Jenő Rejtő. Fred la malpura, la kapitano

ĈAPITRO 1

1

— Sinjoro! Mi venis pro mia tranĉilo!

— Kie vi lasis ĝin?

— En iu maristo.

— Kia estis la tranĉilo?

— Ŝtala. Mallarĝa klingo, iom kurba. Ĉu vi ne vidis ĝin?

— Atendu… Nur malrapide mi petas vin… Kian prenilon ĝi havis?

— Konkan.

— El kiom da parto ĝi konsistis?

— Ĝi estas farita el unu peco.

— Tiam estas nenia problemo. La tranĉilo estas trovita!

— Kie?

— En mia dorso.

— Dankon…

— Faras nenion… La spilisto rakontis, kiel bela tranĉilo estas en mi. Ĝi estas dudek centrimetra konka raraĵo.

— Bonvolu turniĝi por ke mi elprenu ĝin…

— Atendu pacience! La drinkejmastro diris tion, dum li ne venigos kuraciston, mi lasu la tranĉilon ene, cetere mi mortos pro sangoperdo. La drinkejmastro estas sperta pri tio, ĉar oni jam mortigis ankaŭ kuraciston ĉi tie. Ĝi estas malnova restoracio.

— Sed mi rapidas, mi petas vin! Kaj neniu sicas, kiam alvenos la doktoro? Sen tranĉilo mi tamen ne povas iri hejmen nokte.

— La kuracisto loĝas proksime, kaj la drinkejmastro iris per trciklo por venigi lin. Se vi pikadas per tranĉilo, sinjoro, eltenu do la konsekvencojn.

— Hoho! Ĉar oni puŝpikas tranĉilon en vin, vi ne rajtas teni ĝin en vi. Tio estas memvola juĝado! Dank’ al Dio, ekzistas ankoraŭ juro en la mondo.

— Mi apelaciis ne la juron, sed la medicinon. Laŭ la drinkejmastro tiu estas la recepto, ke la tranĉilo restu ene. Ĝi estas la preskribo de la kuracisto!

— La kuracisto disponu pri sia havaĵo, la tranĉilo estas mia instrumento!

— Hm… malfacila afero…

— Ĉu vi scias, kion fari? Ankaŭ mi havas bonan koron, mi helpos solvi la problemon. Mi eltiros la tranĉilon el vi, kaj mi metos alian anstataŭ ĝi. Ankaŭ tiu taŭgos, ĝis la savaŭtomobilo alvenos.

— Bone. Nur la tranĉilo ne estu malpli granda, por ke ĝi bone ŝtopu la vundon, ĉar la sano estas pli grava ol ĉio, kaj recepto estas recepto, vane…

— Vi povas esti trankvila. Mi enmetos grandan, kuirejan tranĉilon anstataŭ ĝi.

— En ordo.

— Turnu… vin… hop!.. Tiel…

— Nun enmetu la alian… Rapide!

— Jen ĝi estos tute bona sur la breto, kvankam ĝi havas nur lignan prenilon.

— Ĉu ĝi estas ene?

— Ne!.. Ja via vundo apenaŭ sangas. La klingo haltis ĉe la osto, inter la kartilagoj… Per la sep sakramentoj, ĝia pinto malalkriĝis.

— Vi devintus premi ĝin en la karnon, vi, komencanto!

— Atendu! Mi metos trempitan tukon sur ĝin… La svetero tute bone kompresas ĝin…

— Bonvolu kredi, ke ni devas meti tranĉilon en gin! La drinkejmastro scias tion. Ĉi tie oni mortigas ĉiutage. Enpuŝu la tranĉilon! Kial vi hezitas?

— Mi ne estas sperta pri tio. Mi respondecas pri tranĉilpikado, sed pri operacio ne! Petu tiun komplezon de iu maristo. Ili baldaŭ rekonsciiĝos.

— Estas bone, ke vi mencias tion! Sinjoro! Vi batfaligis miajn dek du maristojn.

— Sur iun falis la likvora stablo, ĝi ne estas mia kulpo.

— Li estis la ĉefhejtisto!

— Ĉu la likvora stablo sciis tion?

— Kaj jen tie kuŝas la ŝip-kelnero. Kie mi povas dungi kelneron nun? La ŝipo Honolulu-Star ekveturos matene, kaj mi havas nek hejtiston, nek kelneron, ĉar vi batfaligis ilin!

— Mi pravis pri tio. Ili ĵetis bierkruĉon al mi, kaj tia konduto ofendas min.

— Neniu el ili ĵetis bierkruĉoan al vi. Ili estas senkulpaj.

— Kiu do faris tion?

— Mi.

— Estas feliĉe, ke vi agonias, cetere mi estus batanta vin je la kapo… Bonan tagon.

— Atendu!

— Mi ne havas termpon. Mi rapidas!

— Rigardu, ĉu vi ne devus meti tranĉilon en la vundon? Estas malpermesate neglekti la gravecon de tia pikvundo. Eblas, ke ĝi sangas internen.

— De tie oni ne povis piki vin. Nur atendu la kuraciston, li helpos vin, se eblas, Se ne, tiam trankvilu en paco.

— Mi havis la honoron…

— Mi bedaŭras, ke vi varbis tiel malfortan ŝipistaron…

— Alo! Junulo! Mi akompanos vin. Mi havus bonan ideon, per kiu vi povus perlabori monon.

— En ordo.

— Atendu! Hej, spilisto! Se revenos la drinkejmastro, diru al li, ke mi foriris promeni en la ĉirkaŭaĵo. Timu nenion, se okazus problemo, mi metos tranĉilon en la vundon! Mi gardos min… Nu, venu!


2

— Mi devas esti singarda pro mia vundiĝo. Kien vi volas iri?

— Mi ne scias. Mi havas nek monon, nek farendaĵon.

— Ni restu en la proksimo, pro la kuracisto. Ej, mi ne demandis la drinkejmastron, ĉu estas permesate al mi pipfumi tiel grave vundite. Ĉu mi risku tion?

— Jes. Kio povus okazi?

— Ĉu nenio?

— Absolute nenio. Maksimume vi mortos. Kaj tio povas okazi kiam ajn.

— Vi tute pravas. Nu atentu min. Mi estas la maato de la ŝipo Honolulu-Star. Kiel vi nomiĝas?

— Jimmy la Ĝisorela…

— Kial vi havas tiel idiotan nomon?

— Ĉar mi ŝatas ridi, kaj iu moke asertis, ke tiam miaj buŝanguloj tiriĝas ĝis miaj oreloj.

— Vi estas vere junaspekta ulo. Tio estas maloftaĵo ĉe korpulenta, osta homo. Kiom da jaroj vi havas?

— Dudek kvar…

— Lastenaskito.

— Via familio.

— Ĉu vi estas sperta pri la ŝipado?

— Vi demandas idiotaĵojn… Dufoje mi partoprenis ekspedicion kun kapitano Byrd, kiel adoleskulo.

— Kiajn skribaĵojn vi havas?!

— Kursivan. Nur ne ĉiujn majusklojn mi konas. Mi lernis skribi de maato!

— Idioto!

— Vi pravas. Sed estas malofta la saĝa maato.

— Kiajn dokumentojn vi havas?!

— Mi protestas!

— Ĉu vi do havas neniajn dokumentojn?

— Mi havas tiun de la polico!

— Ĝi estas bona!

— Nu do estas nenia problemo! Mi ricevis dokumenton en la polico de Valparaiso, ke mi devas anonciĝi ĉiutage ĉe la sinjoro inspektoro, kaj mi ne rajtas iris sur la straton post la dua horo.

— Tio ne estas bona!

— Ĉu vi diras tion al mi? Tial mi venis el Valparaiso.

— Ĉu via nomo troviĝas en la libro de la maristoj?

— Mi rifuzas tion.

— Ĉu oni forstrekis ĝin?

— Nu jes! Ĉu mi havas ian komunan al ili? Ĉiu ŝipisto en la mondo konas min sen libro!

— Ankaŭ mi timas tion. Ĉu vi volas labori?

— Ne.

— Kial?

— Mi perdis mian konvinkiĝon.

— En kio konsistas tio?

— Pasintjare mi ŝteli kvadratitan surtuton en Napolo, kaj de tiam mi sentas tiel, ke mi naskiĝis sinjoro. Mi decidis ne plu labori.

— Ĉu anticipe vi laboris?

— Ne. Sed mankis la decido.

— Vidu… mi bezonas ŝipkelneron kaj hejtiston, cetere oni eksigos min, kaj mi ne havos laboron.

— Ne gravas. Ni povos fari tion kune! Mi estas sperta pri ĝi.

— Fermu vian buŝon… Mi trovos nek kelneron, nek hejtiston en Port Suez ĝis aŭroro. Tiam ekveturos la ŝipo Honolulu-Star plu. Jen estas la sezono. Nu atentu min: mi havas la dokumentojn de la hejtisto kaj la kelnero. Dungiĝu anstataŭ ili. Vi farus ilian laboron. Mi malofte vidis tiel fortan homon, kiel bubalo.

— Vi nenion atingos per flatado!

— Eble per io alia. La salajro de du homoj ĝis Tahitio estas konsiderinde alta monsumo. Vi povas perlabori tion sola… Vi hejtus duontagon kaj periservus la alian duonon. Neniu ekscius, ke la hejtisto kaj la kelnero estas la sama persono.

— Kiam mi dormus?

— Kiam ni alvenos al Tahitio. Se mi ne diras multe, ĝi daŭros kvin semajnojn. Vi ricevus la salajron de du homoj ĝis tie. Nu, ĉu vi venos?… Vidu, oni jam prepariĝas.

— En ordo! Mi akceptas tion!

— Nokte Wilson Hutchins, usona hejtisto, tage Jose Pombio, hispana kelnero! Notu tion! Ĉu vi scias hispane?

— La nomon de kelkaj antaŭmanĝaĵoj, sed per tiuj mi povas komprenigi min iel-tiel.

— Kie vi lernis paroli en la lingvo de antaŭmanĝaĵoj?

— Mi laboris en la montrofenestro de restoracio kiel slogantabulo en Barcelono, dum longa tempo.

— Kio ĝi estas?

— Mi sidis en la montrofenestro, inter budenoj kaj flanoj, iafoje mi kapjesis montrante sur mian ventron, kaj fine sekvis rikano, pro kio eklumis kelkaj elektraj lampoj sur mia stomako.

— Tio estas bona laboro.

— Ĝi bezonas nur intelekton kaj sinjoran aspekton. Kaj mi povas ridi bonege! Tial mi havas la nomon: Jimmy la Ĝisorela!

— Ĉu do?

— Ni ĉiuj tri dungiĝos. Jose Pombio, Wilson Hutchins kaj Jimmy la Ĝisorela!

Kaj li tuj sekvis sian kompanon, kiu rapidis al la dokoj vere nekutime vigle de mortanto.


3

Jimmy la Ĝisorela estis ĝisoste mondulo. Li atribuis gravan signifon al sia aspekto, maniereco, li ŝatis la muzikon, li konstante vizitis la filmteatrojn kaj kunportis acidajn sukeraĵetojn, kiel la sinjoroj de bona societo.

Li havis okulfrapan karakterizilon, ke li ŝatis lavi sin, kion neniu komprenis. Lia gracila, larĝŝultra staturo ne konvenis al lia adoleske glata vizaĝo, kio estis osta kaj larĝa, meze kun sufiĉe grandaj buŝo kaj dentoj. Lia konstanta rikano ne nur unufoje ererigis tiujn, kiuj iom facilanime, laŭ la aspekto prijuĝas siajn homkunulojn, tiel ili prmokis aŭ konsideris supraĵe la rikanantan Jimmy-on.

Tiuj homoj, post la resaniĝo, multe pensadis pri iliaj impresoj, ererigitaj pro ŝajno, kaj ili decidis, ke en la futuro ili ne tiros konsekvencojn pri neniu sen bone bazita informiĝo.

La stranga konateco komenciĝis kun la maato tiel, ke Jimmy la Ĝisorela vespermanĝis en la restoracio Finaranĝanto en Port Suez kaj legis malgrandan kajeron. Laŭkutime li faris tion kun reletive sinjora eksteraĵo, kio ne koncernas liajn butonmankan, flavan jakon, ĉifitan, lanan ĉemizon kaj ŝtrumpojn. Ĝi povas koncerni la lastajn nek tial, ĉar iun li perdis en Bruselo antaŭ kvar jaroj. Sed en lia supra poŝo videbliĝis angul-pinto de silka tuketo, kaj ĉirkaŭkole pendis okulvitroj kun tenilo, nomata “lorgnon” sur perfekta, eksvizite prilaborita, bicikla transmisiilo, kiujn portas nur tre elegantaj kaj maljunaj damoj. Per iu mano li manĝis, per la alia li prenis la okulvitrojn kun tenilo kaj legis la libron, apogitan al la bierkruĉo, kio estis konsiderinda akrobataĵo, se ni scias, ke Jimmy la Ĝisorela havis bonegajn okulojn, sed la vitroj de la “lorgnon” forte grandigis. Sed kelkfoje oni devas fari pli-malpli gravajn oferojn por ŝajni sinjoro.

Dume en la restoracio Finaranĝanto proksimume dudek maristoj interbatadis jam pli ol dek minutojn. Sed Jimmy la Ĝisorelo ekatentis nur tiam, kiam bierkruĉo disrompiĝis super sia kapo sur la mur. Ekstarinte, li ĉirkaŭrigardis tra siaj forte grandigaj vitroj kaj malvarmkondute avertis la societon.

— Mi estas tre sentema rilate mian kapon, sinjoroj — li diris kun pedanta severo — , tiajn brutalaĵojn laŭeble bonvolu neglekti!

Li nek finis la riproĉadon, kiam la dua bierkruĉo flugis al li tiel, ke ĝi tuŝis lian ŝultron.

— La interbatado nun estas finita! — li deklaris kategorie.

La ceterajn vi scias… Jimmy la Ĝisorela komencis elĵetadi la interbatiĝantojn. Kiam li finis la grandan purigadon, proksimume dudek svenintaj homoj kuŝis dise, kaj la personaro de la luksa ŝipo Honolulu-Star, ekveturonta al Tahitio, tiutage reprezentis sin per dek du maristoj en la publika hospitalo de Port Suez. (Inter ili estis la hispana kelnero Jose Pombio kaj la usona hejtisto Wilson Hutchins).

Poste li pagis sian verpermanĝon, levis la svenintan stiriston de sur sia libro kaj foriris. Baldaŭ li revenis nur pro sia tranĉilo, kiam li renkontiĝis kun la maato.

Kaj vespere li eklaboris sur ŝipo, anstataŭ do homo, sed por duobla salajro. Li estis feliĉa.

Li laboris denove.

Jen tiel okazas al tiu, kiu interbatadas.


4

La ŝipo Honolulu-Star ekveturis el la haveno de Nov-Jorko, tra Gibraltaro kaj tra la Sueza kanalo al San Francisko, preter veturante Hindion kaj la insulojn de de la Pacifika oceano. Ĝi estis la plej longdistanca luksa ŝipo en la mondo, ekipita laŭ la pretendoj de kapricaj milionuloj, mondfaman filmsteluloj kaj trodorlotitaj tromp-kartludistoj.

En la salono enuis elegantaj, delikatmenieraj homoj dum la tuta tago, en malpli grandaj grupoj. La vespermanĝoj faris solena la prezento de admirindaj vesperfestaj roboj kaj juveloj. Ceremonia gajeco, ĝentila interamikiĝo, rimarkoj pri la vetero, maristaj fakdemandoj, maŝinoj, navigado kaj pri ĉio, pri kiuj ili tute ne estis spertaj; ĝi signifis la societan vivon.

En la drinkamuzejo sonas mallaŭta, milda ĵazmuziko, kaj oni kredencas ŝaŭmantan, nederlandan zingibron kaj anglan viskion. Kelkaj milionuloj kun kruda karektero, el la hidaj plantaĵistoj, iafoje amuziĝas, kio konsistas en tio, ke iu kriegas la tekston de kantoj kaj dirigentas la orkestron sur la kapo kun la ĉampan-malvarmiga sitelo.

Oni priadmonas kaj iom envias lin.

Poste atinginte la Ruĝan maron, sekvas poezia periodo de malpli gravaj flirtadoj kaj multe pli gvaraj mar-malsanoj.

Jose, la kelnero estas servema, ŝercema al ĉiu, kaj li ŝatas manifestacii kun sia special man-lerteco. Bedaŭrinde iafoje kun modera bonŝanco. La malbona spirito de la ĵonglistoj hantas lin. Okazas, ke li alridetas iun virinon, kaj kvazaŭ nerigardinte tien, li facilmove verŝas la teon, sed dume, kiel, kiel ne, la varmega akvo verŝiĝas sur la kalvan kapon de maljuna sinjoro. Sekvas granda skandalo, kaj kelkaj homoj postulas d la kapitano la tujan forigon de la kelnero. Sed la familiestroj protektas lin, uzante ĉiun sian influon, ĉar la infanoj multe amuziĝas pri tio, ke Jimmy la Ĝisorela surverŝas la pasaĝerojn. Kaj kio estas tio, kion la gepatroj ne faras por la infanoj?

Sed malsupre en la kaldronegejo Wilson Hutchins (la usona hejtisto) kelkfoje dormis staranta, kiel la ĉevaloj, kaj subite vekiĝinte, li eltiris varmajn viandopecojn el sia interna poŝo. Atinginte la markolon Bab El Mandeb, li jam povis manĝi ankaŭ en sia dormo.

La ĉefmaŝinestro timis lin, kredante, ke li estas obsedito. Iu araba hejtisto volis fini tiun situacion, kaj li puŝpikis Houtchins-on per la ŝovelilo, sed li ne plu faros tion, ĉar de tiam li havas tian nazon, kiel terpomo de speciala formo.

Tiel statis la aferoj ĉe Adeno. Post Adeno en la restoracio estis okulfrapa la dormemo de la kelnero Jose. La ĉefmaŝinestro aŭdis starante ĉe la supenirejo de la kaldronegejo, kiam la unua oficiro raportis al la kapitano, ke la kelnero Jose estas konstante dormema.

Tiam la maŝinisto rimarkis modeste, ke Wilson Hutchins, iu hejtisto samtiel estas konstante dormema, kaj li opinias, ke glosino povas esti ie en la ŝipo, kiu kaŭzas tiujn sporadajn simptomojn de dormomalsano.

Laŭ la kapitano la maŝinisto estas idiota pro la drinkado de brando, kiu ŝajnis esti sufiĉe reala supozo, ke ankaŭ la oficiro akceptis tion.

Sinjoro Irving, la plej stranga pasaĝero de la ŝipo, sincere fermis en sian koron Jose-on, la sortopersekutatan ĵongloron kaj infektitan kelneron je dormomalsano. Sinjoro Irving ne havis pli ol dudek jarojn, sed li aspektis nek tiom. En smokingo li estis tia, kiel knabino. Li havis belajn, arkajn brovojn, mirantajn, grandajn, nigrajn okulojn, lia simetria, delikata vizaĝo similis al tiu de knabo. Li apenaŭ diris ion, se tamen, nur mallaŭte, ĝentile parolis kaj kontaktiĝis kun neniu, escepte la kutiman prezentiĝon de la unua komuna manĝado.

Li aperis nur en la societo de sinjoro Gould sur la ŝipo. La pasaĝeroj elkore malamis tiun Goould-on. Li estis dika, kolosa, blankhara homo, kaj ĉiu sentis tiel, ke li tiranadas super la ĉarma knabo. Kvankam tiu junulo estis tiel silentema, tiel malgaje eleganta, kvazaŭ li volus fariĝi pastro, aŭ li havus profundan funebron.

Atingonte Panang-on, stranga afero okazis inter li kaj Jose. El la haveno venis kolosa malajo sur la ferdekon. Li rompis katenon, manĝis najlojn kaj montradis sian muskolojn por kelkaj groŝoj. Li havis grandegajn muskolojn. Poste li prezentis la prenojn de la luktado ĵiuĵicu por la maristoj. Jose kuradis supren-malsupren sur la ŝtuparo kun refreŝigiloj, tortoj, sed pro iu malbone kalkulita, grandarka, gracila movo, li faligis kremtorton ĝuste sur la kapon de la fort-artisto de sur la promen-ferdeko.

La malajo stertore skrapis la ĉokoladan kremon de sur si, li grincis per siaj grandegaj dentoj, fine li subpremis sian koleron kun kavalira rideto, poste li diris, ke li diserigus Jose-on, se li ne konsiderus la grandsinjoran ĉirkaŭaĵon.

La hispana kelnero tre energie kriis la nomon de kelkaj antaŭmanĝaĵoj al la indiĝeno, pro kio li kompreneble ekscitiĝis.

— M’Bisung! Glonga! Bon-Bon! — stertoris la malajo.

Omlette á la Sevilla! — kriegis Jose.

— Olla potrida! — citis la kelnero el sia slogantabula periodo kaj malsuprenkuris. Li staris tie antaŭ la malajo, kaj la pasaĝeroj, feliĉaj post la multe da monotoneco, ariĝis el ĉiu direkto.

Sinjoro Irving staris supre, ĉe la balustrado en sia kutima malgajeco kaj rigardis malsupren kun enua, indiferenta vizaĝo.

La malajo ekbriligis siajn blankajn dentojn kaj denove ridetis.

— Kion volas tiu malforta blankulo… Mi manĝos lin…

— Nur komencu tion — diris Jose

— Mi ne batos! Hinda memdefendo… Batu vi tutforte. Mi nur defendos min.

— Tio ne estos bone… — kontraŭparolis Jose.

— Batu vi! Preno estas certa, rapida, vi ne trafos min.

— Nu bone. Ĉu mi povas komenci?

— Jes.

Jimmy la Ĝisorela estis scivola pri la preno. Certa ĵiuĵicu.

— Nu batu! — urĝis lin la malajo. — Estos surprizo!

Vere okazis granda surprizo. Ke iu preskaŭ faru transkapiĝon pro unu vangofrapo, ke li renversu kvar pasaĝerojn kaj multajn tabletojn kun frambo-refreŝigiloj, ĝi vere estas surpiza.

La sango fluis tra liaj nazo, buŝo kaj oreloj, kaj lia haŭto krevis de lia dekstra okulo ĝis lia buŝangulo. Li spiretis tiel, iom sterniĝinte, dume la kvar pasaĝeroj urĝis lin leviĝi de sur ili.

Dum tiu tempo Jose dormis iomete. Starante. Kiel ia maljuna ĉevalo. La malajo salte leviĝis kriegante.

— Ĝi ne validas! Vi estas maldekstramanulo! Mi atendis baton el dekstra direkto.

Jose levis sian ŝultron.

— Neeblas starigi trafikdirektan policiston apud ĉiun vangofrapon.

— Mi mortbatros… vin!

Li alkuris lin. Jose iom retropaŝis, ĉar la malajano gluiĝis pro la frambo-refreŝigilo, kaj la kelnero timis pri sia bela, orbutona uniformo. Li faris rapidan hokbaton por malakceli la unuan elanon de la atakanto. Poste li kliniĝis de antaŭ maldekstramana, rekta bato, kaj li facilmove ekbatis la mentonon de la indiĝeno.

Tiam piedbato trafis lin.

Kontraŭregula, insolenta, nekonvena piedbato al sportisto. Kolero ekregis Jimmy-on la Ĝisorelan kaj laŭtege ekkriis:

— Insalada fritte á la Escorreal!

Pro tio la sango glaciiĝis en ĉies vejno. Ili estis klarvidaj pri tio, ke ili aŭdis ĵuron, devenanta de la antikvaj maŭraj konkerantoj, kiun diras hispanaj junuloj nur tiam, kiam ili decidas sin lukti por vivo aŭ morto.

Kaj li saltis.

Li kaptis la kolon de la malajano en sian kubutflekson kaj premis ĝin al sia trunko. La bubal-dikaj, nigraj kolmuskoloj ŝveliĝis pro la fortostreĉo, kaj…

Kaj tiam Jimmy la Ĝisorela hazarde suprenrigardis al la promenferdeko. Kion li vidis, li preskaŭ forlasis la malajanon pro sia surprizo.

Sinjoro Irving, kubutante sur la balustrado, ĵetis al li instige, petoleme el sia okulangulo, kvazaŭ li dirus tion, ke: “Ek! Instruu lin!”

Jose tordis lian kolon, eklevis lian stomakon per sia kubuto, pro kio la indiĝeno flugis malproksimen, kaj li falegis laŭlonge de la akso de sia kolosa korpo, ke la ŝipo ektremis.

Ĉiu spektanto komencis aplaŭdi senintence. Oni eltrenis la malajanon, kiel mortpikitan taŭron el la areno, preninte liajn piedojn.

Jose, kiel laca violonartisto, kliniĝadis kun afabla rideto, li premadis sian manon, ĵetis kisojn, sed hazarde li dorse puŝiĝis al la bufedo, renversinte ĝin kune kun la stablo, li sukcesis ŝpruci la duono de la societo per glaciaj trinkaĵoj.

Sonoranta, gaja, agrabla ridado aŭdiĝis el la alto. Ĉiu suprenrigardis. Sinjoro Irving ridis ĉe la balustrado. Sed tiam aperis la kolosa figuro de lia edukisto, kaj la pura infanvoĉo tuj ĉesis. La junulo foriris serioze, dignoplene.

— Tiu kelnero estas freneza homo, sed ĝisoste viro — rimarkis la kapitano. Kaj li turnis sin al la rondbarba, ruĝ-vizaĝa maato. — Ĉu vi scias, kiel durajn pugnojn havas tiuРknabo?

— Mi scias — respondis la maato malgaje, sed pri tio li diris nenion pli.


5

— Sinjoro… mi ne dormis de tri monatoj…

— Eltenu nur du semajnojn — flustris la maato. — Vi povas alkutimiĝi al tio iom post iom.

… Estis bela, tepida vespero, sed iomete sufoke varma. La vaporŝipo veturegis sur brilantaj, nigraj ondoj inter la Malaja duoninsulo kaj Singapuro. Jimmy la Ĝisorela sidis sur la supro de la ferŝtuparo, kondukanta al la kaldronegejo, apud la maato.

— Nur estu singarda — flustris la barbulo. — Estas okulfrape, ke vi dormas ĉiam. Neniu alia krom vi staradas kiel somnambulo

— Kion mi faru, se tiel viglaj pasaĝeroj toviĝas ĉi tie?

— Se oni malkaŝos, ke la kelnero Jose kaj la hejtisto Hutchins estas identaj, tiam ankaŭ mi estos elĵetita pro la trompo.

— Ne timu, nur du semajnoj devas jam pasi, ĝis tiam mi vigilos iel.

— Dormu nun duonhoron ĉi tie sur la suprenirejo de la ŝtuparo… Mi vekos vin ĝustatempe.

Anstataŭ respondi, la kelnero jam dormis.

… Baldaŭ li subite vekiĝis, ĉar iu ektuŝis lian ŝultron.

— Lasu min ankoraŭ… — li murmuris — vi, ekzekutisto… Nur kvin minutojn…

— Vekiĝu, fremdulo!

Li subite sobriĝis. Li tre ekmiris, vidante, kiu sidas apud li sur la ferŝtuparo… Sinjoro Irving!

— Pst… — li flustris — Sinjoro Gould kredas, ke mi dormas. Akceptu mian plej altan rekonon, kelnero. Vi estas bravaulo! Mi volis diri nur tion.

La maŝinoj, sidantaj sur gumaj benkoj, obtuze bruis sub ili. Cetere estis silento. Sinjoro Irving sidis apud li sur la ferŝtuparo, sed tiel solene, kvazaŭ li farus serizonan ceremonion.

— Vi bone draŝis tiun indiĝenon — li diris rekone. — Ĉu vi estas tre forta? Ĉu vi permesas… palpadi viajn brak-muskolojn? — li demandis preskaŭ pie.

— Nu ne diru idiotaĵojn!

La okuloj de la junulo ekbrilis.

— Ĉu tio estas ofendo?! — li demandis kun ĝojo.

— Hm… Vi kondutas tiel, sinjoro Irving, kvazaŭ vi estus ebria.

— Oni ankoraŭ neniam ofendis min.

— Ne diru! Ĉu vi estas tiel forta?

— Mi ne sicas. Mi ankoraŭ batis neniun. Diru, fremdulo, kiel ĝi okazoas?

— Nu ne ŝercu pri mi! Ĉu vi ne scias, kia ĝi estas, kiam oni forte ekbatas iun? Vi povis vidi tion, kiam vi iris sur la trato.

— Mi ankoraŭ dum mia vivo neniam promenis sur la strato.

— Ĉu vi ne promenis?… Kiu… do vi estas… sinjoro Irving? Ĉu vi ne estas… sinjoro Irving?

— Mi estas inkognite.

— Kia vestaĵo ĝi estas?

— Inkognito signifas tion, kiam iu havas pseŭdonomon.

— Bonege! Tiam ankaŭ mi estas inkognite! Ĉu ankaŭ vi estas trompisto?

— Haha! Vi estas tre afabla subulo, kelnero Jose, sed mi devas iri, ĉar sinjoro Gould rimarkos mian foreston.

— Kial vi timas tiun homon? Se vi volas, morgaŭ mi surverŝos lin dum la tagmanĝo per porcio da malvarma, marinita fiŝo, á la tournedot.

— Ne, ne!.. Mi tre petas vin, kara, groba sinjoro! Mia karmemora patro nomumis onklon Fernadez mia plenrajta edukisto, li estas la reganta princo, kaj ni devas akcepti tion.

— Estas iom malklara por mi, kion vi diras. Sed tio certas, ke tiu ulo ne plaĉas al mi, kaj mi volonte batadus lian kapon al io ajn, kio estas firma kaj elstara.

— Ho!.. Homo! Ne provu fari tion! Vi estas honesta laboristo, kaj vi ĝuas nian favoron, ĝi konsekvencus gravan punon… Kaj nun, kara fremdulo; mi devas iri… Iam mi parolados denove. Mi tre bone amuziĝis kun vi. Tial mi premios vin! Ĉu vi volas ricevi monon?

— Kiel…?

— Mi ne tre bone konas la valoron de la mono. Se mi donos al vi kvincen dolarojn, ĉu tio estos multa? Ne. Ne! Ĝi estas tro malmulta, kaj mi ofendos vin per tio…

— Kiel… kion?… Bonvolu diri, kio ĝi estas?

— Jes! Foje pro la favoro de Dio mia reganta onklo premiis iun sian fidelan subulon, kaj li donis dumil dolarojn al li. Ĝi do ne estas tiel bagatela sumo, ke mi devus honti pro tio! Jen prenu ĝin, bonulo…

… Elpreninte sian monujon, li transdonis dumil dolarojn, poste li frapetis la ŝultron de la kelnero kaj lasis lin tie.

Li ne kredis, ke li estas maldorma, aŭ se jes, tiam la knabo estas freneza, kaj la kolosa, malbelega homo estas lia flegisto.

Du… mil… dollaroj! Estas inde primediti pri tiu afero! Sed li vane pensis la aferon inda al tiaĵo, ĉar li ekdormis subite.


Загрузка...