ĈAPITRO 19


1

Kiel ŝanĝiĝis tiel rapide la situacio: geedziĝo anstataŭ mortkondamno?

Kiam oni forkondukis lian reĝan moŝton al la Savelirejo, la dentoj de la Granda Bubalo denove grincadis laŭte. Sed kion fari kontraŭ tiom da homoj? Fred la Malpura nun glitadis kun egalritmaj genufleksoj supren kaj malsupren ĉe la eĝo de la pordofosto, ĉar ŝajnis, ke li jukas tutkorpe.

— Mi opinias — diris Charley la Lunmiena, — ke tiu knabo meritas la morton.

— Jes — grumblis Fred la Malpura, — Charley kaj mi vidas, ke ĝi estas bona tiel.

Tiu interrompo de la parolo estis ĝena por Charley la Lunmiena, ĉar kial mi jam menciis tion, Fred la Malpura ne estis tro populara ĉi tie. Subtakse, malestime li okulmezuris ilin. Lia dekstra, hirta, blanka brovo akraangule tiriĝis supren al lia frunto.

— Kial vi ne ploras? Ĉu vi jam bedaŭras, ke vi murdos la kompatindan piraton Warins?

Estis ia koleriga aroganteco en lia voĉo.

— Kaj se jes?! Ĉu tio koncernas vin? — demandis Tulipo malŝate. — Li batis min je la kapo, kaj mi tamen ne trinkus lian sangon pro kolero, kiel vi.

— Nun jam mi bedaŭras la knabon — diris Charley la Lunmiena — , plej volonte mi revenigus lin.

Fred la Malpura okulmezuris lin.

— Kial? Kiu vi estas?

Ili ĉiuj rigardis kun melankolia naŭzo la malican, insolentan kapitanon, gaskonantan pri sia kontentiĝinta venĝo.

— Vi kondutas tel, Fred, kvazaŭ vi estus la unuanombra persono ĉi tie — ruktis la Kanibala Bebo.

— Mi kraĉas sur vin — li respondis eklevinte sian ŝultron, kaj denove fariĝis silento. Tamen ili ne kuraĝis defii lin, neniu scias, kial?

— Silentu, ĝi havas nenian sencon — diris la Ekscelenco, sed ŝajnis, ke nek li plaĉas la konduto de la kapitano. — Plie ni parolu pri tio, kion fari.

Fred la Malpura traserĉis la enhavon de la ŝama aktujo, kuŝanta sur la tablo, kaj li elprenis ledopecon, ornamitan per gravuraĵoj:

— Totemo — li diris.

— Nu kaj?

— Ĝi estas la kontrakto de la indiĝenoj kun la maljuna Warins, kiun la familio St. Antonio pendumis. Tiu ĉi kanbo havis dek du jarojn, kiam oni pendumis lian patron, la piraton Warins. De tiam neniu vidis Bob Warins-on sur la insulo. La indiĝenoj ne konas lin persone, nur la totemo atestas, ke li estas Bob Warins.

Kaj li rigardis la ledopecon, plenskribitan per signoj. Ili komencis konjekti, sed nur malklare, ke li jam miksas la ludkartojn…

— Parolu jam, pro Dio! — furiozis la Ekscelenco.

— Estas simple — diris Fred la Malpura. — Ni serĉos bubon, kiu iros kun tiu totemo al la indiĝenoj kiel Warins, kaj li helpos gajni la fidon de la triboj… Poste ni mortigus tiun homon.

— Ĉu ĝis tiam?

— Ĝis tiam li edzinigus la Ruĝan Krifon.

La menciita Ruĝa Krifo ĝuste tiam enpaŝis en la ĉambron kaj mirante haltis.

— Kion vi diras?

— Ni akiros junulon por multe da mono el la krimula mondo, kiu edzinigos Ruĝan Krifon laŭ la nomo Bob Warins.

— Ĉu vi estas ebria? — demandis la Ekscelenco.

— Jes, sed ĝi ne apartenas al la temo. Tiu homo edzinigos ŝin, aŭ ni asertos tion, ke li edziĝis al via filino, kaj tiam ĉio estos la nia. La indiĝenoj ŝatas Warins-on, la burĝoj ŝatas Alvarez-on, la angloj ne rajtas protekti reĝon Jimmy la Ĝisorela, kaj la usonanoj estas apud ni. Estus bezonata ekspedicio, kiu portus Bob Warins-on kaj lian edzinon, la filinon de Alvarez sur la insulon!

— Ĉu vi freneziĝis?

Estis granda bruo.

Fred tiel staris tie, kvazaŭ li ne komprenus, kial ili ne trovas lian planon bona.

— Ne parolu pri tio, kapitano! — diris la Ekscelenco. — Mi ne edzinigas mian filinon al kiu ajn fripono pro nenia politika avantaĝo.

— Sed — klarigis la kapitano — poste ni mortigus tiun homon!

Ruĝa Krifo rigardis sian patron mediteme. Alvarez suferis multe. Kaj ĉion por unu celo.

— Mi akceptas la planon, kapitano! Se la filino de la imperiestro Francisko povis edziniĝi al la filo de advokato el Korziko, tiam nek mi povas protesti kontraŭ Bob Warins!

— Ŝi tute ne edziniĝos al Bob Warins, ĉar li mortos post nelonge — interrompis la kapitano. — Nur al iu, kiu kun la totemo kaj la dokumentoj anstataŭigos la pirotidon.

Nun la Granda Bubalo salte leviĝis kriegante:

— Sed kial ne la vera Warins edzinigu la knabinon? Kial trompi?

Fred la Malpura kriaĉis ruĝa kiel papriko:

— Ĉar mi diris tion, ke li devas morti! Ni eldiris ĝin, kaj fino! Neniu kuraĝu…

— Ĉu eble vi minacas?! — salte leviĝis Chartley Lunmiena. — Ĉu vi pensas, ke vi ordonas al ni? Sciu, ke mia opinio nun jam estas la sama, kiel tiu de la Granda Bubalo!! Ni bezonas la knabon!

Li ĝojis, ke li havis kaŭzon forlasi la komunumon al kiu apartenis Fred la Malpura. Ankaŭ la aliaj ekprotektis Warinson kun kolera volupro.

— Ni tute ne mortigos lin!

— Malbenita satano! — hurlis la Granda Bubalo.

Ŝajnis, ke ili tuj linĉos lin.

— Mi petas silenton — diris la Ekscelenco. — Mi proponas, ke mia filino decidu pri la afero.

— Ni liberigos la knabon — diris Ruĝa Krifo aplombe, — ĉar mi edziniĝos al li. Venigu la Profeton!

… Fred la Malpura kontente rulumis sian barbon en malluma flankkoridoro. Lia devo esti defendi la princon, kaj momente li savis lian vivon. Ĉar Fred la Malpura ekspluatis eĉ tion, ke ĉiu malamas lin. Li sukcesis atingi ĉies antipation kaj gajni la Grandan Bubalon fariĝi la korpogardisto de la princo. Krome li savis lin el la mortkondamno tiel, ke li sovaĝe postulis lian morton. La princo ĝuis ĉiun avantaĝon de la malpopulareco de Fred la Malpura.


2

Ĉiu serĉis la misiiston de la krimula mondo, kiu nomiĝis Burton, kies moknomo estis Profeto, sed oni nenie trovis lin. Poste fariĝis superflue serĉi lin, ĉar la princi rifuzis la svatiĝon al Ana Alvarez, apelaciante la diketajn, nigraharajn virinojn.

Tendenulo la Fervora, kiu formis strangan transiron inter la persona sekretario, la ekspreso kaj la ekzekutisto, li dormetadis en sia kutima loko, apud la niĉo de la vestaĵgardejo. En lia proksimo Robb la Pordisto, la kontrol-eksperto de la prizon-sistemoj manĝis malvarman ŝaŭcon kun kokinaĵo. La Ĉefkuracisto skue vekis la veran Trebitsch-on.

— He! Tendenulo! Venu al la Sekigejo por gardostari! La Sovaĝa Bubo estas tie, batu lin je la kapo, se li grimpas supren!

La vera Trebitsch ĝustigis sian dratkadran nazumon, konstante falantan, pendantan sur nigra ŝnuro, kaj li ekiris.

— Tiu knabo certe scias ian gravan aferon, ke ili tiom multe okupiĝas pri li — diris Robb la Pordisto, poste li foriris planŝove. Li iris al pordo, malfermiĝanta el alia koridoro, sur kiu estis skribite:


DEPONEJO

ENIRI ESTAS MALPERMESITE AL ĈIU!


Robb la Pordisto malfermis la pordon, kaj komenciĝis la elportado de la mangrenadoj, revolveroj, fusiloj kaj maristaj uniformoj, deponitaj tie.

La Ekscelenco ordonis “alarmon”. Ili komencos atakon kontraŭ Almira. Eĉ sen Warins.

— Kion mi stokigos dekstren, tion portu sur la ŝipon Radzeer — diris la Ĉefkuracisto — , la ceterajn objektojn liveros la vaporŝipo Papete.

— Ĉu ni veturos per du ŝipoj? — demandis Tulipo.

— Jes. Charley la Lunmiena estos la kapitano de la ŝipo Papete.

Dume Tendenulo la Fervora, la vera Trebitsch ekdormis sidanta. Li ronkis, kaj la okulvitroj tremetis sur lia nazo. Fine li falis sur la randon de la ŝtono, ŝtopanta la aperturon de la Sekigejo.

La dormanto ne rimarkas, ke iu katpaŝe ŝteliras tien, li formovas la ŝtonon kaj ĵetas ion en la Sekigejon, poste li forrapidas.

… Lia reĝa moŝto dume jam iomete mortis. Li demetis sian ĉiun vestaĵon, lia ŝvitkovrita korpo bruldoloris kaj jukis, liaj lipoj krevis, lia epigloto doloris, kaj li stertore spiradis…

Subite falis el la alto ĉifita papero. Kaj falis ankaŭ la dratkadraj okulvitroj de Tendenulo la Fervora de sur la ŝtonrando kun la longa, nigra ŝnuro, dum li ronkis sensuspekte. La princo disfaldis la paperon. Ĝi estis haste skribita letero. Li legis ĝin kun vidvibraj okuloj ĉe la lumo de la aŭtomata fajrilo:


Reĝa moŝto!

La pastro, nomata Burton, mortis antaŭ kelkaj jaroj. Kiu trompe uzas liajn dokumentojn ĉi tie, laŭ la moknomo Profeto, tiu ne estas pastro. Konsentu la geedziĝon! (Ĉar ne pastro geedzigos vin, ĝi ne estos valida.) Konsentu ĉion, tiel oni veurigos vin al Almira, kaj tio gravas. Tie finiĝos la aventuro, kaj simple klariĝos via afero. Vi nepre povas fidi la Sekretan servon!!


Ne serĉu min. Mi ne povas malkaŝi min.

Via plej fidela homo


Li formetis la leteron. La okulvitroj multe pli interesis lin. La koncernulo faligis tion, kiam li kliniĝis super la kavernon. Lia korpo preskaŭ flamis, tamen li provis pensadi. Kie li vidis tiujn okulvitrojn kun ŝnuro?… Kiu portas tian etburĝan, dratkadran nazumon en la krimula mondo?

Tendenulo la Fervora! La vera Trebitsch! Li estas la membro de la Sekreta servo! Sendube! Tendenulo la Fervore alparolis lin, kiam li staradis la unuan tagon ĉirkaŭ la glavoglutisto!

Estas vere, ke li vendis lin al Tulipo (por du kaj duono da dolaroj), sed poste li eble estus liberiginta lin… Tiu homo estas genia ŝajniganto.

Nun… li devas ekscii certe, ĉu la okulvitroj apartenas al li? Tiam sendubas, ke la vera Trebitsch estas la membro de la Intelligence Service!

… Liaj palpebroj varmege pikdoloris, kaj lia lango krevadis… Li disŝiris la leteron je pecetoj kaj skrapis argilon sur ĝin… Poste li svenis denove.


3

Dume Alvarez vivis la sinjoran duonon de sia duspeca vivo sur la teraso de la hotelo Oriental. De tie estas videbla la maro kaj la multe da palmoj. Li paroladas kun usona sinjoro. La varmego estas bruliga eĉ sub la ombro de la grandega, silka sunombrelo.

— Tre interese — diras la blankhara usonano. — Ni, usonanoj havas zorgon pri la sorto de la plej malgranda insulo en la Hinda oceano.

— Tute ne temante pri la usona kapitalo, kiun mia respubliko preferas, por ke ĝi disvastiĝu, avantaĝe de la civilizacio. Al tio mi petas helpon.

— Ĉu vi petas helpon?

— Nur tiam, se pruviĝos, ke la nuna reĝo de la insulo uzurpas la tronon de la familio St Antonio.

— Mi promesas al vi — diris la usona admiralo hezitante kaj konsiderante ĉiun silabon, kiam la apotekisto dozigas mortigan venenon al pocio — , ke mi parolos kun kompetentuloj. Se vi havas emon… vi povas viziti Almora-n sur la ŝipo Boston, kiel mia gasto.

— Ĉu mi povas kalkuli usonan helpon?

La admiralo ekstaris.

— Ni estimas la anglan protekoraton de la familio St. Antonio, sed se — li denove dozigis — ne estas tie la regantaj princoj… tiam… — Li pensadis. — Ĉu Warins? — li demandis subite.

— Warins estas mia fianĉo — interrompis la knabino, — kaj tiel, mi opinias, ni solvis la problemon de la registaro por longa tempo

La admiralo fiksrigardis la belegan knabinon kun larĝe malfermitaj okuloj, pste li kapjesis kompreneme.

— Vi estas tre saĝa… Kaj… mi opinias… (kulereto da dozo) vi povas kalkuli nian helpon. Aŭ… mian… (Fine rezolute.) Aŭ la protekton de Usono.


… Lia reĝa moŝto rekonsciiĝis je tio, kvankam estas infera varmo, friska kareso tuŝas lian vizaĝon. Iu metis akvumitan tukon ĝin.

Ruĝa Krifo genuis apud li, en silka vestaĵo, sur la planko de la argila kaverno.

— Kia friponaĵo estas fari tiaĵon! Ĉu vi fartas pli bone?…

— Jes… — li respondas apenaŭ aŭdeble, — sed mia gusto, bedaŭrinde ne ŝanĝiĝis…

— Stultaĵo. Mi ne sciis pri tio, kio okazis al vi. Ĉu vi jam povas suprenveni el tiu abomeninda kaverno?

— Ĉu oni ne povus porti min tien, kie estos mia sekva torturo?

— Neniam plu oni turturos vin!

Helpe de maristo li estis suprenigita el la kaverno. Tendenulo la Fervora sidas apud la ŝtono sur la tero, sed li jam ne dormas. Li estas tre malĝoja.

— Kiom da problemoj mi havas pro vi — li diras kolere al la princo. — Miaj okulvitroj perdiĝis.

Hoho! Ĝi ja estas signalo!

— Ĉu tiuj estis? — li demandis kun emfazo kaj avide, kiam li transdonis la okulvitrojn, falintajn en la kavernon.

— Jes!.. Ho! Mi dankas!

La princo multespere okulumis al li. La vera Trebitsch gape demandas.

— Kio okazis? Ĉu io falis en vian okulon?

— Bone, bone — respondis lia reĝa moŝto kaj denove okulumis. La vera Trebitsch jam tute ne miras. Kion oni faras al tiu knabo, ne estas mirinde, ke li frenezetiĝis… Li tuj forrapidas.

— Ĉu vi fartas tute bone? — demandas la kanbino kun diplomatia afableco, ĉar li funde ekkonis la kondutmanieron de la obstina knabo, preta por ĉia krimo.

— Bone… Sed nun jam mi tre ŝatus scii, kio okatos al mi?

— Vi povas elekti, Warins: ĉu vi volas viziti la policon, aŭ vi edzinigos min…

— Por ne malliberigi min, plie mi edzinigos vin. Sed kial vi deziras tion de mi?

— Ni okupos la tronon de la familio St. Antonio, helpe de la popolo de la kluboj.

— Ĉu vi pensas, ke restos ŝtono sur ŝtono tie, kie tiom da friponoj helpas la patrujokupadon?

— Mi ne timas ilin!

— Ĉar vi ne scias, kion signifas regi! — kriis la princo energie.

— Ĉu eble vi estis edukita pri tio ekde via infanaĝo?

— Kiel?… Hm… Onidire la piratoj el la familio Warins bone regis… Bonvolu diri, kiel vi imagas sur la insulo… Ĉu ni vivos familian vivon poŝtrevene?

— Ĉu vi pensas, ke ekzistas tiom da jaroj, kaj tia dezerta insulo, kie vi povos veni en mian proksimon?

— Ĉu mi estas tiel malbela? — demandis lia reĝa moŝto malesperiĝinte, kaj li rigardis sin en poŝospegulo.

La varmego faris eĉ pli turpa la trajtojn de la vagabondo, kun deformiĝinta vizaĝo. Lia haŭto krevis sur la bluaj kaj purpuraj ŝvelaĵoj.

— Nun ni iru al la Malvarmkoruloj — diris la filino de Alvarez kaj ekiris. Lia reĝa moŝto, malgraŭ sia ĉiu problemo, per sia unu okulo, taŭga por vidi, li tre ekzakte rigardis ŝiajn arkajn koksojn, la decidpaŝajn, belformajn gambojn, ĉar lia reĝa tragedio, kaj la korpaj doloroj, ne ronĝis liajn dudek jarojn, impregnitajn per sano.

— Ĉu vi venis al pli bona decido? — demandis Alvarez, kiam la princo denove staris antaŭ la Malvarmuloj.

— Al malpli bona. Mi cedas al la perforto kaj edzinigos fraŭlinon Alvarez, sed mi petas noti en la protokolon, ke mi konstante emfazis, ke la diketaj, nigraharaj virinoj kiom interesas min.

— Via koncepto ne gravas — diris Alvarez. — Sed se vi apelacios devigon antaŭ la pastro, tiel ni mortigos vin rapide, Warins.

— All right! — kapjesis la princo.

Iu alvenis kun la misiisto, kiu atendis ekstere ĝis nun. Li estis alta, nigrahara homo kaj ĉirkaŭrigardis kun tiu pia orgojlo, kiu karakterizas la plej fanatikajn pastrojn, kiam ili trapaŝas la sojlon de laika loko.

— Tiu junulo estas Bob Warins, kiu ŝatus edzinigi mian filinon, Ana Alvarez-on.

Lia reĝa moŝto kaj Ruĝa Krifo staris antaŭ la pastro.

— Bob Warins — diris la misiisto, alkutimiĝinta al templo, per foren sonoranta, tenora voĉo. — Ĉu vi volas edziĝi al Ana Alvarez?

Li diris apenaŭ aŭdeblan “jes”. Tamen la princo esprimis sian rekonon en si mem, rilate la Profeton. Kiel bonega artisto povintus esti tiu falsa misiisto!

— Ĉu vi, Ana Alvarez, volas edziniĝi al Bob Warins?

— Jes…

Tiam la pastro metis ilian manon unu sur la alian, kaj li tenis tiujn, dum li atentigis ilin pri la devoj de la geedza paro. Poste li diris.

— Bob Warins! Ana Alvarez! Vi estas geedziĝintaj antaŭ Dio kaj homoj, nun jam vi estas unu korpo kaj unu animo!

Ĉiu rabisto staris nudkape, kaj ili estis tre seriozaj. La misiisto elprenis sian biblion… Ruĝa Krifo sentis tute strangan aferon. Malgraŭ tio, ke kiu staris apud ŝi, tiu estas malpura teruro kun deformiĝinta vizaĝo el la krimula mondo… Sed Ana Alvarez tamen estis burĝino, kiu la unuan fojon en sia vivo ĵuris, ke ŝi amos viron ĝismorte…

— Beno de Dio akompanu vin sur viaj vojoj, infanoj miaj — diris la misiisto fine kaj foriris.

Neniu klopodis esprimis sian bondeziron al la juna paro.

— Li faris tion bone — diris lia reĝa moŝto iom nervoze. — Feliĉe, ke tiu Profeto restadas ĉi tie en la infero, anstataŭ la ĉielo.

— Tiu pastro — diris la Ekscelenco — ne estis la Profero. Tiu homo forvagis ien, kaj ni devis venigi jezuitan pastron el la malaja misiejo.

La mondo turniĝis ĉirkaŭ lia reĝa moŝto. Tiel la Ruĝa Krifo nun estas lia leĝa edzino!

— Kaj nun sufiĉas tiu abomeninda ludo — diris Ana Alvarez malestime, kaj ŝi eĉ konjekton ne havis, ke en tiu ĉi momento ŝi jam estas la reĝino de la insularo Feliĉo.


Загрузка...