Ĉapitro ses La Vojaĝo de Kajo Naŭ kaj Tri Kvaronoj

La lasta monato, kiun Hari pasigis kun la Durslioj ne estis feliĉa, kvankam Dadli nun tiel timis Hari, ke li rifuzis resti en la sama ĉambro, dum siaflanke onklino Petunjo kaj onklo Verno ne plu ŝlosis Hari en la ŝranko, trudis al li ajnan taskon, aŭ riproĉis lin — fakte, ili tute ne parolis al li. Duone timemaj kaj duone furiozaj, ili kondutis, kvazaŭ ajna seĝo, kiu surhavis Hari, estu neokupata. Kvankam li preferis tion al lia antaŭa stato, tio ja deprimetis lin post iom da tempo.

Hari tenis sin en sia ĉambro akompanate de sia nova strigo. Li decidis nomi ŝin Hedvig, kiun nomon li trovis en Historio de Magio. Liaj libroj por la lernejo tre interesis al li. Kuŝanta sur sia lito, li legis ĝis malfrua nokto, dum Hedvig glisis en kaj el la fenestro laŭ sia plaĉo. Feliĉe onklino Petunjo neniam plu eniris por polvosuĉi ĉar Hedvig daŭre alportis mortajn musojn reen. Ĉiunokte antaŭ ol li ekdormis, Hari forstrekis alian tagon ĉe la papero montranta la tagojn ĝis la unua de septembro, kiun li estis alpinglinta sur la muro.

Je la lasta tago de aŭgusto li decidis, ke li devis paroli kun siaj geonkloj pri veturado al stacidomo Kings Kros[13] je la venonta tago, do li iris malsupren al la salono, kie ili vidadis televidan kvizon. Li tusetis por averti ilin, ke li estas tie, kaj Dadli ekkriis kaj kuris el la ĉambro.

“E — Onklo Verno?”

Onklo Verno gruntis por indiki, ke li aŭskultas.

“E — mi bezonos esti ĉe Kings Kros morgaŭ por – por iri al Porkalo.”

Onklo Verno gruntis denove.

“Ĉu akordus kun vi, se vi veturigus min?”

Grunton. Hari supozis, ke tio signifis jes.

“Dankon.”

Li estis ironta supren al sia ĉambro, kiam onklo Verno efektive parolis.

“Tio estas stranga rimedo por iri al sorĉista lernejo, per trajno. La flugantaj tapiŝoj ne ĉiuj suferis paneojn, ĉu?”

Hari ne respondis.

“Kie estas tiu lernejo, fakte?”

“Mi ne scias tion,” diris Hari, rekonante tion je la unua fojo. Li tiris el sia poŝo la bileton, kiun Hagrid estis doninta al li.

“Mi simple prenos la trajnon ĉe la kajo numero naŭ kaj tri kvaronoj je la dek unua,” li legis.

Liaj geonkloj fiksrigardis al li.

“Kiu kajo?”

“Naŭ kaj tri kvaronoj.”

“Ne parolu galimatie,” diris onklo Verno. “Ne ekzistas kajo naŭ kaj tri kvaronoj.”

“Tiel indikas mia bileto.”

“Bojante, hurlante frenezas ili,” diris onklo Verno, “la tuta aro. Vi vidos, nur atendu. Bone, ni venigos vin al Kings Kros. Ni ĉiuokaze morgaŭ ja veturos al Londono, alie mi eĉ ne ĝenus min.”

“Kial vi iros al Londono?” Hari demandis, provante esti amika.

“Por venigi Dadli al la hospitalo,” graŭlis onklo Verno. “ ‘Bezonas forprenigi tiun diablan voston, antaŭ ol li iros al Smeltinzo.”

La sekvantan matenon Hari vekiĝis je la kvina, kaj tro ekscitiĝis por ree ekdormi. Li ellitiĝis kaj surmetis sian ĝinzon, ĉar li ne deziris eniri la stacidomon portante sian sorĉistan robon – li preferis ŝanĝi vestojn en la trajno. Li kontrolis sian porkalan liston ja denove por certigi, ke li havis ĉion, kion li bezonis, faris ke Hedvig estis sekure ŝlosita en sia kaĝo, kaj tiam paŝis tien kaj reen en la ĉambro, atendante ĝis la Durslioj ellitiĝis. Post du horoj la durslia veturilo estis ŝarĝita per la peza kofrego de Hari, onklino Petunjo estis persvadinta Dadli sidiĝi apud Hari, kaj ili estis survoje.

Ili atingis la stacidomon Kings Kros je la deka kaj duono. Onklo Verno faligis la kofron de Hari sur ĉareton, kaj puŝis ĝin en la stacion por li. Al Hari tio aspektis strange bonkore, ĝis kiam onklo Verno ekhaltis, frontante la kajojn kun malica rideto sur sia vizaĝo.

“Nu, jen la loko, knabo. Kajo numero naŭ – kajo numero dek. Via kajo devas esti ie inter ili, sed ŝajne oni ankoraŭ ne konstruis ĝin, ĉu?”

Li pravis, kompreneble. Jen granda plasta numero naŭ super unu kajo kaj granda plasta numero dek super la apuda, kaj meze estis tute nenio.

“Havu bonan semestron,” diris onklo Verno kun eĉ pli malica rideto. Li foriris sen plua vorto. Hari turniĝis kaj vidis la familion Dursli veturi for. Ĉiu el ili ridadis. La buŝo de Hari sekiĝis. Kion li nun devis fari? Li komencis veki strangajn rigardojn, pro Hedvig. Li bezonis peti informon.

Li haltigis pasantan gardiston, sed ne kuraĝis mencii kajon naŭ kaj tri kvaronoj. La gardisto neniam aŭdis pri Porkalo, kaj kiam Hari eĉ ne povis diri al li en kiu flanko de la lando ĝi estis, li komencis agaciĝi, kvazaŭ Hari intence kondutis stulte. Fariĝante senespera, Hari demandis pri la trajno, kiu foriros je la dek unua, sed la gardisto respondis, ke ne ekzistas iu ajn. Finfine la gardisto marŝis for, murmurante ion pri malŝparo de tempo. Hari forte regis sian panikon. Laŭ la granda horloĝo super la trajnanonctabulo, li havis nur dek minutojn por eniri la trajnon al Porkalo, kaj li havis neniun ideon kiel fari tion; li estis senhelpa meze de stacidomo kun kofro, kiun li apenaŭ povis levi, plenpoŝo da sorĉista mono, kaj granda strigo.

Hagrid evidente forgesis diri al li ion, kion li devis fari, simile al frapeti la trian brikon ĉe la maldekstro por eniri Diagon’ Aleon. Li demandis sin, ĉu li devis eltiri sian vergon, kaj komenci la frapeteksploradon de la biletkontrolista budo inter la naŭa kaj deka kajoj.

Ĝuste tiam aro da homoj pasis rekte malantaŭ li, kaj al li trafis kelkaj vortoj de ilia parolo.

“— plena je mogloj, kompreneble—”

Hari giris dorsen. La parolanto estis diketa virino, kiu parolis al kvar knaboj, ĉiuj havantaj flamruĝajn harojn. Ĉiu el ili puŝis antaŭ si kofron kiel tiun de Hari — kaj ili havis strigon.

Kun frapanta koro, Hari puŝis sian ĉareton sekvante ilin. Ili haltis kaj ankaŭ li, sufiĉe proksime por subaŭdi kion ili diris.

“Nun, kia estas la kajnumero?” demandis la patrino de la knaboj.

“La naŭa kaj tri kvaronoj!” pepis eta knabino, ankaŭ ruĝhara, kiu tenis ŝian manon, “Panjo, ĉu mi ne povas iri…”

“Vi ne estas sufiĉe aĝa, Ĝina, do silentu. Bone, Persi, vi komencu.”

Iu, kiu ŝajne estis la plej aĝa, marŝis kontraŭ kajoj naŭ kaj dek. Hari rigardis, provante ne palpebrumi pro timo, ke li ne vidos tion — sed ĝuste kiam la knabo atingis la brikan barilon inter la du kajoj, granda amaso da turistoj svarmis antaŭ li, kaj post kiam la lasta tornistro estis forpasinta, la knabo estis malaperinta.

“Fredo[14], vi sekvu,” la diketa virino diris.

“Mi ne estas Fredo, mi estas Georgo,” diris la knabo. Verdire, sinjorino, vi nomas vin nia patrino? Ĉu vi ne rekonas, ke mi estas Georgo?”

“Pardonu min, Georgo, karulo.”

“Mi nur ŝercas, mi estas Fredo,” diris la knabo, kaj li ekis for. Lia ĝemelo vokis al li, ke li hastu, kaj li evidente faris tiel, ĉar post momento li estis for — sed kiel li faris tion?

Nun la tria frato marŝis vigle kontraŭ la barilo — li estis preskaŭ tie — kaj tiam, subite, li ne estis ie ajn.

Ne estis alia rimedo.

“Pardonu min,” Hari diris al la diketa virino.

“Saluton, karulo,” ŝi diris. “Ĉu estas via unua jaro ĉe Porkalo? Ron[15] ankaŭ estas nova.”

Ŝi indikis la lastan kaj plej junan el siaj filoj. Li estis alta, malgrasa, kaj malgracia, kun lentugoj, grandaj manoj kaj piedoj, kaj longa nazo.

“Jes,” diris Hari. “La ĝeno estas — tio estas, mi ne scias kiel— ”

“Kiel eniri la kajon?” ŝi diris afable, kaj Hari kapjesis.

“Ne zorgu,” ŝi diris. “Vi simple devas marŝi rekte kontraŭ la barilo inter la kajoj naŭ kaj dek. Ne haltu kaj ne timu, ke vi kraŝos kontraŭ ĝi, tio tre gravas. Prefere fari la aferon trotante, se vi nervoziĝas. Do iru, iru nun antaŭ ol Ron.”

“E — bone,” diris Hari.

Li turnis sian ĉareton kaj fiksrigardis la barilon. Ĝi aspektis tre solide.

Li komencis marŝi kontraŭ ĝi. Homoj ŝancelis lin dum ili hastis al la kajoj naŭ kaj dek. Hari paŝis pli rapide. Li estis kolizionta rekte kontraŭ tiu barilo, kaj tiam li estos embarasata — kliniĝante antaŭen sur sian ĉareton, li komencis galopi — la barilo proksimiĝis pli kaj pli — li ne povus halti — la ĉareto rulis senbride — li estas duonmetron for — li fermis la okulojn por la kraŝo —

Ĝi ne okazis… li ankoraŭ kuradis… li malfermis la okulojn.

Skarlata vaporlokomotivo atendis apud kajo plena je homoj. Afiŝo super li sciigis “Porkala Ekspreso 11:00 atm.” Hari rigardis malantaŭ si kaj tie, kie la barilo estis, li vidis arkan pasejon el forĝita fero, kaj sur ĝi estis skribita Kajo 9¾. Sukceso!

Fumo de la trajno ŝvebis super la kapoj de la babilanta homamaso, dum katoj ĉiakoloraj serpentis tie kaj ĉi tie inter iliaj kruroj. Strigoj ululis malkontente unu al la alia super la babilado kaj la gratado de trenataj kofroj.

La unuaj vagonoj jam estis plenaj je studentoj, iuj klinantaj sin el la fenestroj por paroli kun siaj familioj, aliaj luktantaj por sidejoj. Hari puŝis la ĉareton laŭ la kajo serĉante liberan sidejon. Li preterpasis rondvizaĝan knabon, kiu diris, “Avinjo, mi denove perdis mian bufon.”

“Ho, Nevil,” li aŭdis la maljunan virinon ĝemi.

Knabo kun felthararon estis ĉirkaŭata de malgranda grupo da homoj.

“Lasu nin vidi, Lij, bonvolu.”

La knabo levis la kovrilon de skatolo, kiun li tenis, kaj la homoj ĉirkaŭ li ŝrikis kaj kriis kiam io de interne etendis longan harplenan kruron eksteren.

Hari puŝe malfermis al si vojon antaŭen tra la homamaso, ĝis li trovis neokupitan kupeon proksime al la fino de la trajno. Li unue metis Hedvig internen, kaj tiam komencis kun peno puŝi kaj treni sian kofron kontraŭ la trajna pordo. Li provis levi ĝin supren laŭ la ŝtupojn, sed li apenaŭ povis levi unu flankon, kaj dufoje li faligis ĝin dolorige sur sian piedon.

“Ĉu vi dezirus helpon?” Tiu estis unu el la ruĝharaj ĝemeloj, kiun li estis sekvinta tra la barilo.

“Jes, bonvolu,” Hari anhelis.

“Hoj, Fredo! Ven’ ĉi tien kaj helpu!”

Per la helpo de la ĝemeloj, la kofro de Hari fine estis metita nete en angulo de la kupeo.

“Dankon,” diris Hari, puŝante siajn ŝvitajn harojn de siaj okuloj.

“Kio estas tio?” diris unu ĝemelo subite, montrante la fulmosimilan cikatron de Hari.

“Diable,” diris la alia ĝemelo. “Ĉu vi estas —?”

“Li ja estas,” diris la unua ĝemelo. “Vi estas, ĉu ne?” li pludiris al Hari.

“Estas kio?” demandis Hari.

Hari Potter,” diris la ĝemeloj koruse.

“Ho, li,” diris Hari. “Mi volas diri, ke, jes, mi estas.”

La du knaboj gapis al li, kaj Hari sentis, ke li ruĝiĝis. Tiam, feliĉe al li, voĉo ŝvebis tra la malfermita trajna pordo.

“Fredo? Georgo? Ĉu vi estas tie?

“Ni venas, Panjo.”

Post fina rigardo al Hari, la ĝemeloj saltetis el la trajno.

Hari sidiĝis apud la fenestro de kie, duonkaŝata, li povis rigardi la ruĝharan familion sur la kajo kaj aŭdi tion, kion ili diris. Ilia patrino ĵus eltiris sian naztukon.

“Ron, vi havas ion sur la nazo.”

La plej juna knabo provis tiri sin for, sed ŝi ekkaptis lin, kaj komencis frotadi la pinton de lia nazo.

“Panjo — lasu min.” Li tordis sin el ŝia teno.

“Hooo, ĉu eta Ŭonĉjo havas iŭon su’ la nazeto?” diris unu el la ĝemeloj.

“Ho, silentu,” diris Ron.

“Kie estas Persi?” diris ilia patrino.

“Li venas nun.”

La plej aĝa knabo paŝis envide. Li estis jam ŝanĝinta sian veston al la onda, nigra, porkala robo, kaj Hari rimarkis sur lia brusto brilan arĝentan ŝildon havantan la literon P.

“ ‘Ne povas resti longe, Patrino,” li diris. “Mi estos ĉe la antaŭo, la prefektoj havas por si du kupeojn —”

“Ho, ĉu vi estas prefekto, Persi?” diris unu ĝemelo kun mieno de granda surprizo. “Vi devis diri ion, ni tute ne havis ideon pri tio.”

“Atendu, eble mi memoras, ke li diris ion pri tio,” diris la alia ĝemelo. “Unufoje —”

“Aŭ du —”

“Ĉiun minuton —”

“Dum la tuta somero —”

“Ho, silentu,” diris Prefekto Persi.

“Kial Persi ricevis novajn robojn, fakte?” diris unu ĝemelo.

“Ĉar li estas prefekto,” diris ilia patrino ameme. “Do, bone, karulo, havu bonan semestron — sendu al mi strigon kiam vi alvenos tie.”

Ŝi kisis Persi sur la vangon, kaj li foriris. Tiam ŝi turniĝis al la ĝemeloj.

“Nun, teme de vi du — ĉijare, vi kondutu brave. Se mi ricevos alian strigon informantan al mi, ke vi estas eksplodigintaj necesejan pelvon aŭ—”

“Eksplodigi pelvon? Ni neniam estas eksplodigintaj pelvon.”

“Tamen, bona ideo. Dankon, Panjo!”

“Ne estas ŝerco! Kaj prizorgu Ron.”

“Ne zorgu, eta Ŭejnalĉjo estos sekura kun ni.”

“Silentu,” diris Ron denove. Li jam estis preskaŭ tiel alta, kiel la ĝemeloj, kaj lia nazo ankoraŭ estis ruĝeta kie lia patrino estis frotinta ĝin.

“Ho, Panjo, imagu! Ĉu vi povas diveni, kiun ni ĵus vidis en la trajno?”

Hari rapide kliniĝis dorsen, tiel ke ili ne povu vidi lin subrigardi.

“Ĉu vi memoras tiun nigraharan knabon, kiu staris proksime al ni en la stacio? Ĉu vi scias, kiu li estas?”

“Kiu?”

Hari Potter!

Hari aŭdis la voĉon de la knabino.

“Ho, Panjo, ĉu mi povus eniri la trajnon kaj vidi lin, Panjo, ho bonvolu…”

“Vi jam vidis lin, Ĝina, kaj la kompatinda knabo ne estas afero, kiun vi algapas en la zoo. Ĉu vere estas li, Fredo? Kiel vi scias tion?”

“ ‘Demandis al li. ‘Vidis la cikatron. Ĝi vere estas tie — kiel fulmo.”

“Kompatinda karulo — pro tio li estis sola, mi miris pri tio. Li estis tiel ĝentila kiam li demandis kiel eniri la kajon.”

“Forgesu tion, ĉu vi supozas, ke li memoras kiel aspektas Vi-Scias-Kiu?”

Ilia patrino subite fariĝis tre severa.

“Mi malpermesas, ke vi demandos lin pri tio, Fredo. Ne, vi ne aŭdacu fari tion. Kvazaŭ li bezonas rememori tion je sia unua tago ĉe la lernejo!”

“Bone, ne demetu la perukon.”[16]

Fajfo aŭdiĝis.

“Hastu!” ilia patrino diris, kaj la tri knaboj ekgrimpis en la trajnon. Ili kliniĝis el la fenestroj por ke ŝi kisu ilin ĝise, kaj ilia juna fratino ekploris.

“Ne ploru, Ĝina, ni sendos al vi amason da strigoj.”

“Ni sendos al vi porkalan necesejan pelvon.”

Georgo!

“Nur ŝerco, Panjo.”

La trajno komencis iri. Hari vidis la patrinon de la knaboj mansvingi kaj la fratinon, duonridante, duonplorante, kuri post la trajno ĝis kiam ĝi tro akcelis, tiam ŝi restis poste kaj mansvingis.

Hari rigardis la knabinon kaj patrinon malaperi dum la trajno rondiris kurbon. Domoj flugis preter la fenestro. Hari sentis eksplodon de eksciteco. Li ne sciis al kio li iris — sed ĝi devis esti pli bona ol tio, kion li forlasis.

La kupea pordo glite malfermiĝis kaj la plej juna ruĝhara knabo eniris.

“Ĉu iu sidas tie?” li demandis, montrante la sidejon kontraŭ Hari. “Krome ĉie estas okupata.”

Hari kapneis, kaj la knabo sidiĝis. Li ekrigardis al Hari kaj tiam turnis sian vizaĝon kontraŭ la fenestron, ŝajnigante, ke li ne rigardintis. Hari rimarkis, ke li ankoraŭ havis nigran makulon sur sia nazo.

“Ho, Ron.”

La ĝemeloj alvenis.

“Aŭskultu, ni iros al la mezo de la trajno — Lij Ĝordan havas egan tarantulon tie.”

“Ĝuste,” murmuris Ron.

“Hari,” diris la alia ĝemelo, “ĉu ni prezentis nin? Fredo kaj Georgo Tordeli. Kaj tiu estas Ron, nia frato. Do, ĝis la.”

“Ĝis,” diris Hari kaj Ron. La ĝemeloj fermis la kupean pordon post si.

“Ĉu vi vere estas Hari Potter?” Ron ekdiris.

Hari kapjesis.

“Ho — nu, mi supektis, ke povis esti ŝerco de Fredo kaj Georgo,” diris Ron. “Kaj ĉu vi vere havas la — la aferon…”

Li indikis la frunton de Hari.

Hari puŝis la franĝharojn de sia frunto por montri la fulman cikatron. Ron gapis.

“Do tie estis kie Vi-Scias-Kiu —?”

“Jes,” diris Hari, “sed mi memoras nenion.”

“Nenion?” diris Ron avide.

“Nu — mi memoras multon da verda lumo, sed krome nenion.”

“Haa!” diris Ron. Li sidis kaj fiksrigardis al Hari kelkajn momentojn, tiam kvazaŭ li ĵus ekkomprenis, kion li estis faranta, li subite rigardis tra la fenestro denove.

“Ĉu ĉiuj en via familio estas sorĉistoj?” demandis Hari, kiu trovis Ron tiel interesa, kiel Ron trovis lin.

“E — jes, mi supozas ke jes,” diris Ron. “Mi kredas ke Panjo havas prakuzon, kiu estas kontisto, sed ni neniam parolas pri li.”

“Do, vi devas jam scii amason da magio.”

La Tordelia evidente estis unu el tiuj antikvaj sorĉistaj familioj, pri kiuj la pala knabo parolis en Diagon’ Aleo.

“Oni diras, ke vi iris por loĝi kun mogloj,” diris Ron. “Kiel ili estas?”

“Hororaj — nu, ne ĉiuj. Miaj geonkloj kaj kuzo ja estas, tamen. Mi ŝatus ke mi estu havinta tri sorĉistajn fratojn.”

“Kvin,” diris Ron. Ial li havis malgajan mienon. “Mi estas la sesa de nia familio kiu iras al Porkalo. Tio signifas, ke mi devas plenumi grandajn esperojn. Vilĉjo kaj Karlo jam finis — Vilĉjo estis la Ĉefa Knabo kaj Karlo estris la kvidiĉan teamon. Nun Persi estas prefekto. Fredo kaj Georgo ŝercas multe, sed ili tamen havas bonegajn notojn kaj ĉiuj opinias, ke ili estas ege amuzaj. Ĉiu anticipas, ke mi sukcesos tiel bone kiel la aliaj, sed se mi faros tion, ne signifos multon, ĉar ili jam faris ĉion. Plue, oni neniam havas novajn aferojn, sekvante kvin fratoj. Mi havas malnovajn robojn de Vilĉjo, malnovan vergon de Karlo, kaj malnovan raton de Persi.”

Ron metis la manon en sian poŝon kaj eltiris grasan, grizan raton, kiu dormis.

“Li nomiĝas Skabro kaj li estas senutila, li preskaŭ neniam vekiĝas. Persi ricevis strigon de mia paĉjo pro tio, ke li fariĝis prefekto, sed ili ne havis per kio aĉet— mi volas diri, ke mi ricevis anstataŭe Skabron.”

La oreloj de Ron fariĝis ruĝetaj. Li ŝajne pensis, ke li diris tro multe, ĉar li denove ekrigardis ekster la fenestron.

Al Hari ne aspektis hontinde, ke oni ne havu per kio aĉeti strigon. Fakte, dum sia vivo li neniam havis iom da mono ĝis antaŭ monato, kaj li diris tion al Ron, kiel li devis porti la malnovajn vestojn de Dadli, kaj neniam ricevis ĝustajn donacojn pro la naskiĝtago. Tio evidente konsolis Ron.

“…kaj ĝis kiam Hagrid diris tion al mi, mi sciis nenion pri tio, ke mi estas sorĉisto, aŭ pri miaj gepatroj, aŭ pri Voldemorto —”

Ron anhelis.

“Kio?” diris Hari.

Vi diris la nomon de Vi-Scias-Kiu!” diris Ron, aspektante ambaŭ ŝokita kaj mirigita. “Mi supozus, ke vi, pli ol iu ajn —”

“Mi ne provas esti kuraĝa, aŭ simila, dirante la nomon,” diris Hari, “Mi simple neniam eksciis, ke oni ne devas. Ĉu vi komprenas, kion mi diras? Mi devas lerni multon…mi supozas,” li pludiris, esprimante je la unua fojo ion, kio ĉagrenadis lin ofte lastatempe, “mi supozas, ke mi estos la lastranga en la klaso.”

“Vi ne estos tio. Estas multe da homoj, kiuj devenas de moglaj familioj, kaj ili lernas sufiĉe rapide.”

Dum ili estis parolantaj, la trajno estis portinta ilin el Londono. Nun ili rapidis preter kampoj plenaj je bovoj kaj ŝafoj. Ili silentiĝis por iom da tempo, rigardante la kampojn kaj vojojn preterflugi.

Je la dek dua kaj duono aŭdiĝis granda klakado ekstere en la koridoro, kaj ridetanta, kavetvanga virino glitigis la pordon flanken kaj diris, “Ion de la ĉareto, karaj?”

Hari, kiu eĉ ne estis ricevinta matenmanĝon, eksaltis surpieden, sed la oreloj de Ron fariĝis denove ruĝetaj kaj li murmuris, ke li alportis sandviĉojn. Hari iris eksteren en la koridoro.

Ĉe la Durslioj li neniam havis iom ajn da mono por dolĉaĵoj, kaj nun, kiam liaj poŝoj klakadis pro amaso da oro kaj arĝento, li estis preta por aĉeti tiom da Mars-ĉokoladoj[17], kiom li povis porti — sed la virino ne havis Mars-ĉokoladojn. Tio, kion ŝi havis, estis Berĉjo Boc’ Ĉiagustaj Ĵeleeroj[18], Bobavel Elstara Blovgumo[19], Ĉokoladaj Ranoj, kukurbaj pasteĉoj, kaldronaj kukoj, glicerizaj vergoj, kaj multaj aliaj strangaj aferoj, kiujn Hari neniam vidis dum sia vivo. Por ne maltrafi ajn ion, li prenis iom de ĉio kaj pagis al la virino dek unu arĝentajn ŝiklojn kaj sep bronzajn knetojn.

Ron gapis kiam Hari alportis ĉion en la kupeon, kaj faligis ĝin sur neokupitan sidejon.

“ ‘Malsatas, ĉu ne?”

“Ĝismorte,” diris Hari, elmordante grandan pecon de kukurba pasteĉo.

Ron estis elpreninta senforman pakaĵon kaj malpakis ĝin. Estis kvar sandviĉoj en ĝi. Li disigis unu el ili kaj diris, “Ŝi ĉiam forgesas, ke mi ne ŝatas spicitan bovaĵon.”

“Mi interŝanĝus por tiu unu el ĉi tiuj,” diris Hari, ofertante pasteĉon, “Bonvolu —”

“Vi ne volus ĉi tion, ĝi estas tute seka,” diris Ron. “Ŝi ne havas multon da tempo,” li tuj almetis, “ni ja estas kvin.”

“Bonvolu, prenu pasteĉon,” diris Hari, kiu neniam antaŭe havis ion ajn por oferti, nek eĉ iun al kiu oferti ĝin. Li havis bonan senton, sidante tie kun Ron, tramanĝante la amason da pasteĉoj, kukoj, kaj dolĉaĵoj (la sandviĉoj restis forgesitaj.)

“Kio estas ĉi tiu?” Hari demandis al Ron, levante paketon de Ĉokoladaj Ranoj. “Ili ne estas veraj ranoj, ĉu?” Li jam komencis senti, ke nenio surprizus lin.

“Ne,” diris Ron. “Sed rigardu la karton, al mi mankas Agripo.”

“Kio?”

“Ho, kompreneble, vi ne scias — paketoj de Ĉokoladaj Ranoj enhavas bildkartojn — famaj gesorĉistoj — kiujn oni kolektas, ĉu klare? Mi havas preskaŭ kvin cent, sed mi ne havas Agripon aŭ Ptolemeon.”

Hari malpakis sian Ĉokoladan Ranon kaj prenis la karton. Ĝi montris viran vizaĝon. Li portis krescentformajn okulvitrojn, havis longan, malrektan nazon, kaj ondajn arĝentajn kapharojn, lipharojn, kaj barbon. Sub la bildo aperis la nomo “Albus Zomburdo.”

“Do tiu estas Zomburdo!” diris Hari.

“Ne diru al mi, ke vi neniam aŭdis pri Zomburdo!” diris Ron. “Ĉu mi povas ekhavi ranon? Eble mi trovos Agripon — dankon —”

Hari inversigis la karton, kaj legis:

ALBUS ZOMBURDO

NUNTEMPA LERNEJESTRO DE PORKALO

Taksata de multaj kiel la plej eminenta sorĉisto de la nuna epoko, Zomburdo estas aparte fama pro sia venko super la Mava sorĉisto Grindelvald en 1945, pro la eltrovo de la dek du utiloj de draka sango, kaj pro sia laboro pri alĥemio kun sia kolego, Nikolao Flamel. Profesoro Zomburdo ŝatas ĉambromuzikon, kaj kegloludon.

Hari renversis la karton denove kaj vidis mirante, ke la vizaĝo de Zomburdo estis malaperinta.

“Li estas for!”

“Nu, vi certe ne kredas, ke li restas senokupa la tutan tagon tie,” diris Ron. “Li revenos. Ho ne, mi ekhavis Morgana denove, kaj mi jam havas ses ekzemplerojn de ŝi… ĉu vi dezirus ĝin? Vi povus komenci kolekton.”

La okuloj de Ron vagis al la amaso da Ĉokoladaj Ranoj, kiu atendis malpakadon.

“Bonvolu,” diris Hari. Tamen, en la — komprenu — mogla mondo, la homoj simple restas senmove en la fotoj.”

“Vere? Kio, ili tute ne moviĝas?” Ron aspektis mirfrapite. “Strange!

Hari fiksrigardis dum Zomburdo krablis reen en la bildon sur lia karto, kaj donis al li malgrandan rideton. Ron pli interesis manĝi la ranojn ol rigardi la Famajn Gesorĉistajn Kartojn, sed Hari ne povis eltiri siajn okulojn de ili. Li baldaŭ havis ne nur Zomburdon kaj Morganan, sed ankaŭ Hengist de Vudkroft, Alberik Grunio, Circo, Paracelco, kaj Merlino. Li fine tiris siajn okulojn for de la Druidino Kliodna, kiu estis gratanta sian nazon, por malfermi saketon da Berĉjo Boc’ Ĉiagustaj Ĵeleeroj.

“Vi devas atenti pri tiuj,” Ron avertis al Hari. “Kiam oni diras ĉiagusta, tio signifas ĉia gusto — komprenu, vi havas ĉiujn el la ordinaraj, kiaj ĉokolada kaj pipromenta kaj marmelada, sed vi plue povas trafi spinacon kaj hepataĵon kaj tripon. Georgo opinias, ke li unufoje havis unu kun la gusto de mukaĉo.”

Ron prenis verdan ĵeleeron, rigardis ĝin zorgeme, kaj mordetis ĝin ĉe la fino.

“Fui! — jen burĝonbrasiko! Ĉu klare?”

Ili pasis gajan tempon manĝante la Ĉiagustajn Ĵeleerojn. Hari havis rostpanan, kokosan, fazeolaĵan, fragan, karean, herban, kafan, sardinan, kaj estis eĉ sufiĉe kuraĝa por mordeti la finon de stranga griza, kiun Ron ne volis tuŝi, kaj kiu montriĝis kiel pipro.

La kamparo, kiu nun flugis preter la fenestro, fariĝis pli sovaĝa. La netaj kampoj estis for. Nun vidiĝis arbaroj, tordaj riveroj, kaj mallumaj verdaj montetoj.

Frapo aŭdiĝis ĉe la pordo de ilia kupeo, kaj la rondvizaĝa knabo, kiun Hari preterpasis sur kajo naŭ kaj tri kvaronoj, eniris. Li aspektis ploreme.

“Pardonu,” li diris, “sed ĉu vi vidis bufon ie ajn?”

Kiam ili kapneis, li ululis, “Mi perdis lin! Li daŭre eskapas de mi!”

“Li reaperos,” diris Hari.

“Jes,” diris la knabo mizere. “Nu, se vi vidos lin…”

Kaj li foriris.

“Mi ne komprenas, kial li estas tiel ĉagrenata,” diris Ron. “Se mi estus portanta bufon, mi perdus ĝin kiel eble plej rapide. Tamen, mi kunportas Skabron, do mi ne rajtas kritiki.”

La rato ankoraŭ dormetis sur la sino de Ron.

“Li povus morti, kaj oni ne rimarkus ŝanĝon,” diris Ron abomene. “Mi provis ŝanĝi lin flava, tiel ke li estu pli interesa, sed la sorĉo ne sukcesis. Mi montros ĝin al vi, rigardu…”

Li fosis en sia kofro kaj eltiris tre uzdifektitan vergon. Ĝi havis breĉetojn kelkloke, kaj io blanka glimbrilis ĉe la pinto.

“La unikorno haro preskaŭ elstaras. Tamen —”

Li estis ĵus levinta sian vergon kiam la kupea pordo denove glitis flanken. La senbufa knabo estis reveninta, sed tiufoje li havis knabino kun si. Ŝi jam portis siajn novajn porkalajn robojn.

“Ĉu iu ajn vidis bufon? Nevil perdis unu,” ŝi diris. Ŝi havis ĉefeman parolmanieron, dikan brunan hararon, kaj sufiĉe grandajn antaŭajn dentojn.

“Ni jam diris al li, ke ni ne vidis ĝin,” diris Ron, sed la knabino ne aŭskultis, ŝi rigardis la vergon en lia mano.

“Ho, vi faras magion? Do, montru nin.”

Ŝi sidiĝis. Ron aspektis konsternite.

“E — bone.”

Li klarigis la voĉon per tuseto.

Sunlumo, lekanto, buter’, estu brava

La stultan raton ekŝanĝu flava.

Li svingis la vergon, sed nenio okazis. Skabro restis griza kaj profunde dormanta.

“Ĉu vi certas, ke tio estas vera sorĉo?” diris la knabino. “Nu, tio ne estas tre bona, ĉu? Mi jam provis kelkajn facilajn sorĉojn kiel ekzercon, kaj ĉio sukcesis por mi. Neniu en mia familio havas ajnan magion, ĝi estis vera surprizo, kiam mi ricevis mian leteron, sed kompreneble mi estis tiel feliĉa, fakte ĝi estas la plej bona lernejo por magio, kio ekzistas, oni diras — mi jam lernis ĉiujn el niaj kurs-libroj parkere, kompreneble, mi nur esperas, ke tio sufiĉas — aliflanke, mi nomiĝas Hermiona Granĝer, kiuj estas vi?”

Ŝi diris la tuton tre rapide.

Hari rigardis al Ron kaj konsoliĝis, vidante per ties mirfrapita mieno, ke ankaŭ li ne lernis ĉiun kurs­libron parkere.

“Mi estas Ron Tordeli,” Ron murmuris.

“Hari Potter,” diris Hari.

“Ĉu vere?” diris Hermiona. “Mi scias ĉion pri vi, kompreneble — mi ekhavis kelkajn ekstrajn librojn por fona studado, kaj vi estas en Moderna Magia Historio kaj La Kresko kaj Falo de la Mavaj Lertoj kaj Ĉefaj Sorĉistaj Eventoj de la Dudeka Jarcento.”

“Mi? Ĉu vere?” diris Hari, sentante sin stupora.

“Ĉu vere, ĉu vi ne sciis, mi eltrovus ĉion, kion mi povus, se estus mi,” diris Hermiona. “Ĉu iu el vi scias en kiu Domo vi estos? Mi jam demandis ĉirkaŭe, kaj mi esperas, ke mi estos en Oragrifo, tio ŝajne estas la plej bona je multo; oni diras, ke Zomburdo mem estis en ĝi, sed mi supozas, ke Korakungo ne estus malbona….tamen, ni devas iri por elserĉi la bufon de Nevil. Vi ambaŭ devas ŝanĝi, fakte, mi supozas, ke ni baldaŭ alvenos tie.”

Kaj ŝi foriris, prenante kun si la senbufan knabon.

“En kiu ajn Domo mi estos, mi esperos, ke ŝi ne estos en la sama,” diris Ron. Li ĵetis sian vergon ree en sian kofron. “Stulta sorĉo — Georgo donis ĝin al mi, sendube li sciis, ke ĝi estas senutila.”

“En kiu Domo estas viaj fratoj?” demandis Hari.

“Oragrifo,” diris Ron. Malgajo malklarigis lian vizaĝon denove. “Panjo kaj Paĉjo ankaŭ estis en ĝi. Mi ne scias, kion ili diros, se mi ne estos tie. Mi supozas, ke eĉ Korakungo estus ne tiel malbone, sed imagu, ke oni metus min en Rampeno.”

“Ĉu tiu estas la Domo en kiu estis Vol—, mi volas diri, Vi-Scias-Kiu?”

“Jes,” diris Ron. Li ĵetis sin reen en la sidejo, kaj aspektis deprimate.

“Fakte, ŝajnas al mi, ke la vangharpintoj de Skabro aspektas iomete pli hele,” diris Hari, provante distri Ron de pensoj pri la Domoj. “Do, kion faris viaj pli aĝaj fratoj post kiam ili finis, fakte?”

Hari scivolis, kion faras sorĉisto, kiu jam finis sian edukon.

“Karlo estas en Rumanio studante drakojn, kaj Vilĉjo estas en Afriko pro afero de Gajngotoj,” diris Ron. “Ĉu vi aŭdis pri Gajngotoj? La novaĵoj kovras la paĝojn de la Ĵurnalo Profeta, sed mi ne supozas, ke vi aŭdis pri tio ĉe la mogloj — iu provis prirabi altsekuran ŝloskelon.”

Hari gapis.

“Ĉu vere? Kio okazis al ili?”

“Nenio, pro tio ĝi estas grava novaĵo. Oni ne kaptis ilin. Mia paĉjo diris, ke nur fortega Mava sorĉisto povus breĉi Gajngotojn, sed oni ne kredas, ke ili prenis ion, kaj tio estas la strangaĵo. Kompreneble, ĉiuj konsternas pro tia afero, okaze, ke Vi-Scias-Kiu instigis tion.”

Hari cerbumis pri la novaĵo. Li komencis sperti pikon de timo, iam ajn li aŭdis mencion de Vi-Scias-Kiu. Li supozis, ke tio estis esenca parto de la eniro en la magian mondon, sed al li estis pli konvene simple diri “Voldemorto” senzorge.

“Kiu estas via kvidiĉa teamo?” Ron demandis.

“E — mi ne konas ajnan,” Hari konfesis.

“Kio!” Ron aspektis mirfrapite. “Ho, nur atendu, tio estas la plej bona ludo en la mondo —” Kaj li ekis, klarigante ĉion pri la kvar pilkoj kaj la roloj de la ludantoj, rakontante pri la famaj ludoj, kiujn li ĉeestis kun siaj fratoj, kaj pri la balailo, kiun li volus akiri, se li povus ekhavi la monon. Li ĵus komencis klarigi al Hari pri la nuancoj de la ludo, kiam la kupea pordo glitis denove malferme, sed tiam, tiu estis nek Nevil la senbufa knabo, nek Hermiona Granĝer.

Tri knaboj eniris, kaj Hari tuj rekonis tiun en la mezo: li estis la pala knabo ĉe la roba butiko de s-ino Malkin. Li nun rigardis Hari kun pli da intereso ol li montris tie en Diagon’ Aleo.

“Ĉu estas la vero?” li diris. “Oni diras ĉie en la trajno, ke Hari Potter estas en ĉi tiu kupeo. Do, estas vi, ĉu ne?”

“Jes,” diris Hari. Li rigardis la aliajn knabojn. Ambaŭ estis kompaktaj, kaj aspektis ege kruele. Starante ĉe la flankoj de la pala knabo, ili ŝajnis kiel liaj gardistoj.

“Ho, tiu estas Krab kaj tiu estas Klus,” diris la pala knabo senzorge, rimarkante kie Hari rigardis. “Kaj mi nomiĝas Malfid, Drako Malfid.”

Ron tusetis, kio eble kaŝis subridaĉon. Drako Malfid rigardis al li.

“Ĉu vi trovas la nomon amuza? Ne necesas demandi, kiu vi estas. Mia patro diris al mi, ke ĉiuj Tordelioj havas ruĝajn harojn, lentugojn, kaj pliajn idojn ol ili kapablas vivteni.”

Li returniĝis al Hari. “Vi baldaŭ ekscios, ke kelkaj sorĉistaj familioj estas ege pli bonaj ol aliaj, Potter. Vi ne profitos de amikoj el la netaŭga gento. Mi povos helpi vin en tia afero.”

Li etendis sian manon por premi tiun de Hari, sed Hari ne akceptis ĝin.

“Mi kredas, ke mi kapablas senhelpe rekoni la netaŭgan genton,” li diris frostece.

Drako Malfid ne fariĝis ruĝa, sed roza tono aperis sur liaj palaj vangoj.

“Mi agus pli zorgeme, se mi estus vi, Potter,” li diris malrapide. “Se vi ne estos iom pli ĝentila, vi trafos la saman finon, kiel viaj gepatroj. Ili ankaŭ ne komprenis rekoni la plibonan. Se vi ariĝas kun sentaŭguloj kiel la Tordelioj kaj tiu Hagrid, vi descendos al tia nivelo.”

Hari kaj Ron ambaŭ stariĝis.

“Ripetu tion,” Ron diris, kun vizaĝo tiel ruĝa, kiel siaj haroj.

“Ho, vi intencas lukti kun ni, ĉu ne?” Malfid ridaĉis.

“Jes, krom se vi eliros tuj,” diris Hari pli kuraĝe ol li sentis, ĉar Krab kaj Klus estis multe pli grandaj ol li aŭ Ron.

“Sed ni ne deziras foriri, ĉu prave, knaboj? Ni jam manĝis ĉion el nia manĝaĵo, kaj vi ankoraŭ havas iom.”

Klus etendis la manon al la Ĉokoladaj Ranoj apud Ron — Ron saltis antaŭen, sed antaŭ ol li eĉ tuŝis lin, Klus ekkriis terure.

Skabro la rato pendis de lia fingro, kun siaj akraj etaj dentoj profunde eniĝintaj en lia fingrartiko — Krab kaj Malfid paŝis malantaŭen dum Klus hurlante svingis Skabron ĉirkaŭe, ĉirkaŭe, kaj kiam Skabro finfine ĵetiĝis for kaj trafis la fenestron, la tri el ili malaperis tuj. Eble ili supozis, ke pluaj ratoj kaŭris inter la dolĉaĵoj, aŭ eble ili aŭdis paŝojn, ĉar post sekundo Hermiona Granĝer eniris.

“Kio okazis ĉi tie?” ŝi demandis, rigardante la dolĉaĵojn disigitajn sur la planko kaj al Ron, kiu levis Skabron per ties vosto.

“Ŝajne li estas senkonscia pro la bato,” Ron diris al Hari. Li rigardis Skabron pli zorgeme. “Ne — mi ne kredas tion — li denove ekdormis.”

Kaj tiel li ja faris.

“Vi jam konatiĝis kun Malfid?”

Hari rakontis pri ilia renkonto en Diagon’ Aleo.

“Mi aŭdis pri lia familio,” diris Ron grave. “Ili estis inter la unuaj, kiuj realiĝis al ni post kiam Vi-Scias-Kiu malaperis. Ili asertis, ke ili estis sorĉitaj. Mia paĉjo ne kredas tion. Li diris, ke la patro de Malfid ne bezonis pretekston por alligi sin al la Mava Povo.” Li turniĝis al Hermiona. “Ĉu ni povus helpi vin por io?”

“Vi devas hasti kaj surmeti viajn robojn, mi ĵus petis informon de la konduktoro, kaj li diris, ke ni baldaŭ alvenos tie. Vi ne estas luktintaj, ĉu? Vi estos en embaraso antaŭ ol ni alvenos tie!”

“Skabro luktis, ne ni,” diris Ron, grimacante al ŝi. Ĉu vi bonvolus foriri dum ni ŝanĝas la vestojn?”

“Bone — mi nur eniris ĉi tie, ĉar ekstere la homoj kondutas tre infanece, kurante tie kaj ĉi tie laŭ la koridoroj,” diris Hermiona per indigneta voĉo. “Cetere vi havas makulon sur la nazo, ĉu vi sciis tion?”

Ron kolere rigardis ŝin dum ŝi foriris. Hari rigardis el la fenestro. Noktiĝis. Li povis vidi montojn kaj arbarojn sub malhela, purpura ĉielo. La trajno ja ŝajne malakcelis.

Li kaj Ron demetis siajn jakojn kaj surmetis siajn longajn, nigrajn robojn. Tiu de Ron estis iom tro mallonga por li, oni povis vidi liajn tolŝuojn sub ĝi.

Voĉo eĥis tra la trajno: “Ni atingos Porkalon post kvin minutoj. Bonvolu lasi viajn pakaĵojn sur la trajno, tiuj estos aparte prenataj al la lernejo.”

La stomako de Hari tordiĝis pro nervoj kaj li rimarkis, ke Ron aspektis pale sub la lentugoj. Ili plenŝtopis siajn poŝojn per la restaĵo de la dolĉaĵoj kaj kuniĝis kun la homamaso en la koridoro.

La trajno malrapidiĝis kaj finfine haltis. Homoj puŝe malfermis al si vojon ĝis la pordo kaj eksteren al eta malluma kajo. Hari skuetis sin pro la malvarma, nokta aero. Tiam lampo venis balancante super la kapoj de la studentoj, kaj Hari aŭdis konatan voĉon: “Unu’jaraj! Unu’jaraj ĉi tie! Ĉu bone, ’Ari?”

La granda harplena vizaĝo de Hagrid ĝojbrilis super la maro de kapoj.

“Venu, sekvu min — ĉu pli da unu’jaraj? Zorgu, r’gardu la voj’n! Unu’jaraj sekvu min!”

Glitante kaj stumblante, ili sekvis Hagrid laŭ vojo, kiu ŝajne estis dekliva, mallarĝa pado. Estis ege mallume ĉe la flankoj, kaj Hari supozis, ke densaj arbaroj devis esti tie. Neniu parolis multe. Nevil, la knabo kiu perdadis sian bufon, snufis kelkfoje.

“Vi ’avos vi’n unuan vidon de Porkalo post nura s’kundo,” Hagrid vokis super la ŝultron, “Nur post ĉi tiu kurbo.”

Aŭdiĝis laŭta “Haaa!”

La mallarĝa pado ĵus malfermiĝis ĉe la rando de granda, nigra lago. Tronante sur alta monto ĉe la transa bordo, kun fenestroj briletantaj sur la fono de stelplena ĉielo, estis vasta kastelo havanta sennombrajn turojn.

“Ne ŝarĝu boaton per pli ol kvar!” Hagrid vokis, montrante floton da malgrandaj boatoj flosantaj apud la bordo. Nevil kaj Hermiona sekvis Hari kaj Ron en ilian boaton.

“Ĉu ĉiu estes surŝipe?” kriis Hagrid, kiu havis sian propran boaton. “Ĝuste, nun — ANTAŬEN!”

Kaj ĉiu el la etaj boatoj moviĝis samtempe, glitante trans la lago, kiu estis glata kiel vitro. Ĉiu silentis, rigardante supren al la granda kastelo. Ĝi imponis super ili dum ili veturis pli kaj pli proksime al la klifo sur kiu ĝi staris.

“Kapoj m’lsupren!” kriis Hagrid kiam la unuaj boatoj atingis la klifon; ili ĉiuj klinis siajn kapojn kaj la ŝipetoj portis ilin tra vualo de hedero, kiu kaŝis larĝan malfermaĵon en la fundo de la klifo. Ili veturis tra la malluma tunelo, kiu ŝajne kondukis ilin rekte sub la kastelon, ĝis kiam ili atingis specon de subtera haveno, kie ili elgrimpis sur ŝtonojn kaj gruzerojn.

“ ‘Oj, vi tie! Ĉu tiu ĉi estes via bufo?” diris Hagrid, kiu kontrolis la boatojn dum la homoj eliris ilin.

“Trevor!” kriis Nevil ĝoje, etendante siajn manojn. Tiam ili grimpis pasejon tra la roko, sekvante la lanternon de Hagrid, alvenante finfine ĉe glata humida gazono ĝuste en la ombro de la kastelo.

Ili supreniris ŝtonan ŝtuparon kaj amasiĝis ĉirkaŭ la ega, kverka ĉefpordo.

“Ĉu ĉiuj estes kune? Vi tie, ĉu vi ’nkoraŭ ’aves vi’n bufon?”

Tiam Hagrid levis gigantan pugnon kaj frapis trifoje sur la kastela pordo.

Загрузка...