Ĉapitro dek unu Kvidiĉo

Je la komenco de novembro ege malvarmiĝis. La montoj ĉirkaǔ la lernejo aspektis glacigrize, kaj la lago kvazaǔ frosta ŝtalo. Ĉiumatene la tero kovriĝis per prujno. El la superaj fenestroj oni povis vidi Hagrid, varme pakita en longa mantelo el talpa pelto, en gantoj el kunikla pelto, kaj en egaj botoj el kastora felo, senglaciigi la flugbalailojn ĉe la kvidiĉa tereno.

La kvidiĉa sezono jam komenciĝis. Je sabato Hari estis partoprenonta en sia unua kvidiĉa matĉo, post semajnoj da trejnado: Oragrifo kontraǔ Rampeno. Se Oragrifo venkus ili progresus al la dua rango en la Doma konkurso.

Preskaǔ neniu estis vidinta Hari ludi, ĉar Arbo decidis, ke Hari, ilia sekreta armilo, devas resti kvazaǔ…sekreta. Tamen la novaĵo, ke li ludos kiel serĉisto, iel eskapis, kaj Hari ne povis decidi, kiuj pli malplaĉis al li – tiuj dirantaj ke li estos bravega, aǔ tiuj promesantaj ke ili kuros sub li kun matraco.

Nun Hari bonŝancis, ke li havis amikon kiel Hermiona. Sen ŝia helpo li tute ne kapablus plenumi siajn hejmtaskojn, kaŭze de la prepara kvidiĉa trejnado ĝuste antaǔ la matĉo, kiun Arbo taskis al ili. Ŝi ankaǔ pruntis al Hari la libron Kvidiĉo tra la Epokoj, kiu fakte estis tre interesa legaĵo por li.

Hari eksciis, ke ekzistas sepcent manieroj per kiu oni faǔlas en kvidiĉo, kaj ĉiuj okazis dum sola matĉo de la Mondpokala konkurso en 1473; ke la serĉistoj kutime estas la plej malgrandaj kaj rapidaj ludantoj, kaj la plej gravaj kvidiĉaj akcidentoj evidente trafis ilin; ke kvankam oni malofte mortis lundante kvidiĉo, okazis, ke arbitraciantoj fojfoje malaperis, kaj post monatoj troviĝis en la Sahara dezerto.

Al Hermiona iom pli konvenis malobei de regulojn ekde kiam Hari kaj Ron savis ŝin de la monta trolo, kaj pro tio ŝi fariĝis pli agrabla homo. Je la tago antaǔ la unua kvidiĉa matĉo de Hari la tri amikoj staris en malvarma korto dum paǔzo inter klasoj, kaj ŝi estis sorĉinta por ili brilan bluan flamon, porteblan en bokalo konfitaĵa. Ili staris kun siaj dorsoj kontraǔ ĝi, varmiĝante, kiam Snejp trairis la korton. Tuj rimarkis Hari ke Snejp lamis. Hari, Ron, kaj Hermiona moviĝis pli prokime kune por kaŝi la fajron el vido; ili supozis ke tio ne estus permesata. Malbonŝance, ion ŝuldeman Snejp rimarkis en iliaj vizaĝoj. Li lampaŝis kontraǔ ili. Li ne estis vidinta la fajron, sed tamen aspektis kvazaǔ li serĉas kialon por riproĉi ilin.

“Kion vi havas tie, Potter?”

Estis Kvidiĉo tra la Epokoj. Hari montris ĝin al li.

“Bibliotekaj libroj ne estas permesataj ekster la kastelo,” diris Snejp. “Donu ĝin al mi. Kvin poentoj elprenotaj de Oragrifo.”

“Li ĵus inventis tion,” Hari murmuris dum Snejp forlamis. “Mi scivolas, kio okazis al lia kruro.”

“Mi ankaǔ, kaj mi deziras, ke ĝi ege doloras al li,” diris Ron akre.

Tre bruas la Oragrifa komuna ĉambro je tiu vespero. Hari, Ron, kaj Hermiona sidis kune apud fenestro. Hermiona kontrolis por Hari kaj Ron la hejmtaskojn por Sorĉoj. Neniam lasus ŝi ilin kopii ŝiajn (“Krome kiel vi lernus?”), sed per tio, ke ili petis al ŝi tralegi iliajn respondojn, ili akiris tamen ĝustajn respondojn.

Hari sentis sin malkvieta. Li volis havi ree Kvidiĉo tra la Epokoj, por distri sin de siaj zorgoj pri morgaǔ. Kial li devas timi antaŭ Snejp? Stariĝante, li diris al Ron kaj Hermiona, ke li iras al Snejp, kaj pripetos ĝin.

“Prefere vi ol mi,” diris ili kune, sed Hari ekpensis, ke Snejp ne povas rifuzi, se aliaj instruistoj aǔdas la peton.

Li alvenis al la instruista salono kaj frapis ĉe la pordo. Neniu respondis. Li frapis denove. Nenio.

Ĉu hazarde Snejp lasis la libron tie? Kial ne kontroli? Li iom malfermis la pordon, kaj rigardis interne – kaj trafis hororan vidaĵon.

Snejp kaj Ŝteleti estis tie, sen aliaj. Snejp tenis sian talaron super la genuoj. Unu el liaj kruroj estis sanga kaj ŝirvundita. Ŝteleti donis al Snejp bandaĝojn.

“Damnita besto,” Snejp diradis, “Kiel oni povas rigardi ĉiun el la tri kapoj samtempe?”

Hari provis fermigi kviete la pordon, sed –

“Potter!”

La vizaĝo de Snejp tordiĝis pro furiozeco, dum li haste faligis sian talaron por kaŝi sian kruron. Hari glutis nervoze.

“Mi volis peti pri mia libro.”

“FORIRU, IRU!

Hari foriris, antaǔ ol Snejp povis elpreni pluajn poentojn de Oragrifo. Li kuregis supren laŭ la ŝtuparo.

“Ĉu vi sukcesis?” Ron demandis kiam Hari alvenis al ili. “Kio estas?”

Mallaǔtvoĉe Hari rakontis al ili kion li estis vidinta.

“Ĉu vi komprenas la signifon de tio?” li finis senspire. “Li provis preterpasi tiun trikapan hundon je Halovino! Tie li celis kiam ni vidis lin – li celas la aferon kiun ĝi gardas! Kaj mi privetus mian flugstangon, ke li enlasis la trolon por distri ĉiujn!”

La okuloj de Hermiona larĝiĝis.

“Ne – li ne farus tion,” ŝi diris. “Mi rekonas tion, ke li ne estas agrabla, sed li ne provus ŝteli ion ajn, kion Zomburdo tenis en sekuro.”

“Verdire, Hermiona, vi kredas, ke ĉiuj instruistoj estas sanktuloj aǔ similaj,” knalis Ron. “Mi akordas kun Hari. Mi kredas, ke Snejp kapablas je io ajn. Sed kion li celis? Kion la hundo gardas?”

Hari enlitiĝis kun siaj pensoj zumantaj pro la sama demando. Nevil ronkis laǔte, sed Hari ne povis endormiĝi. Li provis liberigi sian menson – li bezonis dormi, nepre, ĉar li ludos post kelkaj horoj sian unuan kvidiĉan matĉon – sed la mieno de Snejp, kiam Hari ekvidis lian kruron, ne facile forgesiĝis.

La sekvanta mateno alvenis tre brile kaj malvarme. La Granda Halo pleniĝis de la franda aromo de kolbasoj frititaj kaj la agrabla babilo de ĉiuj, kiuj anticipis bonan kvidiĉan matĉon.

“Vi bezonas matenmanĝi.”

“Mi ne deziras ion.”

“Nur peceton da pano,” kaĵolis Hermiona.

“Mi ne malsatas.”

Hari fartis malbonege. Post horo li estos paŝanta sur la terenon.

“Hari, vi bezonas vian forton,” diris Ŝemus Fingan. “Serĉistoj estas tiuj, kiuj fariĝas bategataj de la kontraŭa teamo.”

“Dankon, Ŝemus,” diris Hari, rigardante dum Ŝemus amasigis keĉupon sur siaj kolbasoj.

Je la dek unua la tuta lernejanaro evidente ĉeestis en la benkaroj ĉirkaŭ la kvidiĉa tereno. Multaj studentoj tenis binoklojn. Kvankam la benkaroj staris alte, tamen ofte malfacilis vidi tion, kio okazas.

Ron kaj Hermiona kuniĝis kun Nevil, Ŝemus, kaj Dijn (la ardulo por la teamo West Ham) tie en la plej supera rango. Por surprizi Hari ili estis pentrintaj grandan standardon sur littuko, kion Skabro jam difektis. Ili skribis Potter por Prezidanto kaj Dijn, kiu bone desegnis, pentris grandan figuron de Oragrifa leono sub la vortoj. Tiam Hermiona faris lertan sorĉeton tiel, ke la farbo brilis diverskolore.

Dume en la vestoĉambro Hari kaj la ceteraj teamanoj anstataŭigis siajn vestojn per la skarlataj Oragrifaj roboj de kvidiĉo (Rampeno ludas en verdaj).

Arbo ordonis silenton per tuseto.

“Bone, sinjoroj,” li diris.

“Kaj sinjorinoj,” diris ĉasisto Anĝelina Ĝonson.

“Kaj sinjorinoj,” Arbo akordis. “Tio estas…”

“…la ĉefokazo…,” diris Fredo Tordeli.

“…kiun ni ĉiuj anticipadis,” diris Georgo.

“Ni konas la predikon de Olivero parkere,” Fredo klarigis al Hari. “Ni estis kun la teamo pasintjare.”

“Silentu, ambaŭ,” diris Arbo. “Ĉi tiu estas la plej bona teamo, kiun Oragrifo havas dum jaroj. Ni venkos. Mi scias tion.”

Li ekrigardis al ili kvazaŭ dirante, “Se ne…”

“Ĝuste, ni komencu. Bonŝancon al ĉiuj.”

Hari sekvis Fredon kaj Georgon el la vestoĉambro, kaj esperante ke liaj kruroj ne cedus, li paŝis sur la terenon inter laŭtaj huraoj.

S-ino Viskio arbitraciis. Ŝi staris en la mezo de la tereno, atendante la du teamojn kun sia flugbalailo enmane.

“Nu, mi deziras bonan, justan matĉon, vi ĉiuj,” ŝi diris, post kiam ili ĉiuj kuniĝis ĉirkaŭ ŝi. Hari rimarkis, ke ŝi ŝajne parolas ĉefe al la Rampena teamestro, kvinajara Marko Siliko. Hari opiniis ke Siliko aspektas kvazaŭ li havus iom da trola sango en la vejnoj. Rigardante flanken Hari vidis alte supre la flirtantan standardon, kiu flagre literumis Potter por Prezidanto super la homamaso. Lia koro ekĝojis. Li sentis sin pli kuraĝa.

“Bonvolu suriĝi viajn balailojn.”

Hari grimpis sur sian Nimbuson 2000.

S-ino Viskio forte blovis sian arĝentan fajfilon.

Dekkvin balailoj soris alte, alte enaere. Ili ekis.

“Kaj la kvaflon tuj prenas Anĝelina Ĝonson de Oragrifo – kia elstara ĉasisto estas tiu knabino, kaj sufiĉe alloga ankaŭ – ”

“Ĝordan!”

“Pardonu, profesorino.”

La amiko de la ĝemeloj Tordeli, Lij Ĝordan, faris la komentarion por la matĉo, sub la gardema rigardo de Prof. MakGongal.

“Kaj ŝi prave impetadas tie supre, neta transdono al Alico Spineto, bona eltrovo fare de Olivero Arbo, pasintjare ŝi estis nur anstataŭulo – reen al Ĝonson kaj – ne, la Rampenaj ekprenas la kvaflon, Rampena estro Marko Siliko gajnas la kvaflon kaj ekas for – Siliko flugante kiel aglo tie supre – li trafos golon – ne, barata per elstara manovro fare de Oragrifa gardisto Arbo, kaj la Oragrifaj prenas la kvaflon – jen tie ĉasisto Kanjo Bel de Oragrifo, netan plonĝon ĉirkaŭ Silikon, foren laŭ la kampo kaj – VE – tiu devis dolorigi, frapo ĉe la kapa malantaŭo fare de klabumo – kvalflon prenatan fare de Rampeno – jen Adriano Pulo rapidanta for kontraŭ la golejojn, sed li estas barata per alia klabumo – sendita kontraŭ lin fare de Fredo aŭ Georgo Tordeli, mi ne scias kiu – tamen netan manovron de la Oragrifa batisto, kaj Ĝonson denove posedas la kvaflon, jen libera kampo antaŭ ŝi kaj for – ŝi verdire raketas – evitas rapidan klabumon – la golejoj antaŭe – Nu iru, Anĝelina – gardisto Bleĉli plonĝas – maltrafas – Oragrifa Golo!

Oragrifaj huraoj plenigis la malvarman aeron, kun hurloj kaj ĝemoj de la Rampenaj.

“Cedu flank’n tie. Moviĝu.”

“Hagrid!”

Ron kaj Hermiona premis sin kune por allasi al Hagrid spacon apud ili.

“Est’s rigardanta el mi’ kabano,” diris Hagrid, frapetante grandan binoklon pendantan de lia kolo, “sed ti’ ne plaĉes ki’l esti inter la spektantoj. Jam neni’ vido de l’ oreko, ĉu?”

“Ne,” diris Ron. “Hari ankoraŭ ne havis kion fari.”

“Tam’n evit’s ĝenojn, ti’ valoras jon,” diris Hagrid, levante sian binoklon kaj rigardante kontraŭĉiele al la makulo kiu estis Hari.

Alte super ili, Hari glisis super la ludo streĉante siajn okulojn por ia spuro de la oreko. Tio sekvis la planon de li kaj Arbo.

“Restu fore ĝis vi kaptas videton de la oreko,” Arbo estis dirinta. “Ni ne volus lasi vin esti atakata antaŭ ol tio necesas.”

Kiam Anĝelina trafis golon, Hari faris kelkajn lopojn por esprimi sian pasion. Nun li denove

klopodis eltrovi la orekon. Unufoje li ekvidis oran brileton, sed tio nur estis rebrilo de unu el la tordeliaj brakhorloĝoj, kaj unufoje klabumo decidis pafi sin al li, similante kanonkuglegon pli ol ion ajn, sed Hari tordevitis, kaj Fredo Tordeli sekvis ĝin ĉasante.

“Ĉu bone, Hari?” la tempo lasis lin krii, dum li furioze batis ĝin kontraŭ Markon Silikon.

“Rampeno posedas,” Lij Ĝordan diradis. “Ĉasisto Pulo evitas du klabumojn, du Tordeliojn, kaj ĉasisto Bel, kaj rapidas kontraŭ la – atendu momenton – ĉu tio estas la oreko?”

Murmuroj disiĝis tra la homamaso dum Adriano Pulo faligis la kvaflon, tute okupata pri rigardi dorsen al la ora brilo, kiu ĵus preterpasis lian maldekstren orelon.

Hari vidis ĝin. Ŝvelante pro ekscito li plonĝfalis suben sekvante la oran strekon. Ankaŭ vidis Rampena serĉisto Terenc Higz. Preskaŭ ŝultron al ŝultro ili pafis sin kontraŭ la oreko – ĉiuj el la ĉasistoj ŝajne forgesis kion ili devas fari dum ili pendis enaere por rigardi.

Hari pli rapidis ol Higz – li povis vidi la etan sferon, siajn flugilojn flirtante, dum ĝi sagis antaŭen – kaj li forte akcelis –

PUM! Kolerega roro eĥois el la Oragrifaj sub ili – Marko Siliko estis barinta Hari intence, kaj la balailo de Hari giris flanken kun Hari alkroĉiĝante pro mortotimo.

“Faŭlo!” kriis la Oragrifaj.

S-ino Viskio kolere riproĉis Silikon, kaj ordonis por Oragrifo liberan ŝoton al la goloj. Sed pro la konfuzo, kompreneble, la oreko estis malaperinta denove.

Sube en la bankaro, Dijn Tomaso kriadis, “Sendu lin for, juĝistino! “Ruĝa karto!”

“Kion vi volas diri, Dijn?” demandis Ron.

“Ruĝa karto!” diris Dijn furioze. “Ĉe piedpilko kiam oni montras al vi la ruĝan karton, vi estas elpelota el la ludo.

“Sed ĉi tio ne estas piedpilko, Dijn,” Ron memorigis al li.

Tamen Hagrid akordis kun Dijn.

“Oni deves ŝanĝi la r’gulojn. Siliko preskaŭ frap’s Hari el ‘a ĉ’elon.”

Lij Ĝordan ne povis ne partiiĝi.

“Nu – post tiu tutevidenta kaj aĉa friponado – ”

“Ĝordan!” grumblis Prof. MakGongal.

“Mi volas diri, post tiu malkaŝita kaj abomeninda faŭlo – ”

“Ĝordan, mi avertis vin –”

“Bone, bone. Siliko preskaŭ mortigis la Oragrifan serĉiston, kio hazarde okazas fojfoje, mi supozas, do punala ŝoto favore al Oragrifo, farata de Spineto, kiu enmetas ĝin facile, kaj ni ekludas, Oragrifo posedante ankoraŭ.”

Ĝi okazis dum Hari denove evitis klabumon, kiu volvante sagis minacante preter lia kapo. Lia balailo sin subite kaj timige skuegis. Dum tiu momento li kredis, ke li falontis. Li kroĉis forte la balailon per kaj manoj kaj genuoj. Li neniam sentis ion similan.

Denove ĝi okazis, kvazaŭ la balailo kalcitris por ĵeti lin for. Sed Nimbuso 2000 flugbalailoj ne devas subite decidi, ke ili forĵetos siajn rajdantojn. Hari provis returni sin kontraŭ la Oragrifajn golejojn – li pripensis proponi al Arbo ke li petu paŭzon – kaj tiam konstatis, ke lia balailo flugis tute ekster lia rego. Li ne povis turni ĝin. Li ne povis ĝin direkti ien ajn. Zigzagis ĝi tra la aero, kaj fojfoje moviĝis abrupte kvazaŭ balaante, kio minacis elsidigi lin.

Lij ankoraŭ komentariis.

“Rampeno posedas – Siliko havas la kvaflon – pasas Spineto – pasas Bel – frapiĝas forte al vizaĝo per klabumo, esperinde kun rompado de la nazo – nur ŝercante profesorino – Rampeno ekhavas golon – ho ne…”

La Rampenaj hurais. Evidente neniu rimarkis, ke la balailo de Hari kondutis strange. Ĝi portis lin malrapide pli alten, for de la ludo, skuiĝante kaj tikante dum ĝi iris.

“Ne ‘cies kjon ‘Ari voles fari,” Hagrid murmuris. Li rigardis per sia binoklo. “Se ti’ eblus, mi supozus, ke li perd’s la regon de si’ bal’ilo…sed ti’ ne ebles.”

Subite homoj indikis Hari de ĉie en la bankaroj. Lia balailo komencis ĉirkaŭvolvi ripete, dum li apenaŭ povis resti kun ĝi. Tiam la tuta homamaso anhelis. La balailo sin freneze skuegis, kaj Hari svingis flanken. Li nun pendis suben, alkroĉiĝante per sola mano.

“Ĉu io defektiĝis al ĝi kiam Siliko trafis lin?” Ŝemus flustris.

“Certe ne,” Hagrid diris kun tremanta voĉo. “Neni’ ne povas mal’elpi balailon krom tre forta Mava magio – neni’ junulo kapablas fari tion al iu Nimbuso 2000.”

Post tiuj vortoj Hermiona ekprenis la binoklon de Hagrid, sed anstataŭ rigardi supren al Hari, ŝi komencis frenezan serĉon inter la spektantoj.

“Kion vi faras?” ĝemis Ron grizvizaĝe.

“Ĝuste kiel mi supozis,” Hermiona anhelis, “Jen Snejp – rigardu.”

Ron kaptis la binoklon. Snejp sidis meze en la bankaro kontraŭ ili. Li fiksadis siajn okulojn al Hari, kaj li murmuris senpaŭze subvoĉe.

“Li faras ion – mavsorĉante la balailon,” diris Hermiona.

“Kion ni devas fari?”

“Konfidu tion al mi.”

Antaŭ ol Ron povis diri pluan vorton, Hermiona estis malaperinta. Ron turnis la binoklon denove al Hari. Lia balailo vibradis tiel forte, ke li kapablus alkroĉiĝi malmulte plu. La tuta homamaso staris, rigardanta, terurata, dum la ĝemelaj Tordeli flugis supren, kaj provis tiri Hari sekure sur unu el siaj balailoj, sed sensukcese – ĉiufoje kiam ili proksimiĝis al li, la balailo saltis eĉ pli alten. Ili subiĝis, kaj rondiris sub li, evidente kun la intenco kapti lin kiam li falis. Marko Siliko prenis la kvaflon kaj trafis kvin golojn ekster la rigardo de ĉiuj.

“Hastu, Hermiona,” Ron murmuris urĝe.

Hermiona estis perfortinta sian vojon trans la tereno al la benkaro kie staris Snejp, kaj nun kuris laŭ la vico malantaŭ li; ŝi eĉ ne petis pardonon, kiam ŝi frapis prof. Ciuro tiel, ke li falis surkape en la vico antaŭ si. Atingante je Snejp ŝi kaŭris suben, eltenis sian vergon, kaj flustris kelkajn vortojn taŭgajn. Brilaj bluaj flamoj pafiĝis el ŝia vergo kaj sur la talaran orlon de Snejp.

Pasis duona minuto antaŭ ol Snejp sentis tion, ke li brulis. Subita hurlo informis al ŝi, ke ŝi sukcesis je la tasko. Kaptante la fajron de sur li per la bokaleto de sia poŝo, ŝi ekhastis reen laŭ la vico – Snejp neniam scios kio okazis.

Tio sufiĉis. En la aero, Hari subite sukcesis grimpi denove sur sian balailon.

“Nevil, vi povas rigardi nun!” Ron diris. Nevil ploradis dum la pasintaj kvin minutoj, kun sia vizaĝo premata kontraŭ la jako de Hagrid.

Hari estis rapide fluganta kontraŭ la tero, kiam la spektantaro vidis lin ekmeti sian manon al la buŝo, kvazaŭ li estis vomonta – li trafis la teron per manoj kaj piedoj – tusis – kaj ora afero falis en lian manon.

“Mi tenas la orekon!” li kriis, montrante ĝin per levita, svinganta mano, kaj la matĉo finiĝis en tuta konfuzo.

“Li ne kaptis ĝin, li preskaŭ glutis ĝin!” Siliko ankoraŭ kriplendadis post dudek minutoj, sed tio ne gravis – Hari ne rompis iun ajn regulon kaj Lij Ĝordan ankoraŭ ĝoje kriadis la rezulton – Oragrifo estis venkinta per cent sepdek poentoj kontraŭ sesdek. Hari aŭdis nenion de tio, tamen. Li estis ricevanta tason da forta nigra teo tie en la kabano de Hagrid kun Ron kaj Hermiona.

“Estis Snejp la kaŭzo,” Ron klarigis, “Hermiona kaj mi vidis lin. Li malbenadis vian balailon, murmurante, li ne prenis siajn okulojn de vi.”

“Rubaĵo,” diris Hagrid, kiu jam ne aŭdis iun vorton pri kiu okazis apud li en la benkaro. “Kiol Snejp farus tian?”

Hari, Ron, kaj Hermiona rigardis unu la alian, cerbumante kion diri al li. Hari elektis la veron.

“Mi malkovris ion pri li,” li informis Hagrid. “Li provis preterpasi tiun trikapan hundon je Halovino. Ĝi mordis lin. Ni opinias, ke li celis ŝteli tion, kion ĝi gardadas.”

Hagrid faligis la tekruĉon.

“Ki’l vi scies pri Lanuga?” li diris.

Lanuga?

“Jes – ĝi estes mia – aĉ’tita el grekul’, ki’n mi konatiĝ’s ĉe drinkej’ pas’ntjare – mi prunt’s ĝin al Zomburd’ por gardi la – ”

“Jes?” diris Hari avide.

“Nu, ne d’mandu al mi plu,” diris Hagrid raŭke. “Ti’ ‘stes plej alt’ sekreto, ti’.”

“Sed Snejp intencas ŝteli ĝin.”

“Rubaĵo,” diris Hagrid denove. “Snejp ‘stes Porkala instruist’, li ne farus jon similan.”

“Do kial li ĵus provis mortigi Hari?” kriis Hermiona. La okazojn de tiu posttagmezo evidente ŝanĝis ŝian opinion pri Snejp.

“Mi rekonas malbenon, kiam mi vidas unu, Hagrid, mi jam legis ĉion pri tiuj! Oni bezonas fiksrigardadi, kaj Snejp tute ne palpebrumis, mi vidis lin!”

“Mi dires al vi, ke vi m’lpraves!” diris Hagrid arde. “Mi ne ‘cies, kiol la bal’ilo de ‘Ari kondut’s ti’l, sed Snejp ne provus mortigi studenton! Nun ‘skultu al mi, ĉiu ‘l vi – vi enmiksiĝes en aferoj, kiuj ne koncernes vin. ‘Stes danĝere. Vi forges’ ti’n ‘undon, kaj vi forges’ ki’n ĝi gardes, ti’ koncernes nur al Prof’soro Zomburd’ kaj Nik’lao Flamel – ”

“Ho-ho!” diris Hari, “Do estas iu, nome Nikolao Flamel, kiu implikiĝas, ĉu vere?”

Hagrid kolere bedaŭris siajn vortojn.

Загрузка...