Estis Ciuro.
“Vi!” anhelis Hari.
Ciuro ridetis. Lia vizaĝo tute ne tikis nun.
“Mi,” li diris trankvile. “Mi demandis min ĉu mi renkontus vin ĉi tie, Potter.”
“Sed mi supozis — Snejp —”
“Severus?” Ciuro ridis, sed ne per sia kutima tremanta tenoro, sed frostige kaj akre. “Jes, Severus aspektas ja taŭge por la rolo, ĉu ne? Li tre helpeme ĉirkaŭglisadis kiel trokreskinta vesperto. Kompare al li, kiu suspektus la komp-p-patinda, b-b-balbutanta, p-profesoro Ciuro?”
Hari ne povis koncepti la tuton. Tio ne povis esti la vero, tute ne.
“Sed Snejp provis murdi min!”
“Ho, ne, ne. Mi provis murdi vin. Via amikino sinjorino Granĝer hazarde renversis min dum ŝi hastis ekbruligi Snejp ĉe tiu kvidiĉa matĉo. Ŝi rompis mian vidkontakton kun vi. Post pluaj sekundoj mi sukcesus trudi vin de tiu balailo. Mi sukcesus eĉ pli frue se Snejp ne murmuradus kontraŭsorĉon, provante savi vin.”
“Snejp provadis savi min?”
“Kompreneble,” diris Ciuro aplombe. “Alie kial li deziris arbitracii la sekvantan matĉon? Li provis certigi, ke mi ne faru tion denove. Tio estas ridinda… li ne bezonis ĝeni sin. Mi ne kapablis ion ajn dum Zomburdo spektis. La ceteraj instruistoj supozis, ke Snejp provis malhelpi Oragrifan venkon, li ja igis sin malpopulara… kaj kia malŝparo da tempo tio fariĝos, kiam, post ĉio, mi mortigos vin ĉinokte.”
Ciuro klakigis la fingrojn. Ŝnuroj ekaperis el la aero kaj vindiĝis streĉe ĉirkaŭ Hari.
“Vi tro scivolemas por resti viva, Potter. Tial, ke vi kuradis ĉirkaŭ la lernejo je Halovino, mi alfrontis la riskon, ke vi vidis min veni por ekzameni tion, kio gardis la Ŝtonon.
“Vi enlasis la trolon?”
“Evidente. Mi havas apartan talenton rilate al troloj — vi nepre rimarkis kion mi faris al tiu en la alia ĉambro tie. Bedaŭrinde, kvankam la ceteraj disiĝis por trovi la trolon, Snejp, kiu jam suspektis min, celis rekte al la tria etaĝo por superatuti min — domaĝe, krom tio, ke mia trolo malsukcesis bati vin ĝismorte, ankaŭ tiu trikapa hundo malsufiĉe formordis la kruron de Snejp.”
“Nun, atendu kviete, Potter. Mi bezonas ekzameni ĉi tiun interesan spegulon.”
Nur tiam Hari rekonis tion, kio staris malantaŭ Ciuro. Estis la Spegulo de Orized.
“Ĉi tiu spegulo estas la ŝlosilo por trovi la Ŝtonon,” Ciuro murmuris, frapetante ĉirkaŭ la kadron. “Fidu Zomburdon inventi ĉi tian aferon…tamen li estas ĉe Londono…mi estos tre fora antaŭ ol li revenos…”
Hari ne havis ion fari, krom instigi Ciuron al parolado, tiel ke li ne fikse atentu la spegulon.
“Mi vidis vin kaj Snejp en la arbaro —” li ekdiris.
“Jes,” diris Ciuro distrate, dum li rondiris la spegulon por ekzameni la dorson. “Ĝis tiam li suspektis min, kaj provis ekscii kiom mi jam solvis. Li ĉiam malkonfidis min. ‘Provis timigi min — kvazaŭ li povus, dum mi havas la helpon de la Lordo Voldemorto…”
Ciuro revenis de malantaŭ la spegulo, en kiu li nun rigardis avide.
“Mi vidas la Ŝtonon… mi prezentas ĝin al mia mastro… sed kie ĝi estas?”
Hari baraktis kontraŭ la ŝnuroj lin tenantaj, sed ili ne cedis. Li devas malhelpi, ke Ciuro tute atentu al la spegulo.
“Sed Snejp ĉiam aspektis, kvazaŭ li ege malamus min.”
“Ho, avide,” diris Ciuro senzorge, “Certe jes. Li estis studento ĉe Porkalo kun via patro, ĉu vi ne sciis? Ili malamegis unu la alian. Sed li neniam deziris al vi la morton.”
“Sed mi subaŭdis vin antaŭ kelkaj tagoj, singultante — mi supozis, ke Snejp minacis vin…”
Unuafoje, spasmo de timo flirtis trans la vizaĝon de Ciuro.
“Fojfoje,” li diris, “Mi hezitas antaŭ ol obei la ordonojn de mia mastro — li estas eminenta sorĉisto, kaj mi estas malforta —”
“Ĉu vi volas diri, ke li estis tie kun vi en la klasĉambro?” anhelis Hari.
“Li estas kun mi ĉie ajn mi iras,” diris Ciuro kviete. “Mi renkontis lin dum mi veturis ĉirkaŭ la mondo. Malsaĝa junulo mi estis tiam, plena je ridindaj ideoj pri la bono kaj la mavo. Lordo Voldemorto montris al mi kiom mi eraris. Ne ekzistas bono kaj mavo, ekzistas nur la povo, kaj tiuj, kiuj estas tro malfortaj por celi ĝin…. Ekde tiam, mi servadas lin fidele, kvankam mi ofte malsukcesis plaĉi al li. Li bezonis trakti min tre severe.” Ciuro skuiĝis subite. “Li ne trankvile pardonas erarojn. Kiam mi malsukcesis ŝteli la Ŝtonon el Gajngotoj, tio ege malplaĉis al li. Li punis min… decidis, ke li devas gvati min pli strikte…”
La voĉo de Ciuro malfortiĝis. Hari rememoris sian viziton al Diagon’ Aleo — kiel li povis esti tiel stulta? Li vidis Ciuron tie je la sama tago, kaj premis al li la manon ĉe la Likema Kaldrono.
Ciuro blasfemis murmure.
“Mi ne komprenas tion… ĉu la Ŝtono estas interne de la spegulo? Ĉu mi devas rompi ĝin?”
La pensoj de Hari kuregis.
Tio, kion mi deziras nuntempe pli ol ion ajn en la mondo, li pensis, estas ke mi trovu la Ŝtonon antaŭ ol Ciuro. Do se mi rigardas en la spegulon, mi vidos min trovi ĝin — kio signifas, ke mi ekscios, kie ĝi estas kaŝita! Sed kiel rigardi sen atentigi Ciuron pri tio, kion mi faras?
Li provis movetiĝi maldekstren, por meti sin antaŭ la spegulon sen rimarkigi Ciuron, sed la ŝnuroj ĉirkaŭ liaj maleoloj estis tiel streĉitaj, ke li stumblis kaj falis planken. Ciuro ignoris lin. Li ankoraŭ parolis al si.
“Kion faras ĉi tiu spegulo? Kiel ĝi funkcias? Ho, Mastro, helpu min!”
Kaj horore al Hari, voĉo respondis, kaj la voĉo ŝajne devenis el Ciuro mem.
“Uzu la knabon… uzu la knabon…”
Ciuro giris al Hari.
“Jes — Potter — venu ĉi tien.”
Li frapis unufoje la manojn, kaj la ŝnuroj ligantaj Hari forfalis. Hari malrapide surpiediĝis.
“Venu ĉi tien,” Ciuro ripetis. “Rigardu en la spegulon kaj diru kion vi vidas.”
Hari marŝis kontraŭ li.
Mi devas mensogi, li pensis senespere. Mi devas rigardi kaj mensogi pri kion mi vidas, nur tio.
Ciuro moviĝis tuj malantaŭ lin. Hari enspiris la strangan odoron, kiu ŝajne devenis de la turbano de Ciuro. Li fermis la okulojn, paŝis antaŭ la spegulon, kaj malfermis ilin denove.
Li vidis sian reflektaĵon, komence palan kaj timeman. Sed post momento, la figuro ridetis al li. Ĝi metis la manon en sian poŝon kaj eltiris sangoruĝan ŝtonon. Ĝi palpebrumis kaj remetis la Ŝtonon en la poŝon — kaj dum ĝi faris tion, Hari sentis ion pezan fali en lian veran poŝon. Iele — nekredeble — li ekhavis la Ŝtonon.
“Nu?” diris Ciuro senpacience. “Kion vi vidas?”
Hari firmigis sian kuraĝon.
“Mi vidas min premante la manon de Zomburdo,” li inventis. “Mi — mi ĵus gajnis la Dompokalon por Oragrifo.”
Ciuro blasfemis denove.
“Moviĝu flanken,” li diris. Dum Hari moviĝis, li sentis la Ŝtonon de la Saĝuloj kontraŭ sia kruro. Ĉu li risku forkuri?
Sed li ne faris kvin paŝojn antaŭ ol akuta voĉo parolis, kvankam Ciuro ne movis siajn lipojn.
“Li mensogas… li mensogas…”
“Potter, venu ĉi tien!” Ciuro kriis. “Diru al mi la veron! Kion vi ĵus vidis?”
La akuta voĉo parolis denove.
“Lasu min paroli al li… vizaĝ-al-vizaĝe…”
“Mastro, vi ne havas sufiĉan forton!”
“Mi havas sufiĉan forton… por ĉi tio…”
Hari sentis kvazaŭ la Diabla Kaptilo enradikus lin ĉe tiu loko. Li povis movi nenian muskolon. Ŝtoniĝinta, li rigardis dum Ciuro levis la manojn, kaj komencis malvindi sian turbanon. Kio okazas? La turbano forfalis. La kapo de Ciuro aspektis strange malgrande sen tio. Tiam li malrapide turniĝis.
Hari ekkrius, se li povus fari ajnan sonon. Tie, kie devis esti la kapa malantaŭo Ciuro, estis alia vizaĝo, la plej terura vizaĝo, kiun Hari iam ajn vidis. Ĝi estis kretoblanka, kaj havis ardajn ruĝajn okulojn kaj fendojn por naztruoj, kiel serpento.
“Hari Potter…” ĝi flustris.
Hari klopodis paŝi malantaŭen, sed liaj kruroj ne moviĝis.
“Ĉu vi vidas tion, kion mi fariĝis?” la vizaĝo diris. “Nura ombro kaj vaporo… mi havas formon nur kiam mi povas kunhavi la korpon de alia… sed ĉiam ekzistas tiuj, kiuj feliĉe enlasas min en siajn korojn kaj mensojn… Unikorna sango fortigis min, dum la pasintaj semajnoj… vi vidis la fidelan Ciuron trinki ĝin por mi en la arbaro… kaj post kiam mi havas la Eliksiron de la Vivo, mi povos krei mian propran korpon…. Nun… kial vi ne donu al mi tiun Ŝtonon en via poŝo?”
Do li sciis. La sento subite ondis reen en la krurojn de Hari. Li stumblis malantaŭen.
“Ne estu stultulo,” minacis la vizaĝo. “Prefere savi vian vivon kaj aliĝi al mi… ol trafi la saman finon, kiel viaj gepatroj… ili mortis petegante kompaton de mi…”
“MENSOGULO!” Hari kriis subite.
Ciuro paŝis malantaŭen al li, tiel ke Voldemorto povis ankoraŭ vidi lin. La mava vizaĝo nun ridetis.
“Kiel korfrape…” ĝi siblis. “Mi ĉiam taksas alte la kuraĝon… Jes, knabo, viaj gepatroj estis kuraĝaj… mi mortigis vian patron unue, kaj li rezistis kuraĝe… sed via patrino ne bezonis morti… ŝi provis protekti vin… Nun donu al mi la Ŝtonon, krom se vi deziras, ke ŝi mortis vane.”
“NENIAM!”
Hari saltis kontraŭ la flama pordo, sed Voldemorto ŝrikis “KAPTU LIN!” kaj je la sekvanta sekundo, Hari sentis la manon de Ciuro ekkroĉi lian pojnon. Kudrile akra doloro tuj bruligis la cikatron de Hari; li sentis kvazaŭ lia kapo estis fendonta endue; li kriegis, baraktis per sia tuta forto kaj, surprize al li, Ciuro delasis lin. La doloro en lia kapo mildiĝis — li ĉirkaŭrigardis freneze por vidi kien Ciuro iris, kaj vidis lin kaŭranta pro doloro, rigardantan siaj fingrojn — ili blaziĝis dum li rigardis ilin.
“Kaptu lin! KAPTU LIN! ŝrikis Voldemorto denove, kaj Ciuro ataksaltis, plene sternante Hari, kaj eksidante sur lin, kun ambaŭ manoj ĉirkaŭ lia kolo — la cikatro de Hari preskaŭ blindigis lin per doloro, tamen li povis aŭdi Ciuron hurli agonie.
“Mastro, mi ne povas teni lin — miaj manoj — miaj manoj!”
Kaj Ciuro, kvankam blokante Hari kontraŭ la tero per siaj genuoj, lasis sian tenon de lia kolo, kaj gapis, konsternate, al siaj proproj manplatoj — Hari povis vidi, ke ili aspektis brulvundite, senhaŭte, ruĝe, kaj brile.
“Do mortigu lin, stultulo, kaj finu tion!” ŝrikis Voldemorto.
Ciuro levis la manon por fari mortigan malbenon, sed Hari instinkte etendis sian manon kaj prenis Ciuron je la vizaĝo —
“AAAAARĤĤĤ!”
Ciuro rulis de li, kun vizaĝo blazigita ankaŭ, kaj tiam Hari komprenis: Ciuro ne povas tuŝi lian nudan haŭton, sen suferi teruran doloron — lia sola savo estus tenadi Ciuron, kaŭzi al li sufiĉan doloron por malhelpi lin fari malbenon.
Hari saltis surpieden, kaptis Ciuron je la brako, kaj alkroĉiĝis tiel forte, kiel li kapablis. Ciuro kriegis kaj klopodis forĵeti je Hari — la kapdoloro de Hari kreskis — li ne povis vidi — li nur aŭdis la terurajn ŝrikojn de Ciuro, la kriojn de Voldemorto, “MORTIGU LIN! MORTIGU LIN!”, kaj aliajn voĉojn, kvazaŭ imagaĵojn de Hari, kiuj kriis, “Hari, Hari!”
Li sentis, ke la brako de Ciuro eltiras sin el lia teno, komprenis, ke li estas venkata, kaj falis en nigraĵon, malsupren… malsupren… malsupren…
Ia oraĵo glimbrilis ĝuste super li. La oreko! Li provis kapti ĝin, sed liaj brakoj tro pezis.
Li palpebrumis. Fakte, ĝi ne estas la oreko. Estas okulvitroj. Kiel strange.
Li palpebrumis denove. Super li la ridetanta vizaĝo de Albus Zomburdo ŝvebis en lian vidon.
“Bonan posttagmezon, Hari,” diris Zomburdo.
Hari gapis al li. Tiam li memoris tion: “Sinjoro! La Ŝtono! Estis Ciuro! Li havas la Ŝtonon! Sinjoro, hastu —”
“Trankviliĝu, karulo, kelkaj novaĵoj mankas al vi,” diris Zomburdo. “Ciuro ne havas la Ŝtonon.”
“Do kiu havas ĝin? Sinjoro, mi —”
“Hari, bonvolu kvietiĝi, alie sinjorino Pomfrej forigos min.”
Hari glutis kaj rigardis ĉirkaŭ si. Li rekonis, ke li estas en la alo hospitala. Li kuŝis enlite inter blankaj tolaĵoj, kaj apud li staris tablo alte ŝarĝita per duona butikpleno da dolĉaĵoj.
“Jen signoj de bondeziroj fare de viaj amikoj kaj admirantoj,” diris Zomburdo ĝojbrilante. “Tio, kio okazis tie en la karceroj inter vi kaj profesoro Ciuro, estas gardata sekreto, do kompreneble la tuta lernejo scias tion. Mi supozas, ke viaj amikoj, la sinjoroj Fredo kaj Georgo Tordeli respondecas pri la neceseja sidejo, kiu alvenis. Evidente ili intencis amuzi vin per tio. Sinjorino Pomfrej, tamen, ne konsideris ĝin tute higiena, kaj konfiskis ĝin.”
“Kiel longe mi estadas ĉi tie?”
“Je tri tagoj. Sinjoro Rejnaldo Tordeli kaj sinjorino Granĝer tre ĝoje ekscios, ke vi denove konscias, ili ege zorgas pri vi.”
“Sed sinjoro, la Ŝtono —”
“Mi kredas, ke vi ne lasos vin distriĝi. Do bone, teme de la Ŝtono. Profesoro Ciuro ne sukcesis preni ĝin de vi. Mi alvenis ĝustatempe por malebligi tion, kvankam vi sola agis tre brave, mi devas konfesi.”
“Vi alvenis? Vi ricevis la strigon de Hermiona?”
“Ni verŝajne preterpasis nin survoje. Kiam mi atingis Londonon, tuj evidentiĝis al mi, ke la ĝusta loko por mi estas tie, de kie mi ĵus veturis. Mi alvenis ĝustatempe por tiri Ciuron de vi —”
“Estis vi.”
“Mi timis, ke mi malfruis.”
“Vi ja preskaŭ malfruis, mi ne povus forteni lin de la Ŝtono multe plu —”
“Mi ne parolas pri la Ŝtono, karulo, sed pri vi — la penado al vi preskaŭ mortigis vin. Dum terura momento, mi timis, ke tio okazis. Teme de la Ŝtono, ĝi estas detruita.”
“Detruita?” diris Hari gape. “Sed pri via amiko — Nikolao Flamel —”
“Ho, vi scias pri Nikolao?” diris Zomburdo, kun evidenta ĝojo. “Vi ja traktis la aferon korekte, ĉu ne? Nu, Nikolao kaj mi pridiskutis iom, kaj konsentis, ke tio estus ĝuste.”
“Sed tio signifas, ke li kaj lia edzino mortos, ĉu ne?”
“Ili havas sufiĉan akumuladon de Eliksiro por aranĝi iliajn aferojn, kaj tiam, jes, ili mortos.”
Zomburdo ridetis pro la mirfrapita mieno de Hari.
“Al junulo kiel vi, mi supozas, ke tio aspektas nekompreneble, sed al Nikolao kaj Perenela, tio ŝajnos simple kiel enlitiĝi post tre, tre longa tago. Fakte, por la bonorda menso, la morto estas simple la sekvanta granda aventuro. Sciu, ke la Ŝtono vere ne estis tiel bonega afero, kiel oni supozas. Tiom da mono kaj da vivo, kiom oni kapablas deziri! Jen la du aferoj, kiujn la plejparto da homoj elektus prefere al ĉiuj ceteraj — la ĝeno estas, ke la homoj inklinas elekti ĝuste tiujn aferojn, kiuj estas la plej malbonaj por ili.”
Hari kuŝis tie, parolmanka. Zomburdo zumis iom, kaj ridetis al la plafono.
“Sinjoro?” diris Hari. “Mi pensadas pri ion… Sinjoro — eĉ se la Ŝtono estas for, Vol–, tio estas, Vi-Scias-Kiu —”
“Nomu lin Voldemorto, Hari. Ĉiam uzu la ĝustajn nomojn por la aferoj. La timo al la nomo pliigas la timon antaŭ la afero mem.”
“Jes, sinjoro. Nu, Voldemorto klopodos eltrovi aliajn rimedojn por returni, ĉu ne? Mi volas demandi, li ne estas for, ĉu?”
“Ne, Hari, li ne estas for. Li ankoraŭ ekzistas ie, eble celante kunhavi alian korpon…ne estante tute viva, li ne kapablas morti. Li forlasis Ciuron mortontan; li malkompatas tiom siajn disciplojn, kiom siajn malamikojn. Tamen, Hari, kvankam vi nur malfruigis lian revenon al estreco, je la sekvanta fojo necesos nur alian homon, kiu pretas lukti ŝajne senesperan batalon— kaj se li estos malfruigita denove, kaj denove, do eblas, ke li neniam reakiros sian povon.”
Hari kapjesis, sed haltis tuj, ĉar tio dolorigis lian kapon. Tiam li diris, “Sinjoro, estas aliaj aferoj pri kiuj mi deziras ekscii, se vi povas klarigi…aferoj pri kiu mi volas scii la veron…”
“La veron.” Zomburdo ĝemis. “Tio estas bela kaj terura afero, kaj pro tio oni devas trakti ĝin tre zorgeme. Tamen, mi respondos al viaj demandoj, krom se pro grava kialo mi ne povos, en kiu kazo mi petos vian pardonon. Kompreneble, mi ne mensogos al vi.”
“Nu…Voldemorto diris, ke li murdis mian patrinon nur pro tio, ke ŝi klopodis malhelpi lin mortigi min. Sed kial li fakte deziris mortigi min?”
Zomburdo ĝemis tre profunde tiufoje.
“Domaĝe, al via unua demando, mi ne povas respondi. Ne hodiaŭ. Ne nun. Vi ekscios iam… Formetu ĝin de viaj pensoj nuntempe, Hari. Kiam vi pli aĝos… mi komprenas, ke vi malamas ĉi tiujn vortojn… kiam vi estos preta, vi scios.”
Hari komprenis, ke disputi tion ne utilus.
“Sed, kial Ciuro ne kapablis tuŝi min?”
“Via patrino mortis por savi vin. Se ekzistas io ajn, kion Voldemorto ne komprenas, tio estas la amo. Li ne rekonis, ke amo tiel forta, kiel tiu de via patrino por vi, lasas sian propran markon. Nek cikatron, nek videblan signon… eĉ post kiam tiu, kiu amas nin, forpasas, pro tio, ke ni estas tiel profunde amitaj, ni por ĉiam havos iom da protekto. Ĝi kuŝas en via propra haŭto. Ciuro, plena je malamo, avaro, kaj ambicio, oferdonante sian spiriton al Voldemorto, ne kapablis tuŝi vin pro tiu kialo. Li suferis doloregon tuŝante iun markitan per io tiel bona.”
Zomburdo nun ege interesiĝis pri birdo ekstere sur la fenestra sojlo, kio donis al Hari la tempon por sekigi siajn okulojn per la littuko. Kiam li retrovis sian voĉon, Hari diris, “Kaj la nevidebliga mantelo — ĉu vi scias, kiu sendis ĝin al mi?”
“Ah — via patro hazarde lasis ĝin en mia posedo, kaj mi supozis, ke vi ŝatus ĝin.” La okuloj de Zomburdo trembrilis. “Jen tre utilaj aferoj… via patro uzis ĝin ĉefe por kaŝiri al la kuirejoj kaj ŝteli manĝaĵojn, kiam li estis ĉi tie.”
“Kaj estas alia afero…”
“Ekpafu.”
“Ciuro diris, ke Snejp —”
“Profesoro Snejp, Hari.”
“Jes tiu — Ciuro diris, ke li malamas min, ĉar li malamis mian patron. Ĉu tio pravas?”
“Nu ili ja iome abomenis unu la alian. Ne malsimile al vi kaj sinjoro Malfid. Kaj plue, via patro faris ion, kion Snejp ne kapablis pardoni.”
“Kio?”
“Li savis al li la vivon.”
“Kio?”
“Jes…” diris Zomburdo reve. “Strange la homaj mensoj funkcias, ĉu ne? Profesoro Snejp ne povis toleri tion, ke li ŝuldas al via patro… mi ja kredas, ke li tiom klopodis por protekti vin ĉijare, ĉar li sentis, ke tio kvitigus la aferon inter li kaj via patro. Tiam li povus denove malamadi la memoron de via patro senĝene…”
Hari klopodis kompreni, sed tio faris lian kapon bategi, do li ĉesis.
“Kaj sinjoro, restas sola demando…”
“Nur tiu sola?”
“Kiel mi ekhavis la Ŝtonon el la spegulo?”
“Ah, nun mi ĝojas, ke vi demandas tion. Tio estis unu el miaj pli geniaj ideoj, kaj inter ni mi konfesas, ke tiu signifas multon. La solvo estis tia: nur tiu, kiu deziras trovi la Ŝtonon — trovi ĝin, sed ne uzi ĝin — nur tiu povis ekhavi ĝin, alie oni vidus sin farante oron aŭ trinkante la Eliksiron de la Vivo. Mia cerbo fojfoje surprizas eĉ min… Nu, sufiĉe da demandoj. Mi sugestas, ke vi komencu ĝui tiujn dolĉaĵojn. Ho! Berĉjo Boc’ Ĉiagustaj Ĵeleeroj! Dum mia juneco mi malfeliĉe trafis unu kun gusto de vomaĵo, kaj ekde tiam ili bedaŭrinde perdis sian allogon por mi. — sed mi supozas, ke mi riskus nenion ĉe bona tofeo, ĉu?”
Li ridetis kaj ĵetis flavbrunan ĵeleeron en sian buŝon. Tiam li strangoletiĝis kaj diris, “Domaĝe! Jen orelvakso!”
S-ino Pomfrej, la flegistino, estis afabla virino, sed tre strikta.
“Nur kvin minutojn,” Hari petegis.
“Tute ne.”
“Vi enlasis profesoron Zomburdo…”
“Nu, kompreneble, temis pri la lernejestro, jen tute alia afero. Vi bezonas ripozon.”
“Rigardu, mi ja ripozas, tute kuŝante. Ho, bonvolu, sinjorino Pomfrej…”
“Ho, bone,” ŝi diris. “Sed nur kvin minutojn.”
Kaj ŝi enlasis Ron kaj Hermionan.
“Hari!”
Hermiona aspektis, kvazaŭ ŝi estus ĵetonta siajn brakojn ĉirkaŭ lin denove, sed Hari ĝojis, ke ŝi detenis sin, ĉar lia kapo ankoraŭ doloris ege.
“Ho, Hari, ni timis, ke vi estis — Zomburdo tiom zorgis —”
“La tuta lernejo parolas pri tio,” diris Ron. “Kio vere okazis?”
Estis unu el la raraj fojoj, kiam la vera rakonto estis eĉ pli stranga kaj ekscitiga ol la senbridaj onidiroj. Hari rakontis ĉion: pri Ciuro, la spegulo, la Ŝtono, kaj Voldemorto. Ron kaj Hermiona estis helpema aŭdantaro; ili anhelis je la ĝustaj tempoj, kaj kiam Hari diris al ili kio kuŝis sub la turbano de Ciuro, Hermiona ekkriis laŭte.
“Do la Ŝtono estas for?” diris Ron finfine. “Flamel simple mortos?”
“Mi diris ĝuste tion, sed Zomburdo opinias, ke — kiel li diris tion? — ‘por la bonorda menso, la morto estas simple la sekvanta granda aventuro.’”
“Mi ĉiam diris, ke li frenezas,” diris Ron, aspektante ege impresate pri kiom lia heroo frenezas.
“Kaj kio okazis al vi ambaŭ?” diris Hari.
“Nu, mi reiris senprobleme,” diris Hermiona. “Mi revigligis Ron — tio daŭris iom da tempo — kaj ni impetis al la strigejo por kontakti Zomburdon, kiam ni trafis tiun en la vestiblo — li jam sciis — li nur diris, ‘Hari postkuras lin, ĉu ne?’ kaj forflugis al la tria etaĝo.”
“Laŭ via supozo, ĉu li intencis, ke vi faru tion?” diris Ron. “Post kiam li sendis al vi la mantelon de via patro, kaj la ceteraj aferoj?”
“Nu,” Hermiona eksplodis, “ se li intencis tion — mi volas diri — tio estas hontinda — vi povus esti mortigita.”
“Ne, ne estas hontinda,” diris Hari penseme. “Li estas originala viro, Zomburdo. Mi opinias, ke li kvazaŭe volis doni al mi ŝancon. Mi kredas, ke li scias proksimume ĉion, kio okazas ĉi tie, fakte. Laŭ mia supozo, li sufiĉe bone komprenis, ke ni intencis provi tion, kaj anstataŭ bari nin, li nur instruis nin sufiĉe por helpi. Mi ne kredas, ke tio okazis hazarde, ke li lasis min ekscii, kiel la spegulo funcias. Tio aspektas kvazaŭ li pensus, ke mi rajtas alfronti Voldemorton, se mi kapablas…”
“Zomburdo ja frenezas, sendube,” diris Ron fiere. “Aŭskultu, vi devas fariĝi sufiĉe forta por la semestrofina bankedo morgaŭ. La poentoj estas sumigitaj, kaj Rampeno venkis, kompreneble — vi ne partoprenis la finan kvidiĉan matĉon, kaj sen vi Korakungo facile premfrakasis nin — sed la manĝaĵoj estos elstaraj.”
Je tiu momento, s-ino Pomfrej hastis proksimen.
“Vi jam havis dek kvin minutojn, nun FOR,” ŝi diris firme.
Post noktodaŭro da bona dormo, Hari sentis sin preskaŭ bonstata.
“Mi dezirus ĉeesti la bankedon,” li diris al s-ino Pomfrej dum ŝi netigis liajn multajn skatolojn da bombonoj. “Mi povos, ĉu ne?”
“Profesoro Zomburdo diras, ke oni permesu vin ĉeesti,” ŝi diris indignete, kvazaŭ laŭ ŝia opinio prof. Zomburdo ne komprenus kiel riskaj la bankedoj povas esti. “Kaj vi havas alian vizitanton.”
“Do, bone,” diris Hari. “Kiu estas tiu?”
Hagrid krablis tra la pordo dum li parolis. Kiel kutime, kiam li estis endome, Hagrid aspektis tro granda por esti permesata. Li sidiĝis apud Hari, nur ĵetis rigardon al li, kaj eksplodis pro larmoj.
“Tiu — estes — mia — aĉa — kulpo!” li singultis, kun sia vizaĝo en la manoj. “Mi sc’ig’s al la mava bestid’, ki’l pret’rpasi Lanugan! Mi dir’s ti’n al li! Ti’ est’s la sola ‘fero, ki’n li ne sci’s, kaj mi don’s ĝin al ‘i. Vi pov’s esti morta! Kaj por ‘avi drakan ovon! Mi n’niam trinkos denove! Mi deves esti forp’lita, kaj sendita por ekzil’ kun la mogloj!”
“Hagrid!” diris Hari, ŝokita pro la vido de Hagrid tremanta kun bedaŭro kaj aflikto, kun egaj larmoj likantaj en lian barbon. “Hagrid, li nepre estus malkovrinta tion alie; temas de Voldemorto; li eltrovus ĝin, eĉ se vi ne dirus tion al li.”
“Vi pov’s esti murdita!” singultis Hagrid. “Kaj ne diru la nomon!”
“VOLDEMORTO!” Hari kriegis, kaj Hagrid estis tiel ŝokita, ke li ĉesis plori. “Mi trafis lin, kaj mi nomas lin per lia nomo. Bonvolu gajiĝi, Hagrid, ni savis la Ŝtonon, ĝi estas for, li ne povos uzi ĝin. Prenu Ĉokoladan Ranon, mi havas amason…”
Hagrid viŝis sian nazon per sia mandorso kaj diris, “Ti’ r’memoriges jon al mi. Mi alport’s donacon por vi.”
“Tio ne estus ermenaĵa sandviĉo, ĉu?” diris Hari nervoze, kaj je la unua fojo Hagrid ridis feble.
“Ne. Zomburd’ don’s al mi lib’rtagon ‘ieraŭ por ke mi pr’tigu ĝin. Kompr’neble li dev’s maldungi min — tam’n, mi ‘aves ti’n por vi…”
Ĝi aspektis kiel bela libro kun leda bindaĵo. Hari malfermis ĝin scivoleme. Ĝi estis plena je sorĉistaj fotoj. Ridetante, kaj mansalutante al li de ĉiu paĝo estis liaj gepatroj.
“ ‘Send’s strigojn al ĉiuj el ‘a jamaj lernejk’legoj de viaj g’patroj, petante fotojn…’sci’s, ke vi ne ‘aves iun ajn…ĉu plaĉes al vi?”
Hari ne povis paroli, sed Hagrid komprenis.
Hari trovis sola sian vojon malsupren al la semestrofina bankedo tiun vesperon. Li malfruiĝis pro la zorgoj de s-ino Pomfrej, kiu insistis, ke ŝi faru finan ekzamenon de li, kaj pro tio la Granda Halo jam estis plena. Ĝi estis festonita kun la verda kaj arĝenta koloroj de Rampeno, por festi tion, ke Rampeno gajnis la Dompokalon je la sepa fojo sinsekve. Ega standardo montranta la Rampenan serpenton kovris la muron malantaŭ la Ĉefa Tablo.
Kiam Hari eniris, ekis silento, kaj tiam ĉiuj komencis laŭte paroli samtempe. Li glitis en sidejon inter Ron kaj Hermiona ĉe la Oragrifa tablo, kaj klopodis ignori tion, ke homoj stariĝis por vidi lin.
Feliĉe, Zomburdo alvenis je momentoj poste. La babilado iom post iom ĉesis.
“Jen plia jaro for!” Zomburdo diris gaje. “Kaj mi devas ĝeni vin per la anhelanta alparolo de maljunulo antaŭ ol ni plendente almordos nian bongustan festenon. Kia jaro ĝi estis! Mi esperas, ke viaj kapoj nun estas iom pli plenaj ol antaŭe… vi havos tutan someron por malplenigi ilin sufiĉe antaŭ ol la nova jaro komencos…”
“Nun, laŭ mia kompreno, necesas fordoni ĉi tiu Dompokalo, kaj la poentoj nombriĝas tiel: en la kvara rango, Oragrifo, kun tricent dek du poentoj; en la tria, Hupopufo, kun tricent kvindek du; Korakungo havas kvarcent dudek ses, kaj Rampeno kvarcent sepdek du.”
Ŝtormo da huraoj kaj stampfoj eksplodis de la Rampena tablo. Hari povis vidi Drakon Malfid bati la tablon per sia pokalo. Estis naŭza aspekto.
“Jes, jes, bone farite, Rampeno,” diris Zomburdo. “Tamen, la okazojn lastatempajn ni nun devas preni en la kalkulon.”
La ĉambro eksilentiĝis. La ridetoj de la Rampenaj iom mallarĝiĝis.
“Nu,” diris Zomburdo. “Mi havas kelkajn lastajn poentojn por disdoni. Nu, atendu. Jes…”
“Unue — al sinjoro Rejnaldo Tordeli…”
La vizaĝo de Ron fariĝis purpura; li aspektis kiel rafano kun forta sunbrulo.
“…pro la plej bone ludita ŝakludo, kiun Porkalo estas vidinta dum multaj jaroj, mi premias Oragrifan Domon je kvindek poentoj.”
Oragrifaj huraoj kvazaŭ levis la sorĉitan plafonon; la steloj supraj ŝajne tremis. Persi aŭdiĝis dirante al la aliaj prefektoj, “Mia frato, vi scias! Mia plej juna frato! Li preterpasis la egan ŝakpecaron de MakGongal!”
Finfine silentis denove.
“Due — al sinjorino Hermiona Granĝer… pro la aplomba uzo de logiko fronte al fajro, mi premias Oragrifan Domon je kvindek poentoj.”
Hermiona kaŝis sian vizaĝon en siaj brakoj; Hari ege suspektis, ke ŝi ekploris. Oragrifaj ĉie laŭ la tablo ekstazis — ili ĵus gajnis cent poentojn.
“Trie — al sinjoro Hari Potter…” diris Zomburdo. La ĉambro fariĝis morte silenta. “…pro pura aŭdaco kaj elstara kuraĝo, mi premias Oragrifan Domon je sesdek poentoj.”
La bruo fariĝis surdiga. Kiuj povis kalkuli dum ili raŭkigis sin kriante, tiuj komprenis, ke Oragrifo nun havis kvarcent sepdek du poentojn — precize same kiel Rampeno. Ili egalgajnis la Dompokalon — se nur Zomburdo estus doninta al Hari solan poenton plian…
Zomburdo levis sian manon. Iom post iom la ĉambro silentiĝis.
“Ekzistas multaj specoj de kuraĝo,” diris Zomburdo, ridetante. “Ni bezonas grandan kuraĝon por alfronti niajn malamikojn, sed ĝuste tiom por alfronti niajn amikojn. Pro tio mi premias je dek poentoj sinjoron Nevil Longejo.”
Iu staranta ekster la Granda Halo povis supozi, ke ia eksplodo ĵus okazas, tiel laŭta estis la bruo, kiu eruptis de la Oragrifa tablo. Hari, Ron, kaj Hermiona ekstaris por krii kaj hurai dum Nevil, blanka pro ŝoko, malaperis sub amason da homoj kiuj ĉirkaŭbrakis lin. Li neniam gajnis eĉ solan poenton por Oragrifo antaŭ tiam. Hari, ankoraŭ huraante, frapetis al Ron la ripojn kaj montris Malfid, kiu ne povus aspekti pli ŝokate kaj hororante, se oni ĵus sorĉus lin per la Korpo-Krampa Malbeno.
“Kiu signifas,” Zomburdo vokis super ŝtormo de aplaŭdoj, ĉar eĉ Korakungo kaj Hupopufo jubilis la forfalon de Rampeno, “ke ni bezonas ian ŝanĝon de dekoracio.”
Li plaŭdis permane. Momente, la verdaj drapiraĵoj fariĝis skarlataj, kaj la arĝentaj fariĝis oraj; la ega Rampena serpento malaperis, kaj impona Oragrifa leono anstataŭis ĝin. Jen Snejp premis la manon de prof. MakGongal, kun terura, perfortata rideto. Li ĵetis rigardon rekte al Hari kaj Hari rekonis tuj, ke la sentoj de Snejp teme de li ne estis ŝanĝitaj je eta iomo. Tio ne koncernis Hari. Ŝajne la vivo fariĝos denove normala je la venonta jaro, aŭ tiel normala, kiel eblas ĉe Porkalo.
Por Hari tio estis la plej bona vespero de la vivo, eĉ pli bona ol venki je kvidiĉo, aŭ festi Kristnaskon, aŭ bate svenigi montajn trolojn… li neniam, neniam forgesos ĉi tiun vesperon.
Hari preskaŭ forgesis, ke la ekzamenaj notoj ankoraŭ venos, sed tamen ili alvenis. Surprizege al li kaj Ron, ambaŭ sukcesis la jaron kun bonaj notoj; Hermiona, kompreneble, ricevis la plej bonajn notojn inter la unuajaraj. Eĉ Nevil iel eltenis, ĉar lia bona Herbologia noto kompensis lian abisman Pocian noton. Ili esperis, ke Klus, kiu estis preskaŭ tiel stulta, kiel li estis kruela, fariĝu eksigata, sed ankaŭ li sukcesis. Estis domaĝe, sed kiel Ron diris, oni ne povas havi ĉiun deziron en la vivo.
Kaj subite iliaj ŝrankoj estis malplenaj, iliaj kofroj estis pakitaj, la bufo de Nevil troviĝis kaŭranta en angulo de la necesejo; oni distribuis avizilojn al ĉiuj el la studentoj, avertante ilin, ke ili ne uzu magion dum la ferioj. (“Mi ĉiam esperas, ke ili forgesu disdoni tiujn,” diris Fredo Tordeli malfeliĉe); Jen Hagrid por gvidi ilin malsupren al la floto da boatoj, kiuj velas trans la lagon; ili eniris en la Porkalan Ekspreson; babilante kaj ridante dum la kamparo iĝis pli kaj pli verda kaj neta; manĝante Berĉjo Boc’ Ĉiagustajn Ĵeleerojn dum ili rapidis preter moglajn urbetojn; demetante iliajn sorĉistajn robojn, kaj surmetante jakojn kaj paltojn; alvenante apud la kajo numero naŭ kaj tri kvaronoj ĉe la Kings Kros stacidomo.
Daŭris sufiĉe da tempo antaŭ ol ili eliris de la kajo. Maljuna ŝrumpa gardisto estis tie ĉe la bileta kontrolejo, lasante ilin iri nur podue, potrie tra la pordo, tiel ke ili ne logu atenton kaj timigu la moglojn per amasa eksplodo eksteren samtempe el solida muro.
“Vi devas veni kaj viziti min ĉisomere,” diris Ron, “vi ambaŭ — mi sendos al vi strigon.”
“Dankon,” diris Hari, “mi bezonos ion por antaŭĝui.”
Homoj ŝancelis ilin dum ili moviĝis antaŭen kontraŭ la pordo reen al la mogla mondo. Iuj vokis:
“Adiaŭ, Hari!”
“Ĝis, Potter!”
“Ankoraŭ fama,” diris Ron kun larĝa rideto.
“Tio certe ne estos la kazo kie mi iros,” diris Hari.
Li, Ron, kaj Hermiona pasis la pordon kune.
“Jen li, Panjo, jen li, rigardu!”
Estis Ĝina Tordeli, la pli juna fratino de Ron, sed ŝi ne montris Ron.
“Hari Potter!” ŝi pepis. “Rigardu, Panjo! Mi povas vidi —”
“Silentu, Ĝina, ne decas almontri.”
S-ino Tordeli ridetis malsupren al ili.
“Okupitaj ĉijare?” ŝi diris.
“Ege,” diris Hari. “Dankon pro la molbombono ĉokolada kaj la trikoto, sinjorino Tordeli.”
“Ho, ne menciinde, karulo.”
“Do, preta?”
Estis onklo Verno, ankoraŭ purpurvizaĝa, ankoraŭ lipharhava, ankoraŭ aspektante furioze pro la aŭdaco de Hari kiu portis strigon en kaĝo tra stacidomo plena je ordinaraj homoj. Malantaŭ li staris onklino Petunjo, kaj Dadli, aspektante terurataj pro la nura vido de Hari.
“Vi devas esti la familio de Hari!” diris s-ino Tordeli.
“Laŭ iu esprimmaniero,” diris onklo Verno. “Hastu, knabo, ni ne havas la tutan tagon por tio.” Li marŝis for.
Hari marŝis malrapide por havi finan parolon kun Ron kaj Hermiona.
“Do, ni vidos nin dum la somero.”
“Mi esperas, ke vi havos — e — bonajn feriojn,” diris Hermiona, rigardante dubeme al onklo Verno, ŝokate, ke iu ajn povas esti tiel malagrabla.
“Ho, mi havos,” diris Hari, kaj ili surpriziĝis pri la rideto, kiu ampleksis lian vizaĝon. “Ili ne scias, ke ni ne rajtas uzi magion hejme. Mi intencas amuzi min multe kun Dadli ĉisomere…”