ĈAPITRO 21


1

Tendenulo la Fervora jam de tagoj ne forlasissian kajuton. Li timis la princon. Tiu knabo turmentas lin tie, kie li povas. Cetere oni dungis lin, kiel kontorestron en la deponejo de materialoj, ĉar li sciis skribi kaj kalkuli. Li librotenis tion, kion Fred la Malpura fraŭdis.

Ĉirkaŭ tagmeze li aŭdis ian bruon el la najbara ejo. Li elprenis sian revolveron kaj malfermis la pordon malrapide.

— Nu silente, Tendenulo, ĉar mi frakasos vin!

La Granda Bubalo staris apud li.

— Kion vi volas? — balbutaĉis la vera Trebitsch.

— Mi devas paroli kun la Sovaĝa Bubo.

— Kiel vi vienis ĉi tien?…

— Ankoraŭ en Singapuro mi kaŝiĝis ĉi tie…

— El tio estos problemo! Kial vi miksas min en ĝin?

— Mi fidas vin. Iam mi savis vin, kiam kvar ĉinoj volis mortbati vin. Vi ne perfidos min.

— Ĉu vi pensas?

— Mi scias, ĉar vi estas ne nur dankema, sed ankaŭ malkuraĝa… Venigu al Sovaĝan Bubon.

— Tion ne! Mortigu mian, aŭ faru kion ajn…

— Ne daŭrigu, ni restu ĉe la mortigo…

— Nu! Nu!.. — Li retrosaltis de antaŭ la komplezeme ekmoviĝantaj manoj. — Mi tuj venigos lin…

Li ekiris malgaje. Estas tute certe, ke tiu frenezulo denove provokos lin. Kiam li estis supre, li ekvidis la princon. Li sidis sur la balustrado kaj ludis sur ukulel-on. Krome li kantis, kaj la plimulto de la maristoj ĉirkaŭis lin.

Kial nei, lia reĝa moŝto fariĝis tute alia homo, de kiam li ŝanĝis sian plej altan personon kun tiu de Jimmy la Ĝisorela. Li havis tiajn, mirindajn, popolajn simptomojn, kiuj eble estis fremdaj de la sango de la malnova familio St. Antonio. Tiaj estis ekzemple la kanto kaj la vangofrapo. Lia reĝa moŝto vangofrapadis kaj kantis tiel, ke malnovaj maristoj fermis lin en sian koron post la unua momento.

Ruĝa Krifo aperis en la pordo de la komandejo.Fred la Malpura, kiu ĝis nun turnis sian dorson al ĉiu, mansalutis ŝin kun galanta kliniĝo, kaj li estis tia, kiel iam fama, provinca aktoro, kiun ekregis la maljuaĝa demenco.

— Bonan vesperon, Ruĝa Krifo… — li diris kaj montris malestime al la amuziĝantoj. — Ĝi ne estas societo konvena por ni.

Malagrable efikis ŝin la fidela konduto de Fred la Malpura. Sed kion fari?

— Warins, mi petas vin!

— Ordonu pri mi!

Li rapidis tien. Li kaj Ruĝa Krifo promenis parolante apud la balustrado. La knabino parolas, la knabo kapjesas ridetante, ankaŭ li diras ion, poste…

Poste li ĵetas sin per gracila salto en la akon!

Ĉiu staras konsterniĝinte! Nigraj naĝiloj ekbrilas tie kaj ĉi tie en la lunlumo. Ŝarkoj!

Bruo, tien-reen kurado… rumoro…

— La boaton… Vane!.. Kapute!..

— Malsuprenigu botaton! — ŝrikas Ruĝa Krifo, mortepala.

Nur Fred la Malapura estas trankvila. Li krias en la paroltubon:

— Malrapidigu!.. Reen! Halt!

Aperas la kapo de la knabo, kiel li luktas kun la ŝtormaj ondoj. Li estas malsperta naĝanto al tio. Antaŭ ol iu ŝarko estus kaptonta lin, eble li dronos. Akresone grincas la kablo de boato, kiel ĝi malsupreniĝas sur la la koŝo. Grandegaj naĝiloj briladas proksime al la malgranda, baraktanta punkto…

Kapute…! Ruĝa Krifo premekgas la balustradon kun tremanta mano. Io flugas super la kapoj de la konsterniĝintaj homoj… Plaŭdego.

La komandponto estas malplena… Barba kapo elmergiĝas el la akvo, malproksime de la ŝipo.

Fred la Malpura saltis de sur la ponto en la akvon!

Oni kriadas konfuze.

Jen!.. Li naĝas tie! Li atingis la knabon!.. Lia ritme frapanta dekstra brako grandarke trarompas ondon, kaj li kaptas lin! Sed naĝiloj brilas ĉirkaŭ ili, tie kaj ĉi tie… Kian apartan dion havas tiu homo, ke li atingis la boaton kun la knabo?…

Jam ili estas ĉi tie… La ŝajne maljuna, magra kapitano portis la knabon supren sur siaj brakoj tiel, kvazaŭ li estus lanugo…

— Portu lin en mian kajuton! — flustris Ruĝa Krifo tremante, sed la knabo rekonsciiĝis, li ja nur trinkis multe el la sala akvo. Li ekstaras kaj tremiĝas.

— He! Freneza sinjoro! — stridas Petters. — Malmulte da homoj povas diri pri si, ke li saviĝis la akvo!

— Kion… vi faris por mi — komencas diri la princo al Fred la Malpura.

— Kial vi babilaĉas? — murmuris la maljuna, hardita ŝipano. — Mi fajfas pri vi. Se mi agaĉis tiom multe pri negoco, mi ne tranlasos ĝin al la ŝarkoj. Ĉu vi komprenas?

Li iris en sian kajuton grumblante kaj fintrinkis botelon da rumon. Vane! Li estas tia homo. Li ŝtelas la manĝaĵon el la buŝo de la ŝarkoj, se temas pri negoco, cetere li estas tute senkora. Tio certas. Iu diris, ke jam du ŝarkoj naĝis al la kanbo, sed ekvidinte la kapitanon, ili returniĝis rezigne…

Tiun historion pri la singardaj ŝarkoj oni rakontis eĉ post jaroj en la haveno, kaj ĉiu kredis tion…


Kio estis la antaŭaĵo de la salto? Jen tiel ĝi okazis:

— Ni parolu saĝe — diris Ruĝa Krifo. — Post nelonge ni alvenos. Ŝiaj or-verdaj okuloj brilis tute malgaje. Kaj ŝi malgrasiĝis iomete en la lastaj tagoj. — Kion vi farus, se vi liberiĝus?

— Ĉu mi rakotu mian militplanon al via malamika moŝtino?

— Mi rakontos ĝin. Eble ni povos eviti la batalon. La angloj ne intervenu ĉe via flanko, Warins. Sed la usonanoj helpos nin okupi Almira-n, kaj ili protektos la respublikon. Kion vi povas fari kontraŭ tio?

— Mi ne scias.

— Se vi rezignos vian ŝancon, vi ricevos dudek mil dolarojn. Ekloĝu ie en Sud-Ameriko. Vi ankoraŭ estas junulo, vi povas boniĝi.

— Jes. Ĝi vere eblas — respondis lia reĝa moŝto mediteme — , sed mi opinias tiel, ke mi ankoraŭ estas juna al la honesta vivo. Krome mi devas malhelpi, ke vi venigu tiujn multajn krimulojn sur la insulon.

— Vi ne povas krucigi miajn planojn! Vi nur povas servi tiujn, eĉ se vi havas pretekston kontraŭ ĝi!

— Vi eraras pri tio.

— Ĉu? Pruvu do al mi Bob Warins, kiel vi povas vanigi miajn kalkulojn?

— Ekzemple per tio.

Hop! Li flugis grandarke super la balustrado, kaj aŭdiĝis nur plaŭdego.

La ceterajn ni scias…

Lia reĝa moŝto eble estus mortinta volonte. Fine ja terura komplikacio estas ĉi tie? Li edziĝis. Li edzinigis burĝinon.

Krome li ege enamiĝis en ŝin. Kio estos el tio? Sed kiam li denove paŝis sur la ferdekon en seka vestaĵo, li tamen ĝojis pro sia retrovita vivo.

— Sovaĝa Bubo — flustris Tendenulo la Fervora tute timiĝinte apud li. — Venu en mian kajuton… Nu! Kion vi volas?!

La princo kaptis lin:

— Kian planon vi havas?

— Tiu homo estis fia mensogulo, kiu sugestis al vi, ke mi estas inĝeniero aŭ militestro, kiu havas multajn planojn.

— Kial vi kredas, ke ĉio fariĝos bona?

— … Ĉar estas Dio… — li provis respondi tre ĝenate. — Bonvolu veni!

— Ĉu vi faros ion, aŭ ne?!

— Mi ekloĝos en Havajo, mia kuzino vivas tie — li diris sincere kaj iom timiĝinte, ĉar la princo faris minacan movon, sed fine li sekvis lin.

Enirinte la kajuton, du enormaj brakoj ĉirkaŭbrakumis lin tiel, ke li ne povis enspiri aeron dum minutoj.

— Vi… Bubo… ĉu vi vivas?

Lia reĝa moŝto vidis la Grandan Bubalon emociiĝinte. Li denove tiel strange prenis la fingrojn de la knabo kaj rigardis tiujn, kvazaŭ ian fremdan objekton. Lia malalta, larĝa frunto nubiĝis.

— Ĉu oni traktis vin malbone?

— Tute ne. Ili estas bravaj knaboj, kaj ni amuziĝis bonege.

Li rigardis kontente sian protektaton. Kiel delikata, bela eksteraĵo. Se iam li estus havinta tian filon…

— Atentu min: vi sciastion, ke Ruĝa Krifo volas uzi vin al ŝiaj planoj…

— Mi scias. Diru vi, kion ni faru? — demandis la princo Tendenulon la Fervoran.

— Ni manĝu ion — li proponis bonkore. — El tio ne devenas komplikaĵo.

— Aŭskultu min — diris la Granda Bubalo. — Post du tagoj ni estos proksime al la insularo Feliĉo. Tiam vi sidos en boaton kun mi, kaj ni fuĝos. Atinginte la insularon Feliĉo, ni saviĝos.

— En ordo, ni fuĝu! — kapjesis lia reĝa moŝto.

— Vi ne devas fuĝi! La ŝipo Radzeer veturigos vin proksime al la insulo, kaj vi povos iri kien vi volas! — aŭdiĝis voĉo malantaŭ ili.

Ruĝa Krifo staris tie! Li malfermis la pordon de la kajuto ĉe la lastaj vortoj.


Apartenas al la antaŭajo de la afero, ke sinjorino Warins, aŭ princino St. Antonio, resendis sian vespermanĝon netuŝitan. Poste ŝi promenis sur la ferdekon. Tie la homoj diskutis en malpli grandaj grupoj. Kaj… ili rigardis al ŝi ne tro amikeme.

— Ĉefkuracisto! — diris Ruĝa Krifo.

— Ĉu vi deziras ion?

— Mi ne ŝatas la hipokritecon. Ĉu vi havas ian problemon al mi?

— Vidu… ni ĉiam ŝatis vin — diris la Ĉefkuracisto. — Sed kio okazas al la Sovaĝa Bubo…

— Ĉu eble vi transpartianiĝis? — ŝi demandas moke, kaj nek ŝi mem scias, kial doloras ŝia koro tiel.

— Se vi edziniĝis al li, kial vi volas mortigi lin?! Ni ne estas honestaj homoj, multaj ŝtelistoj, rabistoj kaj aliaj faklaboristo troviĝas ĉi tie, sed ni opinias tiel, kiujn la pastro geedzigis, tiuj ne mortigu unu la alian!

Ruĝa Krifo estis tute pala kaj mortetis al si la lipojn.

— Kial vi insultlas la Sovaĝan Bubon? — kriis kelkaj homoj.

— Tio ne koncernas vin! — kriegis Fred la Malpura de sur la ponto. — Ruĝa Krifo kaj mi direktas ĉi tie!

— Idiotaĵo! — stridis Petters. — Ni volas scii, kion vi preparas?

Ruĝa Krifo vidis konsternite, ke la ribelo pendas en la aero. Ili proksimiĝis kun sovaĝa murmuro. Fred la Malpura, kvazaŭ li estus perdinta sian prudenton, kriegis:

— Ni grupiĝis por fari negocon! Mi ne volas varti bubon!!

— Ankaŭ kun Warins ni havos negocon, se ni transpartianiĝos!

— Homoj! — kriis Ruĝa Krifo. — Mi kredis tion, ke vi fidas kaj ŝatas min.

— Mi diras senkaŝe! De kiam vi alianciĝas kun Fred la Malpura, ni ne ŝatas vin — stridis Petters.

Ruĝa Krifo forrapidis senvorte. Malantaŭ ŝi bruis, muĝis la homoj sur la ferdeko.

Fred la Malpura ŝovis sian ĉapon malantaŭen sur sian nukon.

— Vi sufiĉis al ni, ŝtonkora fripono! — kriis kelkaj el ili.

— Vane vi kriadas, tio ne interesas min — li respondis malvarmkondute kaj elprenis sian pistolon. Sed iu ĵetis ŝnuron sur lin el dorsdirekto kaj surplanigis lin. La pafo mistrafis ien, kaj oni ŝnurligis lin dum minuto.

— Mortaĉu!

— Ni mortbatu lin!

Se la Ĉefkuracito kaj Petters ne estus defendintaj la maljunan, vulpe ruzan kapitanon kiel tigroj, tiam oni estus draste draŝantaj lin.

Kiam la knabino revenas kun la princo kaj kun la Granda Bubalo, Fred la Malpura jam staras ligita al la ventoltubo, en ŝirita vestaĵo, kaj sangis lia nazo.

— Bob Warins! — diris la Ĉefkuracisto. — Ni decidis, ke ni transpartianiĝos al vi. Kaj vi estas nia kaptito, Ruĝa Krifo!


4

La ŝanĝiĝo iom surpizis lian reĝan moŝton.

— Nu? — turnis sin Ruĝa Krifo al li. — Kion vi faros? Ĉu vi mortigos min? Ĉu vi malliberigos min?

— Neniu el tiuj estas urĝa — diris la princo kaj turniĝis al la homoj. — Karaj amikoj, unuavice malligu la kapitanon, se vere mi komandas.

Post iom da hezito la Ĉefkuracisto tranĉis la ŝnuron de Fred la Malpura. Li senpolvigis sin kaj draste alkriis lin.

— Kie estas mia ĉapo?… — li levis ĝin de ie, enpoŝigis siajn manojn kaj iris en sian kajuton, esprimante sian malestimon. Kaj de tiam oni ne vidis lin. Li denove rompis sian rilaton kun la ŝipo Radzeer.

— Kaj nun atentu min — diris lia reĝa moŝto. — Mi ne povas fari kun vi negocon, ĉar vi estas ribeluloj. Mi ne ŝatas la ribelulojn. Krome mi ne volas trompi vin: atinginte la Insulon, se mi estos reganto, oni deportos vin ĉiujn.

Fariĝis konsternita silento.

— Per la sep sakramentoj…! — rimarkis iu. Poste ili diskutis por iom da tempo.

— Ruĝa Krifo! — diris la Ĉefkuracisto. — Ni ne sciis tion. Transprenu la komandon denove.

— Nu? — demandis lia reĝa moŝto ridetante. -Kion vi faros? Ĉu vi mortigos min? Ĉu vi malliberigos min…?

— Homoj! — komencis Ruĝa Krifo. — Mi forgesas, kio okazis. La celo pravigas ĉiujn rimedojn. Sed nur tiam ni alianciĝos denove, se vi lasos Bob Warins-on libera.

Ĝi estis bombo! Ili staris kun malfermitaj buŝoj! Kio okazas ĉi tie?!

— Egale!

— La ludo estu honesta. La Sovaĝa Bubo povas foriri. Morgaŭ vespere vi povos enboatiĝi, kun nutraĵo kaj kion vi bezonas, en la proksimo de la insularo Feliĉo.

— Dankon… Se vi ne kontraŭas, mi kunveturigus la Grandan Bubalon

Peza nebulo sursidis la ŝipon, kio pliigis la nervozecon. La princo staris preskaŭ unuanime inter la ribeluloj, sur la oceano, portante pluvmantelon kaj oficiran ĉapon, kiuj estis brilaj pro la vaporo. Nun evidentiĝis, ke tiu anĝelvizaĝa knabo estas ĝisosta viro.

La ribeluloj staris embarasite, ili tuŝis la saman temon enpense. Fine Petters eldiris:

— Estus bone demandi Fred-on la Malpuran…

Ĉar la diablo vidis tiaĵon. Kiam tiu maljuna, senkora hundo foriras de ni, haltas do ĉio.


5

Oni malsuprenigis la boaton. Ili metis kelkajn lignokestojn, barelojn, tendotolojn kaj ceterajn objektojn en ĝin.

— Granda Bubalo — diris la princo. — Venigu ankaŭ Tendenulon la Fervoran.

– Ĉu tiun ĉarlatanon? Kial?

— Ne zorgu pri tio, nur veniĝu li, se necesas, perforte.

Poste li iris en la kajuton de Ruĝa Krifo por adiaŭi, kaj la Granda Bubalo, kiel fidela mameluko, venigis la veran Trebitsch-on. Kaptinte lin je la kolo.

— Sed… — li hapis timiĝinte. — Tiu knabo estas freneza… Li intermiksas min kun aŭguristino!

– Ĉu vi enboatiĝos, aŭ mi ĵetos vin malsupren?

Tendenulo la Fervora elektis la unuan eblon.

Lia reĝa moŝto iom melenkolie staris sia belega, blonda edzino, kun kiu li havis nur diplomatian rilaton ĝis nun.

— Ana… Mi ne povas emfazi, ke mi ĉiam estis tre indiferenta al la korpulentaj, nigraharaj virinoj…

— Vi konsideras multe da aferoj kiel ŝerco…

Eh! Kio okazis al ŝi? Kiel ŝi staras kun brulaj vangoj, kun larmoplenaj okuloj antaŭ murdisto?

— Se mi venkos, eĉ tiam estos solvo. Ekzemple, dividu la tronon kun mi kiel veras vivkunulino.

– Ĉu kun vi?! Neniam! — ŝi kriis.

— Nu bone — respondis la reganto malesperiĝinte. — Se ne, do ne.

– Ĉu fariĝi edzino de piratido?!

— Vi ne pravas, se vi malestimas miajn parencoj, ascend-branĉajn, sed… mi devas rezignacii.

Li prenis la manon de la virino kun peza koro. Dio mia… Li iom post iom enamiĝis en sian edzinon. Sed kiu do pensus tiaĵon nuntempe? Kaj li kisis la knabinon forte, kiel li jam faris tion.

Ruĝa Krifo ege hontis, sed ŝi toleris ĝin mute. Poste ŝi staris en la ĉambro sola, kaj el la krepusko de la nebula ferdeko ekbrilis al ŝi la malseka pluvmantelo, la oficira ĉapo de la foririnto.

Ŝi ploris amare.


Загрузка...