Ĉapitro tri La Leteroj de Neniu

La eskapo de la brazila konstriktoro gajnis por Hari lian plej longdaŭran punon. Kiam oni finfine permesis, ke li venu el la ŝranko, jam komenciĝis la someraj ferioj, kaj Dadli jam estis rompinta sian novan kameraon, kraŝinta sian aviadileton, kaj, la unuan fojon sur la konkurbiciklo, faliginta maljunan sinjorinon Fig dum ŝi transiris Ligustran Vojon sur siaj lambastonoj.

Hari ĝojis, ke la lernejo jam finiĝis, sed ne eblis eskapi de la bando de Dadli, kiuj ĉiutage vizitis la domon. Pirs, Denis, Malkolm kaj Gordon ĉiuj estis grandaj kaj stultaj, sed, ĉar Dadli estis el ĉiuj plej granda kaj plej stulta, li estris. La ceteraj tre kontente aliĝis al la plejŝatata sporto de Dadli: Hari-ĉasado.

Tial Hari pasigis kiom eble plej da tempo ekster la domo, vagante kaj pensante pri la fino de la ferioj, kie li vidis glimon esperetan. En septembro, li komencos en mezlernejo kaj, la unuan fojon en la vivo, li ne estos kun Dadli. Dadli havis lokon en la estinta privatliceo de onklo Verno, Smeltinzo. Ankaŭ Pirs Polkis estis tie lernonta. Sed Hari estis lernonta en Ŝtonbara Mezlernejo, la plej proksima publika lernejo. Dadli opiniis tion tre amuza.

“Oni enŝovas la kapojn de homoj en la fekseĝojn, la unuan tagon ĉe Ŝtonbara,” li diris al Hari. “Ĉu vi volas veni al la necesejo por ekzerciĝi?”

“Dankon, ne,” diris Hari. “La kompatinda pelvo neniam havis en si ion tiel aĉan kiel vian kapon – ĝi eble naŭziĝus.” Tiam li forkuris, antaŭ ol Dadli povos malĉifri, kion li ĵus diris.

Unu tagon en julio, onklino Petunjo veturis kun Dadli al Londono por aĉeti lian smeltinzan uniformon; ili lasis Hari ĉe s-ino Fig. S-ino Fig ne estis tiel malbona kiel antaŭe; evidentiĝis, ke ŝi estis romp­inta al si la kruron falante pro unu el la katoj, kaj ŝi ne ŝajnis tiel amema al ili, kiel antaŭe. Ŝi permesis al Hari spekti televidon kaj donis al li pecon de ĉokolada kuko, kies gusto indikis, ke ŝi havis ĝin jam kelkajn jarojn.

Tiun vesperon, Dadli paradis tra la salono antaŭ la familio en sia nova uniformo. Smeltinzanoj portis vin­ruĝajn frakojn, oranĝkoloran kuloton kaj platajn pajloĉapelojn nomatajn “porboatadaj”. Ili ankaŭ portis tuberajn ­bastonojn, kiujn ili uzadis por batadi sin reciproke dum la instruistoj ne atentis. Laŭdire, tio estis bona edukado por la posta vivo.

Rigardante Dadli en ties nova kuloto, onklo Verno raŭke diris, ke tiu estas la plej fiera momento de lia vivo. Onklino Petunjo ekploris, kaj diris, ke ŝi ne povas kredi, ke temas pri ŝia Daĉjo Dadliĉjo, li aspektas tiel bele kaj mature. Hari ne kuraĝis paroli. Li timis, ke li eble jam rompis al si du ripojn, klopodante ne ridegi.

La postan matenon estis terura odoro en la kuirejo kiam Hari aperis por la matenmanĝo. Ĝi ŝajnis veni el granda metala kuvo en la lavabo. Li iris por rigardi. La kuvo estis plenplena je ŝajne malpuraj ĉifonoj naĝantaj en griza akvo.

“Kio estas tio?” li demandis al onklino Petunjo. Ŝi kunpremis siajn lipojn, kio ĉiam okazis kiam li kuraĝis fari demandon.

“Via nova lerneja uniformo,” ŝi diris.

Hari ankoraŭfoje rigardis la ujon.

“Ho,” li diris, “mi ne komprenis, ke ĝi devos esti tiel malseka.”

“Ne estu stulta,” koleris onklino Petunjo. “Mi grizigas kelkajn el la malnovaĵoj de Dadli por vi. Finita, ĝi similos tiujn de ĉiuj ceteraj.

Hari serioze pridubis tion, sed opiniis, ke plej bone estas ne kvereli. Li eksidis ĉe la tablo kaj provis ne pensi, kiel li aspektos sian unuan tagon ĉe Ŝtonbara mezlernejo – kvazaŭ li portus pecetojn de malnova elefanta haŭto, verŝajne.

Dadli kaj onklo Verno envenis, ambaŭ sulkigante siajn nazojn pro la odoro de la nova uniformo de Hari. Onklo Verno kiel kutime malfermis sian ĵurnalon, kaj Dadli frapegis la tablon per sia smeltinza bastono, kiun li ĉie portis.

Ili aŭdis la klaketon de la leterklapo kaj la falon de leteroj sur la maton.

“Venigu la poŝtaĵojn, Dadli,” diris onklo Verno de malantaŭ sia ĵurnalo.

“Igu, ke Hari alportu ilin.”

“Venigu la poŝtaĵojn, Hari.”

“Igu, ke Dadli alportu ilin.”

“Piku lin per via smeltinza bastono, Dadli.”

Hari evitis la smeltinzan bastonon kaj iris por alporti la poŝtaĵojn. Tri aĵoj kuŝis sur la apudporda mato: poŝt­karto de Marĝa, la fratino de onklo Verno, kiu feriis sur la Insulo Vajt, bruna koverto kiu similis fakturon, kaj – letero por Hari.

Hari levis ĝin kun fiksrigardo, kaj lia koro sonoris kiel grandega kaŭĉuka rubando. Neniu, iam ajn, en lia tuta vivo, skribis al li. Kiu volus? Li ne havis amikojn, parencojn – li ne estis ano de la biblioteko, do neniam eĉ ricevis malafablajn notojn petantajn redonon de libroj. Tamen, jen letero tiel klare direktita, ke ne povis okazi eraro.

S-ro H. Potter

Subŝtupara Ŝranko

4 Ligustra Vojo

Eta Vinging

Surio

La koverto estis dika kaj peza, el flaveca pergameno, kaj la adreso estis skribita per smeralde verda inko. Mankis poŝtmarko.

Renversante la koverton, kun tremanta mano, Hari vidis purpuran vaksan sigelon, kiu portis blazonon: leono, aglo, melo kaj serpento, ĉirkaŭantaj grandan literon ‘P’.

“Rapidu, knabo!” kriis onklo Verno el la kuirejo. “Kion vi faras? Ĉu vi kontrolas kontraŭ leterbomboj?” Li ridis pri la propra ŝerco.

Hari reiris en la kuirejon, ankoraŭ rigardante sian leteron. Li donis al onklo Verno la fakturon kaj la poŝtkarton, sidiĝis, kaj malrapide komencis malfermi la flavan koverton.

Onklo Verno ŝirmalfermis la fakturon, ronkis pro malŝato, kaj turnis la poŝtkarton.

“Marĝa malsanas,” li informis onklinon Petunjo. “Manĝis suspektindan bukcenon …”

“Paĉjo!” subite eldiris Dadli. “Paĉjo, Hari havas ion!”

Hari estis malfaldonta la leteron, kiu estis skribita sur la sama dika pergameno kiel la koverto, kiam onklo Verno ekkaptis ĝin krude el lia mano.

“Tio estas mia!” diris Hari, provante rekapti ĝin.

“Kiu leterus al vi?” rikanis onklo Verno, unumane skuante la leteron malfermita kaj ĵetante al ĝi rigardeton. Lia vizaĝo transiris de ruĝo ĝis verdo pli rapide ol trafiklumilo. Kaj la ŝanĝiĝo ne ĉesis. Post momento, ĝi estis grize blanka kiel malnova kaĉo. “P-P-Petunjo!” li anhelis.

Dadli provis atingi la leteron por legi ĝin, sed onklo Verno levis ĝin alten, preter lia atingo. Onklino Petunjo scivoleme prenis ĝin kaj legis la unuan linion. Dum momento ŝajnis kvazaŭ ŝi svenos. Ŝi ekkaptis la gorĝon kaj faris sufokatan sonon.

“Verno! Ho, ve – Verno!”

Ili rigardis sin, ŝajne forgesante, ke Hari kaj Dadli ankoraŭ estas en la ĉambro. Ne plaĉis al Dadli ne esti atentata. Li vertfrapis sian patron per sia smeltinza bastono.

“Mi volas legi tiun leteron,” li laŭtis.

Mi volas legi ĝin,” kolerege diris Hari, “ĉar ĝi estas mia.”

“Ambaŭ el vi, for,” grakis onklo Verno, reŝtopante la leteron en ĝian koverton.

Hari ne moviĝis.

“MI VOLAS HAVI MIAN LETERON!” li kriegis.

Mi volas vidi ĝin!” postulis Dadli.

“EL!” muĝis onklo Verno, kaj li kaptis kaj Hari kaj Dadli ĉe la nukoj kaj ĵetis ilin en la koridoron, plaŭd­fermante la kuirejan pordon post ili. Hari kaj Dadli tuj furioze sed silente luktis pri tio, kiu aŭskultos ĉe la serur­truo; Dadli venkis, do Hari, kun la okulvitroj pendantaj ĉe unu orelo, sterniĝis sur la ventro por aŭskulti ĉe la fendo inter pordo kaj planko.

“Verno,” onklino Petunjo tremvoĉe diris, “rigardu la adreson – kiel ili povas scii, kie li dormas? Ĉu vi supozas, ke ili gvatas la domon?”

“Gvatas – spionas – eble sekvas nin,” frenezeme murmuris onklo Verno.

“Sed kion ni faru, Verno? Ĉu ni respondu? Diru al ili, ke ni ne deziras –“

Hari povis vidi la brilajn nigrajn ŝuojn de onklo Verno paŝi iren-reen laŭ la kuirejo.

“Ne,” li finfine diris. “Ne, ni ignoru ĝin. Se ili ne ricevos respondon… jes, nepre bone… ni faru nenion…”

“Sed –“

“Mi rifuzas allasi iun tian en la domo, Petunjo! Ĉu ni ne ĵuris, akceptante prizorgi lin, ke ni fortretu tiun danĝeran sensencaĵon?”

* * *

Tiun vesperon, reveninte de la laboro, onklo Verno faris ion, kiun li neniam antaŭe faris; li vizitis Hari en ties ŝranko.

“Kie estas mia letero?” diris Hari, tuj kiam onklo Verno ŝovis sin tra la pordo. “Kiu skribas al mi?”

“Neniu. Ĝi estis erare direktita al vi,” tuj diris onklo Verno. “Mi bruligis ĝin.”

Ne estis eraro,” kolere diris Hari. “La direkcio enhavis mian ŝrankon.”

“SILENTU!” kriis onklo Verno, kaj du araneoj falis de la plafono. Li kelkfoje anhelegis, poste trudis rideton, tre dolorigaspektan, al sia mieno.

“Nu – jes, Hari – nu, pri ĉi tiu ŝranko. Via onklino kaj mi iom pensis… vi jam fariĝas iomete granda por ĝi… ni opinias, ke estos bone, ke vi translokiĝu en la duan ĉambron de Dadli.”

“Kial?” demandis Hari.

“Ne demandu!” rekoleris lia onklo. “Portu ĉi tiujn aĵojn supren, tuj.”

La domo de ges-roj Dursli havis kvar dormoĉambrojn: unu por onklo Verno kaj onklino Petunjo, unu por vizitantoj (kutime Marĝa, la fratino de onklo Verno), unu kie dormis Dadli, kaj unu kie Dadli konservis la ludilojn kaj aliajn aĵojn, kiuj trois por lia unua dormoĉambro. Nur unu ekskurso suprenira necesis por ke Hari translokigu ĉiujn siajn posedaĵojn de la ŝranko al tiu ĉambro. Li sidiĝis sur la lito kaj ĉirkaŭ­rigardis. Preskaŭ ĉio tie estis rompita. La monataĝa kamerao kuŝis sur malgranda, motorizita tanko, kiun Dadli iam estis veturiginta sur najbaran hundon; en angulo estis la plejunua televidilo de Dadli, tra kiu li estis ŝovinta la piedon kiam oni ĉesigis lian plejŝatatan programeron; jen granda birdokaĝo, kiu iam enhavis papagon, kiun Dadli interŝanĝis ĉe la lernejo kontraŭ aerpafilo, kiu siavice nun sidis sur breto kun tordita paf­tubo sur kiu Dadli iam eksidis. Aliaj bretoj plenis je libroj. Tiuj estis la solaj aĵoj en la ĉambro, kiuj aspektis netuŝite.

De malsupre venis la sono de Dadli, kiu hurlis al sia patrino: “Mi ne deziras lin tie … mi bezonas tiun ĉambron … forigu lin …”

Hari ĝemis kaj etendis sin sur la lito. Hieraŭ li estus doninta ion ajn por esti ĉi tie. Hodiaŭ li preferus esti denove en sia ŝranko kun tiu letero, ol ĉi tie sen ĝi.

La postan matenon, je matenmanĝo, ĉiu estis kvieta. Dadli estis ŝokita. Li estis krieginta, frapinta sian patron per la smeltinza bastono, intence vominta, piedbatinta la patrinon kaj ĵetinta sian testudon tra la forc­eja tegmento, kaj li tamen ne rehavis la ĉambron. Hari pensis pri la sama horo hieraŭ kaj amare volis, ke li estus malferminta la leteron en la koridoro. Onklo Verno kaj onklino Petunjo makabre rigardis sin.

Kiam la poŝto alvenis, onklo Verno, kiu ŝajne provis bonkonduti al Hari, igis, ke Dadli venigu ĝin. Ili aŭdis lin frapi per sia smeltinza bastono la tutan vojon laŭ la koridoro. Tiam li kriis, “Jen alia! S-ro H. Potter, La Plej Eta Dormoĉambro, 4 Ligustra vojo –“

Kun strangolkrio, onklo Verno saltis de la seĝo kaj kuris laŭ la koridoro; Hari tuj sekvis. Onklo Verno devis perforti Dadli ĝisplanke por ekhavi la leteron, kion malfaciligis tio, ke Hari kaptis onklon Vernon ĉe la kolo de mal­antaŭe. Post minuto de konfuza batalado, dum kiu ĉiu frapiĝadis per la smeltinza bastono, onklo Verno rektiĝis, anhelante, kun la letero de Hari tenata firme en la mano.

“Iru al via ŝranko – nu, dormoĉambro,” li anhelis al Hari. “Dadli – iru – simple iru.”

Hari ĉirkaŭmarŝadis en sia nova ĉambro. Iu sciis, ke li translokiĝis el sia ŝranko, kaj ili ŝajne sciis, ke li ne ricevis la unuan leteron. Tio certe indikis, ke ili reprovos. Kaj ĉifoje li certigos, ke ili ne malsukcesu. Li havis planon.

* * *

La riparita vekhorloĝo sonoris je la sesa horo la postan matenon. Hari rapide malŝaltis ĝin kaj silente vestis sin. Li nepre ne veku la Dursliojn. Li ŝteliris malsupren, ne ŝaltante lumilon.

Li intencis atendi la poŝtiston ĉe la angulo de Ligustra Vojo kaj preni antaŭe la leterojn por numero kvar. Lia koro batadis dum li ŝtelmarŝis tra la senluma koridoro al la antaŭa pordo –

“AAAARG!”

Hari saltis en la aeron – li tretis sur io granda kaj moleca sur la mato – io vivanta!

Lumiloj klakete ŝaltiĝis supre, kaj je sia hororo Hari eksciis, ke la granda moleca io estis la vizaĝo de lia onklo. Onklo Verno estis kuŝanta apud la antaŭa pordo en dormosako, evidente por certigi, ke Hari ne faros ĝuste tion, kion li provis fari. Li kriegis al Hari dum duona horo, poste ordonis al li, ke li iru kaj faru tason da teo. Hari mizere iris piedtrene al la kuirejo, kaj kiam li revenis, la poŝto estis jam alveninta, ĝuste al la sino de onklo Verno. Hari povis vidi tri leterojn adresitajn per verda inko.

“Mi volas –“ li komencis, sed onklo Verno estis jam dispeciganta la leterojn defie antaŭ li.

Tiun tagon onklo Verno ne iris al la laborejo. Li restis hejme kaj najlfermis la letertruon.

“Jen,” li klarigis al onklino Petunjo tra buŝo da najloj, “se ili ne povos liveri ilin, ili rezignos.”

“Mi ne certas, ke tio sukcesos, Verno.”

“Ho, la mensoj de tiuj homoj funkcias nekutime, Petunjo, ili ne similas vin kaj min,” diris onklo Verno, provante bati najlon per peco de la frukta kuko, kiun onklino Petunjo ĵus portis al li.

* * *

Je vendredo, precize dek du leteroj alvenis por Hari. Ĉar ili ne povis penetri la leterkeston, ili ŝoviĝis sub la pordon, enfendiĝis ĉirkaŭ la randojn, kaj kelkaj eĉ puŝiĝis tra la fenestreton en la teretaĝa necesejo.

Ree onklo Verno restis hejme. Bruliginte ĉiujn leterojn, li elprenis martelon kaj najlojn kaj ŝtopis la fendojn ĉirkaŭ la antaŭa kaj malantaŭa pordoj tiel, ke neniu povis eliri. Li laborante zumis “Paŝetu en Tulipoj”[4], kaj timeme saltis je bruetoj.

* * *

Je sabato, aferoj komencis troi. Dudek kvar leteroj al Hari sukcesis penetri la domon, rulitaj kaj kaŝitaj unu­ope en la du dekduoj da ovoj, kiujn la tre konfuzita laktisto liveris al onklino Petunjo tra la salona fenestro. Dum onklo Verno kolerege telefonis al la Poŝta Servo kaj la laktejo, provante trovi iun kiu meritas plendojn, onklino Petunjo diserigis la leterojn en sia likvigilo.

“Kiu en la mondo volas tiom paroli al vi?” Dadli mirigite demandis al Hari.

* * *

Je la dimanĉa mateno, onklo Verno sidiĝis ĉe la manĝotablo, aspektante lace kaj iomete malsane, sed kontente.

“Poŝto ne venas dimanĉojn,” li feliĉe rememorigis ilin dum li ŝmiris marmaladon sur sia tagĵurnalo, “hodiaŭ neniom da damnindaj leteroj –“

Io zumis tra la kuireja kameno dum li parolis kaj akute trafis la malantaŭon de lia kapo. Tuj kuglis el la kameno tridek aŭ kvardek leteroj. La Durslioj kaŭris, sed Hari saltis en la aeron, provante kapti unu.“

“El! EL!”

Onklo Verno kaptis Hari ĉe la talio kaj ĵetis lin en la koridoron. Kiam onklino Petunjo kaj Dadli elkuris kun la brakoj ŝirmantaj la vizaĝojn, onklo Verno frapfermegis la pordon. Li povis aŭdi la leterojn, ankoraŭ flu­antajn en la ĉambron, resaltantajn de la muroj kaj planko.

“Nu, jen la fino,” diris onklo Verno, provante trankvile paroli sed samtempe eltirante grandajn tufojn el la liphararo. “Revenu post ne pli ol kvin minutoj, pretaj por foriri. Ni foriros. Paku kelkajn vestaĵojn. Ne disputu!”

Li aspektis tiel danĝere, pro manko de duono de la liphararo, ke neniu kuraĝis disputi. Post dek minutoj ili deŝiris la najlitajn pordojn kaj estis en la aŭto, forrapidante al la aŭtoŝoseo. Dadli snufadis en la mal­antaŭa seĝo; lia patro estis batinta lin ĉe la kapo pro prokrastado dum li provis paki siajn televidilon, vidbend­ilon kaj komputilon en sia sportvalizeto.

Ili veturis. Kaj pluveturis. Eĉ onklino Petunjo ne kuraĝis demandi, kien ili iras. Foje onklo Verno akute turnis ilin kaj veturis kontraŭdirekte dum iom da tempo.

“Eviti ilin … eviti ilin,” li murmuretis kiam ajn li tion faris.

La tutan tagon ili ne haltis por manĝi aŭ trinki. Je la noktiĝo Dadli estis jam hurlanta. Neniam en la vivo li spertis tagon tiel malbonan. Li malsatis, li maltrafis kvin vidindajn televidprogramerojn, kaj neniam li pasigis tiom da tempo sen detrui aliplanedanon en la komputilo.

Onklo Verno finfine haltis ekster malgaja hotelo en antaŭurbo de metropolo. Dadli kaj Hari dividis ĉambron kun du litoj kaj humidaj, mucidaj kovriloj. Dadli ronkadis, sed Hari restis maldormanta, sidante sur la fenestrobreto, rigardante malsupren al la lumoj de preterirantaj aŭtoj kaj scivolante …

* * *

Por la postataga matenmanĝo ili manĝis maizflokojn kaj malvarmajn elladigitajn tomatojn sur rostita pano. Ili ĵus finis kiam la hotelestrino venis al ilia tablo.

“Pardonon, sed ĉu inter vi estas iu s-ro H. Potter? Mi ’avas pli-malpli centon da ĉi tiuj ĉe la komizejo.”

Ŝi levis leteron tiel, ke ili povu legi la verdinkan adreson:

S-ro H. Potter

Ĉambro 17

Relvida Hotelo

Koaksvillo

Hari ekcelis la leteron, sed onklo Verno frapis lian manon flanken. La virino vastigis la okulojn.

“Mi akceptos ilin,” diris onklo Verno, tuj ekstarante kaj sekvante ŝin el la manĝosalono.

* * *

“Ĉu ne estus pli bone simple iri hejmen, kara?” timeme sugestis onklino Petunjo, post horoj, sed Onklo Verno ŝajne ne aŭdis ŝin. Ĝuste kion li serĉis, tion neniu el ili sciis. Li veturigis ilin al la mezo de arbaro, elpaŝis, ĉirkaŭrigardis, kapneis, reeniris la aŭton kaj, jen, ili reforiris. La samo okazis meze de plugita kampo, duonvoje trans pendoponto, kaj supre de pluretaĝa aŭtejo.

“Paĉjo freneziĝis, ĉu ne?” Dadli malsprite demandis al onklino Petunjo, malfrue en tiu posttagmezo. Onklo Verno estis haltinta ĉe la marbordo, ŝlosinta ilin en la aŭto, kaj malaperinta.

Ekpluvis. Gutegoj tamburadis sur la supro de la aŭto. Dadli snufaĉis.

“Estas lundo,” li informis sian patrinon. “La Granda Umberto prezentotas ĉivespere. Mi volas resti ie kun televidilo.”

Lundo. Tio rememorigis Hari pri io. Se ja estas lunde – kaj oni povis fidi, ke Dadli scias la semajn­tagojn, pro la televido – do morgaŭ, mardo, estos la dek unua naskiĝdatreveno de Hari. Kompreneble, liaj dat­revenoj kutime ne estis ĝojigaj – pasintjare, la Durslioj donacis al li jakopendigilon kaj du malnovajn ŝtrumpojn de onklo Verno. Tamen, oni ne dekunujariĝas ĉiutage.

Revenis onklo Verno, kaj li ridetadis. Li ankaŭ kunportis longan, maldikan pakaĵon, kaj ne respondis al onklino Petunjo kiam ŝi demandis, kion li aĉetis.

“Mi trovis perfektan lokon!” li diris. “Venu! Ĉiu el!”

Estis malvarmege ekster la aŭto. Onklo Verno fingromontris ion, kiu ŝajne estis rokego for en la maro. Alkroĉiĝis sur la roko la plej eble mizera kabanaĉeto. Nepre ne troviĝis televidilo tie.

“Ŝtormprognozo por la nokto!” diris onklo Verno, gaje kunfrapante siajn manojn. “Kaj tiu sinjoro afable konsentis prunti al ni sian boaton!”

Maljuna sendentulo vage venis al ili, indikante al ili, kun grimaco iom malafabla, malnovan remboaton, kiu balanciĝis sur la fergriza akvo sub ili.

“Mi jam aĉetis provizojn,” diris onklo Verno, “do ĉiu enboatiĝu!”

Estis frostige en la boato. Glacieca marŝprucaĵo kaj pluvo rampis laŭ iliaj koloj kaj malvarma vento vipis iliajn vizaĝojn. Ŝajne post horoj ili atingis la rokon, kie onklo Verno, glate glitante, kondukis ilin al la kaduka domo.

La interno estis aĉa; ĝi forte odoris je fuko, la vento fajfis tra truoj en la lignaj muroj, kaj la kameno estis malseka kaj malplena. Estis nur du ĉambroj.

La provizoj de onklo Verno estis kvar bananoj kaj po unu paketo da terpomfritoj. Li provis krei fajron, sed la malplenaj frito-paketoj nur fumis kaj ŝrumpis.

“Ni povus nun utiligi kelkajn el tiuj leteroj, ĉu ne?” li gaje diris.

Li estis en bonega humoro. Li evidente pensis, ke tute neniu povos atingi ilin ĉi tie en tempesto por liveri poŝtaĵojn. Hari private konsentis, sed la penso tute ne feliĉigis lin.

Je noktiĝo, la promesita ŝtormo kreskis ĉirkaŭ ili. Ŝprucaĵoj de la altaj ondoj aspergis la murojn de la kabano, kaj feroca vento skuis la malpuregajn fenestrojn. Onklino Petunjo trovis kelkajn ŝimajn kovraĵojn en la dua ĉambro kaj faris liton por Dadli sur la tine-mordita kanapo. Ŝi kaj onklo Verno foriris al la mal­ebena lito en la apuda ĉambro kaj lasis al Hari trovi la plej molan lokon sur la planko kaj ekkuŝi sub la plej mal­dika, tre ĉifoneca kovraĵo.

La tempesto pli kaj pli furioziĝis dum la nokto pasis. Hari ne povis dormi. Li tremis pro malvarmo kaj turn­iĝadis, provante komfortiĝi; la ventro grumblis pro malsato. La ronkojn de Dadli dronigis la tondroj, kiuj komenciĝis ĝuste antaŭ la noktomezo. La luma vizaĝo sur la brakhorloĝo de Dadli, kiu pendis de la kanapo sur ties grasa pojno, informis al Hari, ke post dek minutoj li iĝos dekunujara. Li kuŝis kaj rigardis sian dat­revenon tiktake pliproksimiĝi, scivolante, ĉu la Durslioj entute rememoros, scivolante, kie nun estas la leter­verkanto.

Restis kvin minutoj. Hari aŭdis ion knari ekstere. Li esperis, ke la tegmento ne enfalos, kvankam se ĝi farus tion, eble estus pli varme al li. Restis kvar minutoj. Eble la domo ĉe Ligustra Vojo estos tiel plen­ŝtopita de leteroj je ilia reveno, ke li iel povos ŝteli unu el ili.

Restis tri minutoj. Ĉu tiu plaŭdado sur la roko estis la maro? Kaj (restis du minutoj) kio estis tiu stranga maĉa sono? Ĉu la roko disfalas en la maron?

Restis unu minuto, kaj li fariĝos dekunujara. Tridek sekundoj … dudek … dek – naŭ – eble li vekos Dadli, nur por ĝeni lin – tri – du – unu –

PUM!

La tuta kabaneto ektremis, kaj Hari eksidis, rigardante la pordon. Iu ekstere estis frapanta sur ĝi.

Загрузка...