Ĉapitro kvar La Gardisto de l’ Ŝlosiloj

PUM. Ili refoje frapegis. Dadli vekiĝis.

“Kie estas la kanono?” li stulte diris.

Knalis malantaŭ ili kaj onklo Verno glitis en la ĉambron. Troviĝis en siaj manoj pafilo – nun ili sciis, kio estis en tiu longa, maldika pakaĵo, kiun li kunportis.

“Kiu estas?” li kriis. “Jen averto – mi estas armita!”

Paŭzis. Tiam –

KRAŜ!

La pordo batiĝis per tia fortego, ke ĝi entute leviĝis de la ĉarniroj kaj kun surdiga krako falis sterniĝante sur la plankon.

Giganta homo staris en la pordo. Lian vizaĝon preskaŭ tute kaŝis longa, densa hararo kaj sovaĝa, implikita barbo, sed oni povis vidi la okulojn, kiuj glimis kiel nigraj skaraboj sub la amaso de hararo.

La giganto puŝis sin en la kabaneton, kliniĝante por ke lia kapo nur tuŝetu la plafonon. Li klinis sin, levis la pordon, kaj facile remetis ĝin en sian kadron. Iom mallaŭtiĝis la sono de la ekstera tempesto. Li turnis sin por rigardi ilin.

“ Ĉu vi bonvoles fari por ni tason d’ teo? La vojaĝ’ n’est’s facila…”

Li paŝegis al la kanapo, kie Dadli sidis, rigida pro timego. “Cedu flank’n, vi granda bul’,” diris la fremdulo.

Dadli blekis kaj kuris por kaŝi sin malantaŭ sia patrino, kiu kaŭris, terurite, malantaŭ onklo Verno.

“Kaj jen ’Ari!” diris la giganto.

Hari rigardis tiun ferocan, sovaĝan, ombran vizaĝon kaj vidis, ke la skarabo-okuloj ridetis.

“M’ lastfoje vid’s vin kiam v’ est’s nura beb’,” diris la giganto. “Vi multe s’miles vi’n paĉjon, sed vi ’aves l’ okulojn de l’ panjo.”

Onklo Verno faris strangan raspan sonon.

“Foriru tuj, sinjoro!” li diris. “Vi invadis nian domon!”

“ ’A, ĉit, Dursli, vi granda sekpruno,” diris la giganto. Li etendis siajn manojn trans la dorson de la kanapo, kaptis la pafilon de onklo Verno, nodigis ĝin facile kvazaŭ ĝi estus kaŭĉuka, kaj ĵetis ĝin al angulo de la ĉambro.

Onklo Verno faris alian strangan sonon, similan al muso surtretata.

“Cetere – ’Ari,” diris la giganto, turnante la dorson al la Durslioj, “al vi tre f’liĉan datr’venon. Mi ’aves jon por vi ĉi tie – eble mi sursid’s ĝin, iam, sed ĝi tam’n bongustes.”

El interna poŝo de sia nigra mantelo li prenis iomete premitan skatolon. Hari per tremantaj fingroj malfermis ĝin. En ĝi troviĝas granda, glueca ĉokolada kuko kun Feliĉan Datrevenon Hari skribita sur ĝi per verda glazuro.

Hari turnis la okulojn supren al la giganto. Li volis diri dankon, sed la vorto perdiĝis survoje al la buŝo, kaj li anstataŭe elbuŝigis, “Kiu vi estas?”

La giganto ridklukis.

“Verdir’, m’ ne pr’zent’s min. Rubeo ’Agrid, Gardisto de l’ Ŝlosiloj kaj Bieno ĉe Porkalo.”

Li etendis grandegan manon kaj premis la tutan brakon de Hari. “Ĉu teon, do?” li diris, kunfrotante la manojn. “M’ ne r’fuzus jon pli fortikan, se vi ’aves ĝin, sciu.”

Liaj okuloj trovis la malplenan fajrejon kun la ŝrumpintaj fritaĵo-paketoj, kaj li ekronkis. Li klinis sin al la kameno; ili ne povis vidi, kion li faras, sed kiam li retiriĝis post sekundo, tie estis tondra fajrego. Ĝi plenigis la tutan malsekan kabaneton per flagranta lumo, kaj Hari sentis la varmecon lavi lin kvazaŭ li estus trempiĝanta en varma bano.

La giganto residiĝis sur la kanapo, kiu kurbiĝis sub lia pezo, kaj komencis elpoŝigi el sia mantelo diversajn aĵojn: kupran kaldroneton, senforman pakaĵon kun kolbasoj, rostostangon, teujon, kelkajn breĉetitajn kruĉojn, kaj botelon kun ia sukcenkolora likvaĵo, el kiu li prenis gluton antaŭ ol li komencis fari teon. La kabaneto baldaŭ pleniĝis je la sono kaj aromo de siblantaj kolbasoj. Neniu parolis dum la giganto laboris, sed kiam li deglitigis la ses unuajn grasajn, sukajn, iomete bruligitajn kolbasojn de la stango, Dadli iomete moviĝis. Onklo Verno akre diris, “Ne tuŝu ion ajn, kion li donos al vi, Dadli.”

La giganto sinistre ridklukis.

“Via granda filpudingo ne b’zones plian grasigon, Dursli, ne ĉagr’niĝu.”

Li transdonis la kolbasojn al Hari, kiu tiom malsatis, ke li neniam antaŭe gustis ion ajn tiel mirindan, sed li ankoraŭ ne povis demovi sian rigardon de la giganto. Finfine, ĉar neniu ŝajne pretis klarigi ion ajn, li diris, “Mi bedaŭras, sed mi ankoraŭ ne vere scias, kiu vi estas.”

La giganto englutis teon kaj viŝis la buŝon per la mandorso.

“Nomu min ’Agrid,” li diris, “tion fares ĉiu. Kaj, ki’l mi dir’s al vi, m’ estes la Gardisto de l’ Ŝlosiloj ĉe Porkalo – vi kompreneble scies ĉion pri Porkalo.”

“Nu – ne,” diris Hari.

Hagrid konsterniĝis.

“Mi pardonpetas,” diris Hari.

Vi pard’npetes?” koleris Hagrid, turnante sin por fiksi sian rigardon al la Durslioj, kiuj emis retiriĝi en la ombrojn. “Ili devus pard’npeti! Mi sci’s, ke vi ne ricev’s viajn leterojn, sed m’ neniam s’poz’s, ke vi eĉ ne scius pri Porkalo, je ĉielo! Ĉu vi neniam scivol’s, kie viaj gepatroj lern’s ĝin?”

“Kion?” demandis Hari.

“KION?” tondris Hagrid. “Unu momenton!”

Li ekstaris. Pro sia kolero li ŝajnis plenigi la tutan kabaneton. La Durslioj timante kaŭris apud la muro.

“Ĉu vi voles diri al mi,” li graŭlis al la Durslioj, “ke ĉi tiu knabo – ĉi knabo! – scies nenion pri – pri IO AJN?”

Hari opiniis tion troigo. Li ja iris al lernejo, kaj liaj notoj estis bonaj.

“Mi scias kelkajn aferojn,” li diris. “Mi povas, nu, fari matematikon kaj tiaĵojn.”

Sed Hagrid nur gestis kaj diris, “Pri nia mondo, mi d’mandes. Via mondo. Mia mondo. La mondo de viaj g’patroj.”

“Kiu mondo?”

Hagrid aspektis kvazaŭ li estis eksplodonta.

“DURSLI!” li muĝis.

Onklo Verno, tre pala, flustris ion, kies sono estis “Mmlmml.” Hagrid malkviete rigardis al Hari. “Sed vi certe scies pri viaj g’paĉjoj,” li diris. “Ili ja estes famaj. Vi estes fama.”

“Ĉu? Miaj – miaj gepatroj ne estis famaj, ĉu?”

“V’ ne scies … v’ ne scies …” Hagrid fingrokombis al si la hararon, fiksante al Hari konfuzitan rigardon. “V’ ne scies, kio vi estes?” li finfine diris.

Onklo Verno subite regajnis sian voĉon.

“Ĉesu!” li komandis. “Tuj ĉesu, sinjoro! Mi malpermesas al vi diri ion tian al la knabo!”

Viro pli kuraĝa ol Verno Dursli perdus tiun kuraĝon je la furioza rigardo, kiun Hagrid nun direktis al li. Kiam Hagrid parolis, ĉiu lia silabo tremis pro kolerego.

“Vi n’niam inform’s lin? N’niam dir’s al li, kio estes en la letero, kiun Zomburdo las’s por li? M’ est’s tie! Mi vid’s Zomburdon lasi ĝin, Dursli! Kaj vi kaŝ’s ti’n de li dum tiom da jaroj?”

“Kaŝis kion de mi?” avide diris Hari.

‘ĈESU! MI MALPERMESAS!” panike ekkriis onklo Verno.

Onklino Petunjo anhelis pro hororo.

“Nu, f’riru kaj boligu al vi la kapojn, ambaŭ,” diris Hagrid. “ ’Ari – vi estes sorĉist’.”

Silentis en la kabaneto. Aŭdeblis nur la maro kaj la fajfado de la vento.

“Mi estas kio?” anhelis Hari.

“Sorĉist’, kompreneble,” diris Hagrid, residiĝante sur la kanapo, kiu ĝemis kaj subiris iomete pli, “kaj plaŭdinde elstara vi estos post jom da edukado, mi dirus. Kun tiaj gepaĉjoj, ĉu vi povus esti alia? Kaj mi op’nies, ke jam la temp’ estes, ke vi legu vian leteron.”

Hari etendis la manon, finfine, por akcepti la flavkoloran koverton, smeraldverde direktitan al S-ro H. Potter, La Planko, Kabaneto-sur-Roko, La Maro. Li elprenis la leteron kaj legis:

PORKALA AKADEMIO DE MAGIO KAJ SORĈADO

Lernejestro: Albus Zomburdo

(Ordeno de Merlino, Unua Klaso, Granda Sorĉisto, Ĉefa Mago, Supera Estro, Internacia Konfederacio de Sorĉistoj)

Estimata s-ro Potter,

Estas plezuro por ni povi informi vin, ke vi estas registrita ĉe la Porkala Akademio de Magio kaj Sorĉado. Bonvolu trovi, ĉi-kune, liston de ĉiuj bezonataj libroj kaj ekipaĵoj.

La lernperiodo komenciĝos la 1an de septembro. Ni atendas vian strigon plej malfrue la 31an de julio.

Sincere salutas vin,

Minerva MakGongal

Viclernejestro

Demandoj knalis en la kapo de Hari kiel artfajraĵoj, kaj li ne povis decidi, per kiu komenci la demand­adon. Post kelkaj minutoj li ekbalbutis, “Kion signifas, ke ili atendas mian strigon?”

“Galopantaj Gorgonoj, tio r’memoriges min,” diris Hagrid, frapante sian frunton sufiĉe forte por faligi tirĉevalon, kaj el alia poŝo en sia mantelo li prenis strigon, – veran, vivantan, iom taŭzitan strigon – longan plumon kaj rulaĵon de pergameno. Metinte la langon inter la dentoj, li skribaĉis noton, kiun Hari povis legi renversitan:

Kara Prof. Zomburdo,

Donis al Hari la leteron. Morgaŭ gvidos lin aĉeti aĵojn. Vetero aĉas. Esperas ĉio bona ĉe vi.

Hagrid

Hagrid rulis la noton kaj donis ĝin al la strigo, kiu prenis ĝin en la beko. Li iris al la pordo kaj elĵetis la strigon en la tempeston. Tiam li revenis kaj sidiĝis, kvazaŭ tio estis same ordinara kiel paroli telefone.

Hari ekkonsciis, ke lia buŝo pendas malfermite, kaj rapide refermis ĝin.

“Pri kio, do?” diris Hagrid, sed tiumomente, onklo Verno, kun vizaĝo ankoraŭ cindre griza, sed aspekt­ante tre kolere, eniris la fajrolumon.

“Li ne iros,” li diris.

Hagrid gruntis.

“Mi volus vidi moglon ki’l vin mal’elpi ti’n,” li diris.

“Kion?” diris Hari, interesite.

“Moglo,” diris Hagrid. “Tiel ni nomes nemagjulojn ki’l ilin. Kaj vi malb’nŝances pro tio, ke vi vives en fam’lio de l’ plej moglaj mogloj, kiajn mi jam ajn vid’s.”

“Akceptante lin, ni ĵuris, ke ni ĉesigos tiun galimation,” diris onklo Verno, “ĵuris, ke ni resanigos lin de tio! Sorĉisto, fi!”

“Vi sciis?” diris Hari. “Ĉu vi sciis, ke mi estas – estas sorĉisto?”

“Sciis!” ekkriĉis onklino Petunjo. “Sciis! Kompreneble ni sciis! Kiel vi povus ne esti, kiam mia aĉa fratino estis tia, kia ŝi estis? Jes, ŝi ricevis ĝuste tian leteron kaj malaperis al tiu – tiu lernejo – kaj revenis hejmen je ĉiu ferio kun poŝoj plenplenaj je ranovoj, kaj transformante tetasojn al ratoj. Sole mi vidis, kia ŝi estis – fistranga! Sed por miaj gepatroj, ho ne, estis Lilio diris tion kaj Lilio faris ĉi tion, ili tiom fieris havi sorĉistinon en la familio!”

Ŝi ĉesis por profunde enspiri, kaj tiam plu furiozis. Ŝajne ŝi volis diri ĉion dum jaroj.

“Tiam ŝi renkontis tiun Potter ĉe la lernejo kaj ili foriris kaj geedziĝis kaj naskis vin, kaj mi kompreneble sciis, ke vi estos same stranga, same – same – nenormala – kaj tiam, por tiel diri, ŝi eksplodigis sin kaj ni heredis vin!”

Hari tute paliĝis. Tuj kiam li retrovis sian voĉon li diris, “Eksplodigis sin? Vi diris al mi, ke ili mortis pro aŭtokolizio!”

“AŬTOK’LIZIO!” tondris Hagrid, tiel kolere ekstarante ke la Durslioj retiriĝis al sia angulo. “Kiel aŭto­k’lizio povus mortigi Lilion kaj Jakobon Potter? Kol’rige! Skandale! ’Ari Potter ne scies si’n ’ist’rion, kiam ĉiu knab’ en nia mondo scies li’n nomon!”

“Sed kial? Kio okazis?” Hari urĝe demandis.

La kolero malaperis el la mieno de Hagrid. Li subite aspektis maltrankvile.

“M’ neniam atend’s ti’n,” li diris per mallaŭta, ĉagrenita voĉo. “M’ tute ne s’poz’s, kiam Zomburd’ dir’s al mi ke poves esti pr’blemoj atingi vin, kiom vi ’nkoraŭ ne scies. Aĥ, ’Ari, m’ ne scies, ĉu m’ estes la ĝusta person’ por rakonti al vi – sed iu deves – v’ ne poves iri al Porkal’, ne sciante.”

Li ĵetis malafablan rigardon al la Durslioj.

“Nu, plej bone vi sciu tiom, kiom mi poves diri al vi – k’mprenu, m’ ne poves diri al vi ĉion, partoj restes granda mistero …”

Li sidiĝis, rigardis la fajron dum kelkaj sekundoj, kaj tiam diris, “Ĝi k’menciĝes, mi s’pozes, ĉe – ĉe persono nomata – sed estes nekr’deble, ke v’ ne scies li’n nomon, ĉiu en nia mondo scies –“

“Kiu?”

“Nu – ne plaĉes al mi diri la nomon se mi poves eviti tion. Plaĉes al n’niu.”

“Kial ne?”

“Glutantaj gargojloj, ’Ari, ’omoj ankoraŭ times. Ve, estes malf’cile. K’mprenu, est’s sorĉist’, kiu … malb’niĝ’s. Kiom eble plej. Eĉ pli. Maks’mume malb’niĝ’s. Lia nomo est’s…”

Hagrid glutis, sed elvenis neniuj vortoj.

“Ĉu vi povus skribi ĝin?” sugestis Hari.

“Ne – ne poves lit’rumi ĝin. Nu, en ordo – Voldemorto.” Hagrid tremis. “Ne igu min r’peti. Nu, tiu – tiu sorĉist’, antaŭ proksimume dudek jaroj, k’menc’s serĉi d’sĉiplojn. Kaj trov’s ilin – kelkaj tim’s, kelkaj nur d’zir’s jom d’ lia potenc’, ĉar li ja gajn’s potencon. Malbona epoko, ’Ari. Ne sci’s, kiun fidi, ne kuraĝ’s amikiĝi kun fremdaj sorĉistoj aŭ sorĉ’stinoj … Teruraj aferoj okaz’s. Li kapt’s potencon. K’mpreneble, kelkaj kontraŭstar’s lin – kaj li mortig’s ilin. Terure. Unu el la solaj r’stantaj s’kuraj lokoj est’s Porkalo. S’pozes, ke Zomburd’ est’s la sola, kiun Vi-Scias-Kiu tim’s. Ne kuraĝ’s transpreni la lernejon, almenaŭ ne tiam.

“Nu, viaj g’paĉjoj est’s tiel bonaj sorĉ’stino kaj sorĉist’, ki’l mi iam kon’s. Ĉefknabo kaj Ĉefknabino ĉe Porkalo, siatempe! Mi s’pozes, ke l’ mistero estes, kial Vi-Scias-Kiu n’niam prov’s varbi ilin antaŭe… verŝajne sci’s, ke ili est’s tro proksimaj al Zomburd’ por voli rilati kun la Mava[5] Povo.

“Eble li s’poz’s, ke li pov’s persvadi ilin… eble li nur d’zir’s forigi ilin. Oni scies nur, ke li aper’s en la vilaĝo kie vi loĝ’s, antaŭ dek jaroj je la ‘Alovino[6]. V’ est’s nur unujara. Li ven’s al via domo kaj – kaj –“

Hagrid subite elprenis tre malpuran, makulitan viŝtukon kaj blovpurigis al si la nazon kun bruo simila al nebulkorno.

“Pardonon,” li diris. “Sed tiel malgaje estes – mi kon’s viajn gepaĉjojn, kaj pli bonajn ‘omojn oni ne pov’s trovi – nu –“

“Vi-Scias-Kiu mortig’s ilin. Kaj tiam – jen la vera mistero de l’ afero – li prov’s mortigi ankaŭ vin. Vol’s netigi l’aferon, mi s’pozes, aŭ eble tiam nur plaĉ’s al li murdi. Sed li ne sukces’s. Ĉu vi scivol’s, ki’l vi r’cev’s tiun signon sur la frunt’? N’ est’s ordinara tranĉo. Tion oni r’ceves je tuŝ’ de forta, fia malbeno – detru’s viajn g’paĉjojn, eĉ vian ‘ejmon – sed ĝi ne efik’s kontraŭ vi, kaj tial vi fames, ‘Ari. N’niu plu viv’s, post kiam li decid’s mortigi ilin, n’niu krom vi, kaj li mortig’s kelkajn el la plej bonajn gesorĉistojn de l’ epoko – la MakKinojn, la Bonz-ojn, la Pruet-ojn – kaj vi, nura bebo, vi postviv’s.”

Io tre dolora okazis en la menso de Hari. Dum la rakonto de Hagrid finiĝis, li revidis la blindigan verdan fulmon, pli klare ol li iam ajn antaŭe rememoris ĝin – kaj la unuan fojon en la vivo, li rememoris ion alian – altvoĉan, frostan, kruelan ridegon.

Hagrid malgaje rigardis lin.

“Mi mem pren’s vin el ’a ruina domo, laŭ l’ ordono de Zomburd’. Venig’s vin al ĉi tiuj uloj…”

“Rubaĵoj,” diris onklo Verno. Hari eksaltis, li preskaŭ forgesis, ke la Durslioj ĉeestas. Onklo Verno ja ŝajne regajnis sian kuraĝon. Li kolere rigardis Hagrid, kaj estis pugniginta la manojn.

“Aŭskultu, knabo,” li graŭlis. “Mi konfesas, ke estas io stranga ĉe vi, supozeble nenio, kion ne forigus bona batpuno – kaj pri viaj gepatroj, nu, stranguloj ili estis, oni ne neu tion, kaj miaopinie la mondo estas pli bonstata sen ili – petis tion, kion ili ricevis, rilatante kun tiuj sorĉaj homoj – ĝuste kion mi atendis, ĉiam sciis, ke ili trafos aĉan finon –“

Sed tiumomente Hagrid saltstariĝis de la kanapo kaj eltiris uzdifektan rozkoloran ombrelon el sia mantelo. Celante s-ron Dursli per ĝi, glavece, li diris, “Mi vin avertes, Dursli – mi vin avertes – unu plian vorton…”

Minacate per pikado sur la pinto de ombrelo fare de barbohava giganto, onklo Verno denove perdis la kuraĝon; li retiriĝis al la muro kaj silentiĝis.

“Pli bone,” diris Hagrid, profunde anhelante kaj residiĝante sur la kanapo, kiu ĉifoje kurbiĝis ĝis la planko.

Dume, Hari ankoraŭ havis demandojn, milojn da. “Sed kio okazis kun Vol – pardonu, Vi-Scias-Kiu?”

“Bona demando, ’Ari. Malaper’s. Tute malaper’s. Saman nokton, kiam li prov’s vin mortigi. Pro ti’ vi estes eĉ pli konata. K’mprenu, jen la plej granda mistero… li est’s fariĝanta pli kaj pli potenca – kial li iris?

“Kelkaj dires, ke li mort’s. Miaopinie, fiŝosterko. Ne scies, ĉu li hav’s en si sufiĉan ’oman por morti. Kelkaj dires, ke li restes ie, atendante, iel, sed tion mi ne kredes. ‘Omoj kiuj subten’s lin reven’s al ni. Kelkaj reven’s el iaj trancoj. Mi ne s’poz’s, ke ili povus fari tion se li estus revenonta.

“La plimulto el ni s’pozes, ke li estes ie sed perd’s siajn povojn. Est’s tro malforta por daŭrigi. Ĉar io ĉe vi finig’s lin, ’Ari. Tiun nokton okaz’s io, kiun li ne anticip’s – mi ne scies, kio ĝi est’s, n’niu scies – sed io ĉe vi malutil’s por li, jes ja.”

Hagrid rigardis al Hari kun varmeco kaj estimo en la okuloj, sed Hari, anstataŭ senti sin feliĉa kaj fiera, tute certis, ke okazas terura eraro. Sorĉisto? Li? Kiel li povus esti? La tutan vivon li pasigis batate de Dadli kaj subpremate de onklino Petunjo kaj onklo Verno; se vere li estus sorĉisto, kial ili ne transformiĝis al veruko-kovritaj bufoj ĉiam, kiam ili provis ŝlosi lin en la ŝrankon? Se unu fojon li venkis la plej kapablan sorĉiston de la mondo, kial Dadli ĉiam povis uzi lin kiel piedpilkon?

“Hagrid,” li mallaŭte diris, “mi opinias, ke vi eraris. Verŝajne mi ne povos esti sorĉisto.”

Surprizis lin la ridkluko de Hagrid.

“Ne sorĉisto, ĉu? N’niam igis, ke aferoj okazu, kiam vi tim’s aŭ koler’s?”

Hari rigardis la fajron. Pripensante tion… ĉiu strangaĵo, kiu kolerigis liajn geonklojn, okazis kiam li, Hari, estis konsternita aŭ kolera… persekutate de la bando de Dadli, li iel trovis sin neatingebla de ili… timante viziti la lernejon kun tiu ridinda hartondo, li sukcesis rekreskigi ĝin… kaj la lastan fojon, kiam Dadli batis lin, ĉu li ne venĝis sin, eĉ ne rimarkante tion? Ĉu li ne liberigis la konstriktan boaon al li?

Hari ridetante rerigardis al Hagrid, kaj vidis, ke Hagrid tute ĝojbrilas al li.

“K’mprenes?” diris Hagrid. “Hari Potter ne esti sorĉisto – atendu, v’ estos tute fama ĉe Porkalo.”

Sed onklo Verno rifuzis cedi sen batalo.

“Ĉu mi ne diris al vi, ke li ne iros?” li siblis. “Li iros al Ŝtonbara mezlernejo, kaj estos danka pro tio. Mi legis tiujn leterojn kaj li bezonas amason da rubaĵoj – sorĉlibroj kaj sorĉvergoj kaj –“

“Se li voles iri, granda moglo ki’l vi ne mal’bligos ti’n,” Hagrid graŭlis. “Malp’rmesi, ke la filo de Lilio kaj Jakobo Potter lernu ĉe Porkalo! Vi fr’nezes. Lia nomo estes reg’strita jam de kiam li naskiĝ’s. Li ires al la plej bona lernejo de magio kaj sorĉado en la mondo. Sep jarojn tie kaj li ne rek’neblos. Li estos finfine kun gejunuloj samspecaj, kaj li estos sub la plej granda lernejestro, kiun Porkalo iam ajn hav’s: Albus Zom–“

“MI RIFUZAS PAGI POR TIO, KE IU MALJUNA FRENEZULO INSTRUU AL LI TRUKOJN!” kriegis onklo Verno.

Sed finfine li diris tro. Hagrid levis sian ombrelon kaj girigis ĝin super la kapo. “N’NIAM —“ li tondris, “INSULTU — ALBUS — ZOMBURDON — ANTAŬ — MI!”

Li flirte mallevis la ombrelon cele al Dadli – violkolere fulmis, petarde knalis, iu plendkrietis, kaj post unu sekundo Dadli dancadis ĉirkaŭe kun la manoj tenantaj lian grasan postaĵon, hurlante pro doloro. Kiam li turnis al ili la dorson, Hari vidis kirlan porkvoston, kiu etendiĝis tra truo en la pantalono.

Onklo Verno muĝis. Tirante onklinon Petunjo kaj Dadli en la alian ĉambron, li ĵetis ankoraŭ unu terur­itan rigardon al Hagrid kaj frapfermis la pordon post si.

Hagrid rigardis sian ombrelon kaj karesis al si la barbon. “Dev’s ne ekkoleri,” li bedaŭreme diris, “sed cetere ĝi ne bone funkci’s. Intenc’s fari lin porko, sed mi s’pozes, ke li ĉiuokaze tiel simil’s porkon, ke rest’s malmulto farebla.”

Li flankenrigardis al Hari elsub siaj hirtaj brovoj.

“Mi estus danka se v’ ne mencius ti’n al iu ajn ĉe Porkalo,” li diris. “Mi – nu – se paroli precize, m’ ne rajtes sorĉi. Oni permes’s, ke mi faru jomete por sekvi vin kaj havigi al vi viajn leterojn kaj ti’l plu – unu el la kioloj, ke mi avid’s akcepti la taskon –“

“Kial vi ne rajtas fari magion?” demandis Hari.

“Nu – m’ mem stud’s ĉe Porkalo, sed – nu – verdire, oni eksig’s min. En mi’ tria jaro. Ili eĉ romp’s mi’n sorĉvergon. Sed Zomburd’ permes’s, ke mi restu tie ki’l bienist’. Granda ’omo, Zomburd’.”

“Kial oni eksigis vin?”

“Jam malfruiĝes, kaj multon ni devos fari, morgaŭ,” laŭte diris Hagrid. “Devos iri en la urbon, aĉeti viajn librojn, kaj s’mile.”

Li demetis sian dikan mantelon kaj ĵetis ĝin al Hari.

“Vi poves ekdormi sub ti’,” li diris. “Ne atentu, se ĝi jom moviĝes. Mi s’pozeble ankoraŭ hav’s kelkajn glirojn en unu poŝo.”

Загрузка...