ĈAPITRO 5


1

La policisto prenis milde la brakon de la knabo.

— Nu venu.

La princo sekvis lin, kiel somnambulo. Ili estis denove en la urbo kaj preteriris drinkejon. La policisto rigardis sian horloĝon.

— Mia deĵoro finiĝis antaŭ dudek minutoj. Kiel vi opinias trinki glason da biero?

— Mi ankoraŭ neniam trinkis alkoholaĵon, cetere mi ne havas monon.

— Ne zorgu pri tio! Mi invitas vin trinki bieron.

La princo skuis sian kapon milde.

— Vi ne rajtas inviti reganton por trinki bieron. Mi dankas vin, bonulo.

Kiu vidis tiaĵon? Se li estus vera reĝo, nek tiam li povus fari pli bone. Kompatindulo…

— De kiam vi sentas tiun strangan premon en via kapo?

— Mi estas reĝo!

— Nu bone! Venu do trinki gluton da biero… Ankaŭ reganto povas permesi al si fari tion. Richard la Leonkora ne nur foje trinkis el la vino de la senrangaj soldatoj, kiam li partoprenis krucmiliton.

La knabo enpensiĝinte ekprenis sian mentonon, kvazaŭ li konsideradus neglektitan argumenton.

— Prave — li respondis poste — , ekzemplodono de angla reĝo povas esti sekvinda.

Ili eniris en la drinkejon kaj mendis bieron ĉe la drinkejtablo.

— Nun vi venos kun mi, amiko mia, ien, kie vi povos trankvile ripozi iomete.

— Vi freneziĝis, bonkora policisto! Mi devas vojaĝi rapide al Almira, kie mi ordigos ĉion. Poste sekvos la ekzameno, kaj ve al la kulpuloj, eĉ tiam, se ili fuĝis en Singapuron, ĉar la angla reĝo estas mia tre bona amiko, kaj li senindulge transdonos ilin al mi.

— Sed ne estas facile atingi la insularon Feliĉo. Ĝi ja situas tre malproksime — klopodis la policisto apelacii al liaj bonaj sentoj. — Tre multekostas lui ŝipon ĝis tie, kaj ne estas alia eblo, ĉar mi scias tiel, ke ĝi situas malproksime de la ordinaraj ŝiplinioj.

— Jes. Iam la ŝipoj regule alvenis tien. Sed kiam mia avo forpelis la ribelantan Alvarez-on kaj ties registaron, la insulo denove reakiris sian malnovan reputacion, kaj la ŝipoj evitis ĝin.

— Hm… mi aŭdis ion pri tio.

— Vi aŭdis pri tio, bonkora policisto. Malbonintencaj negocistoj faris grandan aferon el tio, kiuj aĉetis ĉiun rajton, profitantan por la insulo de la prezidanto de la revolucia registaro, kaj ĝin faris tiu fia prezidanto, nomata Don Barrabas Alvarez.

“Li admirinde konas ĉiun indikon rilate lian riksan ideon” — pensis la policisto kaj ekparolis milde:

— Vi ne povas vojaĝi tien, infano mia. Kredu min! Nun mi akompanos vin al trankvila institucio, kie oni flegas maltrankvilajn regantojn.

La princo retropaŝis konsternite.

— Policisto! Ĉu vi ne volas venigi min en la frenezulejon?

— Ah, tute ne… Hop!

La princo fulmorapide saltis sur la straton. Ĝi estis la plej terura minaci, kiun li renkontis ĝis nun dum sia nekredebla travivaĵo.

Li kuris tiel, kvazaŭ tigroj estus persekutantaj lin, zigzage, tien-reen, enturniĝinte ĉe ĉiu stratangulo. Pro lia bonega korpkondiĉo, sportista organismo li facile lasis post si la dikan, ĉirkaŭ kvindek jaran, pene kureganta policiston, ke li neniel povis atingi lin. Sed li ne kuraĝis rerigardi, ne riskinte eĉ momentan tempoperdon. Tiel li kuregis proksimume duonhoron panike. Kvankam jam delonge multaj stratoj dividis lin de la policisto.

La stratoj en la orientaj grandurboj estas viglatrafikaj ĝis malfrua nokto, ĉar la vivo komenciĝas nur post vesperiĝo sur la bulvardoj, preskaŭ flamantaj pro la varmego.

Nun kio…? Kiel… Kien?…

La mondo turniĝadis ĉirkaŭ li, en la sufoka, tepida nokto…

Li estis en la suburbo. Li vidis riveron proksime kaj jam sciis tion el la instrukcioj de Jimmy la Ĝisorela, ke la krimula mondo komenciĝas tie. Kion fari? Eble iu “kontakto” de Jimmy la Ĝisorela helpos lin por vojaĝi al Almira. Kie estas la kluboj? Li havis kapturnon…

Estas egale… Tio certas, ke post nelonge ĉio fariĝos klara. Ne estas verŝajne, ke Jimmy kaj liaj posteuloj sidu ekde nun sur la trono de la familio St. Antonio.

Lia nazo ŝveliĝis malbele, liajn lipojn plilongigis tio, ke krevis liaj liprandoj. Lia vestaĵo estis sangomakulita, kotkovrita kaj ŝirita…

Li ne havas eĉ unu groŝon. Unuavice li serĉos la krimulan mondon. Ĝi estas ĉi tie, tio certas… Indiĝenoj rapidis en grupoj, brue al la suburbo, kulioj kuregis, tirante siajn duradajn rikisojn, kaj la dense ŝvebanta polvo obskurigis la ardan, grandan lunon. Tiu polvo penetris sub lian kolumon kaj pikis lian haŭton, miksiĝinte kun lia ŝvito, ĝi kaŭzis abomenindan, gluan senton. Ankaŭ la soifo turmentis lin. Sed kie li trinku kaj kion. Li ne havis eĉ unu groŝon.

Li eniris en la unuan drinkejon. Sentiĝis la fetoro de pipoj, haladzo de alkoholaĵoj kaj ĉifonoj, rumoro, tintado…

— Ĉu estas permesate peti… glason da akvo?

La drinkejmastro rigardis lin moroze.

— Jes, vi povas ricevi tion. Ŝajnas, ke vi jam ricevis ankaŭ ion alian.

Li trinkis la akvon kaj ĝemis laŭte. Gurdo muzikis, suburbaj homoj, kaj ĉiuspecaj virinoj amuziĝis ĉi tie.

— Diru, sinjoro drinkejmastro… Ĉu ĉi tie jam estas la krimula mondo?

— Kio?… Kia krimula mondo?

— Nu… Kie en Singapuro troviĝas tiuj certaj kluboj…

— Foriru, ĝis ne okazos al vi io malbona! Honestaj homoj vizitas ĉi tien! Biciklist-ĉampionoj kaj senlaboraj fremdulgvidantoj.

— Mi ne toleras tion…

— Forportu vin!

… Nun li jam saĝiĝis. Li forrapidis senvorte. Poste li ankoraŭ devis forlasi same kelkajn similajn lokojn, subite. Ĉiu indigniĝis pro lia demando. Ĉu la krimula mondo?! Nur muzikistoj, etkomercistoj kaj artindrustiistoj vizitas la suburbon.

Ŝajnis, ke en Singapuro ne estas krimula mondo. Kial skribas la ĵurnaloj pri tiom da rompŝteloj, raboj, razioj?

Li jam iris sur la riverbordo preter senregule konstruitaj, kadukaj, argilbrikaj kabanoj. Ŝvebis la pika odoro de malriĉaj indiĝenoj kaj ĉinoj. Li preskaŭ svenis. Ĉirkaŭ apertaj fajrejoj, sidante en la polvo ili rostis fiŝojn. Skelete maldikaj, ĉifoniĝintaj opiofumantoj, nuda grupo da infanoj, babilaĉantaj, hirtaj virinoj, kaj kelkloke malantaŭ malpuraj fenestrovitroj estis videblaj vesperaj lumoj, sinkantaj en la vaporojn. Ankaŭ nekredeble demoraliziĝintaj, trampaj eŭropanoj iradis ĉi tie, malbonaspektaj, nerazitaj, ebriaj.

Ankaŭ sur la rivero svarmis multedona vivo de la orienta raso. Ili loĝis sur ĵonkoj apud la bordo. Ili kuiris, buŝharmonikis, faris sandalojn en la longaj boatoj, sur kiuj estis pajlokabano. La pesta nebulo de la kloakakvoj de la kanaloj, fluantaj en la riveron kovris tiun homplenan, ĉinan mizerkvartalon.

La stomako de la princo ribelis.

Nigraj kaj flavaj kapoj de virinoj ridetis al li el iu fenestro, aŭdiĝis citro- kaj akordion-muziko, apud ĝi estis taverno kun ŝtuparo, kondukanta malsupren, kavigita en la teron. Stratangule, en la vojkruciĝo, ĉe la lumo de torĉo, hinda fakiro prezentis sian liberaeran, cirkan spektaklon. Unue li dresis serpenton flutante, poste li pikis pinglojn en sian korpon. Tiel li kolektis monon en teleron de la ĉirkaŭstarantoj, kaj dume li englutis glavon ĝis ties prenilo.

— Ĝi estas horora spektaklo! — diris iu rekone apud la princo. Lia reĝa moŝto avide kaptis la okazon por kontaktiĝi kun iu.

— Ĝi tute ne estas eksterordinara. Ĉiu povas engluti glavon.

— Ĉu tian glavon?

— Mi ne kredas, ke ĝi estas akra.

— Sed kiel malpura ĝi estas! Tio estas certa gastroenterito!

La knabo rigardis sur la parolinton. Li estis stranga figuro, maldika, alta, hoknaza homo kun fortaj makzeloj. Li havis nazumon sur sia nazopinto, de sur kiu pendis nigra laĉo. Lia longa redingoto preskaŭ tuŝis la teron, sed liaj nudaj kruroj grandparte videbliĝis el sub tiu. Li portis sandalon kun ligna plandumo, kiel la indiĝenoj, kaj el sub lia enorme granda, nigra-randa, artista ĉapelo elpendis liaj blankaj, senordaj bukloj hirte. Li tute ne havis pantalonon meze de la sezono, sed por gardi la nivelon, li ofte eltiradis siajn manumojn el la longaj manikoj de sia redingoto.

La princo ne povis subremis sian ridon. Lia najbaro esplore rigardis lin tra sia nazumo.

— Mi vidas tiel, — li diris severe — , ke oni drasta draŝis lin.

— Jes! Fiuloj ŝtelis mian monon kaj atakis min.

— Tio ofte okazas ĉi tie — li kapjesis. — Ĉu ni prezentiĝu unu al la alia? Ĝi ne estas kutimo, sed vi povas diri ankaŭ pseŭdonomon.

— Estas supeflue. Mi nomiĝas arkiduko St. Atonio.

— Trebitsch.

Eĉ minimuma surpriziĝo ne videbliĝis sur sinjoro Trebitsch. Kvazaŭ li jam multfoje estus renkontinta arkidukojn ĉi tie.

— Ĉu vi venos kun mi trinki glason da biero, princo mia?

— Bedaŭrinde mi ne havas monon. Oni ŝtelis kvin mil dolarojn de mi.

— Ĉu? Tio estas ĝena — li respondis kun ĝentila kapbalancado. — Nu, estas nenia problemo, mi invitas vin.

— Ĉu vi kredas… ke mi estas arkiduko?

— Kial ne? Se vi kredas tion, ke mi estas Trebitsch!

— Sed mi estas la vera arkiduko St. Antonio!

— Nu sciu, ke ankaŭ mi estas la vera Trebitsch. Sed mi petas vin, ke tio restu inter ni!

La princo estis malsata, laca, liaj okuloj brulis, kaj la amareta gusto de la ŝvebinta polvo sursidis lian gingivon.

— Ĉu via reĝa moŝto estas traveturanta ĉi tie? — demandis la vera Trebitsch konversaciante. — Ĉu viaj provincaj parencoj vivas en la suburbo?

— Iu ŝtelis mian landon.

— Kiaj aferoj okazas?! Ĉu vi informis la policon pri tio? Vi devas viziti la divizion de la trovitaj objektoj.

La princo estis proksime al tio, ke li ekploru.

— Sinjoro! Komprenu, ke mi vere estas arkiduko St. Antonio.

— Sed mi ĵuras al vi, ke mi estas la vera Trebitsch — ĉirkaŭrigardinte, li flustris en lian orelon. — Mi estis la intendanto de la Farmbieno Cinamo sur Borneo.

Li atendis momenton, kvazaŭ atendante, ke la junulo balbutados pale: “Ĉu vi estis la intendanto… de la Farmbieno Cinamo…? Sankta ĉielo!”

— Mi tre petas vin — li daŭrigis ekscitite — , ke ĝi restu nia sekreto… Nun venu…

Kaj li kondukis lin plu.

— Bonvolu kredi, ke mi estas la vera arkiduko St. Antonio, kaj se vi ŝercas…

— Mi ne ŝercis. Mi ĵuras, ke mi falte estas la vera Trebitsch, kaj kaj mi estis la intendanto de la Farmbieno Cinamo sur Borneo…

La princo tute malesperiĝis. Malfacile li renkontas bonvolan homon, kaj ankaŭ li estas idioto! Ĉar sendube: la vera Trebitsch, kiu estis la intendanto de la Farmbieno Cinamo sur Borneo estas kreteno.

— Kien vi deziris iri via reĝa moŝto? — li demandis ĝentile.

— Mi ŝerĉas… la krimulan mondon.

— Ĉu? — li konstatis ĝoje. — Tiam ni povas iri kune. Ankaŭ mi vizitos tien.

— … ĉu la krimulan mondon?

— Kompreneble.

— Kie… la kluboj troviĝas?

— Jes… Ĉiun nokton mi trinkas nigran kafon tie.

Iom maltrankvile li sekvis la veran Trebitsch-on. Ili jam iris ĉe la delto de la rivero de Singapuro, la ŝlima grundo ŝmacis sub iliaj plandoj, kaj trakoj de ekstera fevojstacio estis sur la altigita bordo.

Jam nur malofte aperis kelkaj kadukaj domaĉoj, kaj iafoje nigraj figuroj ŝteliris ien. Ĝi estis timiga kaj mistika por la princo, precipe la lumo de la ruĝaj kaj violokoloraj lampoj, el la direkto de la sinua taluso.

Kien gvidas min tiu frenezulo?

Li paŝadas tiel kun sia granda nazo kaj nazumo, kun sia konstanta, afabla rideto, kiel honestas filistro.

Irante al la disbranĉiĝanta riverenfluejo, la grundo sinkiĝis kaj ŝmacis sub iliaj paŝoj. Ili piediris proksimume unu kaj duonhoron sur la senhoma pejzaĝo.

— Kien vi gvidas min?

— Kien vi volis iris, mia reĝa moŝto… — En la transan mondon…

— Mi diris krimulan mondon!

— Egale, egale! — li instigis lin per sia afabla, kriĉanta falseto. — Nur venu.

Malproksima fajfado de trajno aŭdiĝis en la nokto. La princo haltis, spiregante, duonsvene pro la trolaciĝo.

— Mi ne iros plu!

— Ba… Kial vi decidis subite tiel?

— Mi… ne iros… Kaj estu singarda. Mi estas la vera St. Antonio.

— Sinjoro, je kio mi ĵuru al vi, ke mi estas la vera Trebitsch? Ni kuntenu!

Kion fari? Lia kapo zumis kaj vertiĝis.

— Mi returniĝos.

— Reĝa moŝto!.. Tie, cent paŝojn malproksime, kie videbliĝas tiu flava lumeto, ni atingos la malnovan, nederlandan havenon. Tie ni trovos… tiun certan… mondon, kion mi konas tiel bone…

Vere estis videbla ia forviŝiĝinta lumeto kelkajn cent paŝojn malproksime.

Ili iris plu. Cikadoj cirpis ĥore, kaj dekstre-maldekstre plaŭdoj akompanis ilian vojon, kiel la ranoj dissaltadis antaŭ iliaj piedoj…

— La pejzaĝo estas iomete monotona — klarigis la vera Trebitsch gaje — , sed ĝi estas agrabla, refreŝiga promeno.

… La fetoro, simila al putra ovo de la marĉa regiono estis sufoka. Kelkfoje ili sinkis en la kooton ĝis super la maleolo. Sed ili iris ĉiam pli proksimen al la lumeto, pri kio evidentiĝis, ke ĝi estas lampo. Kelkaj ter-amasoj videbliĝis dekstre-maldekstre, kaj la odoro de la aero montris, ke la maro estas proksime.

Jam multe da lumoj videbliĝis sur la ondliniaj montetoj, kaj kelkaj indiĝenoj aperis sur la riverbordo. Ili sidis super la rivero zumkantante aŭ balancante siajn krurojn. De ie aŭdiĝis la sonoj de buŝharmoniko kaj banĝo. En la golfo de iu morta rivarbranĉo rusta, subapogita korpo de ŝipo elmergiĝis el la akvo, kaj centmiloj da moskitoj zumadis. Tiuj pikis ilin ĝissange. La vera Trebitsch riproĉis la kulojn kun patra rido.

Sveno ĉirkaŭis la princon, kaj li flustris elĉerpiĝinte:

— Mi… denove avertas vin… ke morgaŭ eble… la tuta polico serĉos min…

— Ne gravas. Ĉi tie vi povas kaŝiĝi, ĝis la aferoj normaliĝos.

— Sed pro Dio! Komprenu, ke mi estas la reganta arkiduko de St. Antonio. Mi vere estas tiu.

La grand-nazulo haltis kaj okulmezuris lin kun dignoplena kolero.

— Sed reĝa moŝto! Vi eĉ nun dubas pri tio, ke mi estas Trebitsch! Vere Trebitsch! Venu! Nun jam mi postulas: ke vi konvinkiĝu pri tio.

Ili alvenis al la budo, de kie aŭdiĝis muziko, kaj granda tabulo pendis sur ties pordo:


HOTELO HALO

AL LA

KVAR SAĜAJ HUNDKAPTISTOJ

KVINA-HORA BRANDKUNVENO

D A N C O! A N T A Ŭ M A N Ĝ A Ĵ O J! E N I R E J O!

FRIDA-VARMA

ĜUSTATEMPE MALFERMITA!


— Enpaŝu trankvile! — instigis la vera Trebitsch lin. — Ĝi estas loko por sinjoroj, vera hotelo halo.

— Kie estas la hotelo?

— Ĝi estas halo, sen hotelo. Ĉiu havas loĝejon, nur halo ne apartenas al ĝi. Bonvolu enpaŝi.

Nur kvar kalkfarbitaj muroj. Du longaj benkoj kaj en la fono estis kelkaj glasoj sur tiuj, plenaj de vino aŭ brando.

La drinkejmastro staris apud du korboboteloj kaj pipfumis. Negra bubo buŝharmonikis sidante sur la fenestrokornico, apud li magralonga, lipharara, tre trampa eŭropano sonigis sian banĝon.

Ili eĉ ne levis sian rigardon, kiam la alvenintoj malfermis la pordon. Nekredebla indiferenteco karakterizis la homojn ĉi tie.

— He Big, mia amiko, kiu cetere estas vera arkiduko, serĉas Tulipon.

— Gvidu lin al li — respondis la posedanto de la korboboteloj krude.

Iu kriis al la okulvitra akompananto de la princo.

— Jen vidu! Tendenulo la Fervora!

— Kie vi estis?

— Ĉu vi denove akompanas iun al la malsuprenigilo?

La grand-nazulo turnis sin al la princo kun kompata rideto.

— Ne atentu ilin. Neniu el ili havis infanĉambron.

Li puŝelirigis lin en la transa parto de la drinkejo tra mat-pordo. Ili iris sur la koridoro en blinda mallumo.

— Kial oni nomas vin… tiel strange?

Preninte lian brakon, la nekonata, nazuma homo kuntrenis lin, sed dume li amike flustris:

— Mi mensogis al ili, ke mi nomiĝas Tendenulo la Fervora. Sed vi povas esti certa, ke mi estas la vera Trebitsch… Nur ne babilaĉu pri tio… Mi ŝatus resti inkognite.

Li metis sian fingron antaŭ sian buŝon averte. Lia reĝa moŝto ankoraŭ estus dirinta ion, sed la vera Trebitsch flustris:

— Adiaŭ… Kompatinda knabo… Mi tre bedaŭras… — li diris mallaŭte kaj piedbatis lin.

… La princo sentis nur tion, ke la tero malfermiĝas sub liaj plandoj… Kaj li falas malsupren.


Загрузка...