilon, kiu havis ĉifitan flugilon, kvazaŭ oni jam kaptis ĝin kaj perfortis ĝin en la ŝlosiltruon.
“Jen ĝi!” li vokis al la aliaj. “Tiu granda — tie — ne, tie — kun helbluaj flugiloj — la plumoj estas tute ĉifitaj ĉe la flanko.”
Ron impetis en la direkto kie Hari indikis, batis sin kontraŭ la plafono, kaj preskaŭ falis de sia balailo.
“Ni devas ĉirkaŭi ĝin!” Hari vokis, neniam tirante siajn okulojn for de la ŝlosilo kun difektita flugilo. “Ron, venu al ĝi de supre — Hermiona, restu sube kaj baru al ĝi plonĝon — kaj mi provos kapti ĝin. Bone, EKU!”
Ron plonĝis, Hermiona raketis supren, la ŝlosilo evitis ambaŭ kaj Hari impetis sekvante; ĝi rapidis kontraŭ muro, Hari klinis antaŭen, kaj kun aĉa krako blokis ĝin kontraŭ la ŝtonoj per unu mano. La huraoj de Ron kaj Hermiona eĥis ĉirkaŭ la alta ĉambro.
Ili haste alteriĝis, kaj Hari kuris al la pordo, kun la ŝlosilo baraktanta en lia mano. Li perfortis ĝin en la seruron kaj turnis ĝin — ĝi taŭgis. Je la momento kiam la seruro klake malfermiĝis, la ŝlosilo ekflugis denove, aspektante iom kriple, post sia dua kaptiĝo.
“Ĉu pretaj?” Hari demandis la du aliajn, kun sia mano sur la anso. Ili kapjesis. Li malfermis la pordon.
La sekvanta ĉambro estis tiel malluma, ke ili povis vidi nenion. Sed kiam ili eniris ĝin, subita inundo de lumo montris mirindaĵon.
Ili staris ĉe la rando de grandega ŝaktabulo, malantaŭ la nigraj figuroj, kiuj estis pli grandaj ol ili kaj ĉizitaj ŝajne el nigra ŝtono. Alfrontante ilin, tie trans la ĉambro staris la blankaj figuroj. Hari, Ron kaj Hermiona skuiĝis iomete — la imponaj blankaj figuroj ne havis vizaĝojn.
“Kion ni nun devas fari?” Hari flustris.
“Estas klare, ĉu ne?” diris Ron. “Ni devas sakludi trans la ĉambron.”
Malantaŭ la blanka pecaro vidiĝis alia pordo.
“Kiel?” diris Hermiona nervoze.
“Mi supozas,” diris Ron, “ke ni devas fariĝi ŝakfiguroj.”
Li paŝis al nigra kavaliro kaj etendis sian manon por tuŝi la ĉevalon. Tuj la ŝtono animiĝis. La ĉevalo piedumis kontraŭ la tero kaj la kavaliro turnis sian kaske ŝirmatan kapon por rigardi suben al Ron.
“Ĉu ni devas aliĝi al vi por transiri?”
La nigra kavaliro kapjesis. Ron turniĝis al la aliaj.
“Ĉi tio postulas pripenson…” li diris. “Mi supozas, ke ni bezonas anstataŭi tri el la nigraj figuroj…”
Hari kaj Hermiona restis silentaj, rigardante dum Ron pensis. Fine li diris, “Nun, ne sentu vin ofenditaj iel ajn, sed neniu el vi bone ludas ŝakon —”
“Ni ne estas ofenditaj,” diris Hari tuj. “Nur diru al ni kion fari.”
“Nu, Hari, vi anstataŭos tiun kurieron, kaj Hermiona, vi staros apud li anstataŭ tiu turo.”
“Kaj vi?”
“Mi estos kavaliro,” diris Ron.
Evidente la ŝakpecoj aŭskultadis, ĉar post tiuj vortoj kavaliro, kuriero, kaj turo turnis siajn dorsojn al la blankaj figuroj, kaj marŝis de la tabulo, lasante tri malokupitajn kvadratojn, kiujn Hari, Ron, kaj Hermiona prenis.
“La blanka flanko ĉiam komencas en ŝako,” diris Ron, rigardante trans la tabulo. “Jes… rigardu…”
Blanka peono iris antaŭen je du kvadratoj.
Ron komencis direkti la nigrajn pecojn. Ili moviĝis silente ien ajn laŭ lia ordono. La genuoj de Hari skuiĝis. Kio okazus, se ili malgajnus la ludon?
“Hari, iru diagonale kaj rekte je kvar kvadratoj.”
Ilia unua ŝoko okazis kiam la alian nigran kavaliron estis prenata. La blanka damo bategis lin ĝisteren, kaj trenis lin flanken de la tabulo, kie li kuŝis tute senmove, vizaĝsube.
“Mi devis lasi tion okazi,” diris Ron, aspektante ŝokite. “Vi nun estas libera por preni tiun kurieron, Hermiona, iru.”
Ĉiun fojon, kiam unu el iliaj pecoj perdiĝis, la blankaj estis tute senkompataj. Baldaŭ kuŝis miksamaso da senmovaj nigraj pecoj kontraŭ la muro. Dufoje Ron nur ĝustatempe rimarkis, ke Hari kaj Hermiona venis en danĝeron. Li mem kuris ĉirkaŭ la tabulon, prenante preskaŭ tiom da blankaj pecoj, kiom ili perdis nigrajn.
“Ni alvenas al la fino,” li murmuris subite. “Lasu min pensi — lasu min pensi…”
La blanka damo turnis sian senforman vizaĝon kontraŭ li.
“Jes…” diris Ron kviete, “Ne estas alia rimedo… mi devas fariĝi prenata.”
“NE!” Hari kaj Hermiona kriis.
“Tiel estas en ŝako!” knalis Ron. “Por gajni la ludon oni bezonas pagi la prezon! Mi antaŭos je unu salto kaj ŝi prenos min — tio liberigos vin por matigi la reĝon, Hari!”
“Sed —”
“Ĉu vi volas haltigi Snejp aŭ ne?”
“Ron —”
“Pensu, se vi ne hastos, li jam havos la Ŝtonon!”
La elekto estis klara.
“Ĉu pretaj? Ron vokis, kun vizaĝo pala sed rezoluta. “Mi iras — nun aŭskultu — ne restadu ĉi tie post kiam vi venkos.”
Li paŝis antaŭen, kaj la blanka damo atakis. Ŝi batis Ron forte sur la kapo kun sia ŝtona brako, kaj li kraŝis planken — Hermiona ekkriis, sed restis ĉe sia kvadrato — la blanka damo trenis Ron al la flanko. Li aspektis senkonscie.
Tremante, Hari moviĝis je tri kvadratoj maldekstren. La blanka reĝo demetis sian kronon kaj ĵetis ĝin ĉe la piedojn de Hari. Ili venkis. La ŝakopecoj cedis flanken kaj riverencis, lasante klaran vojon ĝis la pordo. Kun lasta senespera rigardo dorsen al Ron, Hari kaj Hermiona hastis tra la pordo kaj laŭ la sekvanta pasejo.
“Se li estas — ?”
“Li bonfartos,” diris Hari, provante konvinki sin mem. “Laŭ via konjekto, kio sekvas?”
“Ni jam havis ion de Sproso, tio estis la Diabla Kaptilo; Flirtmeĉo evidente sorĉis la ŝlosilojn; MakGongal transformis la ŝakopecojn por animi ilin; do restas la sorĉo de Ciuro kaj de Snejp lia…”
Ili trovis sin antaŭ la pordo.
“Ĉu bone?” Hari flustris.
“Do eku.”
Hari puŝis ĝin malferma.
Aĉa haladzo plenigis iliajn sinusojn, kaj igis ilin kovri la nazojn per siaj roboj. Per larmantaj okuloj ili vidis, sternitan sur la planko antaŭ ili, trolon eĉ pli grandan ol tiu, kiun ili kontraŭbatalis, kaj ĝi estis senkonscia kun sanga tubero sur la kapo.
“Feliĉe ni ne devas lukti kontraŭ tiu,” Hari flustris dum ili transpaŝis atente unu el ĝiaj grandegaj kruroj. “Ni iru, mi ne povas spiri.”
Dum li malfermis la sekvantan pordon, ili apenaŭ kuraĝis rigardi al tio, kio sekvis — sed tie ne estis io ajn tre timiga, nur tablo kun sep diversformaj boteloj starantaj sur ĝi en vico.
“La snejpa,” diris Hari. “Kion ni devas fari?”
Ili preterpaŝis la sojlon, kaj tuj fajro ekflamis malantaŭ ili en la pordejo. Kaj ĝi ne estis ordinara fajro; ĝi estis purpura. Samtempe, nigraj flamoj altiĝis en la pordejo, kiu kondukis antaŭen. Ili estis kaptataj.
“Rigardu!” Hermiona ekkaptis volvaĵon da papero, kiu kuŝis apud la boteloj. Hari rigardis super ŝian ŝultron por legi ĝin:
Danĝero estas antaŭ vi, sed dorsen la sekuro,
Nur du el ni vin portos tra la nigro aŭ purpuro,
Unu el ni sep senpere sendos vin antaŭen,
Alia ujo la trinkanton translokigos malen,
Du el ni enhavas fermentaĵon de urtiko,
Aliaj tri eltiros tujan morton el maniko,
Elektu saĝe, aŭ vivadu jarojn en ekzilo,
Por helpi vin donacas ni kvar pecojn de konsilo:
Unue, kiel lerte la veneno kaŝas sin,
Vi nepre trovos iom live[49] de urtika vin’,
La dua: malsimilaj likvoj ĉe la flankoj staras,
Sed por antaŭeniro tiuj du ne vin preparas.
La tria: ujoj diversgrandaj la pociojn tenas,
Sed nek el eta, nek el ega vi la morton prenas,
Kvare, du boteloj ĉe la flankoj antaŭlaste
Gustas same, sed aspektas ili ja kontraste.
Hermiona ellasis grandan elspiron kaj Hari vidis, mirante, ke ŝi ridetis, montrante senton tute malsimilan je lia.
“Bravege,” diris Hermiona. “Tio ne estas magio — tio estas logiko — estas enigmo. Multaj el la plej eminentaj sorĉistoj ne havas gramon da logiko, ili estus kaptataj ĉi tie por ĉiam.”
“Sed ni ankaŭ, ĉu ne?”
“Kompreneble ne,” diris Hermiona. “Ĉio, kion ni bezonas, estas skribita sur ĉi tiu papero. Sep boteloj: tri kun veneno; du kun vino; unu alvenigos nin sekure tra la nigra fajro, kaj la lasta kondukos nin revene tra la purpura.”
“Sed kiel ni divenos kion trinki?”
“Lasu al mi minuton.”
Hermiona legis la paperon kelkfoje. Tiam ŝi paŝis tien kaj reen laŭ la vico de boteloj, murmurante al si kaj gestante al ili fingre. Finfine, ŝi plaŭdis siajn manojn.
“Mi solvis ĝin,” ŝi diris. “La plej malgranda botelo kondukos nin tra la nigra fajro — al la Ŝtono.”
Hari ekzamenis la etan botelon.
“Tio nur sufiĉas por unu el ni,” li diris. “ĝi enhavas apenaŭ solan gluton.”
Ili rigardis unu la alian.
“Kiu portas vin revene tra la purpuraj flamoj?”
Hermiona indikis rondan botelon ĉe la dekstra fino de la vico.
“Vi trinku tiun,” diris Hari. “Ne, aŭskultu, iru reen kaj kolektu Ron. Prenu balailojn el la flugŝlosila ĉambro, per tiuj vi iru tra la klapopordo kaj preter Lanugan — iru rekte al la strigejo kaj sendu Hedvig al Zomburdo, ni bezonas lin. Mi eble povos forteni Snejp je iom da tempo, sed mi ne egalas al li, fakte.”
“Sed Hari — kion vi faros se Vi-Scias-Kiu estos kun li?”
“Nu — unufoje mi travivis, ĉu ne?” diris Hari, indikante sian cikatron. “Eble mi havos bonŝancon denove.”
La lipo de Hermiona tremis, kaj ŝi subite kuris al Hari kaj ĉirkaŭbrakumis lin.
“Hermiona!”
“Hari — vi estas grandega sorĉisto, fakte.”
“Mi ne estas tiel bona, kiel vi,” diris Hari, tre embarasate, kiam ŝi delasis lin.
“Mi!” diris Hermiona. “Nur libroj! Kaj lerteco! Ekzistas pli gravaj aferoj — amikeco kaj kuraĝo kaj — ho Hari — estu atenta!”
“Vi trinku unue,” diris Hari. “Vi estas certa pri la ĝustaj boteloj, ĉu ne?”
“Tute,” diris Hermiona. Ŝi prenis longan gluton el la ronda botelo ĉe la flanko, kaj skuiĝis.
“Tio ne estas veneno, ĉu?” diris Hari zorgeme.
“Ne — sed similas al glacio.”
“Rapide, iru, antaŭ ol ĝi eluziĝos.”
“Bonŝancon — atentu —”
“IRU!”
Hermiona turniĝis kaj marŝis rekte tra la purpura fajro.
Hari profunde enspiris kaj prenis la plej etan botelon. Li turniĝis por alfronti la nigrajn flamojn.
“Do, mi venas,” li diris, kaj li eltrinkis la etan botelon per sola gluto.
Ja sentis kvazaŭ glacio trafluis lian korpon. Li remetis la botelon kaj marŝis antaŭen; li firmigis sin, vidis la nigrajn flamojn lekante lian korpon, sed li ne sentis ilin — dum momento li povis vidi nenion, escepte de malhela fajro — tiam li estis transe, en la lasta ĉambro.
Iu jam estis tie — sed tiu ne estis Snejp. Tiu eĉ ne estis Voldemorto.