ĈAPITRO 3


1

La ŝipo Honolulu-Star veturis malrapide. La havenego de Singapuro ŝajnis proksima sub la polvovualo, aspektanta kiel fabela, grandega kloŝo, kiu kovris ĝin.

— Nun mi parolos pri la plej urĝaj aferoj, ridetanta fremdulo — diris sinjoro Irving.

— Ordonu pri mi, via Reĝa moŝto.

Ili paroladis apogiĝinte al la balustrado de la ŝipo.

— Vi devas zorgi pri nenio. Reĝoj kutimas konduti tiel.

— Tiam mi jam ĝis nun estis reĝo.

— Silencium!

— Kio ĝi estas? Ankaŭ mi ŝatus diri tion.

— Silencium signifas: silentu!

— Mi encerbigos tion. Saliceum. Ankaŭ ĝi estas bona vorto.

— Atentu min, amiko mia. Dum cent kvindek jaroj la trono de la insularo Feliĉo herediĝas de patro al patro. Iu nia praulo forpelis de tie la unuajn anglajn konkerantojn, kaj de tiam nia familio regas sur la insularo Feliĉo, laŭ la volo de la hispana reĝo. Pri la mortinta sinjoro Gould mi jam menciis, ke li estis mia karmemora onklo pro la favoro de Dio, la regento Fernandez. Mi ne ŝatis lin, sed doloris min, ke li devis forpasi tiel.

Frosto trakuris sur la dorso de Jimmy la Ĝisorela. Venis en lian kapon la enigmo, kion eble li neniam solvos. Kiu estis la mortinto, kies manon li reŝovis sub la litotukon? Kiu mortigis sinjoron Gould? Kien malaperis la ŝranko? Kaj kio estis tiu tuta frenezo?

— Mi volas, ke vi encerbigu la plej gravajn aferojn — daŭrigis la reganto. Vi scias nenion pri la mondo, en tiu momento, kiam vi anstataŭigos min. Bone notu tion! Nenion! Ĉu vi komprenas, bonulo? Mi vivis en Almire ĝis mi havis ok jarojn. Almira estas la ĉefurbo de la insularo Feliĉo. Baldaŭ pro la favoro de Dio, mia onklo kaj edukisto, kiu fariĝis regento post la morto de mia patro, li sendis min en Francion. Tie mi vizitis kadet-lernejon. En la lastaj du jaroj mi frekventis altlernejon kiel la gasto de la angla reĝo. Nun subite la regento venis por mi. En Singapuro mi atendos la fraton de mia patrino, grafon de Almira, sinjoron Egmont. Li estas brava sinjoro. Ĉiujare li vizitis min ĉu en Saint-Cyr, ĉu en Balmoral ĉe lia reĝa moŝto. Bonŝance li ne estas en Singapuro, cetere mi ne povus mikisĝi inter la homoj, ĉar li konas min bone. Sed nun li estas en Almira.

— Se vi permesas, via reĝa moŝto, ankaŭ mi informos vin pri kelkaj gravaj sciindaĵoj.

— Mi estas tre scivola.

— Mi ne deziras paroli pri mia familio. Bonon aŭ nenion pri la suprenira linio de miaj parencoj. Kvankam ankaŭ miaj prauloj forpelis tiutempe niajn kontraŭulojn, sed ĉe ni okazis tio en la drinkejoj, kaj en tiuj lokoj oni ne decas regi.

— Vi estas impretinenta, sed amuza subulo.

— Jen vidu! Sed nia nomo estas tre bonfama en la krimula mondo de Singapuro. Serĉu miajn amikojn!

— Ekzemple.

— Ekzemple jen estas Vanek la Dornhara. La geniulo. Pasintjare li piedbatis poŝtiston tiel, ke oni eĉ nun ekzamenas lin en la kliniko. Diru al li, ke Fridolin la Malpeza salutas lin. Nun li restadas en Martinique. Bonvolu skribe noti ĉion, tiuj estas tre gravaj sciindaĵoj.

— En ordo. Mi lernos ĝin eĉ parkere.

— Tio estus la plej bona. En la klubo de Senplumigistoj mi havas komplezan rilaton kun la vicprezidanto. Ni kune pasigis la tempon en la bagno de Sumbava. Oni nomas lin Ferlad-okula. Li estas kruda, groba homo, sed li ŝatas min. Nun notu bone kaj skribu: En Batavio sur la prizonkoridoro dekstre troviĝas la ŝtuparo, maldekstre la kontoro de la provoso, kaj la muro estas kolorigita per veda olea farbo, kun flava borderaĵo.

— Kial ĝi estas grava?

— Bonvolu skribi tion, via reĝa moŝto. Ĝi tre gravas. Lernu tion parkere, kiel ian versaĵeton.

Sinjoro Irving notis ĉion en ruĝan libreton kaj decidis encerbigi ĝin.

— Diru al Medolo, ke li urĝe ekveturu por longa vojaĝo, ĉar Hobbo Fischer liberiĝis en Adeno.

— Nek tion mi komprenas.

— Via reĝa moŝto komprenos ĉion surloke, ke tiuj estas utilaj informoj, nur notu ilin bone… Tiel.

— Dankon. Nun iru, kaj surprenu la aliformigitajn vestojn de mia forpasinta onklo. Proksimiĝas la ŝipo de la rodpiloto.

— Hopla! Via reĝa moŝto, iu forŝtelis ĝin el la kajuto de sinjoro Fernandez Gould. Tiuj estas dokumentoj.

Kaj li transdonis la blazonan aktujon el ŝamo. Lia reĝa moŝto metis ĝin en sian internan poŝon. Tiuj enhavas la diplomatian korespondadon de regento Fernandez. Kaj nun la diplomatio ne interesis lin.

— Dankon!

— Via reĝa moŝo! Utiligu bone miajn kontaktojn! Bonŝancon!

— Ankaŭ al vi, amiko mia.

Lia reĝa moŝto etendis sian manon, Jimmy la Ĝisorela premis ĝin varme kaj diris ankoraŭ lastan, saĝan konsilon al li:

— Sed la plej bona referenco en la krimula mondo tamen estas bone direktita pugnobato. Ĝi vere evidentas, via reĝa moŝto…


2

Lia reĝa moŝto, antaŭ ol la ŝipo albordiĝis, laŭ la konsilo de Jimmy la Ĝisorela aĉetis sufiĉe puran, sed trivitan vestaĵon, unu paron da tretitaj ŝuoj, trikotaĵon kaj ĉapon. Jimmy, post tre longa persvado, donis al li sian suboficiran revolveron kaj la plumban bastonon. Pri la lasta li faris mallongan fakinstruon.

— Metu ĝin en vian maldekstran, interan poŝon, via reĝa moŝto, ke la rimeno estus supre.

— Kaj por kio ĝi utilas?

— Se okazas problemo, vi movas vian ŝultron iomete, kaj vi sentas per via akselo, ĉu la plumba bastono estas sur sia loko? Ĝi estas trankviliga sento. Vi intertraktas kun la klientoj pli senpere.

— Ĉu poste?

— Kiam sekvos pli seriozaj argumentoj, vi devas konduti tiel, kvazaŭ vi gratus vin leĝere, vi komencas tion meze de la brusto, kaj la singratado direktiĝas malrapide al la ŝultro…

— Sed grati sin ne estas bela afero!

— Tio ne eksludas la ĝeneralan inteligentecon en la ekstera urbo. Nu, kiam la gratantaj fingroj eksentas la rimenon, tiam svingbatu!..

— Kion signifas svingbati?

— Proksimume dek du centimetra kontuzita vundo kun ekimozo, resaniĝanta post ok tagoj, kelkloke malpligrandaj fendetoj sur la kranio.

— Dankon.

— Do, per la sama movo, kiel vi eltiras ĝin, la bastono jam tuj batas! Tiel, kvazaŭ vi eltirus ĉapon el via poŝo, kaj subite vi tirus ĝin sur la kapon de la alia homo.

— Tiu bato povas esti terura. Eble ĝi kaŭzos morton.

— Komence ne kalkulu tian bonan rezulton, via reĝa moŝto! Gravas, ke ĝi estu nur unu movo. Same vi devas uzi ankaŭ la pistolon. Dum ties eltiro, pafi el la alto de femuro.

— Ĉu vi scias, bonulo, ke la interbatado estas samtiel sistema kaj praktika scienco, kiel la taktiko?

— Vi ĉiam devas atenti pri tio, ke vi batu la unua, via Reĝa moŝto. Ĝi tre garavas.

— Ankaŭ laŭ la instruo de la kadet-lernejo tiu batalanto havas avantaĝon, kiu transprenas la iniciaton.

— Kaj bierkruĉo aŭ piedo de seĝo. Poste trafi en la mezon!

— Kion signifas tio?

— Ĝi estas tiaĵo, kiel la svingbato, nur la resaniĝo estas iom pli longdaŭra, kaj la laborkapablo de la ofendito forte reduktiĝas… Vi ĉiam devas esti rapida!

— Ankaŭ laŭ Napoleono la rapideco estas duono da sukceso.

— Ankaŭ Vanek la Dornharulo samopinias. Li diras, ke tiu ridas laste, kiu batas la unua…

— Mi pensas… tiaĵo ne okazos… Reganto tamen ne profundiĝos tiom en la spertado.

— Sed ne estas malutile scii tion. Ankaŭ la Raĝo de Karmatla estas potenca sinjoro, kiu same vizitis la havenon de Honkongo pseŭdovestite. Neniu kuraĝis ektuŝi lin, post kiam li malkaŝis sian rangon. Nu sed, ĝis li diris tion!.. Kio okazis tie?! Nervoza nekonato ial iris al la pseŭdovestita Raĝo kaj subite vangofrapos lin kvardek tri foje tiel, ke ne doniĝis okazo prezentiĝi. De tiam la Raĝo trafikas tra la haven-kvartalo nur tiel, ke heroldoj iras antaŭ li por distrumpeti lian nomon kaj potencon.

Sinjoro Irving paŝinte sur la bordon, unuavice enpoŝigis siajn manojn. Li ĉiam tre ŝatintus fari tion. Sed reganto kiel povintus fari tiaĵon? Precipe sur la strato.

Kiam li miksiĝis en la homtumulto de la strato Raffles kun enpoŝigitaj manoj kaj ekiris trafe-maltrafe malkovri Singapuron, li tuj komprenis, ke la plimulto de la homaro kial ne elektas la reĝan profesion. Kia ĝojo! Piediri sur la strato, en la tumultanta homamaso, sola!

Kun enpoŝigitaj manoj!

Iu alpuŝiĝis lin, ke li ŝanceliĝis al la muro.

— Pardonon — diris la ulo kaj forrapidis.

Li estis tute neglektita la unuan fojon en lia vivo. Iu admonis lin, ke li ne gapaĉu, per la sep sakramentoj, policisto ne agresive, sed energie flankenŝovis lin de antaŭ la pordo de la policejo, ĉar ĝuste nun aŭto ruliĝis sur la straton. Impertinentaj, strataj vendistoj skuadis siajn varojn antaŭ lia vizaĝo, kaj iu kaptis lian brakon antaŭ vendejo kaj balbutaĉis la nomon de cent artikloj…

Nuraj kapokostaj pekoj…

Sed kia delico!

Li sidis antaŭ kafejon. Ĝi estas simpla, etburĝa loko, kie kelkaj acidmienaj negocistoj, unu-du etkomercistoj kaj tri japanaj galanteriistoj reprezentis la vesperajn gastojn de la kafejo.

Li trinkis kafon kun multe da akvo, manĝis malmultekostan kukon al tio kaj sentis, ke ĝi estis la plej bongusta manĝado de sia vivo. Ankaŭ la kelnero staradis apud li, sed tiu rigardis al la strato.

Poste li demandis de le reĝo, ĉu li volas partopreni vetludon, rilate la dimanĉan ĉevalkuron? Ĝi estas kombinita vetludo, kaj se ili gajnos nur du el la kvin ĉevalkuroj, jam estos kion dividi inter si.

La voĉo de la kelnero estis plie degna kaj protekta, kiam li alparolis la trampan knabon.

Lia reĝa moŝto akceptis multipliki la monon, kaj kiam la kelnero demandis, kien li sendu la eventualan gajnaĵon, li respondis, ke li skribos el Tahito sian adreson, sed estos bone tiel, se li dividos ĝin inter la malriĉuloj.

Lia bonfarto preskaŭ atingis sian kulminon, kiam la kelnero nomis lin lakone idioto. La unuan fojon en la vivo oni nomis lin idioto! Ankaŭ tio povas kaŭzi ĝojon!

Fajfante li iris plu en la homtumulto sur la ĉefstrato.

Ĝis nun li ne konjektis, ke li povas fajfi. Kiam rajtas fajfi reganto? Kaj kie? Li haltis antaŭ la strataj aŭtomatoj laŭvice, ĵetante ĉiun sian moneron en tiujn, li tiris la anson, premis la butonon, fine homamaso, konsistante el cent kvindek personoj akompanis lin de iu aŭtomato al la alia.

Oni ne komprenis, kial bezonas la knabo kvardek parojn da laĉoj, dudek paketojn da alumeto, dek unu skatoletojn da pudro, sed kio estis malplej klara: kial li elĵetigas el pesilo dek du slipojn pri sia aŭtentika korpopezo?

— He! Kuru!

— Venas la policisto — kriis multaj homoj bonvole, ĉar oni estimas la frenezetulojn oriente.

— He! Kion vi faras ĉi tie? Ĉu? — demandis la policisto.

— Mi pesas min.

— Nu kaj? Ĉu eble la pesilo difektiĝis?

— Ne.

— Kial vi tiradas ĝin konstante?

— Por ke la slipo falu el ĝi.

— Ĉu vi kolektas la lipojn pri via pezo?

— Mi dissendas tiujn aldonite al miaj novjaraj bondeziroj por miaj konatoj.

— He! Ĉu vi estas ebria? Forportu vin!

— Bonulo, vi ne uzu tian voĉtonon…

La homamaso komencis ondruliĝi, kundrivinte la knabon, kaj la policisto neniel povis proksimiĝi al li… Bonvolaj nekonatoj, kiuj staris senpre apud li, formis kordonon ĉirkaŭ li kaj kuntrenis la knabon.

— Iru, junulo — diris iu el liaj protektantoj.

— Ne provoku la policistojn — riproĉis lin alia homo milde.

Tio agrablis al li. La popolo amas lin.

Liaj novaj amikoj instigis lin iri en flankstraton. Ili estis kvarope. Ruĝhara, kulota, pala, maldika junulo estis inter ili.

— Trankvile iru, amiko mia.

— Dankon, amikoj miaj… Vere agrablas al mi, ke vi timas pri mi. Vi estas bonaj homoj.

— Nedankinde — diris malalta dikulo kun afabla rideto, kaj ili lasis lin tie, post kiam ili ĝentile eklevis sian ĉapelon.

Li trovis ruĵ- kaj pudroaŭtomaton ĉe la plej proksima stratangulo. Li enpoŝigis sian manon…

Kaj li konsterniĝis. Mankis lia monujo! Ĝi estis leda ujo, konsistanta el du partoj. En ties iu parto estis la papermonoj, en la alia la moneroj.

Li havis kvin mil dolarojn en ĝi!

— Nun jam venis en lian kapon, ke la kvar bonfaruloj ne sen ĉiu kaŭzo puŝadis lin… Tiu maldika, dornharulo kvazaŭ estus ektuŝinta lian poŝon por momento.

Certe li ŝtelis lian monujon. La blazonan aktujon li havis en sia interna poŝo. Ŝajnas, ke ili sentis, kie estas la mono.

Li postkuris ilin!

La unuan fojon li kuris en sia vivo, sed nun li ne sentis delicon. “Tio do estas la amo de la popolo” — li pensis dum kurado, amare.

— Haltu! — postkriis ilin, kiam li ekvidis ilin ĉe la stratangulo.

La kvar homoj returniĝis trankvile, malrapide.

— Kio okazis? — demandis la dornharulo.

— Mia monujo… malaperis…

— Nu kaj? Ĉu vi pensas, ke ni estas ŝtelistoj?!

— Vi puŝadis min dekstren-maldekstren!

— Estu singarda, kion vi parolas…!

— Mi petas vin… se vi ne scius, kiu mi estas…

… Okazis ĝuste tiel, kiel al la Raĝo. La maldika, pala junulo vangofrapis lin.

Sed kiel! Ĝi estis majesta vangofrapo! La unua vangofrapo, kiun li ricevis la unuan fojon en sia vivo. Sed li ne ĝojis pro tio.

Li tute ne vidis la fulmorapidan svingon de la maldika brako, nur multaj brilantaj punktoj aperis antaŭ liaj okuloj kun ia obtuza pumbruo, ke li kape flugis al la muro kaj falis surgenuen.

Li volis ekstrari.

— Mi estas…

La bastono de la malalta dikulo frapis sur lin, ke li sentis teruran doloron sur sia dorso, kaj post piedbato, li flugis de sur la trotuaro.

— Jen! Ni draste traktos vin! Suspekti honestajn homojn!

— Sendanka ulaĉo.

La kvar homoj turniĝis ĉe la stratangulo, kaj…

Kaj ili ridegante kuris, kiel iliaj kruroj portis ilin.

… Li pene leviĝis. Lia ĉiu korpoparto akre doloris. Sed eble tio doloris pleje, ke ekzistas tiel profunda malmoraleco, pri kio li eĉ konjekton ne havis.

Policisto staris apud li.

— Ejha! Kiel draste oni batis vin!

Sango fluis el lia nazo, kaj ankaŭ lia buŝangulo krevis.

— Oni ŝtelis… mian monujon…

— Kiom da mono estis en ĝi?

— Kvin mil dolaroj.

— Forportu vin! Vi amare pentos, se vi volas mistifiki min. Kvin mil dolaroj troviĝas ne en la monujo de tia ulaĉo.

— Vidu, bonulo, nun jam mi ne plu volas ludi, mi estas raganta arkiduko St. Antonio

— Kiu vi estas, kiam vi estas sobra? Ĉu?

— Bonvolu akompani min al la palaco St. Antonio. Ĝi estas sur monteto ie ekster la urbo.

— Jen tie! Vi povas vidi ĝin de tie ĉi, se vi rigardas direkte al la supro de tiu dometo, kiu estas ĉe la fino de la strato… Sed ĉesu tiun idiotaĵon. Sufiĉas la ŝerco.

— Ĉu vi ne kredas, ke mi asertas tion serioze?

— Eblas. Jam estis precedento, ke oni batis iun idiota…

— Finu tiun malĝentilan tonon, ĉar vi amare pentos ĝin!

— Parolu alimaniere, he! Ĉar fine vi pentos tion! Jen vidu! Legitimu vin!

— Oni legitimos min en la palaco tie supre.

— Aŭskultu min! Mia devo estas kontroli la diritajn informojn. Sed se…

— Mi atentigas vin, ke vi respondecos pro ĉiu manĝentila vorto!

La policisto mordetis en sian lipon. Neeblas scii. La diablo ne dormas.

— Ni iru — li diris mallaŭte, — sed se vi mistifikas, vi do pentos tion!

La princo iris antaŭe. Li sorbigis sian nazosangon per tuko. Lia jako krevis surdorse pro la forta bato de la bastono.

“Nu, se li estas princo… — pensis la policisto — tiam mi estas ĉefo de indianoj.”

La kastelo St. Antonio konstruiĝis sur monteto, kaj densa, ĝangalsimila parko ĉirkaŭis la krem-f-lavan, gotikan palacon. Lakeo malfermis la pordon post la sonorigo de la policisto.

— Mi estas policisto, deĵoranta ĉe la placo London. Tiu ĉi homo asertas, ke oni legitimos lin en la kastelo St. Antonio — diris la policisto kaj montris sur la princon, kiu portis kotkovritan, ŝiritan vestaĵon.

— Atentu min, lakeo — interrompis la junulo per trankvila, sonoranta voĉo. — Mi estas reganta princo St. Antonio. Kiu alvenos hodiaŭ ĉi tien, uzante mian nomon, mi konfidis lin anstataŭigi min…

La lakeo eklevis sian ŝultron.

— Neniu alvenis hodiaŭ ĉi tien.

La princo stampfis nervoze.

— Eh! Tiu homo certe restadas ankoraŭ en la urbo kun mia akompanantaro!

— Mi ripetas: mi ne komprenas tion, kion vi diras, junulo.

— Oni atendis la alvenon de la princon hodiaŭ…

— Nenies alvenon ni atendis hodiaŭ…

— Mi devintus scii, ke estas fabelo kion vi diris — grumblis la policisto spiregante.

— Pripensu bone, lakeo, kion vi parolas, ĉar vi respondecos pri tio!

— Mi ne timas viajn minacojn, sed mi certigas vin, ke ni atendis nenies alvenon. Nur la servistaro restadas en la kastelo kaj sinjoro profesoro Greenwood.

— Homo! Kial vi ne diris tion tuj! Greenwood! Li bone konas min… Mi akceptis lin antaŭ du monatoj en la kortego de la angla reĝo.

— Li alvenis hodiaŭ kaj nun dormas.

— Venigu lin. Veku lin! Li kuregos ĉi tien!

La lakeo foriris. La policisto heziteme rigardis al la princo St. Antonio.

— Ĉu tiu homo legitimos, ke vi… sinjoro… estas reĝo?

— Tutcerte.

— Hm… Kiel falas reganto en tian situacion? Portanta tian vestaĵon?

— Ĉu vi ne aŭdis la historion de la orienta reĝo Harun al Raŝid, kiu iradis inter la homoj pseŭdovstite?

— Mi ne preferas la desegnofilmojn. Mia vidpovo konfuziĝas — respondis la policisto iom malcerte.

— Ne timu — diris la princo ridante. — Nenia malbono povas trafi vin. Vi estas devokonscia, malgraŭ via incitiĝemo. Via suspektemo ne ofendas min, tiu eco gravas ĉe policisto. Mi premios vin, kaj vi ricevos ian malgrandan ordenon de mi, ĉar vi tamen provis solvi la aferon…

“Li estas afabla homo — pensis la policisto — ĉu idioto, ĉu reganto li estas.”

– Ĉiuokaze estus bone, se oni legitimus vin.

— Ne timu, bonulo. Greenwoodu legitimos vin, kaj tiam vi ricevos en mia kortego glason da vera angla biero.

“Mi deziras, ke li estu reganto” — pensis la policisto, ĉar li estis soifa.

Sed tiun tagon la Providenco volis tiel, ke la soifa policisto ne trinku el la angla biero de la princoj St. Antonio. La lakeo revenis sekvante blankharan sinjoron, kiu havis afablan vizaĝon, kaj ili haltis inter la malfermitaj aloj de la pordego.

— Jen estas tiu certa junulo, sinjoro Greenwood.

— Alo! My teacher! — kriis la princo feliĉe kaj proksimiĝis kun disetenditaj brakoj al la respektoplena profesoro. — I am happy, sinjoro Greenwood!

Sed la profesoro ne reciprokis lian ĝoj-eksplodon, retropaŝinte, li etendis sian brakon.

— Bonvolu diri, kion vi deziras?!..

— Sed… sinjoro Greenwood… Kion signifas tion…

— Ĉu vi… asertas, ke vi ne konas lin?…

— De kie mi konus lin?… — balbutis la biologo kun timema bonvolo.

La princo sentis por momento tiel, kvazaŭ grandega, nevidebla mano disstreĉus lian kranion meze je du partoj, kaj ŝajnis al li aŭdi la krakon de sia kranio.

— Sinjoro Greenwood… — li balbutis. — Sinjoro Greenwood…

— Mi tre bedaŭras, infano mia, ĉar vi aspektas malesperiĝinta, sed vere mi ne konas vin — li diris malgaje. — De kie mi devus koni vin?

— Balmoral… vi estis en Balmoral antaŭ du monatoj…

— Prave! Atendu nur!.. Ĉu eble vi renkontis min tie, en la sekvantro de arkiduko St. Antonio?

— Sed mi estas arkiduko St. Antonio! Sinjoro Greenwood! Kia ŝerco ĝi estas?

— La scienculo paŝis antaŭ lin kaj longe esplorrigardis liajn okulojn.

— Kompatinda knabo… Ĉu ne doloras via kapo iafoje?

— Sinjoro Greenwood! — li kriis pale. — Se tiu miskompreno iam klariĝos, mi ŝnurpendigos vin. Ĉar vi estas kanajlo! Fia kanajlo!

La lakeo kaj la policisto kaptis lin samtempe, sed Greenwood alkriis ilin.

— Ne batu lin… Li estas kompatinda… cerbmalsanulo.

Nun okazis tute neatendita afero.

La princo enpoŝigis siajn manojn kaj ridis. Elkore, bonhumore. Tiam jam ankaŭ la policisto kaj la lakeo rigardis lin kompate, kvankam ĝi estis tiel sana, gaja rido, tiel petola, pura, sonoranta serio de voĉoj, kvazaŭ li estus aŭdinta majestan spritaĵon.

— Kial vi ridas? — admonis lin la policisto nervoze.

— Mi pensis pri tio, ke mia avo nuligis la korpan punon de la indiĝenoj porĉiam. Kaj mi skurĝigos vin sinjoro Greenwood sur la ĉefplaco de Almira antaŭ la pendumo per rinocera skurĝo, ĝis vi diros centfoje: “kompatinda cerbmalsanulo!”


Загрузка...